POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Terorista atako en Brukselo

Bruselo marde matene fariĝis celo de teroristaj atakoj. En du sinsekvaj atencoj en la flughaveno Zaventem kaj ĉe la metroo-stacio Maelbeek, proksime al la uniaj institucioj,  pereis 34 personoj kaj pli ol 200 (inter kiuj tri poloj) estas vunditaj. Belga policio traserĉas domojn kaj serĉas personojn, kiuj povus esti ligitaj kun la atencoj. Estis anoncita la plej supera nivelo de la terorista alerto, estis fermitaj limoj kun Francio kaj Nederlando. Sian respondecon pro ambaŭ atencoj deklaris la t.n. islama ŝtato.  El la tuta Eŭropo, el la mondo direktiĝas al la belgaj aŭtoritatoj kondolencaj vortoj. Prezidento Andrzej Duda metis florojn antaŭ la belga ambasado en Varsovio. En sia kondolenca mesaĝo  al la Reĝo de belgoj, Filipo la 1-a en sia propra nomo kaj en la nomo de la pola nacio Andrzej Duda skribis i.a., ke „teroroagoj celitaj kontraŭ senkulpaj viktimoj kaj fundamenaj valoroj, sur kiuj estas konstruita Eŭropo postulas komunan reagon. Fronte al neniel pravigita perforto ni devas defendi nian civiizacion”. La uniaj ŝtatestroj kaj registarestroj certigis en komuna deklaro, ke la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj staras solidare ĉe Belgio. Ili esprimis la decidfirmecon fronti la minacon per ĉiaj necesaj rimedoj. Reprezentantoj de la plej superaj polaj aŭtoritatoj certigas, ke ne ekzistas informoj pri endanĝerigo de Pollando aŭ argumentoj por altigi la nivelon de la terorisma alarmo. En Varsovio debatis Registara Sekureccentro. Pli intensaj kontroloj estis tamen enkondukitaj en stacidomoj kaj flughavenoj.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Barbara – 2’07”

Obama sur Kubo

La kuba gvidanto Raul Castro alvokis lastlunde la usonan prezidenton Barak Obama forigi la embargon rilate Kubon. Ambaŭ gvidantoj dum la renkontiĝo en Hvano deklaris la deziron de plia normaligo de la rilatoj inter siaj landoj. La malakorda punkto koncernis la homajn rajtojn. Usono ŝiris la diplomatiajn rilatojn kun Kubo dum la prezidenta oficado de Dwight Eisenhower en 1961-a jaro, kio ligiĝis kun kresko de tensioj kun la revolucia registaro de Fidel Castro. La nuna vizito de Obama estis la unua vizito de la usona prezidento post 88 jaroj.   Ĝi konformas al la usona politiko de malfermiĝo rilate al la landoj de la Latina Ameriko.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 1’31”

Rezolucio de la pola Sejmo omaĝe al poloj savantaj judojn

Lastmerkrede la pola Sejmo omaĝis la memoron de poloj,  aparte de tiuj, kiuj savante dum la 2-a mondmilito judojn kondamnitajn je ekstermo revenĝe pereis el la manoj de la germana okupaciinto.  La rezolucio estis proklamita per aklamo okazis antaŭtage de la inaŭguro de la muzeo de Poloj savantaj judojn en la loko Markowa. Tie la 24-an de marto 1944 germanaj ĝarndarmoj murdis 8 judojn kun kaŝantaj ilin: Józef Ulm kaj lia edzino en la lasta monato de gravedeco. Estis murditaj  6 iliajn gefiloj, el kiu la plej aĝa havis 8 jarojn. La rezolucio memorigas, ke nun daŭras beatiga procezode Ulm-familio,  ke postmorte ili estis distingitaj de Pollando kaj Israelo kaj ke en 2013 sur la paĝoj de la Instituto Yad Vashem aperis teksto „La krimo kontraŭ Ulm, kiam la tuta familio estis murdita kune kun la kaŝataj de ili judoj – fariĝis simbolo de la pola ofero kaj maritreco dum la 2-a mondmilito”. En tiu ĉi kunteksto – oni substrekas en la rezolucio de la Sejmo – „aperantaj mensogaj vortumoj pri „polaj mortotendaroj” aŭ „pola SS” elvokas la plej profundan indignon kaj meritas hontmakuligon”, tial „necesa estas intensigo de batalo kontraŭ negativaj stereotipoj kaj kaluminado de Pollando, en kio helpos la nova Institucio”.

El la elsendo 18.03.2016. Legas Milada – 1’57”

Pli bona prognozo de ekonomia kresko

La Banko Morgan Stanley altigis la prognozon de ekonomia kresko por Pollando ĝis 3,6 procentoj kompare al la origine prognozitaj 3,2 procentoj. Tio ligiĝas i.a. kun la registara demografia programo Familio 500 plus. En la kancelario de la ĉefministro Szydło okazis lastlunde renkontiĝo dediĉita al proksimiĝanta envivigo de la programo (ekde la 1-a de aprilo), kiun partoprenis vojevodoj kaj urbprezidantoj kaj i.a. ministroj por la familio, por la laboro kaj socia politiko kaj por la inernaj aferoj. Nur en la nuna jaro al la polaj familioj trafos pli ol 17 miliardoj da zlotoj. Tiu mono reaperos sur la merkato. Laŭ analizantoj de la banko Morgan Stanley dank’al tio  je ĉirkaŭ 1 procento kreskos la Landa Produkto Brutte.

El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’5″

Bona kresko de la pola eksporto

Laŭ informoj de la Ĉefa Statistika Oficejo la supereco de la pola eksporto rilate importon en januaro 2016 egalis al 3,68 miliardoj da eŭroj. Eksporto, kiu en 2015 egalis al 178,71 miliardoj da eŭroj en la jara konsidero kreskis je 7,8 procentoj. Dominadon de eksporto rilate importon Pollando notas kun plej grandaj eksportaj gigantuloj Germanio, Nederlando au Francio. Plej granda kresko de eksporto en 2015 estis notita sur la merkatoj de Hispanio, Nederlando kaj Britio. En la pola eksporto malkreskas la signifo de Rusio. Laŭ prognozoj de KUKE (Asekura Korporacio de Eksportaj Kreditoj) en 2016 la pola eksporto kreskos ĝis la nivelo de 186,1 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 15.03.2016. Legas Milada – 1’11”

Spezoj per la polaj grundoj

La Ministrokonsilantaro akceptis la projekton de leĝo pri la grundspezo, kiu premisas la frostigon de vendebleco de la ŝtataj grundoj por la 5-jara periodo. Principe aĉetantoj de la agikulturaj nemoveblaĵoj estos nur indiviuaj agrikulturistoj.  La leĝprojekto prilaborita de la ministro por la agruikulturo celas firmigi la protekton de kultiveblaj grundoj kontraŭ spekulacia elaĉetado de ili fare de landaj kaj eksterlandaj,  fizikaj kaj juraj personoj kaj ĉesigo de malfavoraj ŝanĝoj en la agrikultura strukturo. Unu el la motivoj de novaj leĝaj reguligoj estas la fakto, ke ekde la 1-a de majo 2016 ĉesas funkci la 12-jara protektoperiodo por aĉetado de kultiveblaj grundoj fare de eksterlandanoj.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Tomek – 0’50”

Pintrenkonto pri problemoj de enmigrado

La Eŭropa Unio kaj Turkio ne sukcesis atingi interkompreniĝon dum la 12-hora pintrenkonto en Bruselo. La gvidantoj de 28 ŝtatoj kaj la turka ĉefministro laboros pri la prezentitaj de Turkio proponoj dum la plej proksimaj tagoj. Detalaj solvoj estas ellaborotaj antaŭ la pintrenkonto planita por la 17-a kaj 18-a de marto. Laŭ la pola ĉefministro, Beata Szydło se la detala unia-turka plano estos interkonsentita kaj sekve envivigata estas la espero pri normala funkciado de Schengen-sfero. Laŭ ŝia postulo en la komuna deklaro troviĝas la vortumo, ke la uniaj landoj ne estos devigataj akcepti novajn enmigrantojn dum realigado de estonta interkompreniĝo kun Turkio.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Krystyna – 0’54”

Eŭropa Memortago pri Justuloj (2016)

Dum la solenaĵoj de la nunjara Eŭropa Memortago pri Justuloj, organizita de la Domo de Renkontiĝoj kun Historio en Varsovio estis anoncitaj la nomoj de personoj, kies memoro estos omaĝita en la varsovia Ĝardeno de Justuloj. Temas pri Władysław Bartoszewski, kapitano Witold Pilecki kaj pastro Jan Zieja. Konforme al la ideo de la tago temas pri personoj, kiuj riskante la propran vivon savis la vivon de aliaj, defendis la homan dignon en la epoko de la germana nazia kaj komunista totalismoj, en la epoko de la homekstermado kaj amasmurdoj kaj dum ĉiuj krimoj kontraŭ la homaro en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. La koncepto Justulo la unuan fojon aperis en Memorialo de Yad Vashem. Ekde 1963 ĝi atribuas la titolon Justulo inter la Nacioj de la Mondo.  Inter 25 mil distingitaj per ĝi eŭropanoj pli ol 6,6 mil estas poloj.  La 17-an de marto en la loko Markowa, en la sudorienta Pollando estos inaŭgurita Muzeo omaĝanta la memoron de la polaj justuloj, kiu portas la nomon de 8 persona Ulm-familio –  murdita de germanoj kun 8 kaŝataj de ili judoj. En la murdomomento la edzino de Witold Ulm estis en la lasta monato de gravedeco kaj iliaj 6 infanoj aĝis de unu kaj duona ĝis ok jaroj.   La solenaĵojn partoprenos prezidento Andrzej Duda kaj delegacioj el Israelo, Usono, Kanado kaj Germanio. Lige kun la Eŭropa Memortago de Justuloj en la Centro de Dialogo de Marek Edelman en Lodzo okazis dutagaj solenaĵoj. Lastlunde estis inaŭgurita edukprojekto „Raporto 2016: Justulo” dediĉita al memoro de poloj savantaj judojn dum la 2-a mondmilito. Temas pri poloj distingitaj per la medalo Justulo inter la Nacioj de la Mondo, pri tiuj kiuj ne plenumis postulatajn distingokriteriojn, pri tiuj, kiuj estis forgesitaj. Tiuokaze estis eldonita la unua numero de jarkvaona revuo dediĉita al ili,  por kiu tekstojn verkis lernantoj de lodzaj supergimnaziaj lernejoj. Ĝi estos distribuata inter lernejoj kaj institucioj kunlaborantaj kun la Centro. Dum la tuta 2016-a jaro junuloj ligitaj kun la projekto animos kaj kunkreos eventojn ligitajn kun la temo Justuloj. Estas planataj ekspozicioj, filmprezentoj, prelegoj kaj serĉado de Justuloj en la nuntempa mondo.

El la elsendo 08.03.2016. Legas Milada – 3’25”

Poloj favore al la laboro de la registaro

La registaro konvinkis polojn al siaj ideoj. La opinisonda CBOS demandis en februaro, kiuj ŝanĝoj proponitaj de la registaro favoros la mastrumadon kaj socion. La rezultoj estas unusignifaj por la kabineto de Beata Szydło. Eĉ 94 procentoj de la enketitoj subtenas la ideon de senpagaj medikamentoj por personoj pli ol 75-jaraĝaj. 8 je 10 enketitoj deklaras sin por la demografia programo baldaŭ enviviĝonta „Familio 500 +” kaj por malaltigo de emerita aĝo. 75 procentoj estas por altigo de enspezkvoto impostolibera. Malpli,  ĉar nur 42 procentoj estas por kroma banka kaj  komerca imposto, kio ligiĝas kun timo pri  pli altaj prezoj. Tamen la ŝlosilaj projektoj de la registaro estas subtenitaj de pli ol 95 procentoj de la balotintoj.

El la elsendo 04.03.2016. Legas Krystyna – 1’2″

Mallonge: Memortago pri Perfiditaj Soldatoj (1945-56), 2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco

La Nacia Memor-Tago pri Soldatoj Perfiditaj

La 1-an de marto okazis la ĉefaj solenaĵoj de la Nacia Memortago pri Soldatoj Perfiditaj, t.e. patriotaj soldatoj, kiuj estis persekutataj kaj mortkondamnataj de la komunistaj aŭtoritatoj. La solenaĵoj okazis ĉe la Tombo de Nekonata Soldato, en la enterigoloko de la murditaj soldatoj fare de sekurecorganoj en la jaroj 1945-56 ĉe la tombomuro de Powązki-tombejo, kaj en la Arĥikatedralo de s-ta Johano en Varsovio.

2016 – Jaro de la Pola-Hungara Solidareco

Omaĝe al la 60-jariĝo de la kontraŭkomunista elano en Poznano en junio 1956 kaj la 60-jariĝo de la insurekcio en Hungario en oktobro/novembro 1956 la Nacia Asembleo de la Pola Respbliko kaj la Nacia Asembleo de Hungario proklamis la 2016-an Jaro de la Pola-Hungara Solidareco. La 19-an de februaro deklaris tion la pola Sejmo, la 29-an de februaro la hungara Nacia Asembleo.

El la elsendo 01.03.2016. Legas Maciek – 1’03”