POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Klimata  Pintrenkonto de UN-2018 en Katowice

La Klimata Pintrenkonto de UNo-2018 okazos en Katowice, en la suda Pollando. La klimata konferenco okazos en Pollando la trian fojon laŭvice. Lige kun tiu evento oni antaŭvias alvenon de 18 mil personoj el 200 ŝtatoj. Konferenco pri klimataj ŝanĝoj en la centro de la industria Silezio estos bona okazo por prezenti en la vasta skalo, kiom multe Pollando faras por la protektado de la klimato kaj por prezenti sukcesojn atingitajn ĉi-sfere dum la lastaj dek kelkaj jaroj. Katowice estas grava centro konsiderante la skalom de la streĉoj por forigi sekvojn de la plurjara sengradigado de la medio. La tuta regiono de la Supra Silezio kaj Karbobaseno estas elstara ekzemplo de tio, kion eblas atingi dank’ al la konsekvenca politiko de ekvilibra evoluo kaj ekonomia transformiĝo. Kadre de la pintrenkonto en Katowice okazos la 24-a Konferenco de la Flankoj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝoj, la 14-a Renkontiĝo de la Flankoj de Protokolo el Kioto kaj konferenco de la sigelintoj de la Pariza Interkompreniĝo.

El la elsendo 20.06.2017. Legas Maciek – 1’19”

La Nacia Memortago pri la Viktimoj de Germanaj Naziaj Koncentrejoj

La 14-an de junio en Pollando pasis Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Germanaj Naziaj Koncentrejoj. 77 jarojn pli frue  germanoj deportis al la koncentrejo Auschwitz 728 virojn el la prizono en Tarnów, kiuj fariĝis la unuaj malliberigitoj de la kreiĝanta mortotendaro.  La porokazajn solenaĵojn partoprenis i.a. ĉefministro Beata Szydło, kiu prezentis tie porokazan paroladon, kies fragmento manipulita servis al Donald Tusk kaj al aliaj kontrauuloj de la pola registaro por ataki la polan politikiston. Tio elvokis indignon kaj kritikon ankaŭ en judaj medioj. Jonny Daniels, la Prezidanto de la Fondaĵo  „From The Depts” (el Abismo), okupiĝanta pri holokaŭsto kaj polaj-judaj kontaktoj diris i.a.: Sinjorino Ĉefministro havis rekte la devon diri tiujn vortojn. La abomenaĵo estas tio, kion kun ĉi tiu eldiro faris politikistoj de opozicio en Pollando, kiuj trudmetis ĝin en la realaĵojn de la politika batalo en Pollando, havante malbonajn intencojn. Pola ĵurnalisto Dawid Wildstein rilatigante sin al la manipulado per la vortoj de Beata Szydło en Auschwitz flanke de medioj kontraubatalantaj la polan registaron deklaris, ke „superas ĉiajn limojn la praktikado de politiko per la kosto de holokaŭsto, manipulado kaj kalumniado de la pola ŝtato per la kosto de  tiuj senkulpaj murditoj”. Ankaŭ la Forumo de Polaj Judoj kondamnis la kalumnian kampanjon kontraŭ la polan ĉefministron. „La eldiro de Beata Szydło „Auschwitz en la hodiaŭa maltrankvila tempo estas granda leciono, ke necesas fari ĉion por protekti sekurecon kaj  vivon de siaj cicitanoj” estas unusignifa, ni legas. Se demokrata ŝtato ne defendos siajn civitanojn tiam venos iu totalisma ŝtato kun mortiga ideologio (aŭ la ideologio mem) kaj ilin elmurdos. Tiuj vortoj havas sencon ĝuste en Auschwitz: la intermilita Pollando ne kapablis defendi siajn civitanojn (unuavice judojn) kaj la 3-a Regno elmurdis milionojn da ili. Tio ne povas ripetiĝi. La angle subtitolita plena teksto: (https://www.tvp.info/32830738/what-polish-prime-minister-beata-szydlo-really-said-zobacz-tekst-i-wideo-z-napisami-w-jezyku-angielskim

El la elsendo 16.06.2017. Legas Barbara – 2’48”

Ukrainanoj sen vizoj

Kiel lastlunde informis la limgardistaro je pli ol 23 mil ukrainanoj, kiuj dum lasta diurno transpaŝis la limon de Pollando pli ol 2800 personoj utilugis liberaligitajn regulojn, forigantajn la vizodevon. Ekde la noktomezo de sabato je dimanĉo estis forigita la vizodevo por ukrainanoj vojaĝantaj al la Europa Unio. Ili rajtas enveturi la uniajn landoj dum unu duonjaro por 90 jaroj por merkatistaj celoj, turismaj aŭ familiaj. Ili devas kunhavi validan biometran pasporton, kapabli pravigi la celon kaj estadkondiĉojn, disponi pri difinitaj financaj rimedoj kaj havi asekuron. Ili ne povas troviĝi en la registroloko de personoj, al kiuj oni rifuzis – diversmotive – pli frue la rajton enveturi aŭ kiuj povas esti rekonitaj kiel endanĝerigantaj la publikan ordon kaj internan sekurecon. Ukrainanoj utiligantaj vizoliberaligon povas entrepreni laboron en Pollando kondiĉe, ke ili posedos konformajn dokumentojn – laborpermeson, deklaron pri la intenco dungi civitanon de Ukrainio.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Milada – 1’29”

Centro de Esploroj pri Pollando en Xian

Dum sia vizito en Ĉinio la rektoro de la Katolika Universitato de Lublin, pastro Antoni Dębiński inaŭguris en la Universitato de Internaciaj Studoj en Xian Esplorcentron pri Pollando. Aldone estos funkciigitaj studoj pri la pola lingvo kaj okazos interŝanĝado de studentoj. En la lublina Katolika Universitato de kelkaj jaroj funkcias sinologiaj studoj ĝuantaj grandan interesiĝon kaj la altlernejo serĉas kontaktojn, kiuj firmigus ĝian sciencan laborantaron. Krom la lingvoinstruado en la instruprogramo en ambaŭ altlernejoj troviĝos enhavoj pri esencaj valoroj de ambaŭ kulturoj. La decido de la provinco Shaanxi establi la Esplorcentron pri Pollando kaj studojn pri la pola lingvo okazis post la pasintjara junia vizito de la ĉina prezidento  en Pollando. En decembro al la kunlaboro  estis invitita Fondaĵo de la Pola-Ĉina Edukado en Varsovio. La iniciaton subtenis ankaŭ la Pola-Ĉina Parlamenta Grupo. La subskribo de la koncernaj dokumentoj okazis dum la solena inaŭguro de la Forumo de la Eduka Kunlaboro de la Silka Vojo.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Tomek – 0’54”

Distingo de Elizabeta la 2-a por polaj sabataj lernejoj

Reĝino Elizabeta la 2-a atribuis al la Sabata Lernejo de Tadeusz Kościuszko en Londono kaj al European’s Welfare Association CIC en  Walsall la plej altan britan distingon por la sociaj organizoj, la Premion de la Reĝino pro la Socia Servo. La Pola Sabata Lernejo de la Patrujaj Lernoobjektoj de Tadeusz Kościuszko en Londono estas la plej malnova kaj la plej granda pola sabata lernejo en Britio. Ĝi estis establita en 1950 fare de tiuj poloj, kiuj venis al Britio dum kaj tuj post la 2-a mondmilito. En la lernejo oni religas ne sole la instruprogramon, sed ankaŭ zorgas pri la evoluigo de la pola kulturo, flegado de la polaj tradicioj kaj organizas multajn eventojn por firmigi la polan identecon de la lernantoj. La dua organizo estas la kultur-kleriga centro European’s Welfare Association CIC en Walsall apud Birmingham. Ĝi gvidas Sabatan Lernejon de la Polaj Aeraj Fortoj en Britio por 317 infanoj en la aĝo de tri ĝis dek ok jaroj. European’s Welfare Association CIC gvidas krome subtenogrupojn, lernejon de la angla lingvo por plenkreskuloj, korbopilkan teamon, muzikajn okupojn kaj skoltajn grupojn. Ĝi kunlaboras kun polico, sanservo kaj administraj organoj en la regiono de West Midlands reprezentante tie la polan socion. La reprezentantoj de la distingitaj organizoj estis invititaj partopreni la someran akcepton en la ĝardeno de Buckingham-palaco, kiun ĉeestis la reĝino Elizabeta la 2-a kaj membroj de la reĝa familio.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Maciek – 1’45”

Polaj politikistoj reagas post la lasta terorisma atenco

Ne ĉesas komentoj, reagoj kaj analizoj post la lastsabata terorista atenco en Londono. Polaj politikistoj ne nur sendis la kondolencojn kaj kunsentovortojn. La pola ĉefministro, Beata Szydło diris, ke temas pri laŭvica atenco, kaj laŭvica evento, kiuj devas nin skui, reage je kiu necesas trovi efikan metodon kontraŭbatali terorismon. Ŝi diris: „Ne ekzistas aktuale pli grava afero en Eŭropo ol sekureco, kiu estas tasko por ĉiuj politikistoj, ĉiuj ŝtatoj kaj ni devas unuiĝi. Ne sufiĉas kunsentovortoj, ni devas komenci la kontraustaron rilate terorismon firme kaj forte” – diris Szydło.  Pollando konsekvence konstruas sian migropolitikon, kontraŭante la trudan loĝigadon de islamaj enmigrantoj portante helpon al ili surloke, en iliaj loĝregionoj, destininte por ĉi tiu celo jam pli ol 100 milionojn da zlotoj.

El la elsendo 06.06.2017. Legas Barbara – 1’11”

Bildo de solece vivantaj poloj

65 procentoj de solece vivantaj poloj havas dekstrulajn aŭ centrodekstrulajn mondkonceptojn kaj ligas grandan signifon al tradiciaj valoroj. Plimulto de ili revas pri konstanta partnero kaj la plej gravajn por ili valorojn formas familio, amo kaj infanoj. Tio rezultas el la plej nova sociekzamenado „La generacio de soluloj”.  Farita inter preskaŭ tri mil internaŭtoj inter la 18-a kaj la 65-a vivojaroj,  ĝi estas la plej ampleksa ĉi-rilata esploro ekde 5 jaroj.  Jam ĉiu kvina polo vivas solece kaj ĉi tiu nombro daŭre kreskas. Kreskas ankaŭ la ĝenerala konscio pri ilia  ĉiam pli granda rolo en la pola socio. La plej nova  esploro surprizas kaj disblovas stereotipojn pri poloj vivantaj solece, kiujn oni traktis kiel liberpensulojn, homojn subtaksantajn familivalorojn,  ofte ŝanĝantajn partnerojn, koncentriĝantajn pri profesia kariero kaj la deziro longe vivi solece. Laŭ la lastaj esploroj evidentiĝas,  ke du trionoj de soluloj, t.e. 65 procentoj deklaras centrodekstrulajn  aŭ dekstrulajn opiniojn, kio povas ligiĝi kun la fakto ke poloj alte taksas tradiciajn valorojn.  95-procente la polaj soluloj serĉas konstantan partneron kaj la plej gravaj estas por ili tiaj valoroj kiel la familio (67 procentoj de la enketitoj), amo (58 procentoj). 74 procentoj de solece vivantaj poloj en la aĝo de 18-39 vivojaroj deklaris la deziron havi infanojn. Parto de soluloj ne kaŝas, ke deziras ligiĝi kun personoj ne divorcitaj kaj seninfanaj. La ekzamenado liveris ankaŭ respondojn pri seksaferoj. 45 procentoj de poloj vivantaj solece  en la aĝo de 18-24 vivojaroj kaj 15 procentoj en la aĝo de 25-39 vivojaroj ne komencis ankoraŭ seksan vivon. Tio laŭ esploristoj montras, ke poloj sopiras al vera amo, al valoroj, kiuj fortigas la familian vivon por longaj jaroj. 91 procentoj de polaj soluloj konfesis havi/flegi iun hobion, plej ofte temas pri vojaĝado. Samtiom deklaras kontenton pri sia materiala situacio.

El la elsendo 06.06.2017. Legas Tomek – 2’21”

Pollando, nekonstanta membro de la Sekureckonsilio de UN

La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj elektis en la sekreta voĉdonado kvin nekonstantajn membrojn de la Sekureckonsilio por la jaroj 2018-2019. Pollando ĝuas grandan sukceson akirinte plej multnomran subtenon akirinte 190 subtenovoĉojn je du sindetenoj. Krome estis elektitaj Kuvajto, Peruo, Eburborda Respubliko kaj Ekvatora Gvineo. Pollando kandidatiĝis al la Konsilio en 2009 gvidante la kampanjon sub la devizo „Solidareco-Respondeco-Engaĝiĝo”. Ĝis nun Pollaando estis membro de la sekureckonsilio kvin fojojn, la lastan fojon en la oficperiodo 1996-1997.

El la elsendo 02.06.2017. Legas Barbara – 0’57”

Polaj ekspertoj klerigos ĉinajn inĝenierojn

Laborantoj de la Bjalistoka kaj de la Krakova Politeknikoj klerigos ĉinajn inĝenierojn en la Ĉina-Pola Lernejo de Inĝenierio ĉe Tianjin Chengjian University. La edukoferto de la nova altlernejo estas direktita al la civitanoj de Ĉinio kaj la okupoj estos gvidtaj en la angla lingvo. Findstudintoj ricevos du diplomojn – la polan kaj ĉinan. La studoj komenĉiĝos aŭtune okazante unuavice en Ĉinio, kien estos veturantaj polaj lekciantoj. Scienistoj el Bialistoko instruos konstruadon kaj medioinĝenierion, tiuj el Krakovo arkitekturon kaj naturarkitekturon, entute unu trionon de la instruprogramo. Estas planite, ke ĉinaj studentoj estos venantaj ankaŭ al Pollando por unu semestro aŭ unu jaro por sperti la studojn laŭ la plena pola sistemo.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Tomek – 0’54”

La pola lingvo ĉiam pli populara en Irkuck

La polan lingvon en la Ŝtata Universitato en Irkucko, la plej granda altlernejo en la ĉefa urbo de la Orienta Siberio studas en plimulto rusoj, eksterlandanoj, sed ankaŭ poldevenuloj. Ĝi estas lekciata devige kiel unu el la nuntempaj slavaj lingvoj en la fakultato de la rusa filologio. Aldone en la fakultato de fremdaj lingvoj studentoj povas elekti la polan lingvon kiel la tiel nomatan duan fremdan lingvon. Ekde 2015 funkcias en la universitato Centro de la Pola Lingvo, kiu rolas kiel rendevuejo por studentoj de diversaj fakultatoj,  kaj ankaŭ por personoj lernantaj la polan lingvon en la loka katolika preĝejo. En Irkucko estas pli ol 10 altlernejoj,  do la grupo de neplenaj 50 personoj studantaj la polan lingvon povas ne ŝajni granda, sed konsiderante, ke la filologia fakultato havas nur 20-25 studentojn la situacio aspektas iom alie, des pli ke la nombro de studentoj elektantaj la polan lingvon kreskas. La studentojn favoras la fakto, ke en Irkucko funkcias Ĝenerala Konsulejo de Pollando, aktivas polkolonia organizo „Ĉenero”. Kunlabore kun ambaŭ institucioj en Irkucko okazas Somera Lernejo de la Pola Lingvo apud Bajkalo, ĉiujaraj konkursoj pri la pola ortografio, renkontiĝoj kun invititaj de la konsulejo polaj kreantoj. La pola ministerio por la supera edukado ebligas al studentoj partopreni somerajn lernejojn de la pola lingvo en Pollando.

El la elsendo 30.05.2017. Legas Milada – 2’04”