Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Kulturkroniko

Artgalerio pri miniaturaj pianoj en Vroclavo

Pli ol 300 miniaturajn pianojn eblas rigardi en la artgalerio Toy Piano en Vroclavo, la suda Pollando. Ĝia ideodoninto, Paweł Romańczuk sian aventuron komencis en 2010, establinte la ensemblon „Etaj instrumentoj” kaj surbendiginte kun ĝi muzikon de Chopin. La kolektista pasio alkodukis al kreskigo de la artgalerio, en kiu troviĝas instrumentoj i.a. el Britio, Brazilo, Francio, Hispanio, Israelo, Japanio, Germanio, Pollando, Usono, Italio, Sovetunio. La plej malnova miniinstrumento havas ĉirkaŭ 150 jarojn. Ĉiuj diferencas laŭ sia sono, dizajno kaj dimenio. Kelkaj havas nur kvar klavojn, la rekorda instrumento disponas pri 49 klavoj. La sono aŭdiĝas dank’ al vibrantaj metalaj stangetoj, metalaj, vitraj marimboj, kordoj aŭ aluminiaj tubetoj. Per kelkaj instrumentoj la vizitantoj povas ludi dum sia vizito en ĉi tiu interesa artgalerio.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Maciek – 1′ 11″

Novaĵo objekto en la listo de nemateria kulturheredaĵo

Meze de februaro en la listo de la pola nemateria kulturherdaĵo aldoniĝis nova registro. Ĝi rilatas al iu interesa tradicio, kiu estas la solena parado inaŭguranta ĉiun novan studentan jaron en la Jagelona Universitato en Krakovo. Ĝi referencas al la mezepoko, okazante la 1-an de oktobro, kvankam en la mezepoko ne ekzistis la ideo de akademia jaro kaj ne temis pri aparta evento. La unua solena parado okazis en 1886. La paradan tramarŝon partoprenas profesoroj de ĉiuj 16 fakultatoj vestitaj per tradiciaj talaroj. Komencas ĝin reprezentantoj de la plej novaj fakultatoj kaj fermas de la plej malnovaj – medicinista kaj jurista. En la fino marŝas la rektoro, antaŭ kiu pedeloj portas la plej malnovajn en Eŭropo rektorajn insignojn, inkluzive de la rektora sceptro. La paradoitinero kondukas de la plej malnova universitata konstruaĵo, Collegium Maius ĝis Collegium Novum, kie oni metas florkronojn antaŭ Kverko de Libereco kaj memortabuloj honore al la viktimoj de la 2-a mondmilito. Sekve la parado direktiĝas al Auditorium Maximum, en kiu okazas solena inaŭguro de la nova studenta jaro. En la fino de la solenaĵo la rektoro de la Jagelona Universitato eldiras la formulon: Quod felix, faustum, fortunatumque sit, kio signifas, ke la nova, inaŭgurita akademia jaro estu bona, feliĉa kaj bonŝanca. La registro de ĉi tiu tradicio okazis en la jaro, en kiu la Jagelona Universitato festas la 660-an datrevenon de sia establo. Ĝi estas la 86-a registro en la listo, kiu havas informan karakteron kaj estas kreata ekde 2014, laŭ la principoj akceptitaj lige kun Unesko-konvencio.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Maciek – 02′ 08″

Panela ekspozicio pri Maria Skłodowska-Curie

Ĝis la 28-a de marto en Varsovio estas vizitebla ĉe Krakowskie Przedmieście-strato, tujproksime al la Kastela Placo subĉiela panelekspozicio dediĉita al la sciencistino universaltempa, Maria Skłodowska-Curie. Nunjare pasas la 100-jariĝo post kiam ŝi ricevis la titolon de Honora Patrono de Varsovio kaj la 90-jariĝo de ŝia morto. La ekspozicio pretigita de la Muzeo de Maria Skłodowska-Curie per 12 paneloj prezentas ŝian infanaĝon, junulinan periodon kaj la periodon de la maturiĝado, la elmigrotempon, studotempon, krome ŝiajn esplorlaborojn pri la radiado, la historion de la malkovro de polonio kaj radiumo, du Nobel-premiojn, ŝian engagiĝon en la edukadon kaj sociajn aktivadojn, kaj realiĝon de ŝiaj revoj en la formo de Radiuma Instituto en Varsovio. La ekspozicio estas riĉe fotoilustrita. Maria Skłodowska-Curie naskiĝis dum la aneksoperiodo de Pollando en Varsovio, kie ŝi akiris la bazan edukitecon kaj gvidis siajn unuajn fizikajn-kemiajn esplorojn en la Fizika kaj Kemia Laborejoj ĉe Krakowskie Przedmieście-strato. La lokalizo de la ekspozicio en unu el la lokoj ligitaj kun la sciencistino ebligas malkovri Varsovion, en kiu ŝi ellernis i.a. kemianalizon, sen kiu – laŭ ŝia pli posta konfeso – ŝi ne sukcesus apartigi radiumon. La ekspozico estis pretigita en la pola kaj angla lingvoversioj.

El la elsendo 25.03.2024. Legas Pamela – 01′ 50″

La porcelana kabineto en Reĝaj Apartamentoj

Post la sukcesa portempa ekspozicio pri Majsena (pole Miśnia) porcelano en la Reĝa Kastelo Wawel en 2019 nun en tri salonoj de la Privataj Reĝaj Apartamentoj estis establita konstanta ekspozicio, la tiel nomata Porcelana Kabineto. Ĝi prezentas 326 porcelanajn elfaraĵojn el la establita de reĝo Aŭgusto la 2-a unua eŭropa manufakturo de porcelanaĵoj en Misnia. Krome troviĝas en ĝi arĝentaj servicelementoj, vitraĵoj el la magnataj manufakturoj, 17/18-jarcentaj tolaĵoj kaj mebloj. En la novaranĝitaj kastelaj salonoj la Porcelana Kabineto rakontas pri historio kaj konservado de eŭropaj porcelanaj elfarajoj. Reĝo Aŭgusto la 2-a (i.a. la elekta reĝo de Pollando) estis unu el la plej famaj siaepoke kolektantoj de porcelanaĵoj. Laŭ registro de liaj kolektoj en 1721-a jaro troviĝis en ili ĉirkaŭ 20 mil objektoj, unuavice el la Fora Oriento. La reĝo mem en 1710 ordonis establi la porcelan manufakturon komence en Dresdeno, kiu sekve estis alilokita al Misnia. La trunkon de la Porcelana Kabineto en Wawel-kastelo formas 150 Misnia-porcelanaĵoj el la kolekto de Tadeusz Wierzejski. Aktuale ĝi enhavas jam pli ol 400 objektojn. Inter porcelanaj skulptaĵoj en la Porcelana Kabineto en Wawel-kastelo troviĝas i.a. ”Vulpo kun kokino en la buŝo”, kolekto de mopsoj, kiuj furoris ĉe la 18-jarcentaj eŭropaj kortegoj. En la ekspozicio troviĝas krome monumenteca porcelana skulptaĵo „Krucumo” de Johann Joachim Kaendler produktita en Misnia-manufakturo en la 18-a jarcento.

El la elsendo 15.03.2024. Legas Gabi – 02′ 10″

Antaŭ Pola Kultura Sezono en Rumanio

Komence de marto okazis eventoj anoncantaj la unuan komunan Polan-Rumanan Kulturan Sezonon en Bukureŝto kaj Varsovio. Ili estis ligitaj kun la unuafoje solenita nunjare Tago de la Pola-Rumana Solidarceo (03.03.2024), proklamita pasintjare memore al la unua defenda alianco inter Pollando kaj Rumana Reĝolando en 1921. Tiuokaze en la Nacia Muzeo de Rumana Kamparano en Bukureŝto estis prezentita fotoekspozicio de Justyna Mielnikiewicz dediĉita al la vivo de pola malplimulto en la Suda Bukovino. En la bukureŝta Ateneum okazis koncerto de fama pola ĵazpianisto Leszek Możdżer. La Kultura Sezono Pollando-Rumanio komenciĝos en junio 2024 kaj daŭros ĝis oktobro 2025. La organizantoj planas prezenti al vasta kaj varia rumana publiko diversecon de la pola kulturo. Oni proksimigos krome tion, kio okazas en la pola kulturo aktuale. La Sezonon inaŭguros en Sibio ekspozicio „Tatry-montaro. Wróblewski, Karłowicz, Wyczółkowski”. Okazos diversloke prezentoj de la pentroarto de Tadeusz Kantor, Wojciech Fangor, Jerzy Nowosielski. En la programo estos krome multaj literaturaj eventoj, teatraj, muzikaj, fotografiaj. Al la eventoj de la Pola Kultursezono en Rumanio patronecas la pola kulturministerio kaj Adam Mickiewicz-Intsituto kunlabore kun la Pola Instituto en Bukureŝto. Flanke de Rumanio la partnero estas la rumana kulturministerio kaj Rumana Kulturinstituto.

El la elsendo 15.03.2024. Legas Maciek – 01′ 49″

Historia muzeo pri la urbo de Poznano

Post kelkjara paŭzo la loĝantoj de Poznano kaj turistoj denove povas viziti la Muzeon de Poznano en la loka urbodomo. La disponigitaj al la vizitantoj internoj prezentos la historion de Poznano ekde la 10-a ĝis la mezo de la 16-a jarcento, do antaŭ ol venis ĉi tien itala arkitekto Giovanni Battista di Quadro, kiu alikonstruis la urbodomon en la renesanca stilo, kiun ĝi konservas ĝis hodiaŭ. La historion de la urbo kaj de la urbodomo eblas sekvi ekde nun en la plej malnova parto de la konstruaĵo, alivorte gotikaj keloj. Tie eblos konatiĝi kun la arkitekturaj kaj funkciecaj transformiĝoj okazintaj en ĉi tiu loko. Komence la urbodomaj keloj rolis kiel komerca spaco, sed jam en la 15-a jarcento ili estis transformitaj en prizonon. El ĉi tiu periodo devenas punpilorio el 1535. Laŭ la historia itinero de la mezepoka Poznano eblos krome rigardi arĝentajn denarojn el la monemisiejo de reĝo Bolesław Chrobry, episkopajn insignojn, ornamitajn per juveloj relikvujojn aŭ la plej malnovajn urbajn stampojn. Aparta loko en la novmalfermita parto de la urbodomo estas Studia Magazeno kun eksponaĵoj rilatantaj al pli nuntempa historio de la urbo kaj ĝiaj loĝantoj. I.a. troviĝas en ĝi tualetkompletoj de la 19-jarcentaj poznaninoj, pupdometo el la 40 jaroj de la 20-a jarcento kaj eĉ komunismepoka ruĝa stelo de sur la obelisko en Citadelo. La Muzeo de Poznano, post la rekonstruo kun nova nomo kiel Muzeo pri la Historio de la Urbo Poznano estas la filio de la Nacia Muzeo en Poznano kaj ofertas ankaŭ vicon da okupoj. Temas pri muzeaj lecjonoj por lernantoj, edukcikloj por infanoj, plenkreskuloj kaj senjoroj. Temas pri gvidataj vizitoj aŭ vizitoj realtempe tradukataj en la gestolingvon. Al individuaj vizitantoj helpos multmediaj gvidiloj en la pola kaj angla lingvoversioj.

El la elsendo 15.03.2024. Legas Maciek – 02′ 23″

Vatikano daŭre rolas kiel artmecenato

La entrepreno, la Vatikana Fabriko de s-ta Petro, organizis konkurson por la pentrista ciklo laŭteme dediĉita al la Krucovojo, kiu estis direktita al plenkreskaj artistoj el la tuta mondo. La venka verko estos ekspoziciata en la Vatikana Baziliko dum portempa ekspozicio ekde la 18-a de februaro 2026. La projektoj venintaj en januaro estas nun analizantaj en speciala komisiono laboranta sub la gvido de la entrepreno. Ĝis la 15-a de marto la kandidatoj ricevos informon pri akcepto aŭ rifuzo de ilia konkurslaboraĵo. La definitiva verdikto estos prezentita ĝis la 30a de septembro 2024. La venkonton atendas la monpremio en la alteco de 120 mil eŭroj kaj kontrakto pri la realigo de la verko laŭ elektita pentrista tekniko. Vatikano daŭre apartenas al unu el la plej senavaraj artmecenatoj, pri kio atestas novkonstruataj preĝejoj aŭ verkoj de la nuntempaj artistoj por nuntempaj religiaj kostruaĵoj. Al ili apartenas i.a. pordo projektita de elstara pola skuptisto Igor Mitoraj por la roma baziliko Santa Maria degli Agneli aŭ la skulptaĵo de Kristo laŭ projekto de Giacomo Manzù en la vatikana aŭlo de Paŭlo la 6-a. La sama artisto en 1964-a aŭtoris krome la Pordon de Morto ĉe la fasado de la Vatikana Baziliko.

El la elsendo 05.03.2024. Legas Gabi – 01′ 54″

HIROSHIGE 2023

Ekde la lastaj tagoj de novembro 2023 ĝis la unuaj de majo 2024 en la Muzeo Manggha en Krakovo daŭras ekspozicio dediĉita al unu el la plej grandaj artistoj de la ĝenro ukiyo-e, kiu ŝanĝis la vidlingvaĵon de la arto en Okcidento lime de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, kunkreante la fenomenon de japanismo. En la kolekto de Feliks Manggha-Jasieński troviĝas preskaŭ du mil lignotabulgravuraĵoj de Utagawa Hiroshige. La nun daŭranta ekspozicio estas aranĝita ĉirkaŭ tri asertoj dominantaj en la arto de la artisto: Naturo, Vojo, Loko, reciproke traiĝantaj havante supertempan emfazon. Akompanas ilin gravaj veftoj, difinantaj novajn artpadojn en la arto, inkluzive de popularaj: Pluvo kaj Ombro, Harimaze, diversaj skizoj kaj bidstrioj. La ekspozicio prezentas ankaŭ la biografian vefton reference al la samuraja deveno de Hiroshige. Ĝi estas signita en la kunteksto de lignogravuraĵoj prezentantaj famajn japanajn heroojn, inter ili 47 liberajn samurajojn en la serio Chūshingura – Trezorejo de fidelaj vasaloj. Utagawa Hiroshi aplikis novecajn kompontrukojn, nekonvencian traktadon de spaco, originalan manieron kadri fragmentojn de la realo. Liaj artaj solvoj grave influis la arton de Okcidento, kunkreante en la dua duono de la 19-a jarcento novan artan vidlingvaĵon. La nuna ekspozicio prezentas pli ol 160 liajn lignotabulgravuraĵojn el liaj dek kelkaj famaj serioj. Multaj verkoj estas prezentitaj la unuan fojon. La ekspozicion HIROSHIGE 2023 kompletigas pentraĵoj de Ferdynand Ruszczyc, Jan Stanisławski kaj Julian Fałat, kiuj reliefigas la influon de la japana artisto je la panorama pentroarto de la Juna Pollando kaj polan japanismon.

El la elsendo 05.03.2024. Legas Maciek – 02′ 20″

La Paska festivalo de Ludwig van Beethoven

Inter la 13-a kaj la 28-a de marto en Krakovo okazos la 28-a Paska Festivalo de Ludwig van Beethoven. Nunjare la publiko ĝuos tri grandajn internaciajn koncertojn. La unuan prezentos la orkestro de Luksemburgia Filharmonio kun fama pianistino Beatrice Rana, sekve estas planita koncerto de la ĉambra ensemblo de la milana La Scala, kiu per sia repertuaro omaĝos la 100-an mortodatrevenon de Puccini. Fine prezentiĝos Junulara Orkestro de la Filharmonio en Bergen. Tradicie la festivalon akompanos ekspozicio de la muzikaj manuskriptoj kunorganizata kun la Jagelona Universitato. La publiko povos rigardi manuskriptojn de Beethoven kaj de aliaj komponistroj, objektojn rekte ligitajn kun la festivala temaro.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Maciek – 0′ 56″

Ĉina survitra pentroarto en Varsovio

En la varsovia Muzeo de Azio kaj Pacifiko daŭras ĝis la 21-a de aprilo porokaza ekspozicio „Reflektoj de belo. Ĉina survitra pentroarto el la kolekto de Mei Lin”. La survitra pentroarto estas konata en Ĉinio ekde la 17-a jarcento, kiam la imperiestran kortegon komencis atingi eŭropaj komercistoj kaj diplomatoj, prezentante la novspecan pentroarton. Komence la ĉina survitra pentroarto estis destinita al malvastaj rondoj, sed en la 18-a jarcento ĝi akiris grandan popularecon. Tiuepokaj pentraĵoj estis kreiĝantaj kiel eksportaj varoj kaj ĝuis popularecon en Eŭropo kaj la Norda Ameriko. En la sekvaj 19-a kaj 20-a jarcentoj la survitraj pejzaĝoj en pli signifa grado celis la lokan publikon kaj ĉinaj artistoj koncentriĝis pri simboloj de prospero kaj pri literaturaj referencoj. La varsovia ekspozicio rilatas al ĉi tiu periodo. La pentraĵoj bildigas scenojn el mitologio aŭ populara literaturo, objektojn feliĉoportajn, portretojn de infanoj kaj virinoj. Ili koncernas la finon de la dinastio Qing kaj fruan respublikan periodon.

El la elsendo 25.02.2024. Legas Maciek – 01′ 28″