Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

UNO-ŝtatoj subtenis Pollandon

Plimulto de UNO-ŝtatoj voĉdonis lastmerkrede favore al la prezentita de Pollando rezolucio kondamnanta la uzon de la kemia armilaro. En la dokumento estis menciitaj i.a. la kazoj de la uzo de la kemia armilaro kontraŭ Skripal-geedzoj kaj Nawalny, kaj ankaŭ fare de la siria reĝimo. La rezolucio estis proklamita dum la kunsido de la 1-a Komitato de la Ĝenerala UNO-Asembleo okupiĝanta pri la problemoj de malarmado kaj sekureco. Favore al la prezentata ĉiujare fare de Pollando rezolucio subtenanta envivigon de la Konvencio pri la Malpermeso de la Kemia Armilaro voĉdois 147 ŝtatoj. 8 Kontraŭis ĝin, i.a. Rusio, Ĉinio kaj Sirio. En la unua duono de decembro oni traktos ĝin dum la plenkunsido de la Ĝenerala Asembleo de UNo.

El la elsendo 09.11.2021. Legas Milada – 1′ 13″

Pollando, ĉokolada potenculo en la Centr-Orienta Eŭropo

Laŭ la agentejo Nielsen Pollando estas la plej granda ĉekoladomerkato en la Centra-Orienta Eŭropo. Samtempe ĝi estas la kvara en la mondo eksportanto de ĉokolado post Germanio, Belgio kaj Italio. Laŭ la lasta raporto de Nielsen rezultas, ke la valoro de la pola ĉokolada eksporto egalas al preskaŭ 2,1 miliardoj da dolaroj kaj dank’ al tio ĝi 7,3-procente partoprenas en la monda eksporto. En 2020 Pollando notis la plej grandan produktokreskon, egalan al pli ol 13 procentoj. En la lastaj dekkelkaj jaroj la konsumado de ĉokolado je statistika polo kreskis je ĉirkaŭ 30 procentoj kaj egalas nun al 5,2 kilogramoj. La mondaj konsumantoj de ĉokolado estas aŭstroj kaj germanoj, kiuj konsumas preskaŭ 3 kilogramojn da ĉokolado pli ol poloj. Laŭ la raporto rezultas ankaŭ, ke meza polo por dolĉajoj enhavantaj kakaon elspezas ĉirkaŭ 190 zlotojn jare. Al la plej popularaj kalkuliĝas ĉokoldkaheloj kaj pralinoj. La ĉokoladprodukta segmento sur la pola merkato valoras multe pli ol 2 miliardojn da zlotoj. Du trionoj de la vendovaloro estas ligita kun laktaj ĉokoladoj.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

2022, la omaĝjaro al Maria Konopnicka

Inter la omaĝotoj de la 2022 la Pola Sejmo enkalkulis Maria Konopnicka kaj ŝian literaturan varkaron, taksinte ŝin „unu el la plej elstaraj verkistinoj en la historio de la pola literatuo”, sed ankaŭ elstarigante ŝian patriotan agadon.
En majo 2022 pasos la 180-a naskiĝdatreveno de Maria Konopnicka, verkistino, poetino, tradukistino kaj publicistino. Orfiĝinte en la aĝo de 12 jaroj ŝi ricevis de la patro edukon en la etoso de patriotimo kaj kristana tradicio, kio grave influis ŝian literaturan formiĝon. Ŝi debutis en la periodaĵo „Kaliszanin” en 1870; en 1881 ŝi eldonis la unuan poezikolekton. Ŝi redaktis la periodaĵon „Świt”, kunlaboris kun „Bluszcz” kaj kun multaj aliaj polaj periodaĵoj en tri anekspoartoj de Pollando (Rusio, Austrio, Prusio) kaj eksterlande. Ŝi famiĝis pro novelverkado kaj pro la porinfana literaturo, ŝi okupiĝis pri literatura kritiko. Helpe de siaj literaturaj verkoj ŝi protestis kontraŭ antipoleca politiko de la aneksintoj kaj socia maljusteco. Ŝi kunorganizis proteston de la monda publika opinio kontraŭ germanaj reprezealioj rilate al polaj infanoj uzantaj la polan lingvon en la loko Września (1901-02) kaj al la elpropretigaj leĝoj. Konopnicka batalis favore al la virinaj rajtoj kaj helpadis al personoj malliberigitaj pro la patriotaj motivoj fare de rusaj aŭtoritatoj. En 1902 en Krakovo kaj Lvovo okazis la solenadoj de la 25-jariĝo de ŝia literatura laboro kaj unu jaron poste kiel donacon de la pola nacio ŝi ricevis biendomon en la loko Żarnowiec.
Ŝi estis honora membro de la Societo de Popollernejoj kaj de multaj societoj kaj institucioj sur la pola teritorio, en Eŭropo kaj Usono. La rezolucio de la pola sejmo elstarigas ŝian poeziaĵon „Rota” (La Ĵuro), patriotan verkon kontraŭ la trudgermaniga politiko en la prusa aneksoparto de la lando, kiu ludis apartan rolon en la historio de Pollando.
Ŝiaj du noveloj „Mia poŝhorloĝo” kaj „La Fumo” aperis en la E-traduko de Kabe respektive Jerzy Grum.

El la elsendo 03.11.2021. Legas Milada kaj Krystyna – 2′ 46″

Studentoj ĉiam pli ofte samtempe studas kaj laboras

Dum la tutlanda Semajno de Kariero la Politekniko de Opole (la sudokcidenta Pollando) kune kun la Vojevodia Laboroficejo organizis debaton pri labormerkato. Ĝi spegulis sintenoŝanĝojn de studenta junularo al laboro. Kio iam estis malfacile imagebla inter la studentoj, nome studi kaj samtempe labori – kaj se eĉ nur dum la feria periodo – nun transformiĝis en firman tendencon, kiun eblas difini kiel norman sintenon. En Opole-Politekniko preskaŭ 70 procentoj de studentoj komencis laboron jam en la daŭro de licencaj studoj. La altlernejo dum la lasta jaro subskribis 20 kontraktojn kun firmaoj, kiuj akceptas por laborstaĝoj kaj praktikoj ĝiajn studentojn. La plej dezirindaj laborantoj estas studentoj de Informa Teknologio, aŭtomatiko, transporto/varekspedado/loĝistiko, programado, konstruado, elektrotekniko, produktado/kvalitkontrolo, sano/ripozo, esploroj kaj evoluo, mekaniko kaj maŝinkonstruado, motorizo. Dank’al tiu sinteno 99 procentoj de la diplomitoj de Opole-politekniko laboras en Pollando, kaj 71 procentoj havas laborkontraktojn.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 22″

Prof. Jan Potempa kun Heising-premio

Profesoro Jan Potempa, biokemiisto kaj mikrobiologo el la Jagelona Universitato en Krakovo fariĝis la laŭreato de la unua eldono de Heising-premio. La celo de la nunjare lanĉita premio estas distingo de polaj sciencistoj, kiuj gvidas esplorojn sur la plej alta monda nivelo. Iniciatis ĝin kaj lanĉis profesoro Norbert Heising, germana kuracisto devenanta el Breslau (nun Vroclavo). Li de jaroj aktivas favore al la vroclava scienca medio kaj estis plurjara prezidanto de la Pola-Germana Societo de Wrocław-Universitato. Kandidatoj por la premio estis elektitaj de la senatoj de 12 polaj altlernejoj, kiuj partoprenas la programon La Iniciato de Perfekteco Esploraltlernejo. Profesoro Jan Potempa estis nomumita rekone pro la malkovro de biokemiaj mekanismoj ligantaj bakteriajn malsanojn de makzeldenta histo kun aŭtoimunaj reagoj, kio kreis novajn perspektivojn por kontraŭbatali Alzheimer-malsanon.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Maciek – 1′ 08″

La vroclavaj universitato kaj Zoo-ĝardeno kunlaboras

Komunaj esploroj, sciencaj publikaĵoj kaj didaktikaj okupoj sur la tereno de ZOO-ĝardeno jen sferoj, en kiuj la vroclava Naturscienca Universitato kunlaboros kun la loka ZOO-ĝardeno dum la plej proksimaj 5 jaroj. La vroclava altlernejo delonge peredukas la estontajn laborantojn de la ĝerdeno. Ĝiaj diplomitoj konsistigas preskaŭ unu trionon de ĝiaj laborantoj. La ĝisnuna kunlaboro ĉirkaŭprenis la peradon de konoj, komunajn sciencajn disertaciojn, klopodadon pri subvencio de polaj kaj eksterlandaj projektoj, realigadon de profesiaj praktikoj, disertaĵojn bakalaŭrajn, magistrigajn kaj dotorigajn realigatajn sur la tereno de Zoo-ĝardeno. La subskribita nun ĉi-rilata interkonsento daŭrigas la ĝisnunajn kontaktojn inter ambaŭ institucioj kaj malfermas vojon al ankoraŭ pli plena utiligo de la didaktika-scienca potencialo de la vroclava Universitato kaj la loka bestoĝardeno.

El la elsendo 26.10.2021. Legas Milada – 1′ 23″

Malkresko de interesiĝo pri eksterlandaj studentoj

La nederlanda ĵurnalo „Financieele Dagblad” informis, ke preskaŭ ĉiuj nederlandaj altlernejoj ĉesis varbi eksterlandajn studentojn. Kiel motivon oni mencias tro grandajn studentajn grupojn, troan laborŝarĝon de lekciantoj kaj mankon de porstudentaj loĝejoj. La gazeton informis pri to la aferprezentanto de la universitato en Amsterdamo kaj reprezentantoj de 13 aliaj nederlandaj altlernejoj. Laŭ iu el la laborantoj de la universitato en Groningen la nederlanda kleriga sistemo troviĝas sub la premo pro la kreskanta nombro de studentoj, kio influas la klerignivelon kaj ŝarĝon de lekciantoj. En la pasinta akademia jaro por la studoj en Nederlando aliĝis pli ol 70 mil eksterlandaj studentoj, konsistigante ĉirkaŭ 21 procentojn de ĉiuj nederlandaj studantoj.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Milada- 1′ 09″

Eksteruniaj civitanoj en EU-2020

Eurostat publikigis aktualajn informojn pri la (unuaj) permesoj por la estado sur la tereno de la Eŭropa Unio por civitanoj devenantaj de ekster la uniaj landoj. Pollando eldonis ilin en 2020 en signifa plimulto komapre kun aliaj uniaj landoj, unu kvaronon. Entute en 2020 oni eldonis pli ol 2,2 milionojn da estadpermesoj, tamen malpli ol en 2019. Malkreskoj estis notitaj en ĉiuj kategorioj – laborpermeso, edukpermeso, familiaj motivoj. Plej multajn estadpermesoj rilatis al enlaborigo. En la tuta Uniio temis pri 903 mil tiaj permesoj, sed 55 procentojn konsistigis tiuj donitaj de Pollando, pli ol 502 mil. La duan lokon okupis Hispanio kun pli ol 80 mil estadpermesoj. Klopodis pri ili unuavice ukrainanoj, kiuj sume en la tuta Unio ricevis 516 mil estadpermesojn ligitajn kun laboro. Estadpermesoj edukcele motivitaj en 2020 egalis entute al 247 mil. Plej multajn donis Francio, 72 705 mil. Pollando okupis la trian lokon doninte 27 244 estadpermsojn ligitajn kun la edukado. Plej multnombre ricevis ilin civitanoj de Ĉinio, Ukrainio kaj Maroko. La plej multajn permesojn pro familiaj motivoj eldonis Germanio, Hispanio kaj Francio. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Maroko, Brazilo kaj Ukraino. Inter aliaj kategorioj ebligantaj estadon en la Unio kalkuliĝas i.a. internacia protekto. Plej multajn estadpermesojn donis Germanio pli ol 153 mil; Pollando okupis la trian lokon eldoninte pli ol 56 mil tiukategoriajn permesojm. Plej ofte ricevis ilin civitanoj de Sirio, Venezuelo, Ukrainio, Afganlando kaj Belorusio.

El la elsendo 19.10.2021. Legas Maciek – 2′ 05″

La Vroclava Politekniko atribuos la premion de Stanisław Lem

La Politekniko de Vroclavo (la sudokcidenta Pollando) lanĉis Eŭropan Sciencan Premion, al kiu patronecas Stanisław Lem, por juna sciencisto, kies esploroj povus pozitive influi la estontecon de nia civilizacio. La premio omaĝas la 100-an naskiĝdatrevenon de la elstara pola fantasta verkisto, kiu en 1981 ricevis la honoran doktorecon de la vroclava politekniko. Eĉ por homoj, kiuj ne konas librojn de Lem li estas figuro, kiu ĝenerale estas perceptata kiel viziulo, furturisto liganta la teknikan mondon kun civilizacia estonteco. La premio estas atribuota al sciencistoj malpli ol 40-jaraĝaj gvidantaj esplorojn en la Eŭropa Unio aŭ en la landoj partoprenantaj la programon „Horizonto de Eŭropo”. Ĝi estos atribuata ĉiujare pro freŝdata malkovro aŭ signifaj atingaĵoj en la vaste komprenata sfero de la scienco kaj inĝenierio. Laŭreaton elektos kapitulo en la konsisto de sciencistoj de la vroclava Politekniko mem kaj sciencistoj el eksterlando. En la kapitulo troviĝos krome la filo de la verkisto Tomasz Lem. La premiito krom ricevi monpremion estos invitita al la Vroclava Politekniko por seminarioj, lekcioj, renkontiĝoj kun junaj sciencistoj kaj studentaj organizoj. La nunjara laŭreato de la premio de Stanisław Lem estos anoncita la 15-an de novembro dum la festo de la Vroclava Politekniko. https://lemprize.pwr.edu.pl/

El la elsendo 19.10.2021. Legas Pamela – 1′ 49″

Konstitucia Tribunalo pri supereco de la Pola Konstitucio

Lastvendrede (07.10.2021) la pola Konstitucia Tribunalo verdiktis pri la supereco de la Pola Konstitucio rilate al la unia leĝaro responde al la demando de la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki. La pola Konstitucia Tribunalo elmontris, ke nur en tiuj sferoj, en kiuj Pollando transdonis kompetentojn al la Eŭropa Unio la unia leĝaro havas la unuan lokon. La verdikto konfirmas, ke eŭropuniaj decidoj rajtigantaj malobservadon de la Pola Konsititucio estas kontraŭkonstituciaj.
Tiu principo vekas neniujn dubojn en la verdiktoj de juĝinstancoj kaj konstituciaj tribunaloj de multaj membroj de la Eŭropa Unio. La samajn aŭ similajn decidojn alprenis juĝinstancoj aŭ Konstituciaj Tribunaloj en 9 aliaj uniaj landoj i.a. Germanio, Francio, Italio, Hispanio, Belgio, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Litovio.

El la elsendo 12.10.2021. Legas Barbara i Krystyna – 1′ 18″

Opinisondado pri rigoroj por nevakcinitaj personoj

Laŭ la komisio de la ĵurnalo „Rzeczpospolita” la opinisonda Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj, IBRIS okazigis esplorojn pri la rilato de poloj al la rigoroj por nevakcinitaj personoj. Ĉiu kvara enketito, alivorte 24,8 procentoj de la respondintoj asertas, ke privilegioj por personoj vakcinitaj kaj limigoj por nevakcinitoj lezas la civitanajn rajtojn. Favore al vakcinatestoj necesaj por viziti kinejon aŭ teatron deklaris sin 46,6 procentoj de la respondintoj. La opinisondado elmontris ankaŭ pozitivan rilaton al la tria vakcindozo ĉe 13,2 procentoj de la enketitoj, kiuj asertas, ke ĝia akcepto devus esti deviga por ĉiuj aĝgrupoj. Pli ol 37 procentoj akceptos la trian dozon, kiam tio estos nur ebla. 18,7 procentoj de la respondintoj estas konvinkitaj, ke du vakcindozoj sufice protektas kontraŭ la infektiĝo.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Krystyna – 1′ 10″

Kiam kaj ĉu malpemeso eksporti balaaĵojn

La eksterregistara organizo Environmental Investigation Agency (EIA) esploras kazojn de la detruado de la natura medio. Ĝiaopinie homoj produktis jam 10 miliardojn da tunoj da plasto, el kiu kvanto ĉirkaŭ 6 miliardoj troviĝas en balaaĵstokejoj kaj poluas la medion. Entute laŭ ĝiaj kalkuloj en la daŭro de 65 jaroj la produktado de plasto kreskis je 18 300 procentoj. EIA asertas, ke parto de la problemo ligita kun la staplata plasto ligiĝas kun eksporto de balaaĵoj. Inter la plej grandaj eksportantoj ĝi mencias Germanion, Francion, Belgion kaj Italion. Per tiu agado la menciitaj landoj ŝarĝas la administran sistemon mastrumi per balaĵoj en la landoj, kiuj mem ne sukcesas solvi la problemon de la propraj forfalaĵoj. Nun 5 uniaj parlamentanoj kaj 60 internaciaj organizoj aktivantaj favore al la medioprotektado subskribis koncernan dokumenton adresitan al la uniaj institucioj. La Eŭropa Komisiono reage premisis, ke proponojn pri malpermeso eksporti plaston eblas atendi ĝis novembro 2021.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Maciek – 1′ 20″

Startis Expo 2020 en Dubajo

La 1-an de oktobro 2021 startis la unua proksimorienta ekspozicio Expo. La prokrastitan je unu jaro, pro la pandemio, ekspozicion en Dubajo partoprenas 200 ŝtatoj kaj organizaĵoj. Oni atendas, ke dum 182 tagoj de ĝia daŭro vizitos ĝin 18 milionoj da personoj – ekde ŝtataj delegacioj, tra merkatistoj, ĝis turistoj kaj loĝantoj de Dubajo. La gvidmotivo de la dubaja Expo estas „Ligante mensojn ni kreas estontecon”. Sur la tereno de Expo 2020 funkcias la pola pavilono sub la devizo „Pollando. Kreiveco inspirita de la naturo”. Ĝi prezentas la potencialon de la pola mastrumado kaj de la landa merkatista agado, turismajn valorojn de Pollando kaj elementojn de la pola kulturo kaj arto. Por 6 monatoj Pollando planis preskaŭ mil eventojn kun partopreno de preskaŭ 2500 firmaoj. La plej gravaj inter ili estos la pola-araba kaj pola-afrika forumoj. La pola pavilono kun la surfaco de du mil kvadrataj metroj havas lignan fasadon kaj kinetikan skulptaĵon, kiu simbolas birdogrupon. Ĝi estos tereno de periodaj ekspozicioj, inter kiuj la unua estas „Xylopolis. Urbo provizita de la naturo”. Pollando aperos en Dubajo krome kun apartaj akcentoj la 11-an de novembro, en la tago de la nacia sendependeco, kiam la plej alta konstruaĵo de la mondo Burdż Chalifa estos prilumita per polaj naciaj koloroj (la blanka-ruĝa). La kulimina estos la 7-a de decembro kiel la Pola Tago en Dubajo. La lokaj aŭtoritatoj deziras, ke la Pola Pavilono post Expo 2020 porkonstante restu en Dubajo. Ĝi estis distingita de „The National” en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiel unu el 17 plej bonaj/belaj pavilonoj pretigitaj por la ekspozicio.

El la elsendo 05.10.2021. Legas Milada – 2′ 37″

Forpasis Jan Stanienda

En la aĝo de 68 jaroj, la 22-an de septembro, forpasis violonisto kaj plurjara pedagogo de la varsovia Muzika Universitato de Fryderyk Chopin, Jan Stanienda. Ekde 1975 li estis membro de la Pola Ĉambrorkestro kondukita de Jerzy Maksymiuk, kaj ekde 1977 ĝia koncertmajstro kaj solisto. En 1976, la artisto estis premiita dum la Internacia Violonkonkurso Niccolò Paganini en la itala Ĝenovo. Jan Stanienda koncertis kune kun la plej famaj nuntempaj muzikartistoj, interalie kun Yehudi Menuhin, Maurice André, Wanda Wiłkomirska, Barbara Hendricks, Nigel Kennedy kaj Ewa Połocka. En informo pri la morto de la artisto, publikigita en la retejo de la Muzika Universitato, oni legas, ke la artisto prezentiĝis en la plej famaj koncertejoj de la mondo, interalie en la novjorka Carnegie Hall, la berlina Filharmonio, Concertgebouw en Amsterdamo, Auditorio Nacional de Música en Madrido kaj en la Londona Royal Albert Hall. Laŭ la iniciato de Jan Stanienda en 1996 estis establita la Vroclava Ĉambra Orkestro “Wratislavia”, kies plurjara arta direktoro estis la forpasinta violonisto. Krome Stanienda estis ankaŭ la kreinto kaj arta direktoro de la Ĉambrmuzika Festivalo “Vesperoj en Arsenalo”, okazanta en Vroclavo ekde 1997. La artisto premiere plenumis multajn verkojn de nuntempaj polaj komponistoj por la Pola Radio, Franca Radio, kaj ankaŭ por pola kaj franca televidoj. En 2006 li fariĝis la laŭreato de vroclava muzikpremio (Wrocław Music Award).

El la elsendo 30.09.2021. Legas Maciek – 1′ 47″

Preventa programo kontraŭ memortigoj

La meza indico de memmortigoj en la landoj de la Eŭropa Unio egalas al 11 kazoj je 100 mil loĝantoj. Signife superas ĝin Litovio – 26 aŭ Slovenio – 20. Tamen la donitaĵoj el Pollando ne ĝojigas. Ĉiutage 14 personoj atencas la propran vivon, inter ili tri superas la 65-an vivojaron. Maltrankviligaj estas tiukuntekstaj donitaĵoj koncerne junularon. En Pollando pli da dekkelkjaruloj mortas pro memmortigo ol sekve de trafikakcidentoj. En 2020 la nombro de memmortigoj de infanoj kaj junuloj je 21 procentoj superis la nombron de pereintaj samaĝuloj en la stratakcidentoj. Samtempe je 12 procentoj kreskis la memmortigoj inter dekkelkjaruloj en la aĝo de 13-18 vivojaroj. Sekve de tiu aferstato estis funkciigita programo kontraŭ la memmortigaj kondutoj en la Nacia Sanprogramo por la jaroj 2021-25 „Agante kune ni vekas la esperon”. La ĉefa celo estas la profilakto per vastigita alireblo al helpo por personoj suferantaj la memmortigan krizon kun samtempa vastigo de kompetentoj de helpodonantoj. La programo estis prilaborita de la spertoplena sciencista medio. Krome ekfunkciis la tagnokta informlinio por infanoj, gejunuloj, gepatroj kaj pedagogoj „Ni helpas”.

El la elsendo 30.09.2021. Legas Maciek – 1′ 35″

Smeralda porcelano el Pollando

Adam Spała, la posedanto de la AS Fabriko de Porcelanaĵoj en Ćmielów kreis unikan smeraldan porcelanon. La recepton kaj nomon li jam patentumis en Pollando kaj ili estis rezervitaj sur la tereno de la Eŭropa Unio. La unuajn tasojn en la paŝtela verda koloro eblas aĉeti en la sidejo de la fabriko ekde la komenco de junio. Pri sia smeralda porcelano la kreinto laboris du jarojn kaj kvankam li ne malkovras la sekretojn de la recepto ĝia baza produkto estas smeralda pudro, kiun helpis al li akiri laborantoj el la ceramika fakultato de la Min-fandindustria Akademio en Kielce. Dum sia – okazinta antaŭ kelkaj jaroj – vizito en la polurigista laborejo de smeraldoj en la Sudafrika Respubliko Adam Spała rimarkis pudron el la prilaborataj gemoj, kiu sedimentiĝis sur la vestoj kaj okulvitroj de laborantoj. Ĝi estis samkolora kiel la nun akirita smeralda porcelano. Por ĝia produktado oni uzas kaolinon, kvarcon, feldspaton kaj aliajn konsisterojn, kiujn oni miksas en konformaj proporcioj kun akvo. Por konservi la durecon de la smeralda porcelano la kvanto de kvarco estis je 50 procentoj malgrandigita favore al kvarco el muelitaj smeraldoj. La pola Patentuma Oficejo kontrolis, ke simila recepturo kreiĝis ĝis nun nenie en la mondo. Nur en Ĉinio en la 15-a jarcento estis produktita la t.n. salika glazuro kun simila koloro. Tio tamen estis nur glazuro kaj ne baza porcelanprodukto.

El la elsendo 30.09.2021. Legas Milada – 2′ 14″

Ĉiam pli popularaj frostigitaj nutraĵproduktoj

Ĉiam pli da polaj konsumantoj elektas frostigitajn nutraĵproduktojn. Ekde la unuaj kovrimrestriktoj ilia vendokresko egalis al 15 procentoj kompare al la sama periodo de antaŭ unu jaro. Poloj alte taksas la avantaĝojn de la frostigaj produktoj – la naturan konservometodon, konservon de iliaj altaj nutrovaloroj, la komforton teni ilin en fridujo. Laŭ la raporto de Gemius poloj ĉiujare aĉetas 92 milionojn da kilogramoj da frostigtaj nutraĵoj. Ili troviĝas en la menuo de preskaŭ 70 procentoj de hejmaj mastrumejoj. La pendemio ne ĉesigis tiun ĉi tendencon, eĉ pli – spronis la kreskon. Ĉiam pli da poloj aĉetas frostigitajn fruktojn, legomojn kaj manĝopretajn pladojn. Tiu ĉi kreskotendco koncernas ne sole la polan konsummerkaton. La plej frapa ekzemplo estas Britio. Laŭ la Brita Federacio de Frositigitaj Nutraĵoj britoj aĉetas frostigitajn produktojn ĉiam pli ol iam ajn antaŭe. Pasintjare la britaj klientoj elspezis kromajn 872 milionojn da pundoj por diversspecaj frostigitaj nutraĵproduktoj. Tiu ĉi sektoro estas en Britio la dua plej bone evoluanta nutraĵkategorio krom alkoholaĵoj.

El la elsendo 21.09.2021. Legas Milada -1′ 45″

Stipendioj por poldevenula junularo

Pli ol 600 junaj poldevenuloj el la tuta mondo ricevos stipendiojn kadre de la programo por la Pola Kolonio Eksterlande, al kiu patronecas generalo Władysław Anders. Laŭ informo de la Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo la programo ebligos al ili studi en la pola lingvo en polaj altlernejoj. Nunjare kadre de la rekrutigo por studoj de la 1-a grado aŭ magistrigaj studoj povis anonci sin personoj posedantaj la polan civitanecon kaj civitanecon de alia lando, kiuj sian kompleksan lernadon sur la nivelo de la mezgrada lernejo partoprenis eksterlande. En Pollando studos 471 tiaj stipendiitoj kaj 131 stipendiitoj de la 2-a grado. La programo de jaro al jaro ĝuas ĉiam pli grandan interesiĝon. Nacia Agentejo por la Akademia Interŝanĝo garantias al ĉiuj ĉiumonatan stipendion. Senpaga estas kleriĝado dum la preparaj kursoj aŭ en publikaj altlernejoj. Inter la polkolonia junularo plej grandan interesiĝon ĝuas ekonomikaj sciencoj kaj administrado, informadiko kaj internaciaj rilatoj.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Maciek – 1′ 14″

Auschwitz-muzeo kun leciono pri deportitaj tien infanoj

La Muzeo de Auschwitz dokumentanta la germanan koncentrejon sur la pola teritorio pretigis la virtualan lecionon pri infanoj tien deportitaj. Ĝia aŭtorino Helena Kubica skribas pri preskaŭ 232 mil infanoj kaj junuloj senditaj tien dum preskaŭ 5-jara funkciado de Auschwitz-koncentrejo. La judaj infanoj trafis tien kadre de la kampanjo de plena ekstermo de la juda loĝantaro, la romaaj kadre de la programo izoli kaj ekstermi la romaan loĝantaron, la polaj pro patriota kunlaboro aŭ partopreno en la rezista monado, lige kun la kampanjo eksloĝiganta tutajn familiojn el Zamość-regiono kaj el la insurekcia Varsovio. Ankaŭ pro la t.n. krimoj kontraŭ la Tria Regno, al kiuj oni kalkulis fuĝon for de trudlaboro kaj kontrabandadon de nutraĵoj. Kelkcent infanojn registritajn kiel malliberigitajn naskis virinoj venigitaj al Auschwitz estante jam gravedaj. La leciono konsistas el dek kelkaj ĉaptroj. Krome eblas legi pri la vivo kaj laboro de infanoj-malliberigitoj, pri la koncentrejo mem, pri infanoj kiel la viktimoj de krimaj medicianj eksperimentoj, pri la evakuo de la koncentrejo kaj pri la plej junaj liberigitoj de Auschwitz.
http://lekcja.auschwitz.org/dzieci_PL/; http://lekcja.auschwitz.org/dzieci_EN/.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Maciek – 1′ 25″

Eurostat pri la bierproduktado en la Unio

Dum la unua vendredo de aŭgusto pasis la Internacia Tago de Biero kaj Bierfarado. Tiuokaze la unia statistika oficejo Eurostat publikigis donitaĵojn pri la produktado kaj eksporto de ĉi tiu alkoholaĵo en 2020. La unuan lokon okupis Germanio, kiu produktis preskaŭ unu kvaronon de la tuta unia produktado, 24 procentojn. Temis pri 7,5 miliardoj da litroj. La duan lokon okupis Pollando, en kiu oni produktis 3,8 miliardojn da litroj da biero. Ĉe la tria loko troviĝas Hispanio, kiu produktis 3,3 miliardojn da litroj da biero, kio konsistigis 10 procentojn de la unia produktado. Tute alie aspektas la rangolisto de la uniaj biereksportantoj. La unuan lokon okupis Nederlando eksportinte 1,9 miliardojn da litroj de la ora drinkaĵo. La duan kaj la trian lokon okupis Belgio kaj Germanio eksportinte 1,7, respektive 1,5 miliardojn da litroj da biero. La plej granda kliento de la unia biero estas Usono, kien oni direktis unu kvinonon de la tuta biereksporto. Simila kvanto direktiĝis al Britio. Al la plej grandaj klientoj de la unia biero kalkuliĝis ankaŭ Ĉinio, Rusio kaj Kanado.

El la elsendo 14.09.2021. Legas Milada – 1′ 46″

La pandemio ŝanĝis la polajn konsumkondutojn

La pandemio ŝanĝis la konsuman butikummanieron de poloj. La duono realigas iom pli grandan butikumadon nur unufoje, en la nutraĵbutikoj ili butikumas malpli ofte.
La konsuma sektoro evidentiĝis rezita je la pandemio. Laŭ Euromonitor International rezultas, ke la vendateco en la konsuma branĉo malkresis nur je 9 dekonoj de la procento, dum la podetala malkresko egalis al 6,7 procentoj. En la antaŭaj jaroj la konsuma branĉo estis kreskanta je 2,7 procentoj jare. 22 procentoj de enketitaj poloj pli ofte dum la pandemio aĉatas varojn rete, ĉiu kvina kliento butikumas en la amasvaraj vendejoj, 11 procentoj preferas loĝprokismajn nutraĵbutikojn.
Plimulto de poloj – 87 procentoj – por la nutraĵoj elspezas ĝis unu mil zlotoj. Inter ili 44 procentoj elspezas tiucele 500 mil zlotojn, dum 43 procentoj elspezas inter 500 kaj unu mil zlotoj por unu persono. Nur 13 procentoj de la klientoj elspezas pli. Plimulto de la enketitoj – 71 procentoj – ne rimarkis kreskon de la elspezoj dum la pandemio. Tion konstatis tamen 19 procentoj de la enketitoj. Ĉiu 10-a persono devis limigi siajn konsumelspezojn.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 2′ 16″

Brazilaj esperantistoj en la Tago de la Nacia Legado

Kiel informis nin Alvaro Motta el Rio de Janeiro, la lastsabatan eventon, kiu estis Tago de la Nacia Legado partoprenis en Brazilo 7 esperantistoj – Paulo Sergio Viana el Lorena, James Piton en Campinas, Ivan Colling kaj Rita Moraes el Kuritibo kaj Tania Paixão, Dirce Salles kaj Alvaro Motta el Rio de Janeiro. La komuna legado (per Zoom) de la fragmento el la esperantigita verko de Gabriela Zapolska “La Moralo de S-ino Dulska” estas registrita. Lastĵaŭde okazis la provlegado de la teksto tiel, ke sabate ĉio okazis glate kaj oni ĝuis agrablan etoson de la evento. La nunjara legado de esperantigita pola literaturaĵo havas apartan emfazon. Kiel aldonas Alvaro Motta, la 2021-a jaro estas tre speciala jaro por la pola komunumo en Brazilo, ĉar en tiu ĉi jaro oni festas la 150 jariĝon de pola enmigrado en Brazilon. Dank’ al Esperanto, brazilaj esperantistoj jam la 6-an fojon sinsekve paroprenis en tiu grava literatura evento en Pollando, kiu estas la Tago de la Nacia Legado.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Milada – 1′ 44″

Prezokresko kaj psika bonfarto de poloj

Laŭ la opinisondado de UCE RESEARCH i SYNO Poland por la platformo ePsycholodzy.pl pli ol 37 procentoj de poloj asertas, ke ilia psika bonfarto malboniĝis en la pandemia periodo. Inter ili ĉirkaŭ 23 procentoj kiel la ĉefan motivon elmontras la prezokreskon. La prezoj en Pollando kreskas aktuale plej rapide en la tuta Unio kaj samtempe oni notas la plej altan de multaj jaroj inflacion. Ĝuste tiuj faktoroj influis malaltiĝintan sekurecsenton de poloj. Tio aparte influas la bonfarton de personoj, enspezantaj 7-9 mil zlotojn nete. Temas pri grupo konsisitiganta superan mezan klason. La meza enspezo nete en julio egalis al 4214 zlotoj.
Ankaŭ grizaĝuloj negative frontas la prezokreskon kaj inflacion, kio ligiĝas kun prezokresko de nutraĵoj, senalkoholaj trinkaĵoj, ĝeneralaj kostoj de la hejmmastrumado kaj prezoj de medikamentoj. Konsiderante prezokreskon kaj psikan bonfarton estis rimarkitaj diferencoj inter la loĝantoj de urbo kaj kamparo. En somero – la enketado okazis en aŭgusto – loĝantoj de malgrandaj urboj kaj vilaĝoj en pli signifa grado povas kompletigi konsumvarojn utiligante fruktojn kaj legomojn el la propraj ĝardenetoj.
La ekonomian sekurecsenton de personoj laborantaj perturbas aldone la zorgo pri enlaborigo, kion deklaris 14,4 procentoj de la enketitoj. Tamen en Pollando oni sukcesis eviti troan kreskon de senlaboreco kaj tiu situacio estas pli bona ol sur alilandaj labormerkatoj. Samtempe la timon pri laborperdo en la kunteksto de la psika bonfarto pozitive influis la malseverigataj ekde majo pandemiaj restriktoj kaj iom-post-ioma malfrostigado de la mastrumado. Pli da laborofertoj sur la labormerkato ol antaŭ la pandemio.

El la elsendo 07.09.2021. Legas Maciek kaj Barbara – 1′ 32″

La 82-a datreveno de la eksplodo de la 2-a mondmilito

La 1-an de septembro Pollando omaĝe rememoras la 82-an datrevenon de la eksplodo de la 2-a mondmilito, en kiu pereis 6 milionoj da polaj civitanoj, inkluzive de 250 mil soldatoj. La pola prezidento Andrzej Duda dum la porokazaj solenaĵoj en la loko Wieluń konstatis i.a., ke neniu honesta persono povas aprobi, ke post la paso de jardekoj oni akuzu polojn pri ajna, aparte institucia partopreno en la 2-a mondmilito. Pollando estis la viktimo de ĉi tiu milito provokita de Germanio, en kiu pereis 16 procentoj de la pola populacio. La partopreninta solenaĵojn ĉe la promontoro Westerplatte pola ĉefmonistro Mateusz Morawiecki ankaŭ memorigis, ke la milito estis proklamita de la germanaj invadintoj. Li atentigis i.a., ke nun 82 jarojn post la komenco de la 2-a mondmilito necesas konscii pri tio, ke okazas procezo, en kiu el la memoro kaj konscio estas elpuŝata la fakto, kiu estis la fakta kaŭzinto, kiu respondecas pro la tiamaj krimoj, detruoj, mortoj.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 19″

Nova lernojaro 2021/22

La 1-an de septembro 2021 la novan lernojaron komencis en Pollando 4,6 milionoj da lernantoj kaj 644,5 mil instruistoj en 20 mil lernejoj. Por 381 mil infanoj temas pri la unua lernojaro en la la bazaj lernejoj. La nova lernojaro por ĉiuj komenciĝas laŭ la antaŭpendemiaj principoj, t.e. ĉiuj frekventas fizike lernejojn tamen kun observado de sanitara reĝimo. La fizika ĉesto en lernejoj kaj inter kolegoj estas bezona por la lernantoj, kion konfirmas psikologoj. Oni elmontras krome la malkreskantan efikecon de la distanca lernado. La lernantoj en klasoj lernos sen makoj, tamen en la komunua spaco dum paŭzoj devos ilin uzi. Laŭ esploroj de la Instituto pri Merkataj kaj Sociaj Esploroj rezultas, ke 86,9 procentoj de la enketitoj deklaras sin por fizika reveno de lernantoj al lernejoj. 55 procentoj asertas, ke lernejoj estas bone al tio preparitaj. Nek instruistojn nek lernantojn koncernas deviga vakcinado. Ne okazos ankaŭ amasa testado kontraŭ Kovim-19. Tamen la nova lernojaro komenciĝos per kampanjo populariganta la vakcinadon.

El la elsendo 01.09.2021. Legas Krystyna kaj Barbara – 1′ 36″