En  majo 2018 pasis 60 jaroj post la malkovro de la rekonstruita postmilite monumento de Frederiko Chopin. La bronza monumento prezentanta la silueton de la muzikisto sub la saliko apartenas al la plej popularaj en Varsovio. Ekde 1959 ĉiudimanĉe inter majo kaj septembro okazas apud ĝi koncertoj de Chopin-komponaĵoj. La ideo de monumento dediĉita al Frederiko Chopin aperis baldaŭ post la morto de la komponisto, sed la tiama rusa aneksinto havis al tio negativan rilaton. La interveno de  la pola operkantistino Adelajda Bolska ĉe caro Nikolao la 2-a alkondukis al establo de fondokomitato. Longiĝintaj laboroj kaj eksplodo de la 1-a mondmilito haltigis la laborojn. La monumento estis realigita nur en 1926-a jaro. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la germana okupaciinto eksplodigis la monumenton la 31-an de majo 1940. Ĝiaj bronzaj elementoj trafis al germanaj fandejoj. Germanoj forigis ĉiujn kopiojn de la monumento el la polaj muzeaj centroj. Ĝian kopion oni retrovis tamen en la ruinoj de Szymanowski-domo en la varsovia Mokotów-kvartalo. Tio ebligis rekrei la monumenton, kiu estis oficiale malkovrita en 1958.

El la elsendo 26.05.2018. Legas  Gabi – 1’39”