Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

La unua integrita kvantuma reto

Ĉinaj sciencistoj kreis la unuan en la mondo integritan kvantuman komunikreton liginte lumfadenojn t.e optikajn fibrojn sur la Tero kun du satelitoj. Dank’ al tio ili povis transsendi la kvantuman ŝlosilon tra la tuta lando je la suma distanco de 4600 (kvar mil sescent) kilometroj kun rapideco de 47,8 (kvardek sep komo ok) kilobitoj je sekundo. Informis pri tio la periodaĵo Nature. La kvantuma komunikado almenaŭ teorie estas agnoskita kiel nesubaŭskultebla. Grandajn esperojn pri ĝi havas privataj firmaoj, militistoj kaj ŝtataj institucioj. La ĉefa elemento de la sekura kvantuma komunikado estas la eblo distruibui kvantuaman ŝlosilon – QKD. Ĝis nun eblis ĝin transsendi nur je la distanco de kelkcent kilometroj. Unu el gravaj atingaĵoj de la teknologio QKD estis la ebleco uzi satelitojn. Nun ĉi tiun teknologion uzas pli ol 150 firmaoj en la tuta Ĉinio. Temas pri la speco de demonstra reto pruvanta, ke estonte la kvantuma komunikado taŭgos por praktika uzo. Se diversaj landoj ligos siajn retojn kaj kreiĝos normigitaj aranĝaĵoj kun priservaj por ili protokoloj povos kreiĝi tutmonda kvantuma reto. La sciencista kolektivo el la Scienca kaj Teknlogia Universitato en Hefei havas pliajn ambiciajn planojn. Kunlabore kun partneroj el Aŭstrio, Italio, Rusio kaj Kanado ili volas plukonstrui la reton en Ĉinio, evoluigi malgrandajn kaj malmultkostajn satelitojn por la distribuado de kvantumaj ĉifroŝlosiloj, labori pri surteraj relajsoj. Ili planas krome produktadon de pli grandaj satelitoj, dank’ al kiuj eblos kontinue distribuadi kvantumajn ĉirfoŝlosilojn je distancoj de dekoj da miloj da kilometroj.

El la elsendo 02.03.2021. Legas Barbara – 2′ 21″

Firmaj avantaĝoj pro denaska dulingveco

Esperantistoj ĝenerale ne dubas, ke maturiĝado de infanoj en plurlingvaj familioj alportas avantaĝojn. Novajn argumentojn pri avantaĵoj el la plurlingveco alportis esploroj de s-ro Dean D’Souza el la brita Anglia Ruskin University. Baze de ili li kaj liaj kunlaborantoj konstatis, ke plenkreskuloj, kiuj lernis la duan lingvon kiel infanoj aŭ estas denaske dulingvaj kapablas pli rapide ŝanĝi la atenton kaj malkovri diferencojn en bildoj kompare al plenkreskuloj, kiuj lernis la duan lingvon en pli posta evoluperiodo aŭ ĉe alia vivetapo. 127 personoj – denaske dulingvaj, lernintaj la duan lingvon poste aŭ estante nur unulingvaj – partoprenis du apartajn eksperimentojn. En la unua oni rigardis surekrane bildojn, en kiuj la bildo poiome ŝanĝiĝis, sed la ŝanĝo estis apenaŭ konstatebla. La alia bildo estis senŝanĝa. Personoj denaske dulingvaj aŭ maturiĝintaj en dulingvaj familioj multe pli rapide konstatis tiujn ŝanĝojn ol personoj, kiuj lernis la duan lingvon en posta vivperiodo. Laŭ la sciencisto tio sugestas, ke kognaj procezoj adaptiĝas al fruaj defioj de la duflingva medio, en kiu infanoj frontas multe pli grandan kvanton de novaj stimuloj. La alia eksperimento elmontris, ke personoj denaske dulingvaj pli bone kontrolis sian atenton, pli rapide forturnante ĝin de unu bildo por koncentriĝi sur la alia. Kiel asertas sciencistoj, ĉio ĉi sugestas, ke kapabloj alprorigitaj en la beba periodo konserviĝas en la plenkreska vivo.

El la elsendo 23.02.2021. Legas Gabi – 1′ 54″

Pezoperdo ĉiuaĝe

Sciencistoj el University of Warwick kaj aliaj esplorcentroj asertas, ke neniam estas tro malfrue por perdi troajn kilogramojn. La pezaj personoj pli ol 60-jaraj ankaŭ povas maldikiĝi, kio cetere povas alporti multajn sanavantaĝojn. En la periodaĵo „Clinical Endocrinology” britaj sciencistoj publikigis la rezultojn de sia analizo pri donitaĵoj koncerne 240 pacientojn, kiuj estis enhospitaligitaj pro obezeco. Ĉiuj estis subigitaj al speciala celprogramo, kiu konsistis en ŝanĝo de la vivstilo – dietoŝanĝo, fizika aktiveco. Samtempe la pacientoj ĝuis psikologian subtenon. Personoj 60- kaj pli jaraĝaj malgrasiĝis meze je 7,3 procentoj, pli junaj pacientoj je 6,9 procentoj. Samtempe pacientoj el la grupo de grandaĝuloj partoprenis la programon dum 33,6 monatoj kaj pli junaj dum 41, 5 monatoj. Ĉiuj suferis obezomalsanon kaj ilia korpomasa indico superis 40. La pezoperdo estas esenca en ĉiu aĝo, gravas ankaŭ grandaĝe. Nome konforme al la aĝokresko kreskas risko de malsanoj akompanantaj la obezecon. Kun ĝi liĝiĝas pli ol 50 sanperturboj kaj aliaj malsanoj, inkluzive de diabeto, tiaj psikaj problemoj kiel deprimo kaj timostato, inflamo de la osta-artika sistemo aŭ aliaj problemoj ligitaj kun la homa movaparato. Obezeco ligiĝas krome kun grandiĝanta mortoofteco kaj malaltigas la vivkvaliton. Pro tio laŭ la gvidintoj de la esploroj necesas aktive subteni grizaĝulojn per alirebligo al ili de la kontraŭobezaj helpoprogramoj. Alia rilato signifas riskon de pliaj neglektoj rilate ĉi tiun socian grupon motivitan de la socia aĝdiskriminacio.

El la elsendo 23.02.2021. Legas Tomek – 2′ 03″

Tomografo bildigonta la tutan korpon

Sciencistoj el la Fakultato de Fiziko, Astronomio kaj Aplikata Informadiko de la Jagelona Universitato laboras pri tomografo ebligonta bildigi la tutan korpon de paciento. Laŭpremise ĝi kapablos samtempe malkovri tumorojn en la tuta korpo kaj eĉ konstati la gradon de ilia nociveco. Temas pri tio, ke kuracisto ricevu laŭeble plej multajn informojn pri la sanstato de paciento sen la neceso de kirurgia interveno. Nun por ekscii, ĉu en konkreta korpoparto troviĝas kanceraj histoj necesa estas biopsio kaj sekve histopatologiaj ekzamenadoj. Dank’ al nova solvo – pri kiu laboras la krakovaj sciencistoj – kuracisto povos surekrane vidi, kiel substancon liveritan al la paciento akceptas ties korpo kaj kiel ĝi efikas en metabola procezo. Aktuale kuracistoj dum la tomografaj ekzamenoj povas rigardi surekrane nur unuopajn korpopartojn kun la kanceraj ŝanĝoj.

El la elsendo 16.02.2021. Legas Tomek – 1′ 04″

La misio PLATO serĉonta ĝemelajn planedojn en 2026

Por la 2026 jaro estas planita starto de la misio PLATO. Kadre de ĝi la Eŭropa Kosma Agentejo serĉos planedojn similajn al la Tero. Polaj inĝenieroj el la firmao SENER projektos, produktos kaj testos aranĝaĵojn helpontajn al integriĝo, al kunligo de la elementoj de ĝia satelito. La ĉefa celo de PLATO (Planetary Transits and Oscillations of Stars) estas esplori la ekstersunajn plandsistemojn, aparte rokajn planedojn orbitantajn ĉirkaŭ steloj similaj al la Suno. Inter malkovrotaj objektoj la Agentejo esperas trovi planedojn similajn al la Tero. La esplorpunkto de la misio estos la virtuala punkto „L2” en la Kosmo troviĝanta en la distanco de unu kaj duona milionoj da kilometroj for de la Tero. La ĉefaj realigantoj de la projekto estas la eŭropa OHB System AG en Bremeno, la franca-itala konsorcio Thales Alenia Space kaj la svisa RUAG Space Switzerland. PLATO vastigos la daŭrantan nun mision de Cheops (the Characterising Exoplanet Satellite), kiu ekde 2019 (du mil dek naŭ) gvidas esplorojn pri ekzoplanedoj en la kosma spaco.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Tomek – 0′ 19″

Amazoniaj pluvarbaroj minacitaj de plena formorto

La Amazoniaj arbaroj okupas la surfacon de kvin kaj duona milionoj da kvadrataj kilometroj. Tio estas la plej granda pluvarbaro de la Tero kontribuanta al redukto de la aerpoluado kaj reguliganta la globskalan cirkuladon de oksigeno kaj karbono. Ĝi reguligas krome pluvojn tiel helpante al konservo de la dolĉa akvo en la tuta regiono.
Multaj sciencistoj deloge prognozis proksimiĝantan malaperon de la Amazoniaj arbaroj, sed neniu antaŭvidis, ke tiu katastrofo proksimiĝos tiom rapide. Profesoro Robert Walker el University of Florida prognozas ke ĝis 2064 la Amazonia pluvarbaro trasformiĝos en sekan ebenaĵon surkreskitan de arbustoj. Tio okazos ne nur pro klimataj transformiĝoj, sed ankaŭ pro la forhakado de arboj laŭ granda skalo. Profesoro Walker longe esploris la vivon de indiĝenaj loĝantoj, kontaktiĝante kun farmistoj kaj arbohakistoj. Konklude li konstatis, ke mizero kaj malbona registara administrado per la bonhavaĵoj definitive alkondukas al troa arbardeficito. Homoj zorgantaj pri vivtenrimedoj ne enzorgiĝas pri biologia diverseco kaj la natura medio.
Oni ne sole forhas la arbojn en ĉi tiu regiono, sed lokaj farmistoj ofte bruligas la arbarojn por akiri kultiveblajn grundojn. Aldoniĝas incendioj ligitaj kun la globskala varmiĝo. Tiu problemo draste kreskis en 2019, kiam en aŭgusto de tiu jaro la brazila Nacia Instituto pri la Kosmaj Esploroj notis pli ol 80 mil incendiojn en la tuta lando, je sepdek sep procentoj pli ol en 2018. Walker atentigas, ke la Amazoniaj pluvarbaroj spertis jam sekecsezonojn kaj incendiojn en 2005, 2010 kaj 2015. Oni rimarkas tendencon al pli longdaŭraj kaj pli oftaj sekecperiodoj. Pro tio la arbaroj ne havas tempon por regeneriĝo. Se sekeco en la suda Amazonio plagos ĝin same kiel en la lasta jardeko tio fariĝos tipa fenomeno por ĉi tiu regiono fine de la jarcento. Laŭ Robert Walker la kriza momento povas veni ankoraŭ antaŭ la 2064 jaro.

El la elsendo 10.02.2021. Legas Barbara kaj Pamela – 2′ 34″

Bakterioj en la servo de arto

La fama Arko de Septimo Severo en Romo sur Forum Romanum estas historia marmora monumento konstruita en 203 jaro honore al al la romia imperiestro kaj liaj filoj Karakalla kaj Geta por memorindigi lian venkon super Partoj. Ĝia riĉa basreliefa ornamaĵo prezentas mitologiajn diojn, personigon de la jarsezonoj kaj scenojn de militekspedicioj. Nun post la paso de 40-jara periodo ĝi estas subigita al restaŭristaj laboroj en kiuj oni aplikas eksperimentan teknikon kun la uzo de bakterion. Aŭtoras ĝin konservisto de antikvaĵoj Alessandro Lugari. La surfaco de la arko estos por kelka tempo kovrita de ĝelotavolo. Pli frue ĉi tiu motodo evidentiĝis efika kaze de pentraĵoj. Se ankaŭ ĉi-foje ĝi alportos pozitivajn rezultojn oni uzos ĝin dum konservistaj laboroj de aliaj historiaj objektoj sur la arkeologia tereno de Koloseo kaj Forum Romanum. La laboroj sur la arko vasta 25 metrojn kaj alta 23 metrojn daŭros 7 monatojn.

El la elsendo 02.02.2021. Lagas Barbara – 1′ 31″

Polaj sciencistoj inter du procentoj de la plej ofte citataj

Stanford University, la eldonejo Elsevier kaj la firmao SciTech Strategies publikigis en „PLOS Biology” liston de du procentoj de sciencistoj, kies prilaboraĵoj estas plej ofte citataj en la scienca literaturo. Inter ili estas 726 sciencistoj el Pollando. La listo ĉirkaŭprenas preskaŭ 160 mil specialistojn el 22 branĉoj dividitaj je 176 pli detalaj specializoj. La aŭtoroj de la rangolisto konsideris la atingaĵojn de esploristoj el ilia tuta vivo ĝis 2019. Inter polaj sciencistoj plej ofte estis citataj laboraĵoj de la ne plu vivanta profesoro Zdzisław Pawlak el la Varsovia Universitato, specialisto pri matematiko kaj informadiko. Li akiris 1827-an lokon. Pliajn lokojn okupis profesoro Tomasz Dietl el la Fizika Instituto de la Pola Sciencakademio, kemiistino, profesorino Elżbieta Frąckowiak el la Poznana Politekniko, ne plu vivanta kuracisto kaj sciencisto profesoro Andrzej Szczeklik, kemiisto kaj fizikisto el la Militista Teknika Akademio en Varsovio profesoro Antoni Rogalski, profesoro Tadeusz Robak hematologo el la Medicina Universitato en Lodzo. La rangolisto kreiĝis baze de komplika algoritmo, konsideranta i.a. indicon de Hirsch, aplikatan ekde 2005.

El le elsendo 26.01.2021. Legas Maciek – 1′ 26″

Gaststaĝoj de eksterlandaj sciencistoj en polaj altlernejoj

La Nacia Agentejo de Akademia Interŝanĝo decidis pri la unua eldono de la programo „Gaststaĝoj”. Kadre de ĝi en polaj altlernejoj lekcios kvin sciencistoj kun internacia renomo. Kiel gastprofesoroj ili povos gvidi 3-4 jarajn sciencajn esplorojn kaj didaktikajn okupojn kaj la agentejo certigas al ili stipendiojn kun la suma valoro de unu miliono 410 mil zlotoj. Profesoro Emilian K. Kavalski el Ĉinio en la krakova Jagelona Universitato realigos la projekton pri internaciaj rilatoj sub la titolo „Lanĉante ordon en la epoko de socikirliĝoj”. Profesoro Francis Harvey el Germanio gvidos en la Varsovia Universitato okupojn pri la temo: „Lokoj, Homoj, Eventoj: Novumaj esploroj koncerne spacan homsciencon por helpi interpretadon kaj klarigadon”. Profesoro Guillaume Thierry el Britio en la poznana Adam Mickiewicz-universitato koncentriĝos pri projekto rilatanta al dulingveco „Liberigo de la povo de fremda lingvo – kogna bazo por efiko de la fremda lingvo kaj por la strategia lingvouzo”. Profesoro Robert Rollinger el Vieno en la Universitato de Vroclavo okupiĝos pri esplorprojekto rilate al proksimorientaj imperioj „De Aĥemenida regado ĝis la romia: imperio en la kunteksto – procezoj de longa daŭro”. Fine profesoro Georgiy Kasianov el Ukrainio en la Universitato de Maria Curie-Skłodowska en Lublino gvidos okupojn pri la analizo de historia politiko en la nuntempa Eŭropo kaj ĉirkaŭaĵo. „La serĉado de pasinteco: Historia Politiko en Unuiĝinta Eŭropo kaj ĉirkaŭaĵo (aktoroj, agadoj, sekvoj / fino de la 80-aj jaroj – 2020).

El le elsendo 26.01.2021. Legas Maciek – 1′ 52″

La influo de legado je la homa cerbo

Sciencistoj el Emory University en Usono en la periodaĵo Brain [brejen konektivity] Connectivity raportis pri siaj esploroj, kiuj koncernas fizjologiajn ŝanĝojn en la homa certo daŭrantajn kelkajn tagojn post la tralego de lbro. Temas pri atigita konektebleco en la maldekstra tempia lobo kaj en la centra sulko. Por siaj esploroj sciencistoj el Emory University varbis 21 studentojn, kies tasko estis legi la libron „Pompejo”. Dum kvin unuaj tagoj oni skanis iliajn cerbojn en ripoza stato helpe de la funkcieca magneta rezonanco. Sekve ĉiutage la volontuloj devis vespere legi po unu el naŭ ĉapitroj de la libro. Ĉiun sekvan matenon esploristoj kontrolis en laboratorio ilian konon de la libroenhavo kaj skanis iliajn cerboj en la ripozostato kelpe de fMRI. Post la finlego de la libro ankoraŭ dum kvin tagoj la legovolontuloj subiĝis al la cerboekzamendo helpe de funkcieca magneta rezonanco. La esplorkolektivo trovis pruvojn pri altigita konektebleco en la maldekstra tempia lobo, respondeca pro alifarado kaj kompreno de lingvokomunikoj. Altigita konektebelco estis rimarkita ankaŭ en la centra sulko respondeca pro la percepto de tuŝo. Dank al ĝi homo havas la konscion pri sia korpo. Laŭ la esploraŭtoro Gregory Berns la librolegado kaŭzas, ke ni „transportiĝas en la korpon de ĉefheroo”. Ĝis nun oni komprenis tion en parabola senco. La eksperimento de sciencistoj el Emory University liveris pruvojn biologiajn. La esploristojn pensigis la longdaŭro de ĉi tiuj neŭronaj ŝanĝoj. Se ili estas konstateblaj dum kelkaj tagoj post la tralego de ajna libro eblas premisi, ke la ŝatata libro de iu persono povas havi multe pli grandan kaj longdaŭran biologian influon je ties cerbo.

El la elsendo 12.01.2021. Lagas Barbara – 2′ 21″