POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Ĉirkaŭ la problemo de eŭropaj enmigrantoj
Kiel antaŭenpaŝon la itala ministerio por la eksterlandaj aferoj rekonis siajn pasintsemajnajn mardajn interparolojn kun Frontex en Varsovio. Laŭ la estro de la itala ministerio, Giovanni Pinto estos prilaborita nova operacplano de la misio Tryton sur Meditereaneo prezentota al la uniaj landoj. Frontex deklaris sian subtenon por Italio en la forsendado de nelegalaj enmigrantoj al ilia devenlando. Unu el la kaŭzoj de la unia enmigrikrizo estas nepriensita unia politiko en la lastaj dek kelkaj jaroj, en kiu ne ekzistas kohera azilsistemo. Ĝia bezono videbliĝis aparte necesa dum migrikrizo 2015, kiam la germana kanceliero – Angela Merkiel invitis nelimigite al Germanio enmigrantojn, kiuj sturmis la limojn de Eŭropo. Sekve de ilia lavanga alveno la Eŭropa Komisiono proponis sekve la disdividon de 160 mil enmigrantoj kadre de relokoplano. 90 procentoj de la enmigrantoj venantaj al la Eŭropa Unio ne estas politikiaj rifuĝintoj. Ekonomiaj enmigrantoj kontraŭ alta prezo utiligas la servojn de kontrabandistoj kaj eĉ se la unia administracio monitoras ilian agadon. Homkontrabandistoj reklamas siajn servojn en la sociaj portaloj. Laŭ la plej novaj donitaĵoj de Internacia Organizo de Migrado (IOM) inter januaro kaj la 5-a de julio 2017 al la Unio laŭ la kontrabanda itinero al Italio venis 85 mil personoj, ĉefe loĝantoj de Niĝerio, Bangladeŝo, Gvineo, Ebura Marbordo kaj Gambio. Naĝante en boatoj kaj raftoj ili estas lasataj de homkontrabandistoj sur la internaciaj akvoj kaj tie atendas savon.
El la elsendo 18.07.2017. Legas Barbara – 2’15”
En Adam Mickiewicz-Universitato furoras filologioj
Dum la nunjaraj studentigaj ekzamenoj en En Adam Mickiewicz-universiato tradicie grandan interesiĝon ĝuis la filologiaj fakultatoj. Entute dum la ĉeestaj studoj de la 1-a grado kaj magistrigaj studoj intencas studi preskaŭ 20 mil personoj, do je unu mil personoj pli ol antaŭ unu jaro, en 2016. Sed por la estontaj studentoj estis pretigitaj nur 9,2 mil lokoj. Laŭ la taksoj de la altlernejo plej multaj junuloj kandidatiĝis al la fakultato de la norvega filologio, kie je unu loko kalkuliĝas 29 personoj. Pri la dana filologio interesiĝas malpli da junuloj kaj tie je unu loko estas 13 kandidatoj. 8 personoj je unu loko kandidatiĝis por la geodeziaj kaj kartografiaj studoj. Grandan popularecon ĝuis en la nuna jaro psikologio, juro kaj la angla filologio. En 2017 multe pli da personoj ol en la antaŭaj jaroj intencas studi en Poznano anglan-ĉinan filologion, korean kaj japanan filologiojn. Pri la studoj en la Adam Mickiewicz-universitato en Poznano interesiĝas ne sole junuloj. La plej grandaĝa kandidato por la nunjaraj dumtagaj ĉeestaj studoj naskiĝis en la 1960-a jaro.
El la elsendo 18.07.2017. Legas Milada – 1’43”
Omnibusoj sur la varsoviaj stratoj
Dank’ al la kompanio Varsoviaj Tramoj al Varsovio revenis omnibusoj tirataj de ĉevaloj. Ĝis la fino de la feria sezono ili trafikos semajnfine por faciligi la vizitadon de la historia parto de la pola ĉefurbo, la Malnovurba Kvartalo. Ili servos same al turistoj, kiel ankaŭ al la loĝantoj de Varsovio. En la daŭro de 40-minuta traveturo licenciita urbogvidanto parolanta pole, angle kaj germane rakontos al la vizitantoj la historion de ĉevalomnibusoj en Varsovio kaj la historion de la urbo. Specialaj memorbiletoj estos vendataj en veturiloj, kiuj povas servi dum unu traveturo al maksimumue 16 pasaĝeroj. La ĉevalveturiloj estis la unua publika trafikilo en Varsovio. Ili aperis en 1822 kiel veturiloj transportantaj personojn lige kun iom grandaj festoj aŭ dum dimanĉaj veturoj al la apudvarsoviaj ripozlokoj, kiel Bielany, Królikarnia, Marymont, Wilanów. Kvankam la veturrapideco egala al 4 kilometroj po unu horo ne estis kapturna, la omnibusoj estis entuziasme bonvenigitaj. La regula omnibusa trafiko komenciĝis en 1836 kaj fariĝis ĝermo de la publika trafiko en Varsovio.
El la elsendo 14.07.2017. Legas Tomek – 1’18”
La germana justisministro Heiko Mass
La germana justisministro Heiko Mass turnis sin al la uniaj landoj kun peto helpi en la identigado kaj persekutado de personoj suspektataj pri partopreno en ekscesoj de la finiĝinta lastsabate pintrenkonto de G20 en Hamburgo. Liaopinie la efika postsekvado de la eksceskaŭzintoj en Hamburgo antaŭmalhelpos similajn aktojn de vandalismo estonte. En la esplorarestejo en Hamburgo troviĝas 51 personoj, krom germanoj estas inter ili francoj, italoj, hispanoj, rusoj, nederlandanoj, svisoj kaj aŭstroj. Dum la pintrenkonto G20 en la interbataloj kun partoprenantoj de ekstreme maldekstrula „nigra bloko” kaj aliaj ekstremuloj estis vunditaj 476 funkciuloj de la germana sekurecservo. La nombro de la vunditaj manifestaciintoj ne estas konata. Por gardi ordon kaj sekurecon en Hamburgo dum la vendreda-sabata pintrenkonto de G20 estis mobilizitaj pli ol 20 mil germanaj policiatoj.
El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 1’16”
Nova fakultato en la gdanska Medicina Universitato
La farmacia kaj kosemtika industrio, estas la nomo de la nova studdirekto kreita de la Medicina Universitato en Gdansko kaj Farmacia Establo Polpharma. La studentigaj proceduroj por la akademia jaro 2017/2018 daŭras. Temas pri unikaj en la landa skalo studoj de la 2-a grado, kies celo estas laŭeble bona preparo de diplomitoj al. laboro en entreprenoj de kuracproduktoj, medicinaj elfaraĵoj, kosmetikaĵoj kaj dietosuplementoj. Kiel lekciantoj laboros i.a. personoj ligitaj kun la farmacia kaj kosmetika industrioj. Ĉiu studento povos subiĝi al. 9-semajna staĝo en la laboratorioj kaj produktoentreprenoj de Polpharma. Laŭ la rektoro de la gdanska Medicina Universitato la pli signifa partopreno de sciencaj laborantoj en la ekonomia sektoro firmigos novumemon kaj konkurencon de la mastrumado. La akademia jaro komenciĝos per teoriaj studobjektoj la 1-an de oktobro. La unuaj praktikoj estas planitaj por februaro 2018. Studojn povas inaŭguri diplomitoj de la studoj de la 1-a grado aŭ magistrigaj studoj, faritaj en la fakultatoj ligitaj kun biologio, kemio, fiziko aŭ medicino. La gdanska Medicina Universitato estas la plej granda medicina altlernejo en la norda Pollando. Polpharma estas la gvida entrepreno de la pola farmacia merkato, funkcianta ankau sur la merkatoj de la Centra-Orienta Eŭropo, Kaŭkazio kaj Centra Europo.
El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 1’51”
Kunalboro de la landoj de la Trimara Iniciato
La kunlaboro inter la landoj de la Trimara Iniciato favoras la interesojn de la Europa Unio, kontribuonte al ĝia evoluo – konstatas la deklaracio de ĝia 2-a pintrenkonto en Varsovio. Laŭ la dokumento la prioritato de la Trimara Iniciato estas investi en ĝian infrastrukturon. La varsovian pintrenkonton partoprenis reprezentantoj de 12 ŝtatoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo – Aŭstrio, Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Hungario. La speciala gasto de la inaŭgura kaj unua diskutsesio dediĉita al la eŭroatlantika kunlaboro estis la prezidento de Usono, Donald Trump. La akceptita deklaracio reliefigas, ke la ŝtatoj de la Trimara Iniciato dank’ al sia povo formas dinamikan regionon, kies evoluo dependas i.a. de koordinado de klopodoj de la tuta regiono. La partoprenantoj de la pintrenkonto deklaris rekonon por granda valoro de profundigita kunlaboro, kiu devus koncentriĝi pri favorado de investaĵoj en tiaj sferoj kiel mastrumado, transportaj ligoj, energetika infrastrukturo, medioprotektado, esplor-evoluigaj laboroj kaj bita komunikado. En la Trimara Iniciato lanĉita laŭ la iniciato de Pollando kaj Kroatio, celanta profundigon de la ekonomia kaj infrastruktura kunlaboro, kune laboras 12 ŝtatoj troviĝantaj en la regiono inter Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La unua renkontiĝo okazinta en aŭgusto 2016 en Dubrovniko difinis la celojn de la kunlaboro.
El la elsendo 09.07.2017. Legas Milada – 2’11”
Polaj nutraĵoj sur la eŭropaj tabloj
En 2016 Pollando eksportis nutraĵojn, kies valoro egalis al 24,1 miliardoj da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio kaj la preferata produkto la kortbirda viando. Pli ol 83 procentoj de ĉiuj polaj nutroproduktoj estis eksportita la uniaj landoj kaj ilia valoro egalis al 19,6 miliardoj da eŭroj. La dua plej granda kliento de la polaj nutraĵoj estas Britio, la tria Ĉeĥio. Pollando multon vendas ankaŭ al Nederlando, Italio, Francio, Slovakio kaj Hungario. La alta kvalito de la polaj produktoj kaŭzas, ke iom post iom kreskas ilia merkata valoro, ĉiam pli ofte komparebla al analogaj produktoj en la okcidentaj landoj. Pli ol 400 mil personoj en Pollando laboras rekte en la nutraĵa industrio, sed la polan nutraĵsektoron konsistigas krome farmistoj kaj bredistoj. Dank’ al ilia laboro vivtenas sin milionoj da poloj kaj iliaj familioj. Malgraŭ la fakto, ke en 2016 la nutraĵeksporto superis la importon je 7 miliardoj da eŭroj laŭ ekspertoj gravas, ke Pollando grandigu la nutraĵeksporton ankaŭ al la eksteruniaj landoj, unuavice Azio.
El la elsendo 04.07.2017. Legas Maciek – 1’22”
Pola 18-jarulo inter plej bonaj oratoroj de la mondo
La pola 18-jarulo el Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) troviĝas inter 19 lernantoj el la tuta mondo, kiuj gajnis la konkurson EF Challenge organizitan de Education First. Partoprenis ĝin 1200 junuloj el 16 landoj. Premie ĉiuj venkintaj oratoroj i.a. el Argentino, Japanio, Meksikio kaj Francio partoprenos la lingvostaĝon Youth Leadership Forum en Novjorko. Mikołaj Niczyj estas licea lernanto en la lingva klaso. Krom la angla li lernas la francan kaj ĉeĥan lingvojn kaj planas lerni la hispanan. En la lerenejo li estas ankaŭ unu el la redaktoroj de la lernejana televidkanalo KamooflażTV. Mikołaj Niczyj ŝatas usonajn bildstriojn, krome li flegas sportajn interesiĝojn pri korbopildko kaj piedpilko. Lia revo estas fariĝi sporta ĵurnalisto, relajsi sportajn rivaladojn, fari intervjuojn kun sportistoj kaj vojaĝi tra la mondo. Kiel temon de sia oratoraĵo Mikołaj Niczyj elektis „Kion signifas esti la mondcivitano” argumentante, ke mondcivitaneco signifas mankon de limoj inter homoj, sed samtempe egalecon sendepende de haŭtkoloro, religio aŭ devenlando. La pola 18-jarulo reliefigis krome la signifon de mondvojaĝado, kiu favoras konatiĝon kun novaj kulturoj. Niczyj estas la dua polo, kiu gajnis la prestiĝan oratoran konkurson. La alia pola oratoro estas Konrad Puchalski, 17-jarulo el Zielona Góra, kiu fariĝis laŭreato de la antaŭa konkurseldono.
El la elsendo 04.07.2017. Legas Maciek – 1’46”
Neceso de ekvilibro inter la privata kaj profesia vivo
Malgraŭ sisteme pliboniĝantaj rezultoj pri la konscio de ekvilibroneceso inter la profesia kaj privata vivo poloj inter la aliaj eŭropaj landoj apartenas al la plej laboremaj. Inter 12 landoj (Svislando, Germanio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hispanio, Portugalio, Turkio, Nederlando, Svedio kaj Belgio) enketitaj de Michael Page pri Confidence Index poloj okupis la lastan lokon. La plej altan indicon pri viv-laborekvilibro en Eŭropo havas loĝantoj de Turkio, sekve de Hispanio kaj Portugalio. Ĝian plej altan malkreskon inter la unuaj jarkvaronoj de 2017 kaj 2016 oni notis en Aŭstrio – je 10 procentoj, plej altan kreskon en Nederlando – je 8 procentoj. La rezultoj de la enketado pri Confidence Index en Pollando, kiu koncernis divsaĝajn persnojn elmontras, ke poloj daŭre estas socio bonstatiĝanta, kiu lernas la viv-profesian ekvilibron, kvankam la atingo de la vivnvelo de la okcidenteŭropaj landoj dependas ankaŭ de la aktuala stato de la mastrumado, kiu speguliĝas sur la labormerkato.
El la elsendo 04.07.2017. Legas Milada – 1’20”
La pola vodko protektata kontraŭ ĉinaj falsigantoj
La pola vodko troviĝas sur la listo de cent eŭropaj produktoj, kiuj estos protektataj en Ĉinio kontraŭ la falsado. Ĉi-rilata interkompreniĝo estis subskribita inter la uniaj reprezentantoj kaj Ĉinio. Samtempe en la Unio estos protektataj cent ĉinaj produktoj. Post la publikigo de la listo komenciĝis la periodo de la reciproka protekto de la uniaj kaj ĉinaj produktoj kontraŭ la falsado. La definitiva kontrakto estos prilaborita ankoraŭ en la nuna jaro. Sur la unia listo krom la pola vodko troviĝas i.a. francaj, hispanaj, italaj kaj portugalaj vinoj, ĉampano, konjako, ĉeĥaj kaj germanaj bieroj, la greka fromaĝo de la speco „feta”, fromaĝoj el Francio kaj Italio, olivoleo el Greklando kaj Hispanio. La ĉina listo enhavas i.a. diversspecajn teojn, rizon kaj fungojn. Laŭ la Eŭropa Komisiono la kontrakto estos avantaĝa por la uniaj agrikulturistoj kaj agrikulturaj entreprenoj, ĉar la ĉina merkato apartenas al la plej grandaj en la mondo. Por la eŭropaj konsumantoj aliflanke vastiĝos en la kontinentaj vendejoj gamo de la tradiciaj ĉinaj produktoj.
El la elsendo 27.06.2017. Legas Tomek – 1’15”