POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Manuskripto de la plej malnova pola kristnaska kanto

La plej malnova pola kristnaska kanto, estis kreita en la 15-a jarcento, kaj ĝian manuskripton gardas la trezorejo de la Jagelona Universitato en Krakovo. La komponaĵo baziĝanta sur la melodio de gregoria ĉanto enhavas tekston, kiu similas al la nuntempaj popularaj kristnaskaj kantoj kaj mesaĝas esperon kaj atendadon je Jesuo. Ĝi komenciĝas per la vortoj „buccinemus in hac die”, alivorte „Ni blovu trumpeton en ĉi tiu tago”.
La latinan tekston verkis profesoro de la Krakova Universitato, teologo kaj filozofo Bartolomeo el Jasło. Oni difinis la aŭtoron laŭ akrostiko, kio estis la karakteriza mezepoka formo de la aŭtora subskribo. Tio estas, ke la unuopaj literoj de la versoj formas la nomon de la aŭtoro „Bartholomeus de Iaslo”. La muziknotoj de la kanto estis deĉifritaj dank’ al la kopio farita de bibliofilo, teologo kaj rektoro de la Krakova Universitato, Łukasz el Koźmin Wielki.
Dum jarcentoj la kanto estis esplorobjekto de historiistoj kaj muzikologoj. En la 2017-a jaro ĝia teksto estis tradukita en la polan lingvon, kaj ĉi-jare okazis la praplenumo de la komponaĵo en Muzeo de Collegium Maius de la Jagelona Universitato.

El la elsendo 25.12.2025. Legas Maciek – 01′ 31″

Pingloarbo, firma elemento de la pola Kristnasko

La kristnaska eterne verda pingloarbo (konifero) estas firma elemento de la pola Kristnasko de pli ol ducent jaroj. La kutimo ornami kristnaskan abieton atingis Pollandon lime de la 18/19-jarcentaj dank’ al germanaj setlintoj. La kutimon trakti abion kiel kristnaskan arbon, iuj ligas kun la misiista agado de s-ta Bonifaco. En la jaro 723 li forhakis potencan kverkon dediĉitan al la dio Thor kaj el la proksime kreskanta abio li konstruis altaron, aŭ elmontris ĝin kiel arbon de Jesuo-infaneto kun eterne verdaj branĉoj simbolantaj la eternan vivon.
La kristnaska arbeto en Pollando povas signifi same abion, piceon aŭ pinon. En la lastaj jaroj plej volonte – eĉ 80-procente poloj aĉetas abiojn, aparte la kaŭkazajn abiojn, kiuj dominas en la plantejoj de pingloarbaj stikaĵoj.
La kaŭkazan abion karakterizas molaj pingloj, kiuj malsame kiel ĉe piceoj ne falas en hejtataj domoj. Tamen piceoj, malpli kostaj, sed bele aromantaj, estas serĉataj de ĉirkaŭ 15 procentoj de klientoj. Tamen iliaj pingloj estas akraj kaj rapide falas. Pinoj kun tre longaj pingloj estas popularaj nur en iuj regionoj de la lando.
En Pollando ĉiujare oni aĉetas ĉirkaŭ 6 milionojn da kultivataj, kristnaskaj arboj. La kristnaskaj arbetoj 2025 estis plantitaj antaŭ 7-9 jaroj.

El la elsendo 25.12.2025. Legas Milada – 02′ 15″

La jubilea eldono de la premio L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco

Ok polaj esplorostinoj ricevis la premiojn L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco. Dum la porokaza solenaĵo estis substrekite, ke subteno de virinoj en la scienco estas procezo strategia kaj baza investaĵo por la estonteco de esploroj, novumado kaj la tuta socio. La celo de ĉi tiu programo estas la popularigado de atingaĵoj de junaj, talentaj esploristinoj, instigo al ilia daŭra laboro por la scienca evoluo kaj financa subteno.
En la 25-a eldono de la programo la ĵurio konsistanta el 17 elstaraj reprezentantoj de la pola scienco, konsideris 389 proponojn de stipendiitinoj. La elektitaj ok laŭreatinoj krom stipendioj en la magistriĝa, doktoriĝa kaj habilita kategorioj en la suma alteco de 100 mil zlotoj ricevis individuajn premiojn de la pola edukministerio en la alteco de po 15 mil zlotoj.
En Pollando la programo L’Oréal-UNESCO por Virinoj kaj la Scienco estas realigata ekde la 2001-a jaro. Ĝia partnero estas la Pola Unesko-komitato, pola edukministerio, Pola Sciencakademio kaj UN Global Compact Network Poland. Entute en ĉiuj eldonoj de la programo estis premiitaj 137 sciencistinoj.

El la elsendo 10.12.2025. Legas Gabi – 01′ 43″

La sezono de lueblaj publikaj bicikloj 2025

En la ĵus finiĝinta lu-sezono de publikaj bicikloj oni prunteprenis publikajn biciklojn pli ol 8 milionojn da fojoj. Uzis ilin ĉirkaŭ 500 mil personoj, kiuj sume traveturis 23 milionojn da kilometroj kaj biciklis dum 234 milionoj da minutoj.
La gvida reto estas la varsovia Veturilo, kies biciklojn oni pruntis 4,6 milionojn da fojoj. En ĝi ĉiam pli oftas elektraj bicikloj, entute 300, kiuj kovris 15 procentojn de la traveturoj. Altajn indicojn atingis ankaŭ Vroclavo, la vojevodio de Katowice, Lodzo kaj Bjalistoko. Kvankam la bicikla lu-sezono finiĝis, duono de la lueblaj bicikloj funkcios en la vojevodio de Katowice kaj Vroclavo.
En 2025 okazis oficiala kunigo de la germana marko Nextbike kun la pola filio. La firmao Star Capital prezentis komunan strategion de evoluo kaj investaĵoj. Jam somere Nextbike funkciigis en Varsovio la plej grandan en la Centra-Orienta Eŭropo produkto-servan centron de la publika bicikloluado. Dank’ al 36-metra muntolinio la varsovia centro produktos ĝis 150 biciklojn tage. Ĉi-jare oni jam liveris 10 mil biciklojn al Barcelono, Zagrebo, Bonn, Nurimbergo kaj Kassel. Nextbike planas en 2026 partopreni en kelkdek polaj aŭkcioj samtempe evoluigante sian ekspansion en Finnlando, Svedio, Litovio kaj Balkanio. En la grupo oni diskutas pri projektoj en Francio, Germanio, Aŭstrio kaj Hispanio. Venontjare la firmao planas plian evoluigon de publikaj elektraj bicikloj testante ilin en diversaj polaj kaj eŭropaj urboj.

El la elsendo 10.12.2025. Legas Maciek – 02′ 04″

Mil kverkoj omaĝe al la miljariĝo de la unua kronceremonio en Pollando

En oktobro 2025 estis lanĉita la kampanjo „1000 kverkoj omaĝe al la kronceremonio de Boleslao la Brava” , la reĝo de Pollano. La stikaĵoj –inkluzive de 10 heredontoj de la legendeca pola kverko Bartek – estos planitaj en kvin vojevodioj en la suda Pollando. La kampanjo estis inaŭgurita en la loko Zagnańsk apud Kielce, kie troviĝas la plej malnova pola kverko Bartek. Laŭ unu el la legendoj en ĝia trunko la reĝo Jahano la 3-a Sobieski kaj lia edzino Marysieńka kaŝis trezorojn. Laŭ la alia, la reĝo revenanta post la triumfa venko super turkoj, dum la batalo apud Vieno, lasis en la arbotruno vinbotelon kaj konkeritan turkan sabron.
Laŭ ideodoninto de la kampanjo „1000 kverkoj je la 1000-jariĝo de la kroncermonio de reĝo Boleslao la Brava” kaj plantataj tiuokaze junaj kverkoarboj atestas pri la heredaĵo de la unua pola kronceremonio kaj pri la respondeco pri la estonteco de la pola naturo.

El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 01′ 13″

Dinamika evoluo de la pola vinproduktado

La pola vinproduktado notas dinamikan evoluon. Karakterizas ĝin rekorda nombro da vitejoj, kiuj okupis en la nuna jaro preskaŭ 1100 hektarojn, karakterizas ĝin kreskanta konsumado. Pri la kvalito de polaj vinoj atestas plej bone premioj. Dum la konkurso MUVINA 2025 la polaj vinoj akiris eĉ 9 medalojn, inkluzive de du oraj. Dum la alia evento, Decanter World Wine Awards 2025, polaj vinoj akiris 4 bronzajn medalojn.
Vitejoj ĝenerale vekas asociaciojn kun belegaj pejzaĝoj de hispanaj, italaj aŭ francaj regionoj. Ĉiam pli ofte ankaŭ en la pola panoramo estas rimarkeblaj deklivoj surkreskitaj de vitoj. La ĉefa urbo de la pola vinproduktado estas Zielona Góra, kies vinprodukta tradicio radikas en la 12-a jarcento.
Kvankam la plej multaj polaj vitejoj troviĝas ĝuste en la regiono de Zielona Góra kaj entute en la sudaj regionoj de la lando, multaj vitejoj kreiĝas en la aliaj landopartoj dank’ al la ekzistanta tie mikroklimato. En 2025 estis registritaj 699 vitejoj, je 132 pli ol en la pasinta jaro, kaj je 218 pli dum la lastaj du jaroj. Polaj vitejoj logas ĉiam pli da turistoj, kio – kune kun la organizado de eventoj – havas ŝlosilan signifon por la profitdoneco de multaj vitejoj, aparte malpli grandaj. Ĝenerale ekoturismo famigas vinproduktajn regionojn kaj pruvas, ke vino el Pollando povas konkuri kun la plej bonaj eŭropaj vinoj. La dinamika evoluo de la vinprodukta sektoro ebligas prognozi plian kreskon de la pola vinkvalito kaj rekoneblecon de la polaj vinoj eksterlande.

El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 02′ 19″

Enorme pompa antaŭkristnaska etoso en Varsovio 2025

Varsovio la plej proksiman semajnon eniras la antaŭkristnaskan etoson kun enorma pompo. Ekde la 28-a de novembro lumparadoj, vertikala rulradego – kelkfoje difinata kiel diabla rado – novaj stratpasejoj kaj festaj ornamaĵoj transformis la varsovian Placon de Defiladoj kaj la tutan ĉirkaŭaĵon de la Kulturpalaco en vivpulsantan centron de vintraj atrakciaĵoj.
La kristnaska bazaro antaŭ la Kulturpalaco surprizas per la skalo de la festa ornamo, kiu – laŭ la organizantoj – povas konkuri ekzempe kun tiu en Berlino. Sur ĝia tereno troviĝas 100 lignaj budoj, en kiuj estas ofertitaj – metiaĵoj, regionaj frandaĵoj, varmaj alkoholaĵoj kaj kristnaskarbaj ornamaĵoj. Funkcias tie i.a. la venecia karuselo kaj en la kultura programo de la bazaro estas planitaj 16 eventoj – koncertoj, surscenejaj prezentiĝoj kaj karitataj kampanjoj.
En alia loko de Varsovio Kolejkowo funkcias la ekspozicio „La mielkuka urbo”. Por krei ĉi tiun unikan ekspozicion estis destinitaj 1400 tunoj da mielkuka pasto, 44 kilogramoj da ĉokolado, centoj da detaloj el glazuro. La ekspozicio prezentanta miniaturan Varsovion kun Kulturpalaco, stacidomoj kaj fantaziaj elementoj ligas arkitekturon, la sukeraĵistan arton kaj modelkonstruan fajnecon.
Tio ne elĉerpas la kristnaskperiodajn atrakciaĵojn. Ekde la 1-a de decembro la elrigarda teraso de la plej alta en Eŭropo nubskrapulo Varso Tower – 230 metrojn super la tero – transformiĝos en vintran ĝardenon sub la devizo „La festotempo super la nuboj”. Inter la atrakciaĵoj – evidente en la kristnaskperioda ornamo – oni servos frandaĵojn, varman vinon, fotosferojn kun la urbopanoramo en la vintra ornamo. Akomapanos ĉion la kristnaskfesta muzko kaj laŭtemaj reklamfilmetoj.

El la elsendo 30.11.2025. Legas Gabi – 02′ 36″

Fabriko de Akvo en Szczecin por distro kaj sportaj aktivadoj

La Akvofabriko en Szczecin, la nordokcidenta Pollando, estas loko por distro kaj sportaj aktivadoj, ĝi rolas kiel eduka spaco same por infanoj kiel ankaŭ por plenkreskuloj. Samtempe tio estas la plej moderna ĉi-speca objekto en Pollando.
En ĉi tiu moderna centro troviĝas publikaj kaj sportaj naĝejoj, akvoplacoj por infanoj kaj naĝejoj sen bariloj, kiuj aspektas kiel akvofaloj, spaco de eksteraj naĝejoj – funkciantaj inter majo kaj septembro – SPA-spacoj, saŭno, keglejo, grimpomuro. Entute sur tri etaĝoj kreiĝis 17 internaj basenoj, kies suma akvospegulo superas du mil kvadratajn metrojn. Krom la naĝejoj, amfiteatro, teraso – kiu vintre servas kiel glitejo, en la Akvofabriko funkcias edukcentro „EDUKATORIUM”, kies gvidmotivo estas akvo. Funkcias en ĝi ekspozicioj rilataj al diversaj sciencaj temoj, kiel kosmo, klimato, oceano, homo, akvocivilizacio kaj hidroinĝenierio. Funkcias tie ankaŭ laboratorioj, en kiuj eblas fari eksperimentojn.
La arkitektura projekto de „Akvofabriko” en 2025 akiris oran statueton en la konkurso „Internaciaj Arkitekturaj kaj Dezajnaj Premioj”. En ĉi tiu plebiscito de la Arkitektura kaj Dezajnista Komunumo rivalis arkitekturaj laborejoj el pli ol 45 landoj. Internacia ĵurio premias projektojn, kiuj vastigas penshorizontojn pri spaco, materialoj kaj uza funkcieco.

El la elsendo 30.11.2025. Legas Maciek – 01′ 42″

Kontraŭ komercado per objektoj ligitaj kun la viktimoj de la 3-a Regno

Pro la internacia premo la germana Aŭkcia Domo Felzmann en Neuss nuligis planitan por la lasta lundo aŭkcion de memoraĵoj kaj dokumentoj, ligitaj kun malliberigitoj de la germanaj koncentrejoj i.a. en Auschwitz kaj Majdanek. Akre protestis kontraŭ ĉi tiu plano la polaj aŭtoritatoj, inkluzive de la prezidenta ofico. Kontraŭ la planata aŭkcio protestis i.a. Interncia Oswięcim-komitato.
Oni planis elmeti dum la aŭkcio 623 objektojn, el la privata kolekto, inter kiuj, estis vendoprezentotaj leteroj de koncentrejaj malliberigitoj, polickartotekoj kaj memorkartetoj de Gestapo, dokumentoj el la gettoj i.a. Varsovio kaj Lodzo. Multaj el ĉi tiuj objektoj enhavas plenajn personajn donitaĵojn, inkluzive de nomoj, koncentrejaj registronumeroj, kio ekskludas komercadon per ili. Laŭ historiistoj la komercado per objektoj apartenantaj al la viktimoj de holokaŭsto kreas danĝeran precedencon. Ili postulas, ke la germanaj federaciaj kaj landaj institucioj enkonduku klarajn regulojn, kiuj malpermesos komercadon per memoraĵoj, ligitaj kun la viktimoj de la 3-a Regno.

El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 01′ 35″

Sekureckonsilio subtenis la planon de la usona prezidento pri Gazao

Lastlunde la Sekureckonsilio de UN-o akceptis rezolucion, kiu subtenas la planon de la usona prezidento Donald Trump pri Gazao-sektoro. Voĉdonis por ĝi 13 landoj, Rusio kaj Ĉinio sindetenis. La dokumento antaŭvidas i.a. establon de Internaciaj Stabiligaj Trupoj/Internaciaj Stabiligaj Fortoj. ISF estus respondeca pro la limsekureco inter Gazao-sektoro kun Israelo kaj Egiptio, ĝi certigus la sekurecon de la civila loĝantaro kaj humanitaraj sferoj, ĝi ankaŭ respondecus pr i la instrukciado kaj kunlaboro kun novaj palestinaj policfortoj. La rezolucio konstatas, ke samtempe kun senmilitarigo kaj rekonstruo de Gazao kaj reformo de Palestina Aŭtonomio ĉe la okcidenta bordo de Jordano „povas fine kreiĝi kondiĉoj por fidinda vojo al suvereneco kaj ŝtataneco de Palestino”.

El la elsendo 20.11.2025. Legas Barbara – 01′ 11″