Felietonoj
Koninda polo: Emil Korytko
Komence de junio lige kun la Pintrenkonto de la Trimara Iniciato en Ljubljano (internacia ekonomia-politika iniciato de 12 uniaj landoj situantaj ĉe Balltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko) la pola prezidento inaŭguris en la parlamento de Slovenio ekspozicion dediĉitan al pola etnografo kaj sendependiga aganto, Emil Korytko. Nunjare pasis lia 180 mortodatreveno. Lia figuro estas malmulte konata en Pollando kaj lia nomo malaperis el la literatura vivo post la 2-a mondmilito. Tute alie estas en Slovenio, kie la rolo de la pola esploristo ĝis nun estas forte aprecata kaj jam ekde la elementa lernejo junaj slovenoj lernas pri Emil Korytko kaj studentoj pri slovena filologio konatiĝas kun lia figuro devige. Ni estas konvinktaj, ke lia figuro meritas konigon al niaj esperantistaj aŭskultantoj, ne nur polaj aŭ slovenaj. Emil Antoni Korytko blazone Jelita (naskiĝinta en Lvovo, 1813 kaj mortinta en Ljubljano, 1839) estis pola etnografo, insurgento kaj sendependiga aganto. Li naskiĝis en la nobela familio, kiel la filo de Józef Stanisław kaj Rudolfina hejme Rubczyńska. Li studis filozofion en Lvovo, partoprenis la kontraŭcaran novembran insurekcion 1831. Baze de denunco li estis en 1837 arestita kaj malgraŭ manko de pruvoj li estis trude ekzilita al Ljubljano. Tre rapide Emil Korytko enkreskis la tiean socian medion, ligis novajn konatecojn. Post la instaliĝo en Slovenio Korytko komencis kolekti la tieajn legendojn kaj kantojn kaj tiel montris al slovenoj, kiom grava estas la nacia konscio kaj popola kulturo. Li agis konforme al la spirito de la slovena nacio en la epoko, en kiu neniu pensis ankoraŭ pri la slovena nacieco. La 23-an de junio 1838 li adresis mesaĝon al slovenoj „Der freuden des Slaventhums in Krain”, per kiu li instigis kolektolaboron pri la slovena popola kulturo. Helpe de slovenaj sciencistoj Korytko aperigis sekve pluvastigitan poste disertacion pri la slovena popola kulturo „Ein Wort über das Volkslied in Krain”. Lia persona folklora kolekto fariĝis ĝermo de la fako pri la popolaj kostumoj en la ljubljana “Rudolphinum”. La plej grava verko de Emil Korytko kiel etnografo estas tamen „Sloveńske pésni krajnskiga naroda” eldonita en kvin volumoj en la jaroj 1839-1844. Dank’ al tiu verko li eniris mondon de la plej elstaraj kreantoj de la slovena kulturo. Korytko ne forgesis pri sia propa lingvo-kultura identeco. Li instruis en Slovenio la polan lingvon, okupiĝis krome pri la popularigado de la polaj kulturo kaj literaturo. I.a. li amikiĝis kun la fama slevena romantika poeto Franc Prešeren, al kiu li proksimigis la figuron de Adam Mickiewicz. Per tio li vekis la slovenan literaturan movadon de lokaj sciencistoj konvinkinte ilin pri la neceso konservi propran literaturan heredaĵon. Tiam la ĝermo de la nacia movado estis domo, en kiu loĝis la slovena advokato edziginta al polino Blaž Crobath, kun kiu Korytko tenis amikajn rilatojn. En Ljubljano la pola ekzilito eksciis pri la ilira movado. Temis pri la kultura kaj politika movado floranta en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Ĝia celo estis strebi al unuiĝo de la sudaj slavoj senkonsidere al la ŝtataj kaj administraciaj limoj, ĉefe kroataj, sed ankaŭ slovenaj kaj serbaj agantoj. Korytko fariĝis ĝia pledanto, samtempe li asertis, ke necesas protekti la slovenan lingvon. Post la morto en 1839 kiel unu el la avanaj popularigantoj kaj disvastigantoj de la slovena nacia kulturo Emil Korytko estis sepultita en la tombejo Narje en Ljubljano, inter multaj meritiĝintaj por Slovenio personoj. Marĝene de nia felietono pri Emil Korytko ni notu, ke la vivinta en la 19-a jarcento pola filologo Andrzej Kucharski kiel la unua deklaris, ke slovenoj estas memstara slava nacio, tiel helpante konstrui ilian nacian identecon. Kiel gvidanto de la katedro de slavaj dialektoj en la Varsovia Universitato li faris 7-jaran esplorviziton en la slavaj landoj. Estante en Slovenio – baze de kolektita lingvistika materialo kaj esplorrezultoj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj – li konkludis, ke slovenoj estas aparta slava nacio kaj ne, kiel ĝis tiam asertite, kroataj montaranoj.
El la elsendo 21.06.2019. Legas Barbara – 6’14”
Koninda Pollando: Łochów
Ĉi-jare Pola E-Asocio kiel lokon de sia landa kongreso, dum kiu oni ankaŭ elektas la novajn asociajn gvidantojn elektis la lokon Łochów [ŭoĥuf], la sidejon de la urbo-vilaĝa komunumo en la regiono troviĝanta norde de Varsovio inter la pola ĉefurbo kaj Bjalistoko. La situanta en la Mazovia Regiono, en la valo de la malspura fluo de Bug-rivero apud la rivero Liwiec ĝi najbaras kun granda arbara komplekso. Łochów estas konata de la mezepoko kaj la unuaj mencioj pri ĝi devenas el la 14-a jarcento. Komence temis pri princa setlejo Łochowiec rande de arbarego, de kie la regantoj de Mazovia Regiono startis por la ĉasadoj. En 1378 ĝi estis notita kiel vilaĝo de la mazovia princo Simowit la 3-a kaj de li atribuita kiel propietaĵo al iu Wawrzyniec Pieńka. Lime de la 14-a kaj la 15-a jarcentoj la posedanto fariĝis proksima kunlaboranto de laŭvica mazovia princo Janusz la 1-a Maljuna, Wawrzyniec z Targówek. En la 16-a jarcento li kaj lia familio transprenis la familian nomon Łowscy kaj estis la vilaĝposedantoj ĝis la 17-a jarcento. Poste Łochów fariĝis – pro vendoj au familikoneksaj rilatoj la proprietaĵo de aliaj familioj Kuszel, Hryniewcz kaj Zieliński. La vilaĝo en la periodo de la 18-jarcentaj dispartigoj de Pollando subalternis al aŭstraj aŭtoritatoj, sekve ektroviĝis en la Varsovia Princilando kaj fine en Pola Reĝolando (1815). En la mezo de la 19-jarcento la vilaĝposedantoj vendis parton de siaj grundoj por elkonstruo de la Varsovia-Peterburga Fervoja Linio. Tio spronis la evoluon de Łochów, en kiu kreiĝis masonita stacidomo, vasta lokomotivejo, ligna akvoturo certiganta la akvolivron al la komunumaj akvoduktoj kaj akvopumpilo ĉe la rivero Liwiec. Ĉe la stacidomo loĝis multaj familioj priservantaj la stacidomon, lokomotivejon kaj relojn. Por ili estis konstruita plurfamilia loĝdomo kaj mastrumaj objektoj. Baldaŭ proksime de la stacidomo kreiĝis domoj privataj, ne ligitaj kun la fervoja infrastrukturo. Proksime al la vilaĝo estis funkciigita fabriko de fervojaj reltraboj. En la 80-aj jaroj de la 19-a jarcento la nova posedanto de la loko fariĝis – ĝis la 1919 – Zamoyski-familio. Sekve kiel doto de Izabela Zamoyski Lochów fariĝis la propraĵo de Kurnatowski-familio. Dank’ al ili, aparte Eryk Kurnatowski, en 1931 kreiĝis tie ĉevalbredejo, kiu avancis al la unua ĉevalbredejo en la antaŭmilita Pollando. La tieaj ĉevaloj kvinfoje gajnis la ĉefan varsovian ĉevalkuran premion kaj preskaŭ ĉiujn premiojn tiuepoke ligitajn kun konkretaj ĉevaloj dum la varsoviaj vetkuroj. Tamen la septembra militkampanjo 1939 ĉesigis la ekziston de la ĉevalbredejo. Germanoj konfiskis la ĉevalojn forveturigante ilin al Mariendorf en Brandenburgio. Fine de la 2-a mondmilito ĝi estis transprenita de la Ruĝa Armeo kaj la palaco utiligita kiel milithospitalo. Sekve de ĉio ĉi ĝi estis forte sengradigita. En 1944 la havaĵoj de Łochów estis naciigitaj, sed estis entreprenitaj klopodoj rekonstrui la fervojan infrastrukturon preskaŭ plene detruitan en aŭgusto 1944. La 50-ajn jarojn karakterizan dinamika evoluo unuvice lige kun la postmilita rekonstruo de Varsovio. Łochów el la kamparana loko transformiĝis en la kamparanan-laboristan. Ties loĝantoj ligis la kamplaboron kun laboristaj okupoj en fabrikoj kaj entreprenoj de Varsovio. Fine de la 1968-a jaro la transformiĝanta el la kamparana al la urba loĝloko Łochów ricevis la urbajn rajtojn. Estis elkonstruitaj novaj stratoj, loĝkolonioj, fabrikoj, preĝejo. Komence de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Łochów ricevis elektran fervojan ligon kun Varsovio. La ĉefa historia objekto de Łochów estas la loka palaco kun la ĉirkaŭa parko. La originala konstruaĵo estis levita en la jaroj 1820-30, poste estis kelfoje plikonstruata. Postmilite ĝi estis parte forlasita, troviĝis en ĝi komunumaj loĝejoj. Rekonstruita en la jaroj 2004-2008 ĝi transformiĝis en modernan hotelon kun konferenca centro kaj centro de la estetika refresiĝo.
El la elsendo 01.06.2019. Legas Barbara – 6’10”
La Jagellona Universitato 655-jara
Lastvendrede en la Jegelona Universitato en Krakovo (la suda Pollando) okazis la ĉefaj solenaĵoj ligitaj kun la establita tie antaŭ 655 jaroj Krakova Akademio. La 12-an de majo 1364 post kiam finfine venis la papa aprobo la fondoakton anoncis la lasta reĝo de Piast-dinastio Kazimiro la Granda. Tiu ĉi la plej malnova en Pollando kaj unu el la plej malnovaj en Eŭropo altlernejo preninta kiel la modelon Universitaton de Bolonjo sian devizon vortumis „Plus ratio quam vis”, alivorte pli gravas racio ol forto. Post la morto de la reĝo Studium Generale ĉesis funkcii. Nur 30 jarojn poste dank’ al la reĝino Jadwiga ĝi restarigis la funkciadon kiel rajtoplena mezepoka universitato. La reĝino edzinigita al la Właysław Jagelo mortante postakuŝe nur 25-jara lasis sian monon, juvelojn kaj vestojn por la restaŭro de la universitato. Ekde 1817 omaĝe al la Jagelona dinastio la universitato ricevis la kromnomon Jagelona. Kiel la unua rektoro de la krakova universitato estis elektita de la profesoraro la kunkreinto de internacia juro Stanisław el Skarbimierz. Kreiĝis tiam konstruaĵoj por profesoroj kaj por studentoj. La zorgo de la apostola ĉefurbo pri la Krakova Akademio estis konfidita al la krakova episkopo. La florperiodo okazis en la 15-a kaj 16-a jarcentoj. La krakova universitato ĝuis internacian renomon logante studentojn el la tuta Eŭropo, kiuj konsistigis tiam ĉirkaŭ 44 procentojn de ĉiuj studentoj. Krom poloj studis litovoj, hungaroj, germanoj, ĉehoj, rusoj, svisoj, britoj, nederlandanoj, francoj, italoj, hispanoj, eĉ tataroj. La matematikaj, astronomiaj kaj geografiaj sciencoj plenfloris. Ĝuste tiam Mikołaj Kopernik kreis sian heliocentran teorion kaj Maciej Miechowita eldonis la verkon „Tractatus de duabus Sarmatiis…”. Temis pri la unua sistema priskribo de la terenoj inter la riveroj Wisła, Don kaj la Kaspia Maro. En la universitato eblis lerni la grekan kaj hebrean lingvojn. Tamen reformacio kaj religia divido de Eŭropo kun samtempa kreiĝo de multaj novaj universitatoj bremis la alvenadon de eksterlandaj studentoj. En la lando pli gravaj oficoj estis rezervitaj por nobeloj ne devantaj legitimi sin per universitataj atestoj. Ĉio ĉi kaŭzis krizon, sed la Krakova Akademio senĉese peredukadis elstarajn polajn ŝtatvirojn, episkopojn, literaturistojn. La 17-a jarcento distingiĝis per la rivalado de la Akademio kun jezuitoj dezirantaj akiri dominan pozicion en la krakova instruado. La 18-jarcenta plano venigi eksterlandajn profesorojn ne sukcesis, sed en la studoferto aperis la lingvoj germana kaj franca. Tute novan epokon inaŭguris la kreiĝo de la Komisiono por la Nacia Eduko en 1773. Dank’ al la komisiita de ĝi pastro Hugo Kołłątaj okazis ĝisfunda reformo de la universitato. Kreiĝis ĝia nova organiza strukturo, la unuaj laboratorioj, Astronomia Observejo, Botanika Ĝardeno, klinikoj. La studlingvo fariĝis la pola konforme al la klerigepoka filozofio. Post la 3-a dispartigo de Pollando (1795) Krakovo estis enkorpigita de Aŭstrio, sekve aligita al la Varsovia Princolando, post la Viena Kongreso (1815) Krakovo fariĝis Libera Urbo. Ĉio ĉi influis ankaŭ la situacion de la universitato, en kiu studoj iom sengradigitaj okazis en la germana kaj sub la germana influo. La situacio ŝanĝiĝis kiam Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio akiris aŭtonomion. Tiam kiel la lekcia lingvo estis revenigita la pola. Komence de la 20-a jarcento la nombro de la universitataj katedroj kreskis trioble, ĝis 97. Studis en ĝi pli ol 3 mil personoj el ĉiuj aneksitaj partoj de Pollando fare de Aŭstrio, Prusio kaj Rusio kaj el la tuta habsburga monarkio. Post la regajnita suvereneco en 1918 la evoluo de la Universitato daŭris. En Krakovo studis pli ol 4 mil junaj personoj, ne sole viroj. Pri ĝia rango atestas la longa nomlisto de elstaraj filologoj, historiistoj, arkeologoj, juristoj, matematikistoj, kemiistoj. Dramecan periodon en la historio de la Jagelona Universitato perskibis la 2-a mondmilito. En ĝiaj komencaj monatoj, la 6-an de novembro 1939 germanoj ruze kunvenigis en Collegium Novum preskaŭ 180 sciencistojn kaj laborantojn de la universitato kaj sekve arestis kaj malliberigis ilin en koncentrejoj. Multaj ne transvivis. Germanoj fermis la universitaton. La studoj ekde 1942 disvolviĝis konspire. Postmilite, en 1945 la studojn en la Jagelona Universitato komencis 5 mil personoj. En nova politika realo la universitata strukturo plurfoje ŝanĝis, ĉikanoj trafis iujn renomajn sciencistoj aparte en la stalinisma periodo. Tra la sekvaj jaroj la politikaj kirliĝoj speguliĝis en la historio de la universitato. Spite ĉion ĉi daŭre laboris tie elstaraj sciencistoj. Nun la Jagelona Universitato havas 16 fakultatojn, laboras en ĝi pli ol 540 profesoroj, 730 habilitiĝintaj doktoroj, 2600 aliaj lekciantoj, pli ol 3, 5mil administraciaj laborantoj. La krakova universitato estas studloko por ĉirkaŭ 50 mil studentoj kaj doktoriĝantoj. Inter la studentoj 65 procentojn konsistigas virinoj. En tiu kunteksto aparte reliefiĝas la legendo pri la unua studentino, Nawojka – kiu alivestita je knabo komencis tie studojn. La jubileaj solenaĵoj komenciĝis evidente en Wawel Katedralo per la florkrona ornamo de la tomboj de la fondintoj, la gereĝoj Kazimiro la Granda, Jadwiga kaj Władysław Jagelo. Dum la jubileaj solenaĵoj la medalon Merentibus transprenis profesoro Mario Suwalsky, poldevena sciencisto el la ĉilia universitato en Concepción kaj eksa honora konsulo de Pollando en ĉi tiu urbo. Li estis honorita pro siaj elstaraj sciencaj atingaĵoj en esploroj pri naturaj kaj modelaj membranoj, pro intensa kaj fruktodona scienca kunlaboro inter la Univeritatoj Jagelona kaj en Concepción, pro efika popularigado de la pola scienco kaj kulturo en la landoj de la Latina Ameriko. La solenaĵojn kronis speciala koncerto kun la partopreno de la muzikaj ensembloj funkciantaj ĉe la Jagelona Universitato.
El la elsendo 17.05.2019. Legas Barbara – 9’06”
El la E-Gazetaro – 14.05.2019
Ĉi-foje iom pli rapide ol kutime ĉe mia komputilo stokiĝis kelkaj E-gazetoj, do mi decidas ne plu prokrasti ilian foliumadon. Ĉi-foje ni komencu per la marta/aprila 2019, alivorte 357-a „La Lanterno Azia”. Inaŭguras ĝin E-versio de la Deklaro de koreaj studentoj, kiuj la 8-an de februaro 1919 deklaris sendependecon en Tokio, Japanio. Tiu deklaro fariĝis motivo por la Deklaro de la Unua de marto, kio okazis samjare en Seulo. Tiu ĉi versio, apud la angla kaj japana, aperas nun en la 100-a datreveno de la studenta deklaro por esti diskonigita tra la mondo pro la decido de la Seula urbodomo. Mi mem ĉerpis el la teksto gravan instruon pri la historio de Koreio, tutaparte en la kunteksto de ĝiaj rilatoj kun Japanio, sed rimarkinte ankaŭ la tiaman, do de antaŭ cent jaroj, pritakson de la rolo de Rusio kaj Ĉinio en la kunteksto de paco en Oriento. Tiun ĉi historian dokumenton sekvas raportoj pri la februara Vintra Kursaro de Korea E-Asocio kaj pri la 38-a Namkang E-lerenjo kaj la 28-a Internacia Kurskunveno de Esperanto. Kiel raportas pri la unua evento KEA-estrarano pri edukado Vintro ĝi plene atingis sian celon uzi praktike Esperanton inter diversnivelaj lingoparolantoj, inter kiuj la kvaronon konsistigis komencantoj. La programo de la paralelaj Internacia Kurskunveno kun la Namkang E-Lernejo kunorganizita de Seula Esperanto Kulturcentro kaj E-Populariga Asocio estis multe pli varia. Legante la raporton eblas miri, ke nur dum du tagoj okazis tiom da eventoj de tiu ĉi „Esperanta Vilaĝo”. Mi do citu el la raporto de vicprezidanto de KEA Nema ĝuste pri tiu diverseco: „Oni ne povas ne miri, unue pro la nombro de la proponitaj programeroj, kaj poste multe pli pro iliaj karakteroj. Tre unika kaj majesta estis la Kurso de KPR (Kardio-Pulma Resuscitado) kaj AED (Aŭtomata Ekstera Defibrilatilo), kiun alportis al la vilaĝo la specialisto, kiu laboras en sukurejo. En la vilaĝo aperis „Okulkliniko Dzika 9”, kien oni povis viziti kaj fari konversacion kvazaŭ oni sidus en tiu kliniko de d-ro Zamenhof ĉe la strato Dzika 9. Sur la sporteja grundo oni ludis Petankon – la francmaniera ludo – kiun gvidis franclingva instruisto. Iu sinjorinoj, kiu kutime ĝuadas kun siaj filinoj patkukon, malfermis la Fakon pri tio, kiel kuiri la patkukon. Profesia pentristo malfermis la Lernejon por lerni portreton. Tiuj, kiuj mastrumas en reala vivo kafejon kaj teejon, kune starigis Esperantistan Teejon, en kiu oni povis havi agrablan babiladon tenante en la manoj la varman tason plenan de bonodora trinkaĵo. Troviĝis du haloj, kiujn ni nomis Granda halo kaj Arta halo, en kiuj fluis senĉese prelegoj kaj prezentoj. En iuj ĉambroj regis la lingvo Esperanto en la formoj de diskutado kaj eĉ disputado sur temoj serioze pripensigaj. Ne mankis tradiciaj eventoj kiel kantado kaj dancado. La teamo Libroservo de KEA starigis unu belan budon, kien vizitis ne sole esperantistoj-libroamantoj, sed ankaŭ ĵurnalisto, kiu intervjuis niajn amikojn kaj poste sciigis en sia ĵurnalo, ke jam delonge floradas E-kulturo en la urbo. Estis kelkfojaj aŭkcioj, kiujn prezidis la prezidanto de KAO, eksa KAEM, kaj pri kiuj oni raportis, ke ĉiuj aŭkciaĵoj estis en fervoro forvenditaj. En la torento da programeroj oni devis zorgi kun malfacilio pri tio, al kiu programero iri, ĉar samtenpe allogis multaj. Lerni kantojn koreajn kaj japanajn en Esperanto, lerni dancojn koreajn kaj japanajn, ludi kun kartoj, ludi kun vortoj, fari interfolion, fari stelforman telereton, lerni kiel skribi sian nomon en brajlo kaj fari glumarkon brajlan ktp, ktp.” – tiom cite el ĉi tiu etosredona raporto relefiginta pliajn allogajn facetojn de evento, kiu konfirmis ke diversloke kreskas la E-agado en Koreio, kaj ĉiumonate naskiĝas novaj esperantistoj. GRavasa do doni al ili la zorgon ĝis ili stariĝos sur siaj propraj piedoj ankaŭ en ĉiutagaj edukagadoj”. Eblas do diri, bela evento, bela laboro. La marta/aprila „La Lanterno Azio” liveras pliajn E-lingvajn kontribuojn, nome nova esperantsitino Elina prezentas siajn opiniojn pri la lernata lingvo, Sodeban rakontas pri la iniciato „Verda ekskurso” el 2017, kiu celas pretigi en Esperanto ekskursoitinerojn tra historiaj, kulturaj heredaĵoj de Koreio elektante por la sia prezento la urbomuron de Seulo. Fine Joze Takehara prezentas siajn opiniojn „Por konservi junecon kaj sanon”. Mi ĝojas, ke post kelka tempo la revuo de la Korea E-Asocio min atingis. Iom pli frue venis la laŭvica nunjara, la 2-a numero de „Esperantolehti” kun multaj administraciaj informoj gravaj por finnaj esperantistoj, sed ankaŭ kun riĉa programo de somera kurso kun la kvara trejnseminario, en kiu kiel instruistinoj rolos Nina Pietuchowska kaj Sylia Hämäläinen. En la klarigaj informoj de EAF-estraro ni ekscias, ke en la programo oni koncentriĝos pri lingvaj ekzervoj en konkretaj situacioj kaj poste per konkretaj ekzercoj lernos kiel helpi dum la kongreso en diversaj taskoj. Al la kongresprepariĝo servis ankaŭ pli frue martaj Vintraj Tagoj kun koncerna trejnseminario, pri kio oni raportas aparte. Kun granda plezuro mi trovas en ĉi tiu numero de „Esperantolehti” kelkajn etaj kontribuojn de Jorma Ahomäki, kiuj baziĝas sur liaj rememoroj, legitaj/relegataj libroj, spertoj el E-kontaktoj kiujn neforviŝeble lin akompanas. En ĉi-lastaj li referencas al la unumonata vizito de Sulvan Zaft en Finnando kun kiu li i.a. informcele pri Esperanto kaj lingvoproblemo vizitis finnajn lernejojn. En la retrorememoroj denove aperas Varsovio, kiun li vizitis 15 fojojn, kaj mi ĝojas ke en kelkaj mi povis lin akompani. Sed liaj kontribuoj pri Daniel Jones kaj la rusa fonetiko kaj pri la leginda (finna) verko de Arto Mustojaki malkovras ankaŭ kromajn interesiĝojn kaj lingvoimprsiĝemon de la aŭtoro, ĉi-foje pri la rusa lingvo. La 2-a numero de „Esperantolehti” tamen ja elstaras per siaj internaj koloraj paĝoj, enhavantaj 5-partan kantaton de Börje Eriksson „Ikaro”. Espereble ĝi estos prezentita en la programo de la Lahtia UK. Fine de nia nunsemajna trarigardo ni donu la atenton ne vere al la gazeto, ĉar temas pri ampleksa kajero, „Konstruado – kajero de TAKE 2019”. En la nunjara kajero de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj aperas kelkaj artikoloj pri pavimoj. En plimulto temas pri fakula pritrakto de la unuopaj temoj – ne nur pripavimaj – sed dank’ al la akompanaj fotoj ankaŭ nefakulo povas orientiĝi kaj profundigi siajn konojn pri la ĉirkaŭanta nin materia kulturo, kiel tio okazas en la kazo de pavimoj aŭ tegmentaj ornamaĵoj. Tiun ĉi kajeron pri la „Konstruado” de TAKE mi do flankenmetis por pli profundiĝi en la temon.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Barbara – 9’37”
Koninda Polo: Gustaw Herman Marcin Gizewiusz
Fine de majo unu el la plej belaj kaj allogaj urboj en la Mazuria Regiono Giżycko invitas por sia granda urbofesto. Estas planitaj multaj kocertoj kaj aliaj atrakciaĵoj, sed Giżycko unuavice logas kiel turisma centro kaj bonega ripozloko, kiel loko difinata – ĉefurbo de la pola velado. La loka velista haveno kalkuliĝas al la ĉefaj ĉe la itinero de Grandaj Mazuriaj Lagoj. Ankaŭ en la urbo mem ne mankas vidindaĵoj, inter kiuj estas la unusola en Eŭropo rotacia ponto super Giżycko-kanalo, kiun oni manipulas mane. Sed ne la urbo mem gravas por ni, sed ĝia nomo, kiun la urbo ricevis antaŭ 73 jaroj por omaĝi la heroon de nia felietono. Temas pri Gustaw Herman Marcin Gizewiusz. La evangelia sacerdoto, pola socinacia kaj politika aktivulo, ankaŭ literaturisto, folklora publicisto, tradukisto, eldonisto kaj bibliofilo. Gustaw Gizewiusz naskiĝis en la loko Pisz en la mazuria regiono la 21-an de majo 1810. Post kelkaj tagoj pasos do lia 209-a naskiĝdatreveno. Li devenis el la malnova pola nobela familio Giżycki, parte germanigita. La latinigitan formon de la familinomo Giżycki je Gizewiusz disvastigis aŭtoroj de publikaĵoj pri lia vivo kaj agado. Li mem uzis la formon Gisevius. En Pisz Gizewiusz lernis en la urba lernejo, kies estro estis lia patro, daŭrigante ĝin en Ełk, kun kiu estis ligita lia patrino. Gizewiusz aparte interesiĝis pri la historio de Mazurio, kio instigis lin entrepreni historiajn studojn. Krome forte influis lin la poezia verkado de Adam Mickiewicz, kies poeziaĵoj konstante lin apudis. La studojn pri la evangelia teologio li faris en la Pola Seminario Królewiec (la nuna Kaliningrado). Post ili voje de konkurso kaj brila pollingva prediko li fariĝis evangelia pastoro en Ostróda. Tie Gizewiusz engaĝiĝis en la poldefendan aktivadon. Lia agado en la urbo okazis en la periodo, en kiu estis formiĝanta germana naciismo kaj imperiismaj tendencoj en la Prusa Reĝolando. Ĉi=momente ni faru mallongan klarigon, ke inter 1226 kaj 1947 en la nororienta Pollando ni povas paroli pri kelkaj ŝtataj organismoj sur la tereno de historia Prusio subalternaj al teŭtonoj, poloj kaj germanoj. Aliflanke la nomo Mazurio rilatas al geografia-kultura regiono en la nordorienta Pollando, neniam administracie aparta. Mazuroj estis prusoj konfesantaj protestantismon, uzantaj la polan lingvon. Tio almenaŭ iom klarigu la fonon de la agado de nia felietona heroo. Gustaw Gizewiusz fariĝis defendanto de la pola lingvo kaj kulturo por defendi la nacian identecon de mazuroj. Unuavice Gizewiusz postulis konservi la polan lingvon en lernejoj kaj haltigi la germanigadon li okupiĝis pri la eldonado de polaj libroj por mazuroj. I.a. temis pri la lerneja kaj hejma kantlibro. En 1841 Gizewiusz renkontis en Ostróda alian konatan polan aktivulon Krzysztof Mrongowiusz, kun kiu li porilaboris memorialon pri la lingvaj liberoj por la mazuria popolo postulante agnoskon de la pola lingvo en Mazurio kaj la sekvan jaron persone enmanigis ĝin al Frederiko Vilhelmo. Tiu agado elvokis akrajn atakojn de la pledantoj de germanigado kaj liaj ekleziaj superuloj dufoje entreprenis kontraŭ li disciplinigajn procesojn. Tamen dank’ al li favore al la lingvodefendo engaĝiĝis ankaŭ simplaj kamparanoj, pastoroj kaj instruistoj intervenante ĉe siaj superuloj, transdonante dokumentojn kaj konfidencajn informojn al Gizewiusz, kiuj helpis senmaskigi la germanigadon. Liaj rilataj artikoloj estis aperantaj en berlinaj, okcidenteŭropaj gazetoj. Ili estis aperantaj ankaŭ en la unua laika mazuria periodaĵo „Przyjaciel Ludu Łecki”, kiun Gizewiusz kunredaktis. En 1843 li publikigis en Lepsiko laboraĵon pri la Pola Nacieco en Prusio, ĝiaj du sekvaj partoj kun alia titolo „La pola lingvoproblemo en Prusio” aperis tie en 1845. Ankaŭ en ili baze de la fontmaterialo Gizewiusz skribis pri la germanigaj metodoj de prusaj aŭtoritatoj, pri detruado de la nacia identeco de poloj kaj pri la batalado de poloj por sia identeco. En la periodaĵo „Przyjaciel Ludu Łecki” krom tiuj artikoloj estis aperantaj mastrumkonsiloj, edifaj artikoloj, aktualaĵoj. Ĝi havis ankaŭ kulturan dimension aperigante verkojn de tiaj polaj poetoj kiel Jan Kochanowski, Franciszek Karpiński, Mikołaj Rey, Wojciech Bogusławski. Legeblis en ĝi verkoj de aliaj poetoj, tradukoj el la germana literaturo, anonimaj fabeloj, rakontoj, proverboj. Gizewiusz estis ankaŭ elstara bibliofilo kaj numismatikisto. Li okupiĝis ankaŭ pri la kolektado de mazuriaj popolaj kantoj, kiuj poste utiligitaj de elstara etnografo Oskar Kolberg servis por prilaboro kaj pretigo de la 40-a volumo de liaj „Ĉiuj verkoj”, kiu aperis sub la titolo „Polaj Mazuroj”. En 1848 kiel reprezentanto de la pola socio li kandidatis al la berlina parlamento. Bedaŭrinde en la balottago, la 7-an de majo 1848, Gizewiusz mortis pro la korinfarkto. Li sepultita en la evangelia tombejo en Ostróda. Lian tombon dum la 2-a mondmilito senspure ruinigis germanoj. En 1946 omaĝe al Gustaw Herman Marcin Gizewiusz la urbo ricevis novan nomon, en ĝia originala pola formo laŭ la familia nomo de Gizewiusz Giżycki, Giżycko. Du jarojn poste en la supozata loko de lia tombo estis metita omaĝa memorŝtono. En 1979 en Ostróda estis malkovrita la omaĝa al Gizewiusz monumento.
El la elsendo 11.05.2019. Legas Barbara – 7’52”
Koninda Polo: Antonina Leśniewska
La heroino de nia hodiaŭa felietono estas Antonina Leśniewska. Ŝi estas – kion eble memoras iuj niaj aŭskultantoj – la patronino de la varsovia Muzeo de Farmacio, kiu kreiĝis antaŭ preskaŭ 35 jaroj kaj nun sian sidejon havas en la Malnovurba Kvartalo ĉe la strato Piwa. Ĝia konstanta ekspozicio „Res pharmaceuticae” rakontas pri medikamentoj, venenaĵoj, narkotaĵoj, ĝi prezentas la historian internon de apoteko kun eksterordinara kolekto de mebloj, farmaciistaj instrumentoj kaj ujoj. Aparta salonego estas dediĉita al la tradiciaj kuraciloj de la japana medicino Kampo. Pro sia agado ĝi estis nomumita en 2019 al la Premio de la Eŭropa Muzeo de la Jaro. La finalo de la konkurso okazos en Sarajevo la plej proksiman majon. Sed verdire interesas nin nun ne la muzeo mem, sed ĝia patronino. Kiu estis Antonina Leśniewska, la pionirino de la mondaj farmaciistinoj? En 1866 ŝi naskiĝis en Varsovio kiel filino de kuracisto Bolesław Leśniewski kaj lia edzino Michalina. Sian edukon ŝi akiris en privata lernejo en Varsovio daŭriginte ĝin en kursoj en Sankt Peterburgo, kien migris la tuta familio. Komence ŝi laboris kiel instruistino, sed ŝia revo estis sekvi la spurojn de la patro – tamen ne en la kuracista kabineto, sed en apoteko. La ebleco de la superaj studoj por virinoj fine de la 19-a jarcento ne estis universala. La akiro de la farmaciita profesio estis des pli malfacila, ĉar tio postulis ligon de la akademia, universitata eduko kun metiista sperto. Tiuepoke samtempe multaj apotekistoj kontraŭis aŭ almenaŭ malfideme rilatis al la edukado de virinoj kaj ilia profesia praktikado. Do la vojo al la propra apoteko estis longa kaj komplika. Unue Antonina devis forigi la programajn diferencojn en la vira kaj virina gimnazia eduksistemoj, kio ebligis al ŝi komenci devigan profesian praktikon en apoteko. Temis pri ellerno de latino, kiu ne troviĝis en la programo de knabinaj gimazioj. Ŝi sukcese trapasis la ekzamenon pri latino en la vira gimnazio kiel la unua virino en la historio. La titolo de apotekista helpanto malfermis la vojon al farmaciaj studoj. Tamen tio postulis kelkan tempon por ke finfine la peterburga Militsiata Medicina Akademio aprobu ŝian kunstudadon kun viraj studentoj. Sed ne eblas forgesi, ke malgraŭ la konsento studi kun studentoj ŝi ne povis uzi la akademiajn laboratoriojn kaj devis trovi diskretan lokon por siaj ekzercoj. La lekciojn kaj ekzercojn pri fiziko ŝi devis frekventi individue. Finfine ŝi diplomitiĝis en 1901 akirinte la titolon de magistro pri farmacio. Tiel ŝi fariĝis unu el la unuaj en la mondo virinoj havantaj ĉi tiun titolon. Sian unuan virinan apotekon ŝi establis en Peterburgo jam unu jaron poste dungante nur virinojn – 16-26-jaraĝajn, ebligante al ili akiri profesiajn spertojn. Ĝi estis vere eksterordinara. Pro la dungitaj tie virinoj Leśniewska enkondukis la duskipan laborritmon. Sed kiel persono tre klera kun vastaj horizontoj ŝi volis batali ne sole favore al la virinoj, sed ankaŭ ŝanĝi la bildon de farmacio mem, ĝian metiistan-akademian eduksistemon, transformante ĝin en sciencon kun inda loko en universitatoj. En 1903 Leśniewska ofertis dujarajn kursojn kadre de la Farmaciista Lernejo por Virinoj, en kiuj en la sekvaj 13 jaroj edukiĝis 184 apotekistaj helpantinoj kaj 14 apotekistinoj kun la magistra titolo. Aldonendas, ke al la ekzamenpreparo en ĝi aspiris ankaŭ viroj. La viglan evoluon de la institucioj establitaj de Antinina Leśniewska ĉesigis la eksplodo de la 1-a mondmilito. Ankoraŭ en 1905 ŝi iniciatis la kreiĝon de la Societo de Farmaciistinoj en Peterburgo, kvin jarojn poste Asocion pri Egalrajteco de Polaj Virinoj. Spite planojn ŝia apoteko ne transformiĝis en Memstaran Sciencan Instituton. En momento de la eksplodo de la 1-a mondmilito Leśniewska komencis aktive agi favore al polaj militkapitoj kaj militrifuĝitoj i.a. en la Helposocieto al la Militviktimoj. Ŝi aktiviĝis ankaŭ politike en la Pola Sendependiga Unuiĝo. En 1919 Antonina Leśniewska revenis al Varsovio daŭrigante vastplanitan socian kaj klerigan agadon i.a. kreante domon por repatruiĝantoj el Rusio en la loko Ciechocinek kaj protektodomon por infanoj en la apudvarsovia loko Miłosna. En 1933 ŝi revenis al la farmaciista profesio, kiel la unua virino de Pollando ricevinte la licencon por funkciigo de apoteko en la centro de Varsovio. Ŝi gvidis ĝis la vivofino. Pro sia plujara profesia kaj socia agado ŝi estis distingita per la Kavalira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta. Antonina Leśniewska neniam establis propran familion. Ŝi mortis en 1937 kaj estis sepultita en Powązki-tombejo en Varsovio.
El la elsendo 26.04.2019. Legas Barbara – 7’02”
El la E-Gazetaro – 24.04.2019
Kiel mi atentigis komence de la elsendo de kelka tempo kelkaj E-periodaĵoj atendas nian atenton. Malgraŭ tio nian trarigardon ni komencu de la gazeto veninta nur antaŭ kelkaj horoj, la aprila numero de „La Revuo Orienta”. Ĝi estas iom pli dika ol kutime, sed unuavice pro la japanlingvaj donitaĵoj koncerne la strukturan organizon de la Japana E-Instituto. Marĝene ni atentigu, ke JEI lige kun la pasanta nunjare 100-jariĝo referencas ankaŭ al historio, en ĉi tiu numero ĉerpante en la decembra numero 1920 la poeziaĵon de Vasilj Eroŝenko „Antaŭdiro de ciganino” kaj en interna kovrilpaĝo prezentante naŭ historiajn kovrilpaĝojn de la revuo. En la aprilan numeron enkondukas la tradicia jam rubriko „Esperanto kaj mi” en kiu Li Weilun el Ĉinio rakontas sian aventuron kun Esperanto, en kiu la tiel nomata semado de novaj lingvoadeptoj ludas la ĉefan rolon. Nur unu jaron post la eklerno de Esperanto tiu ĉi lingvoinstruisto pri la rusa kaj la hispana en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komencis instrui la Internacian Lingvon al la studentoj el fremdlingva fakultato de ĉi tiu universitato kaj poste de la aliaj. Dank’ al Li Weilun kun Esperanto konatiĝis baz- kaj mezlernejanoj, infanoj el infanĝardenoj – ne nur en Pekino, sed ankaŭ en aliaj ĉinaj urboj kaj eĉ eksterlande. Kiel li deklaras „por Esperanto mi neniam emeritiĝos” kaj nun havante jam 83 jarojn daŭre semante la lingvon kaj en Pekino kaj en Zaozhuang. Ankaŭ en la martan numeron de „La Revuo Orienta”, kiu vere atendis nian atenton, enkondukas rubriko „Esperanto kaj mi”, en kiu ni konatiĝas kun azia, ĉi-foje korea esperantisto Gim Inhong – Ermito. La esperantrilata vivaventuro tute alia, sed ne malsame fascina, en kiu post la finlerno de la lingvo venis en lia vivo la periodo de organiza laboro por krei filion en Korea E-Asocio en Ĝonĝu, normala studado, sed dank’ al Esperanto daŭrigota eksterlande ĉe profesoro Helmar Frank kiel scienca asistanto. Eĉ lia solfilineto iĝis denaska E-parolantino. Ermito kofesas tamen, ke la profesia laboro post la reveno al Koreio ne favoris la movadon, al kiu li tamen revenis post sia emeritiĝo. Ĉiukaze lia vivsperto pravigas la titolon „Esperanto, la turnopunkto de mia vivo”. La marta „La Revuo Orienta” meritas nian atenton ankaŭ pro aparta atento donita al la nunjara kongreslando, Finnlando. La leganto ricevas informojn pri Lahti kaj Finnlando, pri Isku Areena, kiu estos nia kongresejo. Aparte interesa por la japana esperantisto estas la artikolo de SIBAYAMA Zyun’iti pri Gustav Johan Ramstedt, unu el la plej fruaj finnaj esperantistoj, kiu dum 14 vivis en Finnlando, instruis la lingvon en Lahti, sed ankaŭ uzis tiun periodon por siaj sciencistaj esploroj, kio alportis al li renomon kiel lingvisto kaj la profesoran postenon pri la altaja lingvo en la Helsinkia Universitato. Eĉ se mi ĵus diris, ke la artikolo estas aparte interesa por japana leganto, ĝi sendube povas veki interesiĝon de ĉiuj aliaj esperantistoj, kiuj scivolas pri la historio de la E-movado en Lahti kaj ĝiaj elstaruloj. En la marta organo de JEI troviĝas du aliaj interesaj kontribuoj-raportoj pri la partopreno en la jarfina eŭropa JES kaj pri la uzo de la fonduso de JEI por donaci librojn en kaj pri Esperanto al lerenjoj. Pri prepaproj al la 104-a UK en Lahti oni raportis ne sole en „La Revuo Orienta”. En la aprila „Novaĵoj Tamtamas”, internacia gazeto de Esperanto Jokohama Hama Rondo oni raportas pri la martaj renkontiĝoj dediĉitaj al la interaciaj E-eventoj kiel Azia-Oceania Kongreso en Vjetnamo, la Lahtia UK tra la prismo de la figuro de Gustav Johan Ramstedt, ne sole esperantisto, sed ankaŭ la unua finna diplomato rezidanta en Japanio. La alia lige kun la Lahtia UK koncernis la staton de la finna fervojo kaj la plano atingi la la kongreslandon el Rusio per la nokta trajno. Tre interesaj estas la paĝoj dediĉitaj al la 114-a Legokunsido, kiun ĉi foje oni dediĉis al la originala novelaro „Pri morto kaj arto ” de Miyamoto Masao. Temas, kiel substrekas Mizro Iwaya pri „Kalejdoskopo de la japana arthistorio”, kiun komentas laŭ diversaj vidpuktoj tri aliaj aŭtoroj. Fizike sur mia skribotablo troviĝas ankoraŭ du aliaj periodaĵoj. La dulingva informbulteno pri Esperanto, kiu rilatas al la trimonata eldonperiodo inter aprilo kaj junio. La organo de Esperanto France-Est komencas kaj finas la numeron per du ampleksaj, fote riĉe provizitaj raportoj pri la jarfina Luminesk kaj la marta 13-a Meditereanea E-semajno. Venontnumere sendube ne mankos raporto pri la okazonta en majo Printempa E-Renkontiĝo en Strasburgo. La Informilo 185 multan atenton donas al la forpasinta pastro Roger Degrelle, elstarigante liajn meritojn en la servo de la E-literaturo kiel inciatinto de la libroservo ene de la Asocio, kiun li ne sole kreis, sed ankaŭ tre longe administris. Plurplumaj rememoroj ankaŭ al ekstera esperantistoj donas la imagon pri tiu homo, tiom varmsente adiaŭata. Kaj fine mi notu la printemapn numeron de „Frateco” redaktata de la franciskana pastro Stanisław Płachta, kiel ni legas „Esperanta bulteno por la spirita formado”. En plimulto temas pri la religitemaj kontribuoj en plimulto tradukitaj el la pola lingvo, sed en la printempa numero de „Frateco” krom ili aperas ankaŭ tekstoj pri la urbo Przemyśl, pri la trezoroj ĉe la rivero San, kaj la spuroj de Kopernik.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Barbara – 8’12”
La 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto
Hodiaŭ pasas la 76-a datreveno de la eksplodo de insurekcio en la Varsovia Getto. La 19-an de aprilo 1943 batalantoj el la Juda Militista Asocio kaj Juda Batalorganizo decidis armite reagi kontraŭ la germanaj taĉmentoj, kiuj estis likvidantaj la varsovian getton. La likvidokampanjo komenciĝis en julio 1942 per la forveturigo de ĝiaj loĝantoj al la germana koncentrejo Treblinka. Trafis tien kaj pereis pli ol 250 mil loĝantoj de la getto. Kiel skribis unu el la partoprenintoj de la bataloj profesoro Israel Gutman „La insurekcio ne estis elano de la batalintoj por venko kaj laŭroj, sed ŝtono ĵetita kontraŭ sovaĝan, senigitan je homecaj trajtoj ideolgion kaj kontraŭ enorman forton de la ŝtato en la centro de Eŭropo, regata de bando de murdbuĉistoj fronte al la silentanta mondo”. Sur la tereno de la varsovia getto okazis hodiaŭ porokazaj solenaĵoj, tagmeze aŭdiĝis en la tuta urbo la sono de la sirenoj. Omaĝe al la datreveno la pola ĉefministro Mateusz Morawiecki skribis i.a., ke „la batalintoj el la Varsovia Getto batalis ne sole por sia vivo, sed unuavice por la digno, je kiu germanoj volis brutale ilin senigi. Varsovio estas la urbo de libereco, de la ribelo kontraŭ la germana barbareco kaj heroa kuraĝo de la partoprenantoj de ambaŭ insurekcioj”, inkluzive la varsovian. La entreprenataj de la pola konspira ŝtato helpoprovoj al judaj batalantoj finiĝis per malsukceso. La insurekcio en la varsovia getto malgraŭ la alvokoj de la pola registaro en Londono elvokis neniujn reagojn de la aliancanoj. Proteste kontraŭ la indiferenteco de la mondo fronte al tragedio de la juda nacio la 12-an de majo 1943 membro de la Nacia Konsilio de Pola Respubliko en Londono Szmul Zygielbojm memmortigis sin. Laŭ la registro farita de Judenrat laŭ la germana ordono en oktobro 1939 en Varsovio estadis 360 mil judoj. Tiu nombro kreskis post la transloĝigo de judoj el parto de la varsovia distrikto kaj el la terenoj enkorpigitaj en la Regnon ĝis ĉ. 450 mil personoj. La getto, la juda kvartalo en Varsovio estis kreita de la germana okupaciinto la 2-an de oktobro 1940 kaj post pli ol unu monato estis izolita ene de la urbo. La insurekcio daŭris ne plenan monaton. La 8-an de majo germanoj malkovris kaj ĉirkaŭis rifuĝejon sur la tereno de la getto, en kiu troviĝis kelkcent personoj, inkluzive de la batalstabo de la Juda Batalorganizo kaj pli ol 100 judaj batalantoj. Laŭ la alvoko de germanoj civiluloj forlasis la lokon, plimulto de la batalantoj kun Mordachej Anielewicz sin memortigis. La 16-an de majo la germana generalo Jürgen Stroop deklaris la finon de la paciga kampanjo. Kiel venkosignon li ordonis la eksplodigon de la Granda Sinanogo. Post la forveturigo de la lastaj loĝantoj de la getto al Treblinka kaj aliaj koncentrejoj en la distrikto de Lublin la juda kvartalo estis laŭ la ordono de germanoj detruita.
El la elsendo 19.04.2019. Legas Barbara – 4’20”
Koninda Pollando: Trzebnica
Hodiaŭ ni proponas gesinjoroj viziton en la urbo Trzebnica [tŝebnica] en la sudokcidenta Pollando. La unua mencio pri ĝi devenas el la 1138-a jaro kaj ĝia nomo ligiĝas kun la praslava verbo „terbiti”, kiu signifis forhaki arbaron. Aldonendas, ke en la ĉirkaŭaĵoj de la urbo estis malkovrita la plej malnova homa setlejo sur la teritorio de Pollando – laŭ pritaksoj de antaŭ 500 mil jaroj. Nun al la urbo logas klostra komplekso kun apartaj historiaj kaj artaj valoroj, unu el la lokoj, kie eterne ripozas polaj regantoj, loko aparte ligita kun la reĝino Jadwiga, jam 24 jarojn post la morto agnoskita sanktulino de la Katolika Eklezio, la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Ĉio ĉi radikas en la komenco de la 13-a jarcento. Nome en 1202 la princo Henryk Brodaty [Henriko la Barbohava] fondis ĉi tie preĝejon kune kun sia edzino Jadwiga klostron, en kiu unu jaron poste instaliĝis cistercianinoj venigitaj el la germana Bamberg. Ĝi estis la unua virina klostro sur la polaj teritorioj kaj samtempe la unusola en la tiama Eŭropo granda baziliko konstruita por cistercianinoj. Riĉa ekipaĵaro de la klostro, al kiu apartenis vastaj terenoj en Silezio kaj en pli norda regiono, la tiel nomata Grandpolio, donis al ĝi firman ekonomian bazon. La konstruado de la preĝejo daŭris 16 jarojn. Konforme al la cisterciana regularo temis pri sentura baziliko kun transepto. Tuj post la kanonizo de la reĝino Jadwiga aldoniĝis en ĝi gotika kapelo fondita de ŝia filino princino Gertruda kaj la nepo Władysław, la princo de Vroclavo kaj arkiepiskopo de Salzburg, en kiu estis metita la korpo de la sanktulino. La sidejon de la cistercianinoj kelkfoje plagis incendioj, husanaj invadoj en la 15-a jarcento, detruoj dum la 30-a milito (la 17-a jarcento). Nur post ĝia finiĝo, kreskanta bonstatiĝo de Silezio kaj ĝia rekatolikĝo kaj decida por la habsburga-pola alianco venka batalo super Turkio apud Vieno en 1683 kreis favoran ekonomie kaj politike bazon por reflorigi la kulton de s-ta Jadwiga, kun kiu identiĝis same poloj kiel ankaŭ la katolikaj Habsburgoj. La unuajn laborojn pri renovigo de la sanktejo en 1676 entreprenis abatino Krystyna Pawłowska. La plej granda frapo venis pro la edikto de la prusa reĝo Frederiko Wilhelmo la 3-a el 1810, kiu likvidis 56 virajn kaj 13 virinajn klostrojn en Silezio. Ilian tutan havaĵon oni agnoskis kiel ŝtatan posedaĵon konfiskante ĝin kaj lasante al gemonakoj kvarsemajnan periodon por forlasi la klostrojn. La cistercianinoj posedis tiam unu urbon, 73 vilaĝojn, 25 bienojn kaj 10 patronecajn preĝejojn. Multaj rabitaj postmonakaj havaĵoj servis kiel donacoj al la membroj de Hohenzollern-familio kaj al personoj ligitaj kun la prusa koretego. Tamen eĉ homoj nur iel ligitaj kun la klostro dezirantaj savi memoraĵojn ligitajn kun la iama abatejo povis aĉeti libere aŭ aŭkcie iujn objektojn ligitajn kun la klostro. Temis i.a. pri artverkoj, mebloj, liturgiaj objektoj kaj aliaĵoj. Bonŝance valoregan librokolekton kaj plurajn elementojn de la interna ekipaĵaro oni sukcesis transloki al Vroclavo. Marĝene ni aldonu, ke la sama reĝo freneze serĉanta monon por pagi tributon al Napoleono la sekvan jaron ordonis detrui la ŝtelitajn el la trezorejo de Wawel-kastelo en Krakovo kronjuvelojn de la polaj reĝoj, kiuj estis alifanditaj je moneroj. Sed ni revenu al Trzebnica kaj ĝia klostro. Komence estis en ĝi kreita tendaro por militkaptitoj kaj militista hospitalo. Sekve ĝi rolis kiel kiel fabriko, lanŝpinilo. Fine de la 19-a jarcento la posedantoj de la klostro denove fariĝis religiuloj, johanitoj, kiuj transdonis ĝin al fratulinoj de S-ta Karlo Boromeo. Ĉi-lastaj gvidis krom hospitalo ankaŭ orfejon kaj lernejon de la hejma mastrumado.Post 1945 estis daŭrigita la antaŭmilita agado. La sanktejo rolis kiel la paroĥa preĝejo, parton de la klostro okupis fratulinoj de s-ta Karlo Boromeo, kaj en aliaj ejoj troviĝis distrikta hospitalo. Post la transloko de la hospitalo ĉiuj klostraj konstruaĵoj fariĝis la posedaĵo de la monakinoj, kiuj gvidas tie i.a. la protekto-kuracan centron. En la konsiston de la historia kaj vizitinda konstrukomplekso de la iama cistecianina abatejo en Trzebnica eniras la romanika kun barok-stilaj influoj paroĥa preĝejo de santa Bartolomeo Apostolo kaj sankta Jadwiga, la malfrubaroka klostro kaj tereno kun helpkonstruaĵoj. La paroĥa preĝejo estas la trinava baziliko kun transsepto, presbiterio fermita per absido. En ĝia orienta parto troviĝas la menciita gotika kapelo de sankta Jadwiga. Ene de la preĝejo konserviĝis ŝtonaj arkitekturaj detaloj el la mezepoka periodo. La postrestaĵo de la romanika sanktejo estas la finkonstruita en 1214 kripto de sankta Bartolomeo. La preĝejan internon ornamas pluraj bildoj kaj krome artverkoj de pluraj artmetiistoj. La monumenteca klostro apudanta la preĝejon de la suda flanko konsistas el kvin duetaĝaj aloj ĉirkaŭantaj du internajn monakejajn kortojn. La tuta komplekso rolas krome kiel sanktejo de la patronino de Pollando kaj Silezio, s-ta Jadwiga, kio atribuas al ĝi superregionan signifon ignate ĝin pilgrimloko. La plej nova iniciato de la fratulinoj de s-ta Karolo Boromeo en Trzebnica estas Fondaĵo por Savi la Klostron de S-ta Jadwiga „Por servi”. Ĝia baza celo estas zorgo konservi la materialan kaj spiritan heredaĵon de s-ta Jadwiga la Silezia en Trzebnica, inkluzive de renovigo kaj revivigo, alikonstruo kaj vivteno de la klostraj objektoj kaj tereno. Laŭ legendo s-ta Jadwiga estis persono tre modesta kaj por ne distingiĝi de sia popolo ŝi kutimis moviĝi nudpiedo. Tio ne plaĉis al ŝia edzo, kiu persvadis la pekprenanton, ke tiu ordonu al ŝi portadon de ŝuoj. Tiu ĉi ne nur donacis al ŝi la ŝuparon sed petis ankaŭ, ke la donacitajn ŝuojn ŝi ĉiam kunportu. Ŝi obeante la deziron de la pekprenanrto ĉiam kunportadis ilin, sed daŭre nudpiede pendigitajn ĉe laĉo. Eble la plej nova anektodo ligita kun la s-ta Jadwiga ligiĝas kun la 16-a de oktobro, kiam pasas ŝia liturgia rememortago kiel la patronino de Pollando kaj la tuta Silezio. Tiutage Karol Wojtyła estis elektita kiel la 264-a papo de la Romkatolika Eklezio. Konekse al ĉi tiu tago li deklaris: „Mi estas profunde konvinkita, ke en tiu memorindiga tago s-ta Jadwiga fariĝis ankaŭ la Patronino de la unua en la historio polo elektita por la Sanktapetra Ĉefurbo”.
El la elsendo 12.04.2019. Legas Barbara – 10’08”
Koninda Polo: Rudolf Modrzejewski
Verŝajne la vivo de Rudolf Modrzejewski ruliĝus alimaniere, se ne la sorto de lia patrino, fama pola teatra aktorino, kiu post la forlaso de la lando faris karieron en Usono. La pola kaj usona inĝeniero, konstruanto de fervojlinioj kaj pontoj, pioniro de la konstruado de pendantaj pontoj estis filo de Helena Modrzejewska kaj Gustaw Zimajer. La patro ne estis formala edzo de la patrino kaj kiam la knabo havis 6 jarojn li forkaptis la filon, kiun li kaŝtenis dum tri jaroj. Nur post tiu periodo kaj elpago de garantimono fare de la patrino Rudolf al ŝi revenis. Havante 15 jarojn kune kun la patrino li forveturis al Usono. Komence ŝajnis, ke li sekvos la spurojn de la patrino fariĝonte artisto. Jam de la frua aĝo li lernis la pianludon, kiun praktikis ankaŭ la patrino, li lernis ankaŭ kun Ignacy Jan Paderewski, kiu ofte estis gasto en ilia domo. Tiel tamen ne okazis. La junulon fascinis la fama tiam ekkonstruo de la Panama Kanalo kaj li decidis fariĝi inĝeniero. La abiturientan ekzamenon Rudolf faris en Usono, sed la studojn li daŭrigis en prestiĝa franca Ŝtata Lernejo de Vojoj kaj Pontoj, kiun li finis kun distingo en 1881. La temo de lia diplomlaboraĵo estis projekto de ŝtala ponto super iu el la grandaj usonaj riveroj. Grandaj tiuepokaj konstruaĵoj kaj vastaj arterioj, inkluzive de la konstruata Eiffel-turo nutris la imagon de juna, baldaŭ famiĝonta, pontkonstruato. En Francio li komencis uzi oficiale la nomon Ralph Modjeski, kio estis multe pli prononcfacila en la eksterpola medio. Cetere ankaŭ lia patrino uzis la pseudonimon Helena Modjeska kun sukceso debutinte en Usono sur la scenejo de Kalifornia Teatro. Ŝi akiris grandan rekonon kaj famon ĉefe pro siaj roloj en la ŝekspira repertuaro. Tamen nek ŝi, nek la filo ŝiris la ligojn kun sia poleco kaj Pollando. En siaj leteroj verkataj buntstile kaj lingve korekte li ĉiam uzis sian veran nomon Rudolf Modrzejewski nur por usonanoj estante Ralph Modjeski. En lia posta hejmo en Ĉikago oni uzis sole la polan lingvon, gastis tie multaj poloj, i.a. Ignacy Jan Paderewski kun la edzino, la pola tradicio kaj kutimoj estis flegataj, i.a. la tradicia Kristnasko. Li mem ofte estis vizitanta polajn familianojn kaj kuzojn en Krakovo aŭ en Zakopane. Iu el la amikoj de lia patrino atestis, ke se temas pri la poleco de Rudolf Modrzejewski li estis senkondiĉa polo, li sentis sin polo. Pri tio sciis ĉiu, kiu rilatis kun li sur la privata platformo. En 1885 post la parizaj studoj Ralph Modjeski revenis al Usono kaj sian unuan laboron de inĝeniero li komencis ĉe „la patro de la usona pontkonstruado”, George S. Morrison. Povas esti, ke tiurilate intervenis lia patrino, tiam tre fama kaj influpova persono. Ĉiukaze tiu laboro ebligis, ke Rudolf/Ralph fariĝi unu el la plej bone edukitaj inĝenieroj en Novjorko. Kun Morrison li kunlaboris dum sep jaroj komencante per ŝtalaj pontokonstruelementoj kaj finante en la projekta oficejo. Sed al siaj propraj meritoj li dankŝuldis la evoluon de la kariero kaj prosperon. En 1893 Ralph Modjeski establis propran firmaon kaj fine de la sama jaro li akiris avantaĝan kontrakton konstruigi ponton super la rivero Missisipi en Roc Island en Ilinojo. Ĝi famigis lian nomon. Temis pri la dunivela ponto por fervoja kaj por aŭtomobila trafiko. Unu el la pilieroj eblis movi per speciala mekanismo por ebligi la navigadon laŭ la rivero de pli grandaj ŝipoj. Moderna kaj funkcieca ponto vekis admiron kaj rekononon de famaj inĝenieroj. Pri Ralph Modjeski entuziasme skribis la gazetaro, lia nomo estis ripetata en la inĝenieriaj medioj. Venis pliaj enspezigaj projektoj, Ralph Modjeski bonstatiĝis. Lia novumado ligiĝis kun la utiligo de novaj teknologioj kaj materialoj kiel ŝtalbetono aŭ ŝtalfandaĵoj. Ralph Modjeski fariĝis pioniro de la praktika apliko de elastaj ŝtalaj pilonoj por la pendantaj pontoj. Entute li konstruigis preskaŭ 40 pontojn super la plej grandaj riveroj de la Norda Ameriko. Lia specializo estis pendantaj fervojaj pontoj. Usona gazetaro senĉee kun raviĝo skribis pri tiu polo, kiu en 1903 estis deklarita la inĝeniero de la jaro, kaj en la sekva gajnis konkurson por la plej elstara pontokonstruanto. Unu el la plej famaj pontoj de Ralph Modjeski konstruigita en Filadelfio estis la ponto de Benjamin Franklin omaĝanta la 150-jariĝon de Usono. Inaŭgurita la 1-an de julio 1926 ĝi estis la plej granda pendanta ponto en la mondo longa 533 metrojn. Ĝiaj ŝtalaj pilonoj altis 110 metrojn. Preskaŭ mil personoj laboris por ĝia konstruo, bedaŭrinde 15 mortis. Sed kiel dirite estas kvardeko da pontoj, kun kiuj estas ligita lia nomo. Okaze de lia 75-jariĝo en 1936 la valoron de liaj pontoj oni taksis je 200 milionoj da dolaroj. De inĝeniero Ralph Modjeski avancas al eksperto. Li membris en pluraj komisionoj ekzamenantaj la konstrukatastrofojn. I.a. li difinis la kaŭzojn de la kolapso de la fervoja ponto super la rivero de sankta Laŭrenco en Kebeko, unu el la plej grandaj tragedioj en la historio de la pontokonstruado. Ralph Modjeski okupiĝis ankaŭ pri la teorio de la pontokonstruado. En Usono li publikigis pri tiu temo multajn librojn kaj artikolojn. Lia eldonita en 1913 verko pri projektado de grandaj pontoj fariĝas fakula klasikajo. Pro la elkonstruo de plej belaj pontoj tri fojojn li ricevas la premion de la Usona Instituto pri la Ŝtalaj Konstruaĵoj, la Medalon de Franklin, la plej superan usonan distingon atribuatan al inĝenieroj John Fritz Gold Medal, Vaŝingtonan Premion. La franca registaro distingas lin per la kruco de la Honora Legio, la pola per premio dum la Universala Landa Ekspozicio en Poznano. Antaŭ emeritiĝo Ralph Modjeski ankoraŭ instruis la pontkonstruan arton kaj unu el liaj disĉiploj estis Joseph B. Strauss, kiu projektas la faman Golden Gate Bridge en San Francisko. Lia privata vivo ne estis same sukcesa. Lia unua edzino fariĝis malproksima kuzino Felicja Benda, kun kiu li edziĝis post la reveno el Parizo. Kun ŝi li havis tri gefilojn. Tamen ilia geedziĝo ne transdaŭris la provon de la tempo. Post la 31-jara komuna vivo, sekvis 15-jara separiĝo finiĝinta per divorco. Tiam la 70-jara Rudof Modrzejewski samjare edziĝis denove al Viriginia Mary Giblyn. La familio ne dubis, ke multe pli juna virino unuavice interesiĝis pri mono de sia edzo. Rudolf Modrzejewski / Ralph Modjeski mortis la 26-an de junio 1940 en la ĝardeno de sia vilao en Holivudo. Antaŭ la morto li konfesis: „Mi simple estis bonŝanca. Mi ektroviĝis en ĝusta loko, en ĝusta momento. La mondo, en kiu mi vivis, maturiĝis por akcepti miajn ideojn kaj ilin agnoski”.
El la elsendo 29.03.2019. Legas Barbara – 9’17”