Antaŭ la mikrofono
Intervjuo kun Aleksandro Serafim dum la Bonaera Universala Kongreso
Kun Aleksandro Serafim el Brazilo, renkontita dum la Bonaera UK ni interparolas pri liaj spertoj de la unuafoja kongresano dum la Universala Kongreso en Havano kaj pri la rolo de E-elsendoj por ekregi la komprenon de la parolata lingvo kun aparta konsidero de la E-elsendoj de la Pola Retradio. El la elsendo 24.10.2014.
Interparolo kun Xavier Dewidehem pri LKK-kunsido en Parizo (2014)
Kun Xavier Dewidehem, la prezidanto de la Lilla UK kaj vicezidanto de UFE ni mallonge interparolas pri la semajnfina kunsido de LKK en Parizo, en kiu partoprenis reprezentantoj de UEA-estraro kaj de la CO. El la elsendo 21.10.2014.
Prof. Sabine Fiedler pri oftecvortaroj
Kun profesorino Sabine Fiedler el Germanio ni interparolas pri oftecvortaroj kun aparta konsidero de ŝiaj ĉi-rilataj laboroj en la Universitato de Lajpcigo kaj preparita de ŝi Esperanta Frekvencvortaro. Tiun temon ŝi prezentis en la septembra Interligvistika Simpozio en Poznano. El la elsendo 07.10.2014.
Prof. Sabine Fiedler pri sia lekciado pri frazeologio (2014)
Kun prof. Sabine Fiedler el Germanio, kiu gastas en la 374-a E-elsendo ĉe www.pola-retradio.org ni interparolas pri ŝia lekciado pri frazeologio en la inaŭgura kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 30.09.2014.
Suso Moinhos pri interlingvistika seminario, Arkones, kaj la galega lingvo
Kun Suso Moinhos el Hispanio renkontita dum la nova kurso de Interlingvistikaj Studoj en Poznano ni interparolas i.a. pri ĝia unua sesio, la interlingvistika seminario, ARKONES kaj la nuna situacio de la galega lingvo. El la elsendo 26.09.2014.
Leandro Abrahão pri la unua UK kiun li partoprenis en Bonaero (2014)
Leandro Abrahão el Brazilo dividas kun ni siajn impresojn pri la unua UK, kiun li partoprenis en Bonaero. Kvankam li ne povis partopreni la tutan kongresan semajnon li uzis la okazon por partopreni multajn eventojn kaj renaskiĝantan reprezenti fakan asocion de spiritistoj. El la elsendo 23.09.2014.
Fábio Monteiro pri sia ĵurnalista laboro dum la Bonaera UK (2014) kaj pri Pola RetRadio
Kun Fábio Monteiro el Brazilo renkontita dum la Bonaera UK ni interparolas pri lia ĵurnalista laboro dum ĉi tiu kongreso kaj tio, kion li trovas aparte valora en la elsendoj de la Pola RetRadio. El la elsendo 16.09.2014.
D-rino Ilona Koutny pri la 3-jara kurso de Interlingvistikaj Studoj (septembro 2014)
Kun d-rino Ilona Koutny el Pollando ni interparolas pri la komenciĝonta post kelkaj tagoj nova 3-jara kurso de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano kaj okazonta post ĝi Interlingvistika Seminario. El la elsendo 12.09.2014
Interparolo kun Andrea Schmidt dum IFEF-kongreso (2014)
Nia antaŭmikrofona gasto estas Andrea Schmidt el Germanio, kiun ni renkontis dum IFEF-kongreso en San Benedetto del Tronto. Tio estis la okazo ekscii iom pli amplekse ŝiajn opiniojn pri nia laboro kaj ankaŭ konatiĝi kun ŝi kiel esperantistino kaj ŝia vojo al Esperanto kaj al la E-komunumo. El la elsendo 05.09.2014
Intervjuo kun Rogener Pavinski pri Muzika Konkurso de “Kontakto” (2014)
Rogener Pavinski, la redaktoro de “Kontakto” estas la antaŭmikrofona gasto de nia 366-a E-elsendo. La temo de la interparolo rilatas al la okazinta 1-a Muzika Konkurso de Kontakto, kies rezultoj estis publikigitaj semajnfine. Ĉiuj 16 rivalantaj kantoj estas aktuale aŭskulteblaj ĉe: kontakto.tejo.org. El la elsendo 02.09.2014