Ĉi-foje iom pli rapide ol kutime ĉe mia komputilo stokiĝis kelkaj E-gazetoj, do mi decidas ne plu prokrasti ilian foliumadon. Ĉi-foje ni komencu per la marta/aprila 2019, alivorte 357-a „La Lanterno Azia”. Inaŭguras ĝin E-versio de la Deklaro de koreaj studentoj, kiuj la 8-an de februaro 1919 deklaris sendependecon en Tokio, Japanio. Tiu deklaro fariĝis motivo por la Deklaro de la Unua de marto, kio okazis samjare en Seulo. Tiu ĉi versio, apud la angla kaj japana, aperas nun en la 100-a datreveno de la studenta deklaro por esti diskonigita tra la mondo pro la decido de la Seula urbodomo. Mi mem ĉerpis el la teksto gravan instruon pri la historio de Koreio, tutaparte en la kunteksto de ĝiaj rilatoj kun Japanio, sed rimarkinte ankaŭ la tiaman, do de antaŭ cent jaroj, pritakson de la rolo de Rusio kaj Ĉinio en la kunteksto de paco en Oriento. Tiun ĉi historian dokumenton sekvas raportoj pri la februara Vintra Kursaro de Korea E-Asocio kaj pri la 38-a Namkang E-lerenjo kaj la 28-a Internacia Kurskunveno de Esperanto. Kiel raportas pri la unua evento KEA-estrarano pri edukado Vintro ĝi plene atingis sian celon uzi praktike Esperanton inter diversnivelaj lingoparolantoj, inter kiuj la kvaronon konsistigis komencantoj.  La programo de la paralelaj Internacia Kurskunveno kun la Namkang E-Lernejo kunorganizita de Seula Esperanto Kulturcentro kaj E-Populariga Asocio estis multe pli varia. Legante la raporton eblas miri, ke nur dum du tagoj okazis tiom da eventoj de tiu ĉi „Esperanta Vilaĝo”. Mi do citu el la raporto de vicprezidanto de KEA Nema ĝuste pri tiu diverseco: „Oni ne povas ne miri, unue pro la nombro de la proponitaj programeroj, kaj poste multe pli pro iliaj karakteroj. Tre unika kaj majesta estis la Kurso de KPR (Kardio-Pulma Resuscitado) kaj AED (Aŭtomata Ekstera Defibrilatilo), kiun alportis al la vilaĝo la specialisto, kiu laboras en sukurejo. En la vilaĝo aperis „Okulkliniko Dzika 9”, kien oni povis viziti kaj fari konversacion kvazaŭ oni sidus en tiu kliniko de d-ro Zamenhof ĉe la strato Dzika 9. Sur la sporteja grundo oni ludis Petankon – la francmaniera ludo – kiun gvidis franclingva instruisto. Iu sinjorinoj, kiu kutime ĝuadas kun siaj filinoj patkukon, malfermis la Fakon pri tio, kiel kuiri la patkukon. Profesia pentristo malfermis la Lernejon por lerni portreton. Tiuj, kiuj mastrumas en reala vivo kafejon kaj teejon, kune starigis Esperantistan Teejon, en kiu oni povis havi agrablan babiladon tenante en la manoj la varman tason plenan de bonodora trinkaĵo. Troviĝis du haloj, kiujn ni nomis Granda halo kaj Arta halo, en kiuj fluis senĉese prelegoj kaj prezentoj. En iuj ĉambroj regis la lingvo Esperanto en la formoj de diskutado kaj eĉ disputado sur temoj serioze pripensigaj. Ne mankis tradiciaj eventoj kiel kantado kaj dancado. La teamo Libroservo de KEA starigis unu belan budon, kien vizitis ne sole esperantistoj-libroamantoj, sed ankaŭ ĵurnalisto, kiu intervjuis niajn amikojn kaj poste sciigis en sia ĵurnalo, ke jam  delonge floradas E-kulturo en la urbo. Estis kelkfojaj aŭkcioj, kiujn prezidis la prezidanto de KAO, eksa KAEM, kaj pri kiuj oni raportis, ke ĉiuj aŭkciaĵoj estis en fervoro forvenditaj. En la torento da programeroj oni devis zorgi kun malfacilio pri tio, al kiu programero iri, ĉar samtenpe allogis multaj. Lerni kantojn koreajn kaj japanajn en Esperanto, lerni dancojn koreajn kaj japanajn, ludi kun kartoj, ludi kun vortoj, fari interfolion, fari stelforman telereton, lerni kiel skribi sian nomon en brajlo kaj fari glumarkon brajlan ktp, ktp.” –  tiom cite el ĉi tiu etosredona raporto relefiginta pliajn allogajn facetojn de evento, kiu konfirmis ke diversloke kreskas la E-agado en  Koreio, kaj ĉiumonate naskiĝas novaj esperantistoj. GRavasa do doni al ili la zorgon ĝis ili stariĝos sur siaj propraj piedoj ankaŭ en ĉiutagaj edukagadoj”. Eblas do diri, bela evento, bela laboro. La marta/aprila  „La Lanterno Azio”  liveras pliajn E-lingvajn kontribuojn, nome nova esperantsitino Elina prezentas siajn opiniojn pri la lernata lingvo, Sodeban rakontas pri la iniciato „Verda ekskurso” el 2017, kiu celas pretigi en Esperanto ekskursoitinerojn tra historiaj, kulturaj heredaĵoj de Koreio elektante por la sia prezento la urbomuron de Seulo. Fine Joze Takehara prezentas siajn opiniojn „Por konservi junecon kaj sanon”. Mi ĝojas, ke post kelka tempo la revuo de la Korea E-Asocio min atingis. Iom pli frue venis la laŭvica nunjara, la 2-a numero de „Esperantolehti” kun multaj administraciaj informoj gravaj por finnaj esperantistoj, sed ankaŭ kun riĉa programo de somera kurso kun la kvara trejnseminario, en kiu kiel instruistinoj rolos Nina Pietuchowska kaj Sylia Hämäläinen. En la klarigaj informoj de EAF-estraro ni ekscias, ke en la programo oni koncentriĝos pri lingvaj ekzervoj en konkretaj situacioj kaj poste per konkretaj ekzercoj lernos kiel helpi dum la kongreso en diversaj taskoj. Al la kongresprepariĝo servis ankaŭ pli frue martaj Vintraj Tagoj kun koncerna trejnseminario, pri kio oni raportas aparte. Kun granda plezuro mi trovas en ĉi tiu numero de „Esperantolehti” kelkajn etaj kontribuojn de Jorma Ahomäki, kiuj baziĝas sur liaj rememoroj, legitaj/relegataj libroj, spertoj el E-kontaktoj kiujn neforviŝeble lin akompanas. En ĉi-lastaj li referencas al la unumonata vizito de Sulvan Zaft en Finnando kun kiu li i.a. informcele pri Esperanto kaj lingvoproblemo vizitis finnajn lernejojn. En la retrorememoroj denove aperas Varsovio, kiun li vizitis 15 fojojn, kaj mi ĝojas ke en kelkaj mi povis lin akompani. Sed liaj kontribuoj pri Daniel Jones kaj la rusa fonetiko kaj pri la leginda (finna) verko de Arto Mustojaki malkovras ankaŭ kromajn interesiĝojn kaj lingvoimprsiĝemon de la aŭtoro, ĉi-foje pri la rusa lingvo.  La 2-a numero de „Esperantolehti” tamen ja elstaras per siaj internaj koloraj paĝoj, enhavantaj 5-partan kantaton de Börje Eriksson „Ikaro”. Espereble ĝi estos prezentita en la programo de la Lahtia UK. Fine de nia nunsemajna trarigardo ni donu la atenton ne vere al la gazeto, ĉar temas pri ampleksa kajero,  „Konstruado – kajero de TAKE 2019”. En la nunjara kajero de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj aperas  kelkaj artikoloj pri pavimoj. En plimulto temas pri fakula pritrakto de la unuopaj temoj – ne nur pripavimaj – sed dank’ al la akompanaj fotoj ankaŭ nefakulo povas orientiĝi kaj profundigi siajn konojn pri la ĉirkaŭanta nin materia kulturo, kiel tio okazas en la kazo de pavimoj aŭ tegmentaj ornamaĵoj. Tiun ĉi kajeron pri la „Konstruado” de TAKE mi do flankenmetis por pli profundiĝi en la temon.

El la elsendo 14.05.2019. Legas  Barbara – 9’37”