POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Kreskanta malsatminaco
Laŭ la Monda Nutroprogramo 41 milionoj da homoj en pli pl 40 landoj de la mondo vivas rande de malsato, pli ol 500 milionoj suferas la malsaton. De kvin jaroj tiu tendenco kreskas. La pandemio aldone akcelis la procezon. La ĉefajn kaŭzojn de tio oni ligas kun la klimatŝanĝoj kaj sekvantaj el tio kataklismoj, kaj kun armitaj konfliktoj. Sen tuja helpo de humanecaj organizoj en akiro de nutraĵoj al la plej malriĉaj regionoj, ĉefe en Afriko neevitebla estas laŭvica elmigra apogeo. La Monda Nutroprogramo gvidas aktuale sep averiajn savkampanjojn ligitajn kun la pandemio de Kovim-19 kaj kun la situacio reganta en Demokrata Respubliko Kongo, la nordorienta Niĝerio, en Sahelo-landoj, en Sirio kaj Jemeno kaj en la Suda Sudano. Laŭ reprezentantino de la Pola Humaneca Kampanjo Helena Krajewska se ni parolas pri tio, ke necesas helpi surloke, por ne fronti grandegan migrofenomenon necesas helpi al homoj vivantaj tie rekonstrui sian vivon surloke, por ke ili povu daŭre vivi en siaj hejmregionoj. Temas pri longdaŭraj programoj subtenantaj la lokan agrikulturon, subtenantaj homojn kiuj volas produkti nutraĵojn por si mem, por siaj familioj, ĝenerale por siaj landoj.
El la elsendo 11.08.2021. Legas Milada – 2′ 01″
Pollando denove feria celloko de nederlandanoj
Laŭ la donitaĵoj de antaŭ la pandemio de la Pola Turisma Organizo kaj la Ĉefa Statistika Oficejo la nombro de turistoj el Nederlando kreskis. En 2019 temis pri pli ol 550 mil turistoj el ĉi tiu lando.
Nun post kiam Nederlando signis Pollandon verdkolore – kio signifas mankon de epidemia minaco – ĉiam pli da nederlandaj turistoj rezervas la someran feriadon en nia lando planante veni al Pollando aŭtomobile. Nederlandaj turistoj elektas Krakovon, multaj preferas Vroclavon kaj ĝian regionon.
El la elsendo 03.08.2021. Legas Milada – 0’48’’
Polaj firmaoj ne plu por distanca laboro
ManpowerGroup (internacia firmao pri personala konsilado) publikigis raporton „Nesufiĉo de talentuloj” el kiu rezultas, ke polaj firmaoj ne intencas daŭrigi la modelon de distanca laboro. Laŭ iliaj deklaroj eĉ 88 procentoj de laborantoj revenos al firmloka (oficeja) laboro kaj 9 procentoj ricevos proponon labori en hibrida maniero. Oni pravigas tion per zorgo pri la bonfarto de laborantoj kaj kvalito de la firmaa kunlaboro.
Eĉ preskaŭ ĉiu kvara labordonanto en Pollando supozas, ke laboro eksteroficeja malavantaĝe influas la bonfarton de laborantoj, ĉiun kvinan enzorigas kvalito de kunlaboro en distancaj laborkolektivoj. La rezervoj de la firmaoj koncernas ankaŭ malkreskon de produktiveco (18 procentoj) kaj de inventemo (12 procentoj), fine de la organiza kulturo (2 procentoj). Nur 22 procentoj de labordonantoj ne eprimas similajn rezervojn.
Kvankam la pandemio komencis revoluciajn ŝanĝojn en la rilato de labordonantoj al la distanca laboro nun ĉiam pli da ili revenas al la tradicia labormaniero. Labordonantoj antaŭvidas, ke dum laŭvicaj 6-12 monatoj 88 procentoj de iliaj laborantoj revenos al oficejoj kaj nur 9 procentoj ricevos proponon de hibrida laboro, el inter kiuj nur 5 procentoj povos labori distance dum pli granda parto de la semajno. Eĉ 39 procentoj de labrdonantoj intencas proponi elastajn horojn por komenco kaj fino de laboro kaze de firmloka (oficeja) laboro.
Samtempe, kiel klarigas la pola dungoeksperto de la grupo, laborantoj ne volas perdi la laborelastecon akiritan dum la pandemio. Kiel kompromisa ŝajnas esti vastskala envivigo aŭ konservo de la hibrida labormodelo. Tion atendas unuavice dungotoj en informteknika sektoro, laborontoj rilate priservadon de klientoj, rilate vendan kaj merkatikan sektorojn.
El la elsendo 03.08.2021. Legas Maciek – 02’09’’
Woolaroo, programo ekzamenonta indiĝenajn lingvojn
Google Arts & Culture kreis malferman programaron, kiu esploras 10 indiĝenajn lingvojn. Woolaroo ebligas samtempe al la lingvosocioj protekti iliajn lingvojn kaj evoluigon. Tio signifas, ke Woolaroo i.a. ebligas vastigi la vortprovizon, aldoni sondokumentojn por helpi korektan prononcon.
Inter la poponitaj estas 10 indiĝenaj lingvoj i.a. luiziana-kreola-franca, kalabria grika, maoria, tamaziĝt’-a, sicilia, Yang Zhuang, rapanui kaj jida. Unusola lingvo, kiu havas rilaton kun Pollando estas la jida. Antaŭ la 2-a mondmilito ĝi estis la lingvaĵo de judoj loĝantaj en Pollando kaj en aliaj landoj de la Orienta Eŭropo. Laŭ la lastaj antaŭmilitaj donitaĵoj en 1931 la jida estis la gepatra lingvo por 79,2 procentoj de polaj judoj. Aktuale jida estas uzata inter la religiaj ĥasidaj komunumoj en Usono kaj Israelo.
El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 0’ 55’’
Motivoj de poloj labori post atingo de emerita aĝo
Preskaŭ 40 procentoj de poloj planas daŭre labori post la atingo de emerita aĝo, ĉiu tria ne havas tiajn planojn kaj 32 procentoj de la enketitoj de UCE RESEARCH ankoraŭ ne havas firman opinion pri tio. Personoj, kiuj deklaris daŭrigon de profesia aktiveco post emeritiĝo ĝenerale havas la konscion pri minaco de malaltaj emerituroj. Kvankam estas ankaŭ tiaj faktoroj, kiuj ligiĝas kun la decido ĉesigi la laboron, kiel zorgado pri nepoj aŭ la deziro vojaĝi. Sed la financa konsidero estas unualoka.
Inter tiuj, kiuj deklaras la profesian aktivecon post la atingo de la emerita aĝo estas personoj enspezantaj inter 7 ĝi 9 mil zlotoj – temas pri 57,1 procentoj de la respondintoj. Sur la dua loko troviĝas personoj enspezantaj inter 5 kaj 7 mil zlotoj – temas pri 52,9 procentoj de la enketitoj. Plej multaj poloj, kiuj ne intencas daŭrigi laboron estas personoj, kies enspezoj ne superas 3 mil zlotojn. Temas pri 35, 5 procentoj.
Laŭ UCE RESEARCH personoj bone espezantaj bone konscias, ke estonta emerituro ne garantios al ili vivon sur la nivelo, al kiu ili kutimiĝis. Tio motivas la deziron plulabori.
El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 01’25’’
Preskaŭ 60 procentoj de poloj engaĝiĝas por bezonantoj
Kiel elmontras la lasta opinisondado preskaŭ 60 procentoj de plenkreskaj poloj engaĝiĝas en la bonfarajn kampanjojn. Plej aktivaj ĉi-rilate estas personoj en la aĝo inter la 36-a kaj la 55-a vivojaroj kun monataj enspezoj egalaj al pli ol 9 mil zlotoj. Ili meze destinas por tiu ĉi celo dum diversspecaj kvestadoj inter 50 kaj 300 zlotoj jaroj. Laŭ ekspertoj dank’ al tio ĉiujare la grupo de homoj plej bezonantaj ricevas eĉ kelkcent milionojn da zlotoj. Samtempe tamen preskaŭ 40 procentoj de poloj frontas problemojn senprunte transvivi monaton. La enketintoj de la portalo szczytny-cel.pl tre pozitive taksas la rezultojn de sia enketado, laŭ kiuj evidentiĝas ke poloj estas precipe impresiĝemaj je personoj troviĝantaj en bezono. Eĉ personoj kun modesta buĝeto pretas subteni homojn trafitajn de veraj tragedoj. Plej senavaraj estas viroj destinante por alies helpo de 400 ĝis pli ol 500 zlotoj jare. Samtempe en Pollando viroj daŭre enspezas pli ol virinoj, ne eblas do miri pri tiu situacio. Krome ĝuste viroj plej ofte administras la familibuĝetojn. Ne eblas do konkludi, ke polinoj estas pli avaraj.
El la elsendo 13.07.2021. Legas Maciek – 1′ 24″
Our Future Foundation
Unu el la ĉefaj celoj de la fondaĵo Our Future Foundation estas atribuo de stipendioj al talenta pola junularo por kovri kostojn de eksterlandaj studoj. La misio de la fondaĵo estas egaligi ŝancojn por junuloj el neprivilegiitaj medioj akiri kleriĝon sur la plej alta monda nivelo. Nunjare ricevis stipendiojn 20 laŭvicaj talentuloj, kiuj krome troviĝas sub la protekto de spertoplenaj mentoroj konsilantaj en elekto de konforma karierovojo. La mentoroj mem estas diplomitoj kaj studentoj de la plej renomaj mondaj altlernejoj, kiuj i.a. dividas siajn spertojn pri la aspirvojo al la eksterlandaj universitatoj. Our Future Foundation havas jam 4-jarajn spertojn en helpado al talenta pola junularo. Dank’ al ĝi pli ol 90 junaj poloj povis komenci studojn en tiaj universitatoj kiel Oxford, Stanford, New York University, University of London aŭ Berkley.
El la elsendo 13.07.2021. Legas Milada – 1′ 24″
Nova atrakciaĵo de Wolsztyn
Wolsztyn en la okcidenta Pollando apartenas al lokoj aparte bone konataj al la ŝatantoj de la fervojo. Ĝi famas pro siaj malnovaj lokomotivoj, kiuj priservas la pasaĝeran trafikon pere de normalaj reloj. Inter ili troviĝas tri daŭre funkciantaj vaporlokomotivoj. Nun kreiĝis plano establi en Wolsztyn la fervojan urbeton kun atrakciaĵoj por infanoj kaj plenkreskaj amantoj de la fervojo. Ĝi troviĝos en la rekta proksimeco de la lokomotivejo. I.a. oni planas krei ĝardenvagonareton kaj atrakciaĵojn por infanoj laŭteme ligitajn kun la fervojo. Troviĝos en ĝi ankaŭ la funkcianta dum la tuta jaro ekspozicio de historioj lokomotivoj. La urbeto laŭ promenitineroj ligiĝos kun la lokomotivejo kaj plezurpasejoj laŭe de la proksima Berzyńki-Lago. La urbeto estos ekipita per konforma infrastrukturo ofica, gastronomia, ekspozicia. En la planoj estas restaŭro de parto de ne plu funkciantaj lokomotivoj. Ĉiu kun adekvata klariga informo povos esti vizitata de interesiĝantoj.
El la elsendo 06.07.2021. Legas Pamela – 1′ 22″
Kreskas la nombro de ukrainanoj legale estadantaj en Pollando
En majo je preskaŭ 40 procentoj krekis la nombro de permesoj eldonitaj al ukrainanoj por la portempa estado en Pollando kompare kun la analoga periodo de la pasinta jaro. Ankoraŭ en pli granda kvanto kreskis permesoj por longdaŭra estado kaj por konstanta estado. En ĉi tiuj kazoj la kresko de eldonataj permesoj egalis al pli ol 90 procentoj, respektive 55 procentoj. Laŭ la Oficejo pri eksterlandanoj en majo 2021 la permeson por la portempa estado ricevis 12 mil 100 ukrainanoj. La nombro de permesoj pri la estado sur la teritorio de Pollando eldonata al ukrainanoj kreskas sisteme ekde 2015. Dominas permesoj ligitaj kun laboro. La situacion favoras ankaŭ tio, ke civitanoj de Ukrainio utiligas la simpligitan proceduron dungiĝi sur la pola labormerkato.
El la elsendo 06.07.2021. Legas Milada – 1′ 16″
Eksterlandanoj interesiĝas pri portugala vino
En la pandemia periodo ne malkreskas la interesiĝo de eksterlandaj konsumantoj pri portugalaj vinoj. Ĝia eksporto en la unua jarkvarono de la nuna jaro kreskie je 13 procentoj i.a. dank’ al la pola merkato. Tiujn informojn prezentis ViniPortugal. Laŭ ĝiaj statistikoj la plej grandan vendokreskon de la portugalaj vinoj oni notis en tiu ĉi periodo en Pollando – je 42,2 procentoj kaj en Finnlando – je 37,7 procentoj. La kresko de interesiĝo pri portugala vino ligiĝas kun ĝia populareco en familioj, kiuj ne povante – pro kovimrestriktoj – viziti restoraciojn kaj rapidmanĝejojn aĉetadis ĝin por la hejma konsumado. La valoro de la portugala vineksporto al Pollando inter januaro kaj aprilo 2021 egalis al 7,1 milionoj da eŭroj.
El la elsendo 29.06.2021. Legas Maciek – 0′ 58″