Kulturkroniko
Perdo por la pola kulturo: mortis Karl Dedecius
Lastvendrede en Franfurto ĉe Majno mortis Karl Dedecius, elstara tradukisto, populariganto de la pola kulturo en Germanio, pledanto por la pola-germana interkompreniĝo. Karl Dedecius naskiĝis en 1921 en Lodzo. Rekrutigita al Wehrmacht li patoprenis en la staliningrada batalo. Li estis malliberigito de sovetuniaj ostaĝejoj. Post la fuĝo el Germana Demokratia Respubliko Dedecius laboris en iu el la okcidentgermanaj asekursocietoj. Tiam li komencis sian krean laboron. Li tradukis pli ol 3 mil poeziaĵojn, publikigis en germanaj eldonejoj kelkdek volumojn de la pola liriko, li verkis vicon da artikoloj pri la pola literaturo, kulturhistorio kaj humanistiko. Dum dekoj da jaroj li tenis amikajn rilatojn kun polaj aŭtoroj kaj homoj el la kultura mondo, organizis ekspoziciojn, literaturistajn renkontojn, prelegojn kaj konferenojn dediĉitajn al la polaj aferoj. Dank’ al li multaj polaj aŭtoroj, tradukistoj, eldonistoj partoprenis stipendiajn programojn kaj studvojaĝojn tra Germanio. Sen Karl Dedecius signifa parto de la pola literaturo restus nekonata al leganto en Germanio, Aŭstrio aŭ Svislando. Dum pli ol 60 jaroj li tradukadis verkojn de polaj klasikaj poetoj en la germanan, eldonis multajn teoriajn disertaĵojn pri la literaturo de la slavaj landoj kaj pri tradukteorio. Al liaj ĉefverkoj kalkuliĝas i.a. la 50-voluma “Pola Biblioteko” kaj “Panoramo de la Pola Literaturo de la 20-a jarcento”. En 1979 Karl Dedecius establis Germanan Instituton pri la Pola Kulturo en Darmstadt kaj ekde 1997 estis ĝia direktoro. La Instituto kune kun la fondaĵo de Robert Bosch atribuas ĉiujare premion – al kiu patronecas Karl Dedecius – al tradukistoj de la germana literaturo en Pollando kaj de la pola en Germanio rekone pro elstaraj tradukatingaĵoj kaj pro la kontribuo al la pola-germana interkompreniĝo. Pro sia agado Dedecius estis distingita per la titolo de honorofica doktoro, doktoro Honoris Causa de pluraj universitatoj en Pollando kaj Germanio. Li ricevis ankaŭ multajn altgradajn ŝtatajn distingojn.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Gabi – 3’47”
Tunelo sub la Urba Arsenalo en Krakovo
Arkeologoj ekzamenis la misterojn de tunelo sub la Urba Arsenalo en Krakovo, kiu plej verŝajne rolis kiel sekreta pasejo. Evidentiĝis, ke la troviĝanta tie en la profundo de 6 metroj sub la ternivelo ŝtona muro vasta je 1,2 metroj estas restaĵo de la dua murdefenda ringo de Krakovo. La tunelo mem longas 16 metrojn, altas 2 metrojn kaj estas vasta je unu kaj duona metroj. La koridoro tutece estas pioĉita en la kalka roko. Komence arkeologoj taksis, ke ĝi povis kreiĝi en la dua duono de la 14-a jarcento aŭ lime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj servante kiel forfluejo de la urbaj forfalaĵoj en la foson aŭ kiel sekreta pasejo. La duan version favoras la fakto, ke tunelo ne havis kompaktan ŝtonan fundon. Sekretaj pasejoj plenumis diversajn funkciojn. Eblis laŭe de ili venigi helpon aŭ provizojn por la sieĝata urbo, eblis organizi militistan atakon kontraŭ malamiko. En la tersuperŝutita tunelo estis malkovrita arkitektura detalo el ruĝa marmoro kun plantornamaĵoj kaj orumaĵoj. Evidentiĝis, ke temas pri altarfragmento el ĉ. 1533 jaro aŭtorita de itala skuptisto Giovanni Maria Padovani. Tio estas eksterordinara detalo. La altaro projektita de Padovani povas esti difinita kiel perlo de Renesanco, unu el la unuaj polaj renesacaj verkoj. Kiel misteran eblas trakti la demandon kiamaniere ĝi ektroviĝis en la subarsenala tunelo. La altaro de Padovani farita por Wawel-katedralo en la postbaroka periodo estis malkomponita. Kelkaj ĝiaj fragmentoj troviĝas en difinitaj lokoj, kelkaj perdiĝis. La retrovita fragmento troviĝos ekde nun en la krakova muzeo de Czartoryski-familio, en kies protekto troviĝas la Arsenalo. La Urba Arsenalo apud la Reĝa estas la dua ĉi-speca konstruaĵo en Krakovo. Konstruita apud la defendomuroj servis por staplado de armiloj kaj militakcesoraĵoj. En 1874 la komunumo trandonis ĝin por la muzeaj celoj al princo Władysław Czartoryski. Aktuale troviĝas tie sidejo de la Artgalerio de Moderna Arto, krome historiaj eksponaĵoj de antikvaj meditereaneaj kulturoj.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Gabi – 2’50”
Planoj por Sienkiewicz-Jaro en Kielce
Riĉan kulturan oferton lige kun la daŭranta Sienkiewicz-Jaro pretigis la Nacia Muzeo en Kielce. Okazos multaj ekspozicioj, i.a. en ĝia filio, kiu estas Sienkiewicz-palecento en Oblęgorek. Henryk Sienkiewicz ricevis la palacon kiel dankdonacon de la pola socio en 1900 por la 25-jariĝo de sia verkista laboro. La monkolekton partoprenis poloj el ĉiuj tri dispartigitaj partoj de Pollando. La verkisto vivis en Oblęgorek ekde 1902-1914, kiam post la eksplodo de la 1-a mondmilito li forveturis al Svislando, kie en Vevery li mortis. La unua ekspozicio planita en Oblęgrek estos dediĉita ĝuste al la lasta vivetapo de Sienkiewicz en Vevey apud Laŭzano, kiam kune kun Igancy Jan Paderewski li organizis Svisan Ĝeneralan Komitaton por Helpo al Militviktimoj en Pollando. La ekspozicio titolita „Tempo mezurita per svisa horloĝo” prezentos fotojn el tiu periodo, dokumentojn ligitajn kun la agado de la komiteto, korespondaĵojn, distingojn kaj diplomojn, omaĝantajn la rolon de Sienkiewicz. Ĝi daŭros ekde mezo de aprilo ĝis la fino de aŭgusto. Dum du semajnoj de novembro Oblęgorek prezentos ekspozicion „La fontplumo de Sienkiewicz”, kiu proksimigos la historion de liaj manuskriptoj, per kiuj li kutimis pridonaci siajn amikojn kaj konatojn. Plej multaj manuskiptoj de la pola Nobel-premiito troviĝas nun en la kolektoj de Ossoliński-Instituto kaj Nacia Biblioteko. La vivon kaj verkaron de Henryk Sienkiewicz bildigos la novembra ekspozicio en la Senato de Pola Respubliko en Varsovio. Similian karakteron havos ekspozicio en Brno laŭ peto de la praga Pola Instituto. Krome estas planataj datrevenaj eldonaĵoj: katalogo de la kolektoj el Oblęgorek-palaco kaj taglibroj de Maria Szetkiewicz, la edzino de la verkisto. En la planoj de la Nacia Muzeo de Kielce estas ankaŭ tutlanda scienca sesio, ciklo da koncertoj kaj kunflugo de lernejanoj el lernejoj, kies patrono estas Sienkiewicz. Okazos trarigardo de filmoj kamereaitaj baze de Sienikiewicz-romanoj kaj familia literatura pinkino ĉirkaŭ la romano „Quo Vadis”.
El la elsendo 04.03.2016. Legas Tomek – 2’22”
Skulptaĵoj de Igor Mitoraj en Pompejo
Skulptaĵoj de Igor Mitoraj estos ekspoziciotaj sur la arkeologia tereno en Pompejo en la suda Italio. En la subĉiela ekspozicio daŭronta inter la 15-a de majo 2016 kaj la 8-a de januaro 2017 eblos rigardi liajn 28 monumentecaj verkojn. La ekspozicio de la mortinta en 2014 skulptistoloĝanta en Toskanio rolos kiel daŭrigo de granda prezento de liaj skulptaĵoj en la Valo de Temploj en Agriĝento, Sicilio okazinta antaŭ 5 jaroj kaj difinta kiel granda arta evento. Skulptaĵoj de Mitoraj estos dislokitaj en diversaj lokoj sur la tereno de la arkeologiaj foslaboroj en Pompejo. Imponaj laŭ la grandeco verkoj, inspirataj de la antikva arto kaj mitologio estos enkomponitaj en la antikvan arkitekturon de la urbo, detruita pro la erupto de Vezuvio en la 79-a jaro. Igor Mitoraj dum kelkdek jaroj loĝanta en Italio estis unu el la plej konataj kaj aprecataj artistoj. La subĉiela ekspozicio de liaj skulptaĵoj post lia morto okazis en Pietrasanta, kie li havis domon kaj laborejon, liaj verkoj estis prezentitaj ankaŭ en la proksima Pizo.
El la elsendo 26.02.2016. Legas Barbara – 1’27”
La malfrumezepoka religia skulptaĵo restaŭrita
La malfrumezepoka grejsa figuro de Dipatrino kun Jesuo-Infaneto aŭtorita plej verŝajne de Jacob Beinhart, konata silezia skulptisto kaj pentristo estas restaŭrita. En aprilo ĝi estos ekspoziciita en la Nacia Muzeo de Vroclavo. Ĝia kopio trovos lokon en la preĝejo de s-ta Maria Magdelena kaj Apostolo Andreo, kie antaŭe troviĝis la originalo. La skulptaĵo estis grave damaĝita en 1945 dum la sieĝado de la fortreso Breslau, kiam la preĝejo pro la bombeksplodo estis senigita je tegmento kaj turkaskoj. En la vroclava preĝejo konserviĝis sole la skulptaĵa trunko. La ceterajn elementojn oni opiniis perditaj aŭ detruitaj. Post jaroj evidentiĝis, ke la kapo de la Madono troviĝas en la Dioceza Muzeo en Poznano, kion oni malkovris en 2013. Dank’ al la interkompreniĝo kun ĝi eblis reakiri kaj restaŭri la historian skulptaĵon. Bedaŭrinde ne estis retrovita la originalo de Jesuo-infaneto. Sen tiu fragmento ĝi estos ekspoziciita. En la kopio de skulptaĵo por la preĝejo tiu ĉi fragmento estis rekreita.
El la elsendo 19.02.2016. Legas Maciek – 1’18”
La 2-a festivalo „Gorzkie Żale – Nowe Epifanie”
Inter la 10-a de februaro kaj la 20-a de marto 2016 en Varsovia daŭras la dua eldono de la karesma festivalo. Ĝia nunjara devizo „Libera volo ĉe la vojforkiĝo” riĉas je ekspozicioj, filmprezentoj, koncertoj, spektakloj, debatoj kaj labordiskutoj referencantaj al la komenciĝonta daŭranta en la Katolika Eklezio Karesmo. Por preskaŭ 6-semajna periodo la Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a prilaboris eventojn, kies gvidmotivo estas vojforkiĝo aŭ vojkruĉiĝo kiel simbolo de kristanimso por unuj, dum por aliaj kiel simbolo de multaj elektoebloj. Tiu motivo jen emfazas la alieniĝon de homo, jen sekvojn de ties decidoj, jen la forton de libera volo. La programo baze de la malnovpolaj verkoj reliefigas la riĉon de la tradiciaj teatraj formoj. Ĝi proksimigas ankaŭ modernejn scenejajn formojn reference al. la nuntempaj verkoj. La festivalon akompanos/as i.a. tiaj eventoj kiel „Rito de la perdo. Funebra bankedo” aŭ diversaj laborrenkontoj por plej junaj partoprenantoj. La Centro de Penso de Johano Paŭlo la 2-a funkcianta ekde 2006 esploras, pridokumentas kaj en noveca maniero popularigas la instruon de Johano Paŭlo la 2-a”.
El la elsendo 12.02.2016. Legas Tomek – 1’27”
Pilgrimmemoraĵoj de antaŭ 600 jaroj bitigitaj
Pli ol 700 historiaj objektoj ligitaj kun la pilgrimadoj en la 14/15-jarcenta Gdansko (la norda Pollando) estas jam konsulteblaj interrete (http://archeoportalpl/). La kolekto 99-procete devenas el sistemaj fosesploroj kaj estas provizita per kompleta dokumentaro. Temas i.a. pri pilgrimplaketoj, kiujn oni fiksis al vestaĵo dum la pilgrimado kaj ankaŭ alispecaj pilgrimmemoraĵoj kiel sonoriletoj, etaj speguloj, etaj relikvujoj k.s. Ĉiuj objektoj devenas el foslaboroj, kiujn oni efektivigis sur la tereno de Gdansko dum la lasta jarcentkvarono kaj nun troviĝas en la loka Arkeologia Muzeo. Tiu ĉi riĉa kolekto laŭ muzeaj laborantoj pruvas unuflanke la religiemon de gdanskanoj kaj aliflanke pruvas la signifan rolon de Gdansko laŭe de la mezepokaj itineroj de eŭropaj pilgrimantoj. La unua parto de kolekto jam rete vizitebla enhavas 739 eksponaĵojn. Nunjare aldoniĝos pliaj 300 atestantaj pri la la kulto de la Plej Sankta Maria-Virgulino. La elektronikaj donitaĵoj ebligas retrovi kaj identigi ne nur lokon kaj esplorsezonon, dum kiu estis efektivigita malkovro, sed ankaŭ institucion, kiu gvidis arkeologiajn esplorojn, nomon de la esplorestro, registritajn kuntekstojn kaj rilatajn historiajn objektojn.
El la elsendo 07.02.2016. Legas Maciek – 1’36”
Poloj pri la prahistorio de la Iberia Duoninsulo
Laŭ esploroj de polaj esploristoj la venigado de fajnaj ceramikaĵoj el la fora Fenicio al la antikva Iberiio estis malpli ofta ol supozite. Objektoj taksataj kiel origine fenicaj evidentiĝis lokaj imitaĵoj. Tio estas unu el la rezultoj de la dujara esplorprojekto, dum kiu arkeologoj ekzamenis de kie devenis importitaj fenicaj ujoj retrovataj en tombejoj kaj setlejoj el la frua fera epoko en la valo de la rivero Gwadalkiwir. „La komenco de feroepoko en la sudokcidenta parto de la Iberia Duoninsulo: kronologio kaj materiala kulturo” estas la unua pola esplorentepreno sur la Iberia Duoninsulo. Inter polaj specialistoj estis ne sole arkeologo, sed ankaŭ kemikiistoj kaj specialistoj pri fizikokemiaj metodoj. La kemia ekzamenado de onidire fenicaj ujoj elmontris, ke temas pri lokaj imitaĵoj. Nur malmultaj ekzamenitaj objektoj verŝajne venis el Fenicio. Alia problemo, kiun esploris poloj estis detaligo de kronoliogio de arkeologiaj loĝtrovaĵoj en la suda Iberio dum la unua jarcento antaŭ nia erao. Tiurilate estis aplikita la metodo C14 kaj la analizo de la provaĵoj okazis en laboratorio en la irlanda Belfasto kadre de la akademia kunlaboro. Tiu esploro ebligis dubigi la ĝisnun rekonitan kronologion kaj kelkkaze evidentiĝis, ke la spuroj estas je 200 jaroj malpli novaj ol supozite. Tradicie oni asertas, ke influite de fenicoj inter la iberia socio aperis la rito de la postmorta korpobruligado. Sed fenicaj komercistoj aperis tie en 9 jarcento antaŭ nia erao. Polaj esploroj elmontris, ke la rito de la korpobruligado sur la Iberia Duoninsulo estis praktikata jam lime de la 11-a kaj 10-a jarcentoj antaŭ nia erao. Nun la polaj esploristoj ricevis inviton ekzameni antikvajn olivlampojn el la egipta Berenike.
El la elsendo 29.01.2016. Legas Maciek – 2’18”
Bitigotaj provizoj de la Reĝa Kastelo en Varsovio
Bitigotaj muzeaj objektoj, i.a. pentraĵoj, skulptaĵoj, grafikaĵoj kaj arkivaĵoj de la varsovia Reĝa Kastelo ekde 2019 troviĝos en nova scienca-eduka portalo. Ĝi prezentos ankaŭ rezultojn de la sciencaj esploroj kaj didaktikajn materialojn por lernejoj. La projekto celas grandigi la alireblecon al. la kastelaj provizoj, al. ĉio ĉi kio estas la Reĝa Kastelo kiel konstruaĵo, muzeo kaj homoj, kiuj pri ĉi tiu heredaĵo okupiĝas. Dum la pretigado de la portalo unuavice oni konsideris la bezonojn de la utiligantoj kaj de la socio interesiĝanta pri kulturo kaj deziranta utiligi ĝiajn bonaĵojn en maniero moderna kaj facila. La platformo prezentos la esplorrezultojn el la sfero de historio, arthistorio kaj muzea agado. Ĝia eduka parto liveros plurkomunikilan oferton kun muzeaj lecionoj kaj didaktikaj materialoj por ĉiuj edukniveloj. La trian parton konsistigos virtuala gvidilo tra la muzeaj kaj arkivaj kolektoj. Kadre de la projekto estos disponigitaj pli ol 9 mil objektoj kun adekvata priskribo ankaŭ en la angla lingvo. La laboroj komenciĝos la 1-an de julio nunjare kaj finiĝos la 30-an de junio 2019.
El la elsendo 29.01.2016. Legas Tomek – 1’23”
Konservita sarkofago de reĝo Stefan Batory
Finiĝis la konservado de la sarkofago de reĝo Stefan Batory. Dum la plej proksima monato eblos admiri ĝin en la krakova Wawel-kastelo en la kapelo de Vazoj. Poste estos en ĝin metita kupra ĉerko kun la teraj restaĵoj de la monarko. Personoj vizitontaj estonte la Reĝajn Tombojn povos vidi nur unu flankon de la sarkofago, tial la nuna estas escepta okazo. La stanaj platoj – imitontaj arĝenton – estis koroditaj kaj ilia protekto dum la antaŭaj konservistaj laboroj kaŭzis, ke ili ekhavis kompakte grizan koloron. Forigo de oksidaĵoj ebligas rigardi la sarkofagon en plena brilo. Dum konservistaj laboroj la ligna kesto enhavata stanajn ornamplatojn estis anstataŭita per speciala konstruaĵo el nekorodebla ŝtalo. Konservistoj revenigis polikromiaĵojn, orumaĵojn kaj rekonstruis detalojn de skulptaj elementoj baze de dokumetaro en 1877. Sur la supron de la sarkofago revenis portreto de la reĝo Stefan Batory. Temas pri kopio baze de la ekzistanta bildo. Nur nun eblas rigardi ankaŭ fajnajn dekoraĵojn antaŭe tute nevideblajn. Pli fruaj rekonstruoj de la sarkofago okazis en la jaroj 1877 kaj 1931. Ekde 2008 estis restaŭritaj sep sarkofagoj troviĝantaj en Wawel-katedralo. La konservistajn laborojn atendas 11 pliaj.
El la elsendo 22.01.2016. Legas Gabi kaj Barbara – 1’50”