Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Felietonoj

Koninda polo – Jan Beyzym

Ne mankas informoj pri minaco de nekonataj ĝis nun malsanoj kaj nia komuna lastatempe sperto estis sendube la kovima pendemio, pri kies daŭraj sandetruaj postsekvoj ni ekscias el esploristaj laboratorioj. La iamaj plagoj, kiel lepro, ne plu aparas en la socia konscio, kvankam ĝi daŭre aperas. Eĉ 50 procentojn de infektiĝokazoj oni notas en Barato krome en la Sud-orienta Azio, en la Ekvatora Afriko, en la Suda Ameriko. Eble aŭskultantoj scias, memoras pri Josef Kondor, esperantisto el Hungario/Germanio, kiu dum jaroj gvidis kampanjon por helpi la leprulojn. Nun pri lepro kiel nekuracebla plaga malsano eblas legi sur la bibliaj paĝoj, ĉar nun eblas ĝin sukcese kuraci. Ne tiel estis en la epoko de nia heroo, kiu estas agnoskita kiel pioniro de moderna medicinista protekto super personoj trafitaj de ĉi tiu terura malsano. Jan Beyzym naskiĝis en Beyzymy Wielkie en Wołyń-provico kiel la plej aĝa filo el inter kvin infanoj de grafoj Jan kaj Olga. Kiam li havis 13 jarojn lia patro, sekve de la partopreno en la kontraŭcara, liberiga Januara Insurekcio 1863 estis ekzilita. Ilian biendomon en Onackowice forbruligis kozakoj, la havaĵo estis konfiskita. Tiam la patrino kun la infanoj translokiĝis al Kievo. Jan zorgis pri la gefratoj, helpis al la patrino vivteni la familion per heplecionoj, kopiado de dokumentoj. Li denove li povis ekfrekventi gimnazion, en kiu li finis la lernadon en 1871 kun la decido eniri sacerdotigan seminarion. La sekvan jaron li traiĝis al Galicio, kie en decembro kiel 22-jarulo li fariĝis jezuita novico en la loko Stara Wieś. Tie li subiĝis al la humanismaj kaj filozofiaj studoj. Sekve teologion li studis en Krakovo. Post la sacerdotiĝo li estis edukisto en la jezuita monaĥejo en Tarnopol kaj ekde 1886 la rolon de edukisto li plenumis en la jezuita Scienc-Kleriga Instituto en Chyrowo. Tie li instruis ankau la francan kaj rusan lingvojn kaj krome estris subalternan al li kuracejon, daŭre pensante pri laboro por lepruloj. Li estis tre ŝatata de siaj subalternuloj, ĉefe pro siaj koloraj rakontoj, anekdotoj. Personoj, kiuj bone lin konis atestas pri lia aparta impresiĝemo je naturbeleco, je la planta kaj besta mondoj. Aliflanke pri lia skulptista talento atestas pluraj skulptaĵoj ĝis nun troveblaj en la jezuita muzeo en Stara Wieś, en la karmelanina klostro en Krakovo kaj sur Madagaskaro. Oni rememoras ankaŭ lian rolon en la spirita kaj arta eduko de Antoni Wiwulski, poste unu el la plej grandaj polaj skulptistoj kaj arkitektoj, la aŭtoro de monumento omaĝe al la venka Grunwald-batalo el 1410 en Krakovo. Antoni estis ofta gasto ĉe patro Beyzym, kiu disponis en sia ĉelo pri skulptista stablo kaj instrumentoj. Beyzym mem konfirmis, ke Wiwulski la unuajn provojn de sia skulptista vokiĝo praktis en lia ĉelo. La pensoj pri misiista laboro ne forlasis patron Jan Beyzym. La permson iri al Madagaskaro – tiam la franca kolonio – li ricevis jam kiel 48-jarulo. En oktobro 1898 li por ĉiam adiaŭis Pollandon direktiĝante al Francio kaj de tie komence de novembro pasaĝerŝipo kondukis lin el Marsejlo al Madagaskaro. La 30-an de decembro Jan Beyzym atingis la ĉefurbon de la lando. Tuj li estis direktita al la ekzistanta ekde 1873 leprulrifuĝejo en Ambahivoraka. La tiea laprulizolejo konsistis el kvar konstruaĵoj, en kiuj 150 malsanuloj, senigitaj je medicinista protekto vegetis en ekstrema mizero, mortante pli ofte pro malsato ol la malsano mem. Beyzym raportis, ke „katolikoj, paganoj, viroj, virinoj, infanoj estas kunpremitaj kiel bestoj”. Siajn ŝveligintajn, vundoplenajn vizaĝojn kaj korpolezojn ili kaŝis sub lintolaĵoj dumtage servantaj kiel vesto kaj nokte kiel littukoj. Jan Beyzym tuj entreprenis pezan kaj kvazaŭ senesperan laboron por plibonigi ilian fizikan kaj animan staton, por forigi la socian stigmatadon. Tie Jan Beyzym laboris 4 jarojn. Forlasante Ambahivoraka li direktiĝis perpiede – senkonsidere al la veterkondiĉoj pluvo aŭ varmego – al Fianarantsoa, troviĝanta en la distanco de 395 kilometroj. Ne ĝi estis lia celo, sed Marana, eta setlejo por lepruloj 7 kilometrojn for de la granda urbo. En 1892 gubernatoro de la lasta reĝino de Madagaskaro Ranavalona la 3-a disponigis 50-hektaran parcelon por iliaj bezonoj. Signifa estis tiumomente la alveno de patro Beyzym, kiu kunportis kun si la spertojn el la vivo inter la lepruloj en Ambahivoraka kaj plene konsciis, ke lepron necesas trakti kiel malsanon kaj orgnizi la vivon de lepruloj kvazaŭ ili vivus en hospitalo. Li decidis elkonstrui en Marana, veran hospitalon por 200 lepruloj. La kosto de 30 mil frankoj superis la tiamajn eblojn de la jezuita misio. Beyzym organizis vastskale planitan korespondan kvestadon inter poloj el Pollando, Aŭstrio kaj Germanio. Ĝis la fino de 1900 li kolektis 25 mil frankojn. Eblis komenci la konstruadon, kiu daŭris 8 jarojn. En la konstrulaboroj helpis ankaŭ lepruloj mem, se patro Beyzym aprobis tion konsiderante ilian sanstaton. En 1911 la leprulhospitalo por „nigraj birdoj” – kiel li difinis leprulojn – estis provizita per la fluanta akvo, estis dungita medicinista personalo. La hospitalo, kies patrono fariĝis la Nigra Madono, la Di-patrino de Częstochowa komencis funkcii. Ĝi funkcias ĝis hodiaŭ. Tiutempe la hospitalo apartenis al la plej bonaj kaj plej modernaj. En du aloj troviĝis salonoj por malsanuloj, kuirejo, manĝejo, povizejo, apoteko kaj banejoj, kiujn antaŭe oni tie ne konis. Ĉiu malsanulo disponis pri propra lito, validis higienaj principoj kaj taghoraro. Ĉiuj estis same vestitaj per blankaj ĉemizoj, pantalonoj aŭ jupoj. Krom la ĉefa zorgo, kiu estis la laboro kun lepruloj patro Beyzym aŭtoris artikolojn por la malagasa misiista gazetaro, samtempe li sukcesis verki ankaŭ la polan-malagasan vortaron. Post la efektivigo de ĉi tiu tasko Jan Beyzym malgraŭ siaj 60 vivojaroj planis veturi al Saĥaleno, por porti helpon al la tieaj polaj ekzilitoj. Tiu plano ne realiĝis. Patro Jan malsaniĝis je malario kaj jam pli frue infektita de lepro li mortis la 2-an de oktobro 1912 post longa suferiga periodo. Li estis entombigita en Marana. La inaŭgurita de patro Jan Beyzym verko daŭras kaj estas evoluigata. Apud la hospitalo estis elkonstruis domentoj, kie lepruloj vivas kun la tutaj familioj. La hospitalo estis modernigta kaj nun troviĝas en ĝi eĉ operacia bloko. Infanoj kaj junuloj frekventas lernejon kaj lernas profesion por – post la fina kuracado – aliĝi al la socia vivo. Dank’ al la kuracista helpo kaj moderna metodo kuraci lepron malsanuloj ne devas pasigi la tutan vivon en izoliteco. Ne mirige do, ke patro Jan Beyzym – nun ankaŭ beatulo – estas difinata kiel apostolo de Madagaskaro.

El la elsendo 15.03.2024. Legas Barbara – 10′ 47″

El la E-gazetaro_05.03.2024

En nia lasta elsendo parolante kun la direktoro de CED, Mark Fettes ni i.a. aŭdis pri la eldonataj de ĝi periodaĵoj. Inter ili estas „IpI” Informilo por Interlingvistoj kaj verdire ĝia unua nunjara numero elektronike venis jam antaŭ kelkaj semajnoj. Per ĝi ni komencu nian trarigardon. Jam unuapaĝe ni trovas informon jam de ni peritan pri la julia nunjare Internacia simpozio pri konstruitaj lingvoj. Signitaj estas la raporto de la pasintjara Nitobe-simpozio kun referenca ligo al la koncerna jutuba videaĵo. Per referenca ligo eblas ekscii pri la nunjara internacia lingvistika kongreso, kiu en septembo okazos ĉe Adam Mickiewicz-Universitato, dum kiu kongreso estas planita ankaŭ laborsekcio pri interlingvistiko. „IpI” per ampleksa nekrologa noto adiaŭas la forpasintan en oktobro profesoron Erich-Dieter Krause, akademianon, unuavice konatan germanan leksikografon, kies E-vortarojn bone konas ĉiuj, unuavice germanaj esperantistoj. Por pola leganto estas interese ekscii pri artikolo de Paweł Dzienis dedĉita al Esperanto kiel lingvo de jura traktado, kiu aperis en la pola „Jarkvarona Revuo de la Internacia Leĝaro”. Apartan atenton „IpI” donas la Jarlibro de Interlingvistika Societo, GIL. Evidente ni ne celas listigi la tutan enhavon, de ĉi tiu interesa numero de „IpI” , sed nepre mi iom koncentriĝu pri la artikolo de Gabriela Skonieczna pri „La Esperanto-kolekto ĉe la Nacia Biblioteko de Pollando”, pri kio ni plurfoje menciis en niaj elsendoj. La aŭtorino, kiu nun praktike okupiĝas pri la ordigado de la veninta al Varsovio materialo prave atentigas, ke jam antaŭ la transdono de la Biblioteko Hodler Varsovio posedis iun el la plej interesaj E-kolektoj, kiu dokumentas la komencon kaj evoluigon kaj de la lingvo kaj de la movado. La koncernaj titoloj estas serĉeblaj per la biblioteka plurlingva katalogo. Kio ne estas al ĉiuj konata, – malgranda parto de tiu kolekto jam bitigita – estas konsultebla kaj elŝutebla rete, ĉe la paĝaro Polona, kiu estas parto de la Nacia Biblioteko. Verŝajne la plej interesaj estas la vortoj de la aŭtorino pri la praktika defio katalogi la venintajn provizojn de Hodler-Biblioteko, pro la fakto, ke ili ne estis pli frue katalogitaj aŭ detale priskribitaj. Gabriela Skonieczna iom detaligas normajn procedurojn de la katalogado, kiujn ŝi devis eklerni ekde la komenco de sia laboro. Kvankam tiu lernado daŭras ŝi ne hezitas deklari, ke sian okupon ŝi traktas kiel fascinan aventuron, kiu ebligas „lerni pere de katalogataj libroj pri la mondo kaj homoj kaj laŭeble plej bone disponigi tiun scion al aliaj, igante la libron bone prilaborita kaj facile serĉebla”. Niaflanke ni esperas, ke Gabriela Skonieczna pri tiu laboro ankaŭ ŝatos paroli kun ni antaŭmikrofone. Jam semajnfine en la finna Oulu disvolviĝos Vintraj Tagoj kaj la jarkunveno de E-Asocio de Finnlando. Tio estas unu el la plej gravaj movadaj informoj en la februara, en la unua nunjara numero de „Esperantolehti”. Ĉi-foje ĝi atingis nin elektronike. Tra 16 paĝoj ni ekscias pri pluraj aliaj eventoj lokaj kun grupa, kursa karaktero. Tiun ĉi numeron malfermas dulingva versio de la enkonduka artikolo de EAF-prezidanto Juha Metsäkallas, sub la pensiga titolo „Kial la finnoj posedu la rusan?”. Mi volas iom citi el liaj rezonadoj, ĉar kiel li atentigis enkonduke „multaj opinias, ke ni ne havu iun ajn rilaton al io ajn, kio rilatas al Rusio”. Sed certe tiajn opiniojn flegas ne sole finnoj. Juha Metsäkallas skribas: „Estas facile forgesi, ke la rusa, kiel postlasaĵo de Sovetunio, estas la lingua franca, la komuna lingvo, uzata en vasta areo por politikaj kunvenoj, komercaj intertraktadoj kaj aliaj aferoj inter diversnaciaj homoj. […] Sed la uzo de la rusa ne limiĝas al komunikado inter diversaj naciecoj. Antaŭ la invado ĉirkaŭ triono de ukrainoj parolis hejme nur la rusan, kvankam granda nombro da ili konsideras sin etne ukrainaj. [….] La aŭtoro daŭrigas „Rusio kiel lando kaj la rusa kiel la lingvo ne perdiĝos. Sendepende de kiu regas en Rusio, ni bezonas la rusan jam pro sekureco: por ekscii, por intertrakti, ktp. Ni esperu, ke la administrado en la lando ŝanĝiĝos kaj demokratio anstataŭigos la nunan, kiuokaze nia helpo estos necesa por konstrui ĝin. Krome la rusa kulturo nenie malaperis aŭ malaperos. La verkoj de Dostojevskij, Ejzenŝtejn, Ŝostakoviĉ, Tolstoj kaj multaj aliaj neniel ruiniĝis. [….] La argumentoj de EAF-prezidanto ne ŝajnas esti dubaj, sed aliflanke rilate al la finnan socion estas interese ekscii pri „la decidoj de kelkaj municipoj**”, kiujn li difinas strangaj, pro la fakto, „ke ili reduktas la instruadon de la rusa aŭ eĉ tute abolas ruslingvajn klasojn”. Fine en ĉi tiu kunteksto la prezidanto de EAF aldonas siajn pensojn kiel esperantisto kaj movadano. Denove mi citu: „Ĉu ni kiel esperantistoj ne specife havas kialon por montri, ke Rusio kaj la rusa lingvo estas io alia ol propraĵo de iu megalomaniulo? La Esperanto-movado ja rigardas lingvan diversecon, de ĉiuj lingvoj, kiel valoran. Ĉi tio validas ankaŭ por la rusa” – fino de la citaĵoj el la atikolo de EAF-prezidanto. „Esperantolehti” per aparta nekrologa noto memorigas la forpasintan en novembro finnan esperantiston d-ron Veli Kolari, kiu antaŭkongrese de la Helsinkia UK gvidis en la publika radio E-kurson kaj sekve de ĝi verkis modernan E-libron „Via dua lingvo”. Kiel ni ekscias „la lernolibro kun ampleksa gramatika parto estis longe uzata en Finnlando ankaŭ post la radia kurso. Multaj finnaj esperantistoj ankoraŭ aktivaj komencis lerni Esperanton danke al la radia kurso aŭ uzante poste la lernolibron, kiu daŭre estas vaste konata kaj ankaŭ iomete uzata. Interesa informo pri la E-lingvaj kursoj pere de la radio, pere de la amaskomunikiloj. Kvankam jam delonge pasis la februara Valentena Tago estas agrable legi la rilatan tekston de Saliko, kiu jen ĝenerale traktas la nunajn kutimojn soleni la tagon, jen ligas al historio kaj la figuro de s-ta Valenteno. Tutcerte por finna leganto estas interese konatiĝi pri la valententagaj kutimoj en Francio, kiujn Saliko mencias baze de informoj de sia franca amikino. Valentena Tago estas internacie konata, sed ne ekzistas ĝeneralaj konoj pri diverslandaj naciaj festoj. Pri sep el inter 16 japanaj festotagoj ni povas iom lerni el la februara numero de „Novaĵoj Tamtamas”, reta internacia gazeto de E-Jokohama, Hama-Rondo. Kelkaj semajnoj jam pasis post la Novjara Tago, kiu tamen internacie ŝajnas komuna. Evidentiĝas tamen, ke japanoj tiuokaze ferias dum tri unuaj tagoj de la nova jaro kaj dum 2-3 tagoj de la pasanta jaro por digne sin prepari al la bonvenigo de la Nova Jaro. Tutcerte specife japana estas Festo de Maturĝo en la dua lundo de januaro. Kiel la leganto ekscias oni tiuokaze gratulas kaj kuraĝigas la junulojn, kiuj konscias sian maturiĝon kaj volas mem starigi sian propran vivon”. La festo celas – kiel ni ekscias – akceli la partoprenon de pli junaj homoj en naciaj aferoj, kaj egaligi la aĝon de plenkreskiĝo al aĝo ĝenerala en la mondo. Kaj ni ekscias, ke ekde 2022 laŭ japana leĝo la plenkreskulo estas persono 18-jaraĝa, kaj ne – kiel iam 20-jaraĝa. Ni informiĝas sekve, ke la 11-an de februaro oni solenis en Japanio la Fondotagon de la Ŝtato kaj la 23-an de la sama monato, de februaro pasis la naskiĝdatreveno de la japana imperiestro, tenoo Narŭito. La plej proksima japana festo estos la 20-a de marto kiel Printempa Ekvinoksa Tago, la festo – kiel estas ak centite – „por admiri la naturon, ami vivaĵojn”. Sed estas krome interese ekscii, ke en Japanio la festo originis el la printempa kortega, la printempa festo por tennoaj prapatroj. Eble ekster Japanio la alveno de Printempo ne estas aparta festo, sed ĉe ĉiuj elvokas ĝojon pro la reviviĝanta naturo. La laŭvica festotago pasos en Japanio la 29-an de aprilo kiel la Tago de Ŝuowa-tempo, kiel ni legas, tra kiu la nacio releviĝis el la ruinoj post sia granda suferado kaj pentras estotecon de la nacio. La lasta menciita ĉi-numere de Akiya Hideo festotago pasos la 3-an de Majo, dum kiu oni memoros la aplikadon de la Konstitucio en Japanio kaj esperas kreskadon de la nacio”. Tio estas informoj interesaj por ni diverslandaj esperantistoj, legantoj de „Novaĵoj Tamtamas”. Sed Jokohamo de tri jaroj fieras ankaŭ pri sia senpage vizitebla E-Muzeo malferma al ĉiuj neesperantistoj. Pri la motivoj de ĝia kreiĝo, la ebleco aĉeti por ĝi apartan konstruaĵon ni ekscias el ampleksa 1-a parto de tiutema artikolo de Doi Hirokaz. Jam baldaŭ, ĉar la 23-an de aprilo E-Muzeo Jokohama solenos sian trijariĝon. Pli frue la latan tagon de marto en la muzeo okazos Hama-Ronda Tago dediĉita al literatura libroserio Oriento-Okcidento. Poste eblos ĉe la bordo de la rivero Ooka rigardi sakurojn kaj 10 pendantajn lanternojn kun la nomo de la klubo.

El la elsendo 05.03.2024. Legas Barbara – 13′ 16″

Koninda Pollando – Kamień Śląski

Hodiaŭ mi proponas gesinjoroj viziti la lokon Kamień Śląski en la sudokcidenta Pollando. La unuan fojon ĝia nomo aperas en la plej malnova pola kroniko de Gall Anonimus verkita latine en la jaroj 1112-1116. En ĝi la loko aperas du fojojn sub la latina nomo Lapis, kiel sidejo de princo Boleslao Kurbobuŝa kaj en ĝia poligita nomo kiel castrum Kamencz, t.e. „fortikaĵo ŝtono”. En la 12-a jarcento ĝi estis menciita kiel defenda burgo, la rezidejo de la nobela familio Odrowąż. Inter la 18-a kaj 20-a jarcentoj ĝi apartenis al la familio Strachwitz, kiu referencis al siaj familiaj ligoj kun la polaj nobeloj Odrowąż. Kiel kuriozaĵon ni menciu, ke ĉiuj kastelregantoj portis la grekdevenan personan nomon Jacek – en Esperanto Jakvo. Ĝuste en ĉi tiu familio naskiĝis la mirinfano, Jacek, kiu jam dum sia vivo fariĝis la simibolo de humileco kaj amo. En Romo li ricevis la dominikanan frokon el la manoj de s-ta Dominiko mem kaj kun kamaradoj revenante al Pollando li establis plurajn dominikanajn klostrojn. La memoro pri la miraklofaroj de la sankta Jacek daŭras ĝis hodiaŭ, sed kiel la sanktulo de la Romkatolika Eklezio li estis proklamita jam antaŭ 430 jaroj, en 1594. Pri la disfloro de ĉi tiu rezidejo en Kamień Śląski, saturita de historiaj eventoj zorgis la familioj Strzał, Larisch kaj Strachwitz, ĉiuj referencantaj al Odrowąż-familio kiel siaj familiradikoj. Dum ilia regado la grandegaj konstruaĵoj transformiĝis laŭforme kaj laŭfunkcie en lokan palacon. Jam la familio von Larisch la ĉambron ĉe la unua etaĝo, en kiu onidire enmondiĝis s-ta Jacek transformis en etan kapeleton, kiu iĝis loko de la religia kulto. Ankaŭ nun post la restaŭro tiu kapelo funkcias ebligante enpensiĝi kaj preĝi, kaj krome gravas sen la bezono sekvi la palacan vizititineron. Dum la 2-a mondmilito la rezidejo ne perdis sian atrakciecon, sed en ĝiaj lastaj jaroj palaco estis transformita en milithospitalon pro la troviĝanta proksime flughaveno ebliganta evakui vunditajn soldatojn. La proksimiĝantaj en januaro 1945 trupoj de la Ruĝa Armeo eldevigis evakuon de la hospitalo. Samperiode la palacon forlasis reprezentanoj de la familio von Strachwitz. Ruĝarmeaonoj eniris Kamień Sląski la 22-an de januaro 1945. Ili trovis pompan palacon kun bunta familia biblioteko kiu posedi valoregajn manuskriptojn. Ili rilabis kaj detrulis ĉion. Ili komplete ruinigis la kapelon de s-ta Jacek. Postmilite – malgraŭ la detruoj – en la palaco estis instalita infandomo, sed 1958 ili estis de tie evakuitaj kaj al la palaco pro la proksima flughaveno revenis rusoj, sovetunianoj. La palachavaĵoj estis transprenitaj de militista administracio kaj la palaco estis transformita en garnizonejon. En 1970 post la finrunigo de la tuto rusoj bruligis la palacon. Kiel ruinaĵo ĝi estis transdonita 20 jarojn poste al Opole-diocezo. Post pena kaj kostega rekonstruo la loka episkopo relanĉis en ĝi Sanktejon de s-ta Jacek, Centron de Kulturo kaj Scienco de la Teologia Fakultato de Opole-Universitato. Tio okazis en 1994 en la kadro de la solenaĵoj de la 400-jariĝo de la kanonizo de s-ta Jacek. Partoprenis la solenaĵojn ankaŭ idoj de von Strachwitz-familio, kies membro grafo Jakvo la lasta el palacposedantoj estis sepultita en Kamień Śląski komence de la 2-milaj jaroj. La palaco de Odrowąż-familio en Kamień Śląski troviĝas nun en la centro de la panorama parko, tuj malantaŭ agordoplena akvoreceptaklo kun fontanoj. Ĝi denove ravas la vizitantojn pro fajna rekonstruo, pro muroj de vastega unuetaĝa vestiblo ornamitaj per manfaritaj gobelenoj kun blazonoj de la unuopaj palacaj posedantoj. Samtempe la palaco en Kamień Sląski servas kiel loko de multaj konferencoj, spiritaj ekzercoj, nuptoj. La verdaĵplena parka ĉirkauaĵo favoras enpensiĝojn kaj refereŝiĝon en la natuta medio, en kiu jen kaj aŭdiĝas – ne nur pro la religiaj kialoj – sonoriltonoj. Povas do esti, ke dum la turismaj planoj por 2024 eĉ iuj el niaj aŭskultantoj planos viziton en unu el la plej interesaj turismaj atrakciaĵoj de Opole-regiono, kiu estas Kamień Śląski kaj ĝia palaco.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Barbara – 06′ 50″

Sojle de la 14-a ekzistojaro de Pola retradio en Esperanto!

Ne senkaŭze en la komenco de nia hodiaŭa elsendo tostefekto. Akurate antaŭ 13 jaroj, la 15-an de februaro 2011 aŭdiĝis la unua E-programo de la Pola RetRadio el Varsovio. La unua ekster la kadro de la publika Pola Radio. En ĉi tiu periodo ni emisiis 1300 programojn kaj bonvenigas vin hodiaŭ en la 1301. Antaŭ du tagoj, la 13-an de februaro ni solenis la Mondan Tagon de Radio, kiu kreiĝis laŭ la iniciato de Hispanio unu jaron post la ekfunkcio de nia Pola RetRadio en Esperanto kaj en la nuna jaro ĝi estis solenita la 12-an fojon. Per la proklamo de ĉi tiu festo Unesko celis atentigi pri la signifo de radio kiel la monda komunikrimedo, same en la evolintaj landoj, kie la radiostacioj uzas novajn teknologiojn kiel ankaŭ en la disvolviĝantaj landoj, kie la radio stimulas la socian evoluon. Tio revalidigis la rolon de radio kiel komunikrimedo, kiu en la kunteksto de la elsendoj en la IL-Esperanto tiun rolon reliefe ludis ekde la komenco kaj daŭre ludas. Antaŭ 13 jaroj kun la subteno de multaj, de la plej fidelaj aŭskutantoj ni entreprenis la riskon savi kontraŭ la detruo kaj forgeso la tradicion de la tiam 52-jariĝinta profesia E-Redakcio en la publika radiostacio, en la pola radiofonio. Kun senduba fiero en la jaro, en kiu ni memorigos en aprilo la 65-jariĝon de la unua profesia E-radioelsendo ni povas konstati, ke dank’ al la radiokolegoj, kunlaborantoj, aŭskultantoj malnovaj kaj tute novaj tiun tradicion ni sukcesis gardi. En plimulto la bazan trunkon de nia redakcia skipo konsistigas malnovaj kolegoj el la E-redakcio de Pola Radio: redaktorino Milada Szwedo, kiu apaud mi estas unu el la plej malnovaj laborantoj de tiu ĉi E-Redakcio de Pola Radio, geredaktoroj Gabi Kosiarska kaj Maciej Jaskot, kiuj venis al la Redakcio sojle de la 2-milaj jaroj. Kelkaj iom paŭzas, sed ni kredas pri ilia reaktiviĝo. Krystyna Grochocka, komencis kunlabori en Pola RetRadio ĉ. 2012-a jaro. Multaj el vi sendube memoras la malovan verdkoloran aspekton de nia retejo, kiu aperis en 2013 dank’ al ŝia kunlaboro kaj nun dank’ al ŝi eblas sekvi la elsendojn pere de la jutuba kanalo. Ĉio ĉi ne estus ebla sen la tuja teknika helpo, kiun ni ricevis de kelkaj aktivaj aŭskultantoj kaj helpantoj kiel Simono Pejno kaj Saliĥ Zakirow. La plej fidela en ĉi tiu grupo evidentiĝis nia kanada aŭskultanto Bruce Crisp, kiu kun zorgo, sindediĉo kaj financa subteno, kaj ekde 2020 kiel la aŭtoro de nia nova retejo asistas nian ĉiutagan laboron. Dankon al ĉiuj kunlaborantaj, ĉiuj radioamikoj, kiuj riĉigis kaj riĉigas nian laboron, disvastigas ĝin. Dank’ al vi ĉiuj ni sukcesis daŭrigi. Eĉ pli, ni deziras pludaŭrigi, kun kelkaj modifoj, aparte se temas pri la kontribuantoj, se temas pri tiuj kiuj ŝatus lerni el niaj spertoj kiel fari la radion – jen aŭtore, jen traduke, jen koncepte, jen voĉkontribue. Kaj ni kalkulas ankaŭ je tiuj, kiuj ŝatus helpi al ni suflorante teknikajn plibonigojn, kiuj ŝatus kontribui al ni en pli efika promociado de niaj elsendoj, elsendoj kiuj el la Patruj’ de Esperanto diskonigas informojn pri la lulilo de nia lingvo, kaj samtempe multan atenton donas al la E-movado kaj E-komunumo en la tuta mondo.Tio estas gravaj defioj. Sed ni kalkulas je via helpo!

El la elsendo 15.02.2024. Legas Barbara – 05′ 37″

El la E-gazetaro_05.02.2024

Hodiaŭ la lokon de nia felietono pri koninda Pollando ni deziras destini por laŭvica kunfoliumado de la E-gazetoj, venintaj antaŭnelonge al la redakcio. Meze de januaro en nia redakcia poŝtkesto ektroviĝis la aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” 2023. Granda surprizo, ĉar la lasta numero duobla veninta aŭtune kovris la duoblajn numerojn 174 – aŭtuno, vintro 2022 kaj 175 – printempo, somero 2023. Tiel la redakcio sukcesis forigi la malfruon. La ideo sendube sukcesa, ĉar kiel skribis – krom gratuli kaj danki – unu el la legantoj Luiza Carol, en ĉi tiu duobla numero 2023 ŝi trovis interesajn kaj pensigajn rakontojn kaj artikolojn, kelkajn spritajn humoraĵojn ŝi kundividis kun siaj familianoj. La fotoj pri la isreala kongreso ne sole revivigis rememorojn, sed kiel ŝi konfesas povas eventuale stimuli la scivolemon de ŝia nepo por la E-movado. Do sendube konfeso kompensanta la klopodojn de la redakcio. La aŭtuna numero de „Israela Esperantisto” estas ankaŭ provizita per multaj koloraj fotoj kaj retrorigardaj artikoloj al la somera periodo, Amri Wandel diivdas personajn impresojn pri la Torina UK en la unua loko. La revuo trovas lokon por aldone prezenti la kongresrezolucion kaj mesaĝon de UEA okaze de la pasintjara 26-a de julio. El sub la plumo de Amri Wandel venas laŭvive lia artikolo pri „Milito inter Israelo kaj Ĥamas”, al kiu ni jam aludis foliumante la trian numeron de „Kontakto”. Ekde la militekspodo pasas kvar monatoj kaj multo okazas sur ĉi tiu militfronto, kiu ne estingiĝas. Estas bone, ke la aŭtoro faras la rezervon „ke li ne ĉion kapablas priskribi objektive”. Nun ja ne temas sole pri tio, ke oni diru kiu kulpas, kiu provokis, sed kiel reagas la mondo; ĉiam pli urĝa fariĝas la demando pri la skalo de la viktimoj inter la civila loĝantaro, aparte palestina. Alia loko, kiu daŭre enzorgigas la mondon estas la rusa-ukraina milito. Ne rekte pri ĝi ni legas en ĉi tiu numero de „Israela Esperantisto” kiom per kontribuoj de ukrainaj aŭtoroj, kio pruvas ke malgraŭ la milito ili kapablas sin retrovi en la kuranta esperantista vivo. Nina Daniljuk raportas pri sia partopreno en la itala ILEI kaj TEJO kongresoj, en kiu ŝi i.a. prelegis pri E-instruado en Ukrainio laŭ historia aspekto, kaj ankaŭ prezentis la ukrainan lingvon en la lingva festivalo, alia partoprenanto proponis eĉ kvar variajn prelegojn dum ĉi tiu kongresoj pri Ukrainio. Kiel skribas Nina Daniljuk „Multaj partoprenantoj demandis pri la situacio en nia lando, subtenis nian batalon. Mi ricevis mondonacojn por nia armeo de koreaj esperantistoj kaj de unu rusino, kiujn mi transois al teritoria brigado de Volino, kie militservas mia frato” – fino de la citaĵo. Kvankam la milito en Ukrainio daŭras evidentiĝis ke ukrainaj esperantistoj sukcesis organizi E-renkontiĝon en la okcidenta Ukrainio „Orest Kuzma-tagoj”, dum kiu unu el la tagoj Tago de Kolomeo okazis kun la partopreno de plurnombra ekstera publiko. Dank’ al Petro Polivoda la leganto ricevas multajn interesajn historiajn detalojn pri la tiea E-movado. Fine Tetiana Kolomijec felietonas pri malofta planto volemio nobla, kiu malgraŭ la milito riĉigis la kolekton de la 185-jara Botanika Ĝardeno en Kijevo kaj kiel en ĉi tiu aveturo helpis la aŭstralia ambasadoro en Ukrainio. La riĉevhavan aŭtutnan numeron de „Israela Esperantisto” fermas literatura suplemento. Eblas lege pluki kaj ĝui. Iom alian politikon intimi kun la E-literaturo proponas „Novaĵoj Tamtamas” el Jokohamo. En ĝia januara numero 2024, krom movadaj kaj organizaj aktualaj informoj, ni trovas ankaŭ recenzojn de Mizro Iwaya kaj Sibayama Zyun’iti pri la legita en la 130-a legokunsido libro „Arne, la ĉefido” de Leif Nordenstorm. Tio estas konstanta kaj imitinda praktiko, ke partoprenantoj de la legosalono poste dividas siajn pripensojn skribe pri legitaĵo en la revuo. Sed fine de januaro la redakcion atingis alia reta periodaĵo, pli periodaĵoj dediĉitaj al la E-literaturo. La unua estas la konata al multaj „Penseo”, monata Belarta Revuo en Esperanto, redaktata de Vejdo. Ĝia 16-paĝa 388 numero el 2024 kun poezio kaj prozo, ne sole originala, sed ankaŭ tradukita ŝajnas mizera, kompare kun la veninta preskaŭ 140-a paĝa unua numero de „Beletra Edeno” neregula beletra revuo, kiu la unuan fojon aperas en februaro 2024. En la debutaj vortoj la redaktoro, la sama Vejdo anoncas: „Ĉe la komenco de redaktado mi serĉis surrete informojn pri la iamaj kaj nunaj Esperantaj revuoj kaj ties redaktoroj, precipe pri beletraj revuoj. Mi trovis, ke ili estis kaj estas famaj esperantistoj, kiaj Szilágyi, Kalocsay, Auld, Camacho k.a. Kiam mi trafis tiujn nomojn, mi tuj falis en dubojn. Ĉu mi kapablus redakti beletran revuon kiel tiuj famuloj? Ĉu mi estas tro ambicia arogi al mi famon de talentulo? Sed konsiderante mian multjaran sperton en redaktado de Penseo, mi sentis, ke memfidemo eksvarmas en mian koron. Kvankam Penseo ne estas grandformata revuo, ĝi postulas samajn redaktajn teknikojn kiel aliaj famaj Esperantaj revuoj. La nura diferenco estas ke ili posedas skipon de redaktoroj kaj multe da aŭtoroj, dum mankas al ni tiuj avantaĝoj. Tamen – daŭrigas la redaktoro – ni povos disvolvi nian potencialon por havigi al ni propran skipon kaj inviti aŭtorojn. Nuntempe, provizore, ni kuraĝigas nin mem elhaki la vojon kaj forbalai ĉiujn barojn sur la vojo. Ni ekis kaj ni fine sukcesas. Beletra Edeno premieras kun iom pli ol 130 paĝoj, espereble ĝis 140 paĝoj en venontaj numeroj. La spaco jam sufiĉas enteni pli aŭ malpli longajn verkojn de dekkelkaj aŭtoroj. Iom post iom kolektiĝos ĉi tie aŭtoroj pere de nia penego varbi el diversaj landoj. Kaj en tiu ĉi numero de Beletra Edeno videblas diversaj ĝenroj de literaturo, kiuj atingas la minimuman normon de beletra literaturo. Eble iuj asertas, ke Beletra Edeno ne daŭros longe pro manko de kontribuoj. Kiom “longe”? Cent jarojn? Mi vere ne certas pri ĝia longviveco. Mi nur esperas, – substrekas la redaktoro – ke ĝi sane kresku kaj bone servu al la Esperanta popolo. Longviveco ne gravas, sed efika ekzistado. Mi deziras, ke nia Beletra Edeno pli longe vivu sub subteno de niaj legantoj kaj aŭtoroj” – fino de la citaĵo. Kaj tion ni sincere deziras al „Beletra Edeno” kaj ĝia redaktoro, Vejdo!

El la elsendo 05.02.2024. Legas Barbara – 09′ 42″

Koninda polo – Michał Boym

Antaŭnelonge ni informis pri restaŭro de la figuro de Kristo por Boym-kapelo en Lvovo. Tiu ĉi historia manierisma tombokapelo de Boim-familio estis fondita de veninta el Hungario György Boym, komercisto kaj urbokonsilisto, sekretario de reĝo Stefan Batory. Edziĝinte al Jadwiga Niżniowska li eniris en la medion de riĉaj burĝoj kaj urbokonsilantoj de Lvovo. Hodiaŭ tamen ni deziras proksimigi al vi alian membron de ĉi tiu fama pola familio,nome lian nepon Michał Boym. Tiu unu el la plej elstaraj polaj mondvojaĝantoj, sciencisto, diplomato,misiisto, kiu kiel la unua eŭropano signis sur la mapo Pekinon, komplekse priskribis Ĉinion kaj ĝis hodiaŭ liajn prilaboraĵojn utiligas sciencistoj en la tuta mondo en Pollando estas tamen preskaŭ tute forgesita. Oni ne memoras, ke tiu fidela patrioto, ĉiam akcentanta sian polecon ĉiujn siajn sciencajn disertaĵojn kaj leterojn signis per la subskribo „Michał Boym, polo”. Michał Boym naskiĝis en 1612 en Lvovo en la familio de la kortega kuracisto de reĝo Sigismundo la 3-a Vasa. Kiel 14-jarulo pro grava malsano li ĵuris, ke se li resaniĝos li dediĉos sian vivon al misiista laboro. Tiel en 1631 Michał Boym eniris en Lvovo jezuitan kolegion, kion sekvis filozofiaj, teologiaj kaj pedagogiaj studoj preparantaj lin al misiista laboro en la Fora Oriento. Kiel jam pastrigita monako tra Romo – kie li ricevis benon de papo Urbano la 8-a – tra Lisbono kune kun grupeto de aliaj pastroj li direktis sin al Makao. Jam dum ĉi tiu vojo el Eŭropo Orienten manifestiĝis eksterordinaraj observaj kaj desegnistaj talentoj de pastro Boym. La vojo kondukis ĉirkaŭ Afriko kaj Hindio kaj jam el ĝi li sendis al Romo priskribon de Kafraria, la tiama Mozambiko kun desegnaĵoj de la loka faŭno kaj flaŭro. En Makao Michał Boym dum du jaroj intense studis la ĉinan lingvon kaj kutimojn, ĉinan medicinon. Post tio en 1643 li estis direktita de la jezuita ordeno al la ĉina insulo Haynan, kiun kiel la unua eŭropano li detale priskribis. Liaj ampleksaj kaj ĝisfundaj esploroj entute fruktis per pluraj verkoj pri la ĉina medicino, farmacio, filozofio, kutimoj kaj de ĉinaj loĝantoj. Unu el liaj plej gravaj verkoj estis „Flora Sinesis”, la unua en la historio atlaso de ĉina flaŭro, kiu ankoraŭ estis dum lia vivo eldonita en Vieno. Krom ĝi Michał Boym aŭtoris i.a. alian verkon “Specimen medicinae Sinicae”, kiu priskribas la sekretojn de la ĉina medicino, prezentas al la leganto akupunkturon aŭ la diagnozadon helpe de pulso. Krome li priskribis pli ol 200 kuracilojn. Tio estas kaŭzo de rekono, kiun Michał Boym ĝuas en Ĉinio, kion konfirmas la fakto ke ĝuste en Ĉinio kiel la unusola lando ĝis nun estis eldonis ĉiuj liaj verkoj. Kaj ja al ili apartenas ankaŭ lia „Ĉina Atlaso”, non troviĝanta en la Vatikana Biblioteko. Per 18 kartonoj Boym signis la ĉefajn ĉinaj riverojn, lagojn kaj urbojn, kaj eĉ la plej gravajn minejojn de la naturaj ercoj. Dank’ al ĉiuj ĉi precizaj priskriboj, dank’ al provizo de skizoj kaj mapoj per nomoj en la ĉinaj ideogramoj la 17-jarcentaj eŭropanoj kaj iliaj sekvuloj pli bone konatiĝis kun Ĉinio en maniero science strukturita. Cetere ankaŭ dank’ al li konfirmiĝis la legendeca ĝis tiam informo, ke en la 8-a jarcento en Ĉinio ekzistis la unua en ĉi tiu lando kristana fluo, nestorianismo. Pastro Michał Boym persone vojaĝis al Xi’An en la provinco Shaanxi, kie en 1625 estis malkovrita mistera steleo kun surskriboj en la lingvoj ĉina kaj siria, kiuj priskriis la historion de nestorianoj. Boym faris ĝian skrizon kaj tradukon de la teksto el la ĉina en latinon, kio estis la unua ĉi-rilata materia pruvo. Al la plej grandaj meritoj de Michał Boym kalkuliĝas tio, ke li definitive konfirmis, ke diversaj nomoj de Ĉinio aplikataj de Marco Polo kaj aliaj mondvojaĝanoj pli frue rilatantaj kun Ĉinio efektive koncernas la saman landon. Ke la Korea Duoinsulo ne estas insulo, kiel oni pli frue asertis k.s. Post la konkero de Haynan fare de manĉuroj en 1647 Michał Boym kiel misiito iris al Tonkin. Sed jam du jarojn poste li estis direktita al la kortego de imperiestro Yongli, la lasta reganto el la dinastio Ming. Tio ne estis facila periodo, la lando dronis en la interna milito, kio kuraĝis la atakemon de manĉuroj. Komence Yongli helpe de portugaloj repuŝis ilin, sed la loniĝanta krizo malhepis al portugaloj en iliaj komercaj interesoj. Ilia subteno estis malkreskanta. La Ming-kortego ĉiel do klopodis reakiri ilian subtenon kaj samtempe firmigi sian povon. Kiel unu el la rimedoj estis kristanigo de la imperiestra kortego, en kiu jam iuj membroj de la imperiestra familio agnoskis sin katolikoj. Yongli mem ne konvertiĝinte tamen esperis akiri subtenon de Romo kaj de la kristana Eŭropo. Necesis tamen diplomatiaj klopodoj kaj la rilata misio al Vatikano. Kiel komisiito estis elektita Michał Boym. Tiel li fariĝis la lasta sendito de la lasta indiĝena ĉina dinastio deriviĝanta el la popolo Han. Pastro Michał Boym kune kun Andrzej Czeng, ĉina kristano elektita flanke de Ming-kortego kiel lia akompananto, laŭ la kontineta vojo atingis Smyrna (nun Izmiro en Turkio), de kie marvoje tra Venecio ili atingis Vatikanon. La misio celis peti la kristanan mondon pri helpo por la kristana kortego de Ĉina Imperio kontraŭ la invado de paganaj manĉuroj. Tiun helpon Vatikano rifuzis. Papo Aleksandro la 7-a benis Michał Boym por la revenvojo certigante lin kaj ĉinan kortegon pri siaj preĝoj. Revenvoje Boym haltis ankoraŭ en Lisbono kaj renkontiĝinte kun la portugala reĝo Johno la 4-a li efektive ricevis promeson de militista helpo por Ĉinio. Sed la reveno evidentiĝis pli danĝera ol la unuan fojon. Atinginte Goa Boym ricevis leteron de jezuita superulo en Makao kun la informo, ke la situacio de imperiestro Yongli estas katastrofeca kaj li perdas la povon. Oni malkonsilis la revenon al Ĉinio. Pastro Michał Boym ne observis tamen tiun sugeston decidinte alkonduki sian mision – kiel ĝia lojala membro – ĝis la fino. Li planis atingi la imperiestron Yongli tra Tonkin, sed la kondiĉoj estis tre malfacilaj pro la veteraj kondiĉoj kaj ribelemo de superŝticaj maristoj. Tio ne malkuraĝigis pastron Boym, kiu daŭrigis la malfacilan revenon. Iuj fontoj sciigas, ke li ne sukcesis revidi la imperiestron. La aliaj, ke tio okazis komence de 1659, kiam Yongli ĝuis momentan venkon super manĉuroj, baldaŭ tamen estis tutece venkita kaj fuĝis al la najbara Pegu. Michał Boym, uzanta en Ĉinio la nomon Mi-ko Cze-juen finis sian teran vivovojon en aŭgusto de la sama jaro do antaŭ 365 jaroj, onidire pro elĉerpiĝo kaj zorgoj. Lia tomboloko ne estas konata. Por longe forgesiĝis la memoro pri misiisto, diplomato ĉiuflanka etnografo, kulturhistoriisto, malkovrinto, botanikisto aŭtoro de multaj bazaj verkoj, korektantaj misinformojn pri Ĉinio kreiĝintajn post la ekspedicio de Marco Polo.

El la elsendo 25.01.2024. Legas Barbara – 10′ 23″

El la E-gazetaro_20.01.2024

La komencaj tagoj kaj semajnoj de la Nova Jaro estu – ankaŭ en la kazo de nia Redakcio – bona okazo reveni al bonaj programtradicioj, al kiuj apartenis la kunfoliumado de la venantaj al la Redakcio E-gazetoj. Eĉ se temas pri ĉiam malpli la presitaj revuoj tiu ĉi decido ne estas lastmomenta, kaj aldone spronis ĝin laboro de energia redaktorino de la revuo „Kontakto”. Nelonge post la fb-a informo, ke Karina Oliveira transprenas la redaktoran oficon en duomonata socikultura revuo de TEJO nian redakcion atigis ŝia unua numero, cetere entute la 1-a numero de 2023, komence de novembro. La 2-a numero 2023 atingis nin la 3-an de decembro kaj la 3-a jam estas kun ni ekde la 2-a de janurao 2024. Nur antaŭ kelkaj tagoj ni eksciis el fb-o, ke finpretiĝas la 4-a pasintjara numero. Admirinda laborstreĉo, sed ne nur ĝi meritas gratulojn, sed ankaŭ la enhavo. En la 1-a numero aparte mi ŝatis la redaktoran artikolon dediĉitan al la 60-jariĝo de „Kontakto” kaj memorigon de iuj momentoj el ĝia historio. Ili gravas ne sole por ĝeneralaj konoj, sed ankaŭ por la firmigado ĉe novaj generacioj de identecosento kun la ĝenerala E-komunumo pere de iamaj junuloj, nun la dojenoj de la E-movado kiel Humphrey Tonkin, la unua redaktoro, kiun citas la redaktoriono. Li nome „difinis tiom klare kia estu „Kontakto” ke oni simple devas jardekon post jardeko, reveni al tiu unua numero (de „Kontakto”) kaj memori, kiel entute la tiamaj junuloj de 1963 kreis la revuon”. Nu, en ĉi tiu unua numero iom surpizis min relative multaj kontribuoj – amasiĝintaj en ĝia dua parto – ligitaj kun la E-movado: Bobelarto, E-kantoj dum la nederlanda IJK-2022, la NASK-a sperto, la raporto pri IJK 2023, Junulara programo dum UK 2023, Dum IJK… La surprizo ja venis el la iama kutimo, ke „Kontakto” mem pri la movadaj aferoj ne aparte okupiĝas. Sed mi estu justa, multas aliaj interesaj ekstermovadaj kontribuoj, inkluzive de la malnovaj rubrikoj aŭtorataj de Viktoro Solé kaj István Ertl. Mi aparte ŝatus atentigi pri la intervjuo kiun Karina Oliveira faris kun Soraya Alvarez, argentina esperantistno, kiu naskiĝis sen maldekstra brako, kaj tiu fakto estas la okazo proksimigi gravan socian problemon, kiun homoj sen handikapo ne ĉiam rimarkas. Mi citu mallonge el ŝia lasta respondo je la demando de la redaktorino „Kion vi pensas, ke povus esti pli bona en la socio ĝenerale por ke la personoj ne juĝu iun nur laŭ la fizika aspekto de tiu persono?”. Soraya Alvarez respondas i.a. „Mi opinias, ke por ne juĝi iun laŭ la fizika aspekto de tiu persono estas necese kompreni, ke same kiel estas normale vidi homojn kun diversaj haŭtkoloroj, altecoj, hararkoloroj ankaŭ ekzistas homoj kun vere malsama fizika aspekto kaj tio normalas. Mi pernsas, ke unu grava afero estas kompreni, ke ni povas pensi kaj decidi pri ni mem same kiel aliaj homoj. […] Oni devas kompreni ke ni estas parto de la socio kaj ke ni rajtas elekti kiel ni volas vivi aŭ kion fari same kiel aliaj homoj faras”, fino de la citaĵo. Jen la mesaĝo por ni kaj pere de ni meaĝo portebla en niajn mediojn. Kun aparta scivolemo kaj ja ankaŭ plezuro mi ekfoliumus la 2-an numeron de „Kontakto” 2023, kiu kiel la ĉeftemon elektis podkastojn. En ilian historion kaj aparte en la historion kaj nunon de E-podkastoj kaj podkastado enkondukas Tobiasz Kubisowski, kvankam iom ne tute prave skribante pri podkasto, kiel moderna radioelsendo, sed ja tute prave dirante pri podkastoj, kiel retaj sonelsendoj, aŭskulteblaj en ajna momento. Reliefe tion proksimigas la enkonduka intervjuo de la redaktorino kun la teamo de la podkasto „Usone Persone” kiu triope (Brandon Sowers, Rafa Nogueras, kaj Hans Beklin) renkontiĝas por trakti anticipe difintajn temojn. Ankaŭ en ĉi tiu numero de „Kontakto” estas kelkaj E-movadtemaj kontribuoj, min tamen aparte kaptis la nova nemovaduma rubriko „Scivolemo kun Kontakto” de Frank van Hertrooij, kiu amplekse traktas la demandon „Kio estas ĥemio al vi? Ĉu kaŭzo aŭ solvo”. Mi diras pri „la nova rubriko”, ĉar lia laŭvica amleksa – same interesa – felietono troviĝas en la 3-a numero de „Kontakto”, kiu atingis min jarkomence. Ĉi-foje pri „Kolora fenestro al la nanomondo”. En la 3-an numeron enkondukas la artikolo de Alvaro Motta el Brazilo, kiu prokismigas al la leganto la brazilan leĝon „La Tempa Marko” celitan kontraŭ indiĝenajn popolojn, kaj – kiel li eksplikas – „unu el la problemoj de tiu leĝo estas, ke ĝi ne konsideras iamajn forpelojn de kelkaj indiĝenaj popoloj” avantaĝe al grandbienuloj, entreprenantoj, orministoj. Forpelojn de indiĝenoj ĝis 1988. Tiun skuan en sia emfazo tekston akompanas traduko de Fernano Maia pri subtila fedeno inter skriba kaj parola tradicio, kiu aldone prilumas la indiĝenan problmeon en Brazilo. Ne nur ĉi tiu teksto rilatas al la teritoriavido de unuj kontraŭ la aliaj. En ĉi tiu numero la redaktorino donas la parolon al Amri Wandel kaj lia – juda – starpunkto pri la daŭranta milito inter Israelo kaj Hamas, atentigante ke ŝi ne trovis kontribuonton por prezenti la aferon el la palestina vidpunkto. Mi esperas tamen, ke estonte ni konatiĝos kun tia starpunkto des pli, ke tio, kio okazas en kaj ĉirkaŭ Gazo ne havas maleskalan tendencon. En la 3-a numero de „Kontakto” la ĉefkontribuantoj de la numero estas brazilanoj. Ana Riberio el Brazilo de kelkaj jaroj loĝanta en Eŭropo prezentas sian starpunkton „Kiel malsame oni spertas Esperantujon en malsamaj mondopartoj”. Alia brazila kontribuanto Ilvero Almejdo koncentriĝas en la movada rubrkriko pri laboroj de TEJO-komitato kaj la 10-a TAKE en Fortalezo. Ĉuj ĉi numeroj enhavas kontribuojn de Jonas Marx pri elektronikaj ludoj, de Stela Besenyei-Merger pri Bobelarto, krome en la lastaj du numeroj ni trovas artikolojn pri Litovio, la lando de la nunjara IJK. Sendube Karina Oliveira meritas niajn gratulojn pro la leginda, ritme reaperinta „Kontakto”, kiu sendube interesos junulojn ne nur en TEJO-aĝo. Estas interese sekvi ŝian redaktoran evoluon, kaj se mi ion kritikus, eble kelkajn testojn, en kiuj foresto de interpunkcia komo, iom ĝenas dum la legado. Por ne koncentriĝi sole pri „Kontakto” permesu ke el inter revuoj, kiuj troviĝas hodiaŭ apud mia komputilo mi elektu la delonge ne ricevitan paperan „Esperantolehti”, ĝian 5-an de numeron de 2023, kiun ni ricevis ankoraŭ fine de la pasinta jaro. Malfermas ĝin la enkonduka felieno de AEF-prezidanto Juha Metsäkallas. La titolo „La „dua” vintro de milito” estas emfaza kaj pruvas, ke pri mondskalaj problemoj E-parolantoj mem ne hezitas preni la parolon. La redaktoro skribas i.a. „Rusio atakis Ukrainion jam en 2014, do fakte jam temas pri la deka vintro de milito, sed dum la unaj ok ni ne vere reagis. Nur la nuna, pli ampleksa atako vekis nin. La atako estas klare nigra-blaka en sia aranĝo. Rusio kondukas agresmiliton, kiuj ĉiam estas senrajtaj […] Rusio devas sperti „deputinĝon”, kie la kulpoj estas juĝataj. Juha Metsäkallas daŭrigas. „La konflikto inter Isrealo kaj la paletinanoj daŭras ekde 1948. […] Kiel solvi tiun konflikton certe estas malfacile. Dum la pasanta fazo multaj ofte atentigas pri la rajto de Israelo defendi sin. Kompreneble tio pravas, sed al la palestinanoj ankaŭ apartenas simila rajto. Isrealo jam longe sekvas la doktrinon de masiva kontraŭatako, laŭ kiu oni renkontas ĉiun agreson per troa uzo de forto. Kvankam novaĵoj pri la amasaj seksperfortoj kaj mutiladoj faritaj de Hamaso al isrealaj civitanoj estas ŝokaj, ili neniel pravigas la masivan murdadon de palestinaj civitanoj. Mi ne estas eksperto pri militaj krimoj, sed mi demandas min, ĉu ne la mortigo de oli ol 18 mil civiluloj (la numero anoncita de la ministrejo de la sano en Gazo ĉe la momento de skribado) pro mortigo de pli ol 1200 konstituas ian militan krimon. […] Bedaŭrinde – skribas la aŭtoro sekve – estas pliaj armilaj konfliktoj. En decembro 2010 komenciĝis la t.n. arabaj printempoj, kiam homoj de kelkaj arabaj landoj komencis postuli demokration kaj pli bonan registaron. La rezultoj varias inter la landoj. Ie oni iel sukcesis, sed ekzemple Libio kaj Sirio falis en cirklon de perforto, kiu cirklo daŭras jam jarojn kaj el kiu ŝajnas ne ekzistas facila eliro. Verŝajne preskaŭ neniu notis – daŭrigas la redaktoro – la denove flamiĝintan sudanan internan militon en aprilo. […]Kompreneble ĉiu konflikto estas malsimila laŭ siaj kialoj, aranĝo kaj viktimoj. […] Ĉiu konflikto ja estas solvigebla, se nur la partioj kapablas sidi ĉe la sama negocitablo kaj se la nedemokratiaj gvidantoj komprenas, ke ilia tempo forpasis”. Fino de la citaĵo, ampleksaj citaĵoj, nepre enpensigaj, espereble komprenebalaj ne sole por finnaj esperantistoj. Ĉiu ti numero de la dulingva – kiel ĉiam – „Esperantolehti” en plimulto estas dediĉita al la movadaj demandoj, kiel apermaniero de la revuo en 2024, interesaj lokaj informoj, inter kiuj kun scivolemo ni ekscias, ke en Taivalkoski kreiĝis memorĉambro pri la milita tempo, en kiu inter aliaj memoraĵoj, estas spektebla la E-lingvo filmo de Roman Dorzyński „La reveno al Finnlando”, ke dank’ al la asocia stipendio, ĝia estrarano diplomitiĝis pri gvidado kaj administrado kaj nun per siaj profesiaj konoj al la asocio helpas. Oni amplekse informas pri la martaj Vintraj Tagoj kaj Jarkunveno. La legantoj ekscias detalojn pri la oficialigo de la radiko finn- fare de la Akademio kaj pri la kreiĝinta konversacia medicinista vortaro Finna-Esperanta-Ukraina. Por nia redakcio aparte kortuŝa estas paĝoj (bedaŭrinde finnalingvaj) dediĉitaj al nia fidela, siatempe tre aktiva aŭskultantino Terttu Tynynelä forpasinta en la pasintjara oktobro. Foto de ŝia ridetanta vizaĝo restas en nia redakcia memoro kaj multajn rememorojn spronas.

El la elsendo 20.01.2024. Legas Barbara – 14′ 17″

Koninda Pollando: Łańcut

Kvankam ni jam kelkfoje invitis vin gesinjoroj al la sud-orienta Pollando, por viziti diversajn interesajn lokojn neniam ankoraŭ ni vizitis unikan perlon de ĉi tiu regiono, la urbon Łańcut, prefere ĝian palacan-parkan komplekson. La plej malnova historio de Łańcut estas malfacile difinebla, sed la  arkeologiaj esploroj konfirmas, ke jam antaŭ 4 mil jaroj antaŭ Kristo la regiono estis enloĝata. Sed mankas informoj ankaŭ pri pli posta  historio, ekzemple la origino de la urbo. La unua dokumento el la 1387-a jaro estas la papa buleo konfidanta al la dominikanaj monakoj en  Łańcut la misiajn taskojn en la Orientslavujo. Tamen 4 jarojn poste la urbo Łańcut aperas en lokiga dokumento de la vilaĝo Langenau, kien estis venigitaj germanaj setliĝontoj el la bavara Landshut, kiuj en la daŭro de jarcentoj fandiĝis kun la loĝantaj tie poloj. Tiuperiode en Łańcut troviĝis jam ligna preĝejo dediĉita al sankta Barbara kaj laŭ ekleziaj dokumentoj kun ĝi ligiĝas la komenco de la paroĥo kaj atribuo de la urborajtoj fare de la pola reĝo Kazimiro la Granda. La unua posedanto de la urbo estis Otton el Pilcza-Pilecki,  laŭblazone Topór. Łańcut estis la posedaĵo de lia familio preskaŭ ĝis la 16-a jarcento. Poste ĝi estis pasanta pro la familiaj ligoj el la manoj de unu al la alia polaj magnataj familioj. Kun la historio de la urbo firme ligiĝas la nomoj de tiaj polaj grandsinjoroj kiel Stadnicki, Lubomirski kaj Potocki. En la periodo de siaj unuaj posedantoj, la familio Pilecki, Łańcut situante ĉe grava komerca itinero floris. Jam en la 1406-a  la tiej teksistaj gildoaspirantoj ricevis statuton, kies sigelo prezentas sanktan Mikaelon pereiganta la drakon. Ĝis hodiaŭ tiu bildo troviĝas en la urboblazono. La prestiĝon de Łańcut altigadis kaj pri ĝi atestis plurfojaj vizitoj de reĝoj kaj altranguloj,  kiel la reĝoj Kazimiro la Wielki, Vladislavo Jagello, Sigismundo la Luksemburga, Sigismundo la Maljuna. Pro sia situo la urbo spertis tempoestecan historion estante multfoje prirabata kaj bruligata de balkanaj triboj, tataroj, tramarŝantaj soldattrupoj. Kiam Łańcut fariĝis la posedaĵo  de la magnata  Potocki-familio komence de la 19-a jarcento la urbo komencis leviĝi el la kadukiĝo. La membroj de tiu magnata familio  spronis la ekonomian kaj konstruan elanon. En Łańcut komencis funkcii vodkoproduktejo, fabriko de likvoroj kaj fajnaj alkoholaĵoj, sukerfabrikoj, staplejoj. La urboevoluon aldone spronis la funkciigo de la fervoja linio inter Krakovo kaj Lvovo. En la intermilita periodo ĝi perdis iom sian evoluelanon fariĝante tipa provinca urbeto. Tamen ambaŭ mondmilitoj mirakle ne multe damaĝis Łańcut, kaj ĝia dinamika evoluo denove okazis post la 2-a mondmilito. Estis en Łańcut elkonstruita tiam urba akvoreto, plukonstruiĝis kanaliza infrastrukturo, kreiĝis novaj laborestabloj, kulturaj kaj klerigaj objektoj. Dank’ al tio Łańcut komencis plenumi la rolon de la loka administra kaj ekonomia centro. Kreskis ĝia turisma kaj kultura signifo ne nur en la loka, sed ankaŭ tutlanda skalo. Ĝis nun nenion apartan mi diris pri eksterordinara atrakciaĵo de Łańcut, kiu estas la tiea kastelo,  unu el la plej belaj aristokrataj rezidejoj en Pollando, fama pro siaj loĝejaj internoj kaj enorma interesa kolekto de ĉevalĉaroj. La palaca komplekso estas ĉirkaŭita per malnova pritoreska anglastila parko, en kiu multas pavilonoj kaj mastrumkonstruaĵoj ligitaj kun la iama ĉiutaga vivo de la rezidejo. La nuna kastelo estis konstruita laŭ la komisio de Stanislaw Lubomirski en la mezo de la 17-a jarcento. Temis pri la moda tiam palaca fortikaĵo konsistanta el la magnata rezidejo kun bastionaj turoj angule de la defendomuro. En la dua duono de la 18-a jarcento la laŭvica posedantino de Łańcut,  Izabella Lubomirska familie Czartoryska transformis la fortreson en palacan-parkan komplekson. La plej gravaj ŝanĝoj koncernis la aranĝon kaj ekipon de la kastelo, kiuj estis adaptitaj al la aktuala tiam modo. La palacon plenigis multegaj artverkoj. Fine de la 18-a jarcento  en la rezidejo de Łańcut floris vivo muzika kaj teatra, multis elstaraj gastoj. Post kelkjara malpli favora periodo, kiam la posedantoj ne ofte gastis en la palaco ĝi fariĝis la posedaĵo de laŭvica familiano Roman Potocki. Li kun sia edzino Elizabeta,  familie Radziwiłł revenigis al ĝi iaman brilon. Oni ne sole rekonstruis, sed ankaŭ alikonstruis ĝin kaj tiuj renovigaj laboroj okazis ĉiuetaĝe. Krome oni instalis en la palaco la akvoprovizajn aranĝaĵon , la kanalizan sistemon, al la palaco estis alkondukita elektro. Tiam kreiĝis la plejmulto de la ĝis hodiaŭ funkciantaj internoj. Denove la palaca-parka komplekso de Łańcut akiris la renomon de unu el la plej luksaj rezidejoj de la kontinenta Eŭropo. Ofte gastis en ĝi arkiprinco Rudolf kaj Francisko-Ferdinando. Ofte gastis tie reprezentantoj de fremdaj aristokrataj familioj kaj konataj diplomatoj. Komence de la 20-a jarcento la rezidejo en Łańcut okupis  laŭ sia grandeco la 5-an lokon en Pollando. En la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento oni modernigis la centran hejtadon kaj en la subterejo aranĝis Banejon. Fine de la milito en la 1944-a jaro Potocki devis forlasi Łańcut kaj elmigris al Svislando. La reĝimaj transformiĝoj malebligis lian revenon kaj  li mortis en elmigrejo. Kiel dirite preskaŭ ne damaĝita dum la militagadoj la palaca komplekso, la palacaj internoj de Łańcut kalkuliĝas al la plej belaj en Pollando. La la plej malnovaj internoj devenas el la 40-aj jaroj de la 16-a jarcento, kvankam evidente ne en origina formo. Relative multnombraj estas salonoj el la 18-a jarcento, sed la plej reprezentaj kreiĝis  ĉirkaŭ la 1800-a jaro. Lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj estis aranĝitaj multaj interesaj internoj, el kiuj pli multo konserviĝis ĝis nun.  Al la plej interesaj apartenas Biblioteko, Angula Salonego, Manĝejo super la Pordo kaj multaj banĉambroj. La internoj kaŝas plurajn artverkojn el la iamaj kolektoj, la postmilitajn akiraĵojn kaj deponaĵojn el aliaj muzeoj. La plej malnovaj konsistigas parton de kolekto kreata de princino Lubomirska kaj en Łańcut aperis en la 2-a duono de la 18-a jarcento. Temis same pri la komunuzaj kiel ankaŭ ornamaj objektoj. La plej valoraj perloj el tiu kolekto troviĝas nun en la Artgalerio de la Antikva Arto en la varsovia Nacia Muzeo. La kadro de nia felietono ne estas sufiĉa por priskribi ĉiujn vidindaĵojn de Łańcut. Krom la kolektoj de la pentroarto kaj grafiko, mebloj, muzikaj instrumentoj, arĝentaĵoj, porcelanaĵoj, vitroelfaraĵoj, teksaĵoj ja menciiindaj estas staloj,  en kiuj estas riĉe ekspoziciitaj objektoj ligitaj kun la ĉevalrajdado kaj krome du apartaj kolektoj de ĉevalveturiloj. Nepritakseblan valoron havas 55 veturiloj de la  familio Potocki. Diversspecaj kaj diverstaskaj  ĉevalveturiloj el la plej renomaj vienaj, londonaj kaj parizaj firmaoj malgraŭ tio, ke sole zorgeme flegataj konserviĝis en perfekta kaj originala stato. Menciinda estas riĉa kolekto de la Ortodoksa Arto, la plej riĉa en Pollando, el kiu parto estis transdonita por la praktikado de la religia kulto. Menciinda estas oranĝerio kaj la plej nova orkidea pavilono – konsistanta el la ekspozicia segmento, kultivejo la somera kafejo. Kvankam relative nova ĝi enhavas plantojn devenantajn el la antaŭmilita kolekto de Potocki-familio. Ne eblas mencii ĉion, ekzemple la bibliotekon kun ĝiaj unikaj eksponaĵoj. Ĉirkaŭ la palaco etendiĝas la anglastila panorama parko. Ĝia nuna formo signifaparte devenas el la limo de la 18-a kaj 19-a jarcentoj, kiam ĝi estis posedaĵo de princoj Stanisław kaj Izabela Lubomirski. La parko okupas la areon de 36 hektaroj kaj konsistas el la interna kaj ekstera segmentoj. En la interna troviĝas la Itala Ĝardeno kaj Roza Parko. Krome troviĝas la 19-jarcentaj vidindaĵoj kiel Oranĝerio, Romantika Kasteleto, rajdejo, orkidea pavilono. Nun ĉiuj laboroj tie celas laŭeble plej fidelan rekreon ne sole de la spaca aranĝo,  sed ankaŭ de la kultivataj en ĝi plantoj. La kastelo kaj ĝiaj eksponaĵoj estas viziteblaj dum la tuta jaro ekscepte de la periodo inter la 1-a de decembro kaj la 31-a de januaro, kiam unusole vizitebla objekto estis la orkidea salono. La muzeajn kolektojn ne eblas viziti ankaŭ en la daŭro de la okazanta tie Muzika Festivalo, kiun gastigas la palacaj internoj ĉiujare inter la 8-a kaj 16a de majo.

El la elsendo 15.01.2024. Legas Barbara – 11′ 02″

Plensukcesa 2023 de polaj kulturkreantoj

La 2023-a jaron ne ĉiam ni rememoros pro ĝojaj okazintaĵoj, sed se temas pri la pola kulturo kaj ties populareco eksterlande, la pasinta jaro sendube apartenas al jaroj sukcesaj. Se temas pri muziko daŭran rekonon ĝuis la jam konataj ekde jaroj polaj operkantistoj Piotr Beczała kaj kaj Tomasz Konieczny – kiuj ienteralie triumfis sur la scenejo de la Viena Opero en “Lohengrin” de Wagner – aŭ Jakub Józef Orliński, kontraŭtenorulo, pri kies sukcesoj ni jam plurfoje informis kaj kiu en 2023 lanĉis bone akceptitan de la kritiko albumon “Beyond”. Kreskas la populareco de Hania Rani – pseŭdonomo de Hanna Maria Raniszewska, 33-jaraĝa komponistino kaj kantistino el Gdansko. Ŝia nova albumo „Ghosts” (“Fantomoj”) aperis en oktobro. Antaŭaj albumoj lanĉitaj sub Deutsche Grammophon-etikedo, alportis al ŝi bonegajn recenzojn kaj internacian sukceson. Ne mirige do, ke la inviton al nova albumo de Hania Rani akceptis tiaj steluloj kiel Patrick Watson, Ólafur Arnalds aŭ Duncan Bellamy. Anna Sułkowska-Migoń, talenta orkestra direktistino – kies karieron ni sekvas kaj proksimigas al niaj geaŭskultantoj – ne ĉesis esti invitata al prestiĝaj festivaloj kaj muzikaj eventoj kaj komence de 2024 ŝi dufoje direktos unu el la plej gravaj usonaj simfoniaj ensembloj, la Filadelfian Orkestron. Eŭropaj teatroj estis lokoj, en kiuj polaj teatroreĝisoroj manifestis sian talenton, varme akceptitan de la ekserlanda spektantaro. Krzysztof Warlikowski surscenigis “Macbeth” de Verdi en por la festivalo de Salcburgo, kaj “Hamleton” – tiun de Ambroise Thomas, franca kreinto el la 19-a jarcento – en la Opero Bastille en Parizo. Menciindas Ewelina Marciniak, kiu surscenigis “Brilan Amikinon” surbaze de la romano de ítala verkistino Elena Ferrante en la teatro Thalia en Hamburgo kaj Grzegorz Jarzyna reĝisorinta la “Dekduan nokton” de Ŝekspiro en Zagrebo. Ĉiuj ĉi teatraĵoj ricevis pozitivajn recenzojn en la menciitaj urboj. Pasintjare daŭris la triumfao de la romano de Władysław Reymont “Chłopi” (“Kamparanoj”), en nova anglalingva traduko de Anna Zaranko, eldonita en la prestiĝa serio Penguin Classics. La romano, pro kiu Reymont ricevis la literaturan Nobel-premion en 1924, estis tre bone akceptita preskaŭ 100 jarojn poste. En “The Times Literary Supplement” oni rimarkis la brilan tradukon kaj admire taksis kiel la pola Nobelpremiito priskribis la kamparan medion. Ankaŭ la filmo “Chłopi” ricevis favorajn recenzojn. Ĝi havis sian mondpremieron dum la Toronta Filmofestivalo, kaj evidentiĝis kinobildo je kiu entuziasme reagis spektantaro. “La Kamparanoj” estis la pola kandidato por Oskar-premioj, sed ĝi ne ektroviĝis en la mallonga listo de internaciaj filmtitoloj. La verko ankoraŭ havas ŝancon esti nomumita en la kategorio por la plej bona animacia filmo. Se temas pri la filmoarto, la atenton de filmkritikistoj kaptis ankaŭ “La Verda Limo” de Agnieszka Holland. La filmo, pri migrantoj ĉe la pola-belorusa limo, premieris dum la Festivalo de Venecio kaj estis montrita ankaŭ dum filmofestivaloj en Toronto, Vankuvero kaj Novjorko. Fine de nia kultura sukcesraporto ni parolu pri pola literaturo, ĉi-foje nuntempa. Unu el ĝiaj plej grandaj lastatempaj sukcesoj estas la usona eldono de la romano “Rejwach” de Mikołaj Grynberg, aperinta sub la titolo “I’d Like to Say Sorry, but There’s No One to Say Sorry To”, tradukita de Sean Gasper Bye. Alia romano, “Gorzko, gorzko” de Joanna Bator, tradukita de Lisa Palmes, estis publikigita en Germanio. Aperis ankaŭ ĉina traduko de poemoj de Adam Zagajewski, aŭtorita de profesorino Wu Lan de la Gdanska Universitato. Sukcesan aperon sur eksterlandaj libromerkatoj notis ankaŭ libroj de Michał Korkosz, konata al la pola publiko kaj kuiremuloj kiel Rozkoszny. Lia antaŭa libro, “Fresh from Poland”, estis bone akceptita en Usono kaj aperis, interalie, sur la listoj de la plej gravaj kuirlibroj de la jaro en Booklist kaj San Francisco Chronicle. Lia lasta libro – “Polish’d. Modern Vegetarian Cooking from Global Poland” estis ĵus eldonita en la angla. Juĝante laŭ la recenzoj en la populara retejo “Goodreads”, usonaj legantoj komencas kuiri kun Rozkoszny. Fine, ni ne povas forgesi pri pliaj premioj por Olga Tokarczuk. En aŭgusto la Nobel-premiitino gajnis la internacian literaturan premion “Literatura Flamo” („Literary Flame”), kies ĵurio estas prezidata de alia Nobel-premiito Mario Vargas-Llosa.

El la elsendo 05.01.2024. Legas Maciek – 05′ 51″

Vitraj kristnaskaj ornamaĵoj

Ĉiujare dum la sanktvespera tago antaŭkristnaska en multaj domoj oni ornamas la kristnaskan abion per la Bet Leĥema Stelo, koloraj paperaj ĉenoj, per la t.n. anĝelaj haroj (fajne tranĉitaj celofanaj folioj) bombonoj kaj ĉiujare oni singarde prenas en la manojn fragilajn, vitrajn, bele ornamitajn, plurkolorajn vitrajn globojn, kiuj pendigitaj sur la kristnaska abio kompletigas la ĉarmon de la akompana al la festotagoj eterne verda arbeto. Ili de jardekoj kunkreas la fabeleskan etoson de la familia Kritnasko.
De jaroj Pollando okupas unu el la unuaj lokoj en la mondo, se temas pri ilia produktado kaj eksportado. En plimulto ili estas ornamataj mane, produktataj manufakture. La fabrikoj de ĉi tiuj ornamaĵoj troviĝas en la tuta lando, ĉe kelkaj el ili kreiĝis muzeoj, en kiuj eblas rigardi milojn de la jam produktitaj modeloj, kaj eĉ partopreni laborrenkontojn pri ilia produktado.
La tradicio de la kristnaskaj vitrogloboj en Pollando estas relative longa, la unuaj aperis en la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento. Komence oni importis ilin el Nurimbergo, poste oni komencis produkti ilin en la lando. La lulilo de ĉi tiuj ornamaĵoj estas la germana urbo Lausch kaj ĝia vitrofandejo kie – laŭ legendo – faris la unuajn Hans Greiner. Ne povante ornami la kristnaskan arbeton per tiaj luksaĵoj kiel nuksoj, pomoj aŭ bombonoj, li kreis vitrajn ornamaĵojn en ilia formo. Tamen la kutimo ornami la abibranĉetojn per nuksoj kaj pomoj aperis multe pli frue. Oni notas, ke jam en la 15-a jarcento ĝi estis konata ekzemple en Francio.
La vitraj branĉetornamaĵoj de Hans Greiner ekfuroris. Ili ekplaĉis kaj ĉiam pli multaj najbaroj volis sammaniere ornami sian kristnaskan arbon. La fabriko ekfloris kaj ĝis hodiaŭ produktas la kristanaskajn ornamaĵojn. La vitraj globoj el Lausch unue trafis al Britio, sekve al la tuta Eŭropo. Fine de la 19-a jarcento ili atingis Usonon kaj ankaŭ tie ili tuj furoris. Samperiode ili aperis ankaŭ en Pollando, komence importitaj poste komencis produkti ilin polaj vitrometiistoj. Komence ili havis la formon de fruktoj kaj nuksoj, poste evoluis alprenante formojn familiarajn por la vintro kaj Kristnasko, do vitrogloboj prezentis neĝhometojn, anĝeletojn, S-tajn Nikolaojn, episkopaj bastonetojn.
La vitraj ornamaĵoj havas propran simbolaron – ekzemple vitra nukso simbolas longan vivon kaj sanon, pomo – sanon kaj kapablon fari saĝajn elektojn, strobilo – fekundecon, fungo – feliĉon. Sed ekzemple vitraj ornamaĵoj en la formo de naturgranda kukumo el la pola Złotoryja ĝuas apartan popularecon en Usono, pri kies mirakla povo kredas ĝiaj loĝantoj. Onidire pendigita sur la kristnaska verda arbeto vitra kukumo certigas financan sukceson, bonstaton kaj feliĉon.
La produktado de la abibranĉaj ornamaĵ oj ne ligiĝas sole kun la industria procezo, ĝi transformiĝis en tradicion, peradon de kultura heredaĵo de generacio al generacio. Poloj sukcesis rezisti la lavangan invadon de kristnaskaj ornamaĵoj el Ĉinio plastaj kaj amasproduktaj. Daŭre gravas unuavice estetikaj valoroj kaj manelfarado. Tial ili ĝuas popularecon de eksterlandaj klientoj.
Polaj kristnaskaj vitrogloboj ornamis/ornamas la plej grandajn kaj konatajn kristanskajn abiojn, i.a. en Vatikano kaj Blanka Domo. Fiere demonstras ilin mondfamaj steluloj, polaj diplomatoj per ili dekoras kristnaskajn arbetojn en ambasadoj kaj konsulejoj dum festaj eventoj kaj renkontiĝoj.
La eksporto de la polaj kristnaskaj ornamaĵoj ne malkreskas. En 2021 kaj 2022 la plej grandaj klientoj estis Germanio kaj Usono. En 2021 la valoro de tiu eksporto al Germanio egalis al 67,3 milionoj da polaj zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 85,6 milionoj da zlotoj. La valoro de la eksporto al Usono en 2021 egalis al 55,8 milionoj da zlotoj, en 2022 kreskis ĝis 71, 2 milionoj da zlotoj. Gravaj klientoj de la polaj kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Francio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Rumanio.
Nun unu el la plej grandaj fabrikoj de kristnaskaj vitrogloboj troviĝas en Piotrków Trybunalski. Ĝiajn produktojn admiras klientoj en Britio, Usono, Aŭstralio. Ĝi ne establis propran muzeon, sed eblas viziti ĝian manufakturon, sekvi la produktoprocezon kaj mem dekori sian propran vitroglobon.
Dum 57 jaroj (1951-2008) la plej granda pola manufakturo de la vitrogloboj funkciis en Milicz; ĉiujare oni produktis tie pli-malpli unu milionon de tiuj ornamaĵoj. En 2013 en Milicz estis establita muzeo, en kiu troviĝas ĉirkaŭ 6 mil vitroglobaj modeloj. Ĝi funkcias dum la tuta jaro, sed sojle de Kristnasko instruktoroj-elfoj gvidas muzeajn lecionojn, okazas ankaŭ laborrenkontoj pri la vitrogloba ornamado.
De 70 jaroj en Złotaryja funkcias la familia fabriko de kristnaskaj vitrogloboj, enlaboriganta ĉirkaŭ 200 personojn. Ankaŭ tie eblas rigardi la produktoprocezon, sed ne en la antaŭfesta periodo, kiam oni gvidas konsrvistajn laborojn. La apogea vizitperiodo datiĝas je someraj monatoj. La ideon pri la muzeo ekhavis antaŭ dek kelkaj jaroj juna entreprenisto Janusz Biliński inspirita de malnovaj, polvokovritaj ornamaĵoj ĉe la geava fatraso. Same kiel li ankaŭ en aliaj produktolokoj de la polaj vitrogloboj kreiĝis muzeoj, okazas demonstroj, organizataj vizitoj. Kio plej gravas, en ĉiuj oni zorgas, ke niaj kristaskaj arbetoj estu ornamitaj laŭeble plej bele.

El la elsendo 25.12.2023. Legas Barbara kaj Maciek – 07′ 57″