POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Datreveno de Auschwitz-liberigo

Kelkdek eksaj malliberigitoj partoprenos la solenaĵojn ligitajn kun la 71-a datreveno de la liberigo de la germana koncentrejo sur la tereno de Pollando, Auschwitz. Ili estos la plej gravaj gastoj de la morgaŭaj solenaĵoj disvolviĝontaj sur la tereno de la koncentrejo Auschwitz II-Birkenau. La ĉefajn solenaĵojn partoprenos ankaŭ la filo de kavaleria kapitano Witold Pilecki, la organizinto de la rezista movado en la koncentrejo, Andrzej. Antaŭtage Andrzej Duda estos unu el la herooj de speciala eduksesio pretigita de Internacia Edukcentro ĉe la Auschwitz-muzeo dediĉita al la dua transporto de malliberigitoj el la okupaciata Varsovio, en kiu venis i.a. Witold Pilecki. Post la demonstra proceso en 1948 li estis murdita de komunistoj. Li estis rehonorita en 1991. Postmorte prezidento Lech Kaczyński distingis lin per Ordeno de la Blanka Aglo. Honoran patronecon super la solenaĵoj transprenis prezidento Andrzej Duda. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz en 1940 kun la celo malliberigi en ĝi polojn. Auschwitz II-Birkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis la plej granda pereigejo de eŭropaj judoj. Germanaj nazioj ekstermis sur ĝia tereno ĉirkaŭ unu milionon 100 mil personojn. Krom judoj ankaŭ polojn, romaojn, sovetuniajn ostaĝojn kaj alinacianojn. La 27-an de januaro 1945 la koncentrejo estis liberigita de soldatoj de la Ruĝa Armeo. Dank’ al klopodoj de malliberigitoj en 1947 sur la terenoj de eksaj tendaroj Auschwitz I kaj Auschwitz II-Birkenau estis establita muzeo. En la lastaj jaroj ĉiujare vizitas ĝin ĉ. 1,5 milionoj da personoj el la tuta mondo. En 2015 vizitis la terenon de la eksa germana koncentrejo Auschwitz i.a. pli ol 50 mil italaj lernantoj kaj studentoj. Tiuj vizitoj daŭras. Informis pri tio la itala klerigministro Stefania Giannini post la reveno el Pollando, kie ŝi en la ĵusaj tagoj akompanis laŭvican grupon de gejunuloj. Ekde 20 jaroj estas organizataj la t.n. Vojaĝoj de Memoro, kadre de kiuj mezlernejanoj el la tuta Italio vizitas Auschwitz-muzeon kaj Krakovon. Akompanas al ili italaj judoj saviĝintaj de la holokaŭsto. En la lasta grupo,  kiun akompanis la itala klerigministro partoprenis 130 lernantoj. En la krakova sinagogo Tempel ministro Giannini subskribis interkompreniĝon kun la itala asocio de judaj komunumoj pri la instruado pri holokaŭsto en lernejoj kaj universitatoj. Partoprenis la eventon la itala prezidantino de la Deputita Ĉambro, Laura Boldrini.

El la elsendo 26.01.2016. Legas Tomek kaj Milada – 3’16”

Cikonioj forflugis

En tri Panoramaj Parkoj de la okcidenta vojevodio de Zielona Góra finiĝis la monitorado de blankaj cikonioj. Tie ili estas ĉiujare plej multnombraj. Kvankam ĝenerale estis malpli da kovoparoj, ili havis similan kvanton da cikonidoj, kiel en la pasintjara sezono. La plej favorajn kondiĉojn cikonioj ĝuis en la Panorama Parko de Pszczew, kie la nombro de la birdidoj estis nunjare duoble pli granda.  Kvankam la laŭvican jaron malkreskis la kvanto de kovoparoj en la Panorama Parko de Krzesin tio tamen ne speguliĝis en la kvanto de junaj birdoj, kiuj de tri jaroj egalas al 35. Sur la tereno de la Panorama Parko Riverbuŝo de Warta estis ringumitaj 85 junaj cikonioj el inter 159, kiuj prepariĝis al la forflugo. Nunjare la cikonioj el la regiono de Zielona Góra, simile kiel el aliaj regionoj de Pollando multe pli frue, ĉar meze je ĉirkaŭ 10-14 tagoj, forflugis al Afriko. Signifagrade influis tion atmosferaj kondiĉoj. Pro pli altaj temperaturoj pli rapide okazis rikolto, kio estis okazo por cikonioj ĝui pli abundan manĝooferton, i.a. ronĝulojn. Akiro de necesa energio antaŭ la forflugo efikis per pli frua malapero de la birdoj.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Gabi – 1’41”

Ĉiam pli da israelanoj kun pola pasporto

Laŭ  la israela stacio Arutz Sheva en la jaroj 2010-2017 pli ol 20 mil judoj akiris polan civitanecon, kio signifas 250-procentan kreskon. Laŭ la donitaĵoj de la Pola Respubliko en Israelo nur en la jaroj 2015-2017 eĉ 10 mil 820 israelanoj fariĝis poloj, kio estas pli ol sume en la 8-jara periodo 2002-2010. Tiuj donitaĵoj estis disponigitaj de la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj post la interpelacio de Marek Jakubiak el la partio Kukiz’ 15. Novaj polaj civitanoj rajtas entrepreni laboron kaj studojn sur la tereno de la tuta Eŭropa Unio. Same ili ne havas limigojn por investi kaj gvidi merkatagadon.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’03”

Pollando en la grupo de evoluintaj landoj

Pollando oficiale membriĝis en la grupo de evoluintaj landoj laŭ la klasifiko de FTSE Russell. La estis anoncita jam antaŭ unu jaro, sed nur lunde fariĝis fakto. La solenaĵo de akcepto okazis en la londona borso. Partoprenis ĝin reprezentantoj de la pola borso kaj merkatistaro. Pollando havas nun la saman statuson kiel Germanio, Francio, Usono aŭ Japanio. Ĝi estas la unua lando de post 10 jaroj, kiu membriĝis en ĉi tiu klubo kaj la unusola ŝtato el la Centra-Orienta Eŭropo. La statuso de la evoluinta merkato ŝanĝos la manieron kiel investantoj rigardas nian landon. Laŭ analizantoj laŭ pli longa perspektivo tio signifas interesiĝon pri la varsovia borso kaj pri la pola ŝtato kiel investoloko.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Milada – 1’05”

La datreveno de la sovetunia invado kontraŭ Pollandon

Antaŭ 79 jaroj, la 17-an de septembro 1939 rompante la polan-sovetunian pakton pri neagreso la Ruĝa Armeo invadis la terenon de la Pola Respunliko realigante tiel difinojn el la konfidenca protokolo de la germana-sovetunia pakto, konata sub la nomo Ribbentrop-Mołotow. Tio okazis 17 tagojn post la invado de Germanio kontraŭ Pollandon kaj komenco de la 2-a mondmilito. Pollando frontis tiel la invadon de malamikaj trupoj de la okcidenta kaj de la  orienta flankoj. Inter la 3-a kaj la 6-a horo matene la 17-an de seprembro 1939 la trupoj de la Ruĝa Armeo transpaŝis la orientan limon de Pollando laŭ ĝia tuta longeco. Tiuj eventoj ŝanĝis la trapason de la 2-a mondmilito.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’04”

Landoj de la Trimara Iniciato debatas en Bukureŝto

Lastlunde en Bukureŝto, Rumanio komenciĝis dutaga debato de la landoj de la tn. Trimara Iniciato, kiun konsistigas 12 eŭropaj ŝtatoj situantaj proksime de Baltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko. Temas pri Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Aŭstrio, Hungario, Slovenio, Kroatio, Rumanio kaj Bulgario. Oni antaŭvidis, ke 12 bankaj institucioj de la 12 membroŝtatoj  subskribos intencoleteron pri establo de investa fonduso, kiu financos strategiajn infrastrukturajn kaj energetikajn investaĵojn en la regiono. Ĝi disponos pri buĝeto en la alteco de 5 miliardoj da eŭroj rolonte kiel specifa investa vehiklo ebligonta generi investaĵojn kun la valoro de  almenaŭ 100 miliardoj da eŭroj.

El la elsendo 18.09.2018. Legas Milada – 1’07”

Pollando inter tri uniaj landoj kun malalta senlaboreco

Kiel informis komence de septembro  Eŭropa Statistika Oficejo, Eurostat fine de julio 2018 la senlaboreco en Pollando laŭ la metodo BAEL egalis al nur 3,5 procentoj kaj Pollando troviĝis sur la tria loko inter la uniaj landoj. La meza senlaboreco en ĉiuj 28 landoj de la Eŭropa Unio samperiode egalis al 6,8 procentoj, en 19 landoj de la eŭrosfero ĝi estis pli alta kaj egalis al 8,2 procentoj. Laŭ la informoj de la Mnisterio pri Familio, Laboro kaj Socia Politiko rezultas, ke en Pollando laboras ĉirkaŭ 1,5 milionoj da civitanoj de aliaj ŝtatoj. Estas gvidataj laboroj pri ŝanĝo de la principoj de migropolitiko, inkluzive tiujn, kiuj celas logi eksterlandanojn por pli longdaŭra estado en Pollando, eĉ por konstante. „Dziennik. Gazeta Prawna” ĵus informis, ke ĉirkaŭ 25 mil personoj en Hinda Unio atendas en Nov-Delhio polajn vizojn. Temas pri baratanoj, nepalanoj kaj bangladeŝanoj, kiuj ricevis laborpermeson de vojevodiaj oficejoj.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’33”

Vinberrikolto 2018 en Zielona Góra

Lastsabate en Zielona Góra (la okcidenta Pollando) komenciĝis – daŭrantaj ĝis la plej proksima sabato – la Vinberrikoltaj Tagoj 2018. La ŝlosilojn al la urbo transprenis la vindio Bakĥo. Por la loĝantoj kaj turistoj estis pretigitaj dekoj da eventoj kun informa, kultura, sporta kaj distra karakteroj. La Vinberrikoltaj Tagoj signifas publikan amuzon kaj porokazan stratoferton, kadre de kiu la vendobudoj ofertas vinojn kaj frandaĵojn el la tuta mondo, aparte ofertante vinojn el la regionaj vitejoj. La unuaj dokumentitaj informoj pri la loka vinproduktado devenas el la 1314-a jaro. Post la apogea periodo el la fino de la 15-a jarcento la vinproduktado meze de la 19-a kaj 20-a jarcentoj cedis al produktado de biero, vodko, konjakoj, likvoroj kaj ĉampano. Ekde 1999 en Zielona Góra ne plu okazas vinproduktado laŭ industria skalo kaj vitkultivado renaskiĝas en malgrandaj, familiaj bienoj ĉirkaŭe de la urbo.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Milada – 1’32”

Surdaj lingvistoj en la Varsovia Universitato

Fine de aŭgusto en la Varsovia Universitato okazis internacia konferenco SIGN9, tio estas konferenco plene dediĉita al personoj surdaj, ilia lingvo kaj kulturo. Ĉiuj elpaŝoj, referaĵoj kaj laborrenkontoj okazis en la naciaj gestaj lingvoj aŭ en la tiel nomata „surdula esperanto”, tio estas IS – International Sign. Partoprenis ĝin preskaŭ 200 personoj el pli ol 20 landoj – en pli multo surduloj. En la Varsovia Universitato funkcias la unusola en la Centra kaj Orienta Pollando kolektivo okupiĝanta pri la gesta lingvistiko. Venas ĉi tien esploristoj ne nur el aliaj sciencaj centroj de la lando, sed ankaŭ el Eŭropo, kiuj en la Laborejo de la Gesta Lingvistiko ĉe la Fakultato de la Pola Lingvo realigas siajn esplorprojektojn. La pionira rolo de la varsovia  kolektivo konsistas en tio, ke oni sukcesis logi al kunlaboro surdulojn, kiuj alikaze ne entreprenus sciencistan karieron. Ilia laboro ebligis jam prilabori kaj publikigi en la Interreto unikajn lernolibrojn por la surdaj infanoj, kiuj estas utiligataj en bazaj lerneoj de la tuta Pollando. Interrete estis disponigita ankaŭ kurso de la gesta lingvo por infanoj el la unuaj klasoj de la bazaj lernejoj. Plimulto de la surdaj infanoj naskiĝas en familioj, en kiuj la ceteraj membroj ne havas aŭdoproblemojn kaj ne uzas la gestan lingvon. Dank’ al la lanĉita nunjare lernolibro „Gestu kun ni” infano konatiĝas kun la pola gesta lingvo eĉ ne konante la polan lingvon, kio ne estas maloftaĵo. Dank’ al la Laborejo kreiĝis pliaj lernolibroj, ekzempe de historio, matematiko, fiziko aŭ kemio. Ili havas formon de  komputilaj programoj, en kiuj ĉiuj tekstoj estis tradukitaj en la gestolingvon. Instruistoj uzas ilin en la daŭro de lecionoj dum lernantoj en sia individua laboro. En Pollando ne ekzistas studoj por instruistoj de la gesta lingvo, ĝi entute ne estas agnoskita kiel fremda lingvo. La kapablo gestkomuniki rezultas el personaj kontaktoj kun surduloj. En plimulto la aŭdokapablaj uzantoj de la pola gesta lingvo estas infanoj de surduloj, kiuj lernis ĝin hejme aŭ hobiuloj.

El la elsendo 11.09.2018. Legas Tomek – 2’20”

Turistoj en la vinberejoj de Krakova Regiono

La ĉefa ideo de la Krakovregiona Viteja Itinero estas logi turistojn al la lokaj vinberejoj, renkontiĝi kun iliaj posedantoj, malkovri la vinproduktan heredaĵon kaj ĝui la naturon de la regiono. Dum la tuta sezono turistoj povas viziti ilin  gustumante la produktojn. Nunjare estis planitaj 11 eventoj, inter kiuj 6 apartenas al la ĉefaj. La iniciato ĉiujare logas amason da interesiĝantoj. La nunjaraj renkontiĝoj okazos ĝis la mezo de septembro. Dum ĉiuj Wojciech Bosak, projektinto de multaj vitejoj, pola renoma eksperto verkanta kaj lekcianta altlerneje pri vino prezentos siajn prelegojn.

El la elsendo 04.09.2018. Legas Maciek – 0’48”