Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Polaj sciencistoj klopodas klarigi pri kio klaĉas abelojv

Abeloj komunikas inter si pere de dancoj kaj emisiado de feromonoj. Sed tio ne estas iliaj solaj komunikmanieroj. En iuj situacioj, kiel ekzemple antaŭ la forlaso de abelujo fare de abela masklo aŭ kiam la abelreĝinopatrino metas tro malmultajn ovoj la abeloj komunukas tion pere de la flugilvibrado. Pri la flugilvibrado kiel komunkmaniero inter abeloj oni sciis delonge, sed nur nun eblis tion filmregistri kaj krome konstati, ke la flugilvibrado okazas en diversaj kuntekstoj. Tion konstatis sciencistoj el Agronomia Universitato en Krakovo (la suda Pollando) observante abelojn en abeluloj kun vitraj muroj helpe de kamerao registranta 3000 fotogramojn je unu sekundo. Tio ebligas vidi  moviĝantajn abelojn 100 fojojn malpli rapide ol en kutima filmo. La esplorado de abela flugilvibrado havas apartan signifon kiam pretiĝas abelsvarmo. En tiu periodo laborabeloj konstruas abelujajn strukturojn en kiuj evoluas novaj abelpatrinoj kaj la malnova patrino kun parto de la abela familio forflugas. Dum abelsvarmo la mielproduktado en abelujo malkreskas. Abelistoj klopodas do malebligi abelsvarmon, sed pro tio necesas daŭre kontroli abelujojn. Profesoro Tofilski havas la esperon, ke la esploroj pri la abela flugilvibrado ebligos antaŭvidi abelsvarmon post la apliko de minimikrofonoj en abeluloj. Dume tamen estas necesaj multaj pliaj esploroj, kiuj ne facilas, ĉar abelsvarmo kutime okazas nur unu fojon en la jaro. 

El la elsendo 18.08.2020. Legas Barbara – 2’12”

Cerbo de praanimalo rekonstruita virtuale

Antaŭ preskaŭ 80 jaroj dum la paleontologiaj foslaboroj en la usona Nebrasko sciencisto el la Ĉikaga Universitato malkovris malgrandan fosilion. Ĝi evidentiĝis esti kranio de malgranda mamulo de la specio Megalagus, prakuzo de la nuntempaj kunikloj. Nun sciencistoj el Pollando kaj Kanado virtuale rekonstruis la internon de la kranio, kiu bildigas la eksteran surfacon de la animala cerbo de antaŭ 34 milionoj da jaroj. La kranio estis unue subigita al rentgena mikrotomagrafio, dank’ al kio eblis krei ĝian tridimensian bildon. Sekve virtuale oni ĝin plenigis akirante la bitan muldaĵon de la cerbo. Tiel rekonstruita cerbosurfaco enhavas ne sole informojn pri la dimensioj de ĝiaj unuopaj segmentoj, sed ankaŭ pri la disloko de vejnoj sur la surfaco de la centra cerboparto, kaj ankaŭ de la kraniaj nervoj. Fine estis faritaj cerbomodeloj dank’ al la tekniko de la tridimensia presado. Profesorino Łucja Fostowicz-Frelik el la Paleobiologia Instituto de la Pola Sciencakademio en Varsovio gvidis la esplorojn kun kolektivo de profesoro Mary Silcox el la toronta universitato Scarborough kaj doktoro Sergi López-Torres, kiu partoprenis la postdoktorigan staĝon en Varsovio.  Tiuj pioniraj esploroj, laŭ la opinio de sciencistoj, havas esencan signifon por la evolubiologio de la tuta grupo de Euarchontoglires, kiu ĉirkaŭprenas ankaŭ primatojn, inkluzive de la homo.

El la elsendo 11.08.2020. Legas Barbara – 1’57”

Polenado helpe de sapvezikoj

Pro la daŭre malkreskanta populacio de abeloj oni intense serĉas novajn metodojn de eksternatura polenado de plantoj. Japanaj sciencistoj el Japan Advanced Institute of Science and Technology proponas kiel solvon sapvezikojn. Iliaopinie fajnigitaj sapvezikoj distingiĝas per elstaraj proprecoj, dank’ al kio ĉi speca polenado estas same efika, kiel la polenado permana. La ideodoninto de ĉi tiu metodo, profesoro Eijiro Miyako asertas, ke dank’ al delikata kaj elasta formo de sapvezikoj oni evitas dum la polenado la floradmaĝon. Ne eblas diri  la samon pri la testataj manieroj de la polenado helpe de dronoj. Eijiro Miyako kaj Xi Yang multan laboron dediĉis al ricevo  de adekvata likvaĵo produktonta efikajn  sapvezikojn. Siajn pliajn testojn Miyako kaj Yang gvidis en ĝardeno de ĉina pirujo (Pyrus pyrifolia) unue helpe de pistolo produktanta sapvezikojn. Tiu maniero ebligis poleni elektitajn florojn kaj akiri fruktojn.  Sekve ili uzis kontrolatan de GPS (tutmonda loktrova sistemo) dronon kun la aranĝaĵo produktanta sapvezikojn. Ĉi-foje ili testis la teknikan faceton de la lanĉado de sapvezikoj. La sciencistoj, kiujn raportis publike pri sia metodo atentigas, ke necesas ankoraŭ pli multe labori pri precizeco de ilia sistemo. Negativa flanko de ilia ideo apliki por la polenado sapvezikojn dume ligiĝas kun  la vetero. Pluveroj povas forfluigi de sur la floroj sapvezikojn kun la poleno, forta vento povas forblovi ilin.

El la elsendo 04.08.2020. Legas Barbara – 2’03”

Kronvirusa teknologia akcelo en Ĉinio

La kronvirusa pandemio akcelis teknologian revolucion en Ĉinio. Tie kreiĝis la unuaj kontraŭepidemiaj apoj, kiuj kolektante lokalizajn donitaĵojn kapablas difini la minacogradon. En la lokoj de kvaranteno kaj hospitaloj parton de la homa laboro transprenas robotoj. Al ili apartenas Baoxiaodi (baŭŝjaŭdi), kiuj en la pandemia tempo anstatŭigas homojn en iom facilaj laboroj. En hoteloj, kie troviĝas homoj subigitaj al kvaranteno ili kapablas mezuri la homan korpotemperaturon. Baoxiaodi funkcias ankaŭ en  pekinaj hospitaloj alportante al pacientoj medikamentojn kaj kuracistajn instrukciojn. Ilia laboro limigas kontakton inter virtualaj infektitoj kaj la ceteraj personoj. En la lokoj de kvaranteno robotoj disportas ankaŭ manĝaĵojn. Ilia grandco similas al la dimensio de malgranda glaciŝranko. Baoxiaodi ne laciĝas kaj ne iritiĝas. Sur ilia „vizaĝekrano” troviĝas senĉese la elektronika motivo de ridetanta buŝo.

El la elsendo 28.07.2020. Legas Milada – 1’29”

Kontraŭincendia sonestingilo

Doktoro inĝeniero Jacek Wilk-Jakubowski el la Sanktakruca Politekniko (Kielce) aŭtoras novuman kontraŭincendian estingilon, kiu ĉesigas brulon pere de sonondoj. Lia aranĝaĵo estingante fajron ne detruas la medion, kio sekvas post la apliko de akvo- aŭ ŝaŭmestingiloj., Se temas pri la ekspluatado ĝi estas malpli kosta. La kontraŭincendia sonestingilo efikas je preskaŭ du metroj kaj povas esti priservata distance, do la homo ne devas troviĝi proksime de la fajro. La aranĝaĵo utiligas la akustikan ondon, kiu grandigas la aermoviĝon rande de la flamoj. Per tio malgrandiĝas la spaco,  en kiu okazas la forbrula procezo. La oksigenpartikloj influite de la sonondo densiĝas kaj maldesiĝas. Sekve de tiu ĉi oscila movo la flamoj disŝirigas kaj ĉesas influi sin reciproke, ĉar en la loko en kiu okazas la procezo de forbrulado estas ĉiam malpli da oksigeno. Dank’ al tio apenaŭ dek kelkajn sekundojn post la funkciigo de la sonestingilo eblas ĉesigi la fajron. Malsame al la tradiciaj fajroestingiloj la sonestingilo povas funkcii dum relative longa tempo, tamen necesas grantii la alfluon de la elektra energio al la aranĝaĵo. Laŭ la eksperimentoj por estingi fajron plej taŭgas la malaltaj tonoj, rande de la aŭdokapablo de la homa orelo. La inventinto kunlabore kun Paweł Stawczyk kaj sciencistoj el bulgara Teknika Universitato faris jam la unuajn provojn de la prototitpo. La sonestigilo efike ĉesigis la bruladon de likvaĵoj kaj gasoj. Laŭ fajrobrigadaj ekspertoj la novuma estingilo bone taŭgus kiel firma elemento de la kontraŭincendia sistemo en konstruaĵoj.

El la elsendo 21.07.2020. Legas Tomek – 1’59”

Francis Collins, la laŭreato de Templeton-premio 2020

Francis Collins, la usona kuracisto kaj elstara genetikisto fariĝis la nunjara laŭreato de Templeton-premio.  Li gvidis internacian projekton pri rekono de la Homa Genomo, kaj nun estas direktoro de la Naciaj Saninstitutoj en Usono. Li aŭtoras vicon da popularsciencaj libroj, en kiuj li okupiĝas pri la problemoj de la rilato inter scienco kaj kredo. En 2009 papo Benedikto la 16-a invitis lin al la Papa Sciencakademio. La plej vaste konata verko de   Francis Collins estas „La lingvo de Dio: la vivokodo – scienco konfirmas kredon. La aŭtoro priskribas en ĝi siajn spertojn kaj rakontas kiel de ateisto li fariĝis agnostikulo, fine kristano. La ĉiujare atribuata Templeton-premio distingas personojn pro „elstara kontribuo al aserto de la spirita dimensio de la vivo pere de percepto, malkovro aŭ praktikaj laboroj”. Lia argumento estas, ke la scienco en la strikta signifo ne povas pruvi la ekziston de Dio, ĉar Li superas ĝiajn instrumentojn. La racio ebligas tamen ekhavi argumentojn, kiuj pri la ekzisto de la Kreinto konvinkas.

El la elsendo 15.07.2020. Legas Tomek – 1’16”

Kurteco de amaskomunikilaj informoj

Ĉiam pli ofte aperas lastatempe mallongaj komunikoj, aparte videaj. Tio estas respondo al la atendoj de klientoj, ĉefe la generacio de la nunaj dudekjaruloj, unuavice pro la hasta maniero de la informkonsumado pere de poŝtelefonoj. La elsendfluaj platformoj ĉiam pli ofte eksperimentas kun tre mallongaj seriaj filmoj, kiuj ne plu daŭras 30 aŭ 50 minutojn, sed nur 10. Simile estas kun tekstaj informoj, kiujn ofte akompanas la kromnoto, ke koncernan tekston oni legos nur dum ekzemple unu minuto. Samtempe videbliĝas alia tendeco, interesiĝo pri iom longaj sonrakontoj, plej ofte en la podkasta formato. Laŭ doktoro Krzysztof Kuźmicz el la Akademio de Leon Koźmiński ĉiam pli da personoj serĉas sonproduktojn en la elsedfluaj platformoj kaj laŭpetaj stacioj. Sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke kreiĝas ĉiam pli da produktoj mallongdaŭraj. Laŭ psikolgo, doktoro Iwona Werner troa plurfonta ekscitado povas krei problemon, kiam nia atnentosistemo postulos ekskluzive enhavojn rapidajn, intensajn kaj senĉese ŝanĝiĝantajn. Tio povas konduki al perturbo de la emocia kaj kogna sistemoj, kio emfaziĝas en inklino al maltrankvilo, iritiĝo, manko de pacienco kaj malfortigo de la kapablo koncentriĝi. Tamen – ŝiaopinie – ne mallongeco de informoj en bitaj medioj estas revolucia por niaj cerboj, sed la bitaj informoj mem. Malgraŭ tiuj rezervoj ambaŭ sciencistoj konfirmas, ke mallongaj komunikformoj povas bone plenumi sian taskon en distanca lernado.

El la elsendo 07.07.2020. Legas Tomek – 1’49”

Formmemorkapabla materialo

Pu Zhang kaj liaj kolegoj el Binghamton University kreis formmemorkapablan materialon, kiun konsistigas kristala reto el likva metalo enkadrita en silician kruston. La silicia krusto kontrolas la formon kaj la integran tuton. Post la frakaso de la materialo kaj sekva varmigo ĝi reakiras la originalan formon. La metalo kreiĝis el speciala miksaĵo de bismuto, indio kaj stano. Difinata kiel Fields-ajolo ĝi havas multajn eksterordinarajn proprecojn. Ekzemple ĝia fandotemperaturo egalas al apenaŭ 62 celsiusaj gradoj, do sufiĉas varma akvo,  por ke metalo ektroviĝu en fandita stato.  Fields-ajolo estas krome eksterordinare eltenema kaj stabila, multe pli rigida ol plimulto de polimeroj kun formmemorkapablo. La materialo povas esti aplikebla en robotiko, elektroniko aŭ kosma industrio. La ĉefa avantaĝo de la nova inventaĵo estas, ke por la tempo de transporto, provizora staplado  la materialo povas esti frakasita. Post la sekva varmigo ĝi revenos al la originala formo. Tial ĝi  povos ekzameniĝi ekzemple por transporto dum la kosmaj ekspedicioj. Plia avantaĝo de la nova materialo estas la ebleco de ĝia plurfoja uzo. 

El la elsendo 30.06.2020. Legas Tomek – 1’24”

La parolstrukturoj en la cerbo pli malnovaj ol supozite

Ĝis nun estis asertite, ke la cerbostrukturoj, kiuj ebligis la evoluon de parolo aperis antaŭ 5 milionoj da jaroj. Nun internacia sciencista kolektivo konsistanta el eŭropaj kaj usonaj esploristoj konkludis, ke la komencon de tiuj strukturoj necesas serĉi almenaŭ 20 milionojn da jaroj pli frue. Sciencistaj kolektivoj el Eŭropo kaj Usono esploris baze de cerboskanaĵoj kaj analizo de  lokoj responecaj pro aŭdokapablo la rilatajn strukturojn en la cerboj de homo, ĉimpanzo kaj rezuso.  Ili malkovris fragmenton de strukturo, kiu ligas la aŭdokortekson kun la regionoj de frunta lobo, respondecaj pro la alifarado de parolo, trajtoj karakterizaj nur por la homoj. Ĉe aliaj primatoj tiu strukturo nur sugestas la evoluan bazon por kognaj kapabloj ligitaj kun aŭdokapablo kaj por komunikado pere de voĉo. Pri siaj konkludoj ili informis publike. Ilia artikolo donas novan prilumon al eksterordinara transformiĝo de la parolstrukturo, konstatita ekskluzive ĉe la homoj.  Nome la maldekstra flanko de tiu strukturo ĉe la homoj estas pli evoluinta, kaj ĝia dekstra flanko karakteriziĝas per forta malsimetrio, malsame ol ĉe la primatoj. Ĝuste tiu ĉi strukturo ludas principan rolon en la parolevoluo.

El la elsendo 23.06.2020. Legas Tomek – 1’30”

Bjalistoka Onkologia Centro kun eŭropa kvalitatesto

La Onkologia Centro en la Universitata Klinika Hospitalo de Bjalistoko ricevis la konfirmateston de la Eŭropa Societo de Onkologia Ginekologio. Per ĝi oni deklaras, ke la centro atingis altan kuracan kvaliton de la progresinta ovarikancero. Ĝi estas la unua en Pollando kaj la 25-a en Eŭropo centro kun ĉi tiu atesto. La bjalistoka centro kuracas ne sole ovarikanceron, sed ĉiujn ginekologiajn tumorojn. Antaŭ la atribuo de la konfirmatesto oni taksis la aplikatajn en la centro kuracteknikojn kaj la vastecon de la okazigataj operacioj. Tio havas ŝlosilan signifon, por la transvivo de paciento suferanta la onkologian malsanon, ĉar la progresinta kancero ligiĝas kun la neceso operacii ankaŭ aliajn organojn en la ventra kavo. Ĉiujare en la bjalistoka Onkologia Centro estas kuracataj ĉirkaŭ 75 pacientinoj el la tuta lando suferantaj ovarikanceron. En ĉirkaŭ 50 kazoj temas pri progresinta malsano.

El la elsendo 16.06.2020. Legas Tomek – 1’11”