Kulturkroniko
Marcello Bacciarelli. La plej belaj portretoj
Lige kun la pasanta nunjare 200-a mortodatreveo de Marcello Bacciarelli, la kortega pentristo de la lasta pola reĝo Stanislao Aŭgusto Poniatowski, en la varsovia Reĝa Kastelo ekde la 9-a de junio ĝis la 9-a de septembro daŭras ekspozicio prezentanta liajn 45 portretojn, kiuj kronologie bildigas la pentristan evoluvojon de la artisto. Komencas ilin ankoraŭ rokokostilaj pentraĵoj el la fino de la 50-a jaroj de la 18-a jarcento, tra neformalaj portretoj de la reĝa familio el la fino de la 70-aj jaroj, atentokaptaj bildoj de la reĝaj amikinoj el la 80-aj jaroj ĝis la lastaj verkoj de Bacciarelli kreiĝintaj en la komenco de la 19-a jarcento. Parto de la portretoj devenas el la konstanta kolekto de la varsocia Reĝa Kastelo, kelkaj estis pruntitaj el aliaj muzeaj centroj kaj neniam estis prezentitaj en Pollando. Italo, Marcello Bacciarelli, kiu ligis parton de sia plenkreska vivo kaj artista kariero kun la Respubliko apartenas al la gravaj figuroj de la kultura pejzaĝo de la pola Kleriga Epoko kaj estas konsiderata kiel la antaŭkuriero de la nacia skolo en la pola pentroarto. Krom la pentrista aspekto estas interesa krome la historia-kultura dimensio de la ekspozicio. La prezentataj portretoj de unuopaj personoj formas specifan kolektivan portreton de la 18-jarcenta societa elito gravitanta ĉirkaŭ la reĝa kortego. La vestodetaloj kaj ĉirkaŭaĵo de la portretitaj personoj peras multajn informojn pri la modo, gustoj aŭ kutimoj de ĉi tiu elita medio.
El la elsendo 15.06.2018. Legas Maciek – 1’44”
Napoleono en Varsovio
Ĝis la fino de junio en la varsovia Palaco de Kulturo kaj Scienco funkcias la ekspozicio „Nepoleon Bonaparte”. Ĝi ĉirkaŭprenas pli ol 100 eksponaĵojn, inter kiuj estas objektoj apartenantaj al Napoleono kiel personaj objektoj, armiloj, distingoj, mebloj, dokumentoj pri diversaj vivaspektoj, ankaŭ verkoj de artistoj, metiistoj el lia epoko, kiel portretoj, bustoj kaj skulptaĵoj. Ili devens el la kolektoj de Napoleon Fondaĵo kaj Armemuzeo en Parizo. Unu el la plej grandaj kuriozaĵoj estas liaj manaj notoj pri la lernado de la angla lingvo, kio okazis dum la 6-jara ekzilo sur la insulo de la sankta Helena. Tio havis ne sole geografian, sed ankaŭ lingvan dimension. Krom prema varmego kaj pluvo Napoleono suferis ankaŭ pro la senĉese ĉirkaŭanta lin fremda, angla lingvo. La insulon atingadis malmultaj informoj dum plimulto de libroj kaj gazetoj estis anglalingvaj. Tri monatojn post la alveno al la insulo Napoleon komencis la lingvolernadon. Unu el la plej valoraj fontoj pri la trapaso de lia lingvolernado estas „Taglibro el la S-ta Helena” de Emmanuel de Las Cases, kiu priskribis la ĉitagan vivon dum sia 15-monata estado sur la insulo. Ĝuste li sugestis al la imperiestro la lernadon de la lingvo. La ekspozicio prezentas ok paĝojn de manaj notoj de Bonaparte pene deĉifreblajn, inter kiuj estas ankaŭ desegnaĵoj. Tio povas sugesti, ke la lernanto kelkfoje enuis.
El la elsendo 15.06.2018. Legas Maciek – 1’40”
Vivi per arto
„Vivi per arto. Gołuchów-kastelo de Izabela el Czartorski-familio Działyńska”. Pli ol 300 objektojn, inkluzive arkeologiajn eksponaĵojn el la antikva periodo, kiuj apartenas al la kolekto de Izabela el Czartorski-familio Działyńska eblas admiri en la Nacia Muzeo en Poznano. Temas pri tolaĵoj, mezepokaj artobjektoj, kiel emaliaĵoj, lignoskulptaĵoj, grafikaĵoj kaj objektoj de la aplikata arto. Princino Izabela el Czartorski-familio Działyńska estis unu el la plej elstaraj sur la polaj teritorioj artkolektantinoj de la dua duono de la 19-a jarcento. Ŝia kolekto en Kastelo de Gołuchów laŭ sia rango egalis al la plej grandaj eŭropaj artkolektoj prezentataj en la tiamaj publikaj muzeoj kaj privataj kolektoj en Francio, Italio aŭ Britio. En la statuto de nedividebla kolekto de Czartoryski-princoj ŝi disponigis ĝin al la vasta publiko. Post la 2-a mondmilito la kolekto tamen diseriĝis kaj aktuale unuopaj eksponaĵoj troviĝas ankaŭ en la Naciaj Muzeoj de Poznano, Varsovio kaj Krakovo. Multaj malaperis dum la militagadoj. En la daŭranta ĝis la 19-a de aŭgusto 2018 ekspozicio troviĝas i.a. interesa pentraĵo, kiu dum jaroj en la kastelo de Gołuchów estis opiniata kiel porterto de fama pola astronomo Nikolao Kopernik. Nur lastatempe post detalaj esploroj evidentiĝis, ke lia bildo estis surpentrita sur la portreto de la fama itala artstokrato kaj artmecenato Lorenzo de’ Medici. La afero estis malkovrita dum la lastaj detalaj konservistaj laboro. Verdire delonge ekzistis duboj pri tio, ĉu efektive la pentraĵo prezentas la polan astronomon malgraŭ la alpentrita en la bildosupro nomo Nicolaus Copernicus kaj aldono de butonoj sur la ruĝa vesto, por ke ĝi similu al la vesto sacerdota.
El la elsendo 08.06.2018. Legas Gabi – 2’13”
La presoarto en la Nacia Muzeo de Vroclavo
125 malnovpresaĵoj, inter kiuj 13 eldonitaj ĝis la fino de la 1500-a jaro, estas rigardeblaj ĝis la mezo de julio en la Nacia Muzeo en Vroclavo. Inter tiuj ĉi eksponaĵoj la plej malnova estas Dekreto de Graciano publikigita en Starsburgo en 1472 de Heinrich Eggenstein. Temas pri la unua prezento de la plej valoraj objektoj el la kolektoj de la muzea biblioteko en ĉi tiu urbo. Inter ili troviĝas la Bilblio eldonita en Lepsiko en 1544, kun enkondukaj tekstoj de sankta Hieronimo kaj de Erasmo el Roterdamo kaj la ilustrita i.a. de Luko Cranach Pli Juna instrulibro de violonludo „Provo de ĝisfunda violonstudo” de Leopold Mozart, la patro de Wolfgang Amadeus. Inter la presaĵoj troviĝas diversaj eldonaĵoj de la Biblio, verkoj de la antikvaepokaj klasikuloj, publikaĵoj dediĉitaj al historio, arthistorio, matematiko, astronomio, medalarto, medicino. Estas prezentataj ankaŭ „La vroclavaj mesaloj” el 1483 kaj 1499 eldonitaj en Majenco fare de iu el la metilernantoj de Gutenberg. Atenton meritas ankaŭ „Teutsche Akademie der edlen Bau-, Bild- und Mahlerei-Kuenste” – la monumenteca verko de Joachim von Sandrart, enhavanata pli ol 400 grafikaĵojn kaj konsiderata la plej bela libro de sia epoko. Inter la plej valoraj eksponaĵoj troviĝas ankaŭ la verko de Georg Hayer „Breslische Schutzen…”. Eldonita en 1613 ĝi enhavas unikajn, mane pentritajn de la du vroclavaj pafistaj fratularoj, kuprogravuraĵojn de gemoj.
El la elsendo 08.06.2018. Legas Tomek- 1’48”
„Studia Chopinowskie” kaj “Chopin Review”
La Nacia Instituto de Frederiko Chopin ekde la nuna jaro eldonas du novajn periodaĵojn. Temas pri „Chopin-studoj” kaj „The Chopin Review” prezentantaj la staton de esploroj kaj popularigantaj la konojn pri la pola komponisto kaj pri lia muziko fone de la monda kulturo. Ili referencas al la tradico de la ŝopenologiaj periodaĵoj el la dua duono de la 20-a jarcento „Chopin-jarkolekto” kaj „Chopin Studies”. Ambaŭ eldonaĵoj – la pollingva „Chopin-studoj” kaj la anglalingva „The Chopin Review” celas muzikologojn, muzikistojn kaj muzikŝatantojn, dezirantajn profundigi konojn pri la heredaĵo de la pola komponisto. Ili enhavas artikolojn, raportojn pri eventoj, diskutojn kaj recenzojn pri publikaĵoj, diskoj kaj filmoj. Kvankam ilia enhavo estos paralela tamen ne identa, kio ligiĝos kun disponebleco de unuopaj materialoj en respektivaj lingvoj kaj temoj de la unuopaj numeroj. La unua numero de “The Chopin Review” estas dediĉita al Chopin-piankonkursoj laŭ la historia, sociologia kaj psikologia konsideroj. Temas krome pri ĉapitroj dediĉitaj i.a. al ĵurianoj de Chopin-piankonkursoj aŭ festivalaj skandaloj/skandaletoj. La pola „Chopin-studoj” estas dediĉita al la 19-jarcentaj muzikfontoj, inkluzive ŝopenologiajn, al la procezoj de ilia prilaborado kaj eldonado same en la tradicia kiel ankaŭ elektronika formo. La konsiston de la redakcia komitato de la periodaĵoj eniras reprezentantoj de la internacia ŝopenologia medio el Pollando, Usono kaj Britio. La periodaĵoj paperforme aperas por la bezonoj de bibliotekoj kaj arkivoj, ili estas konsulteblaj ankaŭ elektronike.
[http://chopinreview.com kaj http://studiachopinowskie.pl]
El la elsendo 08.06.2018. Legas Tomek- 1’50”
La plafono Pola Ĉielo en Gdansko
En la konstruaĵo de la Pola Gimnazio, funkcianta en la intermilita periodo en Gdansko, estis rekreita fresko „La Pola Ĉielo”, kiel unu el pli gravaj entreprenoj de la solenata en Pomerio 100-a datreveno de la reakiro de la suvereneco de Pollando. La gimnazio funkciis ekde 1922 kaj servis ĉefe al infanoj de polaj oficistoj. La eksterordinara ornamo de la lerneja aŭlo kreiĝis en 1938/39. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito germanoj komplete ĝin detruis. Pli ol 100 kvadratmetra surfaco, aŭtorita de Bolesław Cybis kaj Jan Zamojski, emfazanta ĝojon kaj junecon omaĝas la ĵus reakiritan sendependencon. La ĉefelemento de la fresko estas Mater Polonia, ĉirkaŭita de junaj virinoj simbolantaj polajn urbojn aŭ regionojn kun atributoj referencantaj al polaj atingaĵoj de la intermlita periodo. La fresko prezentas krome tipajn por Pollando specimenojn de faŭno kaj flaŭro. La fonon por ĉiuj ĉi simboloj formas vespera ĉielo kun 21 konstelacioj, kiujn malkovris aŭ nomis poloj. La konstruaĵo de la iama Pola Gimnazio dum kelkdek jaroj postmilite servis kiel edukobjekto. Aktuale troviĝas en ĝi Marŝala Oficejo de la Pomeria Vojevodio. La aŭlo servos por oficialaj eventoj, sed ĝi estos ĉiutage vizitebla por la urboloĝantoj kaj turistoj kaj specialaj sidlokoj ebligos komfortan admiradon de la fresko. Por la publiko servos ankaŭ broŝuro kun informoj pri la historio de la gimnazio kaj la fresko mem. En la vestiblo de la konstruaĵo speciala panelo ebligos konatiĝi kun la simbolaro de ĝiaj unuopaj figuroj kaj motivoj.
El la elsendo 01.06.2018. Legas Maciek – 1’50”
Etnografia muzeo de menonitaj enmigrintoj
En la loko Wielka Nieszawka komencis funkcii la unua en Pollando subĉiela muzeo, kiu sur la areo de 5 hektaroj, proksimigas la setiĝadon de la menonitaj enmigrintoj el Frizio kaj Malaltaj Landoj. Jam en la 17-a jarcento loĝis tie iliaj reprezentantoj kaj ĝis la fino de la 2-a mondmilito Wielka Nieszawka estis unu el la plej gravaj centroj de ĉi tiu socio en Pollando. La novestablita Etnografia Muzeo en la kujavia-pomeria vojevodio funkcias kiel filio de la Etnografia Muzeo en Toruń, kies laborantoj baze de pluraj restintaj memoraĵoj decidis protekti la menonitan historion kaj kulturon. La objektoj en la Parko devenas el la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj estas la plej valoraj konserviĝintaj ekzemploj de la arktiekturo karakteriza por la menonitaj enmigrantoj. Temas pri tri mastrumejoj kun 6 renovigitaj kontruaĵoj destinitaj por la loĝado kaj kamparana mastrumado. Kun zorgo estis rekretitaj elementoj de la tiel nomata malgranda arkitekturo, kiel terkeloj, putoj, palisaroj kaj elementoj de la panorama arkitekturo. La solenaĵon de la inaŭguro de la Parko – meze de majo – partoprenis la nederlanda ambasadoro en Pollando, kiu en siaj salutvortoj bonvenigis la nederlandeskan etoson de la loko kaj samtempe reliefigis interesan, plurjarcentan historion de la rilatoj de Nederlando kun Pollando. La inauguro de la Etnografia Parko okazis kadre de la Eŭropa Jaro de la Kultura Heredaĵo 2018.
El la elsendo 01.06.2018. Legas Maciek – 1’38”
Chopin-monumento en Łazienki-Parko denove de 60 jaroj
En majo 2018 pasis 60 jaroj post la malkovro de la rekonstruita postmilite monumento de Frederiko Chopin. La bronza monumento prezentanta la silueton de la muzikisto sub la saliko apartenas al la plej popularaj en Varsovio. Ekde 1959 ĉiudimanĉe inter majo kaj septembro okazas apud ĝi koncertoj de Chopin-komponaĵoj. La ideo de monumento dediĉita al Frederiko Chopin aperis baldaŭ post la morto de la komponisto, sed la tiama rusa aneksinto havis al tio negativan rilaton. La interveno de la pola operkantistino Adelajda Bolska ĉe caro Nikolao la 2-a alkondukis al establo de fondokomitato. Longiĝintaj laboroj kaj eksplodo de la 1-a mondmilito haltigis la laborojn. La monumento estis realigita nur en 1926-a jaro. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito la germana okupaciinto eksplodigis la monumenton la 31-an de majo 1940. Ĝiaj bronzaj elementoj trafis al germanaj fandejoj. Germanoj forigis ĉiujn kopiojn de la monumento el la polaj muzeaj centroj. Ĝian kopion oni retrovis tamen en la ruinoj de Szymanowski-domo en la varsovia Mokotów-kvartalo. Tio ebligis rekrei la monumenton, kiu estis oficiale malkovrita en 1958.
El la elsendo 26.05.2018. Legas Gabi – 1’39”
Omaĝa monumento de Roman Maciejewski en Poznaniu
Okaze de la 20-a mortodatreveno de unu el la plej elstaraj polaj komponistoj de la 20-a jarcento Roman Maciejewski en Poznano estis senvualigita lia monumento. Ligita kun la regiono kaj la urbo komponisto vivis kaj kreis ĉefe en Usono kaj Svedio. La monumento, aŭtorita de Robert Tomak, troviĝas en la urbocentro, en la parko, kiu portas la nomon de la komponisto. La monumenton fondis la frato de la komponisto Wojciech Maciejewski, kunlaborante kun la urboaŭtoritatoj de Poznano kaj la tiea Muzika Societo de Henryk Wieniawski. Roman Maciejewski naskiĝis en 1910 en Berlino, mortis en 1998 en Gotenburgo. Li estis pianisto, komponisto, korusgvidanto. La pianludon kaj violonludis instruis komence al li la patrino. La lernadon li daŭrigis en Konservatorio de Julius Stern [ŝtern] en Berlino. Post la reakiro de la suvereneco de Pollando la tuta familio ekloĝis en la urbo Leszno. La muzikstudojn Maciejewski daŭrigis en Poznano. En la 30-aj jaroj li forlasis Pollandon restadante en Parizo, Londono kaj Svedio, de kiu devenis lia edzino. Tie Maciejewski koncertis kaj komponis muzikon i.a. por la teatraj spektakloj de Ingmar Bergman. En la 50-aj jaro Maciejewski elmigris al Usono, kie li ĝuis sukcesojn same kiel komponisto, kiel direktisto. La lastajn vivojarojn li pasigis en Gotenburgo. Kiel la plej elstara komponaĵo de Roman Maciejewski estas taksata “Missa pro defunctis (Requiem)” [missa pro defunktis, rekfijem] por 4 solistaj voĉoj, koruso kaj orkestro, kiun Maciejewski verkis dum 15 jaroj. La aŭtoro dediĉis ĝin al la viktimoj de militoj kaj krimoj de ĉia tempo. Ekde 1997 en Leszno (en kiu postmorte estis sepultita la komponisto) funkcias muziksocieto portanta lian nomon kaj okazas Muzika Festivalo, kies patrono estas Romana Maciejewskiego.
El la elsendo 26.05.2018. Legas Gabi – 2’30”
Katharsis Festival
Fine de majo en Poznano okazos nova muzika festivalo Katharsis Festival, kies kreinto estas Fondaĵo de Sankta Benedikto. Ĝi referencas al la komencoj de la pola ŝtato kaj la plej malnovaj kulturaj tradicioj de la urbo. La greka vorto katharsis=purigo, laŭ la antikva kompreno signifis revenigon de la ordo en la emocia kaj racia percepto de la mondo. La nomon katharsis havis ankaŭ la frukristana bapto. Temas pri muzika evento referencanta al la mezepoka kaj renesanca muziko kaj arto, tamen forte radikanta en la viva tradicio kaj liturgio. La unua festivala eldono disvolviĝos sur la insulo Ostrów Tumski, sur kiu staris palaco de la unua reganto de Pollando, kaj sur kiu estis konstruita la unua katedralo sur la polaj teritorioj. La festivala stelulo estos franca muzikologo kaj komponisto, eksperto pri la muzika repertuaro de la mezepoko Marcel Peres. Dum la festivalo aŭdiĝos Rekviemo favore al Mieszko la 1-a en la Ora Kapelo de la poznana katedralo la 25-an de majo, en lia 1026-a mortodatreveno. La festivalon fermos la koncerto de muziko, kiu povis aŭdiĝi dum la bapto de la pola reganto. Patoprenos ĝin krom Marcel Peres la ensemblo Jerycho, grupo plenumanta historiajn polajn kaj latinajn kantojn. La festivalajn eventojn povos aktive partopreni la publiko pere de kantaj laborrenkontoj kaj dancamuzo por la taktoj de la tradicia muziko.
El la elsendo 26.05.2018. Legas Maciek – 1’41”