POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Esperanto sur la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo

Laŭ informo de  Jerzy Walaszek, la prezidanto de la Pola Asocio: Eŭropo-Demokratio-Esperanto la pola ministro por Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la 20-an de novembro 2014 lokis Esperanton sur la Polan Liston de Nemateria Kulturheredaĵo. Tio okazis dank’ al iniciato de la pola senatano, profesoro doktoro Edmund Wittbrodt, la prezidanto de la Parlamenta Grupo subtenanta la lingvon Esperanto kaj Kazimierz Krzyżak, estrarano de la Pola Asocio EDE. Al la sukceso kontribuis intensa kunlaboro kun polaj parlamentantoj, polaj E-organizoj, landaj kaj eksterlandaj subtenantoj. Tiu fakto permesas estonte proponi Esperanton sur Reprezentan Liston de la Unuiĝintaj Nacioj pri Nemateria Kulturheredaĵo de la Homaro.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Barbara

Arkivejo de la Rakontata Historio

La bitigitaj rememoroj pri tombejoj de Kielce (la suda Pollando) aŭ  pri divers­konfesiaj kristanoj estas temo de la inaŭgurita en la loka Muzeo de Dialgo de Kulturoj ciklo „Ĵaŭdoj kun dialogo”. La projekto baziĝas sur fil­mmaterialoj kreiĝantaj por Arivejo de Rakontata Historio. La muzeo intencas kolekti bitigitajn rememorojn kaj dank’ al tio roli kiel diskutforumo pri prezentataj problemoj. La temaro de filmoj kaj akompanaj renkontiĝoj estis planita jam ĝis la mezo de 2015. Muzeo de Dialogo de Kulturoj, kiu estas la filio de la Nacia Muzeo en Kielce funkcias ekde 2012. Ĝi estas moderna, plur­komunikila centro, en kiu la enhavoj estas perataj rakonte. La Muzeo proksimigas la ideon de inter­kultura dialogo prezentante ĝiajn ekzemplojn kaj perspektivojn historiajn kaj nuntempajn pere de plurkomunirimeda konstanta ekspozicio, ekspozicioj portempaj, riĉa oferto de labor­renkontoj kaj  edukokupoj, koncertoj, filmoj kaj simile.

El la elsendo 21.11.2014. Legas Krystyna

La brita Lidl-filio deklaras sin por lingva libereco

Reage je letero de la pola ambasadoro en Londono la vendejreto Lidl deklaris, ke ĉiuj ĝiaj laborantoj en Britio havas la plenan rajton uzi la propran lingvon. Kiel antaŭ kelka tempo skribis  la gazetoj „The Scotsman” i “Daily Mail” la vendejestro en Kirkclady malpermesis al sia pola personalo ne nur uzi la polan lingvon en kontaktoj kun la polaj klientoj kaj eĉ inter si dum laborpaŭzoj. Laborantoj decidis plendi ĉe Lidl-direkcio en Germanio kaj la pola ambasadoro skribis al la direktoro de la brita Lidl-filio i.a. atentigante, ke ne temas sole pri akto de diskriminacio, sed ankaŭ pri perdo por la firmao, kiu tiel povas profiti el la plurlingveco de sia personalo.  La brita Lidl-filio prezentis gazetaran komunikon, en kiu ĝi esprimas fieron pri pluretneco de sia personalo. Aldone la letero enhavas la konstaton, ke laborantoj rajtas priservi klientojn en la lingvo por ili komprenebla kaj private rajtas paroli ajnan lingvon, kvankam ili devas memori, ke tiam iliaj kolegoj povas ilin ne kompreni.

 El la elsendo 18.11.2014. Legas Milada

Nova semestro en Infana Politekniko

Meze de novembro en la Infana Politekniko de Opole [en la suda Pollando] komenciĝis nova semestro daŭronta ĝis aprilo 2015. Partoprenas ĝiajn okupojn ĉ. 500 infanoj.  Dum la plej proksimaj monatoj malgrandaj studentoj ekscios i.a. pri tio,  kiaj estas la rilatoj inter homo kaj aŭtomobilo, kiel verki komputilajn ludojn kaj per kio malsimilas manipulado disde intertraktado. La unua prelego rilatis al la rengentaj radioj, kiuj gravas ne nur kaze de ostorompo. Por multaj infanoj gravis la informo, ke la nomo de la radioj deriviĝas de la malkovrinta ilin sciencisto. La prelegantoj prezentas sciencajn temojn adaptante ilin al la perceptoeblo de junulaj studantoj kaj unuavice klopodas prezenti ilin en maniero interesa.

El la elsendo 18.11.2014. Legas Krystyna

Procesminaco al la Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944

La Muzeo de la Varsovia Insurekcio 1944 ricevis leteron de la familio de hitlera generalo Reiner Stahel kun minac­postulo retiri la difinon de la eksa militista komandanto de Varsovio en 1944 milit­krimulo. Alikaze la familio minacis per tribunala proceso. Laŭ direktoro de la muzeo, Jan Ołdakowski la fakto, ke Reiner Stahel ne estis tribunale kondamnita ne ŝanĝas la pritakson de lia agado dum la milito. Laŭ protokoloj el pri­aŭskultoj Stahel malferme deklaris, ke li komandis trupojn, kiuj mortigis civilulojn. Jam la 2-an tagon de la insurekcio li ordonis mortigi ĉiujn virojn en Varsovio, kiuj povus esti taksitaj kiel virtualaj insurgentoj kaj preni civilulojn kiel ostaĝojn utiligotajn kiel vivaj torĉoj en la batalo kontraŭ la varsoviaj insurgentoj.  La unuan fojon en la historio de la Muzeo oni postulis de ĝi ŝanĝon de la pritakso de historiaj faktoj. La unuan fojon oni minacis per tribunala proceso. La ekspozicio pri la Varsovia Insurekcio 1944 estis prezentita en la berlina Muzeo pri Topografio de Teroro. Vizitis ĝin 280 mil personoj.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada

Idoj de germana gneralo volas akuzi

Kverko de la marŝalo Józef Piłsudski

Lastvendrede en Bydgoszcz la nepino de la marŝalo Józef Piłsudzki, Joanna Onyszkiewiucz plantis kverkon omaĝe al sia avo. La arbo riĉigis la Aleon de Kverkoj, kiuj omaĝas la elstarajn personojn merit­iĝintajn por la urbo kaj Pollando. Preninte parolon en la nomo de sia edzino Janusz Onyszkiewiicz atentigis, ke la kverko estas plantita kelkajn tagojn antaŭ la Festo de Sendependeco, kiu estis reakirita en 1918. Ĝi tamen postulas konstantan zorgon. Tiam ĝi postulis apartan zorgon, apartan engaĝiĝon ĝi bezonas ankaŭ hodiaŭ pro la situacio en Ukrainio. Onyszkiewicz memorigis la vortojn de marŝalo Piłsudzki „ke ne ekzistas libera Pollando sen libera Ukrainio”. Józef Piłsudski en Bygoszcz la 6-an de junio 1921faris unutagan viziton. Li dum ĝi akceptis militistan paradon, partoprenis patriotan manifestacion, vizitis lernejon de subleŭtentantoj, militistan hospitalon kaj fajrobrigadon kaj krome li rigardis teatran spektaklon.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada

kverko omage al marsalo J. Pilsudzki

Muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj

En Olsztyn [olŝtin] en la norda Pollando kreiĝas muralo omaĝe al Soldatoj Rezistantaj. Temas pri la postmilita pola sendepend­iga kaj kontraŭ­komunista konspira movado rezitanta kontraŭ sovetigon de Pollando kaj subaltern­igon de ĝi al Sovetunio, batalanta kontraŭ sekurec­servojn de Sovetunio kaj subalternaj al ili servoj en Pollando.

La muralo laŭ la ideo­donintoj rolos kiel memor­esprimo pri historio, pri soldatoj rezistantaj kontraŭ Sovetunion kaj proponas modernan patriotismon. La patriotaj medioj de Varmio kreante la muralon pensas pri ĝia eduka kaj instiga valoro por junaj poloj. Krom omaĝmesaĝo sur la muralo aperos figuroj de soldatoj mem. Laŭplane la malkoro de la muralo estis okazonta antaŭ la Festo de la Sendependeco.

El la elsendo 11.11.2014. Legas Milada

Muralo omage al soldatoj rezistantaj

La 11-a de novembro, la Nacia Festo de Pollando

Proksimiĝas la 95-a datreveno de la reakiro de sendependeco fare de Pollando post la 123-jara dispartigo inter la najbaraj ŝtatpotencoj. La datrevenon omaĝos du grandaj marŝoj. La tiel nomata prezidenta „Kune por la Sendependa” kaj la alia „Marŝo de Sendependeco” organizita de naciaj medioj. La prezidenta marŝo okazanta la duan fojon celas esti gaja historia spektaklo. Laŭvoje la prezidento metos florojn ĉe monumentoj de merit­iĝintaj poloj. Ĉe la lasta Bronisław Komorowski prezentos porokazan paroladon. Dum la marŝo estos aparte honorita memoro de la insurgentoj de la Januara Insurekcio lige kun ĝia 150-a datreveno pasanta nunjare.  La alia,  Marŝo de Sendependeco kun­organizita de TutPollanda Junularo kaj Nacia-Radikala Tendaro okazos la 4-an fojon. Florojn oni metos ĉe la monumentoj de Józef Piłsudzki kaj Roman Dmowski. La komuna tramarŝo celas emfazi komunan volon de batalo por forta kaj granda Pollando.

El la elsendo 08.11.2013. Legas Milada

La Pola Nacia Festo la 11-an de novembro

Balotoj en Popolaj Respublikoj de Donecko kaj Luhansko

Lastdimanĉe en  respublikoj proklamitaj de porrusaj separistoj en la orienta Ukrainio Donecko kaj Luhansko  okazis balotoj de parlamentoj kaj estroj de plenum­aŭtoritatoj. Pli frue aŭtoritatoj de ambaŭ regionoj rifuzis okazigon de balotoj al la parlamento de Ukrainio, kiuj okazis la 26-an de oktobro. Post la dimanĉaj balotoj reprezentanto de la rusa parlamento deklaris, ke en ambaŭ regionoj estis elektitaj legalaj aŭtoritatoj kaj la Ŝtata Dumo kunlaboros kun ili.  La balot­rezultojn ne agnoskas Vaŝingtono nek Bruselo. Laŭ la estro de la unia diplomataro Federica Mogherini ili konsistigas malhelpon sur la vojo kondukanta al paco en Ukrainio. Similan starpunkton reprezentas la aŭtoritatoj de Ukrainio.

Hodiaŭ, t.e. made la ministro por la eksterlandaj aferoj de Ukrainio Pawel Klimkin deklarinte en la la ĵurnalo Bild, rekonkeron de la regionoj de Donecko kaj Luhansko alvokis Okcidenton severigi sankciojn rilate Rusion. La ukraina prezidento Petro Poroszenko deklaris kunvokon de la Konsilio por la Nacia Sekureco kaj Defendo cele priparolon de la situacio post la ne-agnoskataj de Kijevo rezultoj de la balotoj en la orienta parto de la lando.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada

post balotoj en la orienta Ukrainio

Ĉamoj en Tary-montaro

En la plej altaj polaj montoj Tatry-montaro finiĝis pasint­semajne la nombrado de ĉamoj, kiun efektivigis laborantoj de la Nacia Parko de Tatry-montaro kaj iliaj kolegoj el simila organizo en Slovakio. La rezulto estas rekorda, ĉar oni notis 1400 ĉamojn, kio signifas la kreskon de ĉi tiuj animaloj je 200 ekzempleroj. Tio estas tre pozitivaj rezultoj, ĉar ankoraŭ antaŭnelonge en 1999 en la tuta Tatry-montaro temis nur pri 241 bestoj. En Pollando troviĝas malpli la ĉamoj ol en Slovakio.

La nombrado de ĉamoj en Tatruy-montaro konsistigas la plej malnovan natursciencan monitoradon okazigatan de du ŝtatoj samtempe.

El la elsendo 04.11.2014. Legas Milada
nombrado de camoj