POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La unua paŝo por reaktivigi la ŝipkonstruan industrion

La Ministrokonsilantaro akceptis projekton de la ŝipkonstrurilata leĝo, kiu la laŭ la registaro estos la unua paŝo reaktivigonta grandan ŝipkonstruan industrion en Pollando. La registara leĝpropono – konforme al la antaŭbalotaj promesoj – antaŭvidas avantaĝajn impostoproponojn por entreprenistoj kaj kreon de specialaj ekonomiaj sferoj. Ĝi estas unu el la elementoj de la prezentita de la registaro Plano favore al Respondeca Evoluo, konforme al kiu la ŝiponkonstrua industro denove fariĝos unu el la fundamentoj de la pola mastrumao. En ŝipfarejoj kaj kunlaborantaj kun ili firmaoj laboron trovos ĉirkaŭ 3 mil personoj.

El la elsendo 12.04.2016. Legas Milada – 0’55”

La 6-a datreveno de la katastrofo apud Smolensko

Hodiaŭ pasas 6 jaroj post la plej tragedia katastrofo en la postmilita Pollando, kiam apud Smlensko la 10-an de aprilo 2010 pereis 96 membroj de la pola delegacio omaĝonta la viktimojn de Katyń krimo. En la katastrofo pereis i.a. prezidento Lech Kaczyński, lia edzino Maria, la lasta pola prezidento en elmigrejo Ryszard Kaczorowski. La saman tagon posttagmeze antaŭ la prezidenta palaco en Varsovio komencis kolektiĝi poloj por unuiĝi en funebro kaj omaĝi la memoron de prezidento Kaczyński. Lige kun la hodiaŭa datreveno sur la Prezidenta Palaco estas malkovrita tabulo omaĝanta prezidenton Kaczyński. La solenaĵoj memorigantaj la pereintajn reprezentantojn de la pola elito okazas en kelkcent lokoj en Pollando kaj eksterlande. Sur la sidejo de la Komandantaro de la Garnizono Varsovio estis muntita instalaĵo kun nigraj-blankaj fotoj de ĉiuj 96 viktimoj de la katastrofo. La nunjara solenaĵo okazas en nova situacio. Pro la laboro de la novestablita komisiono esploranta la katastrofon apud Smolensko la publika opinio estas informata pri prisilentata vero, mensogoj aj falsadoj ĉi-rilataj de la antaŭe reganta skipo.

El la elsendo 10.04.2016. Legas Barbara – 1’41”

Skanalo ĉirkaŭ donitaĵoj el Mossack Fonseca

El dokumentoj, kiuj traiĝis el la panama kancelario Mossack Fonseca rezultas, ke ne sole korporacioj, sed ankaŭ politikistoj kaj privataj personoj laŭ giganta skalo evitas la impostopagadon. Internacia Konsorcio de Esplorĵurnalistoj analizis 11, 5 milionojn da domkumentoj, kiuj koncernas la periodon de la lastaj 40 jaroj. Inter la klientoj de la kancelario troviĝas 143 politikistoj kaj iliaj proksimuloj. Inter ili estas 12 eksaj kaj aktualaj estroj de la ŝtatoj kaj registaroj. Ĵurnalistoj taksas ekzemple la aktivojn de Vladimir Putin en la impostparadizoj je du miliardoj da dolaroj. La servojn de Mossack Fonseca estis utiligontaj i.a. prezidento de Ukrainio aŭ ĉefministro de Islando, la plej gravaj membroj de  ĉina komunista partio. En la skandalo difinita kiel „Panama Papers” aperas nomoj de homoj el la mondo de sporto, aperas ankaŭ nomoj de poloj.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’20”

Pliboniĝo sur la pola labormerkato

En la lasta jarkvarono de 2015 sur la pola labormerkato estis notita videbla pliboniĝo. Laŭ raporto de la Nacia Pola Banko senlaboreco proksimis al la historia minimumo dum kreskanta profesia aktiveco. Samtempe ĉiam pli da personoj estis enlaborigitaj baze de kontraktoj tempe ne limigitaj.  Denove kreskis bezonateco je laboro, ĉefe pro pli alta profesia aktivco de personoj antaŭ la emerita aĝo. Pliboniĝo de la situacio ligiĝas kun la progresanta ekonomia vigliĝo kaj konstanta kresko de merkata bezonateco je laborantoj. Laŭ la donitaĵoj de la Oficejo de Investaĵoj kaj Ekonomiaj Cikloj (BIEC) daŭre malkresos senlaboreco. Elmontras tion tendencoj sur la labormerkato notitaj en la lasta jaro.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Milada – 1’02”

Usono grandigos siajn kontinentajn fortojn en Eŭropo

La usona armea komandantaro en Eŭropo –  EUCOM informis, ke Usono en februaro 2017 komencos firmigi siajn kontinetajn fortojn en Eŭropo per kontinua, rotacia alidirektado de blendbrigadoj,  sekve de kio ili kreskos ĝis tri blendbrigadoj. Estis ankaŭ decidite, ke la kontinentaj trupoj de Usono komencos ankaŭ stapladi militistajn akcesoraĵojn en siaj ekstrmsituantak staplejoj en Eŭropo por la uzo kaze de neceso. La aferprezentanto de la Pentagono, Laura Seal deklaris, ke tio signfas kontinuan ĉeeston de blendbrigado en la Orienta Eŭropo. La partoprenontaj en la 9-monataj rotaciaj brigadoj estos ekipitaj per propra moderna ekipaĵaro. Tiu plano emfazas firman kaj ekvilibran rilaton de Usono al la demando pri garantioj por ĝiaj aliancanoj.

El la elsendo 05.04.2016. Legas Tomek – 0’49”

Post atencoj en Bruselo

La urbestro de Bruselo Yvan Mayeur deklaris hodiaŭ, ke post la lastaj teroristaj atencoj la ĉefurbo de Belgio povas ne reveni al. normaleco. Li interparolis kun la prezidanto de Parizo Anne Hidalgo pri enteprenitaj agadoj post la pasintjaraj islamistaj atencoj en la franca ĉefurbo, sekve de kiu pereis 130 personoj. La interparolon antaŭmis minuto de silento omaĝanta la viktimojn de la bruselaj atencoj el la 22-a de marto, sekve de kiuj mortis 35 personoj kaj ĉ. 340 estis vunditaj. Estis omaĝitaj la viktimoj de la  lastdimanĉa terorista atenco en Pakistano.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’54”

Forigita rajto forpenadi infanojn pro mizero

Prezidento Andrzej Duda subskribis leĝon, prilaboritan en la Justicministerio, kiu koncernas ŝanĝojn en la Familia kaj Protekta Kodo. La amendo enkondukis malpermeson forprenadi infanojn de familioj ekskluzive pro ilia materiala situacio. Tiu ĉi decido apud la programo „Familio 500+” estis i.a. menciita en la ekspozeo de ĉefministro Beata Szydło. La menciita amendo estas la unua projekto prilaborita de la justicministerio kun la celo plibonigi la situacion de polaj familioj. La kolektivo por Protekto de la Familiaŭtonomio kaj famila vivo laboras pri laŭvicaj ŝanĝoj, kiuj celas forigi patologiojn, kiuj kaŭzas fidoperdon de la polaj familioj al la ŝato.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada 

Pliaj atakoj de ekstremaj islamistoj

Dum la Paska Dimanĉo rezulte de la terorista atako en Pakistano pereis pli ol 70 personoj kaj pli ol 300 estis vunditaj,  ĉefe virinoj kaj infanoj. Islamaj ekstremistoj deklaris, ke ilia celo estis mortigo de laŭeble multaj kristanoj. La kondolencajn depeŝojn al la pakistanaj aŭtoritatoj sendis la prezidento de Pollando, Andrzej Duda kaj la ministro por la eksterlandaj aferoj, Witold Waszczykowski. Ambaŭ politikistoj forte kondamnis ĉiujn formojn de terorismo, kies viktimoj estas senkulpaj kaj senpovaj homoj.

El la elsendo 29.03.2016. Legas Milada – 0’45”

Mallonge

Minaco de pliaj atencoj

La t.n. islama ŝtato intencas serion da atencoj en Eŭropo. Laŭ la agentejo AP tiucele estis instrukciitaj almenaŭ 400 teroristoj. Ilia celo estas elvoki maksimuman kaoson. Unu el tiaj teroragoj estis malebligita de francaj servoj. Laŭ laborantoj de la eŭropaj kaj irakaj invigilservoj en Eŭropo funkcias  kelkaj  sendependaj ĉeloj de la islama ŝtato. Iliaj estroj estas personoj uzantaj la francan lingvon, ligitaj kun la landoj de la Norda Afriko, Francio kaj Belgio.

Uniaj landoj debatis en Bruselo

Du tagojn post la sangoverŝaj atencoj en Bruselo la belga polico okazigis laŭvicajn kontraŭteroristajn operacojn. Ĵaŭde en Bruselo la estro de la pola ministerio por la internaj aferoj, Mariusz Błaszczak partoprenis la eksterordinaran renkontiĝon de la estroj de la unilandaj ministerioj por la internaj aferoj. Ĝia celo estis priparoli la konsekvencojn de la mardaj atencoj. Pollando, kiel informis ministro Błaszczak estas por rapida envivigo de la eŭropa sistemo de interŝanĝo de pasaĝerdonitaĵoj kaj por firmigo de la kunlaboro de la invigilservoj en batalo kontraŭ terorismon.

El la elsendo 25.03.2016. Legas Krystyna – 1’30”

Kontraŭ la malŝparado de nutraĵoj

La registaro prilaboras leĝon, kiu ebligos al produktantoj kaj vendistoj transdonadi troajn nutraĵprovizojn al organizoj helpantaj al mizeruloj kaj homoj bezonantaj. Aktuale daŭras pri ĝi la preparlaboroj. Kiel informis la ĉefministro Beata Szydło ili referencas al solvoj aplikataj en multaj eŭropaj landoj. Nova leĝo ebligos al produktantoj de nutraĵoj kaj iliaj vendistoj transdonadon de nutraĵsuperaĵoj al eksterregistaraj organizoj, institucioj de la socia helo kaj komunumoj, kiuj okupiĝos pri plia  distribuado. Aktuale ĉi-specaj nutraĵoj estas ofte malŝparataj kaj detruataj.

El la elsendo 22.03.2016. Legas Milada – 0’54”