Fine de marto la unusola originala ekzemplero de Gutenberg-Biblio – troviĝanta en la Dioceza Muzeo en Pelplin (la norda Pollando) – post dujaraj esploroj estis ekspoziciita al la vizitantoj por konstante. Ĝis nun pro manko de konformaj kondiĉoj ĝi estis prezentata nur kvar fojojn jare. La Biblio el Pelplin troviĝas en la grupo de apenaŭ 17 kompletaj, duvolumaj ekzempleroj de la verko. Ĝi apartenas al malmultaj, kies du volumoj transdaŭris en originlaj klapkovriloj el la 15-a jarcento.
La esplorajn kaj konservistajn laborojn gvidis kolektivo konsistanta el 35 sciencistoj el Pollando kaj el la mondo. Nun la pola ekzemplero estas la plej bone kaj ĝisfunde esplorita Gutenberg-Biblio. La esplorlaboroj estis gviditaj ĉefe surloke en Pelplin-muzeo helpe de la plej modernaj esplorinstrumentoj kaj teknikoj.
Sciencistoj sukcesis spuri la procezon de la kreiĝo de la pola ekzemplero. Dank’ al tio eblis konstati, ke ekzemple la ligno por la klapkovriloj devenis el Oliwa-arbaroj, apartenantaj el la tiea cisterciana klostro. Dank’ al la detalaj esploroj estas konata la konsisto de inkokolorigilo, kiun aplikis Gutenberg. La esploroj elmontris ankaŭ, ke Gutenberg-Bilbio estas ekzemplero kiu kiel la unua forlasis la presilon.
La Biblio el Pelplin malgraŭ tempesteca historio transdaŭris preskaŭ komplete. Mankas sole tri lastaj paĝoj de la 2-a volumo. Unu kun la teksto de la Apokalipso kaj du, kiuj ne estis surpresitaj. La Dioceza Muzeo en Pelplin funkciigis interretan paĝon, kun informoj pri sia ekzemplero de Gutenberg-Biblio.
El la elsendo 25.04.2025. Legas Pamela – 02′ 08″