Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Brazilaj esperantistoj en la Tago de la Nacia Legado

Kiel informis nin Alvaro Motta el Rio de Janeiro, la lastsabatan eventon, kiu estis Tago de la Nacia Legado partoprenis en Brazilo 7 esperantistoj – Paulo Sergio Viana el Lorena, James Piton en Campinas, Ivan Colling kaj Rita Moraes el Kuritibo kaj Tania Paixão, Dirce Salles kaj Alvaro Motta el Rio de Janeiro. La komuna legado (per Zoom) de la fragmento el la esperantigita verko de Gabriela Zapolska “La Moralo de S-ino Dulska” estas registrita. Lastĵaŭde okazis la provlegado de la teksto tiel, ke sabate ĉio okazis glate kaj oni ĝuis agrablan etoson de la evento. La nunjara legado de esperantigita pola literaturaĵo havas apartan emfazon. Kiel aldonas Alvaro Motta, la 2021-a jaro estas tre speciala jaro por la pola komunumo en Brazilo, ĉar en tiu ĉi jaro oni festas la 150 jariĝon de pola enmigrado en Brazilon. Dank’ al Esperanto, brazilaj esperantistoj jam la 6-an fojon sinsekve paroprenis en tiu grava literatura evento en Pollando, kiu estas la Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Milada – 1′ 44″

Prezokresko kaj psika bonfarto de poloj

Laŭ la opinisondado de UCE RESEARCH i SYNO Poland por la platformo ePsycholodzy.pl pli ol 37 procentoj de poloj asertas, ke ilia psika bonfarto malboniĝis en la pandemia periodo. Inter ili ĉirkaŭ 23 procentoj kiel la ĉefan motivon elmontras la prezokreskon. La prezoj en Pollando kreskas aktuale plej rapide en la tuta Unio kaj samtempe oni notas la plej altan de multaj jaroj inflacion. Ĝuste tiuj faktoroj influis malaltiĝintan sekurecsenton de poloj. Tio aparte influas la bonfarton de personoj, enspezantaj 7-9 mil zlotojn nete. Temas pri grupo konsisitiganta superan mezan klason. La meza enspezo nete en julio egalis al 4214 zlotoj.
Ankaŭ grizaĝuloj negative frontas la prezokreskon kaj inflacion, kio ligiĝas kun prezokresko de nutraĵoj, senalkoholaj trinkaĵoj, ĝeneralaj kostoj de la hejmmastrumado kaj prezoj de medikamentoj. Konsiderante prezokreskon kaj psikan bonfarton estis rimarkitaj diferencoj inter la loĝantoj de urbo kaj kamparo. En somero – la enketado okazis en aŭgusto – loĝantoj de malgrandaj urboj kaj vilaĝoj en pli signifa grado povas kompletigi konsumvarojn utiligante fruktojn kaj legomojn el la propraj ĝardenetoj.
La ekonomian sekurecsenton de personoj laborantaj perturbas aldone la zorgo pri enlaborigo, kion deklaris 14,4 procentoj de la enketitoj. Tamen en Pollando oni sukcesis eviti troan kreskon de senlaboreco kaj tiu situacio estas pli bona ol sur alilandaj labormerkatoj. Samtempe la timon pri laborperdo en la kunteksto de la psika bonfarto pozitive influis la malseverigataj ekde majo pandemiaj restriktoj kaj iom-post-ioma malfrostigado de la mastrumado. Pli da laborofertoj sur la labormerkato ol antaŭ la pandemio.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 32″

La 82-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

La 1-an de septembro Pollando omaĝe rememoras la 82-an datrevenon de la eksplodo de la 2-a mondmilito, en kiu pereis 6 milionoj da polaj civitanoj, inkluzive de 250 mil soldatoj. La pola prezidento Andrzej Duda dum la porokazaj solenaĵoj en la loko Wieluń konstatis i.a., ke neniu honesta persono povas aprobi, ke post la paso de jardekoj oni akuzu polojn pri ajna, aparte institucia partopreno en la 2-a mondmilito. Pollando estis la viktimo de ĉi tiu milito provokita de Germanio, en kiu pereis 16 procentoj de la pola populacio. La partopreninta solenaĵojn ĉe la promontoro Westerplatte pola ĉefmonistro Mateusz Morawiecki ankaŭ memorigis, ke la milito estis proklamita de la germanaj invadintoj. Li atentigis i.a., ke nun 82 jarojn post la komenco de la 2-a mondmilito necesas konscii pri tio, ke okazas procezo, en kiu el la memoro kaj konscio estas elpuŝata la fakto, kiu estis la fakta kaŭzinto, kiu respondecas pro la tiamaj krimoj, detruoj, mortoj.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 19″

Nova lernojaro 2021/22

La 1-an de septembro 2021 la novan lernojaron komencis en Pollando 4,6 milionoj da lernantoj kaj 644,5 mil instruistoj en 20 mil lernejoj. Por 381 mil infanoj temas pri la unua lernojaro en la la bazaj lernejoj. La nova lernojaro por ĉiuj komenciĝas laŭ la antaŭpendemiaj principoj, t.e. ĉiuj frekventas fizike lernejojn tamen kun observado de sanitara reĝimo. La fizika ĉesto en lernejoj kaj inter kolegoj estas bezona por la lernantoj, kion konfirmas psikologoj. Oni elmontras krome la malkreskantan efikecon de la distanca lernado. La lernantoj en klasoj lernos sen makoj, tamen en la komunua spaco dum paŭzoj devos ilin uzi. Laŭ esploroj de la Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj rezultas, ke 86,9 procentoj de la enketitoj deklaras sin por fizika reveno de lernantoj al lernejoj. 55 procentoj asertas, ke lernejoj estas bone al tio preparitaj. Nek instruistojn nek lernantojn koncernas deviga vakcinado. Ne okazos ankaŭ amasa testado kontraŭ Kovim-19. Tamen la nova lernojaro komenciĝos per kampanjo populariganta la vakcinadon.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 36″

Streĉiteco ĉe la orienta limo de la Unio

Laŭ la informoj de RFM-FM radio prezidento Andrzej Duda decidis, ke ĵaŭde vespere li subskribos dekreton pri proklamo de eksterordinara stato en la indikitaj de la ĉefministro kaj la ministro por la internaj aferoj lokoj laŭe de la limo kun Belorusio. Pollando, Litovio, Latvio kaj Estonio akuzas Belorusion pri la organizita kontrabandado de enmigrantoj sur ilian teritorion kadre de la t.n. hibrida milito. La unia gazetara servo transdonis al PAP-agentejo la starpunkton de la Eŭropa Unio, pli frue esprimita de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Vortumis ĝin lastvendrede la unia komisaro por la migrado, Ylva Johansson deklarinte, ke la situacio ĉe la pola-belorusa limo ne ligiĝas kun la problemo de migrado, sed estas parto de agreso de Łukaszenko kontraŭ Pollando, Litovio kaj Latvio por malstabiligi la Eŭropan Union. La 1-an de septembro la Pola Limgardistaro informis, ke en aŭgusto okazis 3500 provoj de nelegala transpaŝo de la pola limo el Belorusio. Pli ol 2500 estis vanigiaj. Estis haltigitaj preskaŭ mil nelegalaj enmigrantoj. Pasintjare en aŭgusto estis notita neniu tia provo. Kiel informis marde vespere la pola ĉefministro al la limpasejo kun Belorusio direktiĝis laŭvicaj transportoj kun humaneca helpo por venigataj de Łukaszenko-reĝimo enmigrantoj. La pli fruaj transportoj ne estis enlasitaj sur la belorusan teritorion. La noto de la pola ministerio por la eksterladaj aferoj pri objekta helpo en la formo de tendoj, plejdoj, dormosakoj restis senresponda.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 2′ 02″

La Eŭropa Komisiono memrigis pri la pakto Ribbentrop-Mołotow

La Eŭropa Komisiono memorigis lastvendrede pri la pasonta lunde, la 23-an de aŭgusto datreveno de la pakto Ribbentrop-Mołotow. En la porokaza mesaĝo legeblas „Libereco de totalismo kaj aŭtoritatismo ne estas donita porĉiame. Necesas favore al ĝi batali ĉiun tagon denove”. Sciencistoj el la pola Pilecki-Instituto proponis, ke la pakton oni konsideru novmaniere en pli vasta kunteksto. Alivorte kiel finon de reveoj pri libera Eŭropo renaskiĝinta post la 1-a mondmilito kaj kiel imperiisman koloniigadon laŭ la modelo de koloniigita Afriko. La pakto kune kun sekreta aldona protokolo traktis la reciprokan dividon de la interesferoj en la Centra kaj Orieta Eŭropo inter Tria Regno kaj Sovetunio. Ĝi signifis finon de la suverenaj ŝtatoj ekde la baltaj respublikoj ĝis Balkanoj. Ĝi signifis dispartigon de Pollando kaj faktan koloniigon de ĝia teritorioj. La 23-a de aŭgusto estas la okazo por flegi la memoron pri la viktimoj, kies milionoj ankoraŭ longe suferis post la fino de la 2-a mondmlito kaj la malvenko de Germanio.

El la elsendo 24.08.2021. Legas Milada – 1′ 42″

La kverko Dunin, la Pola Arbo 2021

Ĉirkaŭ la 400-jara kverko Dunin el la loko Przybudki en la nord-orienta Pollando reprezentos en 2022 Pollandon en la konkurso por la Eŭropa Arbo de la Jaro. En la interreta plebiscito voĉdonis por ĝi 7380 personoj. Tiu ĉi arba gigantulo el Białowieża Praarbarego estas simbolo de forto kaj potenco kaj de jaroj ravas pro sia beleco inspirante multajn artistojn kaj sociajn agantojn. Al turistoj ĝi servas kiel fono de iliaj memorfotoj. Dunin altas 13 metrojn kaj ĝia perimetro egalas al ĉirkaŭ 700 centimetroj. Laŭ legendo ĝi indikas la iaman limon de Białowieża Prarbarego. La premia Statueto de la Arbo de la Jaro estos enmanigita al la venkaj ideodonintoj kaj al reprezentantoj de la komunumo Narew en oktobro 2021 dum la 19-a eldono de la Festo de la Arbo organizata de la Klubo Gaja.

El la elsendo 24.08.2021. Legas Milada – 1′ 17″

Ĉirkaŭ la situacio en Afganlando

Lige kun la situacio en Afganlando por mardo estis planita eksterordinara videokonferenco de la uniaj ministroj por la eksterlandaj aferoj. Ĝia celo estas pritaksi la situacion post kiam dimanĉe la kontrolon en Afganlando transprenis talibanoj. La uniaj kaj NATO-landoj evakuas siajn civitanojn kaj kunlaborantojn. La pola registaro direktis jam siajn aviadilojn por polaj civitanoj kaj ankaŭ por laborantoj de la pola militista misio en ĉi tiu lando. Daŭras interparoloj kiom da afgalandanoj Pollando povus akcepti. Laŭ informoj de Reuter-agentejo marde matene komencis starti el Kabulo militistaj aviadiloj kun evakuataj diplomatoj kaj civiluloj. Sur la ekranoj de unu el la plej gravaj afganaj televdstacioj ToloNews reaperis ĵurnalistinoj. Unu el ili faris intervjuon kun membro de la gazetara oficejo de talibanoj. Ilia reprezentanto Enamullah Samangani alvokis hodiaŭ afganajn virinojn aliĝi al establo de la nova registaro. Pli frue talibanoj deklaris amnestion por ŝtataj ofcistoj alvokante ilin reveni al laboro.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Barbara – 1′ 26″

Academica ankaŭ for de grandaj centroj

En Pollando funkcias bita interbiblioteka luprenejo de sciencaj publikaĵoj, Academica. Ĝi ebligas utiligon de la bitaj kolektoj de la Nacia Biblioteko por la esploraj kaj konigaj celoj pere de konektoj al la informsistemo, t.e. terminaloj troviĝantaj en partneraj institucioj. Ili funkcias ankaŭ for de grandaj centroj, kaj lastatempe unu el ili estis instalita en la reta legejo de la urba kaj distrikta biblioteko en Drawsko Pomorskie (la norda Pollando). Academica ebligas konsulton de preskaŭ 3 milionoj 450 mil publikaĵoj el ĉiuj sciencbranĉoj, ankaŭ la plej novaj, rilate kiujn validas la aŭtoraj rajtoj. Publike disponeblaj estas unuavice libroj kaj sciencaj periodaĵoj el la Nacia Biblioteko, inkluzive de akademiaj lernolibroj, sciencaj kaj popularsciencaj disertaĵoj, legaĵoj por konkursoj kaj lernoobjektaj olimpikoj kaj sciencaj periodaĵoj el la registro de la Ministerio pri scienco kaj supera instrusistemo. Parto de publikaĵoj signitaj per verda punkto estas dsponigitaj al ĉiuj internaŭtoj sen limigoj. Publikaĵoj protektitaj per la aŭtoraj rajtoj estas konsulteblaj pere de elektitaj terminaloj en bibliotekoj apartenantaj al la sistemo Academica.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Maciek – 1′ 23″

Pledanto por Civitanaj Rajtoj pri deviga vakcinado

La nova Pledanto por la Civitanaj Rajtoj, prof-o Marcin Wiącek esprimis sian tre skeptikan rilaton al la ideo de deviga vakcinado. Kiel li atentigis certa deficito de juraj solvoj dum la pandemio estis tio, ke ili fontis el ministeriaj decidoj alprenataj ene de kabinetoj. Dume liaopinie tiuj problmeoj estas tiom esencaj, fudamentaj laŭ la vidpuntko de libereco kaj homaj rajtoj, ke debato pri ili devus okazi en la parlamento kaj frukti per proklamita leĝo kaj ne plenumrekomendoj. Prof-o Marcin Wiącek atentigis tiurilate pri la rezolucio de la parlamenta asembleo de Konsilio de Eŭropo. Laŭ ĝi la fakto esti vakcinita ne povas esti ekskluziva premiso por variigi la leĝan situacion de civitanoj. Kiel la membro de la Konsilio Pollando devus sekvi tiun rekomendon. Liaopinie eĉ se eblas allasi iun variigon de situacio de vakcinitoj kaj nevakcinitoj, necesas en tiu situacio konsideri la demandon, ĉu koncerna persono kreas minacon por publika sano.

El la elsendo 17.08.2021. Legas Milada – 1′ 11″

Kverko memoriganta la polan komponiston

En la Botanika Ĝardeno de la Universitato en Kaunas, Litovio meze de julio estis plantita kverko omaĝanta la memoron de la pola komponistro Krzysztof Penderecki. La iniciatinto de la omaĝkverko estas la Pola Institituto en Vilno. En la kauna Ĝardeno trovigas jam kverkoj omaĝantaj i.a. la memoron de Lech Kaczyński, Tadeusz Kościuszko, Frederiko Chopin. Krzysztof Penderecki kelkfoje gastis en Vilno direktante siajn komponaĵojn, tiajn kiel la Pola Rekviemo kaj komika opero Reĝo Ubu. La Poa Instituto lanĉinte la inciaton planti la omaĝkverkon al Penderecki aliĝis al la kampanjo de Adam Mickiewicz-Instituto vastigi mondan Penderecki-ĝardenon. La arboj omaĝantaj la polan komponiston troviĝas jam en Singapuro kaj Bruselo. Okaze de la evento en Vilno okazis koncerto el la ciklo „Krzysztof Penderecki: Europo omaĝas la Majstron” en la plenumo de la Ĉambra Orkestro de s-ta Kristoforo.

El la elsendo 11.08.2021. Legas Maciek – 1′ 03″

Kreskanta malsatminaco

Laŭ la Monda Nutroprogramo 41 milionoj da homoj en pli pl 40 landoj de la mondo vivas rande de malsato, pli ol 500 milionoj suferas la malsaton. De kvin jaroj tiu tendenco kreskas. La pandemio aldone akcelis la procezon. La ĉefajn kaŭzojn de tio oni ligas kun la klimatŝanĝoj kaj sekvantaj el tio kataklismoj, kaj kun armitaj konfliktoj. Sen tuja helpo de humanecaj organizoj en akiro de nutraĵoj al la plej malriĉaj regionoj, ĉefe en Afriko neevitebla estas laŭvica elmigra apogeo. La Monda Nutroprogramo gvidas aktuale sep averiajn savkampanjojn ligitajn kun la pandemio de Kovim-19 kaj kun la situacio reganta en Demokrata Respubliko Kongo, la nordorienta Niĝerio, en Sahelo-landoj, en Sirio kaj Jemeno kaj en la Suda Sudano. Laŭ reprezentantino de la Pola Humaneca Kampanjo Helena Krajewska se ni parolas pri tio, ke necesas helpi surloke, por ne fronti grandegan migrofenomenon necesas helpi al homoj vivantaj tie rekonstrui sian vivon surloke, por ke ili povu daŭre vivi en siaj hejmregionoj. Temas pri longdaŭraj programoj subtenantaj la lokan agrikulturon, subtenantaj homojn kiuj volas produkti nutraĵojn por si mem, por siaj familioj, ĝenerale por siaj landoj.

El la elsendo 11.08.2021. Legas Milada – 2′ 01″

Pollando denove feria celloko de nederlandanoj

Laŭ la donitaĵoj de antaŭ la pandemio de la Pola Turisma Organizo kaj la Ĉefa Statistika Oficejo la nombro de turistoj el Nederlando kreskis. En 2019 temis pri pli ol 550 mil turistoj el ĉi tiu lando.
Nun post kiam Nederlando signis Pollandon verdkolore – kio signifas mankon de epidemia minaco – ĉiam pli da nederlandaj turistoj rezervas la someran feriadon en nia lando planante veni al Pollando aŭtomobile. Nederlandaj turistoj elektas Krakovon, multaj preferas Vroclavon kaj ĝian regionon.

El la elsendo 03.08.2021. Legas Milada – 0’48’’

Polaj firmaoj ne plu por distanca laboro

ManpowerGroup (internacia firmao pri personala konsilado) publikigis raporton „Nesufiĉo de talentuloj” el kiu rezultas, ke polaj firmaoj ne intencas daŭrigi la modelon de distanca laboro. Laŭ iliaj deklaroj eĉ 88 procentoj de laborantoj revenos al firmloka (oficeja) laboro kaj 9 procentoj ricevos proponon labori en hibrida maniero. Oni pravigas tion per zorgo pri la bonfarto de laborantoj kaj kvalito de la firmaa kunlaboro.
Eĉ preskaŭ ĉiu kvara labordonanto en Pollando supozas, ke laboro eksteroficeja malavantaĝe influas la bonfarton de laborantoj, ĉiun kvinan enzorigas kvalito de kunlaboro en distancaj laborkolektivoj. La rezervoj de la firmaoj koncernas ankaŭ malkreskon de produktiveco (18 procentoj) kaj de inventemo (12 procentoj), fine de la organiza kulturo (2 procentoj). Nur 22 procentoj de labordonantoj ne eprimas similajn rezervojn.
Kvankam la pandemio komencis revoluciajn ŝanĝojn en la rilato de labordonantoj al la distanca laboro nun ĉiam pli da ili revenas al la tradicia labormaniero. Labordonantoj antaŭvidas, ke dum laŭvicaj 6-12 monatoj 88 procentoj de iliaj laborantoj revenos al oficejoj kaj nur 9 procentoj ricevos proponon de hibrida laboro, el inter kiuj nur 5 procentoj povos labori distance dum pli granda parto de la semajno. Eĉ 39 procentoj de labrdonantoj intencas proponi elastajn horojn por komenco kaj fino de laboro kaze de firmloka (oficeja) laboro.
Samtempe, kiel klarigas la pola dungoeksperto de la grupo, laborantoj ne volas perdi la laborelastecon akiritan dum la pandemio. Kiel kompromisa ŝajnas esti vastskala envivigo aŭ konservo de la hibrida labormodelo. Tion atendas unuavice dungotoj en informteknika sektoro, laborontoj rilate priservadon de klientoj, rilate vendan kaj merkatikan sektorojn.

El la elsendo 03.08.2021. Legas Maciek – 02’09’’

Woolaroo, programo ekzamenonta indiĝenajn lingvojn

Google Arts & Culture kreis malferman programaron, kiu esploras 10 indiĝenajn lingvojn. Woolaroo ebligas samtempe al la lingvosocioj protekti iliajn lingvojn kaj evoluigon. Tio signifas, ke Woolaroo i.a. ebligas vastigi la vortprovizon, aldoni sondokumentojn por helpi korektan prononcon.
Inter la poponitaj estas 10 indiĝenaj lingvoj i.a. luiziana-kreola-franca, kalabria grika, maoria, tamaziĝt’-a, sicilia, Yang Zhuang, rapanui kaj jida. Unusola lingvo, kiu havas rilaton kun Pollando estas la jida. Antaŭ la 2-a mondmilito ĝi estis la lingvaĵo de judoj loĝantaj en Pollando kaj en aliaj landoj de la Orienta Eŭropo. Laŭ la lastaj antaŭmilitaj donitaĵoj en 1931 la jida estis la gepatra lingvo por 79,2 procentoj de polaj judoj. Aktuale jida estas uzata inter la religiaj ĥasidaj komunumoj en Usono kaj Israelo.

El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 0’ 55’’

Motivoj de poloj labori post atingo de emerita aĝo

Preskaŭ 40 procentoj de poloj planas daŭre labori post la atingo de  emerita aĝo, ĉiu tria ne havas tiajn planojn kaj 32 procentoj de la enketitoj de UCE RESEARCH ankoraŭ ne havas firman opinion pri tio. Personoj, kiuj deklaris daŭrigon de profesia aktiveco post emeritiĝo ĝenerale havas la konscion pri minaco de malaltaj emerituroj. Kvankam estas ankaŭ tiaj faktoroj, kiuj ligiĝas kun la decido ĉesigi la laboron, kiel zorgado pri nepoj aŭ la deziro vojaĝi. Sed la financa konsidero estas unualoka.
Inter tiuj, kiuj deklaras la profesian aktivecon post la atingo de la emerita aĝo estas personoj enspezantaj inter 7 ĝi 9 mil zlotoj – temas pri 57,1 procentoj de la respondintoj. Sur la dua loko troviĝas personoj enspezantaj inter 5 kaj 7 mil zlotoj – temas pri 52,9 procentoj de la enketitoj. Plej multaj poloj, kiuj ne intencas daŭrigi laboron estas personoj, kies enspezoj ne superas 3 mil zlotojn. Temas pri 35, 5 procentoj.
Laŭ UCE RESEARCH personoj bone espezantaj bone konscias, ke estonta emerituro ne garantios al ili vivon sur la nivelo, al kiu ili kutimiĝis. Tio motivas la deziron plulabori.

El la elsendo 27.07.2021. Legas Maciek – 01’25’’

Preskaŭ 60 procentoj de poloj engaĝiĝas por bezonantoj

Kiel elmontras la lasta opinisondado preskaŭ 60 procentoj de plenkreskaj poloj engaĝiĝas en la bonfarajn kampanjojn. Plej aktivaj ĉi-rilate estas personoj en la aĝo inter la 36-a kaj la 55-a vivojaroj kun monataj enspezoj egalaj al pli ol 9 mil zlotoj. Ili meze destinas por tiu ĉi celo dum diversspecaj kvestadoj inter 50 kaj 300 zlotoj jaroj. Laŭ ekspertoj dank’ al tio ĉiujare la grupo de homoj plej bezonantaj ricevas eĉ kelkcent milionojn da zlotoj. Samtempe tamen preskaŭ 40 procentoj de poloj frontas problemojn senprunte transvivi monaton. La enketintoj de la portalo szczytny-cel.pl tre pozitive taksas la rezultojn de sia enketado, laŭ kiuj evidentiĝas ke poloj estas precipe impresiĝemaj je personoj troviĝantaj en bezono. Eĉ personoj kun modesta buĝeto pretas subteni homojn trafitajn de veraj tragedoj. Plej senavaraj estas viroj destinante por alies helpo de 400 ĝis pli ol 500 zlotoj jare. Samtempe en Pollando viroj daŭre enspezas pli ol virinoj, ne eblas do miri pri tiu situacio. Krome ĝuste viroj plej ofte administras la familibuĝetojn. Ne eblas do konkludi, ke polinoj estas pli avaraj.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Maciek – 1′ 24″

Our Future Foundation

Unu el la ĉefaj celoj de la fondaĵo Our Future Foundation estas atribuo de stipendioj al talenta pola junularo por kovri kostojn de eksterlandaj studoj. La misio de la fondaĵo estas egaligi ŝancojn por junuloj el neprivilegiitaj medioj akiri kleriĝon sur la plej alta monda nivelo. Nunjare ricevis stipendiojn 20 laŭvicaj talentuloj, kiuj krome troviĝas sub la protekto de spertoplenaj mentoroj konsilantaj en elekto de konforma karierovojo. La mentoroj mem estas diplomitoj kaj studentoj de la plej renomaj mondaj altlernejoj, kiuj i.a. dividas siajn spertojn pri la aspirvojo al la eksterlandaj universitatoj. Our Future Foundation havas jam 4-jarajn spertojn en helpado al talenta pola junularo. Dank’ al ĝi pli ol 90 junaj poloj povis komenci studojn en tiaj universitatoj kiel Oxford, Stanford, New York University, University of London aŭ Berkley.

El la elsendo 13.07.2021. Legas Milada – 1′ 24″

Nova atrakciaĵo de Wolsztyn

Wolsztyn en la okcidenta Pollando apartenas al lokoj aparte bone konataj al la ŝatantoj de la fervojo. Ĝi famas pro siaj malnovaj lokomotivoj, kiuj priservas la pasaĝeran trafikon pere de normalaj reloj. Inter ili troviĝas tri daŭre funkciantaj vaporlokomotivoj. Nun kreiĝis plano establi en Wolsztyn la fervojan urbeton kun atrakciaĵoj por infanoj kaj plenkreskaj amantoj de la fervojo. Ĝi troviĝos en la rekta proksimeco de la lokomotivejo. I.a. oni planas krei ĝardenvagonareton kaj atrakciaĵojn por infanoj laŭteme ligitajn kun la fervojo. Troviĝos en ĝi ankaŭ la funkcianta dum la tuta jaro ekspozicio de historioj lokomotivoj. La urbeto laŭ promenitineroj ligiĝos kun la lokomotivejo kaj plezurpasejoj laŭe de la proksima Berzyńki-Lago. La urbeto estos ekipita per konforma infrastrukturo ofica, gastronomia, ekspozicia. En la planoj estas restaŭro de parto de ne plu funkciantaj lokomotivoj. Ĉiu kun adekvata klariga informo povos esti vizitata de interesiĝantoj.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Pamela – 1′ 22″

Kreskas la nombro de ukrainanoj legale estadantaj en Pollando

En majo je preskaŭ 40 procentoj krekis la nombro de permesoj eldonitaj al ukrainanoj por la portempa estado en Pollando kompare kun la analoga periodo de la pasinta jaro. Ankoraŭ en pli granda kvanto kreskis permesoj por longdaŭra estado kaj por konstanta estado. En ĉi tiuj kazoj la kresko de eldonataj permesoj egalis al pli ol 90 procentoj, respektive 55 procentoj. Laŭ la Oficejo pri eksterlandanoj en majo 2021 la permeson por la portempa estado ricevis 12 mil 100 ukrainanoj. La nombro de permesoj pri la estado sur la teritorio de Pollando eldonata al ukrainanoj kreskas sisteme ekde 2015. Dominas permesoj ligitaj kun laboro. La situacion favoras ankaŭ tio, ke civitanoj de Ukrainio utiligas la simpligitan proceduron dungiĝi sur la pola labormerkato.

El la elsendo 06.07.2021. Legas Milada – 1′ 16″

Eksterlandanoj interesiĝas pri portugala vino

En la pandemia periodo ne malkreskas la interesiĝo de eksterlandaj konsumantoj pri portugalaj vinoj. Ĝia eksporto en la unua jarkvarono de la nuna jaro kreskie je 13 procentoj i.a. dank’ al la pola merkato. Tiujn informojn prezentis ViniPortugal. Laŭ ĝiaj statistikoj la plej grandan vendokreskon de la portugalaj vinoj oni notis en tiu ĉi periodo en Pollando – je 42,2 procentoj kaj en Finnlando – je 37,7 procentoj. La kresko de interesiĝo pri portugala vino ligiĝas kun ĝia populareco en familioj, kiuj ne povante – pro kovimrestriktoj – viziti restoraciojn kaj rapidmanĝejojn aĉetadis ĝin por la hejma konsumado. La valoro de la portugala vineksporto al Pollando inter januaro kaj aprilo 2021 egalis al 7,1 milionoj da eŭroj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Maciek – 0′ 58″

Eksa germana prezidento kun la premio de s-ta Wojciech

Eksa germana prezidento Joachim Gauck transprenis semajnfine en Varsovio la Premion de S-ta Wojciech pro la meritoj favore al paco, libereco kaj kunlaboro en Eŭropo. En la tempo de Germana Demokratia Respubliko li estis la opozicia aktivulo. Pravigante al atribuon de la premio la Fondaĵo de s-ta Wojciech substrekis, ke Gauk diris „ne” al la sistemo reganta en GDR. La Fondaĵo de s-ta Wojciech estis establita en 1989 lige kun la transformiĝoj okazantaj en Eŭropo. Ĝia premio estas atribuata ĉiun duan jaron alterne en Pollando, Germanio, Ĉeĥio, Slovakio kaj Hungario. Ĉiufoje ĝi celas personon, kiu laŭ la opinio de la fondaĵo en maniero eksterordinara meritiĝis por la firma unuiĝo de Eŭropo, por profundigo kaj flegado de la najbaraj rilatoj inter la nacioj.

El la elsendo 29.06.2021. Legas Milada – 1′ 18″

Ĉiam pli da poloj uzas elektronikan poŝton

En la daŭro de la lastaj kvin jaroj la nombro de personoj en Pollando uzantaj la elektronikan poŝton kreskis je 11 procentoj, tio estas multe pli ol ĉe niaj sudaj najbaroj – slovakoj 4, ĉeĥoj – 6 procentoj. Tamen eĉ ĉiu tria polo ne uzas ĝin. Laŭ la donitaĵoj de Eurostat al la plej oftaj uzantoj de la elektronika poŝto kalkuliĝas loĝantoj de Danlando, Islando, Norvegio. Almenaŭ 90-procentan uzon de la elektronika poŝto oni notis krome en Nederlando, Svedio, Finnlando. La liston fermas Bosnio kaj Hercegovino (37 procentoj), Turko (34 procentoj) kaj Kosovo (29 procentoj). Tamen Pollando kun la 65-procenta rezulto troviĝas ekster la eŭropa mezumo, kiu egalas al 73 procentoj. La polaj uzantoj de la elektronika poŝto do signife postrestas la nombron de ĉiuj polaj internaŭtoj, kiu egalas al pli ol 83 procentoj. Oni taksas, ke la elektronikan poŝton en la mondo uzas 4 miliardoj da personoj. Ĝis la 2025-a jaro ilia kvanto povas kreski je pliaj 600 milionoj.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Kritikeme pri la unia funkciado

Laŭ esploro de European Council on Foreign Relations farita en 12 uniaj ŝtatoj pli ol duono de germanoj, francoj, italoj kaj hispanoj opinias, ke la Unio ne funkcias. Tio signifas, ke en granda parto de la eŭropaj socioj regas la konvinko, ke la Unio estas neefika same rilate la vakcinadon, kiel ankaŭ la konraŭbataladon de ekonomia regreso. Laŭ la aŭtoroj de la esploroj tiun rezulton necesas trakti kiel averton. Aparte maltrankviligaj estas donitaĵoj el la du plej grandaj uniaj landoj Germanio kaj Francio, en kiuj 55, respektive 62 procentoj de la respondintoj tiel opinias. En Italio negativan pritakson esprimis 57 procentoj de la enketitoj, en Hispanio 52 procentoj kaj en Aŭstrio 51 procentoj. Pli pozitive la Eŭropan Union taksas poloj. Nur 33-procente ili esprimis sian negativan pritakson de la unia agado. Civitanoj de la uniaj landoj estas aparte malkontentaj pro la ekonomia regreso, kresko de senlboreco kaj neefike gvidata vakcina kampanjo.

El la elsendo 23.06.2021. Legas Milada – 1′ 39″

Esploroj pri plastpoluantoj

La plej novaj esploroj pruvas, ke sole 20 firmaoj respondecas pro la produktado de pli ol duono de ĉiuj unufojuzaj plastaj forfalaĵoj en la mondo. Tiuj produktoj preskaŭ ekskluzive estas kreataj el fosfueloj kaj estas malfacile reuzeblaj, apenaŭ 10-15-procente en la jara ciklo. En 2019 oni foruzis pli ol 130 milionojn da plasto preskaŭ tutece bruligante ĝin, enfosante en staplorubujojn aŭ rekte lasante en la natura medio. La analizo de konsorcio, en kiu troviĝas ankaŭ London School of Economics traktis mil fabrikojn de 20 petrolkemiaj firmaoj. Rezulte de tio oni sciigis, ke la usona firmao ExxonMobil estas la plej granda produktanto de la unufojuza plasto. Sekvas ĝin Dow, Sinopec, Indorama Ventures, Saudi Aramco, PetroChina, LyondellBasell, Reliance Industries, Braskem, Alpek SA de CV, Borealis, Lotte Chemical, INEOS, Total, Jiangsu Hailun Petrochemical, Far Eastern New Century, Formosa Plastics Corporation, China Energy Investment Group, PTT i China Resources. En la esploro estis taksitaj ankaŭ landoj, kiuj produktas plej multajn forfalaĵojn el unufojauza plasto je unu loĝanto. La unuan lokon okupis Aŭstralio, kiun sekvis Usono, Suda Koreio kaj Britio. La krizo ligita kun la plastaj forfalaĵoj kreskas kun ĉiu jaro. Post kvin jaroj la monda kapablo produkti originajn polimerojn por elfarado de unufojuza plasto povos kreski je 30 procentoj.

El la elsendo 15.06.2021. Legas Maciek – 1′ 55″