Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Fremda akĉento en la parolo de enmigrantoj

Doktorino Karolina Hansen el la Varsovia Universitato gvidas de kelkaj jaroj esplorojn pri tio, kiel estas perceptataj personoj parolantaj kun fremda akĉento. Siajn eksperimentojn ŝi faris en Germanio, Britio, Usono kaj Pollando. Evidentiĝis, ke ne ĉie ili estas traktataj same. Ekzemple enmigrantoj el Turkio en Germanio, el Meksiko en Usono aŭ el Ĉinio en Britio estas taksataj de germanoj, usonanoj, aŭ britoj pli negative ol enmigrantoj parolantaj la polan en Pollando. Estas konate, ke se oni ne alproprigas fremdan lingvon infanaĝe plej ofte dum la tuta vivo sentiĝas en la parolo fremda akĉento, tio signifas ke la parolo de koncerna persono sonas alie ol de la ĉirkaŭaj denaskuloj. La pola esploristino koncentriĝas nun pri la motivoj de la negativa sinteno al aliakĉentuloj. Ŝiaopinie tio povas ligiĝi kun tre multaj enmigrantoj en koncernaj landoj. Nun oni postulas de ili senakĉentan paroladon, similan al tiu, kiun praktikas la plimulto de la socio. Tio tradukiĝas al ilia vivŝanco. Alie situacio prezentiĝas en Pollando, kie eĉ forta fremda akĉento en la parolata pola estas perceptata pli pozitive, cetere sendepende de la devenlando de eksterlandano. Tio povas ligiĝi kun la fakto, ke la pola ne estas tre facila lingvo kaj ne uzas ĝin multaj personoj. El tio sekvas komprenemo por engaĝiĝo de koncernato lernanta la polan lingvon.

El la elsendo 09.04.2019. Legas Tomek – 1’46”

sc_tm_Polaj esploroj pri fremda akcento de enmigrantoj_01’46”

Pli ol 300 mil sciencaj artikoloj libere legeblaj

Jam pli ol 300 mil artikolojn el mil sciencaj periodaĵoj liveras senpage la pola Scienca Biblioteko, la plej granda reta platformo kolektanta la sciencajn revuojn. La funkcianta ekde la 2014-a jaro Biblioteko daŭre vastigas siajn provizojn dank’ al publikaĵoj de altlernejaj eldonejoj kaj specializaj institucioj, aperigantaj unuopajn periodaĵojn. Nur en 2019 la platformon riĉigis 100 novaj titoloj. La bibliotekaj provizoj estas ne nur senpage legeblaj, sed ankaŭ konsulteblaj en ajna loko kaj periodo sen la bezono registriĝi. Ĝi servas same al sciencistoj kiel ankaŭ al ĵurnalistoj, klerigantoj, entreprenistoj, specialistoj kaj ĉiuj personoj interesiĝantaj pri konkreta temo. La Sciencan Bibliotekon gvidas Platformo de Malferma Scienco funkcianta kadre de la Interbranĉa Centro de Matematika kaj Komputila Modelado de la Varsovia Universitato.

El la elsendo 03.09.2019. Legas Gabi – 1’14”

Seka/pulvorigita mielo produktita de polaj sciencistoj

Sciencistoj el la varsovia Ĉeflernejo de la Agrikultura Mastrumado produktis sekan/pulvorigitan mielon, kiu enhavas eĉ 80 procentojn de la natura mielo. La novuma produkto povas servi kiel fajna konsistero de multaj nutaĵproduktoj kaj kiel suplemento de dieto. Sur la merkato troviĝas jam pulvorigita mielo, sed ĝi entenas nur 50 procentojn de la natura produkto. La ceteron konsisitigas helpa substanco >maltodekstrino< kun alta glikemia indekso. En la pola seka mielo ĝi estis anstatŭigita per alia substanco kun sanfavora karaktero por la digestosistemo >nutriozo<.  La pulvorigita mielo taŭgas por  dolĉaj produktoj. En viandaj ĝi rolas kiel konsistero longiganta la konsumperiodon. Mielo estas utiligata por la produktado de medikamentoj, kosmetikaĵoj kaj nutraĵproduktoj. Tamen la natura mielo industriskale estas utiligata malgrandkvante pro sia gluecaj proprecoj, kio malfaciligas purigadon de industriaj maŝinoj. Ne sensignifa estas ankaŭ ĝia rapida kristaliĝo. Tiun situacion povas ŝanĝi la pulvorigita mielo.

El la elsendo 27.08.2019. Legas Gabi – 1’24”

Fajnaj proprecoj de pola seka mielo_01’24”

Informo kiel narkotaĵo

Informo aktivigas en la cerbo la samajn regionojn kiel manĝo, mono kaj narkotaĵoj. Ĝi rolas kiel premio, kiun malfacilas rifuzi senkonsidere al ĝia efektiva valoro. Sciencistoj el la Kalifornia Universitato en la usona Berkeley ekzamenis la motivon de nia scivolemo. Ili elmontris, ke ĉiu informo sendepende – ĉu ĝi estas grava aŭ ne – stimulas en la cerbo regionojn apartenantajn al la tiel nomata premisistemo respondeca pro la produktado de dopamino, hormono de plezuro. Ĝuste tial konstanta kaj nelimigita aliro al informoj povas kaŭzi dependiĝon. Tio praktike signifas kontroladon de ĉiaj elektronikaj mesaĝoj en komputilo, poŝtelefono aŭ sociaj portaloj. Laŭ profesoro Ming Hsu, la ĉefa aŭtoro de la esploroj, por la cerbo informo rolas kiel premio en si mem, senkonsidere al ĝia utilo. La cerbo ŝatas malplenajn kaloriojn el nutraĵoj kaj same taksas informojn, kiuj kvankam ne utilaj, influas bonfarton. Iuj difinas tion kiel vanan scivolemon. Specialistoj ekzamenis ankaŭ decidojn alprenatajn de volontuloj praktikantaj hazardludojn analizante, kiom ili kapablas pagi pro informoj pri la gajnoŝancoj. Samtempe ili esploris la aktivecon de iliaj cerboj helpe de la funkcieca magneta rezonanco (fMRI). Evidentiĝis, ke la decidoj plej ofte estis alprenataj en maniero racia, t.e. gravis la kriterio de informtaŭgeco. Konforme al ekonomika modelo testitoj traktis informon kiel rimedon por atingi celon. Kelkfoje ili kondutis tamen malracie kaj pagis pro senvaloraj informoj, kiuj ne influis iliajn decidojn. Tiam ili kondutis konforme al psikologia modelo premisanta, ke scivolemo mem kaj atendado de alta premio sufiĉas por sproni la agadon. Tiukaze informo rolis kiel premio. Helpe de aparta komputila programo eblis taksi kiom forte iu deziras ekkoni difinitan informon kaj kiom pretas por ĝi pagi.

El la elsendo 13.08.2019. Legas Tomek – 2’13”

nformo kiel narkotajo_02’13”

Nur en Usono kaj Kanado je 3 miliardoj da birdoj malpli

Laŭ la artikolo en „Science” ekde la 1970-a jaro en Usono kaj Kanado la nombro de birdoj malkreskis je 29 procentoj, tio estas je tri miliardoj. La ĉefaŭtoro de la esploroj Ken Rosenberg el Cornell University gvidis kolektivon de esploristoj el 7 institutoj de ambaŭ landoj. Ili analizis longdaŭrajn kaj ankaŭ satelitajn donitaĵojn pri 529 birdospecioj. Oni notis la malkreskon de la birdonombro en ĉiuspecaj ekosistemoj. La populacio de arbaraj birdoj malkreskis je unu miliardo, la nombro de herbejaj birdoj malkreskis je 50 procentoj, t.e. je 700 milionoj. Laŭ la esploristoj la ĉefa kaŭzo de ĉi tiu situacio estas perdo, malapero de birdovivejoj. La plej signifaj malkreskoj estis notitaj inter la plej popularaj birdospecioj kaj 90 procentoj de la nombromalkresko koncernis apenaŭ 12 birdofamiliojn inkluzive de paseroj, fringoj, ikteredoj aŭ paruliedoj. Samtempe en ĉi tiu 50-jara periodo trioble kreskis nombro de tiaj rabobirdoj kiel agloj aŭ akcipitroj, kio ligiĝis kun la malpermeso uzi la kontraŭinsektan preparaĵon DDT kaj kun la malpermeso ĉasi la rabobirdojn. Je 50 procentoj grandiĝis la nombro de akvobirdoj dank’ al pluraj protektoprogramoj, kiuj al ili rilatis. Laŭ Ken Rosenberg ĉi tiuj sukcese ekzameniĝintaj protektoprogramoj povas servi kiel modelo por protekti herboterenojn kaj iliajn birdojn. Tamen sukceso dependas de la tuja entrepreno de la protektopaŝoj.

El la elsendo 08.10.2019. Legas Gabi – 2’33”

Dolĉa akvo grandkvante sub la fundo de Atlantiko

Grupo de esploristoj sukcesis konfirmi la ekziston de granda akvotavolo etendiĝanta ĉe la nordorienta marbordo de Usono. La provizoj de relative dolĉa akvo troviĝas en poreca sedimento sub la fundo de la oceano etendiĝanta de ĉirkaŭ 80 kilometroj for de la marbordo ĝis la rando de la kontinenta breto. Sciencistoj asertas, ke tio estas la plej granda ĉi speca malkovro en la mondo. Similaj akvoprovizoj sur la tersurfaco formus lagon kun preskaŭ 40 mil kvadrataj kilometroj. Jam en la 70-aj jaroj firmaoj dum la komercaj serĉboradoj de petrolo estis trovantaj dolĉan akvon kaj ne ĝin. Nur novaj serĉteknikoj kun la uzo de elektromagneta radiado ebligis lokalizi ankaŭ dolĉakvajn provizojn.  Laŭ esploristoj la dolĉa akvo sub la fundon de oceano povis traiĝi sekve de glaĉera degelado kaj estis haltigita en sedimento sur la surfaco de la nuna kontinenta breto, kiun tiam ankoraŭ ne kovris la oceano. La plej novaj esploroj elmontras tamen, ke la dolĉakva tavolo estas daŭre provizata per akvo el la kontinento.  Tiun teorion konfirmas la fakto, ke akvo en la akvotaolo proksime al la bordo estas plej dolĉa. Ju pli for des pli ĝi fariĝas saleca, sed multe malpli ol la mara akvo. La esploristoj sugestas, ke  similaj akvotavoloj povas troviĝi laŭe de aliaj marbordoj, kiel Kalifornio, Aŭstralio, la Proksima Oriento aŭ la Sahara Afriko. Tio povus helpi en iuj regionoj solvi problemojn kun  la manko de trinkakvo. La akirado de dolĉa akvo el ĉi tiuj tavoloj eĉ iom salecaj estus multe malplikosta ol kaze de sensaligado de la mara akvo.

El la elsendo 16.07.2019. Legas Tomek – 1’55”

Dolca akvo sub la fundo de Atlantiko_01’55”

La enigmo de la marsaj nuboj

La planedologojn delonge interesas la demando pri la origino de la nuboj videblaj ĉirkaŭ 30 kilometrojn super la surfaco de la Marso. La nuboj ne kreiĝas pro si mem. Ili bezonas ion, sur kio povas komenciĝi la kondensiĝo. En la kazo de la Tero temas pri polveroj aŭ saleroj. Kvankam ŝajnis, ke sur la Marso tiaj kondiĉoj ne aperas tamen komplika, komputila simulado de la marsa atmosfero elmontris, ke la kreiĝadon de nuboj kaŭzas meteoritoj. Tion konstatis sciencistoj el University of Colorado en Boulder. Laŭ ili kaze de la Marso ĉiutage temas pri meteoritoj pezantaj sume de du ĝis tri tunoj. La marsaj  nuboj estas kutime tre maldikaj tamen frumatene kaj posttagmeze ilia dikeco grandiĝas. Ili povas kaŭzi malkreskon aŭ kreskon de temperaturo ĉe grandaj altecoj eĉ je 10 celsiusaj gradoj. Tio elmontras, ke en la atmosfero de la Ruĝa Planedo okazas ŝanĝoj, kies fonto estas la grundkrusto kaj tio kio sub ĝi troviĝas.  Laŭ sciencistoj ĝuste tie en la glaciformo troviĝas akvotavoloj, kvankam ne eblas ekskludi, ke ie pli profunde akvo troviĝas en likva stato. Nun sciencistoj frontas la defion difini kiel trapasas la procezo de la kreiĝado de marsaj nuboj. Dank’ al ekkono de tiu mekanismo eblos respondi la ĉefan demandon, ĉu sur la Marso ekzistis oceanoj kaj riveroj, kaj se jes, kio kun ili okazis.

El la elsendo 09.07.2019. Legas Tomek – 1’39”

La enigmo de la Marsaj nuboj_01’39”

Geoparko Owadów-Brzezinki [ovaduf-bĵezinki]

Meze de junio sur la tereno de la rokrompejo Owadów-Brzezinki – en la nordokcidenta parto de la Sanktakruca Montaro –  estis inaŭgurita Geoparko, en kiu troviĝas unikaj laŭ la monda skalo grandegaj fosilioj. Ĝis nun sciencistoj malkovris tie i.a. la restaĵojn de la unua konata en Pollando fluganta reptilio – pterozaŭro aŭ nova por la scienco specio de la mara raptilio el la grupo de iĥtiozaŭroj. En la muzeo troviĝas kelkcent ekzempleroj ĉefe de maranimaloj, kiuj vivis tie antaŭ 148 miliardoj da jaroj, en la periodo de malfrua Ĵuraso, kiam vivis surtere dinosaŭroj. Inter la plej interesaj fosilioj estas grandegaj rabofiŝoj, maraj reptilioj kaj antropodoj. Krome rigardebla estas riĉa kolekto de insektoj, kiuj kutime tre malofte konserviĝas. Unuopajn speciojn vivintajn en Owadów paleontologoj malkovris jam i.a. en Britio aŭ Rusio. Sed neniam oni konstatis ilin ĉiujn vivintajn en unu regiono kiel en ĉi tiu loko. La geoparkaj informtabuloj sciigas pri la loka geologio kaj malkovroj. Ili estis faritaj antaŭneloge, ĉar en 2012 kaj tuj komenciĝis vastplanitaj foslaboroj, kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. Post 7 jaroj kreiĝis la Geoparko.

El la elsendo 02.07.2019. Legas Maciek – 1’22”

Nova Geoparko kun historiaj fosilioj_01’22”

Delfenoj amikiĝas baze de interesiĝoj

La Ŝarkogolfo ĉe la marbordo de la okcidenta Aŭstralio estas vivejo por la hindpacifika populacio de botelnazaj delfenoj kaj unusola loko, en kiu ĉi tiuj animaloj uzas spongojn kiel laborilojn. Tiu ĉi ellernita tekniko perata inter generacioj helpas al iuj individuoj trovi nutraĵon en pli grandaj profundecoj. Ĝis nun la utiligado de instrumentoj estis bone dokumentita inter la delfenaj femaloj. Dum lastaj esploroj la atenton oni donis al maskloj. En la daŭro de naŭ jaroj (2007-2015) sciencistoj el Bristolo, Zuriĥo kaj Universitato de la Okcienta Aŭstralio analizis grupon de 37 botelnazaj delfenoj, kiuj uzis spongojn kaj 24, kiuj ilin ne uzis. La sciencistoj konsideris ankaŭ donitaĵojn pri delfenoj, genetikajn donitaĵojn kaj fotojn de 124 maskloj. La botelnazaj delfenoj, uzantajs spongojn pasigis pli da tempo por kontaktiĝi kun aliaj maskloj kun similaj kapabloj ol kun la ceteraj. Tiuj rilatoj baziĝis sur la simila tekniko de  akirado de nutraĵo kaj ne estis ligitaj kun  familiaj kontaktoj aŭ aliaj faktoroj. La akirado de nutraĵoj helpe de spongo estas temporaba kaj en signifa grada okazas unuopule, tial longe oni asertis, ke ĝi ne konformis al la bezonoj de maskloj en la golfo, kiuj investis tempon por formi fortajn aliancojn kun aliaj maskloj. La okazigitaj esploroj sugestas, ke same kiel la delfenaj femaloj kaj kiel homoj ankaŭ maskloj de botelnazaj delfenoj formas sociajn rilatojn baze de komunaj interesiĝoj.

El la elsendo 25.06.2019. Legas Barbara – 2’11”

Kunlaboremaj delfenoj el la Sarka Golfo_02’11”

Nova stato de materio

Ĝis nun estis asertite, ke atomoj en la fizika materialo aperas en unu el tri statoj – firma, likva aŭ gasa. Tamen nun estis malkovrite, ke iujn elementojn en specifaj kondiĉoj samtempe povas karakteriziĝi per la proprecoj de firma kaj likva statoj. La esploroj de sciencistoj el la univeritato en Edindurgo, kiuj koncernis la kondukton de 20 mil atomoj de kalio en ekstremaj kondiĉoj ebligis fronti la staton de la tiel nomata fandita ĉeno malkaŝintaj ke la kreiĝintaj strukturoj reprezentas novan stabilan materistaton.  Ĝis nun ne estis klare ĉu tiuj eksterordinaraj strukturoj reprezentas apartan staton de materio aŭ ekzistas kiel portempaj etapoj inter diversaj statoj. Laŭ sciencistoj ankaŭ aliaj elementoj kiel natrio aŭ bismuto en konformj kondiĉoj povas  ekzisti en la novmalkovrita stato. La stato de la fandita ĉeno aldoniĝus tiel al aliaj eksterordinaraj statoj de la materio ekskluzive de gaso, likvaĵo kaj firma stato. Apartenas al ili plsmo, kondensoro de Bose-Einstein, superkonduktiveco, superlikvideco, degenereca materio  kaj kvarkgluona plasmo.

El la elsendo 19.06.2019. Legas Barbara – 1’32”

Nova stato de materio_01’32”