Antaŭ la mikrofono
Clay Magalhães pri la stato de la preparoj al la 99-a UK en Bonaero
Clay Magalhães, Konstanta Kongresa Sekretario deĵoranta en la CO de UEA en Roterdamo en la interparolo kun nia Redakcio informas pri la nuna stato de la preparoj al la 99-a UK en Bonaero (komenco de decembro 2013). Fine de la jaro finiĝas la unua aliĝperiodo, do la periodo de la plej favora aliĝperiodo. El la elsendo 20.12.2013.
Pascal Dubourg Glatigny informas pri du interesaj libroj aperontaj en 2014
Pascal Dubourg Glatigny renkontita dum la aŭtuna ARKONES prelegis kaj aldone aparte antaŭ nia mikrofono dividas informojn pri la aperontaj en 2014 du interesaj libroj. Unu estas frukto de interesa internacia eldonprojekto rilatanta al artaj interŝanĝoj en komunista periodo. La alia rilatas al liaj propraj profesiaj studoj kaj koncernas kontaktoj inter la arto kaj scienco. Ĉeokaze ni ekscias pri interesa E-lingva ekspozicikatalogo pretigita de berlinaj artistoj – el la komence menciita eldonprojekto – por la pasintjara bienalo en Venecio. Pliaj informoj ĉe la retpaĝo de la eldonisto, kie mendeblas la katalogo de Kuehn Malvezzi ĉe la Venecia bienalo 2012 – https://www.moussepublishing.com/?product=/kuehn-malvezzi-komuna-fundamento/
El la elsendo 03.12.2013.
Interparolo kun Maritza Gutiérrez González interalie pri la kuba E-movado
Maritza Gutiérrez González el Kubo. La antaŭmikrofona renkontiĝo fine de la lasta UK en Rejkjaviko fariĝis la okazo rerigardi al la evoluo de la kuba E-movado post la lasta tiea UK, enpensiĝi ĉirkaŭ problemoj de la landa kaj regiona laboro de UEA kaj evidente paroli pri la Havanaj E-Elsendoj. El la elsendo 26.11.2013.
Interparolo kun Ivan Colling interalie pri du liaj prelegoj dum Arkones (2013)
Ivan Colling el Brazilo. La interparolo kun nia brazila aŭskultanto rilatas i.a. al liaj Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznano kaj prezentitaj dum Arkones-2013 du liaj prelegoj pri Stela Domo en Brazilo kaj Lajbnico, la temo de liaj apartaj esploroj. El la elsendo 12.11.2013.
Ilona Kouthny kaj Carina Pereira pri Instruista Trejnado ĉe la Poznana Universitato (2013)
Ilona Kouthny el Pollando kaj Carina Pereira el Brazilo. La temo de la renkontiĝo estas la interparolo kun Ilona Kouthny i.a. pri sukcese komenciĝinta en septembro ĉe la Lingvistikaj Studoj de la Poznana Universitato – Instruista Trejnado. Sekvas ĝin mallonga opiniinterŝanĝo kun unu el 12 partoprenantoj de la trejnado veninta el San Paulo, Brazilo. El la elsendo 05.11.2013.
Interparolo kun Edmond kaj Arlette Plutniak interalie pri ilia E-laboro en Arras
Edmond kaj Arlette Plutniak el Francio. La renkontiĝo kun niaj malnovaj aŭskultantoj kaj geamikoj dum la hispana Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar estis la okazo ne sole dividi la impresojn pri ĉi tiu surpriza renkonto. Ni parolas i.a. pri ilia E-laboro en Arras, preparoj al la 100-a UK en Lille kaj kompreneble pri niaj elsendoj. La plej aktuala temo estas la proksimiĝanta 25-a semajnfina Eŭropa Rendevuo en Stella Plaĝe, Jen ligilo al la retejo de Arras Esperanto (http://arras-esperanto.fr/). El la elsendo 29.10.2013.
Interparolo kun Edward Kozyra interalie pri la grupo subtenanta Esperanton en la pola Senato
Edward Kozyra el Pollando. Edward Kozyra estas unu el la vicprezidantoj de la Asocio EDE-Pollando – https://www.e-d-e.org/-PL-Pollando-. Ni interparolas pri la kreiĝo de la asocio, la pola parlamenta grupo subtenanta Esperanton en la pola Senato kaj daŭranta kampanjo cele enskribon de Esperanto sur la liston de la Pola Kulturheredaĵo. El la elsendo 25.10.2013.
Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez interalie pri la 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo
Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez el Hispanio. Kun Luis kaj Antonio ni interparolas pri la nunjara 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar de jaroj organizata de Barcelona E-Grupo. La nunjara distingito de la premio Ada Fighiera-Sikorska fariĝis Alicja Lewanderska-Quednau. Venontjare ĝi estos atribuita la 10-an fojon dum aranĝo okazonta sude de Barcelono. El la elsendo 15.10.2013.
Interparolo kun Antoni Beyga pri lia Esperanto-rilata informa agado
Antoni Beyga el Pollando. Antoni Beyga estas ne nur nia aŭskultanto, utiliganta en sia informa agado niajn E-elsendojn. Li kapablis kaj daŭre kapablas diversmedie paroli konvinke pri Esperanto, sendepende ĉu temas pri infanoj kaj gejunuloj aŭ ĉu pri respondeculoj de la regionaj administraj aŭtoritatoj. Ĉi-semajne (11.10.2013) li estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesto.
Intervjuo kun Dominika Krajeńska (2013)
Dominika Krajeńska el Pollando. La plej juna esperantistino partopreninta la nunjaran eldonon de ARKONES en mallonga antaŭmikrofona renkontiĝo klarigas la motivojn de sia interesiĝo, la jamajn E-kontaktojn. Rilate niajn E-elsendon ŝi sincere konfesas la deziron aŭdi pli da E-muziko kaj literaturaĵojn. El la elsendo 08.10.2013,