En la konstruaĵo de la Pola Gimnazio, funkcianta en la intermilita periodo en Gdansko, estis rekreita fresko „La Pola Ĉielo”, kiel unu el pli gravaj entreprenoj de la solenata en Pomerio 100-a datreveno de la reakiro de la suvereneco de Pollando. La gimnazio funkciis ekde 1922 kaj servis ĉefe al infanoj de polaj oficistoj. La eksterordinara ornamo de la lerneja aŭlo kreiĝis en 1938/39. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito germanoj komplete ĝin detruis. Pli ol 100 kvadratmetra surfaco, aŭtorita de Bolesław Cybis kaj Jan Zamojski, emfazanta ĝojon kaj junecon omaĝas la ĵus reakiritan sendependencon. La ĉefelemento de la fresko estas Mater Polonia, ĉirkaŭita de junaj virinoj simbolantaj polajn urbojn aŭ regionojn kun atributoj referencantaj al polaj atingaĵoj de la intermlita periodo. La fresko prezentas krome tipajn por Pollando specimenojn de faŭno kaj flaŭro. La fonon por ĉiuj ĉi simboloj formas vespera ĉielo kun 21 konstelacioj, kiujn malkovris aŭ nomis poloj. La konstruaĵo de la iama Pola Gimnazio dum kelkdek jaroj postmilite servis kiel edukobjekto. Aktuale troviĝas en ĝi Marŝala Oficejo de la Pomeria Vojevodio. La aŭlo servos por oficialaj eventoj, sed ĝi estos ĉiutage vizitebla por la urboloĝantoj kaj turistoj kaj specialaj sidlokoj ebligos komfortan admiradon de la fresko. Por la publiko servos ankaŭ broŝuro kun informoj pri la historio de la gimnazio kaj la fresko mem. En la vestiblo de la konstruaĵo speciala panelo ebligos konatiĝi kun la simbolaro de ĝiaj unuopaj figuroj kaj motivoj.

El la elsendo 01.06.2018. Legas  Maciek – 1’50”