Sciencaj informoj

Nevideblaj eletrodoj por ekzameni cerbon kaj muskolojn

Enretigita de: | Sept 30, 2026 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Meze de julio en la periodaĵo „Science Advances” estis priparolitaj la esplorrezultoj de japanaj sciencistoj el la Tokia Universitato pri ultramaldikaj elektrodoj, kiujn post la apliko praktike ne eblas rimarki aŭ senti tuŝante.
Esploristoj el la Instituto pri Industriaj Sciencoj pretigis elastan tavolon dikan je ĉirkaŭ 200 nanometroj ligitan kun diafanaj t.e. travideblaj kondukaj nanopresaĵoj. Ĉi tiu materialo alkonformiĝas al malglataĵoj de la haŭto, limigas la lumreflekton kaj ne kreas karakterizan brilon, kiu perfidus la ĉeeston de elektrodoj.
Tiu inventaĵo povas malfermi vojon al diskreta, longdaŭra monitorado de la cerbofunkciado, movoj de vizaĝmuskoloj sen la neceso apliki videblajn plastrojn, kondukilojn kaj ĝelajn elektrodojn. Tio gravus por ke pacientoj evitu la malkomfortosenton, esti sub ĉies rigardo, esti juĝataj.
Dum la testado nek personoj, ĉe kiuj estis aplikitaj „nevideblaj” elektrodoj nek observantoj povis fidinde konstati ilian ĉeeston helpe de rigardo aŭ tuŝo. Ili samtempe estis trapenetreblaj por aero kaj komfortaj. Ilia funkciado estis ekzamenita ĉe personoj kun malsamaj haŭtkoloroj kaj haŭtparmetroj.
La nevideblaj elektrodoj ne estas laboratoria kuriozaĵo. Esploristoj aplikis ilin por mezuri elektrookulogramon, tio estas movojn de okulgloboj, elektromiomikogramon, kiu montras la funkciadon de vizaĝmuskoloj kaj por elektroencefalogramo registranta la elektran cerbofunkciadon. Kelkfoje la signalkvalito konstatita de japanaj sciencistoj estis pli bona ol kaze de tradiciaj ĝelaj elektrodoj, i.a. dank’ al malpli granda impedanco en kontakto kun haŭto.
Estonte ĉi tiu teknologio povas esti aplikota en la monitorado de emociaj statoj kaj kognaj funkcioj, neŭrologia diagnozado, rekapabligado kaj sistemoj stirataj per okulmovo aŭ mimiko. Sciencistoj atentigas ankaŭ pri la eblo apliki ĝin en interfacoj homo-maŝino kaj aparatoj de virtuala realo. Ĉe la nuna etapo temas pri solvo eksperimenta kaj ne preta medicina produkto por pacientoj.
Laŭ doktoro MATSUHISA Naoji el la Tokia Universitato kreante elektronikon surhavan, portatan – kiu estas plene funkcieca kaj samtempe preskaŭ nevidebla – ni proksimiĝas al momento, en kiu la sanmonitorado kaj komunikado de homo kun maŝino apartenos al la ĉiutaga vivo.

El la elsendo 30.09.2026. Legas Barbara – 03′ 37″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj