Sciencaj informoj
Mikrorobotoj ankaŭ en la homa organismo
Etaj robotoj moviĝantaj tra likvaĵo kun la kapturna rapideco iutage povos esti utiligitaj por enkorpaj operacioj. Kvankam tiu vizio ne estas tre proksima, la mikrorobotoj jam kreiĝis. Jin Lee el la Fakultato pri Bilogia kaj Kemia Inĝenierio de la Kolorada Universitato en Boulder kreis etajn aparatojn kun la diametro de 20 mikrometroj, kio estas trioble malpli ol la diametro de la homa haro. Ili moviĝas en likva medio kun la rapideco de tri milimetroj je sekundo, do dum unu minuto ili trapasas longecon 9-miloblan ol ilia propra longo. Dum la eksperimento sciencistoj utiligis ilin por liveri kuraccele al la musa veziko organikan substancon „deksametazo”. Tio elmontris, ke ili povas esti uzitaj en la kuracado de vezikmalsanoj kaj aliaj malsanoj ankaŭ ĉe homoj. La mikrorobotoj estis faritaj el biokongruaj polimeroj laŭ la metodo simila al la presado 3D. Ili aspektas kvazaŭ eta rakedo kun tri „plugiletoj”, en kiuj troviĝas eta aerbobelo. Kiam la mikroroboto estas subigita al la efikado de akustikaj ondoj – en la eksperimntoj estis uzitaj ultrasonoj – la aerbobelo komencas vibri, forpuŝas likvajon kaj la roboto povas moviĝi. La usonaj sciencistoj testis sian aranĝaĵon lige kun la inflamo de la urinveziko ĉe musoj, malsano kaŭzanta dolorojn en la koksa korpoparto. Iliaj mikrorobotoj enhavante necesan medikamenton estis enirigitaj en la musan vezikon. La robotoj tre rapide vastiĝis tra la organismo gluiĝante fine al la vezikmuro, kie dum tagoj ili eligadis la kuracsubstancon. Antaŭ ol la kuracigaj mikrorobotoj trafos al la homa organismo ili devos esti fajnigitaj. Unuavice temas pri tio, ke ili estu plene biomalkomponiĝantaj post kiam ili plenumos sian taskon en la organismo.
El la elsendo20.08.2023. Legas Tobiasz – 02′ 10″
Pliaj stipeniitoj en la programo Juna Pollando
Nunjare 110 junaj personoj ricevis diplomojn de la 20-a eldono de la stipendia programo de la Nacia Kulturcentro subtenata de la pola kulturministerio „Juna Pollando”. Ĝi estas adresita al junaj artistoj ĝis la 35-a vivojaro jam enkontigintaj notindajn atingaĵojn en la praktikataj artbranĉoj, kiel filmo, fotografio, literaturo, muziko, videoartoj, danco aŭ teatro. La programo helpas al junaj kreantoj konstrui proprajn karierojn, konsiderante samtempe junajn artistojn kiel kreantojn de la komuna bono, kiu estas la pola kulturo. La stipendioj povas esti destinitaj por la realigo de konkretaj artaj projektoj, aĉeto de instrumentoj aŭ aranĝaĵoj necesaj por la arta laboro, eksterlandaj studoj kaj staĝoj. En la lastaj dudek jaroj la programon utiligis pli ol 1600 stipendiitoj sojle de sia arta kariero, inter kiuj pluraj kreantoj estas jam publike konataj kaj de kritikistoj aprecataj.
El la elsendo 10.07.2023. Legas Tobiasz – 1′ 06″
Virirnoj kiel esploristoj en la scienca sektoro
Laŭ donitaĵoj de la Informa Alifara Centro en la raporto Scienco en Pollando 2022 inter ĉiuj personoj okupiĝantaj pri esploraj kaj evoluigaj laboroj en la polaj sciencaj institutcioj 45 procentojn konsisitigas virinoj. Plej multaj, po 58 procentoj laboris en la medicina sektoro kaj agronomiaj sciencoj, pli ol 50 procentoj en la humanismaj kaj sociaj sciencoj. Nur 9 procentoj de polaj sciencistinoj okupiĝis pri teologio kaj 28 procentoj pri inĝenierio kaj teknologio. Ĉe pliaj etapoj de la scienca kariero la nombro kaj partopreno de virinoj okupiĝantaj pri esploroj kaj evoluigo malkreskas. Se temis pri virinoj-magistroj aŭ inĝenieroj-magistroj okuiĝantaj pri esploraj kaj evoluigaj laboroj en la polaj sciencaj institutcioj ili konsistigis 49 procentojn, respektive 51 procentojn de tiuj laborantoj. Inter habilitiĝintaj doktoroj la partopreno de virinoj en tiuj laboroj egalis al 42 procentoj, inter profesoroj apenaŭ al 27 procentoj. La raporto prezentis la plej gravajn elementojn de la pola scienco ĝis 2021. Tie, kie tio estis ebla oni konsideris statistikaĵojn el 2022-a jaro.
El la elsendo 10.07.2023. Legas Maciek – 1′ 29″
Fosforo sur Encelado
Laŭ la lastaj esploroj de la usona sondilo Cassini de NASA la glaciluno de la Saturno, Encelado enhavas ĉiujn ses elementojn necesajn por la vivo: karbonon, hidrogenon, azoton, oksigenon, sulfuron kaj fosforon. Kvankam la ĉeesto de la unuaj kvin elementoj sur Encelado estis jam pli frue konstatita, ĝis nun mankis pruvo pri la aperanta tie fosforo. Evidentiĝis tamen, ke en ĝia oceano sub la dika glacikrusto fosforo troviĝas grandkvante. Laŭ laboratoriaj eksperimentoj ĝia koncentriĝo estas tie cent- kaj eĉ miloble pli granda ol en la teraj oceanoj. Tiu malkovro grandigas la ŝancojn trovi vivon en la Sunsistemo ekster la Tero. Sciencistoj substrekas tamen, ke la vivon mem aŭ ion, kio povus esti kreita, sur Encelado oni ne malkovris. Do kvankam la kondiĉoj sur la luno de la Saturno taŭgas por la vivo, sed ne estis konstatite, ĉu efektive ĝi tie ekzistas. La glaciluno Encelado estas la sesa laŭ la grandeco satelito de la Saturno. La mezaj temperaturoj sur ĝia surfaco ne superas minus 190 celsiusajn gradojn. Sur la glaciiĝinta surfaco jen kaj jen videbliĝas fendoj kaj krevoj. Encelado distancas disde la Suno mezindice je unu miliardo 500 milionoj da kilometroj, kio signifas, ke ĝi troviĝas for de nia Suno dekoble pli ol la Tero. Decida plimulto de la ricevitaj donitaĵoj pri Encelado, kio signifas turnopunkton en la astronomio kaj difinas la nunan staton de niaj konoj, estis akiritaj dank’ al la sondilo Cassini. La komuna entrepreno de Usono kaj Eŭropo liveris informojn pri ĉiuj naturaj satelitoj de la Saturno.
El la elsendo 30.06.2023. Legas Barbara – 02′ 12″
La ĉieĉeesta homa DNA
Kiel informis sciencistoj el la Florida Universitato, esplorintaj la ĉeeston de la homa DNA en la medio, ĝi troviĝas ĉie. En la plaĝa sablo, en la oceano, en la aero kaj homoj senĉese disvastigas ĝin ĉirkaŭe de si. Aldonendas, ke tiu ĉi genetika materialo karakteriziĝas per tre alta kvalito. En plimulto da kazoj, kiel deklaris profesoro David Duffy, la estro de la esploroj, la kvalito de la homa DNA estas preskaŭ same bona kiel testoprovaĵoj prenitaj rekte de la homo. Ĝi estas tiom fajna, ke eblas identigi mutaciojn ligitajn kun malsanoj aŭ difini parencojn de la socio vivinta sur la areo, el kiu estis prenitaj testoprovaĵoj. Eblas eĉ identigi provaĵojn de ĉi tiu genetika materialo kun konkretaj personoj, se tiuj disponigas sian genetaikan materialon por komparaj esploroj. Tiun ĉi ĉieĉestan genetikan kodon povas utiligi sciencistoj, kiuj analizante la forfalaĵojn difinas karcerogenajn mutaciojn aŭ analizante grundon malkovras nekonatajn sedimentojn de antaŭ jarcentoj. Povas tiun ĉi ĉieĉestan kodon utiligi ankaŭ policistoj analizantaj DNA-materialon troviĝantan en la areo sur la deliktoloko. Pli frue profesoro Duffy kaj lia kolektivo gvidis progresintajn esplorojn pri tumoro kaŭzita de viruso, kiu plagis la marajn testudojn. Kiel la bazo de iliaj labroj estis provaĵoj de la testuda DNA troviĝantaj en la sablo sekve de la moviĝado de la bestoj. Kvankam la sciencistoj konsciis, ke la homa DNA povas trafi al provaĵoj kun la testuda DNA, ili decidis esplori kiom da homa DNA troviĝas en la medio kaj kia estas ĝia kvalito. Nun iam evidentiĝis klare, ke el la medio eblas akiri la altkvalitan genetikan materialon la floridaj sciencistoj atentigas, ke estas necesaj leĝaj reguligoj kaj difino de etikaj principoj pri la utiligado de la homa DNA lasita en la medio. Nome ĉiufoje kiam okazas teknologia progreso ĝi ligiĝas kun avantaĝoj, sed ankaŭ kun minacoj. Estas same tiukaze. Tial laŭ la usonaj esplorintoj necesas vaste pri tio informi, por ke la socio sukcesu prlabori konformajn solvojn de ĉi tiu problemo.
El la elsendo 10.06.2023. Legas Barbara – 03′ 01″
Akordiono sen limoj
La plej proksiman merkredon, la 14-an de junio en la Universitato de Częstochowa, la suda Pollando, okazos Scienc-arta konferenco de la doktoriĝantoj kaj junaj sciencistoj pri la temo „Akordiono sen limo”. La unua ĉi-speca evento dediĉita al la popularigo kaj disvastigo de la sciencaj kaj artaj esploroj gvidataj de junaj sciencistoj, studentoj kaj esplordikaktikaj laborantoj de altlernejoj estas organizita de la Muzika Katedro de la loka universitao. Grava aspekto de la konferenco estos prezento de novaj, nenie ĝis nun publikigitaj konoj kaj vaste konceptita interŝanĝo de opinioj kaj spertoj, esence gravaj por la evoluo de ĉi tiu sciencbranĉo. La inaŭguran prelegon prezentos elstara litova akordionisto prof. Raimondas Sviackevicius el la Litova Muzika kaj Teatra Akademio en Vilno. La sciencan parton de la pionira konferenco finos koncerto en la plenumo de la doktoriĝantoj kaj plej bonaj studentoj de muzikaj altlernejoj.
El la elsendo 10.06.2023. Legas Barbara – 01′ 20″
Koloraj birdoovoj en studenta ekspozicio
Birdoovoj – tutece verdaj, bluaj, brunaj, olivkoloraj, kremkoloraj, blankaj, ornamitaj per koloraj punktetoj, streketoj mirigas kaj ravas en ekspozicio de la Naturscienca Centro de la Bjalistoka Universitato. Nur antaŭnelonge, okaze de la Pasko ni parolis pri la kolorigitaj Paskoovoj, ofte pretigataj hejme kiel la simbolo de la Resurekto. Tamen temis sole pri kolorigitaj kokinaj ovoj. La ovoj de aliaj birdoj ofte ne bezonas kolorigadon por ravi la rigardanton. Ĝuste ilin prezentas studentoj en la ekspozicio „Naturaj birdaj >paskoovoj<”. Temas pri ovoj de 19 birdospecioj. La koloroj de la birdoovoj, diversaj makuletoj, koloraj punktetoj servas al la birdoj kiel kamuflaĵo kontraŭ virtualaj rabistoj. Blankajn ovojn kovas i.a. birdoj nestataj en la arbotrunkaj kavaĵoj. La plej koloraj estas la ovoj de emuo. Tuj post la ovometo ili estas malhelverdaj, poste ili fariĝas nigraj. La ovoj de kantoturdo estas turkisaj kun nigraj makuletoj, de merlo – bluverdaj. La birdaj ovoj varias laŭ la pezo – de unu kaj duona kilogramoj ĝis 0,4 gramoj. En la bjalistoka ekspozicio krom rigardi la birdan ovoriĉon eblas ĝis la fino de junio detale konatiĝi kun tio, kiel ovoj estis konstruitaj kaj kun la evoluo de la birda embrio.
El la elsendo 30.05.2023. Legas Pamela – 01′ 38″
Minacaj sekvoj de plastorecikligado
La globskala produktado de plasto kreskas tre rapide. Tial milionoj da homoj segregacias plastaĵojn hejme. En plimulto ili trafas al rubaĵujoj. Nun evidentiĝas, ke 9 procentoj, kiuj estas entute subigataj al recikligado kreas ne malpli grandajn problemojn. Ili ligiĝas kun la fakto, ke antaŭ la recikligado plasto devas esti lavita. Nur poste ĝi estas muelata kaj alifarata je plasta peleto. Nun oni informis, ke teknikoj utiligataj por la alifarado de plasto grandigas la mikroplastan mediopoluadon. Tion konkludis sciencistoj el Skotlando kaj Kanado, ekzamenintaj la akvon post la purigado de plasto en alifaraj entreprenoj. Oni analizis la procezon de recikligado de plasto en supermoderna alifara fabriko en Britio, kiu ĉiujare akceptas 22 680 tunojn da mikistaj plastaj forfalaĵoj. Tie ili estas lavataj en kvarfoja ciklo. La sciencistoj esploris kiom da mikroplasto restas post ĉiu el la lavocikloj. Montriĝis, ke la filtriloj je ĉirkaŭ 50 procentoj malgrandigis la enhavon de plasto en la akvo, sed ankaŭ post plena kvaretapa filtrado la fabrikon forlasas jare de 4 ĝis 1366 tunoj da mikroplasto, alivorte 5 procentoj de la alifarita maso. Eĉ se la filtriloj elkaptas efike pli grandajn pecojn de mikroplasto, ili ne tiom sukcesas, se temas pri pecoj plej etaj. Kaj ĝuste ili kun facilo enpenetras la vivajn organismojn. Mikroplasto estis konstatita en la homaj intestoj, sango, sangovojoj, pulmoj, la patrina placento kaj lakto. Ĝi estis retrovita en ĉiu priserĉita histo de la homa organismo. Ni ne konas ankoraŭ minacojn, kiujn por la homo portas la plasta poluado de la homa organismo. Sendube tio ne estas indiferenta. Lastatempe sciencistoj priskribis novan malsanon rilatan al birdoj, >plastozon<. Kaŭzas ĝin mikroplastaĵoj en la birda digesta vojo. Tie, ili kaŭzas kronikan inflamon kaj stomakcikatraĵojn, kiuj kondukas al aliaj sanproblemoj. I.a. temas pri bremsa sekrecio de digestaj sukoj, kio limigas, i.a. la ensorbadon de vitaminoj, kaj ankaŭ malfortigas la ĝeneralan imunecon de organismo. Finfine, mikroplasto povas kaŭzi morton, kaj ĉe pluvivintoj birdoj oni konstatis kreskobremson. Ne eblas eksludi, ke ankaŭ ĉe la homo la mikroplasto elvokas similajn simptomojn, elvokas malsanojn.
El la elsendo 20.05.2023. Legas Barbara – 03′ 28″
Muskoloj influas la staton…
Ĉiam pli ofte aŭdiĝas argumentoj pri tio, ke la fizika aktiveco influas ne sole la sanon de la korpo, sed ankaŭ de la menso. Nun la usonaj sciencistoj prezentis pruvojn, kiel moviĝo influas la cerbon. Iliaj esploroj elmontris, ke kiam muskoloj aktivas ili eligas tre multajn substancojn, kiuj trafas al diversaj lokoj en la organismo, inkluzive de la cerbo. Sciencistoj de Beckman- Instituto pri Evoluinta Scienco kaj Teknologio koncentriĝis pri hipokampo, la ŝlosila cerboregiono por la lernado, parkerado kaj do la kogna sano. La kunaŭtoro de la rilata publikaĵo en la periodaĵo „Neŭroscienco” Ki Yun Lee informis, ke li kaj liaj kolegoj bredis en la laboratoriaj kondiĉoj muskulĉelojn de muso, kaj kiam ili maturiĝis ili ekstraktis la produktatajn de ili substancojn. Ili sekve estis aldonitaj al alia laboratoria bredejo enhavanta la neŭronojn de hipokampo kaj akompanantajn ilin cerboĉelojn, >astrocitojn<. La aldonitaj ekstraktitaj muskolsubstancoj kaŭzis, ke la neŭronoj komencis produkti pli fortajn kaj pli oftajn elektrajn impulsojn. Laŭ la sciencistoj tio estas signo de inensa kresko kaj pli bona sano. Krome, post kelkaj tagoj la neŭronoj komencis produkti signalojn en pli sinkrona maniero, kio atestas pri kreiĝo de pli matura reto simila al organiziĝo de neŭronoj en la cerbo. La alia konstato estis, ke esencan rolon por subteni la neŭronojn ludis astrocitoj, sen kiuj la neŭronoj manifestis hiperaktiviĝon. Tiuj cerboĉeloj reguligas do ilian reagon, kio certigas ekvilibron necesan por optimuma funkciado de la cerbo. Laŭ la aŭtoroj de la eksperimento ilia malkovro estas la unua paŝo por kompreni, kiel la moviĝo influas la cerbon, kiel ĝi subtenas psikan sanon kaj intelekton. La malkovro povas havi ankaŭ praktikan rezulton en la formo de pli efikaj ekzercoj, helpantaj en kognoperturboj, kiel kaze de Alzheimer-malsano.
El la elsendo 10.05.2023. Legas Barbara- 02′ 41″
Sciencistoj pri avantaĝoj de tritagaj semajnfinoj
Verŝajne ne nur poloj volonte uzas logajn semajnfinojn, kiam pro sinsekvaj tagoj laborliberaj, kiujn eblas kunigi kun tagoj forpermesaj, dutaga semajnfino signife lonĝigas. Tia okazo doniĝis ĝuste nun en Pollando ebligante al multaj personoj ĝui eĉ naŭtagan tempon laborliberan inter la 29 de aprilo kaj la 7-a de majo. Pri sanfavoraj efikoj de longa, semajnfino konvinkas ankaŭ sciencistoj el la Sudaŭstralia Universitato, kvankam iliaj esploroj rilatis al tritaga semajnfino kaj kvartaga laborsemajno. Iliaj esploroj pruvas, ke kvartaga laborsemajo estas bona ideo se temas pri la homa sano, kio firme ligiĝas kun la laborproduktiveco. La esploristoj rimarkis, ke dum la daŭranta tri tagojn ripozo homoj fariĝas pli aktivaj kaj pli ofte okupiĝas pri aferoj, kiuj bone servas al ilia sano. Siajn konkludojn la aŭstraliaj sciencistoj tiris analizante la donitaĵojn de pli ol 300 personoj en la meza aĝo de 40 jaroj, kiuj tagnokte, diurne dum 13 monatoj portis aranĝajon, kiu registris ilian aktivecon. La volontuloj dum ĉi tiu esplorperido uzis meze du-tri forpermesojn. 35 procentoj de ili pasigis liberan tempon por subĉiela refreŝigo en naturaj kondiĉoj, 31 procentoj dividis sian liberan tempon kun familio kaj konatoj, 17 procentoj dediĉis tempon al strikta ripozo. Krome 17 procentoj sian liberan tempon destinis por aktivadoj ligitaj kun helpo, protekto pri aliaj personoj, por hejmaj renovigadoj. En la sekvo la esploristoj konstatis, ke je 13 procentoj kreskis ĉe volontuloj tempo dediĉita al modera aŭ intensa moviĝado, je horduono malkreskis tempo pasigita en la sida pozicio kaj je 21 minutoj kreskis tempo dediĉita al dormo. Esploristoj atentigis krome, ke la skalo de pozitivaj ŝanĝoj estis des pli granda ju pli longa estis tempo sen ofica laboro. Evidentiĝis krome, ke iuj pozitivaj ŝanĝoj ne malaperas tuj post la fino de pli longa semajnfino. Ekzemple pli longa dormodaŭro konserviĝis dum la sekvaj du semajnoj. Kiel klarigis esploristoj kiam homoj disponas pri tagoj laborliberaj ŝanĝas sian ĉiutagan rutinon, ĉar ne limigas ilin skema agadplano, laborplano. Tial estis notita fizika aktiviĝo de la enketitoj. Aliflanke – kiel komentas sciencistoj – la satdormo povas plibonigi animagordon, kognajn kapablojn kaj laborproduktivecon. Tio povas sekve limigi aperoriskon de pluraj malsanoj kiel obezeco, diabeto, korangiaj malsanoj kaj deprimo.
El la elsendo 30.04.2023. Legas Barbara – 03″ 33′