Fine de majo unu el la plej belaj kaj allogaj urboj en la Mazuria Regiono Giżycko invitas por sia granda urbofesto. Estas planitaj multaj kocertoj kaj aliaj atrakciaĵoj, sed Giżycko unuavice logas kiel turisma centro kaj bonega ripozloko, kiel loko difinata – ĉefurbo de la pola velado. La loka velista haveno kalkuliĝas al la ĉefaj ĉe la itinero de Grandaj Mazuriaj Lagoj. Ankaŭ en la urbo mem ne mankas vidindaĵoj, inter kiuj estas la unusola en Eŭropo rotacia ponto super Giżycko-kanalo, kiun oni manipulas mane. Sed ne la urbo mem gravas por ni, sed ĝia nomo, kiun la urbo ricevis antaŭ 73 jaroj por omaĝi la heroon de nia felietono. Temas pri Gustaw Herman Marcin Gizewiusz. La evangelia sacerdoto, pola socinacia kaj politika aktivulo, ankaŭ literaturisto, folklora publicisto, tradukisto, eldonisto kaj bibliofilo.  Gustaw Gizewiusz naskiĝis en la loko Pisz en la mazuria regiono la 21-an de majo 1810. Post kelkaj tagoj pasos do lia 209-a naskiĝdatreveno. Li devenis el la malnova pola nobela familio Giżycki, parte germanigita. La latinigitan formon de la familinomo Giżycki je Gizewiusz disvastigis aŭtoroj de publikaĵoj pri lia vivo kaj agado. Li mem uzis la formon Gisevius. En Pisz Gizewiusz lernis en la urba lernejo, kies estro estis lia patro, daŭrigante ĝin en Ełk, kun kiu estis ligita lia patrino. Gizewiusz aparte interesiĝis pri la historio de Mazurio, kio instigis lin entrepreni historiajn studojn. Krome forte influis lin la poezia verkado de Adam Mickiewicz, kies poeziaĵoj konstante lin apudis. La studojn pri la evangelia teologio li faris en la Pola Seminario Królewiec (la nuna Kaliningrado). Post ili voje de konkurso kaj brila pollingva prediko li fariĝis evangelia pastoro en Ostróda. Tie Gizewiusz engaĝiĝis en la poldefendan aktivadon. Lia agado en la urbo okazis en la periodo, en kiu estis formiĝanta germana naciismo kaj imperiismaj tendencoj en la Prusa Reĝolando. Ĉi=momente ni faru mallongan klarigon, ke inter 1226 kaj 1947 en la nororienta Pollando ni povas paroli pri kelkaj ŝtataj organismoj sur la tereno de historia Prusio subalternaj al teŭtonoj, poloj kaj germanoj. Aliflanke la nomo Mazurio rilatas al geografia-kultura regiono en la nordorienta Pollando, neniam administracie aparta. Mazuroj estis prusoj konfesantaj protestantismon, uzantaj la polan lingvon. Tio almenaŭ iom klarigu la fonon de la agado de nia felietona heroo. Gustaw Gizewiusz fariĝis defendanto de la pola lingvo kaj kulturo por defendi la nacian identecon de mazuroj. Unuavice Gizewiusz postulis konservi la polan lingvon en lernejoj kaj haltigi la germanigadon li okupiĝis pri la eldonado de polaj libroj por mazuroj. I.a. temis pri la lerneja kaj hejma kantlibro. En 1841 Gizewiusz renkontis en Ostróda alian konatan polan aktivulon Krzysztof Mrongowiusz, kun kiu li porilaboris memorialon pri la lingvaj liberoj por la mazuria popolo postulante agnoskon de la pola lingvo en Mazurio kaj la sekvan jaron persone enmanigis ĝin al Frederiko Vilhelmo.  Tiu agado elvokis akrajn atakojn de la pledantoj de germanigado kaj liaj ekleziaj superuloj dufoje entreprenis kontraŭ li disciplinigajn procesojn. Tamen dank’ al li favore al la lingvodefendo engaĝiĝis ankaŭ simplaj kamparanoj, pastoroj kaj instruistoj intervenante ĉe siaj superuloj, transdonante dokumentojn kaj konfidencajn informojn al Gizewiusz, kiuj helpis senmaskigi la germanigadon. Liaj rilataj artikoloj estis aperantaj en berlinaj, okcidenteŭropaj gazetoj. Ili estis aperantaj ankaŭ en la unua laika mazuria periodaĵo „Przyjaciel Ludu Łecki”, kiun Gizewiusz kunredaktis.  En 1843 li publikigis en Lepsiko laboraĵon pri la Pola Nacieco en Prusio, ĝiaj du sekvaj partoj kun alia titolo „La pola lingvoproblemo en Prusio” aperis tie en 1845. Ankaŭ en ili baze de la fontmaterialo Gizewiusz skribis pri  la germanigaj metodoj de prusaj aŭtoritatoj, pri detruado de la nacia identeco de poloj kaj pri la batalado de poloj por sia identeco. En la periodaĵo „Przyjaciel Ludu Łecki” krom tiuj artikoloj estis aperantaj mastrumkonsiloj, edifaj artikoloj, aktualaĵoj. Ĝi havis ankaŭ kulturan dimension aperigante verkojn de tiaj polaj poetoj kiel Jan Kochanowski, Franciszek Karpiński, Mikołaj Rey, Wojciech Bogusławski. Legeblis en ĝi verkoj de aliaj poetoj, tradukoj el la germana literaturo, anonimaj fabeloj, rakontoj, proverboj. Gizewiusz estis ankaŭ elstara bibliofilo kaj numismatikisto. Li okupiĝis ankaŭ pri la kolektado de mazuriaj popolaj kantoj, kiuj poste utiligitaj de elstara etnografo Oskar Kolberg servis por prilaboro kaj pretigo de la 40-a volumo de liaj „Ĉiuj verkoj”, kiu aperis sub la titolo „Polaj Mazuroj”. En 1848 kiel reprezentanto de la pola socio li kandidatis al la berlina parlamento. Bedaŭrinde en la balottago, la 7-an de majo 1848, Gizewiusz mortis pro la korinfarkto. Li sepultita en la evangelia tombejo en Ostróda. Lian tombon dum la 2-a mondmilito senspure ruinigis germanoj. En 1946 omaĝe al Gustaw Herman Marcin Gizewiusz la urbo ricevis novan nomon, en ĝia originala pola formo laŭ la familia nomo de  Gizewiusz Giżycki,  Giżycko. Du jarojn poste en la supozata loko de lia tombo estis metita omaĝa memorŝtono. En 1979 en Ostróda estis malkovrita la omaĝa al Gizewiusz monumento.

El la elsendo 11.05.2019. Legas  Barbara – 7’52”