Kulturkroniko
Vera Verdiani kaj Abel Murcia kun Transatlantyk
„Transatlantyk” estas la nomo de premio por ambasadoroj de la pola literaturo eksterlande. Ĝiaj laŭreatoj estas tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo, dank’ al kies laboro la pola literaturo fariĝas pli konata en iliaj landoj. Okaze de la 20-jariĝo de la premio nunjare estis distingitaj per ĝi du laŭreatoj Vera Verdiani el Italio kaj Abel Murcia el Hispanio. Vera Verdiani estis aprecita pro siaj tradukoj de la pola literaturo, entute pli ol 70 libroj de 30 aŭtoroj, kiel Witold Gombrowicz, Ryszard Kapuściński, Stanisław Lem, Leszek Kołakowski, Sławomir Mrożek, Bruno Schulz, ankaŭ Paweł Huelle, Magdalena Tulli kaj Olga Tokarczuk. La tradukoj de Abel Murcia en signifa grado rilatas al poezio. Entute en siaj tradukoj li okupiĝis pri verkoj de Wisława Szymborska, Tadeusz Różewicz, Ryszard Kapuściński, Ewa Lipska, Olga Tokarczuk, Stanisław Lem, Witold Szabłowski kaj Ryszard Krynicki. Liaj tradukoj de Lem aperis en Hispanio, de Szymborska en Hispanio, Meksikio kaj Venezuelo, de Różewicz en Venezuelo, de Tokarczuk en Meksikio. Ĝis nun la premion „Transatlantyk” ricevis tradukistoj, eldonistoj, kritikistoj aŭ animantoj de la kultura vivo en Svedio, Germanio, Rusio, Serbio, Italio, Ĉeĥio, Ĉinio, Nederlando, Usono, Francio, Britio, Estonio, Pollando, Japanio kaj Irako.
El la elsendo 15.07.2024. Legas Maciek – 01′ 40″
Erotikaj grafikaĵoj de Picasso en Pollando
Ekde mezo de junio ĝis la 6-a de oktobro 2024 en Tichauer Art Gallery en Tychy eblas rigardi 116 litografiaĵojn, akvafortojn kaj grafikaĵojn de Pablo Picasso, la unuan fojon prezentataj en Pollando. La celo de la ekspozicio „Kompendio de emocioj” estas proksimigi la emocian flankon de Picasso, kiu laŭ la kurotoro de la ekspozicio Dagmara Giej-Rusnak karakteriziĝis per eksterordinara impresiĝemo, dank’ al kio li estis elstara observanto de la realo. La ekspozicio estas aranĝita laŭ kelkaj segmentoj. Plimulto de la verkoj de la artisto estas ordigitaj kronoloogie prezentante ilin ekde la 40-aj ĝis la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Apartan kolekton formas la erotikaj krokizoj de la artisto destinitaj ĉefe por la maturaj artamantoj. Ĉiuj laboraĵoj prezentataj en Tichauer Art Gallery devenas el Epicentrum Art Gallery en Opole (la sudokcidenta Pollando), kies kunposedanto Damian Picz komencis kolekti ilin antaŭ tri jaroj. Li amleksigas ĝin dum siaj veturoj al Hispanio kaj Francio, kie la artaĵkomercistoj povas konfirmi la aŭtentecon de unuopaj verkoj aŭ kolektoj.
El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 26″
Nederlandaj pentristoj en la Mara Muzeo en Gdansko
En la Nacia Martema Muzeo en Gdasko funkcias portempa ekspozicio de la nederlanda martema pentroarto el la 17-a kaj 18-a jarcentoj. El Amsterdamo estis pruntita tolaĵo „Silento” de Willema van de Velde (la juna) agnoskita kiel la plej elstara nederlanda martema pentristo, venis tolaĵoj de Abraham Storck kaj Reinier Nooms bilidgantaj la navigadon laŭ la rivero IJ en Amsterdamie. La kernonon de la ekspozicio „Tiuj, kiuj marŝipe eknavigis al la plenmaro….” devenas el la polaj kolektoj. La unuan fojon oni pretigis tiom ampleksan prezenton de la nederlandaj kaj flamandaj marttemaj tolaĵoj el la epoko de baroko. La ekspozicio bildigas kvar temsegmentojn: „Marbataloj”, Sekura kaj bonstata haveno”, „Marespedicioj al nekonatejo”, „Hororo la maro”. Tiujn temojn en siaj pentraĵoj traktas tiaj majstroj el polaj kolektoj kiel Simon de Vlieger, Ludolf Bakhuizen, Jan kaj Julius Porcellis, Jan Abrahamszoon Beerstraaten, pentristoj el Willaerts-familio, Lieve Verschuier aŭ Thomas Heeremans. Krom la tolaĵoj el la Nacia Martema Muzeo la publiko povas konatiĝi kun tolaĵoj el la Nacia Muzeo en Varsovio, la Reĝaj Kasteloj en Varsovio kaj Krakovo, la Naciaj Muzeoj en Poznano, Vroclavo, Gdasko, el Rijksmuseum kaj Het Scheepvaartmuseum en Amsterdamo. La ekspozicio estas rigardebla en la Grenejoj sur la insulo Ołowianka en Gdansko.
El la elsendo 05.07.2024. Legas Maciek – 01′ 49″
Festivalo „Shakespeare & Poland”
Lastsemajnfine en la naskiĝurbo de Ŝekspiro Stratford-upon-Avon okazis la dutaga festivalo „Shakespeare & Poland”, kiu tradicie promocias la kulturajn ligojn inter Britio kaj Pollando. Al la programo kontribuis la krakova stratteatro „Scenejo Kalejdoskopo”, kiu inaŭguris la eventon per sia spektaklo „Ŝtono” por la sekvan dimanĉon gvidi la du sesiojn de laborrenkontoj dediĉitajn al la kreado de kanavalaj veneciaj maskoj, inpiritaj de la ŝekspira „La Venecia komercisto” kaj ilia rolo, la rolo de la maskoj en la esprimado de karakteroj kaj emocioj. Samtage en la naskiĝurbodomo de Ŝekspiro okazis podia diskuto pri la temo „Transformoj – Ŝekspirteatro en Pollando kaj la virina voĉo”. Partoprenis ĝin fama teatra kaj filma aktorino Janet Suzman, film- kaj operreĝisorino Helena Kaut-Howson, kaj tri esploristinoj de Ŝekspirkreado: Tiffany Stern el Ŝekspirinstituto, prof.-ino. Elizabeth Schafer kaj Aneta Mancewicz el Reĝa Holloway-Universitato de Londono. La festivalon finis koncerto >Muziko el Pollando< en la loka urbodomo dum kiu estis prezentitaj klasikaĵoj – verkoj de Frederiko Chopin, Henryk Wieniawski, Grażyna Bacewicz kaj Wojciech Kilar. La eventon organizis Instutito de la Pola kulturo en Londono kun la poldevenula organizo en Stratford, Copernikana CIC.
El la elsendo 25.06.2024. Legas Barbara – 01′ 49″
Ŝekspirfestivalo 2024
La 28-a Internacia Ŝekspirfestivalo okazos en Gdansko inter la 25-a de julio kaj la 4-a de aŭgusto nunjare. Siajn spektaklojn prezentos aktoroj el Peruo, Britio, Rumanio, Kroatio, Pollando kaj Ukrainio. La moto de la nunjara festivalo estas la vortoj „Kaj lasu kapojn ruliĝi”. Ĝi ligas al la hastaj sociaj transformiĝoj, politikaj kirliĝoj, kaprica sortocirklo, historio, ripetiĝemo de problemoj kaj mekansmoj, kiuj detruas individuojn kaj komunumojn. Ĉio ĉi tamen ne signifas, kiel akcentas la organizantoj, ke ni devas humile akcepti ĉion, kion alportas la sorto. La sinteno, kiun ni alprenas fronte al la maljustaĵoj de la mondo igas nin homoj. La 28-a Internacia Ŝekspir-festivalo komenciĝos per la prapremio de la spektaklo „Tempesto. Prequel”. En pliaj tagoj estos prezentita la laŭreato de la konkurso ShakeSpheare organizata de ESFN, membriganta 12 eŭropajn ŝekspirfestivalojn el 11 landoj. Dum la festivalo krom spektakloj el la la tuta mondo okazos konkursoj por Ora Yorick, SzekspirOFF kaj por Nova Yorick. Krome disvolviĝos eventoj artaj, edukaj, laborrenkontoj kaj renkontiĝoj kun kreantoj. Detala programo estas konsultebla rete en la pola kaj angla lingvoj.
El la elsendo 25.06.2024. Legas Maciek – 01′ 37″
Historiaj 16-jarcentaj teksaĵoj en Toruno
Unikan kolekton de teksajoj kaj ŝuoj, ĉefe el la 16-a kaj 17-a jarcentoj, trovis polaj arkeologoj dum siaj esploroj sur la konstruplaco por la filmcentro Camerimage en Toruń, la norda Pollando. Inter ili troviĝas teksaĵoj silkaj, fragmentoj de plurfaldaj roboj aŭ teksaĵo el oraj kaj arĝentaj fadenoj kun florornamento. Oni retrovis krome kompletajn ŝuojn en la orienta kaj okcienta stilo, elementojn de ŝusproniloj. Temas pri la plej granda kolekto de retrovitaj tekŝajoj kaj ŝuoj el ĉi tiu epoko en Eŭropo. Ĝi atestas samtempe, ke Toruń apartenis al unu el la plej gravaj urboj de la Hansa Ligo. Ĝi havis vastajn kontaktojn sur la tereno de la tuta Eŭropo. Diversspecaj retrovitaj kornaj, metalaj, ceramikaj elfarajoj, teksaĵoj kaj ledoj konfirmas la altklasajn verkojn de Toruń-metiistoj kaj iliajn vastajn komercajn kontaktojn. Kvankam ĉi specaj elfaraĵoj aperas en la tuta Eŭropo – i.a. en Amsterdamo, Londono, Gdansko, Elbląg, Vroclavo, Lubeko, Rigo – la kolekto de modernaj teksaĵoj kaj ŝuoj retrovitaj en unu loko apartenas al la unu el la plej imponaj en Eŭropo. En kelkaj kategorioj ili superas laŭ la vidpunkto de ilia bunto. La esploroj pri ili kaj ilia konservado troviĝas en la komenca fazo.
El la elsendo 25.06.2024. Legas Pamela – 01′ 40″
85-jariĝo de la Pola Instituto en Budapeŝto
La Pola Instituto en Budapeŝto estas unu el la plej malnovaj polaj kulturaj institucioj funkciantaj eksterlande. Ĝi estis establita en majo 1939. Kelkajn monatojn post la eksplodo de la 2-a mondmilito ĝi aliĝis al helpo por polaj militrifuĝintoj. Fermita de germanoj dum la okupacio de Hungario en 1944 ĝi restarigis sian laboron postmilite. De jardekoj la Pola Instituto en Budapeŝto okupiĝas pri la promociado de la pola kulturo. Kadre de la solenaĵoj ligitaj kun la 85-jariĝo de la Instituto estis pretigita interesa ekspozicio de artafiŝoj de junaj polaj kaj hugaraj artistoj. Ĉiu el ili prezentis verkon, kiu prezentas unu literon, kiuj sekve formis fragmenton de konata slogano pri la pola-hungara amikeco: „pol’, hungaro: frata paro”. En la artgalerio Platan estis malfermita virtuala ekspozicio de pentraĵoj de Józef Chełmoński. La Pola Instituto en Budapeŝto en sia riĉa programo adresita al la hungara publiko ĉiujare pretigas Polan Filman Printempon kun prezento de la plej aktualaj atingaĵoj de la pola kinematografio. Al la sukcesoj sur la kampo de pola-hungara dialogo kalkuliĝas la projekto „Haltejo Historio”. Dank’ al ĝi la kunlaboro de ofte junaj hungaraj historiistoj fruktas per daŭre malkovrataj novaj vefoj en la komuna historio.
El la elsendo 15.06.2024. Legas Maciek – 01′ 37″
Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski
Ĝis morgaŭ en la sudokcidenta Pollando, en la loko Szczawno Zdrój daŭras la 59-a Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski. Kadre de la 4-taga evento estis planitaj kvin koncertoj, en kiuj krom komponaĵoj de Wieniawski, la publiko aŭdos muzikverkojn de Johannes Brahms, Felix Mendelssohn Bartholdy, Frederiko Chopin, Ludwig van Beethoven, Niccolo Paganini, Krzysztof Komeda. Inter la plenumantoj estas artistoj el Pollando, Kazaĥio kaj Tajvano. Hodiaŭ okazas speciala kocerto en la datreveno de la koncerto, kiun donis en Szczawno la komponisto mem. La Internacia Festivalo de Henryk Wieniawski referencas al du estadoj de la romantika pola komponisto en Szczawno Zdrój (tiam Bad Salzbrunn). Wieniawski vizitis la kuraclokon en la jaroj 1855 kaj en 1857.
El la elsendo 15.06.2024. Legas Milada – 01′ 16″
Cate Blanchett la ĉefĵuriano de Energa Camerimage
Unu el la plej renomaj aktorinoj, dufoja laŭreatino de Oskar-premio Cate Blanchett prezidos la ĵurion de la ĉefa konkurso dum la 32-a Internacia Artfestivalo de la Aŭtoroj de la Filmkadroj, Energa Camerimage. La aktorino gastos en Toruń – la norda Pollando – dum la tuta semajno, ne nur lige kun la festivalo mem, sed ankaŭ lige kun akompanaj eventoj. Cate Blanchett estas aŭstralia aktorino kaj filmproduktoro. Ok fojojn ŝi estis kantidatigita por Oskar-premio. Ĝiajn statuetojn ŝi ricevis en 2005 kaj 2014. Multaj filmoj kun ŝia partopreno estis prezentitaj kaj premiataj dum Energa Camerimage. Pasintjare en Toruno la ĉefpremion akiris la produktita de ŝi filmo „The New Boy” de Warwick Thornton. En 2018 Blanchett prezidis la ĵurion de la ĉefkonkurso en Cannes. Du jarojn poste ŝi gvidis la ĵurilaborojn dum la filmfestivalo en Venecio. Tiu ĉi festivalo honoris ŝin du fojojn kiel plej bonan aktorinon. En 2007 pro la filmo ”I’m Not There” (Mi estas aliloke) kaj en 2022 pro „Tar”. La 32-a Internacia Festivalo Energa Camerimage okazos en Toruno inter la 16-a kaj la 23-a de novembro.
El la elsendo 15.06.2024. Legas Maciek – 01′ 28″
Corso Polonia 2024 en Romo
La 4-an de junio en la Pola Instituto en Romo komenciĝis la 21-a festivalo de la pola kulturo Corso Polonia. Inaŭguris ĝin renkontiĝo kun Marek Krajewski, la aŭtoro de trideko da krimromanoj tradukitaj en 20 lingvojn. La Festivalo daŭros ĝis la 20-a de junio. En la festivala programo estas pliaj interesaj eventoj. En la Akademio de Sankta Luko estos prezentita pentristo Franciszek Smuglewicz (1745-1807), kiu dokumentis la arton de etruskoj. La prelego „La denova malkovro de etruskoj en la 18-a jarcento” kreiĝis kiel frukto de la scienca sesio pri la laboroj de la artisto el 2021. Oni memorigas la teatron de Jerzy Grotowski en lia 25-a mortodatreveno per prezento de la libro de Dariusz Kosiński kaj Wanda Świątkowska „Spektakloj en Teatro delle 13 File” (teatro de 13 vicoj). Polan kaj italan lirikan repertuaron prezenos polaj studentoj de la roma konservatorio de Sankta Cecilia. En Casa del Jazz prezentiĝos la pola-norvega kvarteto de Maciej Obara. La festivalon Corso Polonia finos la prezento de la libro „Kopernik kaj revolucio de la mondo” kaj la dokumenta filmo „Kopernik en Romo kaj Varmio”. Tiu ferma evento samtempe sumigas la romajn celebradojn ligitajn kun la 550-a naskiĝdatreveno de Nikolao Kopernik, en kies daŭro ĉe Forum Romanum estis prezentita granda multmedia ekspozicio dediĉita al la pola astronomo.
El la elsendo 05.06.2024. Legas Barbara – 02′ 04″