Ĝis nun en niaj felietonoj pri konindaj poloj ni parolis pri personoj, kiuj ne plu estas inter ni. Ĉi-foje la heroo de nia felietono troviĝas inter ni, laboras, kreas kaj ankaŭ aktivas por la ministerojn de la vivo kaj la Universo proksimigi al meze inteligenta homo. Tia estas pastro profesoro Michał Heller teologo,  mondfama kosmologo kaj filozofo, profesoro de la filozofiaj sciencoj specialist­iĝanta pri natur­filozofio, fiziko, relativisma kosmologio kaj rilatoj inter la scienco kaj la religio. Ĝis nun aperis ĉirkaŭ 40 liaj libroj dediĉitaj al la temoj, estantaj la objekto de lia interesiĝo.  En 2008 pastro Heller kiel la unua polo fariĝis la laŭreato de Templeton-Premio atribuata pro la superado de barieroj inter la scienco kaj religio. La tutan premion en la alteco de unu miliono 600 mil dolaroj li destinis por establi Kopernik-Centron en Krakovo, kiu okupiĝas i.a. pri esploroj kaj klerigado koncerne sciencojn, filozofion kaj teologion, pri esplorado de la rilatoj inter scienco, filozofio kaj teologio, pri la esplorado de la influo  de la scienco, filozofio kaj teologio je kulturo, pri filozofio de la naturo kaj kosmologio. Michał Heller naskiĝis en la 1936-a jaro. Post la eksplodo de la 2-a mondmilito en 1940 li estis ekzilita al Siberio, kaj en 1944  transloĝig­ita al la loko Urbach en la regiono de Saratovo. Reveninte al Pollando en 1946 en Tarnów (la suda Pollando) li faris la abiturientan ekzamenon, tie li diplom­itiĝis en la sacerdotiga seminario,  kie li poste laboris kiel lekcianto. Li estis ankaŭ en Tarnów la unua dekano de la Teologia Fakultato. Pliajn studojn Michał Heller daŭrigis en la Fakultato pri Filozofio de la Katolika Lublina Universitato, kie en 1966 li doktoriĝis per disetaĵo pri relativisma kosmologio. Ekde 1990-a jaro li estis investita kiel ordinara profesoro de la Papa Teologia Akademio transformita en 2009 en Papan Universitaton de Johano Paŭlo la 2-a en Krakovo. En  metodologio de la scienco Heller – simile kiel aliaj filozofoj kaj fizikistoj antaŭaj kaj nunaj konsideras  “neimageblan efikecon de matematiko en natursciencoj cele la mondo­priskribon”, kiel tion vortumis Eugene Wigner. Heller premisas, ke la mondo sur la fundamenta nivelo  posedas strukturon, kiun matematiko komprenata kiel scienco pri strukturoj kapablas priskribi kaj krome certa matematika strukturo identas kun la strukturo de konkreta natur­fenomeno.  Necesas aldoni, ke matematika strukturo en tiu kompreno signifas la reton de  dependiĝoj inter certaj matematikaj estoj. Samtempe  esencaj estas la dependiĝoj kaj ne estoj. Liaopinie fiziko konsistas en rilatigo de matematikaj strukturoj al konkretaj strukturoj de la mondo.  Citante profesoron Heller  eblas diri, ke “matematiko estas Absoluto, la unusola sfero de la homa agado, kiu restis ne damaĝita per la origina peko”. En sia filozofio de hazardo Heller proponis starpunkton peran inter la interpreto de la mondo kiel sekvo de hazardaj eventoj [ekzemple en la koncepto de Blinda Horloĝisto de Richard Dawkins] kaj la t.n. Inteligenta Projekto, laŭ kiu ne ekzistas hazardo, kaj la tuta mondo estas fakte gvidata en determinita maniero de Dio. Heller anstataŭe proponas propran koncepton de Granda Matrico aŭ  reference al Einstein La Dia Plano. Liaopinie hazardo kiel fenomeno kun tre malalta verŝajno aperas kiel integra parto de la mondo­strukturo, kiun eblas percepti teoisme (La Dia Plano],  kiel ankaŭ en la maniero malpligrade identiĝanta kun la kristana religio. Laŭ Heller hazardoj estas nepre necesa parto de  matrico, kies konsiston formas natur­reguloj. Hazardoj determinas komencajn kondiĉojn, kiuj difinas la evoluvojojn de natur­sistemoj, kiuj sekve evoluas strikte konforme al la naturreguloj. Tiamaniere same hazardo, kiel malhazardo havas sian lokon en la strukturo de la fenomenoj. En siaj laboroj pastro Heller esploras ankaŭ laŭ la matematika konsidero la tiel nomatan Gravitan singular­econ. Temas pri stato, ekde kiu konforme al la teorio de Granda Eksplodo la Universo komencis sian ekziston. Li proponis krome kaj daŭre evoluigas certan matematikan modelon, kiu en originala maniero ligas la du plej grandajn  kaj samtempe ne kongruajn teoriojn de la nuntempa fiziko, la ĝeneralan realtivecon de  Einstein kaj kvantuman mekanikon. Pri ĉi tiu demandoj profesoro Heller kunlaboras kun matematikistoj kiel  prof. Wiesław Sasin, kiel doktoroj Leszek Pysiak kaj Zdzisław Odrzygóźdź. En pli vasta grupo de kunlaborantoj aktivas ankaŭ nia kolego, Tomek Miller – doktoriĝ­anto de la Varsovia Politekniko kaj stipendiito de Kopernik Centro en Krakovo, kiu aliĝis al la kunlaboro pri la menciita modelo.

El la elsendo 03.01.2014. Legas Barbara/Tomek