POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La 75-jariĝo de forbruligo de Granda Sinagogo en Bjalistoko

Lastlunde okazis solenaĵoj omaĝantaj la 75-jariĝon de la forbruligo de la Granda Sinagogo en Bialistoko fare de germanoj. Troviĝis en ĝi laŭ diversaj fontoj inter 800 kaj du mil judoj. La solenaĵoj daŭris la tutan tagon. Tagmeze estis metitaj floroj kaj florkronoj ĉe la monumento memorindiganta la viktimojn. Ĝi havas la formon de metala kupolo, kiu simbolas la konstruaĵon de la forbruligita sinagogo, kiu situas sur la soklo en la formo de Davida Stelo. La prezidanto de Bialistoko, Tadeusz Truskolaski diris, ke necesas kondamni tiun krimon kaj memori pri ĝiaj viktimoj. La 27-a de junio 1941 estis nomita kiel „nigra vendredo”. Tiam germanoj  eniris Bialistokon post la proklamo de soveta-germana milito. Laŭ historiistoj per la forbrugligo de la Granda Sinagogo komenciĝis la ekstermo de la juda socio en Bialistoko. La solenaĵojn partoprnis i.a. delegacio de la reganta partio Juro kaj Justeco.  Jarosław Kaczyński en sia elpaŝo substrekis, ke ni memoris kaj memoros pri la viktimoj. Laŭ lia vortoj per tiu ĉi terura evento estis inaŭgurita holokaŭsto.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’32”

Finiĝis la lernojaro 2015/2016

Lastvendrede finiĝis la lernojaro 2015/2016. La lernantoj revenos al lernejoj la 1-an de septembro. Al la plej gravaj eventoj de la pasinta jaro apartenas la fakto, ke temis pri la unua kaj post la lastaj decidoj – la lasta jaralo de sesjaruloj devige komencantaj lernejanan karieron. Ekde sptembro 2015 la 1-an klason de la baza lernejo celis – la unuan fojon – devige la tuta jaralo de 6-jaruloj el 2009 kaj parto de sepjaruloj naskiĝintaj en la unua duono de 2008. Tio kaŭzis, ke en multaj lernejoj infanoj devis lerni laŭskipe, ke kelkloke funkciis eĉ 10 unuaj klasoj en unu lernejo. Nun la gepatroj reakiris la rajton mem decidi, ĉu ilia infano komencos la lernadon en la aĝo de 6 jaroj aŭ ne. Nun sesjaruloj aspirantaj al la 1-a klaso de baza lernejo  devas havi unujaran antaŭlernejan preparon aŭ se ne, ili devos akiri pozitivan opinion el la psikologia-pedagogia konsultejo pri la preteco komenci la lernadon. Laŭ la decido de la gepatroj el la nuna jaralo de sesjaruloj 82 procentoj restos en la antaŭlernejoj, al kiuj revenas la arto lerni la skribadon, legadon, nombradon. Malgraŭ rezervoj de la pasintjaraj reformemuloj en la bazaj lernejoj ne malaperos la unuaj klasoj. Lernos en ili entute 210 mil infanoj – 91 mil sepjaruloj, kiuj ankoraŭ ne komencis la lernadon, 74 mil sesjaruloj, kiuj komencas la lernadon laŭ la deziro de siaj gepatroj kaj 45 mil sepjaruloj, kiuj komencis la lernadon pasintjare kiel 6-jaruloj, sed laŭ la postulo de siaj geatroj ripetos la lernadon en la unuaj klasoj.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 2’19”

Diskutoj post la brita referendumo

La konsekvencoj de la brita referendumo estas la ĉefa temo de la unia pintrenkonto, kiu estis komenciĝonta marde posttagmeze. La gvidantoj de 27 ŝtatoj atendas, ke la brita ĉefministro David Cameron prezentos al ili almenaŭ enkondukan agadplanon. Merkrede interparoloj daŭros sen Britio. La pola ĉefministro dum la pintrenkonto prezentos la postulojn de Pollando koncerne reformon de la Eŭropa Unio. Kiel anoncis Beata Szydło ni proponos provizorajn agadojn, kiuj povos esti entreprenitaj antaŭ ol oni eldiskutos novan traktaton.  Pollando havas kritikan rilaton al la germanaj-francaj proponoj pri ŝanĝoj en la Unio. La estro de la pola diplomataro Witold Waszczykowski post la lunda renkontiĝo en Varsovio kun 9 uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj i.a. de Rumanio, Bulgario, Grekio, Hungario, Hispanio kaj la brita ŝtatsekretario por la eŭropaj aferoj diris, ke niaj proponoj estas signifaj, i.a. la deziro estas,  ke la Konsilio de Eŭropo tranprenu de la Eŭropa Komisiono la ĉefan rolon en la Unio. Temas ankaŭ pri nova traktato.

El la elsendo 28.06.2016. Legas Krystyna kaj Milada – 1’29”

Prezidanto de Ĉina Popola Respubliko finis viziton en Pollando

Vico da interregistaraj interkompreniĝoj koncerne infrastrukturajn investaĵojn, i.a. rilate la ĉinan projekton de „Silka Vojo”, komercan interŝanĝon kaj sciencan kaj kulturan kunlaboron estas la frukto de la finiĝinta marde en Pollando vizito de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping.  Lunde la ĉina gasto renkontiĝis i.a. kun prezidento Andrzej Duda, ĉefministro Beata Szydło kaj marŝaloj de la Sejmo kaj Senato. Prezidanto Xi partoprenis Internacian Forumon de Nova Silka Vojo kaj la 4-an Polan-Ĉinan Forumon de Regionoj. La prezidentoj de Pollando kaj Ĉinio simbole inaŭguris fervojlinion laŭ la itinero Ĉinio-Eŭropo sub la marko de China Railway Express deklarante, ke Pollando povas ludi gravan rolon ĉe la komerca vojo Ĉinio-Eŭropo, kaj la ĉina iniciato de Nova Silka Vojo konsistigas grandan ŝancon por la mastrumadoj de ambaŭ landoj. Estis subskribita komuna deklaro pri starigo de ĉiuflanka strategia partnereco inter Pollando kaj Ĉinio.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Milada – 1’26”

Eksterlandaj studentoj en Pollando (2016)

Aktuale en Pollando studas 57 119 eksterlandaj studentoj el 157 landoj, je 10 mil pli ol en 2015, kio signifas 23-procentan kreskon. Kaŭzis ĝin ĉefe senprecedenca kresko de studentoj el Ukrainio je 7197 personoj, kiuj nun konsisitigas 53 procentojn de ĉiuj eksterlandaj studentoj en Pollando. Oni konstatas kreiĝadon de ukraina monokulturo en kelkiuj polaj altlernejoj. Lige kun konstanta kaj dinamika kresko de ukrainaj studentoj ĉiam pli ofte oni parolas ankaŭ pri „ukrainigo” de polaj altlernejoj. La duan laŭ grandeco grupon de eksterlandaj studentoj konsistigas belorusoj – 4615 personoj, norvegoj – 1581, hispanoj – 1407 kaj svedoj – 1291. En la akademia jaro 2015/16 pli ol 83 procentoj de la eksterlandaj studentoj venis el Eŭropo. Kompare kun la mondaj donitaĵoj en Pollando studas malmultaj personoj el Azio, entute 6896. De du jaroj kreskas interesiĝo de afrikaj studentoj  kaj tiu grupokonsistas el 1197 personoj. Kreskas nombro de studentoj el Saŭda Arabio – 854 kaj Turkio – 1205. Malgraŭ signifa kresko de eksterlandaj studentoj  daŭre en Pollando laŭprocente studas malpli da personoj ol en evoluintaj okcidentaj landoj, ol en Ĉinio kaj eĉ najbaraj landoj, kiel Ĉeĥio, Slovakio, Latvio, Estonio, Hungario kaj eĉ Bulgario.En la mondo pli ol 4 kaj duona milionoj da studentoj lernas ekster la limoj de sia lando. Laŭ prognozoj ĝis 2020 ĉi tiu nombro duobliĝos.

El la elsendo 21.06.2016. Legas Tomek – 2’01”

Elektra aviadilo el Krosno

Ekolot, la firmao el Krosno (en la sudorienta Pollando) povas baldaŭ inaŭguri serian produktadon de sia super malpeza, elektra aviadilo Elf. Ĝi estis prezentita nunjare dum la aviada foiro Aero en Fredrichshafen, kie ĝi vekis grandegan interesiĝon. Ĝia maso ne superas 120 kilogramojn kaj dank’ al faldeblaj elementoj ĝi estas tre kompakta, nome eblas ĝin senĝene faldi, transporti,  meti en bagaĝujon. Tio ne malhelpas, ke dum la tuta tempo temas pri aviadilo, kapabla atingi la flugnivelon de 4 mil metroj. La unupersona Elf longas 5,45 metrojn kaj etendeco de ĝiaj flugiloj  egalas al 10 metroj. Por starti ĝi bezonas herban grundzonon kun la longo de 100 metroj. Dum la flugo ĝi povas atingi la rapidecon ĝis 142 kilometroj je unu horo. En la procezo de la projektado la 15-kilograma brulmotoro estis anstataŭita per elektra, kiu pezas nur  6 kilogramojn.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Tomek – 01’10”

Pollando la plej serioza komerca partnero de Finnlando

Pollando estas la plej serioza komerca partnero de Finnlando en Eŭropo. La finnaj firmaoj investis en ĝi 30 miliardojn da eŭroj kaj enlaborigas 30 mil personojn. Laŭ la finna ministro por la eksterlanda komerco kaj evoluo, Lenita Toivakka Pollando apartenas al la plej gravaj komercaj partneroj de Finnlando en la Centra-Orienta Eŭropo. En Pollando funcias pli ol 200 entreprenoj kun la finna kapitalo. Ŝiaopinie novaj investaĵoj, kiel elkonstruo de la elektrohejtejo de la konzerno Fortum en la loko Zabrze konfirmas la tendencon intimigi la ekonomiajn rilatojn inter ambaŭ landoj. Tie estis metita lastlunde la fondoŝtono por nova elektrohejtejo de Fortum, kies valoro egalas al 870 milionoj da zlotoj. Ĝi estos finpreta fine de 2018, produktonte varmon por ĉirkaŭ 70 mil hejmaj mastrumejo en la urboj Zabrze kaj Bytom.  Nun jam 64 procentoj de la elekra energiproduktado de Fortum okazas sen la emisiado de karbona bioksido. La investaĵo en Zabrze estas konceptita tiel, ke ĝi krom karbo povu esti provizita – eĉ duone – per alternativa hejtilo aŭ biomaso, aŭ miksaĵo de la tri fueloj.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’40”

Nova programo de la Eŭropa Komisiono por altigi kapabloj

La Eŭropa Komisiono akceptis lastvendrede la novan eŭropan programon favore al kapabloj. Motivis tion maltrakviligaj statistikaĵoj. Nome 70 milionoj da eŭropanoj ne disponas pri sufiĉaj kapabloj skribi kaj legi, ankoraŭ pli multnombraj estas tiuj, kiuj estas subkapablaj rilate matematikon. La celo de la programo estas, ke la eŭropanoj ekde la plej frua aĝo eveluigu diversajn kapablojn, kio helpos al ili estonte sur la labormrkato. En pli vasta perspektivo tio ebligos grandigi konkurencon kaj ekonomian evoluon en la Unio. En Pollando 19 procentoj de plenkreskuloj konfesas, ke ilia arto legi kaj skribi ne ests alta, 23 procentoj frontas problemojn kun matematiko, kaj eĉ 60 procentoj inter la 16-a kaj la 74-a vivojaroj ne havas bazajn kapablojn uzi ciferecajn aranĝaĵojn. Manko de tiu kapabloj signifas riskon de senlaboreco, mizero kaj socia ekskludo. Aliflanke multaj, kleraj eŭropanoj plendas, ke ili plenumas laboron sub siaj ambicioj. Samptempe 40 procentoj de la eŭropaj labordonantoj asertas, ke ne povas trovi laborantojn kun necesaj kapabloj por evoluigi  la agadon kaj enpraktikigi novumojn. La eŭropa programo favore al kapabloj estas helponta en akiro de kromaj kvalifikoj fare de la uniaj civitanoj.

El la elsendo 14.06.2016. Legas Milada – 01’54”

Kreskas la konsumado de cidro

En Pollando sisteme kresas la konsumado de cidro. En 2013 ĝia konsumado egalis al du milionoj da litroj, unu jaron poste al pli ol 9 milionoj da litroj. Por la nuna jaro oni prognozas la konsumadon sur la nivelo de 15 milionoj da litroj. Post la paso de tri jaroj, kiam cidro aperis sur la pola merkato, ĉirkaŭ 30 procentoj de plenkresaj poloj deklaras, ke konas jam ĝian guston, kio egalas al polaj viskiokonsumantoj. Poloj alte taksas cidron pro tio, ke temas pri produkto natura, produktata el freŝa pomsuko. Nun intereso koncentriĝas pri cidrovarieco, do produktado de la drinkaĵo el diversaj pomspecioj. Pollando apartenas al la mondaj potenculoj, se temas pri la kultivado de pomoj. Pli ol 3 milionoj da tunoj da pomoj en Pollando egalas al la vinbera rikolto en Hispanio. Laŭ specialistoj la cidromerkato en Pollando povas evolui same, kiel la vinbera merkato en Hispanio, kie kreiĝis forta merkato de natura kaj regiona vinproduktado.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Maciek – 0’13”

Instruado de religio en la Eŭropa Unio

La instruado de religio en publikaj lernejoj en la eŭropaj landoj havas pli ol 200-jaran tradicion. En Aŭstrio, Hispanio aŭ en Germanio tio okazas konforme al iliaj Konsittucioj. Unu el ili difinas la instruadon kiel „peradon de la kultura heredaĵo al la juna generacio”. En 24 uniaj landoj religio estas instruata en publikaj lernejoj, dum en Francio, Nederlando, Liksemburgio kaj Slovenio sur la eklezia tereno. En 9 landoj – Aŭstrio, Kipro, Danlando, Finnlando, Greklando, Malto, Germanio, Svedio kaj Britio – religiinstruado estas deviga. En kelkaj landoj lernantoj povas subiĝi al abiturienta ekzameno pri religio. La abiturienta atesto en Aŭstrio, kvin federaciaj landoj de Germanio, Irlando, Finlando povas enhavi noton pri religio. Tio estas ebla ankaŭ en Ĉeĥio, kie religio estas libervola lernoobjekto. En ĉiuj landoj, en kiuj religio troviĝas en la ŝtata kleriga sistemo la instruado estas financata el la publikaj rimedoj. En Francio, kie en publikaj lernejoj religio ne estas instruata (krom de Alzaco kaj Lotaringio, kie ĝi estas deviga en la formo de antaŭ la 1871-a  jaro) ĉiu publika lernejo devas anaŭvidi unu liberan posttagmezon inter lundo kaj vendredo por la eksterlerneja instruado de religio. Al polaj lernejoj religiunstruado revenis en la lernojaro 1990/91.  El ekleziaj donitaĵoj de antaŭ unu jaro (majo 2015) religion lernas 97 procentoj de la lernantoj de bazaj lernenoj, 95 procentoj de gimnazianoj kaj 90 procentoj de lernantoj de la supergimnaziaj lernejoj.

El la elsendo 07.06.2016. Legas Milada- 0’13”