Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Distingoj por elstaraj polaj militistoj

La pola prezidento Andrzej Duda dum la lastlunda Memoromaĝa alvoko al la pereintaj soldatoj okaze de la Festo de la Naciaj Armeaj Fortoj en Powązki-tombejo enmanigis postmorte je la manoj de familimembroj avancoaktojn je la generalaj kaj admiralaj gradoj.  Pli frue dum solenaĵo ĉe Piłsudzki-Placo en Varsovio la pola defendministro Antoni Maciarewicz konstatinte, ke ne ekzistus la sendependeco de Pollando sen soldatoj de 1920 enmanigis distingojn kaj medalojn al la meritiĝintaj soldatoj kaj laborantoj de la polaj armeaj fortoj. Pli ol 200 soldatoj kaj civilaj personoj ricevis ministeriajn distingojn. Kelkdek oficiroj estis avancitaj kaj pliaj kekdek rivevis gratulleterojn. Hodiaŭ antaŭtagmeze la prezidento Andrzej Duda kaj defendministro Antoni Maciarewicz metis florkronojn ĉe la Tombo de Nekonata Soldato. En Varsovio okazis parado de militistaj fortoj.

El la elsendo  15.08.2017. Legas Barbara- 1’13”

Japanio avertas pri minaco flanke de Norda Koreio

Japanio avertis marde pri kreskanta minaco flanke de la Norda Koreio, kiu minaco eniris novan etapon i.a. pro la atingita kapablo de Pjongjang katapulti interkontinentajn batalobusojn. En la publikigata ĉiujare blanka libro pri defendeco la japana defendministerio raportas, ke ekde la pasinta jaro la Norda Koreio efike okazigis du nukelajn provojn kaj 20 provojn kun batalobusoj. Dum la tuta 18-jara regado de la antaŭa noordkorea gvidanto Kim Dzong Il estis katapultitaj nur 16 obusoj. En julio 2017 la Norda Koreio katapultis du interkontinentajn batalobusojn ICBM, kiuj falis en la maron ĉe la okcidenta bordo de Japanio. Malgraŭ severigitaj sankcioj flanke de la UN-oa Sekureckonsilio la aŭtoritatoj en Pjongjang ne ĉesas labori pri la raketa armilaro.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’06”

Turisma rekordo en la salminejo Wieliczka

Nur lastlunde, la 7-an de julio 2017 la salminejo Wieliczka apud Krakovo notis en la nuna jaro la unumilionan turiston. Tio signifas, ke la faman salminejon vizitis je 10 procentoj da turistoj pli ol en la sama periodo de la pasinta jaro.  La bonŝanculo ricevis inviton por la silvestra balo en la salminejaj subterejoj kaj komplekson da kosmetikaĵoj bazitaj sur salo. La duonon de la nunjaraj vizitantoj konsisitigas eksterlandanoj: britoj, italoj, germanoj, francoj kaj hispanoj. Pliajn lokojn okupas usonanoj, svedoj, koreoj, ĉeĥoj kaj belgoj. Pasintjare Wieliczka gastigis entute pli ol unu kaj duonan milionojn da personoj. La salminejo funkcias senpaŭze ekde la mezo de la 13-a jarcento. En la daŭro de 7 jarcentoj sur naŭ niveloj kun la profundeco ĝis 327 metroj estis ellaboritaj 26 ŝaktoj kaj salon oni ekspluatis el 2040 kameroj. Sub Wieliczka kreiĝis labirinto de koridoroj longa preskaŭ 300 kilometrojn. Organizita turismo en la minejo funkcias ekde la fino de la 18-a jarcento. De 39 jaroj la salminejo Wieliczka troviĝas sur la listo de la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Tomek – 1’21”

Centro de Polusaj Esploroj en Toruno

En la Fakultato de la scienco pri la Tero de Kopernik-Universitato en Toruno kreiĝis Centro de Polusesploroj. Tio ebligos al la lokaj sciencistoj ankoraŭ pli intense esplori la polusregionojn. Ĝi samtempe kronas iliajn  gvidatajn dum multaj jaroj esplorojn sur Antarkto, en Islando, sur Spicbergo. Nur dank’ al la ekspedicioj al Spicbergo kreiĝis preskaŭ 500 disertacioj. La estro de la Centro fariĝis Ireneusz Sobota el la Katedro de Hidrologio kaj Akva Mastrumado, kiu estras la tiean polusstacion. La Centro aktivos baze de ĉi tiu stacio en Norvegio, ĝi okupiĝos ankaŭ pri vojaĝoj al aliaj polusregionoj. La torunaj esploristoj volas koncentriĝi pri Arkto kaj Antarkto. Ili kunlaboros ĉi-sfere kun polaj kaj eksterlandaj sciencaj centroj kaj krome popularigos konojn pri polusregionoj. Sciencistoj el Kopernik-universitato partoprenas polusregionajn ekspediciojn ekde 1975. Al Spicbergo estis veturantaj biologoj, hidrologoj, glaciologoj, geomorfologoj kaj klimatologoj. Al Islando estis direktiĝantaj unuavice geomorfologoj.

El la elsendo  08.08.2017. Legas Barbara – 1’27”

El la histoiforilioj

Antaŭ 245 jaroj, la 5-an de aŭgusto 1772 Rusio, Prusio kaj Aŭstrio subskribis en Peterburgo la unuan traktaton pri la dispartigo de Pollando. Kiel i.a. skribis historiisto profesoro Norman Davies Pollando estis neniigita ne pro interna anarkio, sed pro siaj plurfojaj klopodoj reformi la reĝimon.

Antaŭ 75 jaroj, la 5-an aŭ 6-an de aŭgusto Janusz Korczak kun sia kunlaborantino Stefania Wilczyńska kune kun siaj 192 edukatoj el la Orfodomo estis alkondukitaj al Umchlagplatz, de kie ili estis deportitaj al la koncentrejo en Treblinka. La deklaro de la rekta atestanto Nachum Remba pri fiera tramarŝo kun kantoj estas kontestata de aliaj rektaj atestantoj. Joanna Olczak-Ronikier en sia eldonita en 2011 libro “Korczak. Biografia provo” citas alian ateston: „Korczak jam tre malsana kaj elĉerpita apenaŭ movis la piedojn, infanoj paralizitaj pro hororo iris en plena silento”.

Antaŭ 73 jaroj inter la 5-a kaj 7-a de aŭgusto 1944 en amasekzekutoj kaj murdoj efektivigitaj de germanaj trupoj pereis inter 40 kaj 60 mil loĝantoj de la varsovia kvartalo Wola. La kampanjon ekstermi Varsovion kaj ĝiajn loĝantojn komendis Erich von dem Bach-Zelewski. La ekzekutoj havis amasan, organizitan karakteron, akompanis ilin aktoj de besteco kaj perforto.

El la elsendo  05.08.2017. Legas Krystyna – 2’24”

Ĉirkaŭ la problemo de eŭropaj enmigrantoj

Kiel antaŭenpaŝon la itala ministerio por la eksterlandaj aferoj rekonis siajn pasintsemajnajn mardajn interparolojn kun Frontex en Varsovio. Laŭ la estro de la itala ministerio, Giovanni Pinto estos prilaborita nova operacplano de la misio Tryton sur Meditereaneo prezentota al la uniaj landoj. Frontex deklaris sian subtenon por Italio en la forsendado de nelegalaj enmigrantoj al ilia devenlando. Unu el la kaŭzoj de la unia enmigrikrizo estas nepriensita unia politiko en la lastaj dek kelkaj jaroj, en kiu ne ekzistas kohera azilsistemo. Ĝia bezono videbliĝis aparte necesa dum migrikrizo 2015, kiam la germana kanceliero – Angela Merkiel invitis nelimigite  al Germanio enmigrantojn, kiuj sturmis la limojn de Eŭropo. Sekve de ilia lavanga alveno la Eŭropa Komisiono proponis sekve la disdividon de 160 mil enmigrantoj kadre de relokoplano. 90 procentoj de la enmigrantoj venantaj al la Eŭropa Unio ne estas politikiaj rifuĝintoj. Ekonomiaj enmigrantoj kontraŭ alta prezo utiligas la servojn de kontrabandistoj kaj eĉ se la unia administracio monitoras ilian agadon.  Homkontrabandistoj reklamas siajn servojn en la sociaj portaloj.  Laŭ la plej novaj donitaĵoj de Internacia Organizo de Migrado (IOM) inter januaro kaj la 5-a de julio  2017 al la Unio laŭ la kontrabanda itinero al Italio venis 85 mil personoj, ĉefe loĝantoj de Niĝerio, Bangladeŝo, Gvineo, Ebura Marbordo kaj Gambio. Naĝante en boatoj kaj raftoj ili estas lasataj de homkontrabandistoj sur la internaciaj akvoj kaj tie atendas savon.

El la elsendo 18.07.2017. Legas Barbara – 2’15”

En Adam Mickiewicz-Universitato furoras filologioj

Dum la nunjaraj studentigaj ekzamenoj en En Adam Mickiewicz-universiato tradicie grandan interesiĝon ĝuis la filologiaj fakultatoj. Entute dum la ĉeestaj studoj de la 1-a grado kaj magistrigaj studoj intencas studi preskaŭ 20 mil personoj, do je unu mil personoj pli ol antaŭ unu jaro, en 2016. Sed por la  estontaj studentoj estis pretigitaj nur 9,2 mil lokoj. Laŭ la taksoj de la altlernejo plej multaj junuloj kandidatiĝis al la fakultato de la norvega filologio, kie je unu loko kalkuliĝas 29 personoj. Pri la dana filologio interesiĝas malpli da junuloj kaj tie je unu loko estas 13 kandidatoj. 8 personoj je unu loko kandidatiĝis por la geodeziaj kaj kartografiaj studoj. Grandan popularecon ĝuis en la nuna jaro psikologio, juro kaj la angla filologio. En 2017 multe pli da personoj ol en la antaŭaj jaroj intencas studi en Poznano anglan-ĉinan filologion, korean kaj japanan filologiojn. Pri la studoj en la Adam Mickiewicz-universitato en Poznano interesiĝas ne sole junuloj. La plej grandaĝa kandidato por la nunjaraj dumtagaj ĉeestaj studoj naskiĝis en la 1960-a jaro.

El la elsendo 18.07.2017. Legas Milada – 1’43”

Omnibusoj sur la varsoviaj stratoj

Dank’ al la kompanio Varsoviaj Tramoj al Varsovio revenis omnibusoj tirataj de ĉevaloj. Ĝis la fino de la feria sezono ili trafikos semajnfine por faciligi la vizitadon de la historia parto de la pola ĉefurbo,  la Malnovurba Kvartalo. Ili servos same al turistoj, kiel ankaŭ al la loĝantoj de Varsovio. En la daŭro de 40-minuta traveturo licenciita urbogvidanto parolanta pole, angle kaj germane rakontos al la vizitantoj la historion de ĉevalomnibusoj en Varsovio kaj la historion de la urbo. Specialaj memorbiletoj estos vendataj en veturiloj, kiuj povas servi dum unu traveturo al maksimumue 16 pasaĝeroj. La ĉevalveturiloj estis la unua publika trafikilo en Varsovio. Ili aperis en 1822 kiel veturiloj transportantaj personojn lige kun iom grandaj festoj aŭ dum dimanĉaj veturoj al la apudvarsoviaj ripozlokoj, kiel Bielany, Królikarnia, Marymont, Wilanów. Kvankam la veturrapideco egala al 4 kilometroj po unu horo ne estis kapturna, la omnibusoj estis entuziasme bonvenigitaj. La regula omnibusa trafiko komenciĝis en 1836 kaj fariĝis ĝermo de la publika trafiko en Varsovio.

El la elsendo 14.07.2017. Legas Tomek – 1’18”

La germana justisministro Heiko Mass

La germana justisministro Heiko Mass turnis sin al la uniaj landoj kun peto helpi en la identigado kaj persekutado de personoj suspektataj pri partopreno en ekscesoj de la finiĝinta lastsabate pintrenkonto de G20 en Hamburgo. Liaopinie la efika postsekvado de la eksceskaŭzintoj en Hamburgo antaŭmalhelpos similajn aktojn de vandalismo estonte. En la esplorarestejo en Hamburgo troviĝas 51 personoj, krom germanoj estas inter ili francoj, italoj, hispanoj, rusoj, nederlandanoj, svisoj kaj aŭstroj. Dum la pintrenkonto G20 en la interbataloj kun partoprenantoj de ekstreme maldekstrula „nigra bloko” kaj aliaj ekstremuloj estis vunditaj 476 funkciuloj de la germana sekurecservo. La nombro de la vunditaj manifestaciintoj ne estas konata. Por gardi ordon kaj sekurecon en Hamburgo dum la vendreda-sabata pintrenkonto de G20 estis mobilizitaj pli ol 20 mil germanaj policiatoj.

El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 1’16”

Nova fakultato en la gdanska Medicina Universitato

La farmacia kaj kosemtika industrio, estas la nomo de la nova studdirekto kreita de la Medicina Universitato en Gdansko kaj Farmacia Establo Polpharma. La studentigaj proceduroj por la akademia jaro 2017/2018 daŭras. Temas pri unikaj en la landa skalo studoj de la 2-a grado, kies celo estas laŭeble bona preparo de diplomitoj al. laboro en entreprenoj de kuracproduktoj, medicinaj elfaraĵoj, kosmetikaĵoj kaj dietosuplementoj. Kiel lekciantoj laboros i.a. personoj ligitaj kun la farmacia kaj kosmetika industrioj. Ĉiu studento povos subiĝi al. 9-semajna staĝo en la laboratorioj kaj produktoentreprenoj de Polpharma. Laŭ la rektoro de la gdanska Medicina Universitato la pli signifa partopreno de sciencaj laborantoj en la ekonomia sektoro firmigos novumemon kaj konkurencon de la mastrumado. La akademia jaro komenciĝos per teoriaj studobjektoj la 1-an de oktobro. La unuaj praktikoj estas planitaj por februaro 2018. Studojn povas inaŭguri diplomitoj de la studoj de la 1-a grado aŭ magistrigaj studoj, faritaj en la fakultatoj ligitaj kun biologio, kemio, fiziko aŭ medicino. La gdanska Medicina Universitato estas la plej granda medicina altlernejo en la norda Pollando. Polpharma estas la gvida entrepreno de la pola farmacia merkato, funkcianta ankau sur la merkatoj de la Centra-Orienta Eŭropo, Kaŭkazio kaj Centra Europo.

El la elsendo 11.07.2017. Legas Barbara – 1’51”

Kunalboro de la landoj de la Trimara Iniciato

La kunlaboro inter la landoj de la Trimara Iniciato favoras la interesojn de la Europa Unio, kontribuonte al ĝia evoluo – konstatas la deklaracio de ĝia 2-a pintrenkonto en Varsovio. Laŭ la dokumento la prioritato de la Trimara Iniciato estas investi en ĝian infrastrukturon. La varsovian pintrenkonton partoprenis reprezentantoj de 12 ŝtatoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo – Aŭstrio, Bulgario, Kroatio, Ĉeĥio, Estonio, Litovio, Latvio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio kaj Hungario. La speciala gasto de la inaŭgura kaj unua diskutsesio dediĉita al la eŭroatlantika kunlaboro estis la prezidento de Usono, Donald Trump. La akceptita deklaracio reliefigas, ke la ŝtatoj de la Trimara Iniciato dank’ al sia povo formas dinamikan regionon, kies evoluo dependas i.a. de koordinado de klopodoj de la tuta regiono. La partoprenantoj de la pintrenkonto deklaris rekonon por granda valoro de profundigita kunlaboro, kiu devus koncentriĝi pri favorado de investaĵoj en tiaj sferoj kiel mastrumado, transportaj ligoj, energetika infrastrukturo, medioprotektado, esplor-evoluigaj laboroj kaj bita komunikado. En la Trimara Iniciato lanĉita laŭ la iniciato de Pollando kaj Kroatio, celanta profundigon  de la ekonomia kaj infrastruktura kunlaboro, kune laboras 12 ŝtatoj troviĝantaj en la regiono inter Adriatiko, Baltiko kaj la Nigra Maro. La unua renkontiĝo okazinta en aŭgusto 2016 en Dubrovniko difinis la celojn de la kunlaboro.

El la elsendo 09.07.2017. Legas Milada – 2’11”

Polaj nutraĵoj sur la eŭropaj tabloj

En 2016 Pollando eksportis nutraĵojn, kies valoro egalis al 24,1 miliardoj da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio kaj la preferata produkto la kortbirda viando. Pli ol 83 procentoj de ĉiuj polaj nutroproduktoj estis eksportita la uniaj landoj kaj ilia valoro egalis al 19,6 miliardoj da eŭroj. La dua plej granda kliento de la polaj nutraĵoj estas Britio, la tria Ĉeĥio. Pollando multon vendas ankaŭ al Nederlando, Italio, Francio, Slovakio kaj Hungario. La alta kvalito de la polaj produktoj kaŭzas, ke iom post iom kreskas ilia merkata valoro, ĉiam pli ofte komparebla al analogaj produktoj en la okcidentaj landoj. Pli ol 400 mil personoj en Pollando laboras rekte en la nutraĵa industrio, sed la polan nutraĵsektoron konsistigas krome farmistoj kaj bredistoj. Dank’ al ilia laboro  vivtenas sin milionoj da poloj kaj iliaj familioj. Malgraŭ la fakto, ke en 2016 la nutraĵeksporto superis la importon je 7 miliardoj da eŭroj laŭ ekspertoj gravas, ke Pollando grandigu la nutraĵeksporton ankaŭ al la eksteruniaj landoj, unuavice Azio.

El la elsendo 04.07.2017. Legas Maciek – 1’22”

Pola 18-jarulo inter plej bonaj oratoroj de la mondo

La pola 18-jarulo el Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) troviĝas inter 19 lernantoj el la tuta mondo, kiuj gajnis la konkurson EF Challenge organizitan de Education First. Partoprenis ĝin 1200 junuloj el 16 landoj. Premie ĉiuj venkintaj oratoroj i.a. el Argentino, Japanio, Meksikio kaj Francio partoprenos la lingvostaĝon Youth Leadership Forum en Novjorko. Mikołaj Niczyj estas licea lernanto en la lingva klaso. Krom la angla li lernas la francan kaj ĉeĥan lingvojn kaj planas lerni la hispanan. En la lerenejo li estas ankaŭ unu el la redaktoroj de la lernejana televidkanalo KamooflażTV. Mikołaj Niczyj ŝatas usonajn bildstriojn, krome li flegas sportajn interesiĝojn pri korbopildko kaj piedpilko. Lia revo estas fariĝi sporta ĵurnalisto, relajsi sportajn rivaladojn, fari intervjuojn kun sportistoj kaj vojaĝi tra la mondo. Kiel temon de sia oratoraĵo Mikołaj Niczyj elektis „Kion signifas esti la mondcivitano” argumentante, ke mondcivitaneco signifas mankon de limoj inter homoj, sed samtempe egalecon sendepende de haŭtkoloro, religio aŭ devenlando. La pola 18-jarulo reliefigis krome la signifon de mondvojaĝado, kiu favoras konatiĝon kun novaj kulturoj. Niczyj estas la dua polo, kiu gajnis la prestiĝan oratoran konkurson. La alia pola oratoro estas Konrad Puchalski, 17-jarulo el Zielona Góra, kiu fariĝis laŭreato de la antaŭa konkurseldono.

El la elsendo 04.07.2017. Legas Maciek – 1’46”

Neceso de ekvilibro inter la privata kaj profesia vivo

Malgraŭ sisteme pliboniĝantaj rezultoj pri la konscio de ekvilibroneceso inter la profesia kaj privata vivo poloj inter la aliaj eŭropaj landoj apartenas al la plej laboremaj. Inter 12 landoj (Svislando, Germanio, Francio, Italio, Aŭstrio, Hispanio, Portugalio, Turkio, Nederlando, Svedio kaj Belgio) enketitaj de Michael Page pri Confidence Index poloj okupis la lastan lokon. La plej altan indicon pri viv-laborekvilibro en Eŭropo havas loĝantoj de Turkio, sekve de Hispanio kaj Portugalio. Ĝian plej altan malkreskon inter la unuaj jarkvaronoj  de 2017 kaj 2016 oni notis en Aŭstrio – je 10 procentoj, plej altan kreskon en Nederlando – je 8 procentoj. La rezultoj de la enketado pri Confidence Index en Pollando, kiu koncernis divsaĝajn persnojn elmontras, ke poloj daŭre estas socio bonstatiĝanta, kiu lernas la viv-profesian ekvilibron, kvankam la atingo de la vivnvelo de la okcidenteŭropaj landoj dependas ankaŭ de la aktuala stato de la mastrumado, kiu speguliĝas sur la labormerkato.

El la elsendo 04.07.2017. Legas Milada – 1’20”

La pola vodko protektata kontraŭ ĉinaj falsigantoj

La pola vodko troviĝas sur la listo de cent eŭropaj produktoj, kiuj estos protektataj en Ĉinio kontraŭ la falsado. Ĉi-rilata interkompreniĝo estis subskribita inter la uniaj reprezentantoj kaj Ĉinio. Samtempe en la Unio estos protektataj cent ĉinaj produktoj. Post la publikigo de la listo komenciĝis la periodo de la reciproka protekto de la uniaj kaj ĉinaj produktoj kontraŭ la falsado. La definitiva kontrakto estos prilaborita ankoraŭ en la nuna jaro. Sur la unia listo krom la pola vodko troviĝas i.a. francaj, hispanaj, italaj kaj portugalaj vinoj, ĉampano, konjako, ĉeĥaj kaj germanaj bieroj, la greka fromaĝo de la speco „feta”, fromaĝoj el Francio kaj Italio, olivoleo el Greklando kaj Hispanio. La ĉina listo enhavas i.a. diversspecajn teojn, rizon kaj fungojn. Laŭ la Eŭropa Komisiono la kontrakto estos avantaĝa por la uniaj agrikulturistoj kaj agrikulturaj entreprenoj, ĉar la ĉina merkato apartenas al la plej grandaj en la mondo. Por la eŭropaj konsumantoj aliflanke vastiĝos en la kontinentaj vendejoj gamo de la tradiciaj ĉinaj produktoj.

El la elsendo 27.06.2017. Legas Tomek – 1’15”

Muralo por Avinjo Noncia savanta infanojn dum la milito

En la loko Gorzów Wielkopolski en la okcidenta Pollando kreiĝis muralo prezentanta Alfreda-n Markowska, polan ciganinon, kiu dum la 2-a mondmilito savis ĉirkaŭ 50 romaajn kaj judajn infanojn. Ĝi troviĝas sur la muro de la loka Baza Lernejo numero 1, en kiu de jardekoj lernas la romaaj infanoj. La murpentraĵo kun la dimensio de 3 je 3 metroj prezentas s-inon Alfreda sidantan surseĝe. Fone, en la formo de ombro, videbliĝas la cigana nomada grupo kaj malsupre floroj. La muralo kreiĝis rezulte de la kunlaboro de la kulturmmedioj kaj medioj agantaj favore al naciaj malplimultoj kaj la integriĝo en Gorzów Wielkopolskie. Alfreda Markowska naskiĝis en 1926 en la cigana nomada grupo apud Stanisławów. En 1941 germanoj elmurdis ŝian tutan familion. Poste ŝi edziniĝis, sed kune kun la edzo ŝi estis fermita en la getoon en Lublin,  de kie ili estis veturigitaj al Lodzo kaj al Bełżec. De tie ili fuĝis kaj revenis al la loko Rozwadowa, kie okazis ilia geedziĝo. Dummilite Alfreda Markowska klopodis helpi al romaaj kaj judaj infanoj trovante por ili kaŝejojn, preparante por ili falsajn dokumentojn. Post la milito kun sia nomada grupo ŝi estis setligita en Gorzów Wielkopolski, en kiu ŝi vivas ĝis hodiaŭ. Pro sia heroeco kaj kuraĝo Alfreda Markowska ricevis en 2006 Komandoran Krucon kun la Stelo de la Ordeno de la Renaskiĝo de Pollando.

El la elsendo 27.06.2017. Legas Tomek – 1’37”

Polaj busoj Solaris Urbino 18 en Nederlando

La pola firmao Solaris Bus & Coach liveros por la nederlanda kompanio de la publika trafiko Connexxion 40 longajn flekseblajn  busojn Solaris Urbino 18. Ili estos liveritaj ĝis la fino de la nuna jaro. Polaj busoj trafikos en la publika transporto de la regiono Amstelland-Meerlanden. La polaj busoj trafikis ĝis nun en 30 landoj. Dank’ al la nova mendo el Nederlando kaj kontraktoj el Luksemburgio ilia nombro kreskos ĝis 32. La suma nombro de busoj, kiujn pola produktanto el la loko Bolechów direktis al klientoj en pli ol 600 urboj de la mondo egalas al preskaŭ 15 mil ekzempleroj.

El la elsendo 27.06.2017. Legas Milada – 0’51”

Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo laboras pri laŭvica rezolucio

Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo laboras pri laŭvica rezolucio protektonta la familio. La projekto de la nunjara povas kontribui al firmigo de la pozicio de la familio en la tuta mondo. Ĝi rekonas familion kiel bazan socian ĉelon kaj naturan evolumedion por la infanoj. La projekto substrekas, ke la familio rajtas atendi protekton de la socio kaj ŝtato kaj la ŝtaton ŝarĝas la ĉefa respondeco pro la repekto de rajtoj kaj liberoj de ĉiuj homoj, inkluzive de la familioj. La dokumeno elmontras familion kiel forton, kiu favoras socian integriĝon kaj koherecon. Ĝi substrekas la ŝlosilan rolon, kiun la familio ludas en la konservo de kultura identeco, tradicio, moralo kaj sociaj heredaĵoj kaj valoroj. Ĝis nun la rezolucioj pri la protekto de la familio estis proklamitaj en la 2014, 2015 kaj en la 2016-a jaroj. Pasintjare la unuan fojon la rezolucio estis subtenita de la uniaj ŝtatoj, inkluzive de Pollando kaj Hungario. Konsilio de la Homaj Rajtoj de UNo estas organo respondeca pro la promociado kaj protekto de la homaj rajtoj en la tuta mondo. En ĝian konsiston eniras 47 ŝtatoj elektataj por la trijara periodo. Nun troviĝas en ĝi i.a. Belgio, Ĉinio, Germanio, Kroatio, Hungario, Latvio, Nederlando, Suda Koreio, Usono kaj Tunizio.

El la elsendo 20.06.2017. Legas Milada – 1’57”

Laborsesio de la ŝtatoj V4 kaj Benelukso

Hieraŭ laŭ la iniciato de la pola ĉefministro, Beata Szydło en Varsovio okazis renontiĝo de la kabinetestroj de Pollando, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgo. Ĝi altigis la politikan nivelon de la reciprokaj rilatoj, kiuj ĝis nun estis okazantaj sur la nivelo de la ministerioj por la eksterlandaj aferoj. Dum la komuna laborsesio de la ĉefministroj estis traktita Brexit-afero kaj estonteco de la Unio post la eksiĝo de Britio. La interparoloj rilatis ankaŭ al ekonomiaj aferoj, konkurencplibonigo de la unia mastrumado kaj firmigo de la komuna merkato baziĝanta sur kvar liberoj. La pintrenkonto estis ankaŭ la okazo pridiskuti la migrokrizon kaj proponojn ĝin solvi. Pro terorisma, kibernetika kaj hibrida minacoj estis priparolita komuna unia politiko de sekureco kaj defendo. Lunde posttagmeze en la grupo V4 Beata Szydło sumigis kaj finis la jaron de la prezidado de Pollando  kaj solene transdonis la prezidadon en V4 al la ĉefministro de Hungario, Viktor Orbán.

El la elsendo 20.06.2017. Legas Milada – 1’31”

Klimata  Pintrenkonto de UN-2018 en Katowice

La Klimata Pintrenkonto de UNo-2018 okazos en Katowice, en la suda Pollando. La klimata konferenco okazos en Pollando la trian fojon laŭvice. Lige kun tiu evento oni antaŭvias alvenon de 18 mil personoj el 200 ŝtatoj. Konferenco pri klimataj ŝanĝoj en la centro de la industria Silezio estos bona okazo por prezenti en la vasta skalo, kiom multe Pollando faras por la protektado de la klimato kaj por prezenti sukcesojn atingitajn ĉi-sfere dum la lastaj dek kelkaj jaroj. Katowice estas grava centro konsiderante la skalom de la streĉoj por forigi sekvojn de la plurjara sengradigado de la medio. La tuta regiono de la Supra Silezio kaj Karbobaseno estas elstara ekzemplo de tio, kion eblas atingi dank’ al la konsekvenca politiko de ekvilibra evoluo kaj ekonomia transformiĝo. Kadre de la pintrenkonto en Katowice okazos la 24-a Konferenco de la Flankoj de la Kadra Konvencio de la Unuiĝintaj Nacioj pri Klimatŝanĝoj, la 14-a Renkontiĝo de la Flankoj de Protokolo el Kioto kaj konferenco de la sigelintoj de la Pariza Interkompreniĝo.

El la elsendo 20.06.2017. Legas Maciek – 1’19”

La Nacia Memortago pri la Viktimoj de Germanaj Naziaj Koncentrejoj

La 14-an de junio en Pollando pasis Nacia Memortago pri la Viktimoj de la Germanaj Naziaj Koncentrejoj. 77 jarojn pli frue  germanoj deportis al la koncentrejo Auschwitz 728 virojn el la prizono en Tarnów, kiuj fariĝis la unuaj malliberigitoj de la kreiĝanta mortotendaro.  La porokazajn solenaĵojn partoprenis i.a. ĉefministro Beata Szydło, kiu prezentis tie porokazan paroladon, kies fragmento manipulita servis al Donald Tusk kaj al aliaj kontrauuloj de la pola registaro por ataki la polan politikiston. Tio elvokis indignon kaj kritikon ankaŭ en judaj medioj. Jonny Daniels, la Prezidanto de la Fondaĵo  „From The Depts” (el Abismo), okupiĝanta pri holokaŭsto kaj polaj-judaj kontaktoj diris i.a.: Sinjorino Ĉefministro havis rekte la devon diri tiujn vortojn. La abomenaĵo estas tio, kion kun ĉi tiu eldiro faris politikistoj de opozicio en Pollando, kiuj trudmetis ĝin en la realaĵojn de la politika batalo en Pollando, havante malbonajn intencojn. Pola ĵurnalisto Dawid Wildstein rilatigante sin al la manipulado per la vortoj de Beata Szydło en Auschwitz flanke de medioj kontraubatalantaj la polan registaron deklaris, ke „superas ĉiajn limojn la praktikado de politiko per la kosto de holokaŭsto, manipulado kaj kalumniado de la pola ŝtato per la kosto de  tiuj senkulpaj murditoj”. Ankaŭ la Forumo de Polaj Judoj kondamnis la kalumnian kampanjon kontraŭ la polan ĉefministron. „La eldiro de Beata Szydło „Auschwitz en la hodiaŭa maltrankvila tempo estas granda leciono, ke necesas fari ĉion por protekti sekurecon kaj  vivon de siaj cicitanoj” estas unusignifa, ni legas. Se demokrata ŝtato ne defendos siajn civitanojn tiam venos iu totalisma ŝtato kun mortiga ideologio (aŭ la ideologio mem) kaj ilin elmurdos. Tiuj vortoj havas sencon ĝuste en Auschwitz: la intermilita Pollando ne kapablis defendi siajn civitanojn (unuavice judojn) kaj la 3-a Regno elmurdis milionojn da ili. Tio ne povas ripetiĝi. La angle subtitolita plena teksto: (https://www.tvp.info/32830738/what-polish-prime-minister-beata-szydlo-really-said-zobacz-tekst-i-wideo-z-napisami-w-jezyku-angielskim

El la elsendo 16.06.2017. Legas Barbara – 2’48”

Ukrainanoj sen vizoj

Kiel lastlunde informis la limgardistaro je pli ol 23 mil ukrainanoj, kiuj dum lasta diurno transpaŝis la limon de Pollando pli ol 2800 personoj utilugis liberaligitajn regulojn, forigantajn la vizodevon. Ekde la noktomezo de sabato je dimanĉo estis forigita la vizodevo por ukrainanoj vojaĝantaj al la Europa Unio. Ili rajtas enveturi la uniajn landoj dum unu duonjaro por 90 jaroj por merkatistaj celoj, turismaj aŭ familiaj. Ili devas kunhavi validan biometran pasporton, kapabli pravigi la celon kaj estadkondiĉojn, disponi pri difinitaj financaj rimedoj kaj havi asekuron. Ili ne povas troviĝi en la registroloko de personoj, al kiuj oni rifuzis – diversmotive – pli frue la rajton enveturi aŭ kiuj povas esti rekonitaj kiel endanĝerigantaj la publikan ordon kaj internan sekurecon. Ukrainanoj utiligantaj vizoliberaligon povas entrepreni laboron en Pollando kondiĉe, ke ili posedos konformajn dokumentojn – laborpermeson, deklaron pri la intenco dungi civitanon de Ukrainio.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Milada – 1’29”

Centro de Esploroj pri Pollando en Xian

Dum sia vizito en Ĉinio la rektoro de la Katolika Universitato de Lublin, pastro Antoni Dębiński inaŭguris en la Universitato de Internaciaj Studoj en Xian Esplorcentron pri Pollando. Aldone estos funkciigitaj studoj pri la pola lingvo kaj okazos interŝanĝado de studentoj. En la lublina Katolika Universitato de kelkaj jaroj funkcias sinologiaj studoj ĝuantaj grandan interesiĝon kaj la altlernejo serĉas kontaktojn, kiuj firmigus ĝian sciencan laborantaron. Krom la lingvoinstruado en la instruprogramo en ambaŭ altlernejoj troviĝos enhavoj pri esencaj valoroj de ambaŭ kulturoj. La decido de la provinco Shaanxi establi la Esplorcentron pri Pollando kaj studojn pri la pola lingvo okazis post la pasintjara junia vizito de la ĉina prezidento  en Pollando. En decembro al la kunlaboro  estis invitita Fondaĵo de la Pola-Ĉina Edukado en Varsovio. La iniciaton subtenis ankaŭ la Pola-Ĉina Parlamenta Grupo. La subskribo de la koncernaj dokumentoj okazis dum la solena inaŭguro de la Forumo de la Eduka Kunlaboro de la Silka Vojo.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Tomek – 0’54”

Distingo de Elizabeta la 2-a por polaj sabataj lernejoj

Reĝino Elizabeta la 2-a atribuis al la Sabata Lernejo de Tadeusz Kościuszko en Londono kaj al European’s Welfare Association CIC en  Walsall la plej altan britan distingon por la sociaj organizoj, la Premion de la Reĝino pro la Socia Servo. La Pola Sabata Lernejo de la Patrujaj Lernoobjektoj de Tadeusz Kościuszko en Londono estas la plej malnova kaj la plej granda pola sabata lernejo en Britio. Ĝi estis establita en 1950 fare de tiuj poloj, kiuj venis al Britio dum kaj tuj post la 2-a mondmilito. En la lernejo oni religas ne sole la instruprogramon, sed ankaŭ zorgas pri la evoluigo de la pola kulturo, flegado de la polaj tradicioj kaj organizas multajn eventojn por firmigi la polan identecon de la lernantoj. La dua organizo estas la kultur-kleriga centro European’s Welfare Association CIC en Walsall apud Birmingham. Ĝi gvidas Sabatan Lernejon de la Polaj Aeraj Fortoj en Britio por 317 infanoj en la aĝo de tri ĝis dek ok jaroj. European’s Welfare Association CIC gvidas krome subtenogrupojn, lernejon de la angla lingvo por plenkreskuloj, korbopilkan teamon, muzikajn okupojn kaj skoltajn grupojn. Ĝi kunlaboras kun polico, sanservo kaj administraj organoj en la regiono de West Midlands reprezentante tie la polan socion. La reprezentantoj de la distingitaj organizoj estis invititaj partopreni la someran akcepton en la ĝardeno de Buckingham-palaco, kiun ĉeestis la reĝino Elizabeta la 2-a kaj membroj de la reĝa familio.

El la elsendo 13.06.2017. Legas Maciek – 1’45”

Polaj politikistoj reagas post la lasta terorisma atenco

Ne ĉesas komentoj, reagoj kaj analizoj post la lastsabata terorista atenco en Londono. Polaj politikistoj ne nur sendis la kondolencojn kaj kunsentovortojn. La pola ĉefministro, Beata Szydło diris, ke temas pri laŭvica atenco, kaj laŭvica evento, kiuj devas nin skui, reage je kiu necesas trovi efikan metodon kontraŭbatali terorismon. Ŝi diris: „Ne ekzistas aktuale pli grava afero en Eŭropo ol sekureco, kiu estas tasko por ĉiuj politikistoj, ĉiuj ŝtatoj kaj ni devas unuiĝi. Ne sufiĉas kunsentovortoj, ni devas komenci la kontraustaron rilate terorismon firme kaj forte” – diris Szydło.  Pollando konsekvence konstruas sian migropolitikon, kontraŭante la trudan loĝigadon de islamaj enmigrantoj portante helpon al ili surloke, en iliaj loĝregionoj, destininte por ĉi tiu celo jam pli ol 100 milionojn da zlotoj.

El la elsendo 06.06.2017. Legas Barbara – 1’11”