Al Pollando revenis sunplenaj tagoj kaj poloj, dank’al printempaj temperaturoj kaj alproksimiĝantaj festotagoj (temas pri la 1-a kaj 3-a de majo) ŝatas pasigi la liberan tempon ekstere. Ĉi-kuntekste indas rememori pri respondeca ĝuado de la sunradioj.
Ĉiufoje kiam ni surmetas sunokulvitrojn, ni faras ion bonan por ni mem. Ultraviola radiado kondukas al la formado de liberaj radikaloj en la haŭto kaj okuloj, kiuj akcelas la maljuniĝoprocezon kaj damaĝas la ĉelojn. Tiuokaze doktoro Piotr Fryczkowski, estro de la varsovia Oftalmologia Hospitalo “Retina” memorigas, ke sunokulvitroj rolas por la okuloj kiel protekta ŝildo, blokante radiadon kaj limigante la formiĝadon de liberaj radikaloj. La ultraviola radiado penetras la korneon kaj atingas la retinon. Jen de kie nervaj impulsoj estas senditaj al la cerbo. La UV-radioj pliigas la katarakto-riskon kaj degeneron de la flava makulo. Ĉiutaga troa ekspozicio de la okuloj al la suno kondukas al damaĝokresko, interalie al difekto de lumensiloj, t.e. ĉeloj, kiuj sendas nervajn impulsojn al la cerbo. En tomografia studo eblas vidi perdon de lumkaptaj ĉeloj ĉe personoj, kiuj ne sufiĉe zorgis pri la okuloj dum sunaj tagoj. La konsekvenco de tia malzorgo estas difektita vidkapablo.
Unu el la plej facilaj manieroj protekti niajn okulojn estas la uzo de sunokulvitroj, sed nepre de tiuj kun UV-filtroj. La merkato plenplenas je diversaj modeloj distingiĝantaj per dezajno, lensa materialo kaj protektonivelo. Se temas pri tiu ĉi lasta faktoro, aldonendas, ke sunokulvitroj kun la simbolo UV-400 protektas kontraŭ lumondoj 400-nanometraj, nome ili filtras preskaŭ tutece la malutilan UVA- kaj UVB-radiadon elsendatan de la suno. Indas ankaŭ certiĝi pri tio, ĉu sur la aĉetotaj sunokulvitroj troviĝas la dulitera simbolo “CE”, indikanta ke la produkto kongruas kun la uniaj kvalitonormoj.
El la elsendo 30.04.2025. Legas Maciek – 02′ 23″