POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
La 30-jariĝo de la unuaj parte liberaj balotoj en Pollando
Antaŭ 30 jaroj, la 4-an de junio 1989 okazis la unua raŭndo de parte liberaj balotoj al la pola Sejmo (deputita ĉambro) kaj plene liberaj balotoj al la Senato. Ili okazis laŭ principoj difinitaj dum la t.n. „Rondtablaj debatoj” kaj signifis venkon de „Solidareco”. La balotoj estis unu el la faktoroj kondukintaj al faligo de komunismo kaj demokrataj transformiĝoj en Pollando kaj en la tuta Centra-Orienta Eŭropo. Inter multaj eventoj ligitaj kun la tiuokazaj solenaĵoj troviĝas specialaa kunsido de la Senato, kiun partoprenis i.a. prezidento Andrzej Duda kaj ĉefministro Morawiecki. Instituto pri la Nacia Memoro pretigis du sciencajn konferencojn. I.a. hodiaŭ en Gdansko komenciĝis dutaga konferenco „La reĝima transformiĝo: genezo, mekanismoj, sekvoj”, kiun partoprenas krom polaj specialistoj ankaŭ esploristoj el Danlando, Germanio, Hungario kaj Slovakio.
El la elsendo 04.06.2019. Legas Krystyna – 1’08”
Leĝo pri la ukraina lingvo
La malgajninta en la prezidentaj balotoj la ĝisnuna ŝtatestro de Ukrainio Petro Poroszenko subskribis leĝon pri la ukraina lingvo en la publika vivo. Ĝi devantigas uzi ĝin en la ŝtataj institucioj, komunumaj organoj kaj aliaj sferoj de la publika vivo. Post la proklamo de la leĝo la prezidento-elektito Wołodymyr Zełenski informis, ke post la transpreno de la povo li analizos ĝin por kontroli ĉu ĝi konformas al la konstitucio kaj interesoj de ĉiuj civitanoj. La hungara ministo por la eksterlandaj aferoj deklaris, ke ĝi lezas la rajtojn de la hungara malplimulto en Ukrainio. Reprezentanto de la rusa ministerio por la eksterlandaj aferoj esprimis la opinion, ke la leĝo signifas „trudan ukrainigadon” kaj multaj ĝiaj decidoj malkongruas kun la internaciaj normoj. La ukraina leĝo ne koncernas la religiajn ceremoniojn, nek lingvon uzatan private. Ĝi garantias, ke en la infanlerejoj kaj komencaj lernejaj klasoj la instrudo de la naciaj malplimultoj okazos en iliaj gepatraj lingvoj egale kun la ŝtata lingvo. La ukrainan lingvon devos regi i.a. personoj klopodantaj akiri la ukrainan civitanecon. La amaskomunikiloj devas destini por ĝia uzo ne malpli ol 90 procentojn de sia elsendotempo. En unu eldonejo ne malpli ol 50 procentoj de libroj jare devas aperi en la ukraina lingvo.
El la elsendo 28.05.2019. Legas Krystyna – 1’42”
Pola ministro gvidos la mondan Antidopan Agentejon
La pola sportministro, Witold Bańka fariĝis komuna kandidato de la reprezentantoj de la kontinentoj por la nova estro de la Monda Antidopa Agentejo (WADA). Oficiale li estos aprobita en novembro. Sian postenon li plenumos ekde la 1-a de januaro. Lia antaŭulo, brito Craig Reedie oficanta ekde 2014 gvidis la Agentejon kiel reprezentanto de la olimpika movado. Konforme al la principo de alternado nun la prezidenton de la Agentejo elektis reprezentantoj de la ŝtatoj. Witold Bańka, eksa leĝeratletikisto en 2015 fariĝis ministro pri sporto kaj turismo. Li iniciatis vicon da esencaj programoj popularigantaj sporton inter infanoj kaj gejunuloj, subvenciantaj elstare talentajn sportemulojn. Li estis ideodoninto de leĝo pri kontraŭbatalado de dopado en la sporto kaj de la Pola Antidopa Agentejo (POLADA). Ekde majo 2017 Witold Bańka estas membro de la Plenumkomitato de la Monda Antidopa Agentejo. Ekde sia membriĝo li postulas grandigi financajn rimedojn por la kontraŭdopa batalo.
El la elsendo 21.05.2019. Legas Przemek – 1’17”
Pola prezidento en Usono
La pola prezidento Andrzej Duda kune kun la edzino en junio faros viziton en Vaŝingtono. Kiel informis la Blanka Domo la 12-an de junio okazos renkontiĝo de la usona prezidento Donald Trump kun la pola gasto. La vizito konfirmas historiajn kaj kulturajn ligojn inter Usono kaj Pollando, kio alprenas apartan signifon en la kunteksto de la 80-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito. Ambaŭ prezidentoj traktos dum la renkontiĝo la disvolviĝantan strategian partnerecon kaj vicon da aliaj problemoj i.a. pri la defendo, sekureco, energio kaj komercaj aferoj. Post la vizito en Vaŝingtono Andrzej Duda en la akompano de merkatistoj kaj reprezentantoj de startfirmaoj faros viziton ĉe la Okcidenta Marbordo en Teksaso, Nevado kaj en Silicia Valo, Kalifornio. Dum la usona vizito de la pola prezidenta paro en San Francisco okazos renkontiĝo kun la tiea pola kolonio.
El la elsendo 21.05.2019. Legas Milada – 1’20”
La 6-a eldono de Copernicus Festival en Krakovo
Inter la 21-a kaj la 26-a de majo en Krakovo daŭras la 6-a eldono de la Kopernika Festivalo. La evento populariganta sciencon kaj kulturon okazos nunjare sub la devizo „Lingvo estas centra kaj por la kulturo kaj por la scienco”. Dum la gazetara konferenco antaŭanta la festivalon profesoro Michał Heller atentigis, ke lingvo rolas la centran rolon kaj por la kulturo kaj por la scienco estante enorme interesa fenomeno laŭ diversaj vidpunktoj. Li atentigis ĉeokaze, ke la aktuala lingvaĵo de la publika politika debato en Pollando grave lin enzorgigas, ĉar oni ricevas la impreson, ke „homoj forgesis en la publika interparolo pri bona konduto dum tiel ne devintus okazi”. Pastro Heller atentigis tamen, ke dum la festivalo oni ne parolas pri politikistaj disputoj, sed pri tio, por kio estas lingvo kaj kiom ĝi gravas. La festivala programo estas tre varia, kaj al la fenomeno „lingvo” oni referencas same dum la renkontiĝoj, kiel ankaŭ dum spektakloj kaj en ekspozicioj. Ĉiu festivala tago – krom la inaŭgura – komenciĝas per „Matenmanĝo kun la majstroj”. La gastoj de la matenaj interparoloj en la librovendejo-kafejo „De Revolutionibus…” estas sciencistoj: lingvisto, filologo kaj tradukisto, fizikisto kaj astronomio. La festivalajn tagojn fermos „vespero de steluloj” en la Nacia Muzeo, dum kiu aŭdiĝos prelegoj de elstaruloj de la scienca mondo. I.a. de la brita fizikisto kaj kosmologo, serĉanta la eksterteran vivon Paul Davies, la usona antropologo kaj lingvisto, esploristo de la lingvaĵoj de amazoniaj triboj Daniel Everett, la okupiĝanta pri la animala lingvaĵo filozofo el McGill Universiato en Montrealo, Charles Taylor kaj lingvisto, membro de la Konsilio de la Pola Lingvo Jerzy Bralczyk. La festivalon inaŭguris en la Nacia Muzeo de Krakovo koncerto „Gramatiko de la kreado”. En ĝia programo troviĝis komponaĵoj kaj renesancaj kantoj el la epoko de Leonardo da Vinci kaj frubarokaj verkoj.
El la elsendo 21.05.2019. Legas Barbara – 2’32”
Post la atako kontraŭ la pola ambasadoro en Isrealo
La pola prezidento kaj la ĉefministro, politikistoj de diversaj politikaj grupiĝoj kondamnis la fizikan kaj parolan atakon kontraŭ la polan ambasadoron en Isrealo, Marek Magierowski, kiu okazis lastmerkrede. La atakinto estas la 65-jara arkitekto Arik Lederman rilate kiun post la priaŭskulto estis decidita hejma aresto. En la polaj publikaj reagoj kaj la pola gazetaro oni skribas pri la intensiĝantaj en Israelo kaj sur la internacia areno kontraŭpolaj elpaŝoj, kio kaŭzas streĉitecon en la reciprokaj rilatoj. La atakon kondamnis la vokita al la pola ministerio por la eksterlandaj aferoj ambasadorino de Isrealo.
El la elsendo 17.05.2019. Legas Krystyna – 0’48”
Business & Science Polland en Bruselo
La plej proksiman ĵaŭdon en Bruselo estos funkciigita centro Business & Science Poland. Ĝia celo estas logi laŭeble plej multajn firmaojn al la lobiado favore al la pola scienco kaj entreprenemo. Kvankam temas pri merkatista iniciato ĝi estis inspirita kaj apogita de la Ministerio por la Entreprenemo kaj Teknologio. Ĝis nun apartenas al ĝi nur la ŝtataj firmaoj aŭ publikaj institutoj kiel Orlen, Lotos, PLL LOT, Grupo Azoty, KGHM, PPL Aviadilaj Havenoj, Pola Produktejo de Valorpaperoj, Invest Bank, Pola Poŝto. La centro estas malferma al la privataj merkatistoj, entreprenistaj asocioj, komercaj ĉambroj, sciencaj establoj kaj aliaj. Poloj ĝis nun konsistigas malgrandan elcenton inter miloj da lobiuloj en la uniaj institucioj. En la registro de la Eŭropa Koisiono estas registritaj prreskaŭ 12 mil subjektoj el inter kiuj preskaŭ la duonon konsisitigas lobiuloj, branĉaj, industriaj aŭ profesiaj societoj. Krom tio estas pli ol mil konsultofirmaoj, juristaj kacelarioj kaj senependaj konsultantoj.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Milada- 1’37”
Aktivaj SIM-kartoj pli multnombraj ol la homa populacio
Laŭ la plej nova raporto de la Internacia Telekomunika Asocio pli malpli antaŭ kvar jaroj la kvanto de aktivaj SIM-kartoj en la mondo superis la populacion de la Tero. Kvankam daŭre ĉirkaŭ unu miliardo da homoj ne havas elektrokonekton nun estas 8,1 miliardoj da aktivaj SIM-kartoj dum la tera populacio egalas al 7,6 miliardoj da homoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke personoj en la evoluintaj regionoj uzas kelkajn telefonnumerojn. Ili servas aparte por kontaktoj kun laborloko, por kontaktoj privataj aŭ eksterlandaj. Nur 5,28 miliardoj da posedantoj de la poŝtelefoj povas konketiĝi kun la interreto. El ĉi tiu grupo 45 procentoj konsultas sian fejsbukan profilon almenaŭ unu fojon monate. Malgraŭ tio, ke de 10 jaroj malkreskas la nombro de telefonabonoj ĝi daŭre superas la naturan kreskon de la tera populacio.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 1’01”
En Krakovo Papa Universitato de Johano Paŭlo la 2-a
Ekde 2006-a jaro en Krakovo funkcias Centro de Johano Paŭlo la 2-a „Ne timu”. En ĝian konsiston eniras preĝejo, al kiu patronecas la sankta Johano Paulo la 2-a, Volontula Centro, Instituto de Johano Paulo la 2-a, Muzeo kun konferenca segmento kaj pilgrimdomo. Sur pli ol 20 hektaroj estis aranĝita vasta parko kun ludplaco, aŭtoparkejo. La Centron kun la fama Sanktejo de Dia Mizerikordo kunigas aparta pasejo. Nun estis decidite, ke sur la tereno de la centro troviĝos ankaŭ sidejo de la Papa Universitato kun riĉe ekipita scienc-esplora bazo.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Maciek – 0’42”
Poloj kontentaj pro sia membreco en la Eŭropa Unio
La 1-an de majo i.a. poloj solenis la 15-jariĝon de Pollando en la Unio. Konforme al la plej novaj esploroj de opinisonda CBOS eĉ 91 procentoj de poloj aprobas la membriĝon de nia lando en la Unio. 78 procentoj rimarkas pozitivajn sekvojn de la membiĝo. Interesajn donitaĵoj sekvas ankaŭ el aliaj sondadoj. La opinisonda PEW Research Centrer esploris la kontentostaton de la civitanoj de 18 landoj, inkluzive de Pollando pro la stato de demokratio en ilia ŝtato. Evidentiĝis, ke poloj sentas pli grandan satisfakcion pri la stato de demokratio en la lando ol multaj okcidenteŭropaj nacioj kiel francoj, hispanoj, britoj aŭ italoj. Inter poloj la kontentoindico egalas al 51 procentoj, en Francio al 48, en Britio al 42, en Italio al 29 kaj en Hispanio al 20 procentoj. Malkontentaj pri la stato de demokratio en sia lando estas 44 procentoj de poloj, 51 procentoj de francoj, 55 procentoj de britoj, 70 procentoj de italoj kaj 81 procentoj de hispanoj. El la esploro de PEW Research Centrer rezultas, ke la plej kontantaj pri la stato de demokratio en sia lando estas svedoj (69 procentoj kontentaj, 30 procentoj malkontentaj). Plej malkontentaj estas grekoj 84 procentoj. Kontentaj estas nur 16 procentoj.
El la elsendo 07.05.2019. Legas Milada – 2’02”