Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Akordiĝantaj cerboj de du proksimaj personoj

Kolektivo el la Universitato Aalto kaj PET-centro en la finna Turku prilaboris metodon de samtempa skanado de la cerboj de du personoj helpe de magneta resonanco. Tio ebligis observi la reagon de la cerboj en interrilatado kun aliaj homoj. La finnaj sciencistoj skanis cerbojn de 10 paroj. Ĉiu el ili pasigis en skanilo 45 minutojn en proksima fizika kontakto laŭ la rekomendo de esploristoj frapante reciproke per la fingro siajn buŝojn. Dum la skanado de iliaj cerboj  evidentiĝis, ke la homaj cerboj laŭvorte sinkronigis. La ligita kun tio mensa imitado de la movoj de la partnera persono verŝajne konsisitigas la plej fundamentan mekanismon de sociaj interagoj. Laŭ profesoino Rita Hari dum interparolo aŭ solvado de iu problemo la cerbofunkcioj de homoj kunligiĝas. Tamen ni eblas kompreni la okazantajn en la reala tempo bazajn sociajn interreagojn, se samtempe  oni ne skanas la cerbofunkciojn de ambaŭ engaĝitaj personoj. Kiel ŝi klarigis sian eksperimenton en „Frontiers in Psychiatry” tio estas bonega komenco de esploroj pri maturaj interagoj. Homoj reagas ne sole je eksteraj impulsoj, sed de unu sekundo al la alia, akordigas sian konduton al tio, kion ili atendas.

El la elsendo 16.06.2020. Legas Tomek – 1’29”

Nova grafena sondo por koroperacioj

Ĝis nun kardiokirurgoj opraciante pacienton por apliki by-pass ne disponis pri optimuma ebleco monitori laboron de la pulsanta koro ĉe signifa parto de pacientoj en kritika momento. Tiun problemon solvas novuma sondo prilaborita de la ekonta firmao Heart Sense sub la gvido de d-ro Grzegorz Suwalski. Ĝi kapablas deĉifri la signalon de EKG rekte de sur la korsurfaco. Helpas en tio maldika kaj elasta sondo, kiu peras signalon fortan kaj stabilan garantiantan, ke EKG-monitorado estas optimuma. Pri  ĝia teknika arkitekturo laboris kolektivo de inĝenieroj specialistiĝantaj pri elektronika presteknologio, ĉar la aranĝaĵo devis esti ekstreme leĝera, elasta kaj neinvada, kongrua kun ĉiuspeca kardiologia monitoro. Ĝi devis krome esti strikte alĝustigita al la surfaco de la batanta koro kaj senerare peri EKG-signalon. Ĉiuj 30 prototipoj de la sondo Heart Sense estis subigitaj al 6 ekzamenoj „ex-vivo”, al du serioj de ekzamenoj sur la modelo de la batanta koro de animalo kaj al esploroj pri imuneco je la gamma-radiado, necesa por sterilizo. La elektrodo povas esti plurfoje almetita al koro kaj forprenita de ĝi sen la risko damaĝi koron aŭ elektrodon. Dank’ al apliko de grafena tavolo EKG-signalo estas pura, forta kaj stabila, plene diagnozebla. La sondo estas patentumata.

El la elsendo 09.06.2020. Legas Tomek – 1’35”

Kion fari kun farmaciaj vezikpakoj?

Vezikpakoj kalkuliĝas al la plej signifaj plastaj forfalaĵoj en la farmacia industrio. Ili entenas inter 75 kaj 85 procentoj da plasto, ĉefe polivinilklorido (PCV) kaj inter 15-25 procentoj da aluminia folio. Dank’ al kemiistoj el la Lodza Universitato (la centra Pollando) el unu tuno da forfalaĵoj de la farmaciaj vezikpakoj eblos reakiri ĉirkaŭ 200 kilogramojn  da aluminio kaj ĉirkaŭ 800 kilogramojn da PCV. La teknologio de la lodzaj sciencistoj konsisitas en segregado de vezikpakoj laŭ PCV-koloro. Sekve en muelita stato (de ekzemple duona milimetro) ili estas metataj en specialan ujon prialboritan de la lodzaj sciencistoj, al kiu estas aldonata likva separa substanco. En la sekva kirliĝoetapo la komponaĵoj de vezikpakoj estas separitaj. La supra tavolo enhavas PCV-on, la malsupra aluminion. Dume la farmacia leĝaro ne reguligas la problemon de reciklado de farmaciaj pakumoj. La patentumata nun solvo de la lodzaj sciencistoj estas ne nur ekonomia, sed ankaŭ ekologia. Aluminio estas metalo kun vasta aplikeblo en la industrio. La  akiro de ĝia unu kilogramo el  metalrubo postulas unu dekonon de energio, kiun postulus ĝia akiro el erco. Unu kilogramo de PCV el forfalaĵoj  postulas unu trionon de energio, kiun oni bezonus por produkti ĝin el novaj produktoj. La regajnita tiuvoje plasto taŭgas por  hejmuzaj aranĝaĵoj kaj konstruado.

El la elsendo 09.06.2020. Legas Tomek – 1’43”

Diamanta vajco ebligis enrigardi la Terkernon

Nia scio pri la terkerno, kiu troviĝas en la profundo ekde 3 mil kilometrojn sub la terkrusto devenas el la observado de la sismaj ondoj, kiuj trapenetris la terkruston. La proprecoj de la terkerno estas esplorataj ankaŭ baze de teoriaj prikalkuloj kaj komputila modelado, ankaŭ dank’ al subigado de materialoj al ekstremaj temperaturoj kaj premo. Dank’ al tio estas sciate, ke la kerno konsistas el du partoj. Interna, firma – konsistanta ĉefe el fero kaj nikelo kaj ekstera, en kiu dominas likva fero. Nun japanaj sciencistoj sub la gvido de Yasuhiro Kuwayama el la Tokia Universitato rekreis laboratorie la ekstremajn kondiĉojn regantajn en la ekstera parto de la terkerno. Por atingi grandegajn premon kaj temperaturon estis aplikita altgrade specialigita diamanta vajco. Tiu tekniko ebligas teorian, nelimigitan en la tempo okazigadon de eksperimentoj. Ĝis nun oni sukcesis atingi kondiĉojn regantajn en la tera kerno nur dum kelkaj mikrosekundoj. Japanoj helpe de diamanta vajco subigis provaĵon de likva fero al premo de 116 GPa (gigapaskaloj), kaj sekve helpe de lasero varmigis ĝin ĝis la temperaturo de 4350 kelvinoj. Se tiu temperaturo plej verŝajne estas reala en la terkerno, la menciita premo estas iom malpli alta en la supra parto de la ekstera kerno ol atendite. Post la komparo de la rezultoj de la eksperimento kun la observodonitaĵoj Kuwayama kaj lia kolektivo komparis la termdinamikajn proprecojn de sia ferprovaĵo kun niaj  scioj pri la ekstera kerno. Estis konkludite, ke ĝi estas je 7,5 procentoj malpli densa ol likva fero. Tio signifas, ke troviĝas en ĝi multaj aliaj neidentigitaj ĝis nun elementoj. Materialo en la ekstera kerno fluas je 4 procentoj pli facile ol likva fero.

El la elsendo 02.06.2020. Legas Tomek – 2’11”

Silikona rubando monitoras cerbon kaze de lezo

Ĝis nun oni malmulte esploris, kio okazas kun kortekso dum la kaplezo. Plej ofte tamen temas pri serioza akcidento. Aktuale polaj sciencistoj el la Vroclava Politekniko, en la suda Pollando,  laboras pri malpeza silikona rubado por la kapo, kiun oni povas surmeti ekzemple dum la sportaj ekzercoj. Ĝi ebligas monitori la cerbon kaze de lezo. Sed ne temas sole pri la sekvado kiel kreiĝas lezoj kaj misfunkciado de cerbo kaze de kontraŭpuŝiĝo aŭ falo. Ĝi povas helpi en laboroj pri rimedoj protektantaj la kapon, ekzemple dum la testado de kaskoj. La vroclavaj sciencistoj  testis jam sian silikonan rubandon i.a. helpe de volontuloj praktikantaj diversajn sportbranĉojn,  kiel ekzemple la usonan piedpilkon.

El la elsendo 26.05.2020. Legas Tomek – 0’52”

Koralaj rifoj pli imunaj je altaj temperaturoj

La aŭstralia scienca agentejo CSIRO informis, ke oni sukcesis grandigi la imunecon de koralaj rifoj je altaj temperaturoj. La kreskanta temperaturo de la mara akvo kaŭzas, ke ili perdas la etajn glonojn, kiuj simbioze vivas en ili. Sekve de tio koraloj blankiĝas kaj estas subnutritaj.  La kolektivo de doktoro Patrick Buerger el CSIRO kreis en laboratorio mikroalgojn, kiuj toleras altajn temperaturojn. Komence de la nuna jaro en la Granda Korala Rifo en Aŭstralio okazis amasa blankĝo de koraloj, la tria dum la lastaj tri jaroj. Du similaj kazoj estis notitaj en 2016 kaj 2017. Du trionoj de la Granda Korala Rifo, la plej granda ĉi-speca sistemo en la mondo estis difektitaj. La aŭtoroj de la malkovro esperas, ke la malkovro protektos la koralajn rifojn minacitajn de formorto. La rezistaj je varmo simbiozaj glonoj aldone pli bone frontas fotosintezon.

El la elsendo 26.05.2020. Legas Tomek – 1’04”

Eksterordinaraj naĝistaj naĝiloj

Kvankam sur la merkato ne mankas naĝistaj naĝiloj, tamen ĝis nun mankis tiuj, kiuj estus amikaj por la homa haŭto kaj samtempe protektus kontraŭ bakterioj kaj mikozoj. Tiun breĉon plenigas naĝistaj naĝiloj projektitaj de la polaj sciencistoj el la Universitato de Katowice kaj el tiu-ĉi urba Akademio de la Fizika Aktivado jam patentumitaj en Pollando kaj la Eŭropa Unio. Ili estas tre leĝeraj, produktitaj el konraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj materialoj, sekuraj por piedartikoj kaj genuoj. La polaj naĝiloj estas elastaj, dank’ al kio en malpli signifa gradio ili ŝarĝas piedartikojn, do povas esti uzataj de personoj suferintaj la ĉi-koncernajn lezojn. Ili taŭgas krome en la rekapabligado de vertebraro kaj firmigado de la profundaj muskoloj. Dank’ al konforma profilumo ili grandigas  rapidecon kaj efikecon de la naĝado laŭ diversaj stiloj. Pro siaj kontraŭbakteriaj kaj kontraŭmikozaj proprecoj ili povas havi apartan signifon en publikaj basenoj kaj en luejoj de naĝistaj akcesoraĵoj.

El la elsendo 19.05.2020. Legas Tomek – 1’12”

Proprecoj de kupro kaj kronviruso

La apliko de kupro por la kuracaj celoj estis konata jam en la antikva Egipto, sed nun oni malkovras tion denove. Sciencistoj el la usona Purdue University en Indianao konstatis, ke kiel kroma armilo kontraŭ COVID-19 povas iugrade  roli ĝuste ĉi tiu metalo. Analizante la konduton de bakterioj sur diversaj surfacoj ili  malkovris eksterordinarajn proprecojn de kupro. Nome en rekta kontakto ĝi mortigas bakteriojn liberigante jonojn, kiuj disŝiras ilian ĉelmembranon. Kaze de viruso kupro detruas ĝian DNA kaj RNA. Se la viruso sur plasta surfaco povas transdaŭri ĝis 72 horoj sur la kupra ĝi restas aktiva nur  kvar horojn.  La glata surfeco de kupro ne liveras multajn konektopunktojn inter la metalo kaj mikroorganismo tial la traiĝado de jonoj el la kupro al bakterio postulis tioman tempon. Tiun rezulton eblis plibonigi dank’ al nova lasera prilaboro de la metalsurfaco, en kies sekvo ĝi perdas sian glatecon. Tiucele en nanoskalo oni gravuris la metalsurfacon tiel vastigante ĝian spacon.  Tio ebligis grandigi la kvanton de la traiĝantaj jonoj.  Dum testoj la traktita tiel kuprosurfaco dum apenaŭ 40 minutoj tutece eliminis tiajn bakteriojn kiel E.coli aŭ Staphylococcus aureus. 

El la elsendo 12.05.2020. Legas Tomek – 1’33”

Bovinoj helpas proteki cikoniojn

Bovinoj sin paŝtantaj sur la verdaj herbejoj plibonigas la ĉaskapablojn de la blankaj cikonioj. Komunajn eplorojn pri tio gvidis esploristoj en la Pola Societo por la Protektado de Birdoj, la Univeristato en la brita Cambridge kaj la Naturscienca Universitato en Pollando. Iliaj esploroj klarigas, kial cikonioj preferas fragmentojn de herbejoj, paŝtejoj kaj lokoj, kie paŝtas sin bovinoj. Laŭ esploroj faritaj en la norda Pollando evidentiĝis, ke la blankaj cikonioj, kiuj ĉasis en la ĉeesto de paŝtantaj sin bovinoj havis preskaŭ 90-procentan sukceson. Kiam cikonioj ĉasis solece ilia sukceso estis nur 60-procenta. Krome la cikonioj ĉasantaj en la ĉeesto de bovinoj havis ne sole pli bonan ĉasrezulton, sed faris tion ankaŭ kun malpli granda fortostreĉo. Tio ligiĝis kun la malneceso venki grandajn distancojn. Tiujn rezultojn oni notis en la daŭro de la tuta tago. Aldone oni notis pozitivan interdependecon inter la kvanto de paŝtantaj sin bovinoj kaj cikoniaj ĉassukcesoj. La reenkondukaj programoj de la blanka cikonio en la okcidenta Eŭropo baziĝas sur la kromnutrado de la birdoj, kiuj sur specialaj platformoj ricevas fiŝojn aŭ kokidojn. La ĵus menciitaj esploroj elmontras, ke pli efike  estus revenigi la liberan sinpaŝtadon de bovinoj, kio estus samtempe solvo pli naturamika.

El la elsendo 05.05.2020. Legas Gabi – 1’46”

Leteroj al Kvaranteno

Psikologoj el la Jagelona Universitato en Krakovo lanĉis iniciaton kun la nomo „Leteroj al Kvaranteno”. Kvaranteno en la pola lingvo povas esti komprenita kiel ina persona nomo. Kvaranteno celas helpi al personoj, kiujn aparte tuŝas, suferigas la socia izoliĝo. La ebleco surpaperigi aŭ elektronike priskribi siajn pensojn povas helpi al ili fronti negativajn sentojn, inkluzive de deprimo. Leterojn eblas sendi al speciala adreso subskribante ĝin per propra nomo, inicialoj, pseŭdonimo aŭ sendi anomime. Legas ilin ekspertoj el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato. La reagaj respondoj je elektitaj ideoj, pripensoj aperas lunde kaj vendrede en la reto. En la reta paĝo de la instituto eblas trovi krome informojn kiel fronti streson, kie serĉi helpon, kion proponi al infanoj restadantaj hejme. Krome, ĉe la markilo kiel faras tion aliaj, troviĝas senpagaj retaj kursoj liveritaj de usonaj universitatoj: Brown, Harvard, Cornell, Princeton, Dartmouth, Yale, Columbia, kaj University of Pennsylvania. Por junaj esploristoj estis kreita speciala subpaĝo kun materialoj dediĉitaj al la gvidado de esploroj en la pandemia tempo.

El la elsendo 05.05.2020