POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Tago de la Nacia Legado
Kiel ni jam informis, morgaŭ la 7-an de septembro 2019 en Pollando okazos laŭvica, la jam 8-a Tago de la Nacia Legado. Ekde la komenco patronecas al ĝi la polaj prezidentoj, ekde 2015 la prezidenta paro Andrzej kaj Agata Duda. La inaŭgurita en 2012 socia kampanjo popularigas la konon de la nacia literaturo en la vastaj sociaj rondoj, dum kiu ampleksaj fragmentoj de la elektitaj verkoj estas legataj publike, ankaŭ en la amaskomunikiloj. Por la nuna tago estis elektitaj 8 polaj noveloj aŭtoritaj de Eliza Orzeskowa, Maria Konopnicka, Bolesław Prus, Bruno Schulz, Władysław Reymont, Stefan Żeromski, Henryk Sienkiewicz kaj Henryk Rzewuski. Ankaŭ nunjare al la evento kontribuos landaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Bjalistoka E-Societo tiuokaze lanĉas sabate la E-version de la proponitaj por la nuna jaro noveloj. En Krakovo estos lanĉita E-traduko de la novelo de Henryk Sienkiewicz „Sachem”. En la porokaza renkontiĝo partoprenos tradukintino Maria Majerczak kaj la aŭtorino de la kovrilpaĝo Barbara Jeziorek. La eventon riĉigos profesia muzika kadro en kiu Izabela Jeziorek kantos en Esperanto. Al la popularigo de la Tago inter eksterlandaj esperantistoj aparte kontribuis/as Maria Majerczak. Ĵus aperis ŝia broŝuro „Esperantistoj en la pola NACIA LEGADO 2016 – 2018 Invito por 2019”. Ĝi bildigas tiujn aktivadojn entreprenitajn tra la mondo en la jaroj 2016, 2017 kaj 2018 listigante la rilatajn aranĝojn en pluraj landoj, fotojn, spertojn, ligojn al filemtoj, informojn pri ilia eĥo en memovadaj amaskomunikiloj, oficialajn konfirmojn kaj reagojn en la formo de dankleteroj kaj porokazaj librodonacoj. Estas cititaj tradukitaj vortoj de la pola prezidenta paro pri la esperantista kontribuo dum la solenaĵo sumiginta la Nacian Legadon en 2018. La rete legebla kaj elŝutebla broŝuro de Maria Majerczak povas servi al esperantistoj kiel inspiro por ilia priliteratura aktiviĝo lige kun la pola Tago de la Nacia Legado.
El la elsendo 06.09.2019. Legas Barbara – 2’53”
Pola-usona deklaracio lige kun teknologio 5G
Lunde finiĝis la oficiala vizito de la usona vicprezidento Mike Pence, kiu venis al Pollando por la solenaĵoj de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Antaŭ la forflugo la usona gasto renkontiĝis kun la ĉefministro Mateusz Morawiecki. Ambaŭ politikistoj subskribis en la ĉefministra kancelario deklaracion pri sekureco de la konstruata reto 5G. La telekomunika reto de la kvina generacio estas nova, intense disvolviĝanta telekomunika normo, kies celo estas grandigi la rapidecon de la transmisiado de donitaĵoj kompare kun nunaj retoj 4G. La nova teknologio akcelos i.a. evoluigon de la interneto IoT, de la telemedicinaj servoj, aŭtomataj veturiloj kaj inteligentaj urboj. Post la subskribo la sekva paŝo estas sciencaj esploroj por krei sekureckadron por la nova reto de la poŝtelefona telefonio. Tio ligiĝos kun elekto de konkreta telefonia liveranto. Pasintĵaŭde la ĉefministro Morawiecki gastis en Svedio. Dum sia vizito li esprimis la konvinkon, ke la sveda Ericsson decidis jam pri sia investaĵo en Pollando lige kun la teknologio 5G.
El la elsendo 03.09.2019. Legas Krystyna – 1’25”
La 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito
La lasta semajnfino en Pollando pasis sub la omaĝsigno pri la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito kaj ĝiaj viktimoj. I.a. ili okazis en la lokoj kiel unuaj atakitaj de germanoj frumatene de la 1-a de septembro 1939 – la Promontoro Westerplatte kaj la urbo Wieluń. La ĉefaj solenaĵoj okazis la 1-an de septembro en Varsovio. La ĉefparoladojn sur Piłsudzki-placo, kie troviĝis reprezentantoj de pli ol 40 ŝtatoj, inter kiuj estis la germana kanceliero Angela Merkel, faris la prezidentoj de Pollando kaj Germanio – Andrzj Duda kaj Franz-Walter Steinmeier kaj la vicprezidento de Usono Mike Pens. Iliaj elpaŝoj reliefigis la historian veron pri la viktimoj – 6 milionoj da polaj civitanoj murditaj de germanoj kaj sovetunianoj. Kiel enorme gravaj estis akceptitaj la vortoj de la germana prezidento deklarinta plenan respondecon de la germana nacio pro la eksplodo de la 2-a mondmilito. La la gvidmotivo de la solenaĵoj estis la vortoj „Memoro kaj Averto”, kiuj aperis sur la rubando de la florkrono, kiu en la nomo de ĉiuj delegacioj estis metita ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. Ili estas gravuritaj sur la sonorilego la unuan fojon eksoninta fine de la solenaĵo post 21 kanonaj salutpafoj, kiam per ĝia koro memore kaj averte frapis la pola, germana prezidentoj, la usona vicprezidento kaj reprezentantoj de ĉiuj ŝtataj delegacioj.
El la elsendo 03.09.2019. Legas Barbara – 1’56”
G7 por kontraubatali incendiojn en Amazonio
La gvidantoj de G7 renkontiĝintaj en Francio favoras destinon de 20 milionoj da dolaroj por kontraŭbatali incendiojn de la amazoniaj arbaroj. Financan helpon por Brazilo proponis Eŭropa Komisiono. Laŭ informanto de Reuter-agentejo la rimedoj estus destinitaj por la financado de la savkampanjo kun la uzo de aviadiloj. La brazilaj aŭtoritatoj informis, ke ili rifuzos helpooferton de la landoj el G7. Pli frue la brazila ministro por la medioprotektado deklaris, ke la helporimedoj estas bonvenaj. La brazila prezidento Jair Bolsonaro decidis direkti 44 mil soldatojn por la kontraŭbatalo de la incendioj kaj de kelkaj aviadiloj-cisternuloj Hercukes por estingi la incendiojn el la aero. Laŭ oficialaj donitaĵoj la incendioj en Amazonio estas nunjare je 83 procentoj pli grandaj kompare al la analoga periodo de la pasinta jaro. Ili estas fenomeno normala en ĉi tiu jarsezono. Ĉi-foje tamen ekologoj asertas, ke signifa kvanto de ĉi tiuj incendioj estas provokita de farmistoj, kiuj volas grandigi paŝtejojn kaj kultiveblajn grundojn.
El la elsendo 27.08.2019. Legas Milada – 1’40”
Ĉiam malpli da poloj fumas
Laŭ la opinisonda CBOS-centro la elcento de poloj fumantaj estas la plej malalta en la historio de la esploroj. Aktuale temas pri 26 procentoj de plenkreskuloj, ĉiu kvina fumas regule, ĉiu dudeka porokaze. Fumas pli da viroj ol virinoj. Laŭ CBOS la nombro de tradiciaj fumantoj samas, sed estas rimarkebla malkreska tendenco. Plej ofte fumas enketitoj 45-64-jaraĝaj. Estas rimarkebla la influo de edukiteco je fumado. Inter altlernejaj diplomitoj regule fumas sole 17 procentoj de respondintoj. Plej ofte fumas personoj kun la baza aŭ gimnazia edukiteco, senlaboruloj. Plej malmulte la estra personalo kaj specialistoj, lernantoj kaj studentoj. Oni notis ankaŭ dependecon inter la religiemo de la respondintoj kaj ilia fumado. Personoj nereligiemaj fumas multe pli ofte ol personoj praktikantaj. Laŭ la nunjaraj esploroj 42 procentoj de la socio ne toleras personojn fumantajn. Eĉ 90 procentoj de la enketitoj subtenas la malpermeson de la fumado en publikaj lokoj, 84 procentoj subtenas tiun malpermeson koncerne elektronikajn cigaredojn. Eĉ 92 procentoj de la respondintoj asertas, ke devus validi malpermeso vendi elektronikajn cigardedojn kaj iliajn akcesoraĵojn al personoj malpli ol 18-jaraĝaj.
El la elsendo 27.08.2019. Legas Milada – 2’05”
Julia sukceso de polaj junaj matematikistoj
Dum la Internacia Matematika Olimpiko en Britio polaj liceaj lernantoj akiris unu oran, tri arĝentajn kaj du bronzajn medalojn, atinginte la 10-an lokon en la teama rivalado. Jan Fornal, abiturientekzamenito el Rzeszów (la sudorienta Pollando) ricevinta la oran mealon solvis senerare ĉiujn olimpikajn taskojn. Tiel li grandigis la kolekton de siaj oraj kaj bronzaj medaloj el la antaŭaj eldonoj de la olimpiko. Krom li en la Olimpiko partoprenis lernantoj el Gdansko, Potrków Trybunalski, Szczecin kaj Krakovo. Internacia Matematika Olimpiko estas la plej malnova inter prestiĝaj lernoobjektaj konkursoj, en kiu rivalas lernantoj el la tuta mondo. Ĉiujare ĝi okazas en malsama lando.
El la elsendo 20.08.2019. Legas Maciek – 0’51”
Lernolibroj de la pola lingvo por unuaklasanoj en Litovio
La unuaklasanoj de polaj lernejoj en Litovio en la nova lernojaro komencos la lernadon de la gepatra lingvo laŭ lernolibroj el Pollando. Ĝis nun la litovaj aŭtoritatoj kontraŭis tion. Nun la litova registaro destinis por ilia adapto kaj aĉeto 100 mil eŭrojn. Laŭ la prezidanto de la Societo de Polaj Instruistoj en Litovio tio ebligos altigi la instrunivelon de la pola lingvo. La lernolibroj de la pola lingvo kaj literaturo estis prilaboritaj de polaj filologoj instruantaj en Litovio kunlabore kun sciencistoj el Litovio kaj Pollando. En la sekvaj jaroj aperos lernolibroj por lernantoj de la dua kaj tria klasoj. La pola socio atendas tamen la revenigon de deviga abiturienta ekzameno de la pola lingvo, kies rezultoj gravos dum studentigaj ekzamenoj en litovaj altlerejoj. En 1998 ĝi estis sengradigita ĝis la nivelo de nedeviga ekzameno, kio negative influis la instrunivelon de la pola lingvo. En Litovio funkcias 70 lernejoj kun la pola instrulingvo, en kiuj lernas 11, 5 mil lernantoj.
El la elsendo 20.08.2019. Legas Krystyna – 1’26”
La 11-a Somera Akademio de Blovinstrumentoj
Ekde la plej proksima sabato en la loko Kalisz (la centra Pollando) dum la tuta semajno daŭros la 11-a Somera Akademio de Latunaj Blovinstrumentoj. Temas pri la unusemajna majstriga kurso por ĉiuj klasoj de la latunaj blovinstrumentoj – trumpeto, korno, trombono, eŭfono, tubjo kaj ankaŭ perkuto, saksofono, ĉasistaj kornoj kaj blovorkestroj. Oni ne sole lernos. Same disĉiploj kiel ankaŭ iliaj mastroj el Pollando, Argentino, Brazilo, Hispanio, Litovio kaj Usono prezentiĝos antaŭ la publiko dum senpagaj koncertoj. La Akademion organizas la Ŝtata Muziklernejo en Kalisz por ebligi al talenta junularo kontaktojn kun polaj kaj eksterlandaj solartistoj kaj pedagogoj, evoluigon de la praktikaj kapabloj ludi la instrumentojn. La evento kun ĉiu jaro plivastiĝas. En la unuaj eldonoj de la festivalo partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj, nunjare jam 350.
El la elsendo 16.08.2019. Legas Krystyna – 1’12”
Regiona memoraĵo de Varmio kaj Mazurio
La dota kestego gajnis en la nunjara, deka eldono de la konkurso por la regiona memoraĵo el la regiono Varmio kaj Mazurio (la norda Pollando). Temas pri ĝia miniaturo mane pentrita, dekorita per plantornamaĵoj. Similaj kestegoj estis iam nemalhavebla elemento de la doto de la junedzino, kiu servis kiel ekipaĵo de la vilaĝa ĥato en tiu ĉi regiono. Por la konkurso – kiu laŭ la premiso de la organizantoj veku asociaciojn kun la valoroj de la vojevodio, simbolantaj ĝiajn kulturon, tradicion kaj kutimoj – venis 58 laboraĵoj el la tuta Pollando. Eblos ilin rigardi dum la tuta oktobro en la Vojevodia Publika Biblioteko de la urbo Olsztyn. Ekde nun la minatura dota kestego rolos por turistoj kiel kroma simpatia memoraĵo instigonta la denovan viziton de la regiono.
El la elsendo 16.08.2019. Legas Maciek – 0’58”
Libera komerco inter la Unio kaj Vjetnamio
Fine de junio la Eŭropa Unio subskribis interkonsenton pri libera komerco kun Vjetnamio. Tio estas la unua ĉi-speca interkonsento kun la disvolviĝanta azia lando. Ĝi postulas ankoraŭ aprobon flanke de la Eŭropa Parlamento. La Unio estas por Vjetnamio la dua post Usono vendomerkato, al kiu ĉi tiu lando eksportas ĉefe vestaĵojn kaj ŝuojn. La interkonsento kondukos al elimino de 99 procentoj de doganoj en la daŭro de 10 jaroj. Por aliaj varoj, aparte agrikulturaj, estos difinotaj kvotoj. Vjetnamio jam pli frue subskibis dek kelkajn interkonsentojn pri libera komerco kun 11 ŝtatoj el la regiono de Pacifiko. Pasintjare Vjetnamio eksportis al la Unio varojn kaj servojn kun la suma valoro de 42, 5 miliardoj da eŭroj dum la valoro de la importo el la Unio egalis al 13,8 miliardoj. La vjetnama registaro informis, ke la interkonsento grandigos ĝis 2020 la unian eksporton al Vjetnamio je 15, 28 procentoj, de la vjetnama eksporto al la Unio je 20 procentoj.
El la elsendo 13.08.2019. Legas Maciek – 1’10”