POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Biblioteko Hector Hodler en la Pola Nacia Biblioteko

Kiel scias jam multaj aŭskultantoj, dank’ al la aperinta hieraŭ GK de UEA, la provizoj de la Biblioteko Hector Hodler troviĝintaj dum 68 jaroj en la sidejo de la CO de UEA en Roterdamo estas jam en Varsovio. Ili nova loko estos la sidejo de la Pola Nacia Biblioteko. La solena transdono de la biblioteka kolekto okazos la plej proksiman lundon dum speciala ceremonio en la ĉeesto de la pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo, Piotr Gliński. La Nacian Bibliotekon reprezentos ĝia direktoro Tomasz Makowski, vicdirektorino Julia Konopka-Żołnierczyk kaj E-parolanta kuratoro de la kolekto Gabriela Skonieczna. La Universalan E-Asocion reprezentos ĝia prezidanto Duncan Charters, kies tasko estas oficiale transdoni la Bibliotekon Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Post oficiala ceremonio en la lingvoj pola, angla kaj Esperanto okazos mallonga simpozio pri la signifo de la kolekto por la Pola Nacia Biblioteko kaj pri E-esploristoj. Dum ĝi oni prezentos kvar prelegojn, kies trilingvaj resumoj estos liveritaj al la publiko. La unua prelego en la angla lingvo de prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) estos dediĉita al la temo:  La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler. Sekvos la pollingva prelego de d-ino Ida Stria el la Varsovia Universitato pri Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo; la anglalingva prelego de profesoro Denis Eckert (Géographie-cités, Paris/ Centre Marc Bloch, Berlin) traktos pri Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890]. La lasta, pollingva prelego de profesoro Marek Nahajowski el la Muzika Akademio en Lodzo estos dediĉita al  Esperanto kaj muziksciencoj – la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo. La kelkjara cerbumado pri la sortoj de la Biblioteko Hector Hodler, aparte post la decido pri la fermo de la sidejo de la CO efektiviĝis dank’ al la klopodoj de eksa UEA-prezidanto Mark Fettes kaj membro de la Financa Komisiono de la Asocio Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo. La Pola Nacia Biblioteko, en kiu jam troviĝas pli ol mil E-lingvaj libroj same kiel la Aŭstria Nacia Biblioteko prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran bitigadon de ĝiaj partoj. Ĝi estos alirebla al esploristoj kaj al la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete al ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto. Jam lastmarde en la paĝo de la Nacia Biblioteko aperis la informo pri tio, ke baze de interkonsento kun UEA el Roterdamo al Varsovio venis preskaŭ sep kaj duona tunoj da unikaj materialoj el UEA-bliblioteko kaj arkivo. La plej valoran parton de la venintaj dokumentoj konsisitigas la Biblioteko Hector Hodler, unu el la plej grandaj en la mondo E-libraroj, kiu per sia historio radikas en 1908, la aktivado de la Svisa E-Societo en Ĝenevo kaj la postmorta donaco de Hector Hodler, la kunfondinto de UEA. Kiel ni legas en la paĝoj de la Nacia Biblioteko temas pri preskaŭ tridek mil libroj, gazetaraj jarkolektoj, skatoloj kun fotografaĵoj kaj diskoj. Inter ili estas la unuaj presaĵoj en Esperanto el la fino de la 19-a jarcento. Inter aterialoj el UEA-arkivo, trovintaj lokon en la Nacia Biblioteko en Varsovio troviĝas i.a. kolekto dokumentanta la agadon de UEA, inkluzive de organizaj dokumentoj, korespondaĵoj kun membroj, literaturaj konkursaĵoj. Temas ankaŭ pri kolekto de maloftaj E-poŝtkartoj, afiŝoj ligitaj kun la vivo de UEA, registraĵoj de Esperanto-kursoj sur vinilaj diskoj, kasedoj VHS, kasedoj magnetofonaj kaj KD-oj, akcesoraĵoj por ludoj kaj ludiloj por instruado de Esperato al infanoj, fotoalbumoj, memorstampoj. La provizoj de Hodler-Biblioteko kaj arkivaj materialoj de UEA estas nun subigataj al laŭplana, iom-post-ioma desinfektado kaj konservista laboro. Sekve ili estos katalogitaj kaj ankaŭ bitigotaj. Kiel oni informas en la informo la pola Nacia Biblioteko fariĝis la ĉefa centro de E-dokumentaro por esploristoj el la tuta mondo, kiel grava parto de la monda kaj la pola E-heredaĵo.

El la elsendo 25.05.2023. Legas Barbara – 06′ 29″

Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto

En Bjalistoko ĵus finiĝis la 19-a Podlaĥia Festivalo de Scienco kaj Arto, kiun kunorganizis 12 altlernejoj el la regiono kaj kunordigis iliajn laborojn la Bjalistoka Politekniko. La nunjara festivala devizo estis „Scienco estas pli ol la konoj”. La aranĝon inaŭguris familia pikniko de scienco kaj arto ĉe la urba stadiono. Dum la sekvaj tagoj la festivala programo disvolviĝis en unuopaj altlernejoj, kiuj malfermis por la publiko siajn lekciejojn kaj laboratoriojn. Kaj tiele la Bjalistoka Politekniko planis ĉirkaŭ 40 diversajn programerojn. La publiko konatiĝis kun tio, kio estas la pasio de ĝiaj studentoj, pri kio laboras ĝiaj sciencistoj. La Medicina Universitato en Bjalistoko pretigis vicon da eventoj ligitaj kun la sekretoj de medicino. Temis i.a. pri demonstroj ligitaj kun kirurgio, fizjoterapio, kosmetikologio, voĉemisiado. En ĝiaj laboratorioj oni eksciis kiel kreiĝas medikamentoj. Pli ol 140 diversajn programerojn pretigis la Bjalistoka Universitato. Ĝia riĉa festivala oferto rilatis al 20 sciencbranĉoj, pri kiuj la universitato gvidas sciencajn laborojn. Apartan festivalan programon pretigis la universitata planedario kaj ĝia astronomia obsevejo. La festivala publiko konatiĝis krome kun la muzikaj proponoj de la bjalistoka filio de la Muzika Akademio de Frederiko Chopin.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Krystyna – 01′ 44″

La 1-a Kongreso de la pola klerigo kaj scienco eksterlande

Komence de julio en Varsovio okazos la 1-a Monda Kongreso de la Pola Klerigo kaj Scienco Eksterlande. Ĝia ĉeforganizanto, Instituto de la Pola Lingvo antaŭvidas podiajn diskutojn, sciencpopularajn prelegojn, laborrenkontojn kaj instrukciadon. Okazos renkontiĝoj kun sciencistoj, didaktikistoj kaj ekspertoj agantaj por la evoluo de la pola scienco eksterlande kaj por popularigo de la pola kaj polkolonia edukado en la mondo. Oni antaŭvidas partoprenon de personoj laborantaj favore al la pola klerigo kaj scienco eksterlande. Tio estas i.a. instruistoj, reprezentantoj de la polkoloniaj organizoj, gepatroj de lernantoj el la polkoloniaj klerigcentroj, reprezentantoj de ekstelandaj altlernejoj, en kiuj oni instruas la polan lingvon aŭ en la pola lingvo. Por la kongreso estis invitita 50-persona grupo de volontuloj el eksterlando, diplomitoj de polaj lernejoj, kiuj laboras eksterlande kiel asistantoj en polaj lernejoj. La kongreson kunorganizas i.a. pola klerigministerio, ministerio por la eksterlandaj aferoj kaj Nacia Agentejo de la Akademia Interŝanĝo.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 01′ 26″

Polaj okulistoj helpas en Kamerunio

La fondaĵo Redemptoris Missio el Poznano informis pri la laboro de polaj okulistoj, kiuj meze de februaro nunjare forveturis kiel volontuloj al Kamerunio por helpi al la plej malriĉaj loĝantoj de la lando. Temis jam pri la kvina misio. En ĝia daŭro ili konsultis pli ol unu mil pacientojn kaj faris 101 operaciojn forigantajn la katarakton. Ili deĵoris en misiistaj hospitaloj kaj kurackonsultejoj en Abong-Mbangu en Kamerunio kaj en Bouar en la Centrafrika Respubliko. Malsanuloj atendis la alvenon de specialistj preskaŭ unu jaron. La kamphospitalo en Bouar estis organizita de la garnizonantaj en la Centrafrika Respubliko UN-oaj pacfortoj, t.e. bluaj kaskuloj kunlabore kun la episkopo Mirosław Gucwa.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Maciek – 0′ 57″

Postpandemiaj problemoj de la pola biersektoro

Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo dum la tri unuaj monatoj de 2023 en Pollando je preskaŭ 6 procentoj malkreskis la produktado de biero kompare al la antaŭa jaro. Dum la tuta 2022 la bierproduktado malkreskis je 2, 2 procentoj kompare al 2021. Tiun malkreskan tendencon en la bierproduktado oni notas ekde 2019, sed ĝi estis aparte dinamika en la jaroj 2020/21, kiam pro la pandemio la nombro de societaj renkontiĝoj kaj gastronomia aktivado ŝrumpis. Post ĝia finiĝo aperis aliaj problemoj, kiel alta inflacio ligita i.a. kun la milito en Ukrainio. Tio kaŭzis la kreskon de la prezoj, kio limigis la aĉetatecon. Komparante la komencon de 2023 kun la sama periodo de antaŭ 4-5 jaroj la popersona konsumado de biero malkreskis je almenaŭ 8-9 litroj. La bierproduktantoj devas adaptiĝi al la ŝrumpanta merkato kaj faras tion vastigante sian oferton i.a. je senalkoholaj bieroj, bieroj diversgustaj.

El la elsendo 20.05.2023. Legas Milada – 01′ 46″

Nelegalaj klopodoj transpaŝi la polan orientan limon

Kiel informas PAP-agentejo reference al donitaĵoj de la Pola Limgardistaro nur lunde 80 eksterlandanoj klopodis nelegale transpaŝi la polan limon kun Belorusio. Inter ili estis civitanoj de Etopio, Eritreo kaj Kongo. La limgardistaro haltigis ankaŭ pliajn, la tiel nomatajn kurierojn t.e. personojn, kiuj klopodis kontrabandi eksterlandanojn. En 2023 estis haltigitaj jam pli ol 260 personoj suspektitaj pri helpo aŭ organizo de nelegala enmigrado. Dum la 2022 temis pri 401 tiaj personoj. Ekde la jarkomenco la Limgardisaro notis krome preskaŭ 9 mil provojn de la nelegala transpaŝo de la limo inter Belorusio kaj Pollando.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Krystyna – 0′ 56″

La uniaj migroproblemoj

Preskaŭ 1500 mil enmigrantoj venis semajnfine al la itala insulo Lampedusa. En la loka centro de registrado kaj identigado de enmigrantoj estas kvaroble pli da personoj ol disponeblaj lokoj. La migroondo al Italio ne ĉesas malgraŭ la fakto, ke la registaro de Giorgia Meloni proklamis la eksterordinaran staton lige kun la enmigra minaco. Dum la Paska Periodo la nombro de nelegalaj enmigrantoj al Italio kreskis je 300 procentoj. En Lampedusa troviĝas civitanoj de Tunizio, Bangladeŝo, Etiopio, Maroko, Sirio, Sudano, Egiptio, Ebura Bordo, Eritreo, Gambio, Malio kaj Niĝerio. Laŭ konfeso de iu el la nelegalaj enimgrantoj al la homkontrabandistoj oni pagas po 4 mil eŭrojn.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 0′ 52″

La pandemio de kovim 19 finiĝis

Pli ol tri jarojn post la apero de la unuaj kazoj de la kronviruso Monda Sanorganizo – WHO deklaris oficiale finon de la pandemio, kiu estis anoncita la 11-an de marto 2020. Tio signifas, ke ŝanĝigis la kvalifiko de la malsano, kiu ekde nun estos egalrange traktita al gripo. La prezidanto de la organizo, Tedros Adhanom Ghebreyesus deklaris samtempe, ke aperos speciala publikaĵo por la registaroj, kiu helpos al ili administri la kontraŭbataladon de la malsano post la formala agnosko de la pandemifino. Laŭ la agentejo AP la kronviruso mortigis en la mondo almenaŭ 7 milionojn da personoj, sed laŭ la direktoro de WHO tiu ĉi nombro povas esti multe pli alta kaj egali al pli ol 20 milionoj da personoj. Ghebreyesus substrekis, ke la pandemio daŭras kaj minacas al la vivo kaj sano de milionoj da homoj en la mondo.

El la elsendo 10.05.2023. Legas Maciek – 01′ 02″

Kverko el Lodzo la Eŭropa Arbo de la Jaro 2023

Komence de printempo dum la solenaĵo en la Eŭropa Parlamento, Bruselo estis anoncitaj la laŭretatoj de la nunjara konkurso por Eŭropa Arbo de la Jaro 2023. Venkis ĝin la kandidato el Pollando, la Kverko „Fabrikanto” el Lodzo. En la reta plebiscito ĝi akiris 46 mil voĉojn. Pasintjare ĝi estis proklamita kiel la pola Arbo de la Jaro. La 180-jara kverko apartenas al la plej originalaj en Pollando kaj rolas kiel vizitbileto de Łódź (Lodzo) en la centra Pollando. Unu el ĝiaj branĉoj havas s-formon kaj longas pli ol 20 metrojn. Ĉiujare en printemo ĝi logas vizitantojn, kiuj admiras ĝian majestan silueton, ĉe kies piedoj etendiĝas florbluo de ĉionodoksoj kaj sciloj. La duan lokon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro akiris Draka Arbo el Slovakio, kaj la 3-an Kolonio de Pomujoj el Ukrainio.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Gabi – 01′ 16″

Novnomumitaj aŭtoritatoj de la Polkolonia Akademio

La Studumo pri la Pola Kolonio kaj Poloj eksterlande ĉe la Lublina Katolika Universitato (KUL) komencis funkcii lastaŭtune. Ĝian unuan eldonon partoprenis pli ol 330 personoj el 11 landoj, i.a. Francio, Germanio, Britio, Usono kaj Kana do. Nun la rektoro de KUL nomumis la aŭtoritatojn de la Polkolonia Akademio, kies tasko estos kunordigado kaj evoluigado de universitataj projektoj favore al la pola kolonio. La ĉefa tasko estos kunlaboro kun polkoloniaj medioj, kun amaskomunukiloj, polkoloniaj organizaĵoj. La unua direktoro de la Akademio, prof. Janusz Bień atentigis i.a., ke depende de la lando kaj kontinento la polkoloniaj socioj reviviĝas, reaktiviĝas, sed ili bezonas konstantan subtenon de Pollando sur la eduka, scienca kaj kultura platformoj. Kursoj gvidataj de KUL-ekspertoj estas senpagaj kaj okazas en maniero hibrida. Kadre de la kurso temas pri du dutagaj surlokaj kunvenoj kaj pri kvar dutagaj kunvenoj retaj. Diplomitoj ricevos diplomojn de KUL kaj konfirmatestojn pri fino de la studoj. Ĉi lastaj estos dulingvaj, en la pola lingvo kaj en la lingvo de la lando, en kiu loĝas partoprenantoj.

El la elsendo 30.04.2023. Legas Milada – 01′ 48