Antaŭ la mikrofono
Kun Claire pri la enhavo de niaj elsendoj
En la kunteksto de la hodiaŭa sciencbultena rubriko, en kiu i.a. ni informas pri nomoj de sciencistinoj ĉe Eiffel-tura Panteono, ni prezentas mallongan interpaprolon kun nia aŭskultantino renkontita en Brno, Claire. Kiel sciencistino, programistino ŝi dividas siajn opiniojn pri tiutemaj programeroj en niaj elsendoj.
El la elsendo 20.02.2026 – 06′ 48″
Claude Piron pri sia esperantistiĝo
La 22-an de januaro pasis la 18-a mortodatreveno de Claude Piron. La 26-an ni memoros pri lia 95-a naskiĝdatreveno. En la kunteksto de tiuj du datrevenoj ni memorigas la arkivan interparolon de red. Ewa Krach, en kiu Claude Piron rakontas pri sia esperantistiĝo kaj influo de Esperanto je profesia laboro.
El la elsendo 05.02.2026 – 10′ 28″
Kun Jarosław Parzyszek pri la pola-anglalingva eldono de “La Zamenhof-strato”
Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jarosław Parzyszek el Zamenhof-Fondumo en Bjalistoko, kun kiu ni interparolas pri la solene lanĉita lastvendrede en la bjalistoka Zamenhof-centro reredaktita libro de Roman Dobrzyński „La Zamenhof-strato” en la lingvoj pola kaj angla.
Interparolis redaktorino Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.01.2026 – 10′ 07″
Yves Nevelsteen pri siaj agadoj por la E-komunumo
La gasto de nia elsendo estas Yves Nevelsteen, konata E-aktivulo, kun kies agado plimulto el ni renkontiĝis. Jen E-Vikipedio kaj Komputeko, jen aldoniĝintaj kun la tempofluo Eventa Servo kaj Markonomoj.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.12.2025 – 10′ 04″
Istvan Ertl antaŭ la redakcia mikrofono
La nunjara Universala Kongreso en Brno estis la okazo por multaj interesaj renkontiĝoj kaj interparoloj. Iun – aparte taŭgan por la festa tago – ni faris kun Istvan Ertl, eksciante iom pri liaj familiaj aferoj kaj gratulindaj atingaĵoj kaj planoj.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 25.12.2025 – 16′ 44″
Koreaj esperantistoj fajnigas la lingvokonon pere de radioelsendoj
Kadre de Leterkesto ni interparolas kun Tamara t.e. Haesim PAK el la Suda Koreio pri la uzo de E-elsendoj en ŝia aŭtuna-printempa kurso por koreaj esperantistoj, ĉefe por trejni la kapablon aŭskuli la parolatan lingvon.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 20.12.2025 – 06′ 14″
Teresa Nemere pri sia laboro en la Etnografia Muzeo de Toruń
La 1-an de decembro forpasis konata pola esperantistino el Toruń, Teresa Nemere. En sia laboro en la tiea Etnografia Muzeo ŝi kreis i.a. spacon por kunlaboro pri folkloraj temoj, en kiu la pontan rolon ludis Esperanto. El nia arkivo ni prezentas fragmenton de intervjuo, kiun antaŭ multaj jaroj ŝi donis al nia redakcio ĝuste pri utiligo de Esperanto en sia profesia laboro.
El la arkivo de la E-Redakcio de Pola Radio
El la elsendo 05.12.2025 – 04′ 21″
La E-movado de UEA en Afriko
Nia antaŭmikrofona gasto estas Jérémie Sabiyumva, la laŭvican jam fojon estrarano de UEA respondeca pri aktivula maturigo kaj Afriko. Ĝuste E-movado en Afriko, kaj la unua UK en Tanzanio estas temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 30.11.2025 – 09′ 59”
Kun la karmemora redaktoro Roman Dobrzyński
Nia elsendo el la 15.11.2025 grandparte estis dediĉita al la memoro de la forpasinta la 13-an de novembro 2025 konata pola esperantisto, Roman Dobrzyński. El nia arkivo ni memorigas ampleksan interparolon el 2006, faritan en la E-Redakcio de Pola Radio, post lia trimonata instruado de Esperanto en Ĉinio.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 15.11.2025 – 18′ 42″
D-ro Gabriel Beecham i.a. pri sia vojo al Esperanto
Antaŭ nia mikrofono gastas d-ro Gabriel Beecham renkontita dum la 110-a UK en Brno. Li rakontas pri sia esperantistigo, ni krome ekscias, ke la nuna prezidanto de BEA estas profesie kuracisto anestezisto. Kaj kompreneble ĝojigis nin la informo, ke ankaŭ al li niaj E-elsendoj el Varsovio ne estas nekonataj.
Interparolis red. Barbara Pietrzak
El la elsendo 10.11.2025 – 08′ 35″