Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Augusto CASQUERO DE LA CRUZ forpasis

La 19-an de septembro mortis en Valencio konata hispana movada organizanto kaj E-instruisto, kiu krom en Hispanio (Madrido kaj Valencio) instruis i.a. Esperanton ankaŭ eksterlande i.a. en la E-Studumo de la Monda Turisma Centro en Bydgoszcz, Pollando. En nia sondokumenta omaĝa rememoro ni citas lian saluton, eldiritan kiel la prezidanto de LKK de la Valencia UK 1993 kaj prezentas la redakcian interparolon post la 20-a ARKONES, faritan en 2004.

Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 20.09.2023 – 14′ 48″

Profesoro Mark Fettes lekciis pri la E-movado dum la Interlingvistikaj Studoj en Poznano

Nia antaŭmikrofona gasto estas prof-o Mark Fettes, kun kiu ni interparolas pri lia lekciado pri la E-Movado dum la aŭtuna – ĵus finiĝinta – sesio de Interlingvistikaj Studoj; pri la divido de la post-prezidaj, post-panemiaj kaj por-planedaj pripensoj dum la 37-a ARKONES, laboroj en CED kaj ESF kaj verkoplanoj.

El la elsendo 15.09.2023 – 11′ 32″

La 1-a studjaro de magistraj interlingvistikaj studoj en Poznano

En Adam-Mickiewicz-Universitato (AMU), en Poznano, finiĝis la unua studjaro de la dujara magistra kurso pri interlingvistiko por internacia studentaro kadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj). Pri tiu temo ni interparolas kun profesorino Ilona Koutny. (https://www.youtube.com/watch?v=m-MpZxrNdwk&t=214s)

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.07.2023 – 12′ 04″

Kun Marek Blahuš dum la Poliglota Kunveno en Teresin

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ konatan ĉeĥan esperantiston, Marek Blahuš, kiun ni renkontis dum la Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin. Ni ligas al lia esperanistiĝo antaŭ 20 jaroj kaj E-aktivado, al lia nuna profesia laboro kaj lia E-familio.

Interpaolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 30.06.2023 – 12′ 23″

Fizika Polyglot Gathering 2023 en la apudvarsovia Teresin

Inter la 14-a kaj praktike la 19-n de junio en la apudvarsovia Teresin okazis la fizika Poliglota Kunsido, Polyglot Gathering 2023. Vizitinte ĝin ni uzis la okazon inviti antaŭ nian mikrofonon la ĉeforganizanton de la evento Petron Baláž el E@I

Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak

El le elsendo 20.06.2023 – 10′ 34″

Kun Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia dum la renkontiĝo en Pluezek 2010

Kun profunda malĝojo atingis nin informo, ke la 10-an de junio 2023 forpasis Giuseppe Grattapaglia, kiu kun sia edzino Ursula estis administranto de la fondaĵo Bona Espero, bieno-lernejo en Brazilo. Aktivulo de Rotario kaj Rotaria Amikaro de Esperantistoj. En nia arkivo troviĝas kelkaj intervjoj kaj interparoloj kun Giuseppe kaj Ursula, el kiuj ni elektis tiun, kiun ni faris dum la E-ista Renkontiĝo en la bretona Pluezek.

Interpaolis redaktorino Barbara Pietrzak

El la elsendo 15.06.2023 – 12′ 18″