Novaĵoj
Zortrax – sukceso de junaj loĝantoj de Olsztyn
La tridimensiaj presiloj de la firmao Zortrax el Olsztyn (la norda Pollando) estas aĉeteblaj en Usono kaj en multaj uniaj landoj. Nun la kompanio planas borsan debuton ĝis la fino de la unua jarkvarono de 2015.
Zortrax aperis sur la usona merkato en 2013 post brila kampanjo de junaj poloj el Olsztyn en la paĝoj de Kickstarter. Ili gajnis tiam 180 mil dolarojn kaj aperis sur la mondaj merkatoj. Nun la produktoj de la firmo estas aĉeteblaj en ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio. La firmao malfermis fine de la 2014 la unuan polan salonon de la tridimensia presado, en kiu eblas ne nur aĉeti presilon kaj akcesoraĵojn, sed ankaŭ veni kun la propra projekto kaj presi ĝin surloke. Nunjare simila pressalono estos funkciigita en unu el la eŭropaj urboj.
El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada
Unu triono de poloj pretas defendi la landon
Preskaŭ unu triono de poloj en situacio de atako kontraŭ Pollandon anoncus sin al la militistaj fortoj aŭ al alia organizaĵo funkcianta sur la fronto (ekzemple sanitara). Laŭ la raporto de la Instituto pri la Markataj kaj Sociaj Esploroj evidentiĝas, ke granda elcento de la socio ne zorgus sole pri la sorto de la familaianoj. Kromaj 12 procenoj anstataŭ serĉi rifuĝon atendus la militistan rekrutigon. Plej patriote reagantaj personoj estas en la aĝo de 18 ĝis 24 vivojaroj.
La aŭtoroj de la raportoj atentigas krome, ke ju pli granda estas deklarita kono pri la historio de Pollando kaj la mondo des pli granda estas la deziro defendi la landon. Simila ligo aperas inter deklarata religia praktikado kaj preteco aliĝi al la volontulaj defendformacioj. La enketado okazis sur la tereno de la tuta Pollando en marto 2015.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Tomek
Poloj daŭre ne volas eŭron
Laŭ la opinisondado de la esplorcentro CBOS [cebos] rezultas, ke plimulto de poloj (68 procentoj) kontraŭas la enkondukon de eŭro en Pollando. Kontraŭan opinion prezentas nur unu kvarono de poloj – 24 procentoj. Ekde februaro 2013 la elcento de poloj dezirantaj eŭron malkreskis je 5 procentoj kaj nun estas la plej malalta en la historio de CBOS-esploroj. Pli ofta ol antaŭe estas timo pri negativaj sekvoj de akcepto de eŭro; deklaras ĝin 67 procentoj de la enketitoj. Ĉiam pli da personoj dubigas ankaŭ pozitivajn ekonomiajn sekvojn de la enkonduko de la komuna valuto. Inter la plej gravaj negativaj sekvoj de la enkonduko de eŭro estis menciita prezokresko. Tion timas 64 procentoj de la enketitoj. 42 procentoj antaŭvidas malavantaĝan ŝanĝokurzon de eŭro rilate zloton. Oni elmontris ankaŭ perdon de la eblo gvidi suverenan monpolitikon fare de Pollando. Kiel pozitivan sekvon de la komuna valuto 35 procentoj de la enketitoj elmontris la vojaĝavantaĝojn.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Milada
En 2014 pli da geedziĝoj
La 2014-a estis la unua jaro post 5-jara paŭzo, en kiu estis notita kresko de geedziĝoj. Ĝi egalis al 7 mil pli ol 2013, kvankam tiu kresko – laŭ anlizantoj – ne signifas firman tendencon. Entute temis pasintjare pri ĉ. 188 mil geedziĝoj. Senŝanĝe inter ili dominas la unuaj, t.e. inter fraŭloj kaj fraŭlinoj konsisitigante 82 procentojn. En la kamparo tiu elcento estas pli alta kaj egalas al 88 procentoj. Geedziĝoj religiaj, tio estas en preĝejoj kaj samtempe registritaj en la oficejoj de la civila stato en 2013 egalis al 64 procentoj. Laŭ direktoro de la Landa Centro por la Familianimzorgado pastro Przemysław Drąg oni de jaroj observas malkreskon de geedziĝoj en la Katolika Eklzezio, kion motivas timo de junuloj engaĝiĝi por „eterne”, havantaj la konscion de necesaj rezignoj kaj cedoj en la komuna vivo. Samtempe kreskas socia aprobo por la tn. prova partnera vivo.
Reference al la okcidentaj esploroj ekspertoj atentigas ke, ankaŭ en Pollando estonte kreskos iom la nombro de divorcoj, malkreskos la nombro de naskoj, tamen ne eblas paroli pri kiuj ajn principaj ŝanĝoj, nenio eksterordinara okazas en la pola socio kaj kutimoj.
Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo en la lastaj jaroj oni rimarkas pli altan aĝon de novgeedzoj. Rilate virojn temas pri aĝo lime de la 30-a vivojaro, rilate virinojn temas pri aĝo ĉirkaŭ la 27-a vivojaro. Ŝanĝojn oni notis en la nivelo de edukiteco de la novgeedzoj. En 2013 inter junedzinoj dominis supera klereco (pli ol 47 procentoj), en 1990 temis nur pri 4 procentoj. Similan kreskon oni notas rilate junedzojn de 4 procentoj kun supera edukiteco en 1990 ĝis 34 procentoj en 2013. En tiu jaro je ĉiuj 10 mil geedzoj 73 divorcis, komence de la 90-aj jaroj temis sole pri ne plenaj 50 divorcoj je 10 mil paroj. En la urboj la divorcoritmo estas duoble pli alta ol en la kamparo.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Maciek
Samurajaj kirasoj el Złoty Stok
Czesław Zabiegło el Złoty Stok en la Malsupra Silezio, emerita kriminologo estas amanto de la kulturo kaj militakcesoraĵoj de la malnova Japanio. Dum 25 jaroj li permane produktas aŭtorajn samurajajn kirasojn.
Kiel unuan objekton li faris – baziĝante sur foto – samurajan kaskon. Lia sekva verko estis kompleta kiraso, kies originalo el la 14a jarcento troviĝas ĝis nun el unu en la japanaj sanktejoj. Li rekreis ankaŭ kirason el la 12-a jarcento baze de nuntempa akvarelaĵo. La aŭtoritaj de Czesław Zabiegło kirasoj estas faritaj kun granda precizeco kaj zorgo pri ĉiu detalo de la manverko, spegulantaj la stilon de la epoko en kiu ili estis uzataj, t.e. la epoko Edo (1603-1868) kiam la samurajaj kirasoj estis riĉe ornamitaj. Ĉiun projekton antaŭas pridokumenta laboro kaj pretigo de la skizoj. Ĉiuj kiraselementoj estas farataj de la amotora artisto-metiisto mane, kvankam li uzas ankaŭ borilon kaj tornilon. Li uzas samajn materialojn, el kiuj kirasoj estis faritaj antaŭ jarcentoj. Krom ladoj latunaj, feraj kaj kupraj li aplikas teksaĵojn kaj ledon. Li tamen ne uzas lakon kaj silkajn brodaĵojn li faras el artefaritaj silkaj fadenoj. Liaj verkoj, eĉ se multekostaj, trovas klientojn dank’ al kio li kolektas rimedojn por siaj sekvaj projektoj.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek
Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo
En la ĵus inaŭgurinta laboron Centro de la Japana Sporto kaj Kulturo en Lodzo eblas konatiĝi kun la japanaj batalartoj, kaligrafio, teceremonio, origamio. La Centro kreiĝis kiel komuna projekto de la Urba Centro por Sporto kaj Refreŝigo kaj la fondaĵo Surei No Mon apoganta la medion de la japana sporto kaj kulturo kaj laboranta favore al la pola-japana kunlaboro. La ideo de la Centro estis meti en unu lokon ĉiujn subjektojn, kiuj okupiĝas pri la japanaj batalartoj kaj tiujn, kiuj popularigas aliajn aspektojn ligitajn kun la japana kulturo kaj tradicio. Al la projekto aliĝis la lokaj kluboj Sambo, Kendo, Triumfanto, Aikido, Hagaku kaj Fudoshin Aikido. Temas pri la unua ĉi-speca iniciato en Lodzo populariganta la fizikan aktivadon kaj proksimiganta vaste komprenatan japanan kulturon.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Tomek
Krakovo kaj Vroclavo honoraj urboj de la pariza Librofoiro
Dum la komenciĝinta la 19-an de marto kaj daŭranta ĝis la 23-a pariza Librofoiro prezentiĝas kremo de polaj aŭtoroj. Salon du livre de Paris estas la plej malnova kaj plej granda ekspozicievento de la francparolantaro, kiun ĉiujare vizitas ĉirkaŭ 200 mil legantoj, sian librooferton prezentas pli ol 1200 eldonistoj, okazas ĉirkaŭ 500 aŭtoraj renkontoj kun reprezentantoj de 50 landoj. Sur la stando de la urboj Krakovo kaj Vroclavo, kiuj estas la nunjare la honoraj gastoj de la librofoiro sian kreadon prezentos i.a. Lidia Amejko, Joanna Bator, Marek Bieńczyk, Norman Davies, Urszula Kozioł, Marek Krajewski, Ewa Lipska, Zygmunt Miłoszewski, Tomasz Różycki, Mariusz Szczygieł, Wojciech Tochman, Olga Tokarczuk kaj Agata Tuszyńska. Krakovo kaj Vroclavo kunlabore kun la Libroinstituto pretigis por la foiro riĉan kaj varian programon, kadre de kiu okazas i.a. renkontiĝoj kun la infana literaturo kaj bildstrioj, okazas branĉaj renkontoj i.a. kun bibliotekistoj. La partopreno en la plej granda librofoiro de la franclingvio estas la ŝanco ne nur prezenti literaturajn atingaĵojn de ambaŭ polaj urboj, sed ankaŭ proksimigi polajn aŭtorojn al la legantoj en Francio, Kanado aŭ la ŝtatoj de la Norda Afriko. Nunjare la honora lando de la pariza foiro estas Brazilo, sed ekde 2011 ankaŭ unuopaj urboj el la tuta mondo kiel honoraj gastoj havas sian specialan standon. Post Rio de Janeiro, Barcelono, Moskvo kaj Ŝanghajo venis vico por Krakovo kaj Vroclavo.
El la elsendo 20.03.2015. Legas Gabi
Kontraŭ krudaĵoj en la pola lingvo
La Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) lanĉis unusemajnan kampanjon kontraŭ la krudaĵoj en la pola lingvo elmontrante ligon inter parolkrudaĵoj, subnivelaj laborkontraktoj kaj krudaĵoj en la vivstilo. La ideo de la kampanjo kreiĝis reage je la lingvouzo aŭdebla ne nur en la altlernejo, sed en la urbotrafikiloj kaj urbospapo. En la Politekniko de Opole la problemon reliefigas kelkcent informafiŝoj, en la interretaj paĝoj de la altlernejo estas metita filmeto, en kiu rolas studentoj mem. Ĉiuj materialoj sen dikata patoso atentigas pri la valoro de la persona parolkulturo, kiu spegulas personan kulturon de la lingvouzantoj. Kiel ĉe-okaze memorigis lingvisto, profesoro Jerzy Bralczyk >nia parolo spegulas nian pensadon, nian rezonadon, eĉ pli – nia parolo influas nian pensadon, nian rezonadon<.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada
Diskriminaciado de kristanoj en Eŭropo
La diskriminacio kaj maltoleremo rilate kristanojn en Eŭropo estis debattemo de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo. En la prezentita rezolucio estis konstatite, ke en la lastaj jaroj aperis pluraj aktoj de malamikeco, perforto kaj vandalismo kontraŭ kristanojn en Eŭropo kaj kontraŭ iliajn kultolokojn. Tiu aktoj ofte estis subtaksataj kaj prisilentataj de la landaj amaskomunikiloj. La raporto avertis pri la eblo diskriminacii kristanojn en laborlokoj kaj ankaŭ alvokis la membroŝtatojn trovi rilatajn solvojn por antaŭmalhelpi la netoleremon kaj por respekti la konsciencliberecon de kristanoj. La Parlamenta Asembleo alvokis la amaskomunikilojn rezigni pri la aplikado de negativaj stereotipoj kaj ĉiaj antaŭjuĝoj rilate la kristanojn. La akceptita rezolucio vortumas ankaŭ la neceson garantii al la gepatroj la rajton ne nur eduki, sed ankaŭ instrui la infanojn konforme al siaj religiaj aŭ filozofiaj konvinkoj kaj pri alirebligo al kristanoj de plena partopreno en la publika vivo. Laŭ unu el la ideodonintoj de la rezolucio Leo van Doesburg – decida plimulto de la parlamentaj kluboj samopiniis pri la kreskanta maltoleremo rilate kristanojn, kiu iliarilate estas aparte rafinita. La Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo akceptis la rezolucion per 67 voĉoj. 2 deputitoj kontraŭis ĝin kaj 15 sindetenis.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek
Monda Semajno de la Cerbo
Daŭras Monda Semajno de la Cerbo, kies celo estas popularigi konojn pri cerbo kaj nervosistemo kaj pri ĝia funkciado. Iniciatita en Usono en Pollando ĝi okazas de dek kelkaj jaroj. Porokazaj prelegoj kaj prezentoj okazas en Varsovio, Katowice, Lodzo, Szczecin, Krakovo, Gdansko-Gdynia-Sopot, Vroclavo, Lublino kaj Poznano.
La interesiĝo pri la Semajno estas tre granda kaj de kelka tempo elektitajn prelegojn oni prezentas en la Interreto. La filio de la Pola Sciencakademio en Poznano pretigis 9 prelegojn, kiujn rekte povas partopreni kelkcent personoj. Ili poste estos konsulteblaj ankaŭ pere de la reta paĝaro de la poznana filio de la Pola Sciencakademio. Preleganoj estis elektitaj laŭ la vidpunkto de la plej interesaj kaj aktualaj cerboesploroj. La prelegoj proksimigas la influon de la medio je la cerbofunkciado kaj ankaŭ tion, kiel eviti minacojn flanke de pesticidoj kaj malbonefikaj substancoj. La interesiĝantoj ricevas krome ampleksajn informojn pri cerbomalsanoj, kiel Alzhimer-malsano kaj pri iliaj kuracmetodoj, pri simuliloj kaj nanoteknologioj, kiuj haltigas iujn malsanosimptomojn, helpas ilin malkovri kaj kuraci. Prelegantoj konsideras ankaŭ laŭ la scienca vidpunkto la problemon de juneco. Pri vizaĝ- kaj korpoŝmiraĵoj, fizikaj ekzercoj disponas ĉiu homo, sciencistoj aliflanke serĉas genon de juneco kaj jam deklaras certajn sukcesojn tiukampe.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Milada
Konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz
Inter 205 taskoj, apogitaj de la Socia Komitato por Renovigo de la Antikvaĵoj de Krakovo (la suda Pollando) troviĝas konservistaj laboroj de la altaro de Wit Stwosz en la loka Maria-Baziliko. Por tiu celo estas destinitaj 30 milionoj da zlotoj.
La inaŭgurotaj nunjare laboroj havos kompleksan karakteron kaj daŭros kelkajn jarojn, sed ili devos esti gvidataj tiel, ke en 2016, kiam Krakovo gastigos junularon el la tua mondo la artverko de la nurimberga/krakova majstro ne estu malmuntita aŭ kovrita. En la unua etapo estas plania konkurso adresita al la konservistaj firmaoj el la lando kaj el eksterlando. La konkursfino kaj komenco de la konservistaj laboroj estas planita por la tria jarkvarono de 2015.
Se temas pri la aliaj konservistaj laboroj en la nuna jaro komenciĝos i.a. konservistaj laboroj en la kapelo de Reĝino Sofia kun polikromiaĵoj de Władysław Tetmajer, ĉe la portalo de la ĉefenirejo kaj ankaŭ ene de ka sanktejo. En la Reĝa Kastelo finiĝos renovigo de la Ŝtelista Bastiono kaj du murfragmentoj. Al konservistaj laboroj estos i.a. subigitaj 4 el 12 originalaj figuroj de apostoloj el la krakova preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo. Por la savado de historiaj objektoj el la ŝtatbuĝeto venas ĉiujare ĉirkaŭ unu miliardo da zlotoj.
El la elsendo 13.03.2015. Legas Tomek
“La karesma almozo” de Caritas-Polska
La plej granda pola karitata organizo Caritas-Polska organizis la kvestadon kadre de la kampanjo „La Karesma Almozo”. Ĝi havas ekumenan karakteron, dank’ al la kunlaborantaj de kelkaj jaroj Eleos de la Ortodoksa Eklezio kaj Diakonia de la Evangelia Eklezio. Al la polaj domoj trafos 746 mil ŝparkestoj kun la surskribo „Kredo kaj Mizerikordo”. Ŝparkestoj kun simboloj de Eleos kaj Diakonia celas polajn evangeliajn kaj orotoksajn paroĥojn. Etaj mondonacoj kolektataj de infanoj kaj junuloj rezignantaj tiuperiode pri dolĉaĵoj kaj aliaj plezuroj estas destinataj kiel helpo por homoj malsanaj kaj grizaĝaj. La porokazan ŝparkeston povas ricevi ĉiu, sed la kampanjo estas popularigata pere de la lernejaj Caritas Rondoj, entute ĉirkaŭ 4900 en Pollando, kaj pere de 5 mil paroĥaj Caritas-Kolektivoj. Tiel la juna generacio de poloj ricevas edukon en la spirito de impresiĝemo rilate personojn altaĝajn kaj malsanajn. Aktualigataj informoj pri kampanjo dum la karesma periodo estas sekveblaj en la speciala interreta paĝo de Caritas-Polska.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
En Kielce pri kulturo de la pola lingvo
Lunde en la urbo Kielce (en la suda parto de la centra Pollando) komenciĝis la 23-a Semajno de la Lingvokulturo. Ĝi estas dediĉita al la parolkulturo de la pola lingvo, kadre de kiu okazas prelegoj de lingvistoj, konkursoj, ekspozicioj kaj laborrenkontoj por antaŭlernejanoj, lernantoj kaj plenkreskuloj. La ideo de la entrepreno estas veki intereson ĉefe de infanoj kaj gejunuloj, sed ankaŭ de plenkreskuloj pri la korekta pola lingvo. Tasko ambicia konsiderante, ke oni notas malkreskon de la parolkulturo en interhomaj rilatoj kaj ankaŭ en amaskomunikiloj. Krome oni notas malkreskon de la kapablo interparoli pro la amasa uzo de elektronikaj komunikiloj.
La gvidmotivo de la Semajno en Kielce estas parolarto, kiel la parolokapablo esprimi sin en en situacioj ĉiutagaj, lernejaj kaj profesiaj. La rekta inspiro estas la nova formulo de la parola abiturienta ekzameno pri la pola lingvo. La ekzamenato ne plu prezentos eldiron pri temo pli frue konata, sed baze de lotumita temo devos spontane prilabori pravigan eksplikon.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
Pramoj por Kanado el Gdansko
En la renoviga Ŝipfarejo en Gdansko komenciĝis la laboroj pri moderna pasaĝera-aŭtomobila pramo mendita de la kanada ŝipkompanio BC Ferries, la plej granda ŝiptransportanto en la Norda Ameriko kaj la dua plej granda en la mondo. La pramo pretos meze de la venonta jaro. La kontrakto antaŭvidas elkonstruon de tri pramoj. La pola flanko projektos ilin, konstruos, ekipo, efektivigos kompletan testoprogramon kaj liveron de la ŝipo al la patrina haveno. Ĉiu el la pramoj povos transporti 150 personaŭtomobilojn kaj 600 pasaĝerojn. Ĝis nun la pola ŝifarejo produktis 30 ĉi-specajn marunuojn. Duono de ili kiel fuelon uzas likvigitan tergazon, LNG.
Samtempe la gdanska ŝipfarejo konstruas 19 diversspecajn ŝipojn por ŝipkompanioj en Norvegio, Danlando kaj Gronlando. Inter ili la plej moderna estas ŝipo por Norvegoj, kiu servos por dismetado de la energetika kablo sur la marfundo. En 2015 Gdanskon forlasos 11 plene ekipitaj ŝipoj por diversaj ŝipkompanioj, i.a. 5 konteneruloj por la gronlanda ŝipkompanio. La Renoviga Shipbuilding – Akcia Kompanio apartenas al la Grupo Kapitala Renviga Holdingo, kiu estas la plej granda ŝipfara kapitala grupo en Pollando administranta du ŝipfarejojn kaj multajn kompaniojn enlaborigante 7 mil personojn. Ĝi estas unu el la plej grandaj en la mondo produktejoj de ŝipoj provizataj per la gaso LNG.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Milada
Esperantistoj en la pola Senato
Hodiaŭ, t.e. la 3-an de marto 2015 okazis kunsido de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton, al kiu estis invititaj reprezentantoj de multaj E-medioj en Pollando. La kunsido sub la gvido de la prezidanto de la grupo, profesoro Edmund Wittbrodt estis dediĉita al la decido de la pola ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo enmeti Esperanton sur la Polan Liston de la Nemateria Kulturheredaĵo kiel portanton de E-kulturo kaj al la ligitaj kun tio pliaj agadoj de la Grupo. Sekve de kelkhora diskuto estis formita e-ista laborgrupo por prilabori enkondukan agdplanon ligitan kun la uzo de ĉi tiu fakto en laboro de la pola, diversmedia strukture, esperantistaro.
El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara
Andrzej Duda en la prezidentiga kampanjo
10-an de majo 2015 en Pollando okazos prezidentigaj balotoj. Krom la oficanta Bronisław Komorowski, al la posteno pretendas 8 aliaj kandidatojn. La plej grandan opozician partion Juro kaj Justeco reprezentas Andrzej Duda. Dum la semajnfina renkonto kadre de sia prezidentiga kampanjo en la loko Rypin en la Kujavia-Pomeria Vojevodio (la norda Pollando) li deklaris certigon de vivperspektivoj por junaj poloj en la lando, socian dialogon kaj establon de la Nacia Evolukonsilio pri Evoluo. Li i.a. memorigis, ke preskaŭ 80 procentoj de la pasintjaraj abiturientoj deklaris mankon de vivperspektivoj en Pollando kaj intencon ĝin forlasi. Laŭ Andrzej Duda tio estas sekvo de manko de serioza propono, rilate al junuloj, manko de laborŝancoj por ili. Tiu situacio liaopinie devas esti ŝanĝita. Laboro estos kaj la salajronivelo devos egali al la meza indico en la landoj de la malnova Unio. La kandidato de Juro kaj Justeco deklaris i.a., ke se li fariĝos prezidento li establos Nacian Evolukonsilion, en kies konsisto troviĝos specialistoj laborantaj prl la evolustrategio en multaj sferoj de la ekonomia kaj socia vivo.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
Świnoujście ligota per tunelo kun la kontinento
40-milmembra Świnoujście estas la unusola urbo en Pollando situanta sur kelkdek insuloj inter kiuj nur tri estas enloĝataj: Uznam, Wolin kaj Karsibór. Sur Uznam loĝas 80 procentoj de la loĝantoj de Świnoujście kaj troviĝas tie la administra-serva centro kaj apudmara kvartalo kun turismaj-ripozigaj objektoj. Wolin havas 5 mil loĝantojn kaj sur Karsibór loĝas ĉirkaŭ 700 personoj. Wolin, la plej granda pola insulo estas dividita de la kontinento per markolo Dziwna. Troviĝas sur ĝi la plej grandaj entreprenoj ligitaj kun la mara mastrumado, krome la prama terminalo kaj busa kaj fervoja stacidomoj. Świniujście ne havas konstantan vojligon kun la cetera lando, eblas atingi ĝin nur per pramo. Antaŭneloge la itala firmao Technital S.p.A venkis la aŭkcion por prilaboro de la konstruprogramo de tunelo ligonta Świnoujście kun la cetera parto de la lando. Ĝi kreiĝus sub la rivero Świna inter la insuloj Wolin kaj Uznam. En septembro 2014 la elkonstruo de tunelo en Świnoujście ektroviĝis sur la baza listo de Teritoria Kontrakto por la okcidentpomeria vojevodio. Laŭpremise tunelo estos financita el la ŝtatbuĝeto.
El la elsendo 03.03.2015. Legas Tomek
Poloj pri situacio en la lando
Laŭ la opinisondado de la Centro CBOS kreskas la nombro de poloj, kiuj malbone taksas la situacion en la lando. Ilia nombro kreskis kompare kun januaro 2015 je kvar procentoj kaj egalas al 59 procentoj. Negativaj ŝanĝoj kreskis en la pritakso de la ekonomia situacio kaj enlaborigo.
Malkontenton pri la evoludirektoj de la situacio en la lando oni notis en ĉiuj analizitaj soci-demografiaj grupoj. Aparte granda kritikemo rilatas al pritakso de la propra ekonomia situacio, kiun deklaris 77 procentoj de la enketitoj. Ĝis 43 procentoj kreskis la nombro de la respondintoj, kiuj kiel malbonan pritakasas la ekonomian situacion en la lando.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
300 milionojn da zlotoj por plej talentaj studentoj
300 milionojn da zlotoj intencas destini pola ministerio por la Scienco kaj Supera Eduksistemo por la plej talentaj studentoj. Tiuj rimedoj ebligos al ili entrepreni eksterlandajn studojn – kiuj estas ĉiam pli popularaj inter polaj junuloj – kondiĉe, ke studentoj utiligontaj stipnediojn revenos al Pollando kaj ĉi tie entreprenos laboron. Laŭ informoj de ministro Lena Kolarska-Bobińska diplomito en la daŭro de 10 jaroj devos labori almenaŭ 5 jarojn en Pollando. La studkostoj ne ŝarĝos tiujn, kiuj postrevene entreprenos doktorigajn studojn finotajn per diplomo. Ŝiaopinie la programo komencos validi ekde la plej proksima akademia jaro kaj en la komenca fazo ĝi ĉirkaŭprenos ĉirkaŭ 100 plej talentajn junulojn. Temos pri dilomitoj de licencaj studoj aŭ studentoj de la tria studojaro de magistrigaj studoj.
En la daŭro de 10 jaroj la administracio destinos por ĉi tiu celo pli ol 300 milionojn da zlotoj, t.e. 71, 4 milionojn da eŭroj. Tiu ĉi sumo certigos al 700 studentoj partopreni la projekton.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Milada
Polaj studentoj studas en eksterlandaj altlernejoj
Kreskas nombro de polaj studentoj eksterlande. Oni taksas la 20-procentan kreskon malgraŭ jarala malapogeo notita dum la lastaj tri jaroj. Laŭ la plej novaj statistikaj donitaĵoj de OECD temas jam pri ĉirkaŭ 48 polaj gejunuloj, inkluzive de preskaŭ 18 mil, kiuj studas en Britio.
Ĉiam pli granda popularecon ĝuas studoj en Danlando, kiu ofertas al eksterlandaj studentoj pli ol 500 studprogramojn en la angla lingvo. Polaj studentoj alte taksas la tien studsistemon, opiniatan unu el la plej bonaj en la mondo. Konfirmas tion prestiĝa rangolisto de Ŝanhajo. Kvankam en Danlando ekzistas nur 8 universitatoj, tamen du el ili troviĝas inter 100 plej bonaj en la mondo. La edukado en danaj altlernejoj ne estas pegenda. Aldone, se eksterlandaj studentoj entreprenas almenaŭ 10-horan laboron semajne, ili povas klopodi pri sociala stipendio, kiu kovras iliajn estadkostojn.
La plej bonaj polaj altlernejoj: la krakova kaj la varsovia universitatoj troviĝas ekster la menciita rangolisto.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek
Varsovio kaj Krakovo en la rangolisto de vizitindaj urboj
Varsovio kaj Krakovo okupas bonajn lokojn en la rangolisto de la plej volonte vizitataj urboj de la mondo. Malgraŭ manko de aparta varbkampanjo la interesiĝo pri Varsovio ne malkreskas. Ektroviĝinte en la 42-a loko ĝi pretepasis Dublinon, Bruselon, Munkenon kaj Lisbonon. Laŭ la donitaĵoj de la listo „Top 100 City Destinations Ranking”, kiun prilaboris Euromonitor International rezultas, ke en 2013 Varsovion vizitis preskaŭ 4 milionoj da personoj, je preskaŭ 9 procentoj pli ol 2012. Similan kreskon en la sama periodo notis Krakovo, kiu en la rangolisto troviĝas ĉe la 70-a loko. Tiu kreskotendenco konserviĝas de kelka tempo. La pola ĉefurbo bone evoluigis la turismajn servojn. Krom riĉa gastronomia kaj distra oferto, bona reto de vendogalerioj – favorprezaj kompare al la okcidentaj – Varsovio disponigas multajn allogajn lokojn, kiel la Sciencan Centron Kopernik aŭ Nacian Stadionon. Tio ebligas al turistoj rikolti multajn impresojn kaj sin distri. Laŭ turismaj ekspertoj la amasa turismo ne plu celas historiajn objektojn kaj vidindaĵojn, kiujn oni rigardas kvazaŭ ĉeokaze.
Laŭ la ranglolisto „Top 100 City Destinations Ranking” plej multaj turistoj vizitis en 2013 Hong-Kongon, ĉar eĉ 25 kaj duona milionoj da personoj. Inter la eŭropaj urboj plej multnombre estis vizitata Londono, kiun elektis kiel vojaĝcelon 16, 7 milionoj da turistoj.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Maciek
Radikalismo ne radikas en religio
Dum la lastvendreda debato de la Eŭrop-Atlantika Societo en Varsovio ĝiaj partoprenintoj reliefigis, ke radikalismo ne radikas en religio, sed religio estas instrumente utiligata inter enmigrantoj pro ilia koloniisma ekspluatado kaj manko de perspektivoj. Laŭ la prezidanto de la Plenumkonsilio de la societo, eksa defendministro Janusz Onyszkiewicz iluzia estas la rezonado, ke tiu temo nin ne koncernas. Ĝi koncernas nin almenaŭ malrekte pro la sekureco de niaj aliancanoj. Profesoro Tomasz Aleksandrowicz el Collegium Civitas atentigis i.a., ke ni frontas vaste komprenatan civilizacian konflikton. Interesan intervenon faris diplomato kaj parlamenta eksperto pri la problemoj de enmigrado Wojciech Gilewski dirante, ke „facile estas provoki radikalismon, kiam oni metas homon en la centron por eksterlandanoj, en kiu validas prizona reĝimo, la oficistoj ne konas lingvon nek kulturon de la apartigitoj, ekzemple servante tabuajn nutraĵojn. Eksa estro de likviditaj Militistaj Invigilservoj – WSI atentigis, ke teroristoj komencas apliki metodojn karakterizajn por specialaj servoj organizante komunikadon kaj konspirajn renkontojn, kaj severaj varbadokriterioj malebligas enpenetri la radikalajn mediojn. La debato estis dediĉita al la temo „Pollando fronte al minacoj ligitaj kun islama radikalismo”.
El la elsendo 10.02.2015. Legas Tomek
Ŝipo por Universitato en Gotenburgo
En la ŝipfarejo Nauta en Gdansko (la norda Pollando) estis metita kilo de la moderna sciencesplora ŝipo por la universitato en Gotenburgo, Svedio. Ĉiuj laboroj devintus finiĝi ĝis la fino de la jaro. La meto de la ĉefa konstruelemento de la marunuo iam unusignife inaŭguris la konstruprocezon. Nun tio signifas mejloŝtonon en la konstruprocezo. La konstrukontrakto por la ŝipo destinita al la sveda universitato estis subskribita fine de 2013. Nauta venkis la rivaladon kun 14 eŭropaj ŝipfarejoj, i.a. kun la dana Damen kaj la finna STX. La konstruata en Gdansko ŝipo servos al la svedaj studentoj kaj sciencistoj por esplori globskalajn klimatajn ŝanĝojn en Skandinavio kaŭzitajn per la ŝanĝo de marfluoj kaj acideco de la mara akvo. Ĝi estos ekipita per modernaj laboratorioj kaj esplorpostenoj. La ŝipo pezante 800 tunojn estos longa 44,5 metrojn kaj vastos 11 metrojn. Sur ĝia ferdeko krom 5-membra personalo povos labori 20 studentoj kaj sciencistoj. Ĝi uzos je ĉirkaŭ 40 procentojn malpli da fuelo ol la nun laboranta por la universitato marunuo Skagerak.
El la elsendo 03.02.2015. Legas Tomek
Caritas Polska solenas la 25-jariĝon
Caritas Polska solenas en 2015 la 25-jariĝon. Ĝi estas la plej bone konata en Pollando karitata organizo. Caritas funkcias sur la tereno de la tuta lando gvidante tranoktejojn, nutrejojn, domojn de soleca patrino, fenestrojn de la vivo, sociterapeŭtajn kleriĝejojn, protektolokojn por malsanuloj en la fina vivstadio, distribuejojn de vestaĵoj, distribejojn de nutraĵoj, laborrenkontojn de okupa terapio, centrojn de kriza interveno. Caritas krome engaĝiĝas eksterlande organizante helpon por Ukrainio, Irako, Sirio, Libano, Jordanio kaj Balkanio. Kadre de la jubilea jaro pasanta sub la devizo „Caritas por la familio” inter multaj iniciatoj ĉiu monato estos dediĉita al malsama agadsfero de Caritas – ekzemple al helpo por neplenlertuloj, por senhejmuloj, por senlaboruloj, al infanoj. La ĉefaj jubileaj solenaĵoj okazos aŭtune, kiam estas planita i.a. internacia konferenco „Familio en la zorgo de Caritas”. Lige kun la jubileo en la Interreto kreiĝas servilo pri socia subteno de la karitataj iniciatoj kaj servilo dediĉita al Caritas-volontuloj entute ĉirkaŭ 100 mil personoj.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada
Tribunalo malfondis Societon de Silezia Nacio
La tribunalo en Opole (la sudokcidenta Pollando) malfondis la Societon de Silzia Nacio kaj verdiktis ĝian likvidon. Ĝi agnoskis valida la starpunkton de la Plej Supera Tribunalo, laŭ kiu ĝia nomo kaj la celo erarigas rilate juran apartigon de la silezia nacia malplimulto. La prezidanto de la Societo de Personoj de Silezia Nacieco anoncis apelacion kaj aldone direkton de la afero al kompetentaj organoj sur la eŭropa nivelo. Juristino Irena Majcher prezentante motivojn de la decido memorigis, ke laŭ la Plej Supera Tribunalo la nomo kaj celo de la societo povas implici eraran aserton pri ekzisto de la silezia nacio. La agado de la societo kun tiu nomo kaj kelkaj ĝiaj statutparagrafoj lezas polan leĝaron, aparte leĝon pri naciaj kaj etnaj malplimultoj kaj balotkodon.
El la elsendo 27.01.2015. Legas Milada