Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Modernigo de la Pola Fakultato en Busapeŝto

La plej granda en Hungario fakultato de la pola filologio en Universitato Loránd Eötvös en Budapeŝto nunjare solenas sian 35-jariĝon. La 11-an de februaro okazis ĝia inaŭguro post la dumonata moderniga paŭzo. Kvar lekciaj salonegoj ricevis novajn meblojn, baldaŭ aldoniĝos moderna komputila kaj aŭdovida ekipaĵaro. Ĉiu el la lekci­salonoj ricevis nomon de unu el la polaj literaturaj Nobel-premiitoj – Reymont, Sienkiewicz, Miłosz kaj Szymborska. Sur la muroj de la lekcisalonoj troviĝas informaj paneloj en la pola kaj hungara lingvoj kun biografiaj notoj de la laŭreatoj, kun iliaj fotoj. Dank’ al la renovigo studentoj de la pola filologio en Budapeŝto komencos la someran semestron 2014 en komfortaj kondiĉoj. Aktuale la polan lingvon studas tie 68 personoj inkluzive de tri doktoriĝ­antoj. La modernig­itaj  salonoj servos ankaŭ al la nacia malplimulto en Hungario. Konforme al la hungara leĝaro la pola filologio apartenas al malplimultaj. Krom tradicia filologia rolo ĝi certigas la lernadon de la gepatra lingvo al pola malplimulto en Hungario.

El la elsendo 18.03.2014. Legas Milada

Modernigo de la Pola Fakultato en Budapesxto

Tri polaj urboj kun plej bonaj hoteloj en la mondo

Tri polaj urboj ektroviĝis ĉe gratulindaj lokoj en la  Internacia Rangolisto de Reputacio, en kiu estis distingitaj 100 turiamaj lokoj en la mondo. Inter la unuaj 10 urboj famaj pro la plej bone taksataj de turistoj hoteloj troviĝas Gdansko, Krakovo kaj Varsovio.

La plej altan lokoj atingis la itala Sorrento akirine 84,71 procentojn de voĉoj antaŭ Dresdeno (84,13). Sur la tria loko ektroviĝis Gdansko – 84,01 procentoj. Krom Pollando la unusola lando fieranta pri pli ol unu urbo en la unua deko estas Kroatio. Ĝia Dubrovnik lokiĝis ĉe la kvara pozicio, Split ektroviĝis ĉe la 10-a loko. La lokon sesan kaj sepan okupas Krakovo kaj Budapeŝto. Varsovio avancis je 10 lokoj kaj troviĝas ĉe la 9-a loko. Multe malpli kontentaj estas hotelaj gastoj pri Parizo, kiu okupis la 92-an lokon, pri Londono (la 96-a loko) kaj Manilo (la 100-a loko). Internacia Rangolisto de Reputacio kreiĝas baze de pli ol 82 milionoj da opinioj de sur pli ol 200 rezervopaĝoj. Por ke la rangolisto estu fidinda estis konsider­itaj nur tiuj hoteloj, kiuj ricevis pli ol 60 opiniojn en urboj disponig­antaj pli ol 135 hotelojn.

El la elsendo 11.03.2014. Legas Krystyna

Tri polaj urboj en la rangolisto pri hotelaj servoj

Kvin polaj urboj logante investaĵojn avanas en Eŭropo

Vroclavo, Poznano, Katowice, Lodzo kaj Krakovo troviĝas en la unua deko da eŭropaj urboj laŭ la vidpunkto de la venantaj al ili investaĵoj. Puls Biznesu prezentis rezultojn, notitatajn en la rangolisto de la eŭropaj urboj kaj regionoj. Vroclavo kaj Katowice avanas inter grandaj eŭropaj urboj, al kiuj venis plej multaj projektoj. Se temas pri la investologa strategio inter la orienteŭropaj landoj gvidas Katowice, Vroclavo kaj Poznano. Vroclavo krome troviĝas en la akompano de grandaj eŭropaj urboj en la kategorio “amikaj por la merkatagado”.

El la elsendo 11.03.2014. Legas Milada

Polaj urboj kaj investajxoj_milada

Ĉirkaŭ la krizo en Ukrainio

Ne malgrandiĝas tensio ĉirkaŭ Ukrainio kaj la scenaroj de la evento­evoluo ne estas unusignifaj. La rusa ambasadoro ĉe UNO Witalij Czurkin deklaris dum la eksterordinara kunsido de la Sekureckonsilantaro, ke Wiktor Janukowycz petis skribe la prezidenton de Rusio, Vladimir Putin pri interveno en Ukrainio, revenigo de leĝobservo kaj ordo. Janukowycz deklaris, ke la lando troviĝas rande de interna milito kaj la okazantaj perforto­aktoj estas inspiritaj de Okcidento. La pola ministro por la eksterlandaj aferoj, Radosław Sikorski post renkontiĝo kun la uniaj diplomati­estroj en Bruselo alvokis Rusion ne eniri Ukrainion avertante pri seriozaj konsekvencoj de tia paŝo.

La konflikto en Ukrainio kaŭzis disvandadon de akcioj en la tuta mondo. Kreskis la valoro de krudaĵoj,  i.a. de nafto kaj oro. Investatnoj komencis interesiĝi pri la usona doloaro, la japana jeno kaj la svisa franko.

El la elsendo 04.03.2014. Legas Barbara

Cxirkau la krizo en Ukrainio

Nuntempaj sklavoj

 Plimulto de nuntempaj sklavoj en Eŭropo devenas el Eŭropo mem. Tiel rezultas el la raporto de Eurostat pro la 2013-a jaro. Ĝi konstatas, ke eĉ 61 procentoj de la nuntempaj sklavoj devenas el la Eŭropa Unio. Inter la viktimoj troviĝas apud rumanoj, hungaroj, bulgaroj multaj poloj. Homoj estas forkaptataj unuavice kiel laborforto kaj por la seksaj celoj. Tial la plimulton de la viktimoj konsistigas virinoj, inkluzive de malgrandaj knabinoj, kiuj estas vendataj al la publikaj domoj kaj devigataj al la prostituiĝ­ado. Eurostat informas, ke en la jaroj 2008-2010 seksaj sklavoj konsistigis 62 procentojn de ĉiuj viktimoj de la homkomerco.  Statistik­aĵoj elmontras krome, ke legalizo de prostititucio ne solvas la problemon de la seksa sklaveco. En ĉiuj 28 uniaj landoj oni frontas homkomercon kaj devigan prostituiĝ­adon. Myria Vassiliadou, eŭropunia kunordiganto por kontraŭbatal­ado de homkomerco konstatis aldone, ke multaj homoj estas forkonduk­ataj por akiri iliajn trans­plantoorganojn kaj komerci per ili. Okazas nelegalaj adoptoj kaj trudaj geedziĝoj. En la lastaj jaroj la situacio malpliboniĝis. Pro la ekonomia krizo kaj bezonateco de malmultekosta laborforto ĝi aldone intensiĝos. En 2011 la Unio eldonis direktivon, kies celo estis lertigi la persekutadon de krimuloj respondecaj pro homkomerco. Ĝis aprilo 2013 envivigis ĝin nur 20 el 28 uniaj landoj.

El la elsendo 04.03.2014. Legas Krystyna

Nuntempaj sklavoj_04.03.2014

Helpo por Ukrainio

Caritas Polska disponigis laŭvican kvoton, ĉi-foje 100 mil zlotojn por helpo al ukrainanoj. Caritas direktas sian helpon al damaĝitoj kaj iliaj familioj ĉefe sur la tereno de la okcidenta Ukrainio, ĉar tie ne funkcias dume efika helposistemo nek urba, nek ŝtata. La destinitaj ĝis nun monrimedoj estis elspezitaj por aĉeto kaj transporto de medikamentoj kaj nutraĵproduktoj al Kievo. Inter ĵaŭdo kaj sabato el Lvovo estis direktitaj transportoj kun la valoro de 150 mil zlotoj. Pri la distribuado de helpo okupiĝas preĝejoj kaj kirkoj, kion postulas ukrainanoj mem. Al la kampanjo „Solidaraj kun Ukrainio” aliĝis ĉiuj Caritas-filioj en la tuta lando. Laŭ la iniciato de la Pola Episkoparo la plej proksima vendredo estos en Pollando tago de preĝoj kaj fasto favore al paco en Ukrainio. Laŭ Andrzej Sadowski el la Cento de Adam Smith nek Rusio nek Unio helpos al Ukrainio. Ĉiaj helpoprogramoj iliaflankaj havos pli simbolan ol realan karakteron. Liaopinie Ukrainio por solvi ekonomiajn problemojn devas revenigi liberan merkaton kaj elimini korupton.

El la elsendo 25.02.2014. Legas Barbara

Caritas Polska por Ukrainio

Islando volas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio

La registaro de Islando intencas retiri peton pri membriĝo en la Eŭropa Unio. La rilata projekto de dokumento estis last­vendrede direktita al la parlamento kaj nunsemajne ĝi estas objekto de parlamentaj debatoj. La islanda inform­portalo Visir.is sciigis referencante al reprezentanto de la regitaro, ke la kabineto ne havas sufiĉan politikan subtenon por daŭrigi la klopodojn pri membriĝo. En opinisondadoj la plimulto de islandanoj senĉese deklaras sin kontraŭ membriĝo. La islanda registaro volas nun koncentriĝi pri intimigo de la ekonomiaj rilatoj kun la Unio kadre de la Eŭropa Ekonomia Sfero. En junio 2010 Islando inaŭguris interparolojn pri aliĝo al la Unio tamen ĝi suspendis ilin pasintjare antaŭ la parlamentaj balotoj.

El la elsendo 25.02.2014. Legas Krystyna

Islandno retiras sian peton membrigxi en EU

Laborante por malmultaj – la raporto de Oxfam

La havaĵoj de 85 plej riĉaj homoj de la mondo egalas al la bonstato de la duono de la homaro, alivorte 3 kaj duona miliardoj da homoj. En la raporto de Oxfam „Laborante por malmultaj” tiu ĉi mondskala help-evoluiga organizo elmontras la skalon de malegaleco, kiun grandigas la rapide kreskantaj havaĵoj de super­riĉuloj. Ĝi ankaŭ avertas, ke tiu fenomeno minacas al la progreso de la homaro. En 2013 la grupo de miliarduloj grandiĝis je 210 personoj aliĝintaj al 1426 mondskalaj riĉuloj disponantaj pri la havaĵo kun la suma valoro de 5,4 bilionoj da dolaroj. La plej riĉa unu procento kontrolas la havaĵojn kun la valoro de 110 miliardoj da dolaroj, kio 65-oble superas la bonstaton de la malpli riĉa duono de la homaro. Tio konsistigas minacon por tutaj ekonomiaj kaj sociaj sistemoj. Laŭ Oxfam-enketo plimulto de la respond­intoj el Brazilo, Hispanio, la Hinda Unio, la Sudafrika Respubliko, Usono kaj Britio multaj leĝoj kaj reguligoj estis envivigitaj por favori la riĉulojn. Laŭ Oxfam kiel ekzemplo de ekstremaj mal­proporcioj servas la Hinda Unio, en kiu dum la lastaj 10 jaroj la nombro de miliarduloj kreskis de 6 ĝis 61.

El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara

Laborante por malmultaj_ la raporto de Oxfam

Interkompreniĝo en Kievo

La prezidento de  Ukrainio Wikotr Janukowycz kaj la gvidantoj de la opozicio Arsenij Jaceniuk, Witalij Kliczko kaj Ołeh Tiahnybok en la ĉeesto de la estroj de la pola kaj germana diplomataro subskribis interkompreniĝon pri elkonduko de la lando el la krizo. Jam vendredon posttagmeze estis realigita unu el la punktoj de la interkom­preniĝo, estis revenigita la Konstitucio el 2004. Inter aliaj punktoj estas establo de la koalicia registaro en la daŭro de 10 tagoj kaj antaŭdataj balotoj.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Barbara

Interkomprenigxo en Kievo

Tago de la Gepatra Lingvo 21.02.2014

La hodiaŭa Internacia Tago de la Gepatra Lingvo pasas sub la devizo „Lokaj lingvoj por la globskala civitaneco – scienco en la atento­centro”. Ĝi emfazas la signifon de la gepatra lingvo kaj de la lokaj dialektoj por la evoluo de la globskala edukado formanta la kapablon de aktiva partopreno en la socia vivo kaj la kapablon solvi la problemojn same sur la loka kiel ankaŭ sur la tutmonda niveloj. Dum la planita por hodiaŭ Konferenco en la pariza Unesko-sidejo ekspertoj parolas i.a. pri la rolo de la gepatraj lingvoj en la perado kaj popularig­ado de la konoj de la lokaj kaj aŭtoktonaj socioj. Ili traktas ankaŭ la rolon de tiuj lingvoj en la solvado de aktualaj problemoj de la mondo. Unesko difinas la plurlingvan edukadon, kiel utiligadon de du aŭ pli lingvoj kiel instrumentojn de lernado kaj akirado de konoj. Laŭ la difino el 1999 temas pri lingvo de la loka socio, la gepatra lingvo kaj lingvoj de internacia komunikado. UEA en sia starpunkto el 2008 deklaris sin por la lernado de du, tri aŭ kvar lingvoj depende de la cirkonstancoj. Temas pri la gepatra lingvo, la regiona lingvo, se ĝi estas malsama ol la gepatra, la nacia lingvo, se ĝi malsamas disde la du ĵus menciitaj kaj la internacia lingvo estata nenies posedaĵo, alivorte Esperanto.

El la elsendo 21.02.2014. Legas Krystyna

“Hoteloj” por polenigantaj insektoj

En Varsovio funkcias la unua “hotelo” por polen­igantaj insektoj. Speciale konstruataj por ili “dometoj” – ĝiscele 100 – ekde marto komencos kreiĝi en la tuta lando. Dank’ al ili la sovaĝe vivantaj polenigantaj insektoj pli bone frontos la vivon en grandaj urboj. Mono por ilia elkonstruo estis kolektita dum la pasintjara septembra kampanjo “Adoptu abelon”. Ĝi celas protekti la polen­igantajn insektojn amase mortantajn sekve de malsanoj, amaskvanta uzo de  kemiaĵoj en la agrikulturo kaj detruado de iliaj vivejoj.

El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna

Hoteloj por polenigantaj insektoj

Monitorata la sorto de universitataj diplomitoj en Varsovio

Sistemo monitoranta  la sortojn de diplomitoj de la superaj lernejoj estas testata en la Varsovia Universitato. Laŭ la ĵus publikigitaj rezultoj evidentiĝas, ke 70 procentoj de la eksaj universitatanoj en Varsovio tri jarojn post la diplomitiĝo  havas stabilan etatan laboron enspezante pli ol 4 mil zlotojn monate. Ĉirkaŭ duono de ili estas dungita de la sama labordonanto. Aldoniĝas al tio 10 procentoj de la diplomitoj, kiuj establis propran firmaon aŭ laboras kontrakte. Rilate tiujn personoj mankas donitaĵoj pri iliaj enspezoj.  La ĵus menciitaj rezultoj estis formulitaj baze de analizo de donitaĵoj el la Instituto pri la Sociaj Asekuroj pri la periodo 2007-2011.

El la elsendo 18.02.2014. Legas Krystyna

Monitorado de enlaborigitaj diplomitoj

Postuloj de islamanoj en Germanio

La loĝantaj en Germanio turkoj postulas enkondukon de leĝe agnoskita  muzulmana festo kaj enlaborigon de islamaj religiuloj en la germanaj militistaj fortoj, hospitaloj kaj malliberejoj. Laŭ Kenan Kolat, la prezidanto de la turka komunumo kiel leĝe agnoskita festo konforma estus Festo de Ofero. Ĝi estas la plej grava muzulmana festo. En Germanio loĝas nun ĉirkaŭ 4 milionoj da muzulmanoj. En plimulto ili devenas el Turkio, la sekvan lokon okupas islamanoj el la Sud-Orienta Eŭropo.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna

Postuloj de la turka malplimulto en Germanio

Senlaboreco en la eŭropunia eŭrosfero en 2013

Laŭ Eurostat en decembro 2013 en la eŭropunia eŭrosfero estis senlaboraj 12 procentoj de la civitanoj, same kiel en novembro kaj oktobro. En la tuta Unio tiu indico iom malkreskis kaj egalis al 10, 7 procentoj. La fenomeno  rilatis al 26 milionoj da civitanoj. Kompare kun la sama periodo de 2012 la nombro de senlaboruloj kreskis je 130 mil personoj. Plej malgrandan senlaborecon oni notis en Aŭstrio, kie ĝi koncernis ne plenajn 5 procentojn de la civitanoj, sekve en Germanio kaj Luksemburgio. Plej malbone la situacio aspektis en Greklando kaj Hispanio. En tiu ĉi lasta lando la senlaboreco trafis pli ol 25 procentojn de peronoj. Kompare al 2012 la senlaboreco kreskis en 14 membrolandoj, malkreskis en 13, en Svedio ĝi restis sur la sama nivelo. En la tuta Unio senlaboraj estis pli ol 23 procentoj de junaj personoj. Laŭ Eŭrostat la senlaboreco en Pollando en decembro 2013 egalis al pli ol 10 procentoj, dum laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo ĝi estis je 3, 4 procentoj pli alta.

El la elsendo 11.02.2014. Legas Krystyna

Senlaboreco en la eurosfero 2013

Polino distingita de la brita reĝino Elizabeta la 2-a

La 62-jaraĝa Elżbieta Wanda Piotrowska, la direktorino de Morley College en Londono estis distingita de la reĝino Elizabeta la 2-a per medalo de la Oficiro de la Ordeno de la Brita Imperio – OBE pro la meritoj en la edukado de plenkreskuloj. Piotrowska naskiĝis en Britio en la familio de la polaj milit­rifuĝintoj – ŝia patrino estis malliberigit­ino de Oberlangen, la patro estis soldato de generalo Stanisław Maczek. Ekde 2008 ŝi estas direktorino de la funkcianta ekde la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento koleĝo specialist­iĝanta pri la edukado de la plenkreskuloj. diplo­mitiĝinte pri sociologio en la universitato de Kent ŝi pli frue laboris en la kleriga inspektor­aro Ofsted, ŝi estis instruistino kaj manaĝero. En MorleyCollege en la sud-orienta Londono edukiĝas ĉ. 11 mil plenkreskuloj jare. Ĝi specialist­iĝas pri la sociaj sciencaj kaj artaj studdirektoj: pentroarto, muziko, aktorado, danco k.s. Kun la lernejo estis ligitaj konataj komponistoj Gustaw Holst kaj Ralph Vaugham Williams, nun kunlaboras konata pentristo David Hockney. MorleyCollege havas riĉan programon de ekspozicioj, lekcioj kaj koncertoj.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi

Elzbieta W. Piotrowska distingita de la brita regxino

2013 – laŭvica rekorda jaro de Veturilo

En la dua jaro de la publikaj biciklo­luejoj Veturilo en la pola ĉefurbo oni pruntis biciklojn preskaŭ unu milionon 800 mil fojojn. En 2013 aldoniĝis 173 biciklaj staciluejoj, kiujn utiligis 150 mil personoj. Grandiĝis la longeco de la biciklaj vojetoj.  En la 2014 kreiĝos pliaj. Daŭras laboroj pri plukonstruo de la bicikla infrastrukturo. La utiligantoj de Veturilo estas kontentaj pri la funkciado de la sistemo. Pli ol 90 procentoj de la enketitoj taksis ĝin kiel bonan aŭ tre bonan. La sistemo Vetruilo estis funkciigita la 1-an de aŭgusto 2012, ĝia E-nomo Veturilo proponita de Marek Kempisty gajnis en la publika plebiscito i.a. dank’ al la subteno de esperantistoj ne nur el Pollando, sed ankaŭ el aliaj landoj.

El la elsendo 04.02.2014. Legas Gabi

La bicikloluejoj Veturilo en 2013

Nova sezono de Veturilo komenciĝas

Ekde la plej proksima sabato denove eblas lui la ĉefurbajn biciklojn Veturilo. Ili aperis sur la varsoviaj stratoj komence de aŭgusto 2012. Ekde tiam kreiĝis en la tuta urbo 173 lustacioj de Veturilo kun pli ol 2 mil 600 bicikloj. Nunjare aldoniĝos novaj lustacioj kaj biciklaj vojetoj. En 2013 la bicikloj Veturilo estis luitaj pli ol unu milionon 800 mil fojojn. Rekorda luinto faris tion 1400 fojojn – 507 fojojn en la 2012-a jaro kaj 893 pasintjare. Veturilo estas la 8-a laŭ grandeco eŭropa biciklo­sistemo kaj la plej granda en la Centra kaj Orienta Eŭropo. Laŭ „USA Today” ĝi estas la 10-a plej bona  bicikla sistemo en la mondo. En la publika informo pri la inaŭguro de la nova sezono oni memorigas, ke la nomo Veturilo devenas el la lingvo Esperanto kaj oni klarigas la signifon de la vorto.

El la elsendo 28.02.2014. Legas Barbara / Tomek

Nova sezono de la varsovia Veturilo

Omaĝaj solenaĵoj en Auschwitz-Birkenau

Lunde okazis solenaĵoj lige kun la Internacia Memortago pri la Viktimoj de Holokaŭsto. Ĝi estas solenata en la datreveno de la liberigo de la koncentrejo Auschwitz-Birkenau. La ĉefa datrevena solenaĵo kun partopreno de eksaj malliberigitoj, saviĝintaj judoj, rabenoj kaj katolikaj religiuloj, politikistoj, inkluzive de parlamentanoj el Eŭropo, Usono kaj Kanado okazis frumatene en la eksa koncentrejo Birkenau. Germanoj establis la koncentrejon Auschwitz por poloj en 1940. Auschwitz II-Bierkenau kreiĝis du jarojn poste kaj fariĝis loko de la ekstermado de judoj.  En Auschwitz germanoj mortigis almenaŭ unu milionon 100 mil homojn, ĉefe judojn, sed ankaŭ polojn, ciganojn, sovetajn ostaĝojn kaj personojn de aliaj naciecoj. La koncentrejo estis liberigita la 27-an de januaro 1945 fare de la soldatoj de la 100-a Lvova Infanteria Divizio.  Estis liberigitaj ĉ. 7 mil malliberigitoj, pereis 231 sovetaj soldatoj. Hieraŭ komencis funkcii la dulingva – pola-angla – paĝo de la Instutito pri la Nacia Memoro pri la germanaj morto­tendaroj kaj koncentrejoj sur la tereno de la okupaciita Pollando:  www.truthaboutcamps.eu. 

El la elsendo 28.01.2014. Legas Krystyna

Omagxaj solenajxoj en Auschwitz-Birkeu

Pollando avancis en la Rangolisto de Ekonomia Libereco

Pollando okupis la 50-an lokon inter 178 ŝtatoj  en la Rangolisto de Ekonomia Libereco, prilaborita de la vaŝingtona Hertige Foudation kaj Wall Street Journal. Pollando avancis je 7 lokoj kompare kun 2013 plibonig­inte siajn rezultojn en 6 je 10 ekzamenataj sferoj de la ekonomia vivo i.a. merkatista libereco, investado kaj komerco. En Eŭropo temas pri ĝia 23-a loko inter 43 aliaj landoj. Ekde kiam estas prilaborata la rangolisto de ekonomia libereco, do ekde 20 jaroj la rezultoj de Pollando kreskis je 16 poentoj kaj ĝi troviĝas inter la unua dudeko da ŝtatoj plej rapide avancantaj en ĉi tiu listo. Pollando antaŭas Hungarion kaj sekvas Hispanion. Inter la eŭropaj landoj avanas Svislando, Irlando, Danlando kaj Estonio. En la monda skalo gvidas Honkongo, Singapuro kaj Aŭstralio.

El la elsendo 21.01.2014. Legas Barbara

Pollando avancis en la rangolisto de Ekonomia Libereco

Stefanos Korkolis koncertas en Varsovio

En la Muzika Universitato de Frederiko Chopin en Varsovio ĉi-vendrede koncertas konata greka komponisto kaj pianisto Stefanos Korkolis. La koncerto estas organizita de la Greka Ambasado en Pollando kaj ligiĝas kun la inaŭguro de la greka prezidanteco en la Eŭropa Unio. Stefanos Korkolis estas artisto eŭrop­dimensia. Li loĝis la studis en Greklando kaj en Francio. La pianludon li komencis lerni havante 5 jarojn tuj rekonita kiel mirakla infano. Sekve li perfektigis sian talenton ĉe tiaj majstroj kiel Vladimir Horowitz kaj Yvonne Lefebure. Dum siaj multaj fortepianaj recitaloj en Greklando kaj eksterlando li logis ĉirkaŭe de si fidelajn muzik­ŝatantojn. Stefanos Korkolis komponis en 1997 Himnon de Specialaj Olimpikoj, kies unua publika plenumo okazis en 1999 en Usono dum la Somera Ĉamionado de Specialaj Olimpikoj en la Norda Karolino.

El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada

La varsovia koncerto de Stefanos Korkolis

La semajnfinaj koncertoj omaĝe al Wojciech Kilar

Per la semajnfinaj koncertoj la Nacia Filharmonio  en Varsovio omaĝas la memoron de la antaŭnelonge forpasinta elstara pola komponisto Wojciech Kilar. La muzik­kolektivoj de la filharmonio dum jaroj plenumadis kaj registradis plurajn komponaĵojn de Kilar. En la programo de la koncertoj aŭdiĝos ankaŭ Springfield Sonnet, kiun praplenumis  la Simfonia Orkestro de la Nacia Filharmonio. La monda premiero de tiu komponaĵo de Kilar okazis dum la turneo de la Nacia Filharmonio en Svedio kadre de la 13-a Festivalo “Nutida Music”. Krome en la semajnfinaj koncertoj aŭdiĝos Meso opuso 68 de Krzysztof Meyer kaj Stabat Mater de Dvořák. La tuton gvidos la arta direktoro de la Filharmonio, Jacek Kasprzyk.

El la elsendo 17.01.2014. Legas Krystyna

Semajnfinaj koncertoj omagxe al Wojciech Kilar

La bildstrio “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”

La 15-an de januaro en la eldonejo Rizzoli Lizard en Italio aperis la bildstrio titolita “Jan Karski – la homo, kiu malkaŝis holokaŭston”. Sur ĝiaj 160 koloraj paĝoj la leganto konatiĝas kun eksterordinara historio de homo, kiu dum la 2-a mondmilito kiel la unua rimarkis kaj kondamnis la teruraĵojn de la holokaŭsto, sed estis ignorita de la aliancanoj. La bildstrion aŭtoras Marco Rizzo  kaj Lelio Bonaccorso. La milittemaro, la holokaŭsto kaj la historio de Pollando okupaciita de germanoj interplektiĝas kun la historio de la homo, kiu senĉese akuzas tiujn, kiuj kvankam vidis ne volis kredi kaj restis indiferentaj.  Lige kun la eldono de la bildstrio pri Jan Karski, kies 100-a naskiĝdatreveno proksimiĝas oni parolis ankaŭ dum speciala konferenco en la Eŭropa Parlamento. Estis tie pretigita la 22-panela ekspozicio prezentanta la figuron de la heroa polo.

El la elsendo 17.01.2014. Legas Milada

Ĉiam pli da laborofertoj en la reto

Daŭre kreskas la nombro de labor­ofertoj en la Interreto. En oktobro aperis ĉirkaŭ 145 mil. Plej multaj rilatis al la Poznana Regiono en la okcidenta Pollando. Kreskas interesiĝo pri ekonomi­kiistoj, en oktobro temis aparte pri librotenistoj kaj specialistoj pri impostoj. Daŭre alta estas interesiĝo pri inĝenieroj. Aperis novaj laborofertoj en eduka kaj farmacia sektoroj. En la dua duono de 2013 kreskis laborofertoj por personoj profesie okupiĝantaj pri infanoj kaj grizaĝuloj, kaj okupiĝantaj pri aliaj hejmlaboroj. Laŭ specialistoj kaŭzas tion longdaŭraj demografiaj transformiĝoj.

El la elsendo 14.01.2014. Legas Zbyszek

Kreskas laborofertoj en la Interreto

Eksterlandaj Studentoj en Pollando (2014)

En Pollando studas gejunuloj el 142 landoj. Preskaŭ unu trionon de ili konsistigas ukrainanoj. Plej ofte ukrainaj gejunuloj elektas medicinajn fakultatojn. En la antaŭa akademia jaro temis pri 29 mil eksterlandanoj, inter ili 9747 ukrainanoj. Laŭ la vidpunkto de la nombro de la ukrainaj studentoj Pollando antaŭis Germanion kaj prenis la 2-an lokon post Rusio. Plej multaj ukrainanoj elektas privatajn alt­lernejojn. Ekde 2005 triobliĝis la nombro de studentoj el Bjelorusio, entute temas pri pli ol 3 mil personoj. Ĉiam malpli multaj estas eksterlandaj studentoj poldevenaj. Inter eksterlandanoj multnombre estas reprezent­itaj studentoj norvegaj (1553) kaj svedaj (1160). Tre rapide kreskas la nombro de la studantaj en Pollando hispanoj. En la akademia jaro 2012/13 temis pri 1327personoj. En 2005 estis da ili nur trideko. Kompare kun la mondaj statistik­aĵoj en Pollando studas malmultaj azianoj. La nombro de la eksterlandaj studentoj kreskas, sed daŭre temas nur pri 1,74 procentoj de la tuto de la gejunuloj studantaj en Pollando.

El la elsendo 14.01.2014. Legas Gabi

Stabila nombro de la polaj retuzantoj

La nombro de poloj utiligantaj la Interreton en la lastaj jaroj stabiliĝis. Temas pri 62 procentoj da poloj super la 15-a vivojaro. Laŭ la kvara eldono de Monda Interreta Raporto tiu ĉi grupo de la pola socio ne estas kohera kaj ĝiaj ciferecaj kapabloj ligiĝas unuavice kun aĝo. Inter 15-24 jaruloj eĉ 94 procentoj deklaras almenaŭ foj-fojan utiligadon de la Interreto. Inter personoj pli ol 60-jaraj nur 17 procentoj prezentis similan deklaron. Alia faktoro laŭ kiu eblus karakterizi la polan interretan populacion estas klereco. Ju pli kleraj estas poloj des pli ofte ili uzas la reton. Tiu elcento inter personoj kun universitata klereco egalas al 80 procentoj, dum nur al 20 procentoj inter homoj kun elementa edukiteco.  Preskaŭ 100-procente la reton utiligas lernantoj kaj studentoj. Kreskis elcento de la internaŭtoj inter senlaboruloj. La unuan fojon oni notis personojn, kiuj iam uzis interreton – sed nun pro manko de komputilo, altaj kostoj de la retuzo, ĝia senutileco rezignis pri tio.

El la elsendo 07.01.2014. Legas Milada