La 6-a eldono de la Festivalo de Nuntempa Muziko de Wojech Kilar organizata de la Filhamonio de Gorzów (la okcidenta Pollando) okazos inter la 13-a kaj 20-a de oktobro. Ĝia gvidtemo estas „Klasiko de la nuntempo” kaj dum la festivalaj simfoniaj koncertoj aŭdiĝos komponaĵoj de Karol Szymanowski, Grażyna Bacewicz kaj Igor Strawiński. La gasto de la inaŭgura koncerto estos elstara pola pianisto Piotr Paleczny kiu kun filharmoniistoj de Gorzów plenumos la „4-an konĉertanatan Simfonion” de Szymanowski. En la festivala programo aŭdiĝos ankaŭ filmmuziko de Hans Zimmer, John Williams kaj James Horner ligita kun la usonaj superfilmoj. Ne mankos muziko el la filmo „Drakula” komponita de Kilar mem. La tria el la festivalaj eventoj estas projekto „Drums-2-Dance” dediĉita al la perkuta muziko.

El la elsendo 14.09.2018. Legas Maciek – 0’59”