Kulturkroniko
Historiaj „Registroj de malsanuloj” en la renovigado
Unikaj „Registroj de malsanuloj” el la kolekto de la krakovaj Bonfratuloj estis subigitaj al konservistaj laboroj. Troviĝas en ili informoj pri pacientoj, kiuj en la 17-a/18-a jarcentoj estis kuracitaj en la gviditaj de la monakoj hospitaloj, pri iliaj malsanoj kaj ilia bonstato, kaj eĉ pri malnovaj vestoj. La hospitala ordeno de s-ta Johano Dia, populare nomata Bonfratuloj estis venigita al. Pollando en 1609. Dum jaroj la monakoj gvidis hospitalojn, en kiuj estis kuracataj ĉefe la plej mizeraj loĝanoj de la urbo, kvakam ili ankaŭ akceptatis pacientojn pli bonstatajn kaj gastojn, ekzemple soldatojn, pilgrimantojn aŭ sacerdotojn. En la registro de pacientoj troviĝas ĉefe mizeruloj, difinataj kiel „pauperum” aŭ oldulo, studentoj kaj lerantoj de malatgradaj lernejoj, servistojn kaj diversspecajn metiistojn membriĝintaj en gildoj kiel ŝufaristoj, kudristoj, buĉistoj, franĝistoj, sapfaristoj, barborazistoj, bindistoj kaj ankaŭ muzikistoj. Temas pri la plej malnovaj registroj de malsanuloj konserviĝintaj en Pollando devenantaj el la bonfratulaj hospialoj en Zebrzydowice, Lublin kaj Krakovo. Troviĝas en ili ĉio, kion nun registras „informkarto de paciento”, do persona nomo, kelkfoje familia nomo, aĝo, konstatita malsano, longdaŭro de la hospitala estado kaj informo pri tio, ĉu la paciento estis kuracita aŭ mortis. La plej malnova el la konservitaj registroj – latinlingva – devenas el la jaroj 1628-41 el Zebrzydowice. La tri ceteraj estis faritaj pollingve en Lublino kaj Krakovo en la dua duono de la 17-a jarcento kaj en la 18-a jarcento. La konservistaj laboroj daŭris ekde marto kaj ilian rezulton eblos rigardi en februaro en la organizota en la bonfratula klostro en Krakovo ekspozicio. La monako atendas, ke e 2016 al konservistaj laboroj estos subigitaj aliaj historiaĵoj el la klostra kolekto. Pliaj registroj de malsanuloj, registroj de medicinistaj rekomendoj kaj malnovpresaĵoj pri medicino. Aktuale Bonfratuoj gvidas kvar hospitalojn en Krakovo, Lodzo, Piaski (en la poznana provinco) kaj en Katowice.
El la elsendo 18.12.2015. Legas Tomek – 2’31”
Festivalo de malnova muziko Actus Humanus
Ekde lundo ĝis la plej proksima dimanĉo en Gdansko daŭras la 5-a Festivalo Actus Humanus, dum kiu prezentiĝas tiom elstaraj artistoj de la malnova muziko kiel violonisto Giuliano Carmignola kun Accademia Bizantin kaj Ottavio Dantone, kontratenorulo Franco Fagioli, la formacio Graindelavoix kaj Björn Schmelzer, Akademie für Alte Musik Berlin. Actus Humanus estas renoma festivalo, kies famo jam delonge transpaŝis la limojn de Pollando. Kun zorgeme prilaborita repertuaro prezentata de elstaruloj de la malnova muziko Actus Humanus de kelkaj jaroj okupas pintan lokon en la kulturaj rangolistoj. En la nuna jaro ĝi ricevis prestiĝan distingon EFFE – Europe for Festivals, Festivals for Europe. Atribuas ĝin la brusela societo Eŭropa Festivala Asocio. Tiamaniere la internacia ĵurio agnoskis la festivalon, kiu popularigas la eŭropajn heredaĵon kaj valorojn, artan rafinitecon kaj pripensitan, koheran programon. Konforme al la tradicio en la festivalo aŭdiĝas komponaĵoj ligitaj kun Kristnasko. La festivalaj koncertoj okazas en la gotikaj preĝejoj de sanktaj Johano kaj Jakobo, kaj ankaŭ en la historia 14-jarcenta Artus-Kortego. La festivalajn trasmisiojn realigas la 2-a Programo de la Pola Radio kaj rete Nacia Aŭdiovida Instituto.
El la elsendo 11.12.2015. Legas Tomek – 1’33”
Poloj aĉetas librojn en amasvendejoj
En 2014 okazis preskaŭ 15-procenta kresko de aĉetebleco de libroj en la amasvendejaj retoj kompare al 2013. La klientoj povas aĉeti laŭ atrakcia financa oferto ĉiasepcajn konsillibrojn, biografiojn, sensacitemajn librojn kaj kvalitan literaturon. La nombro de reklamoj rilataj al libroj en la varbfolioj de la komercaj retoj en 2014 egalis al 5255 kaj estis je 681 pli granda ol en 2013. Je pli ol 18 procentoj kreskis la nombro de reklamoj rilataj al la infana literaturo kaj je preskaŭ 13 procentoj rilate al libroj por plenkreskuloj. La komercaj retoj tiamaniere logas pli ambician klienton, al kiu ili vendas kroman varon kun malgranda krompago. Tiu strategio tamen negative influas la librovendan merkaton pere de la ruiniga por ĝi prezobatalo. Kvankam la komercaj retoj ne disponas pri same vasta librooferto kiel la tradiciaj librovendejoj, sed ili koncentriĝas pri la plej bone vendiĝantaj titoloj, eldonnovaĵoj, libroj de popularaj aŭtoroj, konsillibroj, kio forprenas la tradician klientaron de la librovendejoj. Malgraŭ tio ne la komercaj retoj estas la plej danĝeraj por tradiciaj librovendejoj, sed la interreto, kie la prezooferto estas multe pli favora.
El la elsendo 08.12.2015. Legas Milada
La unua Muzeo de Poloj Savantaj Judojn
En la loko Markowa en la Apudkarpatia Regiono (la suda Pollando) estos funkciigita Muzeo de Poloj Savantaj Judojn, kiu portos la nomon de la familio Ulm (E-elsendo el la 20.03.2015). Ĝia inaŭguro havos internacian karakteron. Nun daŭras la finpretigaj laboroj. La muzeo omaĝos polojn, kiuj endanĝerigante la propran vivon savis judojn dum la 2-a mondmilito. Iliaj nomoj estos prezentitaj sur la muro apud la muzeo kaj sur la placo sur lumigitaj informtabuloj troviĝos nomoj de judoj murditaj de germanoj. Estas konataj nomoj de 200 viktimoj kaj ĉ. 900 kazoj de la savado de ilia vivo fare de poloj en la apudkarpatia regiono. Temas pri la unua ĉi-speca muzeo en Pollando. Kompletigos ĝin Fruktoĝardeno de Memoro. La lokalizo de la muzeo ne estas hazarda. Frumatene, la 24-an de marto 1944 germanaj ĝandarmoj murdis ok judojn. Kvin virojn kun la nomo Szall el Łańcut kaj du judinojn Gołda kaj Genia Goldman. Estis murditaj ankaŭ poloj ilin kaŝantaj: Józef Ulm kaj lia edzino Wiktoria estanta en la 9-a monato de gravedeco kaj 6 iliaj infanoj. La plej aĝa estis 8-jara.
El la elsendo 04.12.2015. Legas Maciek – 1’32”
”Peko” en la Nacia Muzeo de Gdansko
Avidemo, envio, voremo, avaremo bildigaj sur pli ol 300 artverkoj estas rigardeblaj kadre de granda ekspozicio „Peko” en la gdanska Nacia Muzeo. La eksponaĵoj devenas el la plej grandaj polaj muzeoj, krome el la Nacia Muzeo en Budapeŝto kaj el la fama Brukenthal-muzeo en Sibiu. La referenca al la tolaĵoj kaj grafikaĵoj estas la fama triptiko de Memling „La lasta juĝo” el la kolektoj de la Nacia Muzeo en Gdansko. La aŭtoroj de la ekspozicio memorigas, ke la pekosento en la eŭropa kulturo ligiĝas kun la heredaĵo de la meditereanea kulturo kaj judo-kristana religia tradicio. La prezentatajn tolaĵojn aŭtoras i.a. pentristoj el Hispanio, Nederlando, Flandrio, Italio kaj Germanio. Troviĝas en ĝi pentraĵoj de tiaj artistoj, kiel Francisco Goya, Pieter Breugel la II-a, Albrecht Dürer, Edward Munch, Lucas Cranach, Otton van Veen. Inter la polaj pentristoj menciindaj estas i.a. Malczewski, Grottger, Hofman, Matejko, Witkacy, Podkowiński, Schulz. La aŭtoroj de la ekspozicio memorigas, ke peko ne evitas politikon kaj regantojn. Do kvankam la ekspozicio „Peko” limiĝas al verkoj el la komenco de la 20-a jarcento ĝi spronas al enpensiĝo pri la moralaj sintenoj kaj dilemoj de la nuntempa epoko.
El la elsendo 04.12.2015. Legas Maciek – 1’41”
Nederlanda kaj flandra pentroarto en Szczecin
La ekspozicio „Ne sole tulipoj” en la Nacia Muzeo de Szczecin (la nordorienta Pollando) prezentas la 16-, 17-jarcentan pentroarton de Nederlando kaj Flandrio. 120 tolaĵoj devenas el la Ŝtata Muzeo en Schwerin, kie ili troviĝas kiel donacita kolekto de privata kolektanto Christoph Muller. La unuan fojon ili estas prezentita ekster la muzea sidejo en Schwerin. Plimulto de la pentraĵoj prezentas vastan spektron de la vivo de nederlandanoj. Krome sur la tolaĵoj bildigantaj la „oran epokon” en la nederlanda kaj flandra pentroarto prezentiĝas pejzaĝoj, senviva naturo, militistaj scenoj kaj ankaŭ portretoj. Inter ĉi lastaj apartan atenton meritas portreto de kuracisto de Jan Brueghel Pli Aĝa. Kelkaj pentraĵoj havas edifan emfazon dank’ al la kaŝiĝantaj en ili enigmoj, kiujn la spektanto devis mem malkaŝi. La ekspozicio „Ne sole tulipoj” estas rigardebla en la Nacia Muzeio Szczecin ĝis la 10-a de aprilo 2016.
El la elsendo 27.11.2015. Legas Maciek
„Ĉe Uzuristo” de Georges de La Tour en la Reĝa Kastelo
La tolaĵo „Ĉe Uzuristo” de la franca barokepoka pentristo Georges de La Tour ĝis la 10-a de januaro 2016 estas admirebla en la varsovia Reĝa Kastelo kadre de la ciklo „Artgalerio de unu pentraĵo”. La Tour, originala kaj iom mistera pentristo el la unua duono de la 17-a jarcento, apartenas al pentristoj elstaraj, kvankam iom forgesitaj de la arthistorio. La tolaĵo fine de la 18-a jarcento apartenis al Eugeno la Lotaringia, princo de d’Elboeuf de Lambesc. Lia edzino sian havaĵon inkluzive de la donacita al ŝi bildo heredigis al Łukasz Dąmbski, ŝia havaĵa konsilisto kaj artkolektanto. Lia plenrajtigito Tomasz Dąmbski deponis la kolektojn en la Nacia Instituto de Ossoliński-familio en Lvovo, kie ili eniris la konsiston de la Muzeo de Lubomirski-princoj. Komence la pentraĵo estis opiniata la verko de Gerard della Notte, sekve de Theodor Romboust. Nur dum la monografia ekspozicio en 1972 „Ĉe Uzuristo” estis agnoskita kiel la tolaĵo de La Tour. En 1974 dank’ al retrovita subskribo la supozoj de ekspertoj estis konfirmitaj. Disputa evidentiĝis krome la titolo „Ĉe uzuristo”. La franca literaturo titolis ĝin „reguligado de kontoj aŭ ŝuldorepagado. Laŭ polaj arthistoriistoj la bildo komentas la socian situacion de la loĝantoj de Lotaringio. Bonstate vestitaj viroj simbolas reĝajn oficistojn, barbohava maljunulo signifas kamparanon. Tio bildigas la malfacilan situacion de la paŭperiĝanta loĝantaro, kiu ne kapablas elteni la financajn postulojn de la franca reĝo aŭ lotaringia princo.
El la elsendo 20.11.2015. Legas Tomek
Pola Radio – nacia kulturinstitucio
Ankoraŭ antaŭ sia nomumo profesoro Piotr Gliński, la nova pola ministro por la kulturo kaj nacia heredaĵo deklaris, ke Pola Radio devas fariĝi nacia kulturinstitucio. Ligiĝos kun tio nova maniero financi la publikan radion. Tion celos transformo de la publika radio – same kiel de la lokaj radiostacioj – el la komercaj kompanioj en la naciajn kulturinstituciojn. Laŭ profesoro Gliński la evoluo de la pola kulturo celos ĝian stabiligon, se temas pri institucioj, artistoj kaj kreantoj. La evoluo celas ankaŭ la ligon de la pola ŝtatintereso, de la patriotaj valoroj kaj tradicioj kun tio, kion donas kulturo.
El la elsendo 13.11.2015. Legas Maciek
Nova 5-zlota monero kun la urbodomo de Poznano
La Nacia Pola Banko ĵus encirkuligis novan 5-zlotan moneron el la serio „Malkovru Pollando”, sur kies renverso troviĝas la bildo de la urbodomo de Poznano. Ĝi estas jam la 4-a monero en la serio inaŭgurita en majo de la pasinta jaro. Ĝis nun aperis „25 jaroj de libereco”, „La Reĝa Kastelo en Varsovio”, „La kanalo de Bydgoszcz”. La eldonkvanto de la nova monero egalos al unu miliono 200 mil ekzempleroj. Se temas pri numismatikaĵoj ligitaj kun Poznano, en kiu funkcias konataj por esperantistoj Interlingvistikaj Studoj, en 2003 la Nacia Monemisiejo eldonis monerojn lige kun la 750-jariĝo de la fondoakto de la urbo. En 2013 kadre de la serio por kolektantoj „Polaj Futbalistaj Kluboj” aperis momenro dediĉita al la klubo „Warta-Poznań”. Encirkuligitaj estis ankaŭ numismatikaĵoj okaze de la 40-jariĝo de la kontraŭkomunista elano „Junio ‘56” kaj duzlota monero prezentanta la tiean Franciskanan Klostron.
El la elsendo 13.11.2015. Legas Maciek
Karl Dedecius. Literaturo – Dialogo – Eŭropo
“Karl Dedecius. Literaturo – Dialogo – Eŭropo”, tiel estas titolita ekspozicio rigardebla ĝis la mezo de decembro 2015 en Collegium Polonicum en Słubice (la okcidenta Pollando). Ĝi estis pretigita kune kun la Muzeo de la urbo Lodzo. Temas pri laŭvica komuna entrepreno de ambaŭ establoj dediĉita al la popularigo de la kreado de elstara germana tradukanto de la pola literaturo en la germanan lingvon. Dank’ al la nuna ekspozicio la vizitanto povas konatiĝi kun la reala kaj metafora spaco de la tradukista laboro, kaj la tradukfilozofio de Dedecius. Pere de tekstoj kaj bildoj sur paneloj estas prezentitaj amikecoj de Dedecius kun polaj poetoj. La instalaĵo havas formon de libro, en kiu i.a. troviĝas indikoj kiel traduki la nacian kulturon en fremdajn lingvojn. Collegium Polonicum en Słubice kaj la Muzeo de la urbo Lodzo de jaroj klopodas popularigi la atingaĵojn de Dedecius i.a. per la scienca periodaĵo „La jarlibro de Karol Dedicius” aŭ organizita antaŭ kelkaj jaroj ekspozicio „Karl Dedecius kaj Lodzo”. Ĝuste en Lodzo Karl Dedecius naskiĝis en 1921. Rekrutigita al Wermaht li paroprenis la Staliningradan batalon. Li estis malliberigito de sovetiaj ostaĝejoj. Fuĝinte el GDR (Germana Demokrata Respubliko) li laboris en iu el la okcidentgermanaj asekurkompanioj. Tiam li komencis sian krean verkadon, sen kiu signifa parto de la pola literaturo restus nekonata al la legantoj en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Dedecius de pli ol 60 jaroj tradukas tekstojn de klasiukuloj de la pola poezio en la germanan lingvon. Li eldonis multajn teoriajn tekstojn pri literaturo de la slavaj lingvoj kaj pri la teorio de la tradukado. En 1979 Karl Dedecius establis Germanan Instituton pri la Pola Kulturo en Darmstadt, kies direktoro li estis ĝis 1997. Li ricevis honoran doktortitolon de multaj universitatoj en Pollando kaj en Germanio. Krome Karl Dedecius estis distingita per multaj altrangaj ŝtataj distingoj.
El la elsendo 06.11.2015. Legas Maciek