POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Pola nutraĵeksporto 2021
Je 9 procentoj kreskis en la 2021-a jaro la pola eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj kompare al 2020. Entute la valoro de la pola ĉi-branĉa eksporto egalis al 37, 4 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu sumo 27,1 miliardoj da eŭroj venis pro la eksporto al la uniaj merkatoj, kio signifis kreskon 11-procentan kompare al 2020. Plej grandaj klientoj de la polaj varoj estis Germanio, Nederlando, Francio, Italio kaj Ĉeĥio. Inter la eksteruniaj klientoj trviĝis laŭ la grandeco Britio, Ukrainio, Rusio, Usono, Saŭda Arabio kaj Alĝerio. En la eksportostrukturo dominis viando, ĉefe kortbirda, kaj viandaj alifaraĵoj, grengrajno kaj ĝiaj alifaraĵoj, tabako kaj ties alifaraĵoj, sukero kaj sukeraĵista galanterio, fiŝoj kaj fiŝalifaraĵoj. La enspezoj pro la eksporto de la laktaj prodktoj konpare al 2020 kreskis je 13 procentoj.
El la elsendo 25.05.2022. Legas Milada – 01’30”
LOT kun restarigitaj kaj novaj flugkonektoj
Antaŭ 50 jaroj en majo 1972 la pola flugkompanio LOT funkciigis la rektan flugkonekton al Ĉikago en Usono. Apud pli frua konekto al Toronto en Kanado temis pri unu el la unuaj flugkonektoj el Pollando al la Norda Ameriko. Aktuale LOT realigas flugkonektojn krom al Ĉikago ankaŭ al Novjorko, Miami kaj Los Angelos. Ekde la somera sezono la transatlantikaj konektoj de la pola flugkompanio revenas al la stato de antaŭ la pandemiaj limigoj. La polaj aviadiloj realigos semajne 14 flugojn inter Pollando kaj Ĉikago dum vintre okazos unu flugo ĉiutage. LOT planas priservi en 2022 laŭ ĉi tiu itinero 250 mil pasaĝerojn. Dum la somera sezono 10 aviadiloj startos el Varsovio kaj 4 el Krakovo. La flugoj el Krakovo konsideras la bezonojn de la usona pola kolonio vizitanta la hejmlandon. La flugkompanio funiciigas novajn flugkonektojn el Varsovio al Kairo en Egiptio kaj al Priŝtina en Kosovo. La unuaj flugoj okazos la 31-an de majo, respektive la 6-an de junio. La flugoj al Kairo estos realigataj 5 fojojn semajne – lunde, merkrede, ĵaude, sabate kaj dimanĉee. Tiuj al Priŝtina okazos kvar fojojn semajne en lundoj, merkredoj, ĵaŭdoj kaj sabatoj. Krome fine de majo komencos funkcii rektaj flugkonektoj al Bombajo en la Hinda Unio, Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino, kaj Baku en Azerbajĝano. Pro la milito en Ukrainio LOT ĉesigis flugojn al Rusio, Belorusio kaj Ukrainio. En pli ol 69 procentoj la akciulo de LOT estas la pola fisko, en 30,7 procentoj Pola Aviada Grupo.
El la elsendo 25.05.2022. Legas Maciek kaj Milada – 02’08”
ARC Rynek i Opinia pri ukrainaj rifuĝintoj
Ekde la rusa invado kontraŭ Ukrainion la polan limon transpaŝis 3 milionoj 570 mil personoj el ĉi tiu lando. Laŭ la donitaĵoj de la esplorlaborejo ARC Rynek i Opinia (merkato kaj opinio) 58 procentoj de ili intencas resti en Pollando ĝis la militfino. 27 procentoj planas resti en Pollando ankaŭ post la fino de la milito. 71 procentoj de estadantaj en Pollando ukrainaj rifuĝintoj devenas el regionoj rekte spertantaj la rusan militistan atakon. 54 procentoj intencas entrepreni laboron en Pollado kaj 57 intencas havi en Pollando bankan konton. Jam preskaŭ 160 mil rifuĝintoj estis enlaborigitaj plej ofte en varstaplejoj, gastronomio, hotela branĉo.
El la elsendo 25.05.2022. Legas Krystyna 01′ 03”
UNICEF pri tragika sorto de siriaj infanoj
Lastdimanĉe, la 8-an de majo reprezentantoj de UNICEF atentigis, ke pli ol 6 kaj duona milionoj da infanoj en Sirio bezonas helpon. Tio estas la plej granda nombro notita ekde la komenco de konflikto en ĉi tiu lando en 2011. Oni atentigis pri la fakto, ke milionoj da infanoj en ĉi tiu lando kaj en najbaraj landoj vivas en timo kaj malcerteco. UNICEF esprimis maltrankvilon, ke la milito en Ukraino forturnis la atenton kaj malgrandigis la fondusojn por la helpo al ĉi tiu araba lando. En la nuna jaro oni ricevis malpli ol la duonon de planitaj rimedoj. Kiel informis en marto reprezentantoj de la Siria Observejo de la Homaj Rajtoj – SOHR ekde la eksplodo de popola ribelo kontraŭ la registaro de Baszszar al-Asad en 2011 en Sirio pereis preskaŭ 610 mil personoj, inkluzive de 161 mil civiluloj, inter kiuj estis 25 mil infanoj.
El la elsendo 15.05.2022. Legas Milada – 01’25”
Ukrainoj povas studi la polan en Universitato de Lodzo
La Universitato de Lodzo (la centra Pollando) funkciigas novan studdirekton por rifuĝantoj el Ukrainio en sia Filologia Fakultato. Temas pri studoj pri la pola lingvo kombinitaj kun la angla. Post la varbkampanjo, jam en majo oni decidis ilin inaŭguri. Temas pri la studoj de la 1-a grado ebligantaj al studentoj ne konantaj la polan lingvon aŭ konantaj ĝin en limigita grado, sed interesiĝantaj pri la pola lingvo kaj kulturo, dezirantaj vastigi siajn konojn pri Pollano – alpropriogon de la pola kaj angla lingvoj sur minimume B2-nivelo. Dum ses semestroj studentoj profundigas siajn sciojn pri instruado de la pola lingvo kiel la fremda kaj pri la pola lingvo en turismo kaj merkatagado. Finstudontoj havos ŝancon trovi laboron en lingvolernejoj, kulturinstitucioj, tradukoficejoj, amaskomunikiloj, eldonejoj, vojaĝoficejoj, diolomatiaj centroj kaj pliaj aliaj lokoj, en kiuj diversŝtupe okazas komunikado en la lingvoj pola kaj angla.
El la elsendo 15.05.2022. Legas Maciek – 01’11”
Ukrainoj dankeme pro i.a. pola helpo al ilia lando
Laŭ informoj de la pola limgardistaro la limon al Pollando ĝis vendredo transpaŝis pli ol 3 milionoj 300 mil ukrainanoj, temas ĉefe pri virinoj kaj infanoj. La edzino de la ukraina prezidento Ołena Zełenska komenatnte tiun helpon dankis pro ĝi skribante i.a. „Tion kion vi faras por ni estas pli ol helpo”. Ŝi atentigis, ke PL akceptis centojn da ukrainaj infanojn kun onkologiaj problemoj. Lastĵaŭde la ukraina ministro por la eksterlandaj aferoj Dymytro Kuleba difinis Germanion la gvidanto se temas pri subteno de Ukrainio per armllivero kaj envivigado de sankcioj kontraŭ Rusion. Li parolis pri la pionira rolo de Germanio en la germana televido ARD.
El la elsendo 15.05.2022. Legis Barbara – 0′ 57”
Riĉaj sukcenprovizoj en la orienta Pollando
Kiel skribis „Puls Biznesu” ne la marborda regiono, sed la orienta Pollando evidentiĝas esti la plej riĉa regiono por akirado de sukceno en Pollando. Laŭ informoj de la Ŝtata Geologia Instituto la plej novaj donitaĵoj el 2019 pri la tiel nomataj „bilancaj geoologiaj provizoj” de sukceno en la regiono de Lublin estas 25-oble pli grandaj ol en la pomeria vojevodio kaj egalas al preskaŭ 1,5 mil tunoj. La tieaj sukcentavoloj troviĝas ankaŭ en malpli granda profundo ol en la nordo de la lando. Tiu abundo logas ne mezajn sukcenplukantojn, sed seriozajn firmaojn. La unua estas Stellarium ekspluatanta la lublinajn sukcentavolojn laŭ la industria skalo. Ĝi estas aktuale la unusola en Pollando kaj en la Eŭropa Unio firmao gvidanta la akiradon de sukceno laŭ la industria skalo.
El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01′ 19”
Pollando por ukrainaj rifuĝintoj – 05.05.2022
Ĝis la komencaj tagoj de majo la Landa Fiska Administracio priservis pli ol 15 mil konvojojn kun humaneca helpo al Ukrainio. Samtempe ĝiaj funkciuloj priservis pli ol 3 milionojn da rifuĝintoj, 200 mil personaŭtormobilojn, 15 mil busuojn. Ĉe la pola-ukraina limo laboras 1400 doganfiskaj funkciuloj konantaj la ukrainan kaj anglan lingvojn, laborante tutdiurne dum 7 tagoj de la semajno. Laŭ raporto de Centro pri Analizoj kaj Esploroj de la Unio de la Polaj Metropoloj la loĝantaro de Pollando kreskis. Grandiĝis populacioj de unuopaj polaj urboj. Ekzemplodone la populacio de la urbo Rzeszów grandiĝis je 53 procentoj, de Varsovio je 15 procentoj. Jam antaŭ la milito en Pollando troviĝis pli ol 1 miliono 500 mil ukrainoj ne kalkulante infanojn ĝis la 15-a vivojaro.
Laŭ la informoj de la pola vicministro por la internaj aferoj kaj administracio Paweł Szefernaker jam pli ol unu miliono da ukrainaj rifuĝintoj ricevis la identigan numeron PESEL. Ĝi enhavas i.a. la naskiĝdaton, informon pri sekso de persono al kiu ĝi apartenas. Preskaŭ 48-procente ricevis ĝin infanoj kaj junuloj ĝis la 18-a vivojaro, preskaŭ 45 procentoj virinoj en la aĝo inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj. Virinoj kaj viroj post la 65-a vivojaro formas 3,4-procentan grupon.
En Pollando daŭras la abiturientaj ekzamenoj. La deziron subiĝi al la pola abiturienta ekzameno deklaris 47 ukrainoj. Decida plimulto – dek kelkaj mil – partoprenos la abiturientan ekzamenon, por kiu Pollando certigas organizan helpon.
El la elsendo 05.05.2022. Legis Barbara kaj Maciek – 02’12”
Okaze de la 3-Maja Festo
En la kunteksto de la pasinta la 3-an de Majo Nacia Festo omaĝanta la proklamon de la 3-maja Konstitucio en la Reĝa Kastelo en Varsovio daŭras porokaza ekspozicio „Stanisław Małachowski. Heroo. Mito. Simbolo”. Ĝi memorigas la silueton de tiu elstara politikisto kaj lian rolon dum la debatoj de la 4-jara Sejmo kaj la proklamo de la fama Konsitucio, la unua en Eŭropo. Lian kontraŭstaron kontraŭ la perfidula Targowica-komploto el la 27-a de aprilo 1792, kiu laŭ la instigoj kaj patroneco de la rusa carino Katarina celis kontraŭ la reformoj de la 4-jara Sejmo kaj la Konstitucio.
La ekspozicio ne sole omaĝas marŝalon Małachowski kiel unu el la plej gravaj ŝtatviroj de sia epoko, kreskinta al la rolo de patriota simbolo. Ĝi ankaŭ bildigas la aperon en Pollando de la estetikaj tendencoj propraj al klasikismo.
El la elsendo 05.05.2022. Legis Milada – 01’19”
Pola Pavilono en Expo 2022 Dubai distingita
La 31-an de marto 2022 oficiale finiĝis Expo 2020 Dubai. La Pola Pavilono estis distingita per arĝenta medalo pro la aranĝo de internoj en la kategorio de mezgrandaj pavilonoj. La premion atribuis Oficejo de la Mondaj Ekspozicioj, interregistara organizo respondeca pro ilia organizado. La premioj havas longan tradicion, kiu radikas en 1851, kiam okazis la unua Monda Ekspozicio.
La laŭreatoj en unuopaj kategorioj – arkitekturo kaj panoramo, aranĝo de internoj kaj interpreto de la temo estis deklaritaj dum la solenaĵo „BIE Day Awards Ceremony”. La interna aranĝo de la pola pavilono observis la devizon „Pollando, kreiveco inspirita de la naturo”. Dominis en ĝi natura ligno kaj blanka mobila instalaĵo impresanta kiel flugantaj birdoj. Ĝia kroma atrakciaĵo estis la arta instalaĵo „La pola tablo” el 120 lignaj moduloj kaj specialaj elementoj el kupro, aluminio, vitro kaj ceramiko, ĉe kiu povis renkontiĝi la gastoj de la pavilono. En la daŭro de Expo 2020 Dubai la polan pavilonon vizitis preskaŭ unu kaj duona milionoj da personoj. Preskaŭ 200 polaj firmaoj prezentis siajn novumajn kaj teknologie evoluintajn produktojn.
El la elsendo 25.04.2022. Legas Pamela – 1’30”