Kulturkroniko
La sukcena Stelo de Paco por Bet Leĥem
La 6-an de januaro 2018 en la Groto de la Naskiĝo de Jesuo en Bet Leĥem estos instalita eksterordinara verko de la pola sukcenartisto Mariusz Drapikowski. Temas pri lia donaco, Stelo de Paco el la montara kristalo, orumita metalo kaj sukceno. Sur ĝiaj ok brakoj troviĝas la surskribo Stelo de Paco en 16 lingvoj i.a. aramea, pola, japana, ĉina, araba, hebrea, angla, franca kaj itala. Ĝi troviĝos sur la volbo de la groto en la parto apartenanta al katolikoj. La Stelo de Paco per delikata lumo traiĝados tra montara kristalo kaj sukceno lumigante varmkolore la lokon, kie laŭ la tradicio Jesuo estis metita en la stalon. Ĝi troviĝos ĉirkaŭ du metrojn for de la stelo troviĝanta en la planko en la ortodoksa parto de la groto. La ok brakoj de la Stelo enhavas simbolan signifon. La cifero ok referencas al Kristo, kiel Nova Komenco, ĉar sep en la hebrea ikonografio signifas tempon plenumitan, fermitan. La stelo enhavas polajn akcentojn. Temas pri la uzita sukceno kaj vota signifo de la farita laboro omaĝe al la 100-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando kaj kun peto, ke Dio protektu Pollandon kaj la mondon kontraŭ milito pridonacante ĝin per firma paco.
El la elsendo 05.01.2018. Legas Maciek – 1’28”
Solena parado de la Tri Reĝoj
Sabate, en la festo de Epifanio, la 6-an de januaro tra 644 loĝlokoj en Pollando kaj 16 ekster ĝiaj limoj ekmoviĝos Solenaj Paradoj de la Tri Reĝoj. La plej granda estos la varsovia, kiu startos de sur la Kastela Placo tuj post la Anĝeluso. Temas pri laŭvice jam 10-a publika evento, por kiu estas invititaj ĉiuj, konforme al la devizo „Dio estas por ĉiuj”. La nunjaraj figuroj de la Tri Reĝoj reprezentos tri kontinentojn kaj tri generaciojn. Junulo, simbolos homon, kiu sojle de sia plenkreska vivo serĉas kaj trovas la vivvokiĝon. Matura vivo – reprezentanta edzojn kaj familipatrojn – simbolas homon, kiu serĉas Jesuon kaj ĝustan vojon por si mem kaj sia familio. Oldulo, reprezentas grizaĝan generacion, kiu fine de sia vivo, riĉa je multaj spertoj, retrovas vojon al Jesuo. La akompana publiko ankaŭ en kronoj kaj kun reĝaj atributoj tradicie komune plenumos la kristnaskajn kantojn, ankaŭ teme ligitajn kun la Epifanio. Okaze de la pasanta nunjare 100-jariĝo de la renaskiĝo de Pollando la tradicia kantolibro por la publiko enhavas 14 polajn kristnaskjn kantojn kun ilia historia priskribo. Dum evento okazos kvestado „La Saĝuloj por la Oriento” cele al kulturaj kaj edukaj institucioj funkciantaj ekster la orienta limo de Pollando. Kun ĉiu jaro sur la mapo de la solena parado aldoniĝas novaj lokoj, lastatempe ĉirkaŭ 100. Ne nur en Pollando, sed ankaŭ en la mondo. En 2018 ekster Europo la paradoj okazos en Afriko kaj la Norda Ameriko.
El la elsendo 05.01.2018. Legas Milada – 2’12”
Kvin restaŭritaj reĝaj sarkofagoj denove en Wawel-kastelo
Kvin restaŭritaj nunjare reĝaj sarkofagoj revenis al la katedralo de Wawel-kastelo. Ili apartenas al la reĝinoj Anna Habsburg, Barbara Zapolyi, al reĝidino Anna Maria Waza kaj al reĝido Aleksander Karol Waza. Estis restaŭrita ankaŭ la minisarkofago kun la restaĵoj de reĝo Stanisław Leszczyński. La plej grandan defion por specialistoj konsistigis la konservistaj laboroj pri la sarkofago de reĝido Aleksander Karol Waza, dum kiuj estis aplikita lasera metodo purigi stanon. Ĉiuj sarkofagoj estis samtempe purigitaj de korodo, krome estis riparitaj iliaj mekanikaj difektoj kiel fendoj kaj faldoj. Feraj elementoj de sur la sarkofagoj el la 30-aj jaroj estis anstataŭigitaj per novaj el nekorodebla ŝtalo. La orumitaj fragmentoj de dekoraĵoj estis kovritaj per 24-karata oro. Ĉe la minisarkofago de reĝo Stanisław Leszczyński estis revenigitaj kaj rekonstruitaj ĉiuj pli frue perdiĝintaj dekoraj elementoj, kiel girlandoj, rozetoj kaj krono. Dum la renovigado okazinta en la tn. Sigismunda Kripto estis necese forigi la murtegaĵon ĝis la alteco de pli ol unu metro. Tio fariĝis la okazo malkovri fragmenton de la muroj de la antaŭromanika sanktejo el la epoko de la pola reganto Chrobry (la komenco de la 11-a jarcento), kiu en la dua duono de la 11-a jarcento estis anstataŭigita per romanika konstruaĵo, kies fragmentoj estas nun ankaŭ videblaj.
El la elsendo 29.12.2017. Legas Tomek – 1’32”
La Muzeo de Wadowice vizitebla ankaŭ virtuale
Posedantoj de plurfunkciaj poŝtelefonoj dank’ al senpaga aplikaĵo por la sistemoj Android kaj IOS povas virtuale viziti Muzeon de la Familia Domo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice. Ĝiaj kolektoj estas prezentataj kiel filmoj pri elektitaj ekspozicisalonoj, kiel komputilaj animaĵoj, skanitaj eksponaĵoj en 3D, sondokumentoj kaj tekstoj. La apo ebligas ne sole rigardi muzeajn eksponaĵojn, sed krome konatiĝi kaj refreŝigi la konojn pri la figuro de la pola papo, lia aktivado kaj heredaĵo. La Muzeo de la Familia Domo de Johano Paŭlo la 2-a en Wadowice troviĝas en la brikdomo, en kiu loĝis Wojtyła-familio, kaj en kiu en 1920 naskiĝis Karol Wojtyła. Ĝi kreiĝis en 1984, sed en 2010 komenciĝis ĝia 4-jara alikonstruo. Temas pri la unua ĉi-speca ekspozicio pri Johano Paŭlo la 2-a en la mondo.
El la elsendo 29.12.2017. Legas Tomek – 0’44”
Artverkoj ligitaj kun la Kristnasko en Krakovo
En la artgalerioj de la Nacia Muzeo en Krakovo estas rigardeblaj multaj artverkoj ligitaj kun Kristnasko. I.a. temas pri la 16-jarcenta ikono bildiganta la enmondiĝon de Jesuo en la Palaco de Episkopo Erazm Ciołk kaj pentraĵo de Jacek Malczewski „La sankta Vespero en Siberio” rigardebla en la Draphaloj. Inter pli ol 600 objektoj kaj artverkoj en la ekspozicio „Heredaĵo” troviĝas historia la 18-jarcenta kripeto el la klostro de Karmelaninoj prezentanta en la biblia sceno ankaŭ polajn nobelojn. En ekspozicio dediĉita al Stanisław Wyspiański la kristnaskaj motivoj estas admireblaj en la projekto de vitralo por la krakova Maria-preĝejo, kiujn faris komune Stanisław Wyspiański kaj Józef Mehoffer. Temas pri scenoj el la vivo de la Dipatrino „Kristnasko” kaj „Adorkliniĝo de Tri Reĝoj”. La vitralo estis muntita en Maria preĝejo en decembro 1891. Elektitaj filioj de la krakova Nacia Muzeo funkcias en la dua tago de Kristnasko, t.e. hodiaŭ, dum ĉiuj, en la Festo de Tri Reĝoj, Epifanio la 6-an de januaro 2018.
El la elsendo 26.12.2017. Legas Milada – 1’30”
Eksterlandanoj ene de tradicioj de la Pola Kristnasko
En la Lernejo de la Pola Lingvo en la Silezia Universitato en Katowice studas personoj el 52 landoj alproprigante la polan lingvon kaj konatiĝante kun la polaj kulturo kaj tradicioj. Plaĉas al ili la tradicioj ligitaj kun nialanda Kristnasko, festa menuo, bondezira kundividado de blanka oblato, la simbolo de interpaciĝo, pardono, amikeco kaj amo. Kundividado de ĝi dum la Sanktvespera Manĝo havas samtempe materian kaj spiritan emfazon reference al la Patronia pano, kiu signifas ritan panon, sed ankaŭ aludas ankaŭ al la deziro esti bona por la alia kiel pano. Eksterlandanoj volonte partoprenas la aranĝadon de Kristnaskaj Minispektakloj kaj tiuj, kiuj dumfeste restas en Pollando ofte pasigas tiujn tagojn en la polaj domoj.
El la elsendo 26.12.2017. Legas Milada – 1’04”
Sukcena altaro de la Patrujo
En la preĝejo de sankta Brigida en Gdansko estis inaŭgurita 13-metra Sukcena Altaro de la Patrujo kiel dankvoto pro la papado de Johano Paŭlo la 2-a kaj reakiro de sendependeco fare de Pollando en 1918. La konstruata ekde 2001 jaro altaro havas la surfacon de 120 kvadrataj metroj kaj ĝia plej grava elemento estas la bildo de Dipatrino-Protektantino de Laborhomoj en mantelo el tre rara blanka sukceno. Kiel ĝia modelo servis bildo pentrita de pastro Franciszek Znaniecki baldaŭ post la masakro de laboristoj en decembro 1970. Ĝi estas la plej granda arkitektura verko el sukceno, pli malpli 50 procentojn pli granda ol la Sukcena Ĉambro kaj trioble pli alta ol ĝi. La sukcena altaro kreiĝis baze de metala kadro enkomponita en la antaŭaltaron, sur kiu estas instalitaj pluraj sukcenaj elementoj. Projektis ĝin eksa rektoro de la gdanska Belarta Akademio, profesoro Stanisław Radwański kaj gdanska sukcenartisto Mariusz Drapikowski, kiuj aŭtoras ankaŭ plimulton de la elementoj. La sukceno uzita por la altaro ne estis aĉetata, sed venis kiel oferdono de sukcenartistoj, loĝantoj de Gdansko kaj de la tuta Pollando.
El la elsendo 26.12.2017. Legas Maciek – 1’20”
Sabla kristnaska kripeto en Oliwa
Vid-al-vide al la eniro al Oliwa-parko en Gdansko de kelkaj tagoj staras sabla kristnaska kripeto farita el 90 tunoj da sablo. Kreita de lokaj artistoj ĝi prezentas la Sanktan Familion kaj Tri Reĝojn en la akompano de ŝafidoj. Ĝi altas 3 metrojn, vastas 5 metrojn. 5-metra estas ankaŭ ĝia profundo. La sablo uzita por la publika artverko estis speciale selektita, tiel ke ĝi formas kompaktan bulon kaj ne similas al stranda sablo. La sablaj kristnaskaj kripetoj kreiĝas tiuloke ekde la 2013-a jaro. Oni esperas, ke la sabla konstruaĵo transdaŭros ĝis la 6-a de januaro, la tago de la Tri Reĝoj. Protektas ĝin kontraŭ pluvo kaj neĝo speciala tegmento. La 16-an de decembro la Fondaĵo Gdanska Komunumo planas organizi ĉe ĝi la Sanktan Vesperon, t.e. kristnaskan renkontiĝon de la loka socio. Estas invititaj ĉiuj loĝantoj kaj ŝatantoj de Oliwa. Multaj kunportos propramane pretigitajn festokazajn frandaĵojn.
El la elsendo 15.12.2017. Legas Maciek – 1’06”
Polonicum premiis popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo
La Centro de la Pola Lingvo kaj Kulturo por Eksterlandanoj de la Varsovia Universitato „Polonicum” jam la 12-an fojon honoris popularigantojn de la pola lingvo kaj kulturo, kiuj laboras eksterlande. En novembro la premion Polonicum 2017 ricevis la Pola Biblioteko en Parizo, establita en 1838 fare de la membroj de la Granda Elmigrintaro por kolekti librojn, arkivaĵojn kaj nacimemoraĵojn. Ĝia kolekto enhavas nun pli ol 200 mil volumojn, inkluzive de manuskriptoj, mapoj, atlasoj, krokizoj kreiĝintaj inter la 16-a kaj 20-a jarcentoj. La Pola Biblioteko en Parizo estas la plej malnova pola institucio eksterlande. Distingita estis ankaŭ d-ro David Kolbaia el la Studumo pri la Orienta Kulturo de la Varsovia Universitato, estro de la Kaŭkazia Stacio de la universitato en Tbilisi, populariganto de la pola lingvo kaj kulturo en ĉi tiu urbo. Li retrovis perdiĝintan tradukon de „S-ro Tadeo” en la kartvelan lingvon el 1955, kompletigis ĝin, provizis per kritika komentario kaj pretigis por la preso. Alia distingito estas la funkcianta de 40 jaroj Polish Studies Center Indiana University Bloomington liganta sciencan agadon kun la popularigado de la pola kulturo.
El la elsendo 08.12.2017. Legas Tomek – 1’30”
Wilanów-palaco lume rekreita
Ĝis la 25-a de februaro 2018, varsovianoj povos ĝui unu el siaj plejŝatataj promenadolokoj en tute nova eldono. Temas pri la Wilanów-Palaco en Varsovio, kies lumiga sistemo estis tute nove aranĝita. Dank’al lumiga sistemo estos kreitaj historiaj ĝardenaj pavilonoj kaj pergoloj, fontanoj kaj rozarbustoj – ĉio ĉi pere de profesie instalitaj novaj lumaranĝaĵoj. La nova lumigosistemo rilatiĝas al la bela arkitekturo kaj historio de la palaco. La ekspozicidetaloj enhavos elementojn de la blazona ikonografio de la pola reĝo Johano la 3-a Sobieski (la sama, kiu gvidis la venkan batalon kontraŭ la Otomana Imperio sub Vieno en la 1683-a jaro) kaj elementojn de la palaca arkitekturo. En la norda ĝardeno la vizitantoj vidos kreitan per la lumo ĝardenan padon kun 17-jarcenta altano. De ĝi eblos iri al teraso, sur kiu estos lumbildigitaj oranĝoarbetoj similaj al tiuj, kiuj iam kresiks en la reĝa oranĝejo. La organizantoj de la atrakciaĵo ne forgesis ankaŭ pri luma kadro por memorfotoj surfone de la palaco kaj pri tiel nomataj mapping, tio estas tridimensiaj bildoj utiligantaj kiel fonon la palacajn murojn.
El la elsendo 08.12.2017. Legas Barbara kaj Maciek – 1’28”