Kulturkroniko
„Kamparanoj” de Władysław Reymont en 160 eldonoj
Ĝis la mezo de marto la loĝantoj de Skierniewice en la centra Pollando povas viziti ekspozicion „Kamparanoj” de Reymont en 160 eldonoj. La ekspozicio prezentas diverslingvajn versiojn de la fama verko de Władysław, i.a. ĉinan, svedan, kroatan, hebrean el la privata kolekto de Zbigniew Stania, la posedanto de la Artgalerio de Arkivaĵoj kaj Regionaj Memoraĵoj en la vilaĝo Lipce Reymontowskie. Ĝuste tiun lokon elektis la aŭtoro por la intrigo de sia romano “Kamparanoj”. Li estis ligita kaj kun ĝi kaj kun ĉirkaŭaj lokoj inkluzive de Skierniewice. En Skierniewice Reymont havis amikojn kaj rolis en la amatora teatro. En decembro 2015 pasis la 90-a mortodatreveno de Reymont, kiu akiris la mondan famon ĝuste dank’ al la romano “Kamparanoj”, pro kiu en 1924 li ricevis literaturan Nobel-premion. En sia vivo Reymont paktikis diversajn profesiojn. Li estis tajloristo, fervojoficisto, rolis en vagaj teatraj trupoj, laboris kiel ĵurnalisto, verkis novelojn. En siaj romanoj li traktis problemaron ligitan kun moraj transformiĝoj, socio, historio. Signifan lokon en la kreado de Reymont okupas la romano “Promesita Tero” – filmita de Andrzej Wajda – prezentanta la kreiĝon de la industria Lodzo lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. En decembro 2015 ĝi estis rekonita kiel entute la plej bona pola filmo.
El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’57”
Ripozo kun arkitekturo
Homoj ofte klopodas distanciĝi de la urbo kaj ĉiutagaj zorgoj serĉante ripozon dum la semajnfina kontakto kun la naturo. Tamen kiel elmontras la plej novaj esploroj simile ripozige efikas tempo pasigita en la ĉirkaŭaĵo de bela arkitekturo. Laŭ esploristoj el la Universitato en Warwick ne estas necese fuĝi for de la urba bruo, sed promeni al lokoj karakteriziĝantaj per bela arkitekturo. Por plibonigi nian bonfarton ne estas necesa verda scenaro, sed unuavice plaĉa scenaro. Baze de pluraj analizoj specialistoj elmontris, ke pliboniĝon de nia animagordo kaj bonfarto simile kiel parkoj, arbaroj, naturbelaĵoj influas ankaŭ belaj arkitekturaj objektoj, estetikaj valoroj de la urbaj konstruaĵoj, interesa dezajno en la urba spaco. Simile kiel susurantaj arbaroj kaj florplenaj herbejoj ili ankaŭ kaŭzas kontentosenton, provizas nin per pozitiva energio kaj ĝenerale influas plibonige la animagordon. Kaj tio signifas, ke la medio en kiu ni troviĝas ĉiutage havas pli grandan influon je nia bonfarto ol oni komence pensis. Tio estas grava signalo por arkitektoj kaj personoj okupiĝantaj pri la planado de la urba spaco, ke jam ĉe la etapo de planado ili memoru ne sole pri funkcieco de koncerna loko, sed ankaŭ pri ĝiaj estetikaj valoroj.
El la elsendo 22.01.2016. Legas Tomek – 1’30”
Sensacia malkovro en Gniezno
En la Katedrala Arkivo de la unua pola ĉefurbo Gniezno estis retrovitaj pli ol unu kaj duona mil dokumentoj el la limperiodo de la 15-a kaj la 16-a jarcentoj, inkluzive de la procesa dokumento el 1462 kaj dokumento de la episkopa juĝisto el 1501. Tiu malkovro estas des pli grava, ĉar dokumentoj de antaŭ pli ol 500 jaroj konserviĝis nenie krom Gdansko kaj Vroclavo. La retrovo okazis dum la ordigado de la malnova sidejo de la Katedrala Arkivo fare de ĝiaj laborantoj kaj laborantoj de la Historia Instituto de la Pola Sciencakademio. Krom ĉirkaŭ 1700 kompletaj dokumentoj aŭ konserviĝintaj en iom grandaj fragmentoj estas ankaŭ amaso da malpli grandaj folipecoj. Ĉiujn eblas kompari al la nuntempaj tribunalaj aktoj. Nun ili estas registrataj kaj ordigataj, sekve ili estos skanitaj kaj en pli fora estonteco disponigitaj publike. La laboroj same pro la stato de la dokumentoj, ilia lingvo (latino en la mezepoka varianto), skribmaniero (mallongigoj kaj gotika literformo) ne progresas rapide. Oni atendas kromajn rimedojn por ilia konservado kaj prilaboro de ilia katalogo kun preciza priskribo kaj resumo.
El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’33”
Historiaj restaĵoj el la batalkampo de Grunwald
Finiĝis la konservistaj laboroj pri 100 plej interesaj historiaj objektoj retrovitaj dum la lastaj du jaroj sur la batalkampo de Grunwald el 1410. La publiko povos ilin rigardi en la Muzeo de la kontraŭteŭtonkavalira batalo en la loko Stębark dum la maja Nokto de Muzeoj. Krom elementoj de armiloj kaj fragmentoj de batalakcesoraĵoj al la konservado estis subigitaj preskaŭ ĉiuj numismataĵoj trovitaj sur la esplorata tereno, ne nur devenataj el la mezepoko. Dank’ al la pasintjara esplorado de la bataltereno la bazo de arkeologiaj fontoj de la muzeo riĉiĝis pli ol 100-procente. Temas pri malgranddimensiaj objektoj, ĉar pli grandaj kaj valoroj estis kolektitaj tuj post la batalo. Oni ne ekskludas retrovi ankaŭ tiajn en la sekvaj esplorsezonoj. Muzeistoj elstarigas la signifon de la retrovo de objektoj atestantaj pri la komercaj kontaktoj de la Romia Imperio kun la loĝantoj de la ĉirkaŭaj terenoj, pri kio atestas romiaj numismataĵoj kaj retrovon sur Grunwald-kampo de militrestaĵoj el la 1-a kaj la 2-a mondmilitoj. Sur la batalkampo de Grunwald la arkeologiajn esplorojn kun la partopreno de sciencistoj kaj arkeologoj krom laborantoj de la muzeo partoprenas ankaŭ esploristoj el Danio, Norvegio, Britio kaj Pollando. Sciencistoj volas nun identigi lokon de la ĉefa batalo de la polaj kaj alianciĝintaj soldatoj kontraŭ la teŭtonkavalirajn trupojn.
El la elsendo 15.01.2016. Legas Barbara – 1’48”
Vroclavo, Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo
Kiel ni jam plurfoje informis Vroclavo en la sudokcidenta Pollando en 2016 rolas kiel Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo. La solenaĵo inaŭguranta ĉi tiun eventon okazos inter la 15-a kaj la 17-a de januaro. La ĉefa urbo de la Malsupra Silezio kundividas ĉi tiun titolon kun la hispana San Sebastian, kiu estas la ĉefa urbo de la regiono Gipuzkoa en la Vaska Aŭtonomia Komunumo. La ĉefevento de la inaŭgura solenaĵo estos spektaklo el la speco „perfomace” „Vekiĝo”, en kiu la historion de la urbo ŝpinos kvar spiritoj: Spirito de Grandaj Defioj, Spirito de Novumoj, Spirito de Rekonstruo kaj Spirito de Inundo. La 17-an de januaro ili vekiĝos en kvar diversaj lokoj de la urbo kaj laŭ kelkkilomentra itinero ili celos por renkontiĝi sur la vroclava urboplaco. Kadre de la solena inaŭguro la 16-an de januaro en la Muzeo de Arkitekturo estos prezentita ekspozicio „Made in Europe. 25 jarojn de la Unia premio pri la nuntempa arkitekturo Mies van der Rohe Award”. Estos en ĝi prezentitaj modeloj de 170 plej bonaj arkitekturaj verkoj. La 15-an de januaro en la artgalerio „Awangarda” estos solena inaŭgurita la ekspoicio „Sonado” prezentanta la kreadon de la vaska skulptisto Eduardo Chilida, unu el la plej gravaj hispanaj artistoj el la 2-a duono de la 20-a jarcento. Sume dum la tri inaŭguraj tagoj estas planitaj ĉirkaŭ 100 kulturaj eventoj disvolviĝontaj en diversaj urbopartoj. Por la periodo, kiam Vroclavo plenumos la rolon de la Eŭropa Ĉefurbo de Kulturo estas planitaj entute mil arteventoj el diversaj artbranĉoj. Vroclavo preparis sin por ĉi tiu rolo ekde la 2013-a jaro.
El la elsendo 10.01.2016. Legas Maciek
Ligna trezoro, projekto savi la malnovan arkitekturon
Elektronikaj modeloj de malnovaj lignokonstruaĵoj kaj itinero de polaj urbetoj en la lublina vojevodio, kiuj fieras pri ĉi-specaj historiaj kostruaĵoj, publikaĵoj pri la ligno en la pola arkitekturo kaj rondiranta ekspozicio pri la pola kaj norvega ligna arkitekturo estas frukto de la pola-norvega projekto “Ligna trezoro”. Protektante la heredaĵon ni kreas estontecon”. La ekspozicio estis jam prezentita en la Norvega Esplorinstituto pri la Kultura Heredaĵo en Oslo kaj en la Muzeo de Larvik. Ĝis la 10-a de januaro ĝi estas rigardebla sur la korto de la Kastelo en Lublin (la orienta Pollando). Pli frue ĝi estis ekspoziciata en urbetoj, kiujn ĉirkaŭprenis la projekto. Akompanis tion laborrenkontoj i.a. por lernejoj, komunumoj, lokaj socioj pri tio, kiel protekti lignajn historiajn objektojn. Elektronikaj modeloj de kvin polaj urboj en la lublina vojevodio – Krasnobród, Szczebrzeszyn, Dubienka, Wojsławice kaj Tyszowiec, kaj krome de la norvega Larvik kun la historiaj stratplanoj estos rigardeblaj ankaŭ en la Interreto.
El la elsendo 10.01.2016. Legas Tomek
Slavoj en la orienta Bavario
La ekspozicio Slavoj en la orienta Bavario funkcianta en la Arkeologia Muzeo de Varsovio prezentas eksterordinare valoran kolekton de historiaj objektoj ligitaj kun la slava setliĝado sur la tereno de Bavario. La esploroj de la germanaj arkeologoj elmontris, ke ĉi tiu tereno en la frua mezepoko estis enloĝata same de ĝermanoj kiel ankaŭ slavoj. La apogea periodo de la slava setliĝado datiĝas je la 8-a kaj 9-a jarcentoj, sed ĝia komenco estas multe pli frua. La sensaciaj malkovroj en Ratisbono pruvas, ke la unuaj slavoj venis al la tereno de Bavario jam fine de la 6-a jarcento. La prezentataj eksponaĵoj, kiel ora kaj arĝenta juvelaro, objektoj de la ĉiutaga uzo kaj malmulte konataj el Pollando unutranĉaj glavoj de la speco sax pruvas la reciprokajn influojn de la slava kulturo kun la ĝermanaj bajuvaroj (malnova nomo de bavaroj). Ili ankaŭ reliefigas komplikan bildon de la slava setliĝado – de la ĉiutaga vivo kaj pagana ritaro ĝis kristanigaj procezoj kaj asimiliĝo. La ekspozicio daŭranta ĝis la mezo de marto 2016 estis pretigita kunlabore kun la Muzeo de Ratisbono kaj la Arkeologiaj Muzeoj en Varsovio kaj Krakovo.
El la elsendo 01.01.2016. Legas Tomek – 1’24”
La 2016-a la Jaro de Henryk Sienkiewicz
La pola Senato proklamis la 2016-an jaron kiel Jaron de Henryk Sienkiewicz lige kun la 100-a datreveno de lia morto relifigante liajn meritojn en la instruado de fiero esti polo kaj pro la amo al la patrolando. Kiel substrekis polaj senatanoj pere de sia kreado, publica agado kaj socia aktiveco li vekis la nacian konscion, li instruis ami la patrolandon, li instruis la kapablon al sinoferoj. Kiel estis konstatite, en la rezolucio la Jaro estas proklamita ne nur por omaĝi tiun ĉi Grandan Polon, sed ankaŭ por popularigi lian kreadon kaj ideojn troviĝantajn en liaj libroj, unuavice temas pri patriotismo kaj ligiĝo al la tradiciaj valoroj. Dum la epoko de dispartigoj li verkis por animlevi la korojn kaj liaj verkoj trafis sub ĉies tegmentojn. Liaj romanoj publikigigataj poparte en gazetaro per la komuna kunlegado kunigis reprezentantojn de ĉiuj socitavoloj. La influo de Sienkiewicz-lingvaĵo je la nuntempa pola lingvo estas malfacile trotaksebla. Sienkiewicz estis kaj estas ambasadoro de poleco i.a pro la romano enhavanta universalajn valorojn, kiu estas „Quo Vadis”. Tio alprenas en la nuna momento de la kontraŭpuŝiĝo de civilizacioj kroman, nuntempan signifon. Henryk Adam Aleksander Pius Sienkiewicz blazone Oszyk, pseŭdonome Litwos estas unu el la ple popularaj polaj verkistoj kiel la aŭtoro de „Trilogio”, „Teŭtonkavaliroj”, „Quo Vadis”, „Połaniecki-Familio” kaj en „Tra Dezerto kaj Praarbaro”. Pro la tuto de sia literaturista verkado li ricevis literaturan Nobel-premion en 1905. En sia tiuokaza parolado Henryk Siekiewicz reliefigis, ke tiu honoro estas aparte valora por li kiel la filo de Pollando, kiun oni proklamis morta kaj jen unu el la pruvoj, ke ĝi vivas. Oni deklaris ĝin konkerita, kaj jen nova pruvo, ke ĝi kapablas venki.
El la elsendo 01.01.2016. Legas Tomek – 2’07”
Jan Potocki. Manuskripto trovita en Zaragozo
Lige kun la 2015-a jaro solenata i.a. kiel Jaro de Jan Potocki en la Reĝa Kastelo en Varsovio estas vizitebla ĝis la fino de januaro 2016 porokaza ekspozicio „Jan Potocki. Manuskripto trovita en Zaragozo”. Jan Potocki (1761-1815) blazone Pilawa estis ido de konata aristokrata gento, verkisto, dramverkisto, politikisto, historiisto, vojaĝanto, esploristo de antikva historio kaj de popolaj kutimoj. Li aŭtoris ankaŭ tekstojn historiajn, vojaĝraportojn el diversaj landoj, filozofiajn disertaĵojn kaj dramojn. La verko, kiu famigis lian nomon estas „Manuskripto trovita en Zaragozo” verkata ekde 90-aj jaroj de la 18-a jarcento. Ĝiaj unuaj fragmentoj aperis en presita formo franclingve en 1805. Temas pri la plurvefta romano, en kiu realo miksiĝas kun fantazio kaj historiaj kaj politikaj faktoj kun elementoj ĉerpitaj el legendoj kaj orientaj fabeloj. Jam ekde la unua eldono la verko inspiris multajn kreantojn. Unu el la plej novaj estas la serio de 12 grandformataj komponaĵoj de Sławomir Chrystow kreiĝintaj laŭ la mendo de Marek Potocki. Ili estas faritaj per la tekniko de tuĉdesegno, guaŝo kaj akvarelo. Krom tiuj ilustraĵoj en la ekspozicio vizitebla en la Reĝa Biblioteko estas prezentataj portretoj de la membroj de Potocki-familio i.a. de Anton Graff kaj Johann Baptist von Lampi, kelkaj objektoj apartenantaj al la aŭtoro de la Manuskripto kaj ankaŭ kajeroj kun la manuskripto de la romano. La objektoj kaj memoraĵoj devenas el la kolekto de Marek Potocki, la Kastela Muzeo en Łańcut, la Fondaĵo de Teresa Sahakian kaj la Reĝa Kastelo en Varsovio. Vidu la elsendon el la 26.06.2015.
El la elsendo 01.01.2016. Legas Maciek – 2’06”
Kristnaskaj Kripetoj en la Urba Muzeo de Vroclavo
Pli ol 130 kristnaskaj kripetoj de profesiaj kaj popolaj kreantoj el diversaj mondopartoj estas rigardeblaj ĝis la fino de januaro 2016 en la Urba Muzeo de Vroclavo en la sudorienta Pollando. Temas pri rava kolekto de artobjektoj el Eŭropo, Afriko, ambaŭ Amerikoj, Azio kaj Aŭstralio. Apartan atenton meritas sileziregionaj kestaj kripetoj, kies tradicio radikas en la 16-a jarcento. Ili prezentas kvazaŭ spektaklan spacon kun kripeto en la montara perspektivo kun arkitekturo inspirita de sileziaj vilaĝoj kaj urboj kaj asisto de figuroj personigantaj diversajn sociajn grupojn kaj profesiojn. En la ekspozicio troviĝas ankaŭ dek kelkaj buntaj, akrakoloraj krakovaj kripetoj, kiuj spegulas la arkitekturon de la urbo. Interesaj estas kripetoj faritaj el materialoj ekzotikaj, sed karakterizaj por la regiono, kie ili estis produktitaj, ekzemple el perlamoto, ekzotika ligno, teksaĵoj, vitro, ceramiko, alabastro. La ekspozicion titolitan „Alrapidis Bet Leĥem-on. Kristnaskaj Kripetoj el la tuta mondo” akompanas aĉetebla katalogo.
El la elsendo 25.12.2015. Legas Tomek – 1’22”