Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Zorgo pri la cerbo gravas same kiel pri aliaj organoj

Dum la tuta vivo necesas zorgi pri cerbo same kiel pri aliaj organoj, inkluzive muskolojn. Ĝi stiras la funkciadon de ĉiuj organoj de la homa organismo. Por ke ĝi estu longe funkcilerta necesas ĝin ekzerci, stimuli, liveri al ĝi novajn impulsojn kaj informojn. Tial laŭ pola neŭrologo, prof-ino Dorota Bukowska el la Akademio de Korpa Eduko en Poznano por plibonigi la komunan medion oni zorgu, ke grizaĝuloj ne fermu sin en si mem, sed estu aktivaj socie kaj societe. La homa kortekso enhavas ĉirkaŭ 16 miliardojn da neŭronoj, la tuta nervosistemo – 100 miliardojn. El la menciitaj 16 miliardoj ĉiutage malaperas 100 mil. Eĉ se tio ne ŝajnas granda kvanto ĉe la 100-jarulo povas temi jam nur pri ĝia duono, kio speguliĝas en la cerbolerteco. Krom la interhomaj kontaktoj la cerbon pozitive influas la fizika aktivado. Nome ĝi stimulas unu el la eroj de proteinoj BDNF. Temas pri substanco protektanta la nervoĉelojn, samtempe stimulanta la evoluon de la sinapsaj ligoj inter la neŭronoj. Tiamanere ĝi partoprenas en grandigo de neŭroreto kaj en ĝia interkomunikado inter la neŭronoj.  Estis pruvite, ke dum la fizika trejniĝado de grizaĝuloj, kiel marŝo kun bastonoj aŭ naĝado kreskas en ilia sangoplasmo la denseco de BDNF-proteino. Tiel do la moviĝo influas pli bonan cerbofunkciadon. Pri la cerbo necesas zorgi ankaŭ pro tio, ke malaperantaj nervoĉeloj apenaŭ estas anstatŭigataj de aliaj. Ili multiĝas ĉefe en la periodo de feta evoluo.  Sed sanaj neŭronoj povas disbranĉigi siajn nervokonektilojn atingante la aliajn ĉelojn – tiamaniere vastigante la tutan komunikreton. La fizika aktiveco stimulas tiujn disbranĉiĝojn kaj samtempe la sinapsan peradon. Dank’ al sporto kaj sana dieto – malgraŭ la tempopaso – la homa cerbo povas resti lerta ĝis la malfruaj vivojaroj.

El la elsendo 08.08.2017. Legas Tomek – 2’08”

sc_tm_Cerbo_zorgenda_same_kiel_aliaj_organoj_02’08”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_Cerbo zorgenda same kiel aliaj organoj_0208

Plasto el sukero kaj karbondioksido

Sciencista kolektivo el University of Bath prilaboris plaston facile akireblan el DNA-konsistero. Ĝi havas similajn kvalitojn kiel tradicia plasto kaj apartajn propraĵojn taŭgajn por medicina apliko. Oni raportis pri ĝi en vico da artikoloj en  „Polymer Chemistry” kaj „Macromolecules”. La metodoj akiri plastojn el karbonhidratoj jam estas konataj, sed ili postulas aplikon de forte venena kemiaĵo fosgeno,  i.a. aplikata kiel kemia armilo dum la 1-a mondmilito. Tradiciaj plastoj postulantaj kiel krudaĵon  nafton entenas la nocivajn substancojn tiajn,  kiel BPA kaj ne subiĝas al natura malkomponiĝo, sekve polucias la medion. La nova metodo ebligas produktadon de ekologia plasto, sen konsisto de venenaj kemiaĵoj. Kiel krudaĵon la britaj esploristoj aplikis kemiaĵon timidino, kiu troviĝas en ĉiuj vivaj ĉeloj, kiel konsistero de DNA. En la sintezo de ekologia plasto estis utiligita ĝia parto, simpla sukero – desoksiribozo. La alia elemento estis karbondioksido. En la sekvo kreiĝas materialo kun multaj avantaĝoj. Simile kiel tradiciaj polikarbonatoj ĝi estas firma, rezista je gratado kaj diafana. Eblas do produkti el ĝi kiel el tradiciaj plastoj botelojn, ujojn. Kio la plej grava, ĝi povas esti utiligita en la moderna medicino. La proprecoj de la ekologia plasto povas esti precize reguligataj dank’ al la manipulado per ĝia kemia strukturo. Kaŭzante, ke ĝi havu plusan elektroŝargon kreiĝas plasto aplikebla en la hista inĝenierio, ĉar la vivaj ĉeloj gluiĝas al ĝi. La nova plasto havas kroman avantaĝon, nome ĝi povas esti malkomponata de enzimoj produktataj fare de bakterioj vivantaj en la grundo. La aŭtoroj de la nova metodo testas krome aliajn sukerojn.

El la elsendo 18.07.2017. Legas Tomek – 2’07”

sc_tm_ekologia plasto ankau por medicino_02’07”

Pola metodo kuraci pulsanajn sanĝosveliĝojn de cerba arterio

Vroclavaj kuracistoj, fratoj Marcin kaj Maciej Miś prilaboris unikan en la monda skalo metodon operacii pulsantajn sangosveliĝojn de cerboarterioj sen malfermi la kranion. Laŭ ilia familia nomo Miś, kiu signifas en la pola lingvo urseton,  ĝi ricevis la nomon Teddy Bear Technique. Dank’ al ĝi ili savis la vivon de vivsenŝanca 34-jarulo, ĉe kiu estis konstatita la pulsanta sangoŝveliĝo de la centra cerboarterio. Dank’ al tiu metodo intervena neŭroradiologo doktoro Marcin Miś kaj lia frato-radiologo doktoro Maciej Miś samtempe eniris la historion de medicino.  Ilia metodo estis priskribita en la prestiĝa monatrevuo “Interventional Neuroradiology”. Al fratoj Miś sufiĉis du operacioj efektivigitaj helpe de la aŭtora metodo por haltigi la kreskon de la sangoŝveliĝo en la cerboarterio de la paciento. Pro la enkonduko de speciala katetero laŭ la femura arterio kuracistoj la unuan fojon en la mondo sukcesis atingi cerbon kaj sen la malfermo de la kranio operacii pulsantan sangosveliĝon de cerboarterioj, kiu povis kaŭzi la mortigajn damaĝojn. Kvankam la unuan ĉi-specan operacion doktoroj Miś efektivigis en februaro 2016, nur nun post kroma operacio en majo 2017 eblis konfirmi la efikecon de la novuma metodo prilaborita de vroclavaj kuracistoj. La paciento fartas bone.

El la elsendo 11.07.2017. Legas Tomek – 1’36”

sc_tm_La metodo de d-roj Mis_01’36”

Ĉiu tria persono pezas tro multe

En la mondo jam pli ol du miliardoj da homoj suferas tropezon kaj obezecon kaj ili konsistigas 30 procentojn de la monda populacio.  Kolektivo de specialistoj el Institute for Health Metrics and Evaluation (IHME) ĉe la Vaŝingtona Universitato analizis donitaĵojn el 195 landoj, devenantajn el la periodo 1980-2015. En 2015 107 milionoj da obezaj infanoj kaj 603 milionoj da obezaj plenkreskuloj konsitigis dek procentojn de la tuta monda populacio. Kune kun personoj superpezaj temas pri 2 miliardoj 200 milionoj da personoj. Almenaŭ 4 milionoj da personoj ĉiujare mortas en la sekvo de malsanoj ligitaj kun tropezo kaj obezeco. Pluraj esploroj elmontras, ke obezeco kaj tropezo ligiĝas kun pli alta risko de diabeto de la speco 2, de la kormalsanoj, deprimo, malsanoj de spirvojoj kaj tumoroj. Inter kaŭzoj de la tropezo kaj obezeco ekspertoj mencias pli vastan uzon de tiel nomataj rapidmanĝaj nutraĵoj, pli grandajn manĝoporciojn kaj abundon de alifaritaj produktoj en la kunligo de ilia intensa reklamado. Malgrandiĝas samtempe fizika aktiveco de homoj. Aperas sugestoj, ke obezecon favoras aldone kemiaĵoj enestantaj en nutraĵoj kaj produktoj de la hejma uzo. Laŭ esploristoj la tropezo estas nun unu el la plej gravaj problemoj de la publika vivo. Malgraŭ entrepenataj klopodoj la situacio dum la lastaj 10 jaroj ne pliboniĝis. Obezeco aperas eĉ en la tn. malriĉaj landoj, en kiuj pli frue veran problemon konsitigis malsato, ekzemple en la afrikaj landoj.

El la elsendo 04.07.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’49”

sc_bp_tm_Plago de obezeco kaj tropezo_01’49”

Marihuano danĝera aparte por junuloj

Laŭ psikiatro Rainer Thomasius el la Germana Centro de Dependiĝoj  de Infanoj kaj Junuloj inter 5 kaj 7 procentoj de ĉiuj germanaj dekkelkjaruloj suferas psikajn perturbojn sekve de la uzo de narkotaĵoj. Parto de ĉi tiuj perturboj estas tre seriozaj. Multaj junuloj asertas, ke la tiel nomataj molaj narkotaĵoj ne estas danĝeraj, sed la germana psikiatro elmontras, ke marihuano povas nedeturneble ŝanĝi la cerbon de juna persono. Sekve de la uzo povas okazi malgrandiĝo de hipokampo, kiu respondecas pro memoro kaj tio en la sekvo povas alkonduki al perturboj en perado de informoj el mallongdaŭra al la longdaŭra memoro kaj kaŭzi embarasojn kun spaca orientiĝo. La esploroj en la Universitato en Melburno elmontris, ke ofta uzo de narkotaĵoj povas damaĝi centron „corpus amygdaloideum”, kiu respondecas pro reguligado de emocioj, tutaparte timo kaj agreso. La uzo de narkotaĵoj kaŭzas ankaŭ perturbojn de inteligenteco. Rainer Thomasius atentigas krome, ke marihuano viŝas limon inter realo kaj imagoj kaŭzante iluziojn kaj halucinaciojn, povas kaŭzi skizofrenion. Pluraj esploroj elmontras, ke ju pli ofte kaj longe en junaĝo oni uzis marihuanon des pli kreskis risko de apero de skizofrenio en matura aĝo.

El la elsendo 04.07.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’31”

sc_bp_tm_Narkotajoj dangeraj aparte por junuloj_01’31”

Sfero de profunda kosmo en la Centro de Scienco kaj Tekniko

En la Centro de la Scienco kaj Tekniko en Lodzo kreiĝas sfero de profunda Kosmo. Troviĝas tie eksponaĵoj rakontantaj pri la plej foraj anguloj de la Universo kaj pri tio, kiel eblas ilin esplori. Ĝi komencos funkcii fine de la jaro. Dank’ al la grandega ekrano kun pli ol 4-metra diagonalo la spektantoj plonĝos en la profundojn de la Kosmo kaj de proksime rigardos galaktikojn, kiuj troviĝas eĉ milionojn da lumjaroj for de la Tero. En tiu sfero eblos ekroli kiel veraj astronaŭtoj kaj ekzemple ekzameni distancon inter la Tero kaj la foraj steloj. Infografikaĵoj informos samtempe pri la esplormetodoj de la distanco en la Kosmo. La sferon de la profunda Kosmo kompletigos du sferaj projekciiloj. Sur unu la spektantoj povos rigardi la surfacon de diversspecaj steloj, inkluzive de la Suno. La alia prezentos animaĵojn de i.a. tio, kiel la Tero aspektas el la Kosmo aŭ de la okazantaj sur la Tero klimatŝanĝoj. La Centro disponigos tri edukitinerojn adresitajn al infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj. La ekspozicion en la Centro formos pli ol 140 instalaĵoj, praktike ĉiu interaktiva. La plej novaj teknologioj estos ligitaj kun la restaŭritaj originalaj aranĝaĵoj de la historia elektrejo, en kiu la Centro troviĝas.

El la elsendo 27.06.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’33”

sc_bp_tm_Sfero de profunda Kosmo en Lodzo_01’33”

Dependiĝemo heredata de generacio al generacio

Ĉe maskloj de ratoj dependiĝemaj de kokaino kreiĝis epigenetikaj ŝanĝoj, kiuj perataj al la idaro grandigas ĝian dependiĝemon. Sciencistoj el Fudan-universitato en Ŝanghajo decidis ekzameni ĉu efektive tio okazas kaj kiamaniere. Raportis pri tio “Nature Communications”. Ili trejnis grupon de ratomaskloj tiel, ke ili mem liveru al si kokainon premante levilon. Kiam ili jam iĝis kokainodependaj, sciencistoj tiel metis la levomekanimson, ke ili devu plurfoje premi la levilon por akiri narkotaĵon, kio postulis pli grandan streĉon. Dank’ al tio eblis rimarki la gradon de persistemo de iuj animaloj kaj difini la gradon de ilia dependiĝo. Sekve sciencistoj dividis ratojn je du grupoj – forte dependigitaj kaj relative malforte. Ĉiu el la grupoj estis observata aparte. Kiam enmondiĝis nova ratoidaro ĝi ankaŭ estis subigita al la testado rilate dependiĝon. Kiel estis supozite idoj de la patroj forte dependaj ankaŭ manifestis pli grandan dependiĝon kompare al novnaskitoj de ratoj malforte motivitaj. La analizo de la ejakulaĵo de la ratopatroj elmontris diferencojn en DNA-transformiĝoj inter ambaŭ grupoj, kio poste estis konstatita ankaŭ ĉe ilia maskla idaro.

El la elsendo 20.06.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’24”

c_bp_tm_Dependigo heredata_01’24”

Polimera pansaĵo por rekonstrui hernion

Sciencistoj el la Okcidentpomeria Teknika Universitato kreis polimeran biomaterialon, kiu enjekciita en la homan organismon influite de la ultraviola radiado transformiĝas en elastan pansaĵon. La substanco estas tre elasta kaj estas plene biomalkomponiĝema. Ĝi povas esti aplikata i.a. en la rekonstruado de histoj kaze de hernio. Dank’ al ŝĉecinaj inĝenieroj kaj kuracistoj el la Pomeria Medicina Universitato eblos per ĝi anstataŭi la nemalkomponiĝemajn retojn ĝis nun uzatajn dum ĉi-specaj operacioj. La kreita biomaterialo havas likvan strukturon similan al mielo kaj povas esti injekciata en difinitan lokon, kiu estas sekve priradiata per ultraviola lumo. Pro sia elastwco ĝi adaptiĝas al la molaj histoj de la organismo dum du minutoj. Paciento tuj post la opracio povas forlasi la hospitalon. La materialo estis jam testita. Nun daŭras fazo de finaj esplorlaboroj kaj evoluigo de la teknologio, kiu povos esti uzita en kosmetika kirurgio, kardiologio kaj ortopedio. La teknologio estis jam patentumita en Pollando kaj en Usono, ankoraŭ daŭras eŭropaj proceduroj. Sub la nomo PhotoBioCure ĝi estas  komerccele pretigata de la kompanio Poltiss, por ke ĝi laŭeble rapide  atingu pacientojn. Laŭ la taksoj de la pola altlernejo en la lando oni konstatas hernion ĉe 40-50 mil pacientoj jare, en Usono ĉe ĉirkaŭ unu miliono da pacientoj.

El la elsendo 20.06.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 1’41”

c_bp_tm_Polaj sciencistoj_polimera pansajo_01’41”

Kial pli aĝaj infanoj estas pli saĝaj

En plurinfanaj familioj oni kutimis kaj kutimas glorigi la saĝon kaj talentojn de pli aĝaj infanoj kompare al pli poste naskiĝintaj idoj. Pliaĝuloj estis do akirantaj pli bonan edukitecon, ili estis atingantaj pli bonajn lernorezultojn kaj servis kiel modelo por la ceteraj infanoj. Pro tio pli junaj infanoj ne havis facilan vivon kaj ĉiam devis pruvi sian valoron. Sciencistoj el la Universitato en Edinburgo decidis konfirmi tiujn asertojn eksperimente. Efektive evidentiĝis, ke la unue naskitaj infanoj akiras pli bonajn rezultojn en testoj pri inteligenteco. La apliko de statistikaj instrumentoj elmontris eĉ, ke pli aĝaj infanoj havas pli altan nivelon de intelekta kvociento jam kiel suĉinfanoj. Tiuj esploroj estis kompletigitaj de sciencistoj el la Universitato en Sidnejo kaj per donitaĵoj el la laboroficejoj en Usono. Oni subigis al observado preskaŭ 5 mil infanojn en la vivperiodo de la antaŭnaska fazo ĝis adolesko. Estis ekzamenita ilia familia medio kaj ekonomiaj kondiĉoj, en kiuj la infanoj estis edukitaj. Ĉiun duan jaron la elektitaj infanoj estis pritaksataj laŭ la vidpunkto de siaj kapabloj, inkluzive la legadon kaj vortprovizan riĉon. Tiuj rezultoj estis komparitaj kun la analizo de la gepatraj kondutoj. Evidentiĝis, ke unue naskitaj infanoj estis ricevantaj pli grandan gepatran helpon en la solvado de taskoj bezonantaj rezonadon kaj sekve havis pli bonajn testorezultojn. Tio signifas, ke la unue naskita infano en la unuaj vivojaroj ricevas pli multan mentalan stimulon kaj helpon en evoluigo de kognaj kapabloj. Nome pri ĝi koncentriĝas la ekskluziva atento de la gepatroj. Laŭ Dr-ino Ana Nuebo-Chiquero tiuj rezultoj sugestas, ke la kaŭzo de klerecdiferenco kaj sukcesoj sur la labormerkato inter la gefrataro rezultas el la evidenta ŝanĝo de la gepatra konduto. Kaj tio signifas, ke la unue naskitaj infanoj ne estas laŭdote pli saĝaj, sed kaŭzas tion la konduto de iliaj gepatroj. Teorie la gepatroj klopodas garantii al ĉiuj idoj egalajn ŝancojn, en praktiko ili dediĉas malpli da tempo al la dua kaj sekva infanoj.

El la elsendo 13.06.2017. Legas  Barbara kaj Tomek – 2’33”

sc_bp_tm_Kial pli agaj estas pli sagaj_02’33”

Kofeino plibonigas sportajn rezultojn

Kofeino antaŭ la sporta rivalado povas plibonigi la akirotajn rezultojn eĉ tiam, kiam oni trinkas ĝin ĉiutage kaj ne sole antaŭ la rivalado. Tio estis konata delonge, ke post la eltrinko de kafo aŭ de trinkaĵoj enhavantaj kofeinon sportistoj povas iom pli rapide kuri, bicikli aŭ naĝi, pli alte salti aŭ pli foren puŝi globon. Trejnistoj tamen ofte rekomendis rezigni pri la kaftrinkado dum kelkaj tagoj antaŭ la sporta rivalado timante, ke la organismo de sportisto alkutimiĝos al ĝi kaj sekve ĝi ne plu samefikos. Tiujn dubojn disblovas esploroj, kiujn kun sia kolektivo faris profesoro Bruno Gualanom, fiziologo en la universitato en Sao Paulo. Li ĉiam supozis, ke kafo helpas akiri pli bonajn sportajn rezultojn, eĉ trinkata ĉiutage. Li ankaŭ volis ekscii kiom da kafo aŭ trinkaĵoj kun kofeino necesas trinki por akiri la plej bonajn rezultojn. Profesoro Gualanom testis tri grupojn de viroj. La unua grupo ricevis unu horon antaŭ la fortostreĉo tablojdan kofeinon en la dozo de 400 miligramoj, kiu estas ekvivalento de tri kafotasoj.  La dua grupo ricevis placebon. La tria ricevis nenion. Ĉies tasko esti bicikli per nemovebla biciklo por konsumi 450 kaloriojn en tempo laŭeble plej mallonga, kio kutime prenas 30 minutojn. La testado okazis matene kaj ekzamenitoj nenion antaŭe manĝis.  Kiel estis supozite tiuj, kiuj ricevis kofeinon akiris iom pli bonajn rezultojn ol la aliaj.  Evidentiĝis samtempe, ke por la sportaj rezultoj estas negrava dozo de kofeino. Identajn rezultojn akiris same tiuj, kiuj ricevis kofeinon en la dozo egala al unu kafotasko,  kiel la aliaj kies kofeinodozo egalis al du aŭ eĉ tri kafotasoj.

El la elsendo 06.06.2017. Legas  Barbara kaj Maciek – 2’07”

sc_bp+mj_kofeino kaj sportaj rezultoj_02’07”