Komence de junio lige kun la Pintrenkonto de la Trimara Iniciato en Ljubljano (internacia ekonomia-politika iniciato de 12 uniaj landoj situantaj ĉe Balltiko, la Nigra Maro kaj Adriatiko) la pola prezidento inaŭguris en la parlamento de Slovenio ekspozicion dediĉitan al pola etnografo kaj sendependiga aganto, Emil Korytko. Nunjare pasis lia 180 mortodatreveno. Lia figuro estas malmulte konata en Pollando kaj lia nomo malaperis el la literatura vivo post la 2-a mondmilito. Tute alie estas en Slovenio, kie la rolo de la pola esploristo ĝis nun estas forte aprecata kaj jam ekde la elementa lernejo junaj slovenoj lernas pri Emil Korytko kaj studentoj pri slovena filologio konatiĝas kun lia figuro devige. Ni estas konvinktaj, ke lia figuro meritas konigon al niaj esperantistaj aŭskultantoj, ne nur polaj aŭ slovenaj. Emil Antoni Korytko blazone Jelita (naskiĝinta en Lvovo, 1813 kaj mortinta en Ljubljano, 1839) estis pola etnografo, insurgento kaj sendependiga aganto. Li naskiĝis en la nobela familio, kiel la filo de Józef Stanisław kaj Rudolfina hejme Rubczyńska. Li studis filozofion en Lvovo, partoprenis la kontraŭcaran novembran insurekcion 1831. Baze de denunco li estis en 1837 arestita kaj malgraŭ manko de pruvoj li estis trude ekzilita al Ljubljano. Tre rapide Emil Korytko enkreskis la tiean socian medion, ligis novajn konatecojn. Post la instaliĝo en Slovenio Korytko komencis kolekti la tieajn legendojn kaj kantojn kaj tiel montris al slovenoj, kiom grava estas la nacia konscio kaj popola kulturo. Li agis konforme al la spirito de la slovena nacio en la epoko, en kiu neniu pensis ankoraŭ pri la slovena nacieco. La 23-an de junio 1838 li adresis mesaĝon al slovenoj „Der freuden des Slaventhums in Krain”, per kiu li instigis kolektolaboron pri la slovena popola kulturo. Helpe de slovenaj sciencistoj Korytko aperigis sekve pluvastigitan poste disertacion pri la slovena popola kulturo „Ein Wort über das Volkslied in Krain”. Lia persona folklora kolekto fariĝis ĝermo de la fako pri la popolaj kostumoj en la ljubljana “Rudolphinum”. La plej grava verko de Emil Korytko kiel etnografo estas tamen „Sloveńske pésni krajnskiga naroda” eldonita en kvin volumoj en la jaroj 1839-1844. Dank’ al tiu verko li eniris mondon de la plej elstaraj kreantoj de la slovena kulturo. Korytko ne forgesis pri sia propa lingvo-kultura identeco. Li instruis en Slovenio la polan lingvon, okupiĝis krome pri la popularigado de la polaj kulturo kaj literaturo. I.a. li amikiĝis kun la fama slevena romantika poeto Franc Prešeren, al kiu li proksimigis la figuron de Adam Mickiewicz. Per tio li vekis la slovenan literaturan movadon de lokaj sciencistoj konvinkinte ilin pri la neceso konservi propran literaturan heredaĵon. Tiam la ĝermo de la nacia movado estis domo, en kiu loĝis la slovena advokato edziginta al polino Blaž Crobath, kun kiu Korytko tenis amikajn rilatojn. En Ljubljano la pola ekzilito eksciis pri la ilira movado. Temis pri la kultura kaj politika movado floranta en la 30-aj kaj 40-aj jaroj de la 19-a jarcento. Ĝia celo estis strebi al unuiĝo de la sudaj slavoj senkonsidere al la ŝtataj kaj administraciaj limoj, ĉefe kroataj, sed ankaŭ slovenaj kaj serbaj agantoj. Korytko fariĝis ĝia pledanto, samtempe li asertis, ke necesas protekti la slovenan lingvon. Post la morto en 1839 kiel unu el la avanaj popularigantoj kaj disvastigantoj de la slovena nacia kulturo Emil Korytko estis sepultita en la tombejo Narje en Ljubljano, inter multaj meritiĝintaj por Slovenio personoj. Marĝene de nia felietono pri Emil Korytko ni notu, ke la vivinta en la 19-a jarcento pola filologo Andrzej Kucharski kiel la unua deklaris, ke slovenoj estas memstara slava nacio, tiel helpante konstrui ilian nacian identecon. Kiel gvidanto de la katedro de slavaj dialektoj en la Varsovia Universitato li faris 7-jaran esplorviziton en la slavaj landoj. Estante en Slovenio – baze de kolektita lingvistika materialo kaj esplorrezultoj pri la kulturaj, ekonomiaj kaj politikaj rilatoj – li konkludis, ke slovenoj estas aparta slava nacio kaj ne, kiel ĝis tiam asertite, kroataj montaranoj.
El la elsendo 21.06.2019. Legas Barbara – 6’14”