POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Ukraina24 emisios el Pollando
Laŭ la informoj de „Rzeczpospolita” la plej granda informkanalo de la orienta najbaro de Pollando Ukraina24 instaliĝos en Pollando. La stacio peranta informojn dum la tuta diurno (tag-nokto) jam de kelkaj semajnoj estas spektebla en Pollando. Nun ĝi tranlokos al Pollando sian bazon. En Varsovio funkcios ĝia studio produktanta programojn realigatajn laŭ la ukraina licenco, kiuj estos transsendataj al Ukraimo kaj tie emisiataj. Kiel informis “Rzeczpospolita” la laboroj estas progresintaj. Ukrainaj ĵurnalistoj estados en Pollando ne kiel rifuĝintoj, sed kiel eksterlandaj laborantoj havantaj permeson por laboro ligita kun portempa estado. La programoj de Ukraina24 estos produktataj en la lingvoj ukraina kaj angla, ne estas ekskludita la produktado en la pola lingvo. Dume ne estas sciate, ĉu la stacio funkcion sub la aktuala nomo.
El la elsendo 25.06.2022. Legas Maciek – 01’02”
Fotovolatikaj aranĝaĵoj en polaj domoj
Nunjare la nombro de la hejmaj mastrumejoj en Pollando utiligantaj la elektran energion el la propraj fotovoltaikaj mikroinstalaĵoj superos unu milionon. Sur la merkato dominas instalaĵoj por unuflamiliaj domoj. Laŭ pritaksoj jam ĉiu sepa domo havas propran fotovoltaikan aranĝajon. La teknikajn parametrojn por konstrui propran ĉedoman „sunradian elektrejon” havas la duono de la polaj domoj.
La fotovoltaiko de kelkaj jaroj estas la plej rapide kreskanta segmento sur la pola merkato de renovigebla energio. Laŭ la donitaĵoj de la Energimerkata Agentejo fine de la nunjara januaro la povo de ĉiuj polaj fotovoltaikaj mikroinstalaĵoj egalis al 6123 MW. Nur dum unu jaro aldoniĝis 400 mil produktantoj/konsumantoj de la energio el la sunpaneloj kaj entute temis pri 876 mil t.n. prosumentoj, tio estas subjektoj produktantaj kaj konsumantaj energion el la propraj fotovoltaikaj instalaĵoj.
El la elsendo 25.06.2022. Legas Milada – 01’31”
Poloj pri trankvila emeritiĝo
La Ĉefa Statistika Oficejo prognozas, ke ĝis la 2050-a jaro 40 procentoj de poloj havos 60 aŭ eĉ pli da jaroj. La aktuala emerita aĝo ebligas jam al la 60-jaraĝaj virinoj kaj 65-jaraĝaj viroj fini la profesian karieron. Tamen eĉ 49 procentoj antaŭvidas, ke necesos labori post la atingo de la emerita aĝo. La baza argumento por la postemerita laboro de poloj estas esperoj ligitaj kun multe pli altaj emerituroj. Tamen preskaŭ samtiom da poloj, alivorte 48 procentoj, ne volas labori pli longe ol antaŭvidas tion la koncerna leĝo, eĉ se laboro konformus al ilia forto kaj sanstato. Tiu donitaĵoj baziĝas sur esploroj de Personnel Servis „Barometro de la Pola Labormerkato”.
Samtempe la firmoj certigas, ke ili volonte dungos laborantojn el la generacio 50+. Malgraŭ la fakto, ke tion deklaras 65 procentoj de la merkatistoj en la duono de la enketitaj firmoj personoj el la grupo 50+ konsistigas malpli ol unu kvinonon de ĉiuj laborantoj.
El la elsendo 25.06.2022. Legas Maciek – 01’14”
Ukrainio kaj Moldavio kun la statuso de la uniaj kandidatoj
La Eŭropa Konisilio atribuis al Ukrainio kaj Moldavio la statuson de kandidatoj al la Eŭropa Unio. Ne ĉiuj verdire reagis entuziasme. Gvidantoj de iuj balkanaj ŝtatoj esprimis sian elreviĝon tiukuntekste, kiel landoj, kiuj jam de dek kelkaj jaroj kiel kandidatoj atendas aliĝon al la Unio. La Norda Makedonio ricevis la statuson de la kandidato antaŭ 17 jaroj, Albanio kaj Serbio havas ĝin de 13 jaroj kaj Montenegro de 12 jaroj. Koncerne Kartvelion la uniaj gvidantoj agnoskis ĝiajn aspirojn al la membriĝo, sed decidis ke la statuson de la kandidato ĝi ricevos nur post kiam ĝi solvos la t.n. „prioritatajn aferojn”.
El la elsendo 25.06.2022. Legas Barbara – 00’55”
UNHCR-raporto pro la skalo de la monda migrado
Laŭ la donitaĵoj de la Agentejo por Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj – UNHCR la nombro de personoj forlasintaj siajn landojn kreskis en la fino de 2021 ĝis 90 milionoj. Tio estas la rezulto de novaj perfortoagoj kaj daŭrantaj konfliktoj en tiaj landoj kiel Etiopio, Burkina Faso, Birmo, Niĝerio, Afganlando kaj Demokratia Respubliko Kongo. Krome en la nuna jaro pro la rusa atako kontraŭ Ukrainion 8 milionoj da personoj ŝanĝis sian lokon interne de la lando kaj 6 milionoj forlasis ĝin.
La estro de UNHCR esprimis rekonon pro la internacia helpo al rifuĝintoj, kvankam temas sole pri mildigo de iliaj vivproblemoj. Tamen por renversigi la kreskotendencon estas necesa paco kaj stabileco, por ke la senkulpaj homoj ne devu elekti inter minaco en la propra lando kaj danĝera fuĝo kaj elmigro. La nombro 100 milionoj koncernas same rifuĝintojn kiel azilpetintojn kaj homojn, kiujn al la forlaso de la propra lando devigis internaj konfliktoj.
La jaran raporton pri la globskalaj migrotendecoj la agentejo prezentos la 16-an de junio.
Ankaŭ UEA direktis specialan mesaĝon, ligitan kun la monda tago de rifuĝintoj sendinte ĝin al la Unuiĝintaj Nacioj. Plenan tekston enhavas la Gazetara Komuniko el la 6-a de junio nunjare. Ni legas en ĝi i.a.: „Universala Esperanto-Asocio, kiel tutmonda neregistara organizo, memorigas, ke sekureco estas fundamenta homa rajto, kaj ke rifuĝintoj estas inter la plej vundeblaj homoj tiurilate”. […] Kiel parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto, membroj de UEA estas aparte konsciaj pri esencaj lingvaj rajtoj. Lingva subteno gravas, se oni volas trakti rifuĝintojn juste kaj digne. Rifuĝintoj bezonas aliri informojn en lingvoj, kiujn ili komprenas. Ili ankaŭ bezonas helpon pri lingvoj kaj ĉiutaga vivo. Krom instrui, necesas klerigi ilin pri ŝtataj funkciuloj, sekurecaj fortoj kaj helpantoj de neregistaraj organizoj. Precipe aŭskulti la voĉojn de rifuĝintoj pere de ties lingvoj. Iliaj infanoj rajtas al plenaj edukaj servoj, en lingvoj kiujn ili komprenas.
El la elsendo 15.06.2022. Legas Maciek, Krystyna, Milada – 02’47”
Poloj daŭre por la pola valuto
Laŭ la plej plej novaj esploroj de Social Changes, laŭ la komisio de la portalo wPolityce.pl, malgraŭ la malpliboniĝanta ekonomia konjunkturo en Eŭropo kaj en la mondo poloj daŭre deklaras sin por konservo de la pola nacia valuto. Ilia nombro makreskis je 3 procentoj kaj aktuale egalas al 56 procentoj de la ekzamenitoj. Je tri procentoj kreskis la elcento de personoj, kiuj ne deklaras sian opinion ĉi-rilate. Kontraŭ la akcepto de eŭro estas unuavice la balotintoj de Unuiĝinta Dekstrularo. Aktuale temas pri eĉ 81 procentoj, dum antaŭe temis pri 78 procentoj.
Inter la balotintoj de la opozicia Civitana Koalicio la subteno por eŭro kreskis je 17 procentoj. Oni konkludas, ke kun la apero de malpli stabila situacio pro la milito en Ukrainio, la opoziciaj balotintoj serĉas stabilecon pere de rezigno pri memstara valutpolitiko. Laŭ iuj ekspertoj tio estas erarvojo, ĉar eŭro ne protektas kontraŭ la inflacio, aliflanke la unia valuto senigas la ŝtatojn je necesaj instrumentoj por reagi je aperantaj defioj. Eŭro samtempe malfaciligas rapidan evoluon, aparte al la landoj, kiuj volas egalpaŝi kun la unia avanularo.
El la elsendo 15.06.2022. Legas Milada – 01’55”
Pollando daŭre ekster la eŭrosfero
La pola vicĉefministro kaj ministro pri agrikulturo Henryk Kowalczyk deklaris, ke Pollando dume ne konsideras eniron de la eŭrosfero. Tiu deklaro aperis, post la merkreda raporto de la Eŭropa Komisiono anoncinta, ke Kroatio plenumis jam la kondiĉojn por la enkonduko de eŭro kiel valuto ekde la 1-a de januaro 2023.
Ministro Kowalczyk konfirmis, ke aliĝante al la Eŭropa Unio Pollando devontiĝis akcepti en nedifinita estonteco la komunan valuton. Liaopinie tio povos okazi nur kiam niaj mastrumadoj estos kompareblaj kun aliaj mastrumadoj ene de la Unio. Tio ankoraŭ ne okazis. Plie, la inflaciindico PPI en la eŭrosfero altiĝis en aprilo je 37,2% kompare al la pasinta jaro. La pola ministro memorigis, ke la akcepto de la komuna valuto antaŭe forte tuŝis tiajn landojn kiel Grekio, kiuj spertis tiuokaze tre gravan ekonomian krizon. Konsiderante ĉion ĉi Pollando dume povas gvidi respondecan fiskan politikon, same kiel la respondecan pruntpolitikon disponante pri la propra valuto. Ĉi tio ne kreas minacon de ŝtata nepagipoveco, kiam la forto de la enspezrimedoj ne estas komparebla. Tial aktuale ne ekzistas plano, ke Pollando akceptu komunan valuton, kvankam eble ne temas pri perspektivo malproksima.
El la elsendo el la 15.06.2022. Legas Maciek – 01’21”
La pola kverko elektita kiel la Eŭropa Arbo 2022
Tigfrukta Kverko „Dunin” difinita kiel la Gardanto de Białowieża-Arbarego (la nord-orienta Pollando) akiris la titolon de la Eŭropa Arbo de la Jaro. En la interreta plebiscito ĝi akiris plejmuton de la voĉoj, pli ol 180 mil.
Dunin havas 400 jarojn kaj de jardekoj estas ĉirkaŭita per aparta respekto kaj admiro flanke de la loka loĝantaro kaj de la turistoj, vizitantaj ĉi tiun parton de Pollando, difinatan ofte >La Eŭropa Lando de Bizonoj<. Dunin ravas en ĉiuj jarsezonoj, ofte inspirante diversajn artistojn.
Dum la februara reta voĉdonado por la Eŭropa Arbo de la Jaro 2022 la 2-an lokon akiris kverko el la loko Conxo en Hispanio, la 3-an lokon la tigfrukta kverko el Vale do Pereiro en Portugalio. La nunjaran plebisciton partoprenis arboj el la tuta Eŭropo i.a. el Hungario, Italio, Belgio, kiuj pli frue venkis en la landaj plebiscitoj. La ĉefa premiso de la konkurso estas malkovrado de la plej interesaj arboj en Eŭropo kaj ligita kun tio popularigado de iliaj kreskoregionoj.
Dunin estas la dua arbo el Pollando akirinta la titolon Eŭropa Arbo de la Jaro. En la 2017-a jaro tiun fieridan titolon akiris kverko Józef el la loko Wiśniowa en la apudkarpatia vojevodio.
El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’27”
Polaj altlernejoj en prestiĝa rangolisto
Polaj altlernejoj notis signifan avanacon en la prestiĝa rangolisto QS World University Ranking by Subject. Je ses kreskis la nombro de polaj altlernejoj kalkulitaj al la plej bonaj en la mondo en koncerna branĉo. Entute temas pri 23 polaj altlernejoj.
La rangolisto estas prilaborata ĉiujare por helpi al estontaj studentoj konatiĝi kun la gvidaj universitatoj rilate konkretan studbranĉon. Oni konsideris i.a. la altlernejan prestiĝon, ĝian prestiĝon inter la labordonanoj, oftecon de citaĵoj de sciencesploroj kaj tiel nomatan Hirsch-indekson. La Varsovia Universitato notis plej grandan sukceson inter la polaj altlernejoj, ĉar ĝi estis menciita koncerne 22 studbranĉojn. Tiu bona pozicio de la polaj altlernejoj ligiĝas i.a. kun la altigado de ilia kvalito dank’ al la kunlaboro en la reto de la uniaj universitatoj, kio ebligas komunajn sciencesplorojn kaj komunan edukadon de studentoj.
El la elsendo 05.06.2022. Legas Milada – 01’28”
Polaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj
En 2021 Pollando konservis la lokon de la eŭropa avanulo, se temas pri la produktado de la elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Ĝi antaŭis Germanion kaj avanacis al la 2-a loko, post Ĉinio, inter la globskalaj eksportantoj.
En 2021 la polaj firmaoj liveris al eksterlandaj klientoj 26 milionojn da ekzempleroj da granddimensiaj elektraj akcesoraĵoj de la hejma uzo kun la valoro de 5,3 miliardoj da eŭroj. Tio signifas, ke 96 procentoj de la polaj akcesoraĵoj estis eksportitaj. Pasintjare la polaj firmaoj produktis 27 milionojn 200 mil ekzemplerojn de la grandaj hejmuzaj akcesoraĵoj, kio ekvivalentis al 39 procentoj de la unia produktado. Temis pri lavmaŝinoj kaj vestaĵaj sekigaj maŝinoj, manĝilarlaviloj, forneloj, bakiloj kaj fornelaj platoj, fridujoj.
La plej grandaj kliento de la polaj produktoj estis Germanio, kiu aĉetis la aranĝaĵojn kun la valoro de 1,4 miliardoj da eŭroj, kio egalis al 26,3 procentoj de la pola rilata eksporto. Grandaj klientoj de Pollando estis krome Francio, Britito kaj Italio. Kune kun Germanio ili formis pli ol la duonon de la klientoj de la polaj grandaj elektraj hejmuzaj akcesoraĵoj. Sur pliaj lokoj troviĝis Svedio, Hispanio kaj Rusio.
El la elsendo 05.06.2022. Legas Maciek – 01’33”