Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Sindromo de senjora fragileco/febleco

La unuan fojon en Pollando oni mezuris la parametrojn de grandaĝa fragileco/febleco. Faris tion sciencistoj el la Politekniko de Opole kaj Medicina Akademio en Poznano. Oni testis pli ol mil senjorojn loĝantajn en la sudokcidenta Pollando, gvidantajn memstaran vivon kaj ne ligitajn kun la institucioj de la socia protekto. Evidentiĝis, ke ĉiu dua persono post la 65-a jaro manifestis simptomojn de fragileco, pli trafe, la simptomojn de febleco, do malaltiĝon de la fizikaj, sociaj kaj psikaj vivrezervoj. Ili kondukas al la ligita kun la grandaĝo neplenlerteco kaj mallongigas la vivodaŭron. Laŭ sciencistoj ĝustatempa diagnozo de la feblosimptomoj donas ŝancon por plibonigi la vivkomforton de senjoroj kaj longigi ilian vivodaŭron. Tamen estas necese individue trakti ĉiun pacienton depende de la konstatita vivforta deficito. La aŭtoroj de la esploroj, kies rezultoj aperis en prestiĝaj medicinaj periodaĵoj „Klinikaj aĝintervenoj” kaj „Limoj de la Publika Sano” elmontras, ke la problemo de feblosimptomoj fariĝas aparte grava en la periodo de la nuna pandemio. Nome ĝi eldevigas limigon de aktiveco de altaĝa generacio kaj malfaciligas la kontakton de senjoroj kun familianoj, kuracistoj kaj konatoj. Homo, kiu ne retrovas sencon por sia ekzisto kaj ne kapablas retrovi la vivmotivon rapide velkas, eĉ se ŝajnas ke kuracistoj senprobleme povas kuraci ties malsanojn.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Barbara – 1′ 59″

.

Kotono, kiu desinfektas sin influite de la sunradioj

Sciencistoj el la Kalifornia Universitato, Davis prilaboris kotonon, kiu influite de lumo produktas radikalojn, kio dum unu horo mortigas praktike ĉiujn bakteriojn kaj virusojn. Tiel kreiĝis perfekta materialo por la produktado de vizaĝmaskoj kaj protektotutaĵoj. Al la uzataj maskoj facile gluiĝas bakterioj kaj virusoj. De tie pere de tuŝo ili povas esti transportitaj aliloken. Do eĉ se maskoj ĝis iu grado povas haltigi la elbuŝigatajn kun salivgutetoj virusojn, la patogenoj fikse ligitaj al materialo daŭre efikas infekte. La usonaj sciencistoj al normala kotono unue aldonis elementojn de la kombinaĵo DEAE-Cl kun plusa energiŝargo. Sekve la teksaĵon ili trempis en la likvaĵo de bengala rozo, kiu influite de lumo produktas radikalojn, sed kun la minusa elektroŝargo, kio kaŭzas, ke ili firme kuniĝas kun la kotono riĉigita per DEAE-CI. Tiel kotono sub la influo de lumo senprobleme mortigas bakteriojn kaj desinfektas virusojn. Laŭ sciencistoj post 60 minutoj sub la influo de la sunlumo detruiĝis 99,9999 procentoj de bakterioj kaj post 30 minutoj samtiom da bakteriofagoj T7, t.e. virusoj pli imunaj je radikaloj ol iuj kronvirusoj. Similajn rezultojn eblas ricevi sub la influo de artefarita lumo, sed tio postulas pli da tempo. Pliaj testoj de usonaj sciencistoj elmontris, ke la teksaĵon eblas lavi permane almenaŭ 10 fojojn kaj elmeti je la sunradioj almenaŭ por 7 tagoj ne riskante, ke la teksaĵo perdos la akiritajn proprecojn.

El la elsendo 17.11.2020. Legas Barbara – 2′ 10″

Superezimo malkomponanta plaston

Sciencistoj el la universitato en Portsmouth kreis superenzimon, kiu povas revoluciigi la malkomponadon de plasto. Jam en 2018 dum esploroj pri la enzimo PET ili hazarde alkondukis en ĝi al mutacio, dank’ al kio la kapablo malkomponi plaston multe rapidiĝis, akcelante la procezon. Nunjare estis farita plia paŝo pro la kunigo de la modifita versio de PET-enzimo kun la enzimo MHET, kio aldone akcelis la malkomponiĝadon de plasto. La kreita tiamaniere „superenzimo” laŭ sciencistoj kapablas malkomponi plaston ĝis la bazaj konsisteroj dum apenaŭ kelkaj tagoj. En normalaj kondiĉoj plasto malkomponiĝas de cent ĝis mil jaroj. Laŭ unu el la esplorintoj, profesoro McGeegan, la kunigitaj enzimoj malkomponos plaston eĉ sesoble pli rapide ol PET-enzimo efikanta memstare. Tamen daŭre tiu ĉi procezo estas tro malrapida por esti aplikebla komerccele. La universtato tamen dank’ al la riceviaj fonudusoj laboros pri pliaj eksperimentoj, kies frukto povos lertigi la plastorecikladon.

El la elsendo 10.11.2020. Legas Tomek – 1′ 17″

Ekologia torĉo

Gronund estas ekologia tomba torĉo el biomalkomponiĝema materialo kreita el nutraĵforfalaĵoj kiel fermentitaj laktodevenaj produktoj, ŝeloj de juglando kaj plantelpremaĵoj. Post la uzo eblas forĵeti ĝin al ekologia balaaĵujo aŭ enmeti en la teron. Antaŭ ol ĝi trafos tien eblas kelkfoje kompletigi ĝian enhavon per fandita ŝablono de la abela mielĉelaro kaj kotona meĉo. La ekologian torĉon projektis Klaudia Ginter el la gdanska Akademio de la Belartoj kun la penso pri tombejoj, en kiuj facile stokiĝas plastaj balaaĵoj. Eksperimentante kun la plantaj forfalaĵoj ŝi serĉis kungluaĵon. Tiu ĉi fariĝis fermentitaj laktodevenaj restaĵoj. La reziston de la materialo garantias la linaj/papavaj elpremaĵoj, kiuj estas flankprodukto dum la produktado de oleo, kaj krome juglandaj ŝeloj. La torĉo havas formon facile presobligeblan. La aŭtorino celis minimumigi la produktoprocezon por limigi la emisiadon de karbodiooksido. Oni testis la daŭron de la kompoŝtado de la ekologia torĉo, kiu egalas al iom pli ol tri semajnoj. La torĉo havas kovrilon, kiu unuflanke protektas ĝin kontraŭ pluvo, aliflanke ĝi rolas kiel bazo, sur kiun la torĉon eblas meti.

El la elsendo 03.11.2020. Legas Tomek – 1′ 31″

Maksimume ebla sonrapideco

Sciencistoj el Queen Mary University, University of Cambridge kaj el la Instituto pri Fiziko de Altaj Aerpremoj en Troick difinis la apogean limon de sonrapideco. Evidentiĝis, ke ĝi egalas al ĉirkaŭ 36 100 metroj je unu sekundo, do trioble pli ol la sonrapideco en diamanto. En la aero la sonrapideco egalas al ĉirkaŭ 340 metroj je sekundo. Pri tio informis Science Advances en koncerna artikolo klarigante, ke la maksimuma sonrapideco en ajna medio dependas de la fajnstruktura konstanto kaj la kvociento de la masoj de protono kaj elektrono. Ili ludas gravan rolon en la kompreno de la Universo. De ili dependas diversaj procezoj, kiel nuklea sintezo en la steloj kaj en la juna Universo. De la ekvilibro inter ili dependas i.a. la ekzisto de la ekosfero ĉirkaŭ steloj, kie povas aperi la unuaj vivmolekuloj. Sciencistoj testis siajn teoriajn kalkulojn aplikante diversajn materialojn, precipe koncentriĝinte pri unu aparta fenomeno. Laŭ iliaj esploroj la sonrapideco devas malkreski konforme al la kresko de la atoma maso, el kiu estas konstruita la medio. Tio signifis, ke la sono plej rapide propagiĝas en firma atoma hidrogeno. Tian materialon eblas akiri en la kondiĉoj la aerpremo de pli ol unu miliono da atmosferoj. Ĝi estas komparebla al tiu, kiu ekzistas en la kerno de la Jovo. Tiam hidrogeno fariĝas metalece firma korpo bonege propaganta elektron kaj verŝajne en la ĉambra temperaturo fariĝante materialo superkonduktiva. Tial estis faritaj kalkuloj pri la sonpropagado en la firmkorpa hidrogeno, kio ebligis konstati, ke ĝia rapideco proksimas al la teoria limo.

El la elsendo 27.10.2020. Legas Tomek – 2′ 04″

Nanopartikloj de oro en la kontraŭkancera medicino

Oro ĉiam pli ofte estas aplikata por la medicinaj celoj. Unu el la lastaj atingaĵoj estas enpenetrigo de orpartikloj en la kancerajn ĉelojn por difini ilian lokon kaj eĉ neniigi ilin. Kolektivo de profesoro Dipanjan Pan el UMBC aplikis oron en la kontraŭkancera terapio trovinte la manieron „bredi” orpartiklojn rekte en la kanceraj ĉeloj. Tio evidentiĝis metodo pli rapida kaj malpli kosta ol la aliaj, ligitaj kun la enpenetrigo de oro en la tumoran histon. Tiu ĉi novuma metodo ne postulas grandajn orkvantojn kaj povas efiki jam 30 minutojn post la apliko. La nunaj metodoj utiligantaj oron por kontraŭbatali tumorojn komencas efiki nur post 24 horoj. Laŭ profesoro Pan la esploroj de lia kolektivo estas malgranda, sed grava paŝo por klinika aplikado de oro utiligata por la biomedicinaj celoj ekde ĝia unua sintezo antaŭ tri jarcentoj.

El la elsendo 20.10.2020. Legas Tomek – 1′ 07″

 

Freŝa glacio sur Encelado

Novaj astronomiaj observadoj sugestas, ke sur Encelado, unu el la lunoj de la Saturno povas troviĝi tavoloj de freŝa glacio. Sur ĝia surfaco troviĝas multaj ravinoj, sed de malproksime la luno havas kompaktan briliantan aspekton. Sciencistoj malkovris nun, ke signifa parto de la glacio sur la tuta luno estas freŝa. Tio sugestas, ke sur Encelado okazas iu geologia aktiveco. Jam ekde 2005 estas sciate, ke sur ĝi „io” okazas post kiam la kosma sondilo Cassini konstatis la ŝprucaĵojn de sala akvo venantajn de sur ĝia surfaco en la kosman spacon. Konsistante el glacigrajnoj kaj vaporoj ili devenas plej verŝajne el la likva oceano troviĝanta sub la glacikrusto de Encelado. Nun la nova spektra mapo pruvas ke signaloj registritaj en la infraruĝo evidente ligiĝas kun ĝia geologia aktiveco, facile konstatebla sur ĝia suda poluso. Kelkaj el similaj karakterizoj estas observeblaj en la infraruĝo ĉe la norda poluso. Tio pruvas, ke la sama geologia aktiveco okazis ĉe ambaŭ duongloboj. Povas esti, ke la baldaŭaj misioj de Juice kaj Europa Clipper liveros pliajn informojn pri la glacilunoj de la Jovo kaj la Saturno.

El la elsendo 13.10.2020. Legas Tomek – 1′ 29″

Sukceso de finnaj sciencistoj

Sciencistoj el la universitato Aalto, Finnlando prilaboris fotovoltaikan, sunpanelan aranĝaĵon (alifarantan lumradiadon je energio), kies ekstera kvanta produktiveco la unuan fojon superis 100 procentojn. Tio ne rilatas al energia produktiveco, kiu ne superas 100 procentojn. Ĝis nun estis asertite, ke supero de ĉi tiu limo estas malebla. Tiu ĉi atingaĵo povas havi esencan signifon por la sunĉeloj kaj fotodetektiloj. La ekstera kvanta produktiveco sur la nivelo de 100 procentoj signifas, ke ĉiu fotono trafanta la fotovoltaikan aranĝaĵon generas unu elektronon en la ekstera cirkvito. La atingita de finnaj sciencistoj kvanta produktiveco sur la nivelo de 130 procentoj signifas, ke ĉiu fotono produktas meze elektronon en la kvanto 1,30. Alivorte temas pri 30-procenta ŝanco, ke unu fotono generos du elektronojn. La sukceso ne estus ebla sen apliko de konforma materialo. Sciencistoj aplikis nigran silicion kun nanostrukturoj en la formo de konusoj kaj kolumnoj absorbantaj la ultraviolan radiadon. Komence la finnaj sciencistoj asertis, ke dum iliaj esploroj enŝteliĝis eraro, sed ilia rezulto estis konfirmita de la germana meteologia instituto – PTB. La rekorda produktiveco de la nova fotovoltaika aranĝaĵo povas signife fajnigi ĉiujn aranĝaĵojn malkovrantajn fotonojn. Unuavice temas pri sunĉeloj kaj lumdetektiloj. La aranĝajo de finnaj sciencistoj jam aperis en komerca reto.

El la elsendo 06.10.2020. Legas Tomek – 1′ 49″

Du cerbaj duonsferoj en la infana parolevoluo

Ĉe malgrandaj infanoj lezo de ajna el la du cerbaj duonsferoj ne influas la parolkapablon. Eĉ se ĉe malgrandaj pacientoj la maldekstra duonsfero estos grave lezita daŭre estas ebla la regeneriĝo de la parolfunkcioj. En la matura aĝo la parolalifarado okazas nur en la maldekstra duonsfero kaj ekzemple apopleksio rezultigas la parolpertubojn. Pri tio informis sciencistoj el Georgetown University en Vaŝingtono. Iliajn esplorojn partoprenis 39 sanaj infanoj en la aĝo de 4 ĝis 13 jaroj kaj 14 plenkreskuloj inter la 18-a kaj la 29-a vivojaroj. La observado de ilia cerboaktiviĝo dum la samaj lingvaj taskoj elmontris, ke ĉe la plej junaj infanoj 4-6-jaraĝaj ne manifestiĝas asimetrio karakteriza por plenkreskuloj. Dank’ al tio en la frua parolevoluo partoprenas du cerbaj duonsferoj. La neŭrona reto atribuanta konkretajn taskojn al unu aŭ al la alia duonsferoj evoluas ĝis la 10-a/11-a vivojaroj. La engaĝiĝo de ambaŭ duonsferoj rolas kiel kompensa mekanimso kaze de lezo. Se la maldekstra duonsfero estas lezita tuj post la nasko de la infano la elformiĝadon de parolo transprenas la dekstra duonsfero. La samo koncernas novnaskitojn kun cerba paralizo.

El la elsendo 29.09.2020. Legas Tomek – 1′ 30”

La vaga nervo en alprorigado de fremdaj lingvoj

Usonaj sciencistoj priskribis aranĝaĵon, kiu similas al la enmetata en la orelon aŭskultilo, kiu helpe de nerimarkeblaj, subliminaj elektraj impulsoj stimulas la vagan nervon. Ĝi tiamaniere helpas en ellerno de sonoj de fremda lingvo. Temas pri neinvada tekniko difinata kiel tVNS. Laŭ specialistoj la aranĝaĵo povas esti vaste aplikebla, fajnigonta ankaŭ alispecan lernadon. En eksperimentoj priskribitaj en „npj Science of Learning”, sciencistoj utiligante precize planitan tempe neinvadan stimuladon de la vaga nervo signife plibonigis la kapablon de anglolingvaj personoj distingi sonojn de la mandarena lingvo. Krome la stimulo ebligis al volontuloj duoble pli rapide percepti iujn sonojn. Ĝenerale oni asertas, ke plenkreskuloj ne kapablas ellerni la sonmodelojn de la nova lingvo, sed la ĵusaj eksperimentoj pruvas, ke tio ne veras koncerne ĉiujn. Sciencistoj supozas, ke la tekniko tVNS avantaĝe influas la lernadon firmigante la nervotransligilan signaladon en la signifa parto de la cerbo. Portempe pliboniĝas la atento pri la sonstimuliloj. Tio favoras longdaŭran lernadon, sed tiu demando postulas tamen pliajn esplorojn.

El la elsendo 22.09.2020. Legas Tomek – 1′ 28″