Sciencaj informoj
Obezeco, ne sole kosmetika difekto
La unua semajnfino de aprilo 2017 venigis al Poznano (la okcidenta Pollando) ekspertojn por la 5-aj Tutlandaj Tagoj de Obezeco. La kunvenintaj specialistoj postulis, ke obezologio fariĝu aparta medicina specializo, ĉar kiel ili substrekis, temas pri serioza malsano kaj neniu kosmetika difekto. En Pollando la problemo de obezeco, inkluzive de triagrada obezeco, difinata kiel grandega, koncernas preskaŭ 700 mil personojn. La obezecon de la 1-a, 2-a kaj 3-a gradoj suferas en Pollando 27 procentoj de la socio, kaj aldonante personojn kun diagnozita superpezo temas entute pri preskaŭ 70 procentoj de poloj. Kuracistoj kaj specialistoj okupiĝantaj pri la problemo venintaj al Poznano atentigis, ke obezeco estas tiel nomata senbrua mortiganto, kaj la kuracado de la sekvoj de obezeco estas multe pli kosta ol la kuracado de la malsano mem. Kiel sekvo de obezeco aperas diabeto, la supertensio, skleroto. Obezeco favoras ankaŭ tumorojn. Laŭ profesoro Paweł Bogdański el la Subinstituto pri Edukao kaj Kuracado de Obezeco kaj Metabolaj Pertruboj de la Medicina Universitato en Poznano la socio devas forgesi pri la difino „kosmetika difekto”, forigebla dank’ al mirakla dieto, sed oni devas trakti ĝin kiel seriozan kaj longiĝan malsanon, kiu mortigas ĉiam pli da personoj. La solvo de la afero ne estas aparta defio por la pola medicio, sed por la medicino en la tuta Eŭropa Unio kaj eĉ en la tuta mondo. Ne sengrava estas la fakto, ke obezeco sendepende de la aĝo malaltigas la vivkvaliton.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’53”
sc_bp_tm_Trakti obezecon kiel malsanon_01’53”
Mielo – dolĉa kuracilo
Mielo ne estas sole la nutroprodukto. Multaj personoj uzas ĝin en la ĉiutaga dieto, krome ankaŭ propolison aŭ polenon. Entuziasmuloj akcentas, ke aparte nun, kiam signife malkreskas la kvalito de nutraĵoj estas konsilinde kompletigi la menuon per abeldevenaj produktoj, kiuj fortigas sanreziston, nutras, fajnigas metabolon kaj efikas profilakte. Mielo efikas bonege kiel kosmetikaĵo, pri kio oni sciis jam en la antikva Egipto kaj Romio. Mielo estis aplikata por konservi junecon, sanan haŭton kaj harojn. La fama Kleopatro aplikis ĝin por siaj laktobanadoj. La enestanta en mielo glukozo rekte nutras histojn kaj efikas renovige. Ĝenerale oni scias ankaŭ pri kuracado per mielproduktoj, kio estas difinata kiel apiteratio. Mielo, propoliso kaj poleno estas utiligata kiel bazo por apartigi farmakologiajn frakciojn, fundamentantajn poste medikamentojn. Laŭ ekspertoj ĝi povas helpi ankaŭ en la kuracado de senfekundeco. Mielon kaj aliajn produktojn eblas uzi praktive senlimige, ĉar preparaĵojn bazitajn sur la abelproduktoj ne eblas trouzi. Oni rekomendas uzi mielon en ĝia natura formo kaj temperaturo sen varmigado. Laŭ pola endikrinlogo kaj ginekologo, d-ro Arkadiusz Kapliński aparte savfavora estas poleno kaj abelpano, tio estas poleno fermentita ene de abelujo. Li elmontras ilin kiel faktoron, kiu povas helpi dum la gravedeco, procedoj kondukantaj al gravediĝo aparte ĉe virinoj, kiuj frontas generoproblemojn, estas altaĝaj, aŭ suferis aborton.
El la elsendo 25.04.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’50”
sc_bp_tm_Miel ciel sanfavora_01’50”
Feliĉemfaza rideto de Gioconda
La itala sciencistino, Emanueala Liaci laboranta en la universitata medicina centro en la germana Friburgo konkludis, ke la rideto de Gioconda sur la pentraĵo de Leonardo da Vinci emfazas feliĉon. Ŝi ekzamenis la reagojn de grupo de volontuloj por konstati, kiel la cerbo deĉifras emociojn rigardante unu el la plej konataj, sed samtempe misteraj mienoj. Konklude ŝi ne konstatis ambiguecon nek misterecon en la vizaĝesprimo de Gioconda, sed feliĉon kaj kontenton. Juergen Kornmeier kunordiganto de la esplorgrupo ne kaŝas surprizon, ke Mona Lisa estas senescepte perceptata kiel feliĉa, kio kontestas la ĉi-rilatajn asertojn de arthistoriistoj. Por malĉifri la rideton de Gioconda sciencistoj prezentis al la volontuloj la verkon de da Vinci kaj krome ĝiajn ok iom modifitajn versiojn. Tiuj modifoj konsistis en tio, ke la buŝanguloj de Gioconda estis iom kurbigitaj supren aŭ malsuprenon, por ke ŝi havu pli feliĉan aŭ malpli gajan vizaĝesprimon. Preskaŭ 100-procente volontuloj elmontris la orignalon kaj kvar aliajn variantojn kun pozitiva vizaĝesprimo kiel esprimon de feliĉo, farante tiun rekonon pli rapide ol kaze de mienoj esprimantaj la malĝojon. Kvazaŭ nia cerbo emus pli rapide rekoni la pozitivan vizaĝesprimon. La alia eksperimento konsistis [ne konstatis] en tio, ke oni prezentis al la volontuloj la originalon kun 7 modifitaj versioj esprimantaj pli da melankolio. Ĉiuj estis agnoskitaj kiel malĝojaj. Konklude – la esplorrezultoj emontras, ke nia percepto de tio, ĉu io estas malgaja aŭ feliĉa ne estas absoluta, sed adaptiĝas tre rapide al la kunteksto. Pri la esploroj informis „Scientific Reports”.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Gabi – 2’24”
sc_gk_kion signifas la rideto de Gioconda_02’24”
Progrmo protektanta mevojn kaj ŝternojn
En Pollando komencis funkcii programo protektonta mevojn kaj ŝternojn kontraŭ vulpoj kaj vizonoj realigata de la Tutlanda Societo Protektanta Birdojn sur la insulo en la minejo Wójcice – la ĉefa kovejo de mevoj kaj ŝternoj en la sudokcidenta Pollando. La rabemo estas natura procezo kaj nedisigebla elemento de interrilatado inter la specioj, tamen pro la agado de homo la influo de rabobestoj je siaj viktimoj estas kelkfoje neproporcie granda. Kiel ekzemplo povas servi dinamika kresko de vulpopopulacio sekve de la aplikado de konraŭrabiaj protektiloj aŭ ĉeesto de invadaj specioj, kiel vizono – enpenetrigita en la medion fare de homo – kiu dekumas la originajn birdospeciojn. Aparte minacitaj estas birdoj nestantaj surtere en grandaj kovokolonioj, kiel mevoj kaj ŝternoj. Unu el la gravaj en la regiona skalo iliaj kovokolonioj troviĝas sur insulo de la akvoreceptaklo de Nysa. Dum certaj jaroj nestas tie pli ol du mil kovoparoj de ridmevo, ĝis 70 paroj de hirundaj ŝternoj, kaj ĝis 10 kovoparoj de nigrakapaj mevoj. Laste en 2016 estis notita tie alta nivelo de rabodamaĝa efikado de vulpo kaj vizono, kiu forte dekumis la kvanton de la kovantaj birdoj. La menciita projekto celas limigi tiun specidetruan efikadon de rabobestoj i.a. per de la instalado de kontraŭrabobestaj bariloj.
El la elsendo 19.04.2017. Legas Tomek – 1’33”
sc_tm_programo protektonta mevojn kaj sternojn_01’33”
La fumantaj gepatroj kaj risko de leŭkemio
La fumado de cigaredoj fare de patrino aŭ patro povas kaŭzi genetikajn mutaciojn ligitajn kun aperonta ĉe iliaj infanoj akuta limfa leŭkemio ALL. Jam pli fruaj esploroj elmontris dependecon inter la fumado, aparte fare de la patro kaj la risko de ALL. Nun la unuan fojon oni sukcesis identigi konkretajn genetikajn ŝanĝojn en tumoraj ĉeloj de infanoj suferantaj la malsanon. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en San Francisco ekzamenis la provaĵojn de tumoraj ĉeloj antaŭ ol komenci la kuracadon de 599 pacientoj. Iliaj gepatroj plenigis enketojn pri kutimoj ligitaj kun la cigaredfumado. Ĉirkaŭ du trionoj de la provaĵoj enhavis almenaŭ unu genetikan mutacion. Ili estis signife pli oftaj ĉe tiuj infanoj, kies patrinoj dum la gravedeco aŭ poste fumis. Ĉiuj kvin cigaredoj tage dum la gravedeco tradukiĝis al la 22-procenta kresko de la nombro de mutacioj. La sama kvanto de cigaredoj dum la mamnutrado estis laŭvice ligita kun la 74-procenta kresko de mutacioj. La sama kvanto de fumataj cigaredoj de patrino aŭ patro antaŭ la koncipiĝo de la infano ligiĝis kun ĉ. 8-procenta kresko de mutacioj. Tiu dependeco estis rimarkita plej klare ĉe infanoj malpli ol 6-jaraj. Kiel komentis en “Cancer Research” la esploraŭtoro doktoro Adam, la akiritaj rezultoj sugestas, ke la fumado fare de viro antaŭ la genero de infano ligiĝas kun difektoj en DNA de spermo, kio povas konduki al pli granda kvanto de mutacioj ĉe infanoj en la frua fazo de ALL.
El la elsendo 11.04.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’50”<a
Deficito de la vitamino B1 kaj moviĝo de infanoj
Laŭ israelaj sciencistoj deficito de vitamino B1 (tiamino) en la suĉinfana periodo negative influas la movkapablon de infanoj. Tion ili konkludis monitorante la sanstaton de infanoj, kiuj en 2004 estis nutritaj per modifita lakto, en kiu mankis vitamino B1. En la esploroj de profesorino Aviva Fattal-Valevski el la Universitato en Telavivo oni taksis evoluon de 39 tiaj infanoj kaj la esplorrezultoj estis komparitaj kun tiuj de iliaj samaĝuloj, kiuj spertis neniun nutrodeficiton. Suĉinfanoj, kiuj estis nutritaj per lakto sen vitamino B1 havis multe malpli bonajn movkapablojn ol iliaj samaĝuloj, kaj la diferencoj aparte estis rimarkeblaj, se temas pri la kapablo teni ekvilibron kaj se temas pri moviĝemo de manplatoj kaj fingroj. La lakto Remedia, per kiu ili estis nutritaj elvokis siatempe skandalon, ĉar jam tiam manko de vitamino B1 alkondukis al. morto de tri infanoj kaj kaŭzis nekuraceblajn difektojn de koro kaj nervosistemo de 23 suĉinfanoj. La homa organismo ne kapablas kumuli tiaminon, ĝi konserviĝas en la organismo nur dum ĉ. tri semajnoj. Tio signifas, ke ĝiaj provizoj devas esti senĉese kompletigataj. La esplorrezultoj reliefigas la signifon de la regulkonforma nutrado de suĉinfaoj kaj regulan kontroladon de la servataj ekvivalentoj de la patrina lakto.
El la elsendo 04.04.2017. Legas Milada – 2’01”
sc_msz_La dangeraj sekvoj de manko de vitamino B1_02’01”
Geedzeco favoras sanon
Geedzoj estas pli sanaj ol soluloj, personoj divorcitaj aŭ vidviĝintaj. La esploristoj el la usona Carnegie Mellon University Pittsburgh asertas, ke ili akiris la unuan biologian pruvon pri tio, ke geedzeco efektive influas la homan sanon. Grupo de sciencistoj el la Fakultato pri Humanistiko kaj Sociaj Sciencoj malkovris, ke ĉe la geedzoj la nivelo de stresohormono, t.e. kortizolo estas rimarkeble malpli alta ol ĉe personoj vivantaj solece, divorcitaj aŭ vidviĝintaj. Laŭ la aŭtoroj, tio konfirmas la tezon, ke homoj civile liberaj estas endanĝerigitaj je pli granda psika streso ol la geedzoj. Nome la longdaŭra streso tradukiĝas al pli alta nivelo de kortizolo en la organismo, kio laŭvice povas perturbi ĝian kapablon reguligi inflamstatojn, fine favoras aperon de multaj malsanoj. Sciencistoj ekzamenis po tri fojojn salivprovaĵojn de 572 personoj 21-55-jaraĝaj farante tion kelkajn fojojn diurne, escepte de la nokto, por konstati la nivelon de kortizolo. Krome estis komparita la tutdiurna koncentriĝo de kortizolo ĉe ĉiuj ekzamenitoj. Ĉe la geedzoj ĉiam estis notita malpli alta nivelo de la hormono, krome ĝia koncentriĝo ĉe ili multe pli rapide malkreskis post la vekiĝo. Ĉi-lasta indiko ligiĝas kun malpli granda risko de kormalsanoj kaj pli longa vivo de personoj kancermalsanaj.
El la elsendo 28.03.2017. Legas Tomek – 1’34”
sc_tm_geedzoj pli sanaj _ 01’34”
Detrua flankefiko de kontraŭsunradiaj kosmetikaĵoj
La akvoj ĉirkaŭ la koralaj rifoj de Havajo aŭ Karaiboj entenas en signifa kvanto popularan konsisteron de kosmetikaĵoj kun UV-filtrilo. Ĝi mortigas koralojn kaj kaŭzas, ke ili perdas malsanimunecon. Temas pri oksibenzeno absorbanta ultraviolan radiadon. Ĉar ĝia produktado estas malmultekosta ĝi estas aplikata en diversspecaj kontraŭsunradiaj ŝmiraĵoj, ĝi aperas en vestaĵoj provizitaj per la kontraŭsunradia filtrilo. Entute ĝi troviĝas en pli ol 3500 produktoj kun la ultraviola filtrilo en la tuta mondo. La infekto per oksibenzeno okazas unuavice en grandaj naĝejoj, sed ankaŭ proksime de la rifoj situantaj kelkajn-, kelkdek kilometrojn for de la marbordo, ĉar en la tiean akvon sinkas dolĉa akvo, kiu povas esti malpurigita de forfalaĵoj. Oksibenzeno efikas je koraloj diversmaniere. La substanco favoras ilian sengradiĝon elvokitan de la ŝanĝo de la temperaturo de surfacaj akvoj, kaŭzita de veterfenomenoj kiel El Nino. La koloro de koraloj paliĝas eĉ en malaltaj temperaturoj kaj ili formortas. Oksibenzeno damaĝas ankaŭ la genetikan materialon de koraloj faligante ilian kapablon reproduktiĝi, kio elvokas la malkreskon de la populacio. Laŭ sciencistoj – la esplorojn partoprenis sciencistoj el Usono kaj Israelo – eĉ unu guto de oksibenzeno en akvoreceptaklo kun la kapacito de ses kaj duona olimpikaj basenoj estas por koraloj danĝera. El la plej novaj esploroj rezultas, ke ĝia plej granda koncentriĝo aperas proksime de la volonte vizitataj de turistoj Virgulinaj Insuloj. La tiea koncentriĝo de oksibenzeno estas 23-oble pli granda ol minimuma koncentriĝo rekonita kiel toksa por la koralaj rifoj.
El la elsendo 21.03.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 2’02”
sc_bp_tm_Detruefikaj UV-filtriloj por koraloj_02’02”
Pola kontribuo al rapida rekono la postradiada malsano
Polaj kaj usonaj sciencistoj malkovris markilojn en la sango, kiuj respondecas pro la postradiada malsano. Dank al tio sufiĉas unu tago kaj ne – kiel ĝis nun unu semajno – por diagnozi ĉu iu ricevis vivminacan dozon de la radiado kaj kiaj estas la ŝancoj de transvivo. Tio gravas ne sole en la situacio de eksplodo de la atombombo, sed ankaŭ en averio de la nuklea elektrejo, eĉ averio de aranĝaĵo por radioterapio. Ĝis nun dum la unua semajno post la vivdanĝera evento ne eblis difini, kiu inter multaj personoj ricevis mortminacan dozon, kiu neminacan. La prilaborita testo donas fidindajn rezultojn 24 horojn post la evento, dank’ al kio homoj minacitaj havas pli da tempo por kuracado. Sciencistoj malkovris en la sango markilojn, konkrete mikroRNA-elementojn, kiuj atestas, kiu ricevis la mortminacan dozon de radiado baze de kio eblas difini la vivoŝancojn. Por la ekzamenado sufiĉas nur sangoprovaĵo. MikroRNA-elementoj kreiĝantaj en niaj ĉeloj reguligas la funkciadon de genoj. Ili troviĝas en sero estas stabilaj kaj facilas ekzameni ilin per la metodoj de la molekula biologio. En la plej novaj esploroj sciencistoj el Pollando kaj Usono malkovris, ke ekzistas konkretaj mikroRNA-elementoj, kiuj kreiĝis sekve de forta joniga radiado. Ili spegulas tion, kio okazas en la damaĝitaj ĉeloj. Dank’ al tiuj esploroj – kiujn flanke de Pollando partoprenis d-ro Wojciech Fendler – en situacio de amasa minaco eblos ekzameni multajn personojn apartigante tiujn, kiuj bezonas tujan helpon.
El la elsendo 21.03.2017. Legas Barbara kaj Tomek – 1’56”
sc_bp_tm_Rapide diagnozi postradiadan malsanon_01’56”
La estado fone de la naturo kaj la psika sano
Homoj loĝantaj en regionoj, en kiuj abundas birdoj, arbustoj kaj arboj karakteriziĝas per malpli altaj simptomoj de deprimo, timo kaj streso. Sciencistoj el la brita universitato en Exeter, Brita Orinotologia Asocio kaj la aŭstralia univeristato en Queensland ekzamenis 270 loĝantojn de la britaj urboj Milton Keynes, Bedford i Luton konsiderante ilian psikan sanon. Estis ankaŭ taksita la nombro de birdoj aperantaj en la proksimeco de iliaj loĝlokoj en la matenaj kaj posttagmezaj horoj. Evidentiĝis, ke personoj, kiuj posttagmeze povis vidi pli da birdoj karakteriziĝis per pli bona psika sano, malpli ofte spertis deprimon, timon kaj streson. Pli bonan bonfarton manifestis ankaŭ personoj, kiuj pasigis pli da tempo eksterhejme. Por la ekzamenado ne havis signifon kiajn birdospeciojn ekzamenitoj rimarkis en la ĉirkuaĵo, gravis, ke dank’ al. tio ili sentis sin pli refreŝiĝintaj kaj pli intime ligitaj kun la naturo.
El la elsendo 14.03.2017. Legas Gabi – 1’18”
sc_gk_Psika sano en la natura medio_01’18”